mapo de tiu chi reteja parto - aliaj lingvoj - enhavo

Monda civitaneco - Registrolibro de la Mondcivitanoj - ASKOP - Kongreso de la Popoloj
La Agentejo - La informoj - La aktualeco

n-ro 3 - Marto 1980

LA OLIMPIAJ LUDOJ
" La Olimpiaj Ludoj estas konkuro inter individuoj, ne inter nacioj "

Tiel esprimiĝis Pierre de Coubertin, redaktante la artikolon 7an de la Ĉarto de la Olimpia Internacia Komitato.

Tiel ankaù esprimiĝas la tutmondistoj !

Sed la Olimpiaj ludoj, kiel la plimulto de la homaj organizaĵoj estas emaj al la kultado, ĉiutage pli fanatika, de novaj dioj : la naciŝtatoj.

La atleto iĝis la ŝuldanto de la nacio, kiu formas, trejnas, pagas lin. Reciproke, li devos glori sur la podio la flagon, himnon, grandecon, genion de sia nacio. La konkurado ne plu estas sporta, sed politika. Se la atleto gajnas, oni kantas la laŭdon de la patrio. Se li malgajnas, tio estas nacia malvenkego. Efektive, en tiu mondo dividita en rivalaj naciŝtatoj ĉiu internacia sporta konkurado restas internacia batalo.

Kiam la mondo eksonoregas per botaj bruoj, kiam la politikaj regantoj parolas pri militaj riskoj, oni amuzas la popolojn per bojkoto aŭ ne-bojkoto de la Olimpiaj Ludoj.

Tamen, laŭ sia unua koncepto tiuj ludoj estis en kontraŭdiro kun naciismo.

Kial, hodiaŭ, la modernaj nacioj ne dekretus, kiel la grekaj urboj, batalpaŭzon, kiu ebligus al ĉiu juna partoprenanto, de kie ajn li venas, triumfi se li estas la plej bona ?

Kial ne reveni al Olimpiaj Ludoj sen himno, sen flago, sen naciaj atentoj ?

Kial ne okazigi la Olimpiajn Ludojn, ĉe loko tute neŭtrala, eksterteritoria, eventuale en unu el la miloj da tutmondiĝintaj komunumoj kaj urboj, kiuj jam ekzistas en la mondo ?

Tiam, iom post iom, la homaro direktiĝus al tiu erozio de la nacia suverenceco, kiun René Cassin,, patro de la Homaj Rajtoj kaj Nobelpremiito, arde deziris.

Informado - la tutmondistoj, mondaj federalistoj kaj mondcivitanoj, de la 24a de julio ĝis la 6a de aŭgusto 1980 okazigis siajn kongresojn en Tokio, Osaka kaj Hiroŝimo. Samtempe komenciĝis la voĉnombrado de la 6a elektado al la Kongreso de la Popoloj.

Esperanto

Français

English

Español

Volonta tutmondista jxurnalisto

Pri la retejo