La kiosko de la MondcivitanojEsperanto - Français - English - Español

TUTMONDIĜOJ
Komunumoj kaj urboj sin deklaras simbole "Tutmonda teritorio" kaj tiamaniere kontribuas per la informado de siaj loĝantoj en la progreso de la tutmonda demokratio.
Tutmondiĝa ĉarto (*pdf formato)

TABELO DE LA TUTMONDIĜINTAJ URBOJ KAJ KOMUNUMOJ

Historio de la Tutmondiĝoj

TUTMONDIĜA ĈARTO

NI, loĝantoj de ................

per la nuna ĉarto deklaras nian urbon tutmondiĝinta.

Nia agado signifas, ke :

  1. Ni asertas, ke nia sekureco kaj nia bonstato estas ligitaj kun la sekureco kaj la bonstato de ĉiuj urboj kaj komunumoj en la mondo.
  2. Ni volas labori en paco kun ĉiuj urboj kaj komunumoj en la mondo, kunlabori kun ili por fondi la tutmondan leĝon, kiu garantias nian komunan protektadon sub la aŭtoritato de tutmonda federa povo demokrate starigota kaj kontrolota.
  3. Ni vokas ĉiujn urbajn kaj komunumajn loĝantojn balotelekti delegitojn al iu Kongreso de la Popoloj, unua asembleo konsistigota por ilin reprezenti je monda nivelo.
  4. Ni postulas tutmondajn instituciojn je la servo de la tutmonda popolo por solvi la sekurecajn kaj mediajn problemojn, kaj kontentigi la fundamentajn bezonojn komunajn al ĉiuj homoj.
  5. Ni postulas, ke estu elprenitaj de la buĝetoj la necesajn monsumojn por plenumi la komunajn decidojn.
  6. Ni postulas de nia registaro, ke ĝi faru la necesajn elprenojn el la milita buĝeto por certigi la funkciadon de la Kongreso de la Popoloj.
  7. Ni vokas ĉiun urbon kaj komunumon aliĝi al ĉi tiu solidareca Ĉarto.
  8. Neniel malkonfesante nian ligitecon, niajn devojn kaj niajn rajtojn al nia regiono kaj nacio, se ili kongruas kun tutmonda ordo, ni simbole proklamas nin TUTMONDA TERITORIO, LIGITA KUN LA TUTMONDA KOMUNUMO.

 

Tiu tutmondiĝa ĉarto en malsameta versio ricevis la balotan konsenton unue de la urba konsilantaro de Cahors (Francio), kaj de 59 % de la loĝantaro de Figeac en 1950, kaj poste de pli ol 950 komunumoj de Francio, Belgio, Japanio, Hindio, Kanado, Kongio, Kosovo, Nikaragvo, Senegalio...

TABELO DE LA TUTMONDIĜINTAJ URBOJ KAJ KOMUNUMOJ

 

  • La Urboj , kaj teritoriaj komunumoj estas invititaj subskribi la ĉi-supran ĉarton.
  • La ĝemelkomitatoj, tutmondiĝaj komitatoj, kaj ĉiuj asocioj, organizaĵoj kaj humanaj movadoj estas invitataj aliĝi al la Konsulta Asembleo ĉe la Kongreso de la Popoloj (ASKOP)
  • La individuoj estas invititaj :sin registrigi kiel "Civitanojn de la Mondo",

 


Por pli da informoj, legu la libreton :

TUTMONDIĜOJ

Cahors et le département du Lot (France) : 50ème anniversaire (francingve)


 

Pri la ttt-ejestro