mapo de tiu chi reteja parto - aliaj lingvoj - enhavo

Monda civitaneco - Registrolibro de la Mondcivitanoj - ASKOP - Kongreso de la Popoloj
La Agentejo - La informoj - La aktualeco

n-ro 4 - Aprilo 1980

TRANSNACIAJ TUTMONDAJ BALOTADOJ

La 6an fojon la tutmondistoj organizas mondskale transnacian balotadon por la Kongreso de la Popoloj. Tiu Kongreso estas autaŭfiguro de Monda Asembleo de la Popoloj, kies kreado tagon post tago pli urĝas.

Fakte, se la popoloj de la demokrataj landoj rajtas esprimi sian volon laŭ diversaj niveloj :

  • komunuma nivelo por solvi la lokajn problemojn,
  • departementa, distrikta, regiona ... niveloj por ties problemoj,
  • nacia por la naciaj problemoj ;

ili neniam estas pridemanditaj pri la tutmondaj problemoj, kiuj tuŝas la pluvivon de la homa specio : milito, misnutrado, misevoluo, demografia eksplodo, ekologia malekvilibro, energio-krizo, malpliigado de la nerenovigeblaj vivrimedoj, ekonomia kaj monaj perturboj, ktp ...

Tiun mankon la tutmondistoj volas forigi.

Por montri, ke eblas tiaj balotadoj, la tutmondistoj mem ekestigis sen monaj rimedoj, transnaciajn balotadojn. Tiel naskiĝis la Kongreso de la Popoloj, esprimo de demokrata elekto ĉe planeda nivelo : elektantaro de pli ol 50.000 personoj, disigitaj en 110 landoj, konsistanta el tutmondistoj, membroj de humanaj movadoj aŭ loĝantoj de geografiaj komunumoj, rekte kaj demokrate elektis dek delegitojn, per kvin transnaciaj balotadoj, la unuaj en la homara historio.

Ekde la 5a de julio 1977, la ekfunkcianta Kongreso de la Popoloj lanĉis alvokon por peti de la naciŝtataj registaroj partan transdonon de sia elpopola suvereneco profite al tutmondaj institucioj por solvi la supre cititajn problemojn.

Manke de tia transdono de suvereneco la registaroj respondecos pri la venontaj tutmondaj katastrofoj.

La 6a balotado nunas, ĝia elektantaro konsistas, interalie el loĝantoj de tutmondiĝintaj urboj, kiel Tourcoing kaj Arès en Francio, Dundas en Kanado, kaj Ayabe en Japanio. La voĉnombrado de tiu balotado komenciĝos en Tokio la 28an de julio 1980, dum impona tutmondista kongreso.

En la Kongreso de la Popoloj ĉi-jare prezidas belga profesoro Marc Garcet, vicprezidas S-ino Rajan Nehru el Hindio.

Kion " manpleno " da individuoj, sen konsiderindaj financaj rimedoj, sen oficialaj apogoj, tion la regantoj de la mondo, kiam ili konscios pri la danĝeroj, kiuj minacas nian dispartigitan planedon, povos facile efektivigi cele al naskiĝo de Monda asembleo de la Popoloj.

Esperanto

Français

English

Español

Volonta tutmondista jxurnalisto

Pri la retejo