mapo de tiu chi reteja parto - aliaj lingvoj - enhavo

Monda civitaneco - Registrolibro de la Mondcivitanoj - ASKOP - Kongreso de la Popoloj
La Agentejo - La informoj - La aktualeco

n-ro 1 - Januaro 1980

TUTMONDISMO
Tiu agentejo sendos al la esperantistaj gazetaro kaj fakuloj, kiuj tion deziros, tutmondistajn informojn pri la gravaj politikaj eventoj.

Hodiaŭ pro la fuŝuzado de la vorto " TUTMONDISMO ", la agentejo precizigas la difinon de tiu vorto, kiel ĝi estas akceptita de la Kongreso de la Popoloj .Tiu vorto kreita de la Mondcivitanoj kaj de la Mondaj Federaciistoj, antaŭ pli ol tridek jaroj, por difini novan politikan organizadon de la planedo, kiu anstataŭos la nunan misordon estigitan de la apudmeto de naciaj ŝtatoj kun absoluta suvereneco, kies rivalecoj nepre kondukas la homaron al ĝia memdetruo.

La Direktoro : Guy Marchand

Tutmondismo

La tutmondismo estas la tuto de la ideoj kaj agoj esprimantaj la solidarecon de la globloĝantoj kaj celantaj starigi supernaciajn instituciojn kaj leĝojn kun federacia stukturo, kiuj estu komunaj al ili, en la respekto de la diverseco de la kulturoj kaj popoloj.

La tutmondismo estas ankaŭ scienca aliro al sociaj interindividuaj fenomenoj konsideritaj de monda vidpunkto.

La tutmondismo provas proponi novan politikan organizadon de la homaro implicantan la transdonon de iuj partoj de la naciŝtata suvereneco al Monda Federacia Aŭtoritato kapabla solvi per decidoj de la plimulto la problemojn, kiuj koncernas la sorton de la homa speco, tiaj, kiaj : malsato, milito, poluado, troloĝateco, kaj energio.

La postuloj de la tutmondismo ne povas kontentiĝi per la sensankciaj devontigoj de la internaciaj traktatoj aŭ interkonsentoj. 

Esperanto

Français

English

Español

Volonta tutmondista jxurnalisto

Pri la retejo