RECIPROKECO

- II -

LA MUTUALISMA PRAKTIKO DE MONDA SOLIDARECO

images \logokio.gif

 

La solidareco inter la popoloj kiun volas promocii Monda Solidareco pasas tiel tra solidareco inter personoj.

Supren

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

aliaj ĉapitroj

 Antaŭparolo

Enkonduko

Kial Monda Solidareco ?

Espero por morgaŭ

La mutualisma praktiko de Monda Solidareco.

Funkciado de Monda Solidareco

 

 

 

 

 

 

 

 

 

Supren

 

 

 

 

 

 

  

 

1. CELO : KOOPERA SPIRITO

La tento estis granda je la kreado de Monda Solidareco kontentiĝi anonci la financadon de kolektivaj projektoj. Estas vere, ke la malfavoritaj (senhavaj) popoloj povos reproprigi al si la produktajn rimedojn, nur pere de antaŭaranĝitaj agoj, do kolektivaj. Tamen, tiu orientado povis endanĝerigi la liberan esprimaĵon kaj la responsan transprenon far personoj tie, kie la kolektiva responso estas submetita je la kontrolo de la politika povo. Monda Solidareco ne povis preni sur sin tian riskon, pro tio ĝi preferis fondi siajn intervenojn sur la individuaj rajtoj ĝueblaj por la membroj interne de mutuala societo.

La solidareco inter la popoloj kiun volas promocii Monda Solidareco pasas tiel tra la solidareco inter personoj, kiuj, pere de Monda Solidareco, sin rekonas reciproke rajtojn konvenajn por siaj individuaj situacioj, siaj devontigoj kaj siaj projektoj. Temas fakte pri vera promocio de la individua respondeco, kiu iras en la senco de la homa digno.

Tiu individuigo de la rilatoj inter Monda Solidareco kaj la menbroj ne kondukas al individuismo, tute male : la solidareco inter la poroloj, unua celo de Monda Solidareco estus vana, se ĝi ne fondiĝus sur la solidareco inter ĝiaj nembroj geografie proksimaj je la skalo de la grupo, de la kooperativo aŭ de la vilaĝo. Sin grupante, la membroj adicias siajn respektivajn rajtojn. Ilia klopodo estas libera kaj respondeca. La grupo estas tiel kapabla pripensi kaj realigi sian propran komunuman disvolviĝon. 

2. Monda Solidareco ESTAS TRANSNACIA MUTUALO

Lukti kontraŭ la malsato pere de "transnacia mutualo" : jen vere ideo, fakto, kiu levas intereson kaj ŝprucigas la esperon. Certe en tio kuŝas la tuta originaleco de Monda Solidareco. Sed atentu . je tiu nomo "mutualo"- aŭ porserva kooperativo - devas efektive respondi samnatura enhavo. Tiel estas :

2.1. Unue, Monda Solidareco aplikas la principojn de la teksistoj de Rochdale nome : 

  • Ĝi funkcias serve de la kolektiva intereso de siaj membroj ; 
  • la aliĝo estas memvola, ebla por la plej modestaj personoj kaj sen iu ajn apartigo ; 
  • ĝi estas dotita per demokratia funkciado, dank' al kiu ĉiuj membroj havas la samajn rajtojn pri voĉdono (unu homo = unu voĉo), por partopreno en la decidoj kaj pur kontrolo ; 
  • estas antaŭvidite favorigi la kreadon kaj la ekzistadon de kooperaj sistemoj ; 
  • estas same antaŭvidite kunlabori kun la aliaj kooperativoj je la loka, nacia, kaj internacia niveloj.

2.2. Same kiel la kooperativa movado naskiĝis antaŭ 130-150 jaroj pro la vivneceso fronti la malbonaĵojn de la forta kapitalismo, kiu stampis la komencon de la industria areo, same tiel Monda Solidareco kreiĝas por ebligi al siaj membroj vivi kaj rezisti la troojn de la transnacia kapitalismo aktuale ne kontrolita.

2.3. Ĉiu kooperativo aŭ mutualo estas jura personeco, tio estas, ke ĝia ekzisto referencas al leĝaro. Monda Solidareco referencas al du leĝaroj :

à la transnaciaj organoj (regionaj centroj, Monda Federacia Asembleo, Administra Konsilantaro, Estraro, Monda Konsilio) dependas de la Kongreso de la Popoloj (v. Antaŭparolon) ;

à la lokaj organoj estas metitaj sub la kompetentaj naciaj leĝaroj.

2.4. Fine, la enteno de la mutualoj estas diversa : asekuro, ŝparo, kredito, asisto... Monda Solidareco enhavas almenaŭ du aspektojn : ĝi estas vera asekuro kontraŭ la malsato : al tiuj, kiui estas trafitaj de la sinistro malsato, ĝi pagas, sub la kondiĉo prezenti prielvolviĝan projekton, monkompenson (aŭ subvenciojn) ; ĝi ankaŭ konsentas pruntedonojn kaj, pri tiu punkto, ĝi funkcias kiel mutualo por kredito.

3.- MUTUALA DISVOLVIĜO

3.1. La mutualismo, kiun praktikas Monda Solidareco, unue fondiĝas sur la financa partopreno de ĉiuj ĝiaj menbroj. Se la kalkulsomo de tiu lasta estas libere taksita de ĉiu, ĝi tamen respondas al mutuala kaj fundamenta justeco :

3.1.1. La minimuma kotizo kalkulas kun la vivnivelo de ĉiu La plej malriĉaj membroj estas tiel egalaj kun la aliaj, kia ajn estu la lando, kie ili loĝas.

3.1.2. La membroj, kiuj profitis de financado de projekto, sin devontigas repagi parton de tiu sumo, tiu kiu estas prunte donita. Tiuj repagoj aldoniĝas al iliaj kotizoj kaj ebligas tiel la financadon de aliaj projektoj en aliaj lokoj de la planedo. Tiel, dank'al la mutualismo de la financado, la disvolviĝo de iu komunumo profitas al disvolviĝo de aliaj grupoj de personoj, kiuj prenis aŭ eventuale prenos similajn devontigojn.

3.1.3. Membroj sin devontigis kotizi jaran sumon tre superan ol la jara minimuma kotizo. Plejofte, tiuj personoj apartenas al disvolviĝintaj socioj profitantaj el ekspluatantaj sistemoj, kies origino datiĝas de la kolonia periodo. Tiuj personoj, konsciaj pri la malegalaĵoj kreitaj de tiuj sistemoj, partoprenas laŭ sia ebleco en la reekvilibrigo de la riĉaĵoj. Per siaj altaj memvolaj kotizoj, ili akceptas sian parton de kolektiva respondeco kaj repagas al la monda solidareco parton de la riĉaĵoj elprenitaj sur la "ekonomie submetitaj regionoj".

3.2. La mutualismo, kiun praktikas Monda Solidareco, due fondiĝas sur la (juro)rajto, ne nur la monda juro naskita de Kongreso de la Popoloj pri kiu estas parolite supre sed plie kaj ĉefe la individua rajto de ĉiu membro interne de Monda Solidareco :

3.2.1. Ĉiu individuo membro de asocio havas egalnivele kun la aliaj membroj rajton al la liveraĵoj de tiu asocio. Je la monda skalo, la financaj individuaj rajtoj ne povis ligiĝi al nacia mono. Pro tio, same kiel por Ia kalkulo de la ninimuma kotizo, Monda Solidareco zorgis difini referencan indicon al la vivnivelo, al kiu oni referencos por kalkuli la sumon de la intervenoj.

3.2.2. Ĉiu membro ĝisdate kotizinta havas kompense rajtojn proponi, voĉdoni, informiĝi, kaj kontroli pri ĉiuj agadoj de Monda Solidareco.

3.3. La mutualismo praktikata de Monda Solidareco fondiĝis trie sur la informado. La mutuala informado konstituas la pravigon kaj la ĉefan celon de la bulteno "MONDA SOLIDARECO" trimonate eldonita en pluraj lingvoj. Natura kompletigo de la financa devontigo, la bulteno ebligas al la interpopola solidareco iĝi vera, tio estas konfida, mutuala, efika kaj sin esprimanta demokratie. Dank'al la bulteno, pripensado pri solidareco mondskala povas komenciĝi ; la membroj de iu regiono povas percepti kiamaniere tiuj de alia povas iniciati siajn proprajn modelojn de disvolviĝo, kiajn vojojn ili projektas por sia komunuma kaj individua florado. Pere de la bulteno, simplaj kaj efikaj teknikoj uzataj de menbroj en iu loko, povas esti konataj, adaptataj kaj aplikataj alie.  

 

FUNKCIADO

 

images \logokio.gif

 

Membroj

lokaj grupoj

regionaj Centroj

Monda Federacia Ĝenerala Asembleo

Administra Konsilantaro

Estraro

Monda Konsilio 

 

 

- III -

FUNKCIADO DE Monda Solidareco

1.- ORGANIZADO

1.1. Por fariĝi membro de Monda Solidareco de Solidareco kontraŭ la Malsato, sufiĉas sin devontigi pagi regule partoprenaĵon, kiun oni interkonsentis nomi "memvola imposto kontraŭ la malsato", taksita almenaŭ al la nutra ĉiutaga porcio de la membro.

1.2. Ĉiu nembro de Monda Solidareco havas balotrajton, proponrajton, rajton kontroli la agojn de Monda Solidareco. Ĝi rajtas profiti de la liveraĵoj.

Skale de la malgranda regiono, la individuaj menbroj rajtas sin organizi per asocioj.

1.3. Regionaj Centroj estas starigitaj mondskale. Ili estas administrataj de almenaŭ 2 personoj elektitaj de la membroj en tiu regiono. La elektitoj havas mision : 

  • kontroli la agojn de Monda Solidareco en la regiono, de kiu ili estas elektitaj ; 
  • reprezenti la regionon ĉe la sesioj de la Federacia Asembleo de Monda Solidareco kaj antaŭ la Administra Konsilantaro ; 
  • transdoni al tiu lasta la dosierojn de la projektoj konsentitaj en la regiono ; 
  • dispartigi la monon ; 
  • prizorgi pri la konforma realigo de la projektoj ; 
  • prizorgi pri la plenumo de la decidoj de la Federacia Asembleo de Monda Solidareco.

1.4. La Administra Konsilantaro estas balotelektita de la Federacia Asembleo de Monda Solidareco, kiu kunvenas ĉiun duan jaron. Ĝi prizorgas pri la bona irado de la organizaĵo. Ĝiaj menbroj estas balotelektitaj ĉiun sesan jaron kaj renovigeblaj trione ĉiun duan jaron.

La asocioj aŭ neŝtataj orgenizaĵoj (N.Ŝ.O.) rajtas prezenti kaj subteni projektojn, inkluzive okaze de debato en Federacia asembleo.  

 

aliaj ĉapitroj

 Antaŭparolo

Enkonduko

Kial Monda Solidareco ?

Espero por morgaŭ

La mutualisma praktiko de Monda Solidareco.

Funkciado de Monda Solidareco

 

2.- KONTOTENADO

La Administra Konsilantaro tenas rektan librotenadon de ĉiuj bankaj kontoj malfermitaj je la nomo de Monda Solidareco de Solidareco kontraŭ la Malsato. La pravigiloj de la debet- kaj kredit-operacioj devas atingi ĝin rekte kaj regule.

La ekzakta kono le la bankaj situacioj, de la individuaj devontigoj kaj de la repagoj de la pruntedonoj ebligas al ĝi starigi konjektajn kalkulojn necesajn al la bona administrado de Monda Solidareco.

Kredite 

  • la kotizoj aŭ memvolaj impostoj kontraŭ la malsato estas regule pagitaj de la membroj sur unu el la bankaj kontoj, 
  • la repagoj de la pruntedonoj je la pagodatoj antaŭviditaj, 
  • La subvencioj kaj donacoj atribuitaj de organismoj aŭ personoj. (Tiuj subvencioj kaj donacoj havigas neniun rajton al la donintoj).

Debete 

  • 65 % almenaŭ por la financado de la projektoj de elvolviĝo inkluzive de necesaj antaŭaj studoj (studoj de farebleco soci-ekonomia, ekologia, geologia) kaj la kontroIoj ; 
  • 20 % maksimume por la urĝaj nutraj helpoj ; 
  • 15 % maksimume por la administraj kaj informaj elspezoj.

  

images \logokio.gif

Supren

  

3 - KIEL HAVIGI AL SI FINANCADON ?

Sur ordinara paperfolio resume priskribu kaj takso la projekton, transdonu la adreson de la persono, kiu estos la loka peranto inter la grupo (komunumo, kooperativo aŭ alia) kaj la sekretariejo de Monda Solidareco. Se eble, transdonu la tabelon de la dek unuaj aliĝintoj.

Sendu tiun leteron al kompententaj Regionaj Delegitoj, aŭ al la sidejo de Monda Solidareco.

 Konsistigo de financpeta dosiero

 


Elfrancigis : Renée Volpellière, Daniel Durand