mapo de tiu chi reteja parto - aliaj lingvoj - enhavo

Monda civitaneco - Registrolibro de la Mondcivitanoj - ASKOP - Kongreso de la Popoloj

Esperanto

Français

English

Español

La Agentejo - La informoj - La aktualeco

n-ro 55 - Julio 1983

SAKHAROV
" Niet " respondis Ĉernenko al Mitterand, kiam tiu lasta demandis lin pri la situacio de Sakharov. Tiu " ne " estis difinanta la principon de ne-enmiksiĝo en la ŝtatajn aferojn. Kion faris Pinochet aŭ Sekou-Toure ? Kion faris iuj " demokrataj " landoj : Francio dum la Alĝeria milito, aŭ Germanujo je la tempo de la " arbeitverbot " (malpermeso " normale " labori), kaj multe da aliaj landoj ? La saman respondon.

Ĉu tio ne estas la pruvo, ke la baro estigita de la nacia absoluta suvereneco, sur kiu ĉiu ŝtato sin bazas, malebligas eksteran intervenon, kiu permesus kontroli la respekton de la homaj rajtoj ?

La familio Sakharov - ĉar ĝi hodiaŭ estas la tipa kazo, ve ne la sola) ekzamenas apelacion al UN. Kiun intevenon kapablos efektivigi UN ? Ĉu ekzemple ĝi povos viziti Sakharov ? Certe ne. Kiun povon kapablas UN. Neniun.

Do, al kiu organismo sin turni ? Al neniu, ĉar tiu ne ekzistas.

Pri tiu temo ni memorigu kelkajn deklarojn :

René CASSIN, Nobel-premiito, deklaris la 14an de decembro 1948 " ... por limigi la monstrajn trouzadojn de la nacia absoluta suvereneco, la ŝtatoj ankoraŭ ne forpuŝis sian abomenon kontraŭ interveno de la internacia komunumo en liajn hejmajn aferojn.

Gaston THORN, tiama registara prezidanto de Luksemburgio, skribis en ĵurnalo " Le Monde ", la 10an de decembro 1976 : " La fina celo de la entreprenenda agado estas la agnosko kaj la preotekto, sur la internacia skalo de la individua jura aŭtonomio.

Ĝia realigo ĝis nun ĉiam haltis antaŭ la malfacilo akordigi la principon de la nacia suvereneco kun la idealoj esprimitaj en la Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj. La solvo de tiu delikata problemo okazos nur per la transdono libere konsentita kaj laŭ difinitaj kondiĉoj, de parto de la suvereneco, ĝis nun ekskluzive naciŝtata al internacia aŭtoritato. "

Kurt WALDHEIM, tiama UN - sekretario, la 12an de septembro 1977 ankaŭ akuzis la artikolon 2an, paragrafo 7a, de la Ĉarto de UN, kiu kondiĉas : " Nenio en ĉi tiu ĉarto rajtigas UN interveni en aferojn, kiuj esence apartenas al la interna jurisdikcio de kiu ajn ŝtato "

Do kiel eblus interveni internen de ŝtato, se ĝi malpermesas ian erozion de sia nacia suvereneco, kiu ebligus al supernacia monda institucio surloke konstati la respekton aŭ la nerespekton de la homaj rajtoj ?

AMIP - Tutmondista Informa kaj Gazeta Agentejo

Pri la retejo