mapo de tiu chi reteja parto - aliaj lingvoj - enhavo

Monda civitaneco - Registrolibro de la Mondcivitanoj - ASKOP - Kongreso de la Popoloj
La Agentejo - La informoj - La aktualeco

n-ro 2 - Februaro 1980

ENMIKSIĜO KAJ NACIA SUVERENECO
Nepre necesas ĉesigi la miskomprenojn ĝenerale konservitajn de la naciŝtatoj pri tiu temo. Estigita pro la bonega intenco protekti iu ajn nacion kontraŭ la enmiksiĝoj fare de alia nacio, la artikolo 2, paragrafo 7 de la ĉarto de Unuiĝinta Naciaro kondiĉas :"7 ... Nenio en ĉi tiu ĉarto rajtigas Unuiĝintan Naciaron interveni en aferojn, kuj esence apartenas al la interna jurisdikcio de kiu ajn ŝtato."

Estas pli kaj pli evidente, ke oni tro uzas tiun tekston. Oni memvole ignoras la limigon entenatan en la vortoj : " ... kiuj esence apartenas .. ; " por elvoki iun absolutan nacian suverenecon. Kontraŭe kiam ŝtato deziras ĉirkaŭiri tiun principon de suvereneco kutime proklamita, ĝi sin helpas per la trompa argumento de la " helpalvoko " lanĉita de amika popolo. La nntempa historio donas multajn ekzemplojn : usona interveno en Vietnamon, franca en Ĉadon, Vietnama en Kamboĝon, Sovetunia en Afganion ... Laŭ sia elekto ĉiu reagas dirante : " Ne estas same ! " Tamen laŭ la jura vidpunkto, kiu interesas nin, la situacio egalvaloras kaj tradukiĝas por la koncernataj popoloj al sango, funebro kaj larmoj.

Nu, ĉio ĉi substrekas la teruran nekompetentecon de Unuiĝinta Naciaro.

La Tutmondistoj konsilas tute alian solvon : la kreado de tutmonda organismo rajtigita respektigi la publikan kaj privatan rajton laŭ la principoj de la Universala Deklaracio de la Homaj Rajtoj. Tiu propono neniel estas utopia. Iu tuja ebleco de efektivigo ekzistas dank'al relego de tiu 2a artikolo de la Ĉarto.

Tutmonda arbitracia institucio povus esti kreita per la jenaj ideoj :

  • Konsisto : reprezentantoj kun ĉiuj garantioj pri objectiveco kaj sen superregado nek iu ajn ebleco de vetoo, konsistigus ĝin.
  • Rolo : ĝi respondus al ĉiu apelacio de popolo, grupo aŭ individuo, kiuj havus priplendan motivon kontraŭ ŝtata nerespekto de la Homaj Rajtoj.
  • Juĝofaro : la juĝoj estus deklaritaj kontraŭ aŭ favore al iu registaro.
  • Trudodevigaj rimedoj : ili povus esti ekonomiaj, la ŝtatoj subskribintaj la konvencion devontigus ilin apliki.

Atendante federalisma organizon de la mondo, tia Institucio rapide povus naskiĝi el la nunaj organismoj de Unuiĝinta Naciaro kiel ekzemple la Internacia Kortumo de Hago.

Andrée Gaymard Rollet,
Elektita delegitino al la Kongreso de la Popoloj

Esperanto

Français

English

Español

Volonta tutmondista jxurnalisto

Pri la retejo