mapo de tiu chi reteja parto - aliaj lingvoj - enhavo

Monda civitaneco - Registrolibro de la Mondcivitanoj - ASKOP - Kongreso de la Popoloj

Esperanto

Français

English

Español

La Agentejo - La informoj - La aktualeco

n-ro 59 - Novembro 1983

LA NOVAJ MALRIĈULOJ
Giganto kun argilaj piedoj, tiel estas la okcidenta ekonomio pro sia kvindek milionoj da malriĉuloj - en Francio, nuntempe nomitaj " novaj malriĉuloj " - kaj ankaŭ pro la unu aŭ du miliardoj da malriĉuloj, kiuj rezultas el ĝia konduto en la landoj nomitaj " evoluiĝantaj ".

Ĉiutage ĝi riske situas sur la rando de abismo, de la financa ruiniĝo, subigita sub la humoro " de iu spekulanto en Londono, Honkongo, Novjorko aŭ Zuriko.

Se la scienco, kutime rekonsiderante siajn bazajn postulatojn, tiele nin riĉigis per konsiderindaj progresoj, la ekonomiko neniam rekonsideris sian bazan postulaton, formulitan de David Ricardo, kiu asertas, ke la produkto neniam kapablos superi la postulon. Nu, ekde unu jarcento tiu postulato aspektas malvere.

La produktejoj provizas pli ol la postulo necesigas ; kaj la kvantege produktitaj riĉaĵoj ne plu havas merkatan valoron, tiagrade ke necesas detrui la ofertaĵojn por ke la arbitre kreita rarigo revalorigu la varprezojn.

Oni detruas per la militoj, per la forigo de fabrikoj, per kontingentado de la produkto, per novaligo de milionoj da hektaroj ; tio kiam nombrego da malriĉuloj dezirus akiri tiujn detruitajn aŭ neproduktitajn riĉaĵojn.

Antaŭ tridek jaroj, la franca registaro petis Pastron PIERRE organizi la almozdonadon. En 1984 denove la franca registaro alvokas Pastron PIERRE por, ke li denove tion faru. Dum tridek jaroj neniu plibonigo estis enmetita en la ekonomian sistemon cele al racia organizo de la produktita riĉo.

Sed Pastro PIERRE havas duan fakon : tiun de tutmondismo. En 1952a en Londono antaŭ cent sep lordoj kaj deputitoj de la Brita tutmondista parlamenta grupo, li diris :

" La problemo ne situas inter oriento kaj okcidento, sed inter Nordo kaj Sudo ; kaj ĝi estas solvebla nur mondskale, t.e. per supernaciaj leĝoj, necesigantaj donon de parto de la suvereneco de ĉiu ŝtato al monda institucio, kiu modifos la monan sistemon, cele stabiligi la krudmaterialajn kurzojn. Ankaŭ per simila monda institucio la problemo de reciproke kontrolita malarmado sukcese solviĝos. "

Sed pro tiuj tutmondistaj ideoj Pastro PIERRE estas dirita " utopiisto ", nur kiam oni alvokas la kariteman homon, oni konsideras lin " realisto ". Se la " utopiisto " estus obeita antaŭ tridek jaroj, la nunaj registaroj ne estus devigataj realvoki la " realiston ".

AMIP - Tutmondista Informa kaj Gazeta Agentejo

Pri la retejo