mapo de tiu chi reteja parto - aliaj lingvoj - enhavo

Monda civitaneco - Registrolibro de la Mondcivitanoj - ASKOP - Kongreso de la Popoloj
La Agentejo - La informoj - La aktualeco

n-ro 7 - Julio 1980

Konstitucioj kaj malarmado
Kial Prezidento Giscard D'Estaing ne respondis al la demando rilata al la malarmado farita de nia gazetagentejo ?

Simila demando farita al S-ro François Mitterand, sekretario de la franca socialista partio, dum lia konferenco la 24an de julio, ankaŭ ne ricevis respondon.


Eltiraĵo de la labordokumento, paĝo 19a, disdonita de la sidejo de la Franca Respublika Prezidentejo :

RESPUBLIKA PREZIDENTEJO
Gazetservo
Gazetkonferenco de S-ro Prezidento de la Franca Respubliko
Ĵaŭdon la 26an de junio 1980

Demando - En Novjorko vi menciis la bezonon de malarmada kontrolo per satelito. Por ke tia kontrolo estu plene efika, ĝi devus agadi surloke. Nu, la franca konstitucio tion permesas, ĉar la principo de limigo de la suvereneco estas en ĝi konservita fare de Generalo De Gaulle. Ĉu vi opinias, S-ro Prezidento, ke utilou studi la ekuzadon de tiu paragrafo de nia konstitucio kun aliaj landoj, kiel Italio, Germanio aŭ Hindio, kies konstitucioj entenas similajn artikolojn, por ĝin disvastigi tra la tuta planedo ?

Antaŭparolo de la Franca Konstitucio :

.. sub kondiĉo de reciprokeco, Francio konsentas pri la limigo de suvereneco
necesa por la organizo kaj la defendo de la paco. ...

Fronte al la danĝeroj,, kiujn riskis la homa specio tuj post la dua mondmilito ĉu la juristoj per tiu antaŭparolo ne volis doni al la politikistoj la eblecon krei efikan Mondan Institucion kapablan solvi la problemon pri malarmado ?

Fakte, fronte al tiu problemo, kiu havas esence planedan amplekson , la dispartigo de la monde en naciŝtatoj kun absoluta suvereneco, estas anakronismo.

En 1946 André PHILIP ; Pierre COT, Paul COSTE-FLORET kaj Etienne FAJON enirigis tiun juran principon en la francan Konstitucion. En 1958, René Cassin, estonta Nobel-premiito, konsilis al Generalo De Gaulle konservi tiun proponon en la konstitucia antaŭparolo.

Antaŭ kreskantaj danĝeroj minacantaj la homaron, ĉu la tempo ne venis rekomendi aliajn politikan organizon de la mondo ?

Ĉu ne estus ekzameninda unuatempe la kunveno de spertuloj de ĉiuj landoj, kies konstitucio entenas similan klaŭzon (t.e. Italio, Belgio, Federala Germanio, Hindio, Japanio, Francio ..) por peti, ke tiu sama principo pri limigo de suvereneco estu inkludita en la konstituciojn de ĉiuj landoj en la mondo ?

Tiam, anstataŭ reprezenti ĝenan heredaĵon, tiu principo de nacia limigo kun reciprokeco estus, por la monda popolo, espero eniri finfine en eraon de paco.

Esperanto

Français

English

Español

Volonta tutmondista ĵurnalisto

Pri la retejo