ĈA R T O
Konsiderante, ke la regula praktiko de la fizika kaj sporta
aktiveco je ĉiuj aĝoj de la vivo, multe kontribuas al la
pliboniĝo de la fizika kaj morala sano de la individuo,
Persvadite, ke la sportaj renkontiĝoj estigas etoson
kun lojala konkuremo kaj kun paca (pli)proksimiĝo inter la
popoloj ; ke ili tial rolas en la kompreniĝo kaj amikeco inter
la Homoj kaj la Civilizacioj,
Certigante, ke la " konkur "-sporto devas resti je la
dispono de eduka sporto, el kiu ĝi estas la finrealiĝo kaj
ilustraĵo,
Dezirante, ke ĝi kontribuu al stimulado de la fizika
kaj sporta edukado por ĉiuj, edukado kies celoj estas la feliĉo
kaj perfektiĝo de la homa persono,
La Internacia Komitato de
la Mondaj Pac-Ludoj
engaĝiĝas agadi :
- por ke la sportaj aktivecoj malfermiĝu al ĉiuj, de
la infanaĝo ĝis la krepusko de la vivo : " ke sporto
estu kunulo de la tuta vivo ",
- por ke organiziĝu sportaj renkontiĝoj laŭ tre
klaraj aĝ-kategorioj, por doni veran signifon al la sporta
performanco plenumata de la persono, kia ajn estas lia aĝo,
- por ke la sporto enkondukiĝu/integriĝu plej proksime
de la naturo,
- por ke la sporto estu integrata parto de la kulturo,
- por ke La Mondaj Pac-Ludoj estu
:
- etapo de ampleksa movo favore al sportaj aktivecoj por ĉiuj,
por kontraŭstari la malbonajn rezultojn de niaj
civilizacioj,
- rimedo donata al homoj kaj popoloj de la Mondo, kun la
reciproka respekto de ĉiu, povi pace esprimiĝi ĝoje,
amikece, fratece kaj altruisme,
- privilegia ligilo por interŝanĝi ideojn,
opiniojn, konsilojn, konceptojn sportajn, filozofiajn,
politikajn kaj religiajn inter la Homoj, la Internacia Sporta
Movado kaj la Civilizacioj,
- trans tiuj sportaj renkontiĝoj, faceto de nova
humanismo por servi sporton, Homon kaj Pacon.
Civitano de unu Lando :
LA MONDO
Civitano de unu Patrujo : LA
HOMARO.
Teksto elfrancigita de
Louis Jeuland kaj Jackie Huberdau
Paĝo provizore lokita en la ttt-ejo de ASKOP
pri
la ttt-ejo