Mapo de tiu reteja parto - Aliaj lingvoj - Enhavo

Mondcivitana Registrolibro - Asembleo - Delegitaro

Esperanto

Français

English

Español

Agendo - Blanka libro - Inventaro - Ĉarto - Dokumentoj

Universala Deklaracio de la Tuthomaraj Rajtoj

ANTAŬPAROLO
  1. Rememorigante, ke la Tuthomaro kaj la naturo danĝerumas, kaj specife la malbonaj efikoj de la klimataj ŝanĝiĝoj, la rapidema perdo de la biodiverseco, la difektado de la grundoj kaj oceanoj, konsistigas tiom da atencoj al la fundamentaj homaj rajtoj kaj minacon kontraŭ la nunaj kaj estontaj generacioj,
  2. Konstatante, ke la ekstrema graveco de la situacio, pri kiu maltrankviliĝas la tuta homaro, nepre necesigas la agnoskon de novaj principoj, rajtoj kaj devoj,
  3. Redirante sian alligitecon al la principoj kaj rajtoj esprimitaj en la Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj, inkluzive al egaleco inter inoj kaj viroj, same kiel al la celoj kaj principoj de la ĉarto de Unuiĝinta Naciaro,
  4. Rememorigante la deklaracion pri medio en Stokholmo en 1972, la Mondan ĉarton pri la naturo en Novjorko en 1982, la deklaracion pri medio kaj evoluigo en Rio de Ĵanejro en 1992, la rezoluciojn de la Ĝenerala asembleo de Unuiĝinta Naciaro " jarmila Deklaracio " en 2000 kaj " La estonteco, kiun ni volas " en 2012.
  5. Rememorigante, ke tiu sama danĝero estas identigita de la civilsociaj agantoj, specife de la retoj da homoj, organizaĵoj, institucioj, urboj en la Ĉarto de la Tero de 2000.
  6. Rememorigante, ke la Tuthomaro, kiu inkluzivas ĉiujn individuojn kaj homajn organizojn, kune entenas la pasintajn, nunajn kaj estontajn generaciojn, kaj ke la daŭreco de la Tuthomaro baziĝas sur tiu intergeneracia ligo.
  7. Reasertante, ke la Tero, hejmo de la Tuthomaro, konsistigas tuton markitan de interdependeco kaj ke la ekzisto kaj estonteco de la Tuthomaro estas nedisigeblaj el ties natura medio,
  8. Konvinkinte, ke la homaj fundamentaj rajtoj kaj la devoj protekti la naturon estas esence interdependaj, kaj konvinkinte ke esence gravas la konservado de la bona stato de la medio kaj la plibonigo de ties kvalito,
  9. Konsiderante la apartan responson de la nunaj generacioj, precipe de la ŝtatoj kiuj plej responsas pri tio, sed ankaŭ de la popoloj, de la interregistaraj organizoj, de entreprenoj, interalie de la transnaciaj firmaoj, de neregistaraj organizoj, de la lokaj aŭtoritatoj kaj de individuoj,
  10. Konsiderante, ke tiu aparta responso starigas devojn al la Tuthomaro, kaj ke tiuj devoj, same kiel tiuj rajtoj, devas esti plenumitaj per rimedoj justaj, demokrataj, mediprotektaj kaj pacamaj,
  11. Konsiderante, ke la rekono de la digneco propra al la Tuthomaro kaj al ties membroj konsistigas la fundamenton de la libereco, de la justeco kaj de la paco en la mondo,
  12. Proklamas la jenajn principojn, rajtojn kaj devojn kaj adoptas ĉi tiun deklaracion :
LA PRINCIPOJ
  • Artikolo 1 : la pirncipo de responso, de justeco kaj de solidareco intrageneraciaj kaj intergeneraciaj, neprigas ke la homara familio, kaj interalie la ŝtatoj, komune kaj diversece laboru por la protektado kaj la defendo de la Tuthomaro kaj de la Tero.
  • Artikolo 2 : La principo de la digneco de la Tuthomaro kaj de ties membroj implicas la kontentigon de iliaj fundamentaj bezonoj same kiel la protektadon de iliaj netuŝeblaj rajtoj. Ĉiu generacio garantias la respekton de tiu principo laù la tempo.
  • Artikolo 3 : La principo de daŭreco de la ekzisto de la homaro garantias la protektadon kaj la defendadon de la Tuthomaro kaj de la Tero, tra homaj aktivecoj singardemaj kaj respektemaj al la naturo, intralie al la vivantaro, homa kaj ne homa, uzante ĉiujn rimedojn pour antaùeviti ĉiujn gravajn aŭ neinversigeblajn transgeneraciajn konsekvencojn.
  • Artikolo 4 : La principo de ne-diskrimino pro aparteno al iu generacio antaŭgardas la Tuthomaron, interalie la estontajn generaciojn kaj neprigas, ke la aktivecoj aù decidoj faritaj de la nunaj generacioj ne estigu kiel efikon provoki aŭ daŭrigi troan malpliigon de la riĉofontoj kaj de la elektoj por la estontaj generacioj.
LA RAJTOJ DE LA TUTHOMARO
  • Artikolo 5 : la Tuthomaro, same kiel ĉiuj vivantaj specioj, rajtas vivi en sana kaj ekologie subtenebla medio.
  • Artikolo 6 : la Tuthomaro rajtas je evoluigo responsa, justa, solidara kaj daŭrebla.
  • Artikolo 7 : la Tuthomaro rajtas je la antaŭgardo de la komuna heredaĵo kaj de sia natura kaj kultura, materia kaj nemateria heredaĵo.
  • Artikolo 8 : La Tuthomaro rajtas je la protektado de la komunaj havaĵoj, ĉefe aero, akvo kaj grundo, kaj pri la universala kaj efektiva alirebleco al la vivesencaj riĉofontoj. La estontaj generacioj rajtas je ilia transdonado.
  • Artikolo 9 : La Tuthomaro rajtas je paco, specife je pacema solvado de la malakordoj, kaj je la homa sekureco laù media, prinutra, sana, ekonomia kaj politika vidpunktoj. Tiu rajto celas, interalie, antaŭgardi la sinsekvajn generaciojn kontraŭ la milita plago.
  • Artikolo 10 : La Tuthomaro rajtas je libera elekto de sia destino. Tiu rajto plenumiĝas kalkulante laŭ longa tempo, kaj interalie de la ritmoj propraj al la Tuthomaro kaj al la naturo, en la kolektivaj elektoj.
LA DEVOJ AL LA TUTHOMARO
  • Artikolo 11 : la nunaj generacioj devas certigi la respekton al la tuthomaraj rajtoj, same kiel tiun de ĉiuj vivantaj specioj. La respekto al la rajtoj de la Tuthomaro kaj de individuo, kiuj estas nedisigeblaj, aplikiĝas al la sinsekvaj generacioj.
  • Artikolo 12 : La nunaj generacioj, respondecantaj pri la riĉofontoj, la ekologiaj ekvilibroj, la komuna heredaĵo kaj de la natura, kultura, materia kaj nemateria heredaĵo, devas agi tiamaniere, ke tiu transdonebla havaĵo estu protektata, kaj ke oni uzu ĝin laŭ singardemo, responso kaj justeco.
  • Artikolo 13 : Por certigi la longdaŭreco de la vivo sur tero, la nunaj generacioj devas iniciati ĉion necesan por protekti la atmosferon kaj la klimatajn ekvilibrojn kaj agadi tiamaniere, ke kiel eble oni antaŭzorgu la homajn migradojn ligitajn al mediaj kialoj, kaj almenaŭ oni helpu kaj protektu la koncernatojn.
  • Artikolo 14 : La nunaj generacioj devas direkti la sciencan kaj teknikan progreson al la protektado kaj la sano de la homa specio kaj de aliaj specioj. Al tiu celo ili aparte devas certigi aliron kaj utiligon de la biologiaj kaj genetikaj vivofontoj respektante la homan dignecon, la tradiciajn sciojn kaj la pluigo de la biodiverseco.
  • Artikolo 15 : la ŝtatoj kaj aliaj partoprenantoj kaj publikaj kaj privataj agantoj devas plani laŭ longa tempo kaj promocii daŭran homan evoluigon. Tiu ĉi same kiel la principoj, rajtoj kaj devoj proklamitaj per ĉi tiu deklaracio devas fariĝi temoj de instruado, edukado kaj ellaborado.
  • Artikolo 16 : la ŝtatoj devas certigi la efektivecon de la principoj, rajtoj kaj devoj proklamitaj de ĉi tiu deklaracio, inkluzive organizante mekanismojn ebligontajn certigi ilian respekton.

Au sujet du site