mapo de tiu chi reteja parto - aliaj lingvoj - enhavo

Monda civitaneco - Registrolibro de la Mondcivitanoj - ASKOP - Kongreso de la Popoloj
La Agentejo - La informoj - La aktualeco

n-ro 026 - Februaro 1982

ESPLORADO KAJ TEKNOLOGIO
Nuntempe en la mondo preskaŭ du miliardoj da homoj suferas pro malsato. Nu, du jarcentojn antaŭe, kiam ekestis la industria revolucio, la planeda popola tuto proksimume nombris 700 milionojn da homoj, kaj ne ĉiuj el ili suferis pro malsato.

Tial, ni rajtas aserti, ke la scienco kaj la tekniko, dank'al la forpuŝo de la infana mortemo - samtempe, konsiderinde kreskigis absolutvalore la nombron da mizeruloj.

Fakte ! Ĉu tiu fama kolokvo el tri mil fakuloj pri esplorado kaj scienco, kiiu ĵus okazis en Parizo, esploris la eblecon ĉesigi la kreskadon de la mizero ?

Ne, temis nur pri serĉado de rimedoj por antaŭenpuŝi Francion je la pinton de la progreso.

Tiukaze, ni demandu nin : ĉu nia limigita mondo kapablas rezisti kontraŭ senlima alfronto inter la kulminaj teknikoj en la plej evoluintaj landoj ?

Militistaj alfrontoj, ekonomiaj alfrontoj, tiuj ĉiamaj olimpikoj en tute interligita mondo estas plene pasintecaj, ĝuste pro la praktikaj rezultoj de la kulminaj sciencoj kaj teknikoj.

Ĉu ne necesus, je monda nivelo - kaj nur je tia - esplori novan ekonomian formon, kiu liberiĝus homon el la mizero, dank'al rabotfabrikoj devenintaj de la mondaj esplorado kaj tekniko ; nova ekonomio, kiu finfine havigus al ĉiuj terloĝantoj socian enspezon, kiu donus al ĉiu la eblecon plenhomiĝi laŭ propra deziro ?

Esperanto

Français

English

Español

AMIP - Tutmondista Informa kaj Gazeta Agentejo

Pri la retejo