Mapo de tiu chi reteja parto - aliaj lingvoj - enhavo

Monda civitaneco - Registrolibro de la Mondcivitanoj - ASKOP - Kongreso de la Popoloj
Kiuj ? Kiel ? - Agendo - Partopreno - Reglamento - La membroj - La Gazeto -
KUNE AGADI - CIVITANOJ DE LA MONDO

fako

civitaneco

Identeco

neformala grupo registrita cxe Kongreso de la Popoloj Ref : S-04

Celoj

Dum la konsistigo de la interna ASKOP-komisiono " Kune Agadi " starigita en Lieĝo, marĝene de la sesio de Kongreso de la Popoloj, ni elektis labori pri la LIGILOJ por progresigi nian tutmondistan pensfluon, por iam vidi Instituciojn kaj Mondan Parlamenton demokratajn reprezentajn de ĉiuj loĝantaroj de la planedo. Ni celas konvinki ĉiun pri nova imago. Progresigi niajn ideojn estas konvinki, krei rilatojn kun la loĝantaroj, kiuj vivas proksime de ni.

Civitaneco, civitismo, monda solidareco havas signifon nur se tio kondukas al lokaj civitanaj iniciatoj, kiuj donas realecon al niaj ideoj. Ja sur la ĉiutaga kampo ni devas fundamenti nian laboron pri " Kune agadi ", progresigi niajn ideojn en la mensoj por vidi ilin konkretigitaj en la balotujoj !

Jen kial ni devas rapide provizi nin per laborinstrumento : reto da ligiloj, kiuj transformiĝas kiel aranea reto por interligi nin kaj esti rapide informitaj por :

AGADI :

Ni kune klopodos starigi kun via helpo reton" Kune agadi ". En ĝi vi trovos la rimedojn por vin kaj nin informi, ellabori proponojn kaj kune labori kaj agadi.

EKKONI.

Interkonatiĝi, federi la " bonajn " ideojn, la bonajn demandojn, kaj la bonajn respondojn, la vidpunktojn kaj deklarojn pri la evoluo de la socio.

Nombri kaj federi la personojn, la organizojn kaj asociojn, kiuj havas originajn aŭ novigajn vidojn, ideojn aŭ projektojn por plibone kune vivi en plurkultura socio. Ekkoni kaj diskonigi la tuton de la multkulturaj aŭ tutmondistaj manifestacioj kaj agadoj.

INTERŜANĜI

Doni la parolon al ĉiuj, kiuj surloke aŭ ĉiutage agadas. Surloke ja ni devas fundamenti la novan civitanecon, progresigante niajn ideojn en la mensoj. Tie estas la unuaj padoj por kune agadi. Ni ilin utiligu, diskonigu, plibonigu. Ni deziras kiel eble plej asocii vin en nia klopodado. Ni deziras vidi vin multope partopreni, animi, proponi ideojn. Jen kial ni devas " kune agadi " la ligilon.

Ni ne havas fuŝotan tempon.

Alain Bal
El la interna ASKOP-komisiono " Kune agadi "

Komunikado

La komunikado de la reto " Kune agadi " okazas en Esperanto per Ipernity (libera konsultado. Senpaga aliĝo)
kaj en Facebook por la franca, hispana kaj angla.

retejo

"Kune agadi - Civitanoj de la Mondo"

Fondita la 04/112007

gisdatigita : 03/02/2009

Esperanto

Français

English

Español

ASKOP estas kolektivo el 80 organizaĵoj, kiuj deziras labori laŭ spirito de monda civitaneco al monda demokratio. ASKOP povas disvolvi siajn proprajn projektojn. Tiu kolektivo ekzistas ankaŭ por subteni la projektojn de ĉiu asocio, kiam tiuj projektoj povas esti kunfaritaj. ASKOP interligas civilan socion kaj la Kongreson de la Popoloj.

 

Pri la retejo