mapo de tiu chi reteja parto - aliaj lingvoj - enhavo

Monda civitaneco - Registrolibro de la Mondcivitanoj - ASKOP - Kongreso de la Popoloj

Esperanto

Français

English

Español

La Agentejo - La informoj - La aktualeco

n-ro 58 - Oktobro 1983

PLENA KUNSIDO DE KA KONGRESO DE LA POPOLOJ
En sia sepa Plena Sesio, kunsidanta sub la prezidado de Prof. Paul De La Pradelle, la Kongreso de la Popoloj debatis la jenajn rezoluciojn :

Paca finaranĝo de la konfliktoj

Ĝis la estigo de la servoj de mondferecacia ŝtato, garantiantaj la pacan finaranĝon de la konfliktoj, la Kongreso de la Popoloj petas la naciajn registarojn, ke ili konsentu devige submeti siajn reciproke nesolvitajn konfliktojn al proceduroj de enketo, mediacio, akordiĝo kaj justica aŭ arbitracia finaranĝo antaŭ la Internacia Kortumo de Justico, kiam la afero temas pri jura kontesto, aŭ antaŭ Specialaj Tribunaloj de Justico, kiam la afero temas pri ŝanĝo de la juro. La nocio de " devigo " signifas malfermo de proceduro fare de unuflanka postulo de ununura kontraŭulo. La Kortumaj aŭ tribunalaj oficialaj juĝoj ligas la kontraŭulojn, kaj oficiale konigas la konsenton pri la decido de kroma persono

Koncerne la malarmadon kaj la malstreĉiĝon :

Ĉiu progreso al malarmado ĝenerala, kompleta, samtampa kaj internacie kontrolita, ankaŭ ĉiuj dispozicioj celantaj malstreĉiĝon, estas indaj.

Koncerne balotelektajn distriktojn ampleksantajn la tutan mondan loĝantaron, la Kongreso de la Popoloj kunsidanta en " La Lambertie " konsentas pri la ellaborita projekto de balotelektaj distriktoj ampleksantaj la tutan planedan loĝantaron, cele al universala rekta voĉdonrajto por Monda Ĉambro, kiu havos supernacian leĝodonan kompetentecon, laŭ la jam studaĵoj de Hanna Newcombe.

La Kongreso de la Popoloj insistas ke, en monda sistemo de federaciaj asembleoj, ekzistas du asembleoj : unu reprezentas la ŝtatojn, kaj la aliaj la opiniojn kaj la interesojn.

Prezidanteco 1984-1985 : estas elektitaj

  • Prezidanto de la Kongreso de la Popoloj : Douglas MATTERN
  • Vic-Prezidanto : Bhupendra KISHORE

AMIP - Tutmondista Informa kaj Gazeta Agentejo

Pri la retejo