mapo de tiu chi reteja parto - aliaj lingvoj - enhavo

Monda civitaneco - Registrolibro de la Mondcivitanoj - ASKOP - Kongreso de la Popoloj
La Agentejo - La informoj - La aktualeco

n-ro 23 - Novembro 1981

INFANAJ KAJ ADOLESKANTAJ RAJTOJ
Kiel delegitoj al la Kongreso de la Popoloj, rekte kaj demokrate, transnacie elektitaj de elektantaro el 110 landoj,

NI KONSTATAS,

  • ke la infanoj kaj la adoleskantoj konsistigas preskaŭ la duonon de la monda loĝantaro, kaj ili portas kun si la estontecon de la Homaro ;
  • malgraŭ tio, pri la sorto de la plimulto el ili ne sufiĉe zorgas la generacioj, kiuj ilin naskis.
  • Efektive,
    • plej ofte restis seneĥaj la multaj deklaroj de UN favore al ili ;
    • la Internacia Labor-Organizo (I.L.O.) konfesas, ke ĝi estas nekapabla abolicii ĉiuloke la infanan laboron ;
    • la nepre necesaj vivrimedoj ankoraŭ ne estas certigitaj al ĉiuj ;
    • preskaŭ ĉie la infanoj kaj adoleskantoj plene dependas de la adolta povo kaj de ties sociaj kaj ekonomiaj prerogativoj ;
    • en iaj landoj, la infanoj kaj adoleskantoj estas senigitaj je libereco, kaj lokitaj en senpersonigaj kaj malhumanigitaj institucioj, pretekste de familieca moralo ;
    • por iuj el ili la respekto al iaj tradicioj kondukas al ofendo kontraŭ ilia fizika kaj mensa tuteco, kio povas atingi veran kripligadon kaj torturojn.

    NI DENUNCAS

    • la instigon, fare de iuj naci-ŝtatoj, al supermezura popolkreskado, cele al ekonomia, genta aŭ ideologia hegemonio ;
    • la konservadon de la malalta nivelo pri alfabetizado, edukado kaj instruado en la Tria kaj Kvara mondoj, kiu bremsas la emancipiĝon de la junaj generacioj ;
    • la devigan militistan varbadon al la gejunularo, en la plejparto de la naci-ŝtatoj ;
    • la vendadon de infanoj kaj adoleskantoj.

    NI ASERTAS, ke

    • ĉiu infano aŭ adoleskanto estas homo kun plena rajto, kia ajn estas ĝia raso kaj socia aŭ ekonomia klaso ;
    • ĉiu posedas sian propran personecon kaj ankaŭ specifajn bezonojn por sia kreskado ;
    • ĉiu infano aŭ adoleskanto havas rajton postuli amon, informadon, konscienc-, pens- kaj esprim-liberon, sekve, la rajton partopreni la decidojn, kiuj koncernas la familian kaj socian vivon ;
    • ĉiu laboranta adoleskanto rajtas pri salajro, pri kiu li aŭ ŝi libere disponu, kaj rajtas profiti de la samaj garantioj pri sociala asekuro kiel la adoltoj.

    Sekve, NI PETAS la kreadon de Monda Federacia Institucio supernacia kun limigitaj sed realaj povoj, por efektivigi la rajtojn de la infano kaj de la adoleskanto.

Esperanto

Français

English

Español

Volonta tutmondista ĵurnalisto

Pri la retejo