mapo de tiu chi reteja parto - aliaj lingvoj - enhavo

Monda civitaneco - Registrolibro de la Mondcivitanoj - ASKOP - Kongreso de la Popoloj
La Agentejo - La informoj - La aktualeco

n-ro 031 - Julio 1982

LIBANO
Post la Falklandaj insuloj, jen Libano ..

Jen streĉejoj, kie la absoluta nacia suvereneco estigas teritoriajn depostulojn, multiĝas por la malfeliĉego de la loĝantoj apud tiuj konfliktaj landlimoj. Tiuj depostuloj rezultas el la imperiismo de ĉiu naciŝtato. Imperiismo estas entenata en la nocio mem de naciŝtatismo.

Ni vidu kelkajn el tiuj streĉejoj.

  • Iuj estas nunaj : Falklandaj insuloj, Ĝibraltaro, insuletoj ĉe kanalo de Beagle, kaj tiuj de Rio de la Plata
  • Iuj eble ree iĝos : tielaj estas Makao kaj Honkongo
  • Aliaj estas forgesitaj : la Angla-normandaj insuloj kaj Llivia.
  • Iuj mem iĝis naciŝtatoj, tamen depostulataj, tielaj Formozo, Kipro kaj Gujano
  • Iuj estas tro malfortaj por sekurigi siajn sendependecon, tiel Belizo kaj Sikimo
  • Fine iuj ŝajne pluvivas nur perforte, tiel estas Israelo, Libano kaj Palestinio

Tamen ĉu ĉiuj loĝantoj ĉe tiuj streĉejoj ne havas saman deziron : en paco sekure vivi.

Sed kiel starigi tiun pacon kaj sekurecon fronte al la naciŝtatoj ?

François Mitterrand freŝdate, por pacigi Bejruton, proponis solvon proksiman al la tutmondistaj tezoj : intervenon de Unuiĝinta Naciaro.

Por pristudi kaj realigi tiajn proponojn, ĉe ne estas tempo krei internacian komisionoj de juristoj taskitaj agnoski veran internacian juron, eĉ planedan, kies efikecon certigu Monda Institucio por Sekureco, liberigita el ĉiuj naciŝtataj premoj, kaj kun rimedoj kaj forto por respektigi tiun rajton je paco.

La loĝantoj de planedaj streĉejoj tiel havus eblon apelacii al monda institucio por solvi siajn kontestojn.

En AMIP n-ro 29 pri la Falklandaj insuloj ni ĵus konstatis, ke tiele la homaro, iom post iom, sin direktos al monda federacio, konsistonta el regionaj aŭ lokaj federacioj.

Ĉu estas aliaj rimedoj pro protekti la minoritatojn fronte al la posedemo de la naciŝtatoj ?


Parlamentanoj por Monda Ordo

Komence de junio 1982, ĉe UN en salono de EKOSOK (ekonomika socia konsilio) la kanada deputito Douglas ROCHE prezidis kunsidon de la Asocio de Parlamentanoj por Monda Ordo, kiu arigas 550 parlamentanojn el 22 landoj. En lanĉita mocio, la kunsidintoj proponas malarmadan kontrolon kun surlokaj inspektadoj.

 

Esperanto

Français

English

Español

AMIP - Tutmondista Informa kaj Gazeta Agentejo

Pri la retejo