Informilo n-ro 102 (majo 2010) de Monda Solidareco kontraŭ la Malsato


Enhavo je la fino

en pdf.formato

antaŭaj numeroj

 

" Regado de la popolo
far la popolo

por la popolo "

(Abraham Lincoln)

Ĉiuj homoj estas denaske liberaj kaj egalaj laŭ digno kaj rajtoj.

Inter la plej impresaj markosignoj de la homara historio, tiu frazo datumas de la mezo de la dudeka jarcento. Post iom pli ol sesdek jaroj, ĉiuj regantaj reĝimoj sin referencas al ĝi krom kelkaj maloftaj esceptoj. Tamen ĉu oni povas serioze aserti, ke tiu fundamenta principo de la Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj estas reale respektata ?

Pro la libereco de la individuoj en homa grupo kaj la egaleco inter ili, oni kvazaŭ rekonas por ĉiu liberan kaj egalan malfermon de la penso, liberan kaj egalan aliron al esprimo, liberan kaj egalan partoprenon en la decidofaroj. Tiu povo konsentita al la popolo, estas demokratio.

Libereco pri opinio kaj libereco pri esprimo havas kiel kondiĉon la liberan aliron al la sciado kaj al la kulturo, kiuj estu sen iu ajn dogmismo, sen iu ajn totalismo. La debato, manifestiĝo de la aganta demokratio, baziĝas sur la respekto de la homoj kaj la akcepto de eventuale kontraŭdiraj ideoj. Iu decido povas esti farita nur de la majoritato kaj ĝia observado trudiĝas al ĉiuj. La reguloj de la "demokrata ludo", klaraj, devas esti unuanime komprenitaj kaj prikonsentitaj. La ebleco por ĉiu atingi responsojn certiĝas kaj ebliĝas nur se ĉiu formo de hierarkia pozicio aŭ de funkcio herede akirita estas abolita.

Se oni aŭskultas la mastrojn de tiu mondo, la demokrata ekzerco estas ilia ĉiutagaĵo. Ie iu Prezidento festas sian reelektiĝon, forta pro 90 % el la "demokrate" esprimitaj voĉdonoj dum lia samkonkurano estas dirata perfidinta. Tie, "filo de", pro evidentega persona valoro heredas ministran oficon. Aliloke oni regadas inter amikoj, inter kuzoj ... Nepotismo kaj oligarkio, maskitaj diktaturoj, kaŝiĝas malantaŭ demokratia ŝajno. Ofte, nur per la nediskutebla kaj konstanta asertado la reĝimo sin afiŝas kiel demokrata. La nomo sufiĉas por tio : "Demokrata" respubliko de ...

Ni ne faru el tio absoluta ĝeneralaĵo. Ekzistas veraj demokratioj, organizitaj surbaze de konstitucio garantianta rajtojn, dividanta la povojn kaj konsentanta esencan rolon al parlamento elektita de la popolo. Plie, dum ekzistas tiuj veraj demokratioj, aliaj povas ekaperi. Sed demokratio ne estas donita. Ĝi estu prenata. Decidita de tiuj, kiuj volas travivi ĝin, ĝia deklaro estas kvazaŭ la unua fondinta ago, ĝia unua manifestiĝo.

La homa digno ne povas akordiĝi kun mem proklamitaj registaroj kaj herede pluigitaj, ne povas konsenti pri arbitreco. Iu popolo povu regi sian destinon, difini siajn proprajn celojn, organizi la efektivigon de siaj agadoj kaj profiti el siaj streboj.

 Sen demokratio, ĉu oni povas konstrui estontecon ?

Pierre Tournier

 

enhavo

Tiun ĉi jaron, la institucioj de UN invitas nin al pripensado pri biodiverseco. Memkompreneble ĉiu estas favora al la gardo de la diverseco de la vegetalaj kaj animalaj specioj. Tamen tiu riĉeco, tiu tutmonda heredaĵo estas endanĝerigata pro la kuniĝo de du fenomenoj : la kresko de la nutraj bezonoj dum la klimato evoluas. Jen ĉi sube kelkaj pripensoj tiritaj el la Afrika Kongreso pri Rizo, kiu ĵus okazis en Bamako.

Rizo, bone, sed ne por longa tempo

Se oni kredas la organizantojn de la Afrika Kongreso pri Rizo, unusemajna evento okazinta en Bamako ĉefurbo de Malio, la Afrikaj landoj povas malpliigi la prinutran sekurecon kaj ŝpari milionojn da dolaroj, senigante sin je importadoj de rizo kaj pliigante la lokan produktokvanton, sed la fakuloj rekomendas "radikalan" decidon : la forlaso de rizo profite al la lokaj grenspecioj.

"Antaŭe rizo estis rezervita por la specialaj okazoj, kiel la popularaj festoj kaj celebradoj. Sed nun en tuta Malio rizo estas ĉiutagmeze preparata."

La organizantoj de la konferenco taksas, ke 40 procentoj de la rizo konsumita ĉiun jaron en Afriko estas importita (t.e. ĉirkaŭ 10 milionoj de tunoj), kio kostis du miliardoj da dolaroj en 2006.

La Afrikaj landoj devas kontentigi la kreskantan postulon de rizo sen uzi importadon. Afriko povas kaj devas sin nutri mem kaj eksporti pli da rizo.

Mallongigoj

Se la limigoj de la importadoj sendube aperas kiel politike alloga mallongigo al la elvolvado de la loka produktado, nenio ne povas anstataŭi la investadojn en la esplorado, la produktado de semoj kaj la infrastrukturoj. " La impostoj kaj la kvotoj de importado rezultigas prezaltiĝon de la loka rizo je landa nivelo, profite al la rizokultivistoj, kiuj ekscese produktas, malprofite al la familioj, kiuj aĉetas rizon, kaj interalie al preskaŭ ĉiuj urbaj familioj kaj al granda nombro de kamparanoj". 60 procentoj el la kamparaj familioj aĉetas plejparton de sia provianto.

Fine de la jaro 2007, la internacia prezaltiĝo de la nutrovaroj estigis ribelon de la malsatantoj en tuta Afriko.

Tentas pensi, ke la pririza memsufiĉo okazonta per loka produktado povus ĉesigi la nestabilecon de la rizprezoj, ebligante al la landoj ne plu dependi de la mondaj merkatoj. Tamen eĉ landoj aŭtonomaj je rizo frontas nestabilecon de la prezoj pro la fluktuado de la volumo de la rikoltoj, ligita al la klimato.

Longdaŭraj investadoj ebligus pliigi la kvanton de rizo produktata laŭlonge de la jaro en Afriko por mildigi la sezonajn nutromankojn.

Tamen la pluva diseco kaj la mallongema daŭro de la pluvsezonoj, rezultigis malpliigon de la grenproduktado en tuta Sahelo, estigante fruajn mankojn de proviantoj kaj de furaĝo ses monatojn antaŭ la venonta rikonto.

Klimata ŝanĝiĝo, agrikultura ŝanĝo.

Anstataŭ sin demandi kiamaniere ili povus atingi la prinutran memsufiĉon produktante pli grandajn kvantojn da rizo, la landoj devus pripensi produkti lokajn grenojn riĉajn je nutroelementoj, nun kultivataj laŭ nesufiĉa kvanto, ĉar ili estas pli malfacile rikolteblaj kaj trakteblaj.

Inter tiuj grenoj : la " teff ", herbo donanta fajnajn grajnojn ege nutrajn, kiujn oni trovas ĉefe en orienta Afriko kaj " fonio ", el genro " digitarioj " sovaĝaj herboj hejmigitaj, kiuj donas grajnojn pli fajnajn ol kuskusa semolo kaj kreskas ĉefe en okcidenta Afriko.

La loka biodevierseco estas bona por la prinutra sekureco.

Ni devas konvinki la lokajn loĝantarojn, ke ili havas trezoron sub la piedoj. El ĉiuj grenoj kultivataj en Afriko, rizo plej bezonas akvon. " En la aridaj ekosistemoj, la produktistoj nepre devas iri al pli daŭraj kultivadoj, pro la mankoj de akvo kaj pro la saliĝo de la grundoj .

Maizo, tritiko, sorgo, milio kaj fonio konsumas malpli da akvo (laŭ malkreska ordo) ol rizo kaj estas plibone adaptitaj al aridaj ekosistemoj pro sia rezistokapablo je varmo.

Revolucio

Malgraŭ ĉio, instigi la loĝantarojn konsideri tiajn tradiciajn kultivojn, kia estas " fonio ", kiu malpli konsumas akvon, konsistigus " radikalan " ŝanĝon, kiu necesigus tutan socian transformiĝon. Homoj ne volas retroiri dum verdire indas tiri bonajn instruojn el la pasinteco, kaj aranĝi ilin kun la teknologioj de estonteco. "

Eble la kultivistoj forgesis, aŭ ili neniam sciis kiamaniere senŝeligi la " neglektitajn " grenojn. Eĉ se ili dezirus vendi tiujn produktojn, staras la problemo de la komercigo. Eble la homoj ne kutimas pri la gusto ; tio estos pli altkosta ol rizo kiu ja estas vendata preskaŭ ĉie. La tuta socio devas adaptiĝi, de la decidantoj ĝis la konsumantoj, pasante tra la produktistoj kaj la transformistoj.

La homoj manĝas " fonion " ; kvankam ĝi estas pli altkosta kaj pli malfacile traktebla kaj postulas pli da laboro, tamen ili scias, ke tio estas nutra " komentis Mariko Fadima Siby, vendistino de " fonio " en Bamako. " La homoj neniam ĉesis kultivi ĝin kaj konsumas ĝin dum la semperiodo, kiam ili ne ankoraŭ rikoltis rizon kaj ne havas la rimedojn por ĝin aĉeti. " Se " fonio " ricevus tiom da investoj ol rizo, aĉetpostulo ekestus.

La landoj devus transpasi la limigitan nombron de nun produktataj specioj, ĉar pro la observataj ŝanĝiĝoj en la tendencoj de pluvoj kaj de temperaturoj, memkompreneble rizo fariĝas problema en Afriko ".

Daniel Durand

Laŭ informoj de IRIN, 29an de marto 2010


enhavo

La vojoj de la solidareco
 

pasas tra Burkinio

 Sinignansigui en la vilaĝo Dodougou :

La projekto de tiu ina grupo estis deklarita elektebla dum la kunsido de la Administra Konsilantaro de la 6a de decembro 2009, konsiderante ke tiuj inoj pagis siajn kotizojn al Monda Solidareco kontraŭ la Malsato de pli ol du jaroj. Ilia demando por la financado de grenmuelilo por 2 598 000 CFA F kaj por operacia kapitalo estas nun studata ĉe MSM. Tiu projekto ebligos al tiuj inoj kaj ties najbarinoj kontraŭ eta financa partopreno, senigi sin el la vespera servuto de batpistado de maizo post malfacila tago de laborado en la kampoj.

Espero

Tiu projekto de grasigo de bovidoj kaj kapridoj en Bobodiulaso ricevis komence de 2010 sian unuan financoparton. La fakturoj pruvantaj la uzon de tiu unua financoparto estis ricevitaj koncerne la konstruadon de la ĉirkaŭbaritejo laŭ la subskribita kontrakto. La dua financoparto same alta estas pagita.

Benkadi en Sarfalo

Tiuj inoj sukcese repagis en februaro 2010 la mikrokrediton de 375 eŭroj disponigitaj al ili de ses monatoj. Ilia projekto de kolektado kaj de transformado de fazeolo en lokajn manĝaĵojn kiel " Faro " kaj fritpastaĵoj estas nun studata de la Administra Konsilantaro de Monda Solidareco kontraŭ la Malsato. Tiu ina grupo ricevis la dosieran numeron 10.01.BF. La nombro 10 por la jaro 2010, kaj 01 kiel unua aprobita projekto de la jaro kaj BF por rememorigi la koncernatan landon : Burkinio.

iam eble ili pasos tra Kenjo

 kie Claudine Tournier kaj Danièle Charier renkontis homojn, kiuj multe interesiĝis pri la klopodado de Monda Solidareco kontraŭ la Malsato por grupoj de malsanaj aŭ senhavaj inoj. La dokumentado estis poŝte senditaj al ili. Daŭrigote ...

Ili pasas tra multaj aliaj lokoj

sed mankas la informoj koncerne la vivon de la grupoj, kaj la evoluon de la projektoj !


enhavo

El la Federacia Administra Konsilantaro
27an kaj 28an de februaro 2010

La kunveno de la Administra Konsilantaro de Monda Solidareco kontraŭ la Malsato okazis en Saint-Georges les Baillargeaŭ la 27an kaj 28an de februaro 2010, t.e. ĝuste kiam la ŝtormego " Xynthia " estigis cunamon sur plurajn komunumojn de okcidento de Francio. Kelkajn semajnojn antaŭe, la regiono de Portoprinco, en Haitio, fordetruiĝis pro terure mortiga tertremo ; al tio aldoniĝas la inundoj, kiuj ruinigis la tutan sahelan zonon la 1an de septembro kaj tiuj, kiuj freŝdate trafis la ekvatoran Afrikon. Tio por mencii nur la regionojn, kie Monda Solidareco kontraŭ la Malsato havas membrojn. Meze de tiuj eventoj kaj malgraŭ ili, nia Administra Konsilantaro nepre denove proklamas la necesan solidarecon sine de la tuta terloĝantaro.

La kunsidoj de la Administra Konsilantaro estas organizitaj ĉirkaŭ tri aksoj :

  • interna funkciado : strukturoj kaj financoj
  • studado kaj pluzorgado de la projektoj
  • strategio kaj komunikado

Interna funkciado

Monda Solidareco kontraŭ la Malsato havas membrojn en ĉirkaŭ tridek landoj ; tamen oni observas, ke la projektoj nun studataj aŭ subtenataj de MSM dise situas nur en kelkaj landoj : Burkinio, Togolando, Benino, Senegalio, Kongio (RDC), Senegalio, Eburio, Tanzanio kaj Haitio.

La elvolviĝo de Monda Solidareco kontraŭ la Malsato en tiuj landoj aŭ en novaj landoj estas necese kondiĉita de la kvalito kaj la kompetenteco de la partneroj kaj de la partoprenantoj. Tie kuŝas unu el la zorgoj de la Administra Konsilantaro : fidi, sed ankaŭ postuli raportojn. Surloke tio tradukiĝas per kunvenoj inter grupoj, taksadoj, protokoloj, sed ankaŭ ni ne hezitas marki nian decidemon kiam iu partnero misplenumas siajn devojn. Niaj amikoj de la meza regiono de Togolando (Sokodeo) memoras pri la prioritateco, kiu estis donita al ili kiam TAKPO (ATODOP) malaperis el nia medio. Nun ni travivas similan sperton en la regiono de Bobodiulaso (Burkinio) kie justico devis est apelaciita kontraŭ AKAP. Aliflanke ni estas demandemaj pri la realaj kapabloj kaj intencoj de ECIDAM (CERIDAA) en Benino.

Fido estas la ĉefvorto, kiu kondukas nin aranĝi novajn balotelektojn en okcidenta Afriko. La sesjara mandato de la du elektitoj (en 2004) atingis sian finon. La Globidaranoj en okcidenta Afriko estos do alvokitaj kandidatiĝi por du (volontaj) postenoj, sed la balotelektoj okazos nur kiam la Administra Konsilantaro ricevos almenaŭ kvar kandidatiĝojn.

La financoj

Dum tiu kunveno la kasisto prezentis la kontojn de 2009. Oni konstatas malaltiĝon de la kotizoj kaj donacoj : 18.804 €. Al tio du ĉefaj kialoj : en Eŭropo, la maljuniĝo kaj la malpliiĝo de la membraro ; aliloke la malfacilaĵo pagi siajn kotizojn. Necesas rememorigi, ke la nura monfonto por financi la projektojn konsistas el la donacoj kaj la kotizoj de la membroj. Tamen al tio aldoniĝas la reinvestado de la repagitaj sumoj de la grupoj, kiuj sukcesigas siajn projektojn.

Pri tio, ni devas gratuli ĉiujn, kiuj sukcesis plene aŭ parte honori siajn repagpromesoojn : "Geman", "Bafana-Bafana", "Verda-Fingro", "Gnoumalon", "Flife", "Teddugal-Sippobe", "Ajede", "Atodop" kaj "Mahougnon" por sume 3.022 €.

Koncerne la administrajn kostojn, ili admirinde situas je 6,84 %, inkluzive de la kosto de la bulteno. Tio reliefigas, ke 93,16 % de la kotizoj efektive estis uzitaj por la solidareco.

La projektoj

Unu projekto estis unuvoĉe deklarita "elektebla" : temas pri la projekto Benkadi en Sarfalo (Burkinio) : kolektado, tenado kaj transformado de grenoj kaj proteindonaj varoj en lokajn manĝaĵojn, kiel "faro" kaj fritpastaĵoj. Tiu dosiero ricevis la numeron 10.01.BF.

Unu projekto estis deklarita "financebla", sed kun singardemo : temas pri projekto proponita de la "Grupo de la Bestkuracistaj Helpantoj" (dosiero 09.03.SN). Pro la atendolisto, la grupo povos ricevi sian financadon nur postjarmeze de 2011. ... krom se la kvanto de la kotizoj kaj de la repagoj kreskus !

Strategio : Pluraj membroj de la Administra Konsilantaro ĉeestos en la 4a Monda Forumo de Homaj Rajtoj en Nantes (Francio) de la 28a de junio ĝis la 1a de julio.

Notindas ankaŭ la bonega rezultato de la Seminario de Tutmondismaj Studoj, kiu okazis en Vagaduguo (Burkinio) de la 14a ĝis la 17a de decembro 2009, kaj tiu planita en Lomeo (Togolando) de la 1a ĝis la 4a de septembro 2010.

La estontaj kunsidoj de la Administra Konslantaro okazos la 22an, 23an, kaj 24an de majo en Gemeaŭ (FR 21) kaj poste la 11an kaj 12an de septembro en Braye-sous-Fraye (FR 37).

Daniel Durand

enhavo

Butiko
T-cemizoj el blanka kotono kun blua emblemeto, lau mezuroj S, M, L, XL, estas vendataj por 7 € per korespondo (por Europanoj)

Globkrajonoj kun emblemeto estas vendataj por 1 €

Restas ankorau cemizetoj kaj trikotcemizoj kun la historia logo " Fonds Mondial de Solidarité contre la Faim (vd. ci-sube).

Ekster Europo, vi kontaktu vian administranton.


enhavo

Alvoko

MSM plu serĉas volontajn helpantojn, spertajn por konstrui grafikajn dokumentojn de informado bone faritajn kaj agrable konsulteblajn : aliĝiloj, faldfolioj pri projektoj, okazaj dokumentoj, ĝenerala broŝuro kaj, kial ne ? rearanĝo de Monda Solidareco.

Ĉu ne estas studentoj pri grafikaj artoj en la ĉirkaŭaĵo de kelkaj Globidaranoj ?

La interesiĝantoj bonvolu ekrilati kun la redakcio.


enhavo

RICEVITAJ KOTIZOJ kaj DONACOJ (en Eŭroj)

januaro 2010

768 Eŭroj

februaro 2010

549 Eŭroj

marto 2010

602 Eŭroj

 

  

Monda Solidareco kontraŭ la Malsato proponas al vi la organizadon de nova formo de transnacia solidareco, por respektaj interhomaj rilatoj, por medioindulgaj agadoj.

Vera esprimo de la mondcivitaneco, tiu solidareco partoprenas en la iompostioma starigado de pli justa mondo, kun rilatoj fonditaj sur mondnivele garantiata juro.

Globidar

Oficiala heroldo de Monda Solidareco


NOTOJ

AKAP : :Asocio por la Kampara Asimilita Progreso "ADRI" (Bobo-Diulaso, Burkinio)

CFA F "franc de la communauté financière d'Afrique" (franko de la afrika financa komunumo):
1000 F CFA = 1,52 Eùro

MSM : Monda Solidareco kontraŭ la Malsato

NRO : Ne-Registara Organizaĵo

vidu la liston de niaj mallongigoj


Traduknotoj

La tradukinto atendas viajn demandojn kaj rimarkojn ! 


MONDA SOLIDARECO estas eldonita en Esperanto kaj franca lingvo papere kaj rete
rete, en Esperanto :
la tuto; en franca : laŭ temoj

Abono : 5,00 ¬

Redakcia komitato : Alain Bal, Alain Cavelier, Danièle Charier, Odile kaj Daniel Durand, Bernard Muet,

Elfrancigis : Daniel Durand

Lingvon kontrolis : Sabine Hauge

Eldonestro : Daniel Durand

 

MONDA SOLIDARECO
Les Nids
FR 49190 St-AUBIN-DE-LUIGNE (Francio)

La Mondcivitana kiosko- MSM 

ENHAVO :

  

enhavo


 FMS, 1 ruelle Haute, FR 21120 GEMEAUX