mapo de tiu chi reteja parto - aliaj lingvoj - enhavo

Monda civitaneco - Registrolibro de la Mondcivitanoj - ASKOP - Kongreso de la Popoloj

Esperanto

Français

English

Español

La Agentejo - La informoj - La aktualeco

n-ro 49 - Januaro 1983

Alfred KASTLER
La 3an de marto 1966 aperis, en la ĵurnalo " le Monde ", alvoko lanĉita de dek tri mondfamuloj, inter tiuj la ĵus forpasinta Alfred KASTLER. Tiu alvoko konstatis :

" Manke de supernacia leĝo, la ŝtatoj estas devigataj nur kalkuli sian forton por defendi siajn interesojn, sekve okazas milito ... " Kaj ĝi petis, ke ĉiu sin registru kiel Mondcivitanon, por elekti, sur transnacia bazo, delegitojn ŝarĝitajn ellabori la leĝon de paca kaj civilizita mondo.

De tiam, li daŭre estas komprenata de miloj da personoj tra la mondo.

Kiam li ricevis la Nobelpremion pri Fiziko, Profesoro Alfred KASTLER enmanigis al la Mondcivitanoj jenan deklaron, ĉiam aktualan :

" Sin deklari Mondcivitano, al mi ŝajnas nuntempe necesa sinteno de tia mondo kun perterpasitaj strukturoj.

Mi vidis la dramon de la enloĝantoj de la markia landlimo de Elzaco, disŝiritaj de du naciismoj, tiel mi komprenis la absurdecon ĉiamigi kverelojn instigantajn militojn.

Franca civitano, mi opinias, ke mia hejmlando devas helpi per ĉiuj siaj disponeblaj rimedoj, la landojn malpli evoluintajn, kaj estigi plenfidan etoson, kiu ebligos haltigi la armadkuradon ekfunciigitan de la grandaj potenclandoj.

Scienculo, mi scias, ke la solvon de la problemoj metitaj al ni rezultigas la kunlaboro de scienculoj el diversaj landoj. Mi opinias, ke same estas sur la ekonomia kaj teknika kampo.

Dum epoko, kiam la elkernigo de la nuklea energio disponigas al la homoj nekonjektitajn detruajn povojn, sed ankaŭ konstruajn, kiam ekas la vasta interplaneda homara aventuro, mi opinias, ke la homa komunumo donu al si instituciojn je la tergloba skalo, cele limigi la epokon de militoj kaj malsato, estigitaj de egoismo kaj malamo.

Homo, mi sentas min solidara kun ĉiuj homoj, kaj opinias, ke ili unuiĝu por krei, preter al la rasaj malsimilecoj kaj al la ideologiaj opozicioj, la Homan Civiton, kiun niaj aspiroj alvokas.

Alfred Kastler
Nobel Premiito pri fiziko.

AMIP - Tutmondista Informa kaj Gazeta Agentejo

Pri la retejo