mapo de tiu chi reteja parto - aliaj lingvoj - enhavo

Monda civitaneco - Registrolibro de la Mondcivitanoj - ASKOP - Kongreso de la Popoloj
La Agentejo - La informoj - La aktualeco

n-ro 029 - May 1982

FALKLANDAJ INSULOJ : Monda Teritorio
Post la debatkunveno okazinta en Parizo la 24an de aprilo 1982, en salono de la franca Senatejo, pri la temo "Nacia suvereneco", la Konstanta Tutmondista Komitato, kiu kunigas dudekon da asocioj, inter kiuj la Mondcivitanoj kaj la Federalistoj, diskonigis la jenan proponon :
FALKLANDAJ INSULOJ : Monda Teritorio

La konflikton pri la Falklandaj insuloj montras ĝis kia troigo alvenigas la altigo de la nacia mito, kaj la " Absoluta nacia suvereneco, kiuj dispartigas la mondon.

" Naciismo - diris Einstein - estas infaneca malsano : ĝi estas la morbilo de la homaro. "

Kiam la popoloj adoltiĝos kaj rifuzos la militriskon kaŭzitan de naciaj memestimaj motivoj ?

La nuna situacio estas tia, ke neniu jura instanco kapablas respektigi la " internacian " juron, tio estas, tiukaze, la Rezolucio de Unuiĝinta Naciaro. Nuntempe nur la kanonoj substituiĝas al tiu internacia juro.

Por forigi tiun situacion, la tutmondistoj proponas tutmondigi la Falklandajn insulojn, sub la kurateco de UN, kaj la protekto de la " Blukaskuloj. Tiele, aliaj planedaj krizaj lokoj kapablous profiti tian efikan mondan jurkapablon kapabla suverenigi federaciajn mondajn leĝojn, ĉie kiam necesus por eviti la alvenon de homara detruiĝo.


Tra la mondo kun la Elektitaj Delegitoj al la Kongreso de la Popoloj

Lernejo, Pacilo

La monda asocio " Lernejo, Pacilo", kies fondinto-prezidanto estas Jacques MUHLETHALER, staras inter la dek kvin laŭreatoj de la " internacia premio de la Homaj rajtoj " aljuĝita de la franca gazeto " La Croix " (La Kruco).

Konferenco pri Malarmado

Lucile GREEN, Renée MARCHAND kaj Douglas MATTERN partoprenos en junio 1982 en Novjorko paralelajn kunvenojn al la UN sesio pri malarmado, por konscigiiti la mondan opinion pri la nepra rekonsidero de la absoluta suvereneco.

Esperanto

Français

English

Español

AMIP - Tutmondista Informa kaj Gazeta Agentejo

Pri la retejo