Informilo n-ro 101 (marto 2010) de Monda Solidareco kontraŭ la Malsato


Enhavo je la fino

en pdf.formato

antaŭaj numeroj

 

 Solidareco, spertinda nocio

Kiam oni parolas pri solidareco, oni povas imagi gin sub persona formo, rekta, implikita, au sub sennoma formo, nerekta, seninteresa, preskau nepersona.

La unua formo povas esti asociita kun agadoj kiel helpo al sia familio, al malsanulo, al orfo. Ofte en tia okazo estas implikigo, kontakto proksima al la ricevanto.

En la alia formo, oni sentas sin malpli implikita au koncernata. Car oni ne havas la kontakton au la proksimecon kun la profitonto de nia solidareco, oni ne ricevas same fortajn emociojn. Oni estas malpli rekta aganto kaj korinkline malpli proksima.

La uzita formo estas afero de elekto, tiu por scii cu oni havas tempon kaj emon por ceesti kaj rekte agadi au cu oni elektas la delegadon de nia agado.

Nia solidareco estu sen subkompreno. Oni ne povas diri al vi, ke vi helpis Ajdan, Petron au Georgon, car ce MSM ni ne praktikas personan donacon kaj certe ni ne povas diri, ke viaj konribuoj profitis al tiu au ci tiu grupo da homoj. Tamen, vi sciu, ke viaj kontribuoj estas kiel rivereto kiu kunflue kun la aliaj riveretoj donos sufice da forto por turnigi la padelojn de la aktiveco de grupo foje situanta je granda distanco de la regiono de via rivereto..

Certe nia farmaniero ne ebligas al vi, kiel ce aliaj organizajoj, "levi la manikojn" kaj rekte partopreni en la surloka realigado de la projektoj, sed gi ebligas al vi, car vi ne havas tempon au kapablon por fari tion, konkretigi vian responsecon al solidaraj homoj.

Tamen ni povas certigi al vi, ke tiuj, kiuj vizitis la projektojn financitajn de MSM revenis konvinkitaj.

Kaj kiel pruvo : Claudine Tournier kaj Edwige Geniteau akompanis Christian Trianneau dum vizito en Burkinio en 2008. Surloke ili renkontis globidaranojn, kaj komunikis, intersangis, vidis kaj komprenis la taugecon.

La eksperimento fruktodonis car post reveno Claudine Tournier kandidatigis kaj estis akceptita en la Administran Konsilantaron en 2008. Nun Edwige Geniteau faris la saman klopodon kaj aligis al la Konsilantaro dum la kunveno, kiu okazis en Nouaillé-Maupertuis.

Alia eksperimenta reciprokeco. Per la veno de kelkaj afrikanoj, interalie en Nouaillé-Maupertuis, la urbestro kaj la municipo povis taksi la realigitan laboron. Tial la komunumo sin devontigis jam de tri jaroj en regula financa partopreno en la projektoj de MSM.

Alia ekzemplo : la burkino Bakary Ouattara konstatis la seriozan laboron de nia Administra Konsilantaro dum sia veno en Francion, kaj farigis post reveno grava aktivulo de MSM en Burkinio.

Nu ! solidareco kiel spertinda nocio ? En tiu numero Edwige Geniteau liveras al ni siajn sentojn. Jen io reala, vera, konkreta, rava.

John De La Cruz

 

enhavo


enhavo

Renkonto kun la grupoj en Burkinio

 

Membrino de Monda Solidareco kontrau la Malsato, Edwige Geniteau, restadis en Burkinio de la 1a gis la 22a de augusto 2009. Kun la konsento de la administrantoj de MSM si renkontis grupojn, kiuj petis financadon de projektoj celantaj la prinutran memsuficon.

En Bobodiulaso, Edwige Geniteau estis gvidata kaj veturigata de Bakary Ouattara (responsanto de la Pluzorga Komitato de la grupoj en la Bobodiulasa distrikto, prezidanto de la grupo Koboro), helpata de Yaya Sanou (sekretario de la grupo Koboro). Tiu lasta donis helpon al Bakary dum la veturadoj en savano kaj oficis kiel fotisto.

Edwige Géniteau infanflegistino, klinika fakulino, loganta en Nouaillé Maupertuis, apud Poitiers.(Puatiero) Francio

2an de augusto

Vizito al ina grupo Gnongon Deme (tinkturistinoj kaj "bogolan"-faristinoj)

La renkonto okazis en Bobodiulaso, ce la prezidantino S-ino Mariam Traoré, kiu venis al ni por gvidi nin gis la rendevuejo. 8 membroj el la 19 aligintoj ceestis el kiuj la sekretariino Sanou Bibata, kaj la kasistino S-ino Oueresse Sawadogo Rasmata.

Mariam eksplikis al ni la teknikon de " bogolan " (uzataj materialoj : koto el la valfundoj, pigmentoj) sekvita de demonstrado.

Tiu grupo petis mikrokrediton por la aceto de stebmasino. La kontrakto estis surloke subskribita.

Saman tagon, renkonto kun la Ina grupo SABABOUGNOUMAN (fabrikado de lesivsapo) en la Bobodiulasa sektoro 10, ce la hejmo de la prezidantino.

7 inoj el la 10 membroj ceestis la rendevuon, interalie la prezidantino S-ino Traoré-Konaté Bibiane, la sekretariino S-ino Traoré Makoura, la adjunkta kasistino S-ino Ouattara Christine ; la kasistino senkulpigis.

Mikrokredito por fabriki tualetsapon estas petita de MSM.. La uzataj ingrediencoj estas aliaj ol tiuj uzataj por la lesivsapo. Klerigo fare de teknikistoj estas necesa. Tiu mikrokredito estas atribuita kaj la kontrakto subskribita tiuokaze.

Ni revenis marde la 18an de augusto, invititaj por asisti al diversaj stadioj de la fabrikado de sapo. La nuna fabrikado estas permana. La sapfaristinoj planas aceti materialon tian, kia markpremmasino.

Akompanataj de Mariam Traore, ni daurigas la intersangojn en tiu sama sektoro, irante al la helpo de la prezidantino de la asocio SOLIDARECO (la konsento datigas de 2004)). La virinoj ekkonis la ekziston de MSM. 7 inter ili el la 15 membroj deziras aligi. La prezidantino S-ino Konaté, denaske Traoré Mariam, la sekretariino S-ino Maïga, la kasistino S-ino Traoré denaske Traoré Rodiatou, S-rino Diarra denaske Sessouma, S-ino Koné Djeneba, S-rino Traoré Adjaratou. Ankau la edzo de la prezidantino ceestis, li intervenas kiel konsilanto sine de la grupo.

Iliaj aktivecoj estas cefe la fabrikado de tualelsapo, fruktosuko, konfitajoj, siropoj, sekigitaj mangoj).

Informadoj pri la funkciado de MSM estis donitaj. Oni atentigis pri la atendotempo kaj la kondicoj por ricevi prunton. Por eviti trorapidemon por decidi, ne definita tempo de pripensado estis proponita. Poste S-ino Konate vizitigis al ni la magazenon, kie estas stokita la materialo por fabriki la produktojn.

La 15an de augusto : vizito al la grupo Benkadi de PEFOUROU-3:

Post duhora vojago kaj kelkaj malfacilajoj por veturi sur tervojoj en tiu pluvsezono (enslimiginta veturilo), ni enveturigis la prezidanton S-ro Sanou Moussie, kiu venis por atendi nin en Barre por gvidi nin gis la bieno. Surloke staris 6 vilaganoj el la 10 membroj, kiuj konsistigas la grupon, el kiuj la sekretario, la kasisto. Ili petis financon de projekto de tirbesta agrokultivo. Ciu membro deziras akiri unu bovparon. Ili ankau informis nin pri la manko de ilaro tia kiaj plugiloj kaj piocetoj por la prilaborado de la terenoj kaj la senfiherbigado.

 La 19an de augusto : vizito al la ina grupo Sinignassiguy en la vilago Dodugu.

Ni jam rekontis la membrojn de tiu grupo komence de mia restado, car mi decidis festi mian naskigdaton en la vilago. Por tiu goja okazo ili antauvidis konfekcii al si novajn vestojn. Ni do iris al Kajatu la 6an de augusto, kune kun la tajloro.

Ni revenis al Dodugu la 11an de augusto por pasigi la tagon kun la vilaganoj. Je la programo : mango donacita al la vilaganoj el rizo kun kapridajo kaj kokidajo, la tuto kun diversaj trinkajoj : biero, koka-kolao, limonado kaj por kelkaj " dolo " (milivino). Muziko per balafonoj kaj tamtamoj invitis la virinojn senlace danci.

Tiu varmkora etoso tusis la virojn, kiu lasis sin ekdanci lau " diablaj " ritmoj apud la inoj. La tradicia vilagestro estis tre aktiva por tiu spektaklo, same kiel la administra estro kiu ankau respondis al la invito per sia ceesto.

Post tiu memorinda tago, ni revidis nin la 19an de augusto. Post dankoj kaj benoj, ni pasis al la subskribo de la kontrakto de pruntodono (mikrokredito por la produkto de karitea butero) fare de la prezidantino, la sekretariino S-ino Sanoute, la kasistino S-ino Sanou Maimouna.

Ni ne pensis pri la inko necesa por la subskribo per fingraj markoj, ni improvizis per la suko de radikoj de sovaga planto.

La 20an de augusto

Renkonto kun la sekretario S-ro Traore Fabe kaj membro de la grupo Mogibegi en Samogohiri

Alveno en Bobodiulason post longa veturado per motorciklo. Financado estis petita por la konstruado de vartenejo por prinutra rezervo.

Kaj kun la sekretario de la grupo Yankadi en Padema, situanta je 75 km de Bobodiulaso.

S-ro Sanou Brahima Nama, membro de la Pluzorga Komitato venis en Bobodiulason por renkonti membron de MSM, car gis tiam neniu el MSM iris al ili. Ilia projekto, kiu datigas de 2003, konsistis en la konstruado de vartenejo. S-ro Sanou ankau parolis pri la kazo de la ina grupo Toyow, kiu atendas la financadon de sia projekto (transformado de plukitaj produktoj).

Vizito al la grupo Sabarikadi kaj Benkadi en Sarfalo

Pro la pluvsezono ("vintruma periodo") ne ciuj membroj povis dedici tempon, car ili estis okupataj por la kultivlaboroj. Ceestas por akcepti nin la prezidanto S-ro Ilboudo Iwaogo, la vic-prezidanto S-ro Sanou Amidou, la sekretario S-ro Konate Adma, la kasisto S-ro Demè Fousseni kaj 2 aliaj membroj.

El la ina grupo Benkadi, la prezidantino S-ino Deme Mema, la sekretariino S-ino Coulibaly Mamou, la kasistino S-ino Sanou Djouma kaj S-inoj Boni Pascaline, Palcouliga Lamoussa, Yeressana Adjara. La ricevo de la mikrokredito por Sabaricadi kaj Benkadi estas konfirmita. Ni subskribas la pruntajn kontraktojn.

 En Vagaduguo

Vizito tuj post mia alveno de Symphorien Meda, responsanto de la Pluzorga Komitato de la distrikto de Vagaduguo je mia forirtago (22an de augusto). Li donas al mi dokumentojn por Christian Trianneau, administranto de MSM por Burkinio.

Tiu mergigo en la vivo de la burkinoj estis reala konsciigo pri la stato de malriceco koncerne la nutradon, la sanon, la lernadon, sed de valora riceco de homeco, konkretiganta per solidareca spirito.

Dankon al ciuj, kiujn mi retrovis en Vagaduguo kaj en Bobodiulaso, al tiuj, kun kiuj mi konatigis kaj kiuj subtenis min en tiu homa aventuro, al la vilaganoj, kiuj elkore premis mian manon kaj al ciuj, kiujn mi renkontis sur la tervojoj, sur la stratoj kaj aliloke !   


enhavo

La vojoj de la solidareco pasas
 ... pasas tra Burkinio

Gnoumalon :

Tiu ina grupo en la distrikto de Vagaduguo brile regis sian projekton de produktado kaj de komercigo de fresaj fruktosukoj, car ili jus finis la repagon de la pruntoparto, kiun Monda Solidareco kontrau la Malsato disponigis al ili. Gratulon al tiuj inoj, kiuj honoris la ricevitan solidarecon kaj kiuj tiamaniere igis gin ebla por aliaj.

Justica proceduro kontrau la NRO AKAP (Asocio por la Kampara Asimilita Progreso "ADRI") kaj ties responsanto Dramane TRAORE. Pro nerespondo de tiu burkina NRO, kiu reprezentis Mondan Solidarecon kontrau la Malsato en Burkinio kaj pro plendoj de pluraj vilagaj grupoj, kiuj informis, ke ili ne ricevis la tuton au parton de la financadoj senditaj de MSM, la Federacia Administra Konsilantaro de MSM elektis advokatan oficejon en Bobodiulaso por proceduri kontrau la NRO AKAP kaj ricevi justicon de tiuj deturnitaj monsumoj kaj destinitaj al burkinoj kun modestaj enspezoj... La grupoj de la distrikto estas invitataj ne plu pagi siajn kotizojn ce Dramane Traoré kaj ekrilati per posto kun la administranto Christian Trianneau, 15 rue du Pré Ventenet, 86340 Nouaillé Maupertuis, Francio.

Forpaso ;

S-ino Sano Sogoda, membro de la ina grupo Sinignassigui en Dodugu, kaj edzino de la adjunkta kasisto de la grupo Koboro forpasis la 25an de januaro 2010 en sia 49a jaro post mallonga malsano. La Administra Konsilantaro de Monda Solidareco kontrau la Malsato kondolencas al sia familio kaj al la grupoj.

... tra Senegalio:

GIE de la helpantaj bestkuracistoj :

La prezidanto de tiu grupo S-ro Sow estis maltrankvila por korespondi kun la membroj de la Administra Konsilantaro, car li parolas nur la Pulan lingvon. Dank'al la Senegala kadranta NRO ADID (Asocio por Disvolvigo Integrita kaj Daura), partnero de MSM, kaj de ties reganto Thiayedia N'Diaye, tiu Grupo kun Intereso Ekonomia povis komuniki en franca sian projekton kaj siajn agadmotivojn. Dum la kunsido de 28a de februaro 2010 la financado de tiu bredprojekto estis decidita de la Administra Konsilantaro. Tamen pro la kalendaro de la projektoj jam atendantaj la financadon, kaj enkalkule de la kotizoj ricevotaj, tiu financado okazos nur fine de 2011 ...

Teddungal Sippobé :

Tiu ina grupo praktikas diversajn aktivecojn : tinkturado, mikrokredito, bredado de safoj kaj de bovoj, kaj repagas ciun jaron la prunton donitan de Monda Solidareco kontrau la Malsato.

... tra Eburio:

La ina grupo Sinignanssigui en Torla kaj la vira grupo Djiguya en Torla produktas rizon kaj maizon. Ili estas membroj de MSM jam de multaj jaroj. Nun ili profitas de mikrokredito, kiujn ili penas por repagi, car la 100 kg sako da maizo ne estas vendata, kiel esperite, por 12 000 F CFA en februaro 2010 sed nur por 8 500 F CFA ...

... kaj tra Haitio

Post la terura sismo, kiu funebrigis la landon la Federacia Administra Konsilantaro petas siajn membrojn arigi ce la korespondanto de MSM, S-ro Michelet MICHEL, por studi kaj ellabori la plej bonan strategion de solidareco inter ili kaj kun la haitia logantaro. 


enhavo

El la Federacia Administra Konsilantaro
5an kaj 6an de decembro 2009

La municipo de Nouaille-Maupertuis estis konvinkita pro la reciprokeca klopodado antauenpusata de MSM. Por ankorau pli marki tiun sindevontigon kun ni, gi oficiale nomis "Cambro de la Solidareco" la kunvencambron, kiu triafoje akceptis la kunvenon de nia Administra Konsilantaro.

La municipo de Nouaille-Maupertuis jam konsentis al MSM plurajn subvenciojn relative gravajn, kiuj ebligis plifruigi la komencigon de projektoj interalie en Burkinio : dum la jaroj Dramane Traore, Ouattara Bakary, Bayo Fode povis konstati la varmecon de la akcepto farita de la urbestro S-ro Henri Bosc.

La problemoj traktitaj dum tiu kunsido de la Administra Konsilantaro longe koncernis la situacion en Burkinio. Post la emeritigo de sia Plenuma Direktoro, AKAP ne plu estas korekte regata. Nun konflikto ekzistas inter AKAP kaj MSM. Felice la Pluzorga Komitato en Bobodiulaso plikonsistigis kaj trovigas preta por plenumi la kunlaboradon de la grupoj inter ili kaj farigi la ligilo kun la Administra Konsilantaro. Sekvinde !

Ankau sekvindos, dum la estonta kunsido, la evoluo de niaj rilatoj kun la grupoj en Benino.

Balotelektoj en Afriko.

La mandato de la Regionaj Delegitoj elektitaj en 2004 kadukigos en 2010. Novaj balotelektoj devas esti organizitaj. Alvoko al kandidatigoj estos lancita aldone al la bulteno n-ro 102.

Nova Administrantino :

Edwige Geniteau, kiu vojagis kun la misio de MSM en Burkinio en 2008, kaj kiu reiris en 2009 (Vd en tiu bulteno) kandidatigis por partopreni en la Administra Konsilantaro de Monda Solidareco kontrau la Malsato. Unuvoca prikonsento.

La dosieroj :

18 dosieroj kusis en la tagordo. La Administra Konsilantaro vocdonis por konstati la elekteblecon de la projekto de grenmuelado de la ina grupo Sinignansigui, en Dodugu (Burkinio).

Neniu nova projekto estas deklarita financebla.

Financadoj

Du mikrokreditoj de 600 Euroj estis atribuitaj al la grupoj Yancadi kaj Toyow en Padema (Burkinio), duone kunfinancita de la asocio de la Mondcivitanoj en Puatuo-Carentoj (Francio)

La grupo Mogibegi en Samogohiri (Burkinio) ricevos sian duan financparton por la finkonstruado kaj la ekfunciado de la vartenejo por prinutra rezervo ("grenbanko").

Debatoj kaj Strategio

Terenaj problemoj:

Ni nun konstatas novan koloniadon de la terenoj, interalie en tropika Afriko kaj en Malagasio. La terenoj estas acetitaj au de transnaciaj societoj, au de komisiitoj laborantaj por la intereso de statoj (interalie Cinio). Unu au pluraj artikoloj pritraktos tiun temon en proksima Monda Solidareco.

Monda Institucio de Homaj Rajtoj. Temas pri projekto zorgata de la Konsultiga Asembleo ce la Kongreso de la Popoloj (ASKOP) depost la sesio de Braziljo (majo 2009). Esplorkomisiono konsistigas por labori en tiu senco. MSM partoprenos en gi, interalie dum la Monda Forumo de Homaj Rajtoj en Nantes, fine de junio 2010.

Daniel Durand


enhavo

La Globidara demando

Cu mi rajtas komuniki rekte kun la Administra Konsilantaro ?

Jes !

Ciuj membroj de Monda Solidareco kontrau la Malsato rajtas rekte komuniki kun ciu alia membro de nia asocio, kiu ajn estas la rolo au la respondeco. Ni konsistigas komunumon fonditan sur demokratio. Do estas libereco de esprimo, libereco de komunikado.

Cu per posta letero, elektronika mesago, telefono, SMS, per partopreno en elektronikaj forumoj internaj al Monda Solidareco kontrau la Malsato, au eksteraj (interretaj taglibroj, forumoj de ASKOP au aliaj), cu dum kunvenoj cu pere de nia satata interligilo Monda Solidareco, cio devas esti arangata por ke la spertoj kaj la demandoj de iuj pliricigu la aliajn.

Tiu principo aplikigas ankau al la membroj de la grupoj au lokaj asocioj de Monda Solidareco kontrau la Malsato, cu ili estas kadrataj de NRO, kunordigataj de Pluzorga komitato cu ne. Libereco de komunikado - respekto de la homoj kaj de ties sindevontigoj - solidareco inter ciuj.

Globidar


enhavo

Butiko

T-cemizoj el blanka kotono kun blua emblemeto, lau mezuroj S, M, L, XL, estas vendataj por 7 € per korespondo (por Europanoj)

Globkrajonoj kun emblemeto estas vendataj por 1 €

Restas ankorau cemizetoj kaj trikotcemizoj kun la historia logo " Monda Fonduso de Solidareco kontrau la Malsato (vd. ci-sube).

Ekster Europo, vi kontaktu vian administranton.


enhavo

Alvoko

MSM plu serĉas volontajn helpantojn, spertajn por konstrui grafikajn dokumentojn de informado bone faritajn kaj agrable konsulteblajn : aliĝiloj, faldfolioj pri projektoj, okazaj dokumentoj, ĝenerala broŝuro kaj, kial ne ? rearanĝo de Monda Solidareco.

Ĉu ne estas studentoj pri grafikaj artoj en la ĉirkaŭaĵo de kelkaj Globidaranoj ?

La interesiĝantoj bonvolu ekrilati kun la redakcio.


enhavo

RICEVITAJ KOTIZOJ kaj DONACOJ (en Eŭroj)

septembro 2009

1 388 Eŭroj

oktobro 2009

1 154 Eŭroj

novembro 2009

2 719 Eŭroj

decembro 2009

3 016 Eŭroj

 

  

Monda Solidareco kontraŭ la Malsato proponas al vi la organizadon de nova formo de transnacia solidareco, por respektaj interhomaj rilatoj, por medioindulgaj agadoj.

Vera esprimo de la mondcivitaneco, tiu solidareco partoprenas en la iompostioma starigado de pli justa mondo, kun rilatoj fonditaj sur mondnivele garantiata juro.

Globidar

Oficiala heroldo de Monda Solidareco


NOTOJ

AKAP : :Asocio por la Kampara Asimilita Progreso "ADRI" (Bobo-Diulaso, Burkinio)

CFA F "franc de la communauté financière d'Afrique" (franko de la afrika financa komunumo):
1000 F CFA = 1,52 Eùro

MSM : Monda Solidareco kontraŭ la Malsato

NRO : Ne-Registara Organizaĵo

vidu la liston de niaj mallongigoj


Traduknotoj

La tradukinto atendas viajn demandojn kaj rimarkojn ! 


MONDA SOLIDARECO estas eldonita en Esperanto kaj franca lingvo papere kaj rete
rete, en Esperanto :
la tuto; en franca : laŭ temoj

Abono : 5,00 ¬

Redakcia komitato : Alain Bal, Alain Cavelier, Danièle Charier, Odile kaj Daniel Durand, Bernard Muet,

Elfrancigis : Daniel Durand

Lingvon kontrolis : Sabine Hauge

Eldonestro : Daniel Durand

 

MONDA SOLIDARECO
Les Nids
FR 49190 St-AUBIN-DE-LUIGNE (Francio)

La Mondcivitana kiosko- MSM 

ENHAVO :

  

enhavo


 FMS, 1 ruelle Haute, FR 21120 GEMEAUX