mapo de tiu chi reteja parto - aliaj lingvoj - enhavo

Monda civitaneco - Registrolibro de la Mondcivitanoj - ASKOP - Kongreso de la Popoloj
La Agentejo - La informoj - La aktualeco

n-ro 025 - Januaro 1982

POLLANDO : ĈU NACIA AŬ MONDA PROBLEMO ?
Nuntempe kiu monda instanco estas kapabla preni sur sin la depostulojn de la pola popolo ?

Certe ne tia estas Unuiĝinta Naciaro, senpova apudmeto de naciŝtatoj, kiuj pli emas defendi siajn naciajn interesojn ol tiujn de la monda popolo.

Tiel la pola, afgana, salvadora, ĉilia, Kongreso de la Popoloj ... popoloj havas nenian rimedon krom individua rezistado, perforta aŭ ne dum ili riskas ekstermadon.

La Mondcivitanoj estas konvinkitaj, ke ideologiaj motivoj aŭ naciismaj interesoj, konsiderataj kiel superaj en kiu ajn reĝimo, estas tro ofte preteksto subpremi la homajn rajtojn.

Tial ili rekomendas mondan organizon bazitan sur federalismaj principoj, kaj ili forpuŝas la dispartigon de la landoj laŭ priinfluaj areoj rezervitaj al ĉiu el la du blokoj.

Ili malaprobas la submeton de iu popolo fare de fremda registaro.

Ili malakceptas la principon de ne-enmiksiĝo, kiam temas reestabli la rajtojn de la popoloj.

Ili asertas, ke la solvo de tiaj problemoj, kiuj pridecidas la homaran destinon, ekvidiĝos, kiam ĉiu naciŝtato konsentos rezignon de parto de sia suvereneco favore al monda institucio.

Esperanto

Français

English

Español

Tutmondista Informa kaj Gazeta Agentejo

Pri la retejo