Mapo de tiu reteja parto - Aliaj lingvoj - Enhavo

Civitanoj de la Mondo - Kongreso de la Popoloj
Struktura debato al refondado

LA SEP PROPONOJ POR LA REFONDIĜO

Klarigita nomdifino

Propono 1

La nomo " Mondcivitanoj " apartenas al nunaj homoj, kiuj aktive agadas por ke la monda komunumo sin provizu per supernaciaj institucioj, solaj kapablaj certigi de nun la pluvivon kaj la harmonian progreson de la homaro sur la planedo.

Propono 2

Pro esenco, la civitanoj de la mondo estas solidaraj de ĉiuj kolektivaj agadoj iniciatitaj sur la planedo por plifortigi la interpopolan solidarecon, la respekton al la homa digno reference al la Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj.

Pli simplaj strukturoj

Propono 3

La civitanoj de la Mondo ariĝas en " Mondcivitana Asembleo ", asocio kun franca statuto, kies sidejo estas en Parizo 66 Boulevard Vincent Auriol. Estas membroj de tiu asocio ĉiuj posedantoj de la mondcivitana legitimkarto liverata de Mondcivitana Registrocentro, kiu fariĝas fako de tiu asocio.

Propono 4

La civitanoj de la mondo balote elektas kaj parte renovigas ĉiun trian jaron " kolegion de 50 mondaj delegitoj " kies unua celo estas aktive kontribui en la progreso de la movado de la civitanoj de la mondo, kaj de ties fameco tra la kvin kontinentoj.

N.B. : La Kolegio de la 50 mondaj delegitoj tiel anstataŭas la Kongreson de la popoloj, kies celo pioniri mondan leĝodonan asembleon aperas nun supermezura antaŭ la realecon de la faktoj kaj ĝia tre malgranda eksterna fameco.

Propono 5

La Civitanoj de la Monde unuigas siajn strukturojn en Francio :

  • la Franca Mondcivitana Registrocentro kuniĝas la Mondcivitanan Asembleon, 66 bd Vincent Auriol.
  • La bulteno de la Franca Registrocentro, kiu profitas el bona fameco, fariĝas la oficiala eldonaĵo de la Mondcivitana asocio, kun tutplaneda dissendado

Kongruaj responsecoj

Propono 6

Por faciligi bonan reelvolvon de sia movado la ses ĉefaj animatoj de la movado de la Mondcivitanoj en Francio metas siajn mandatojn je la dispono de la " Refonda Aŭtoritato ", kiujn ili kune konsistigas ekde la 11a de junio 2013.

Propono 7

Ĉiu el la ses membroj de la Refonda Aŭtoritato estas invitita informi la aliajn pri

  • la responsecoj, pri kiuj li sentas sin preta taski al si en la venonta organizado de la movado de la Civitanoj de la Mondo post ties refondado.
  • la personoj, al kiuj li sugestas, ke ni voku por taski al ili iun responson en la venonta organizado de la movado post ties refondiĝo.
  • **

Tuj post kiam estos kolektitaj la respondoj de ĉiu el la ses membroj de la Refonda Aŭtoritato al tiuj sep proponoj, la respondoj estos komunikitaj al ĉiuj aliaj, kaj decidkunveno de la Refonda Aŭtoritato estos planita por tiri la konkludojn.

 

 

 as_rcm@googlegroups.com

Pri la retejo