mapo de tiu chi reteja parto - aliaj lingvoj - enhavo

Monda civitaneco - Registrolibro de la Mondcivitanoj - ASKOP - Kongreso de la Popoloj
La Agentejo - La informoj - La aktualeco

n-ro 33 - Septembro 1982

Monda Solidareco kontraŭ la Malsato (*)

MSM

Responde la alvokon lanĉitan de la Kongreso de la Popoloj en sia monda deklaro en 1874, dum la Roma Konferenco pri Nutrado, kaj konsidere la daŭran pligraviĝon de la problemo pri malsato, kiu tuŝas du trionojn de la homaro, la Mondcivitana komisiono " Malsato kaj evoluigo " ĵus proponis la kreadon de
Monda Solidareco kontraŭ la Malsato
- MSM -

kies celoj estas jene difinitaj :

  • Agadi kontraŭ la malsato.
  • Celi prinutran memsufiĉon por vivtena minimumo de ĉiu homo ;
  • Iniciati veran "mondan imposton kontraŭ la malsato ";
  • interveni por antaŭgardo, pligrandigo kaj racia utiligo de la nutraĵ aj riĉofontoj de la homaro.
  • favori la studojn kaj la aplikon de la esploroj utilaj por la nutrado de la popoloj.
  • favori la ekziston kaj la kreadon de la mekanismoj kolektivaj aŭ kooperativaj pri nutrado ;
  • organizi la informadon pri la necesaj realigoj kaj pri la rezultatoj de la efektivigitaj projektoj.
  • Iniciati agadon ĉe la ŝtatoj kaj internaciaj organizoj, por ke ili konsentu la transdonojn de suvereneco necesajn al la kreado de vera Tutmonda Institucio de Solidareco.

MSM konsistas el individuoj de ĉiuj landoj, kiuj memvole kaj kutime sin impostas cele al monda solidareco. Tiu imposto estas kalkulata je la egalvaloro de ĉies taŭga nutraĵa porcio.

MSM similos al transnacia mutuala societo, en kiu ĉiu rajtas kontroli, voĉdoni kaj proponi.

Ĉiu membro partoprenos kun sia samulo, tiel pri la kontentigo de siaj prinutraj bezonoj, kiel pri la reciprokeco de la kooperativa helpo.

En la spirito de siaj iniciatintoj, tiu asocio tut ne deziras konkurenci la jam ekzistantajn triamondistajn asociojn, sed ilin servi.

Ĝi estas kiel anonco de kreota Monda Institucio de Solidareco, kiu, ekster la ŝtataj influoj, sola kapablos anstataŭi per reala monda solidareco la senefikan kunhelpon internacian

www.globidar.org

Bone notu : originala nomo : Monda Fonduso de Solidareco kontraŭ la Malsato de 1982 ĝis 2004

Esperanto

Français

English

AMIP - Tutmondista Informa kaj Gazeta Agentejo

Pri la retejo