Informilo n-ro 104-105 (julio 2011) de Monda Solidareco kontraŭ la Malsato

Enhavo je la fino

en pdf.formato

antaŭaj numeroj

Tiu bulteno estas publikigita kun granda malfruo, estigita pro multspecaj malfacilaĵoj.La Redakcia Komitato petas vin senkulpigi ĝin.

Ke ni estu indaj je espero, spite al ĉio

Ke ni estu indaj je espero, spite al ĉio

Ke ni kapablu havi la kuraĝon esti solaj, kaj la bravecon riski nin al unuiĝo, ĉar neniel utilas la dento ekster la buŝo, nek la fingro ekster la mano.

Ke ni kapablu malobei, ĉiufoje kiam ni ricevas ordonon, kiu malaltigas nian konscion aŭ kiu perfortas nian saĝon.

Ke ni kapablu meriti insulton kiel frenezuloj, same kiel oni insulte nomis frenezaj la patrinoj de la Maja Placo, ĉar ni estos kulpiĝintaj pri la frenezeco rifuzi forgeson, en tempo kiam deviga estis amnezio.

Ke ni kapablu tiel obstini en opinio, spite al ĉia evidenteco, ke la homa kondiĉo indas je peno, ĉar se ni estas misfaritaj, ni ne estas finitaj.

Ke ni kapablu plu iri laŭ la vojetoj de la vento, malgraŭ la malsukcesoj, la perfidoj kaj la malvenkoj, ĉar la historio daŭras trans nin, kaj kiam al ni ĝi diras adiaŭon, ĝi fakte diras " ĝis la revido ".

Ke ni kapablu gardi vivanta la certecon, ke eblas esti samlandano kaj samtempano de ĉiu homo, kies vivo estas animata per la volo de justico kaj la volo de beleco, kie ajn oni vivas, kiam ajn oni vivis, ĉar estas limoj nek sur la mapoj de la animo, nek sur tiuj de la tempo.

Eduardo Galeano(foto)
Verkisto kaj ĵurnalisto
(naskiĝinta en 1940 en Urugvajo)

enhavo
ĜENERALA ASEMBLEO DE OKCIDENTA AFRIKO
en Bobodiulaso la 20an kaj 21an de aŭgusto 2010.

28 homoj partoprenis en la kunsidoj de la Afrika Ĝenerala Asembleo (A.Ĝ.A.) en Bobodiulaso la 20an kaj 21an de aŭgusto 2010. Tiu asembleo organizita de la prezidanto de la Pluzorga komitato Bakary Ouattara arigis delegitojn el Burkinio, Benino, Eburio, Senegalio kaj de centra regiono de Togolando. (foto)

La raporto de la Ĝenerala Asembleo de 2008 ne estis adoptita ĉar ne plu aktuala pro la misfunkciadoj de la NRO en Benino, Burkinio kaj Togolando.

(oblikve, la respondoj de la Federacia Administra Konsilantaro dum la kunveno de la 11a de septembro 2010)

La Afrika Ĝenerala Asembleo rekomendas al la Federacia Administra Konsilantaro : (foto)

  1. Alsendon de juraj dokumentoj de Monda Solidareco kontraŭ la Malsato pour la havigo de oficiala rajtigo en ĉiu lando tuj post tiu A.Ĝ.A. kaj dum 2011.
    Alsendo de administraj dokumentoj por la kreado de asocioj : konsento.
  2. la A.Ĝ.A. decidis anstataŭigi la nomon " Pluzorga komitato " per " Buroo por la Pluzorgo kaj Kunordigo de la Agadoj de Monda Solidareco kontraŭ la Malsato en la distrikto (BPK) (franclingve : Bureaŭ de Suivi et de Coordination : BSC). Plus samas ties rolo, funkcioj, kaj celoj al kiuj aldoniĝus tiuj de la konvenciitaj NRO.
    Konsentite. La strukturo (prezidanto, kasisto, sekretario, ..., devos esti la sama kiel en la fondita asocio).
  3. la nombradon de la grupoj viktimoj de la misfunkciadoj de la konvenciitaj NRO kaj la ĝisdatigo de iliaj projektoj al financado.
    Konsentite. Tio nun okazas.
  4. A.Ĝ.A.rekomendas al la Administra Konsilantaro fari ĉion eblan por la reenkasigo de la monsumoj misuzitaj de la konvenciitaj NRO.
    Konsentite. Tio nun okazas en Burkinio.
  5. La senperan financadon de la projektoj al la grupoj
    Konsentite tamen kun partopreno de la BPK : la administranto informas la BPK kaj la grupon pri la tuj venonta financado, tiuj ĉi respondas indikante du personojn : unu el la grupo, la alia el BPK, posedantajn validan legitimkarton. La ricevo okazu kontraŭ la subskribo de ambaŭ personoj.
  6. A.Ĝ.A. rekomendas, ke klerigo efektiviĝu profite al la grupoj pri kooperativaj principoj kaj efika regado de mondona aktiveco, ne forgesante fakon de praktika alfabetigo.
    Klerigo pri kooperativaj principoj kaj mastrumado : konsento
    La praktika alfabetigo povas okazi sur solidareca, interhelpa bazo. Valorigi la volontecon.
  7. La klerigon de la membroj de BPK por pli bona difino de la taskoj kaj organizaj kapabloj de kontrolo kaj animado, por pli da efikeco
    Konsentite pri la principo. La Administra Konsilantaro difinos la rolon de la BPK - tio kuras - kaj proponos kanvason por la redaktado de projektoj, de monografio, de buĝeto.
  8. A.Ĝ.A. rekomendas al la Administra Konsilantaro ellabori partnerecon kun aliaj institucioj por rikolti pli da monsumoj por respondi al la bezonoj de malpliigo de la malriĉeco kaj por plifruigi la financadon de projektoj.
    La A.K. lasas sin tuŝi de la angoro de la homoj, kiuj atendas financadon kaj plene konscias pri la troa longeco de la atendotempoj. Neniu administranto estas kompetenta nek disponebla por tia traserĉado. Tamen la Administra Konsilantaro restas atentema pri ĉiu oportuneco, kiu aperas.
  9. Mondonon de 500.000 F CFA al la BPK por la relanĉo de la aktivecoj (transdono de la roloj).
    Escepta konsento por disdoni al ĉiu BPK operacian kapitalon de 150 Eŭroj, t.e. ĉirkaŭ 100.000 F CFA inkluzive de la telefonaj kaj interretaj komunikadoj.
    La BPK devos raporti pri la jaroj 2009-2010 kaj prezenti antaŭkalkulojn por 2011.
  10. havigon de solida motorciklo al ĉiu BPK por pli da efikeco por atingi la grupojn.
    Tiu investo estas tro alta laù la nunaj monfontoj de Monda Solidareco kontraŭ la Malsato. La repago de la veturkostoj okazos kontraŭ prezento de pravigiloj laŭ la kondiĉoj difinitaj en la rolo de la BPK.
  11. Krei kuraĝigan premion al la BPK, kiu atingis plej bonajn rezultatojn koncerne la rehavo de la pruntodonoj, la mkrokreditoj kaj la kotizoj.
    Tiu rekompenco estos fakta, laŭ la profitparto atribuita al la BPK (rolo de la BPK).

La A.Ĝ.A Rekomendas al la Pluzorgaj kaj Kunordigaj Burooj

La Federacia Administra Konsilantaro konscias pri la strebojn faritajn de la membroj de la BPK kaj ilin gratulas.

- helpi la grupojn por redakti siajn projektojn en konvena tempo.

La Administra Konsilantaro pripensas proponon de kanvaso por la redaktado de la dokumentoj necesaj al la prezento de projekto (Vd supre)

- elvolvi partnerecon kun aliaj monprovizantoj.

Monda Solidareco kontraŭ la Malsato ne estas monprovizanto ! Ĝi estas mutuala asocio kies rolo estas la redistribuado de la kolektitaj monsumoj el la aliĝintoj, kaj ne atribui monsumojn, de kie venintajn ? laù ĝia bonvolo. Ĉu partnereco kun aliaj " financantoj " signifus duoble financigi projekton ?

Ke grupo petus financadon de projekto dank'al helpo de financantoj, tio estus ĝia elekto, sed tio okazu ekster Monda Solidareco kontraŭ la Malsato.

- okazigi Nacian Ĝeneralan Asembleon ĉiujare dum januaro-marto.

Jara Ĝenerala Asembleo estas planita en la statuto de ĉiu asocio, do plani Ĝeneralan Asembleon laŭ distrikto kaj ne laŭ lando.

enhavo
 

Honorita Globidarano

Philippe Chavignon akompanas la abelbredan projekton en Santa-Catarina, Gvatemalo. Tie li renkontis grupon da vilaĝanoj, kiuj deziras praktiki abelbredadon. Kiam li ne estas en meza Ameriko, Philippe Chavignon kaj Susan Rummerfield mem praktikas tiun aktivecon en sudo de Francio kaj klerigis la junan gvatemalanon Alexander, responsanto de la projekto.

La projekto estos financita ĉirkaŭ la komenco de 2012, ĉar la monfontoj de MSM ne ebligas pli rapidan financadon.

PREMIO DEGUCHI AL PHILIPPE CHAVIGNON

La franca esperantisto kaj mondcivitano Philippe Chavignon ricevis en la fermo de la Havana Universala Kongreso de Esperanto la prestiĝan Premion Onisaburo Deguchi. La Premio estis starigita en la Jubilea Jaro 1987 per donaco de Oomoto por ĉiujare distingi agadon, kiu per Esperanto antauenigas la internacian amikecon kaj solidarecon en la spirito de L.L. Zamenhof kaj Onisaburo Deguĉi. Pri la laureato de la Premio, kiu konsistas el diplomo kaj monsumo de 2000 euroj, decidas la Estraro de UEA. Philippe Ĉavignon naskiĝis en 1958 kaj esperantistiĝis en 1984. Li ricevis la premion pro sia longtempa agado en multaj landoj de Afriko kaj Latina Ameriko. En tiuj kontinentoj li plenumis diversajn informajn, instruajn kaj organizajn misiojn por UEA. En la 1990-aj jaroj li ekaktivis en indiĝenaj medioj, kunlaborante por la projekto Indiĝenaj Dialogoj kaj poste por la UEA-projekto Indiĝenaj Popoloj. Li ankau funkciigis projektojn pri ekoturismo -- antau la ĉi-jara UK li organizis i.a. ekskurson tra Gvatemalo -- pri sunenergio, memnutrado kaj abelbredado. Li estis dum multaj jaroj komitatano de Unuiĝo Franca por Esperanto. Ekde 2007 li estas komitatano C de UEA, kies dumviva membro li estas.

enhavo
MSM tra la projektoj

En 2010 Edwige Geniteaŭ restadis en Burkinio, Claŭdine Tournier kaj Danièle Charier faris vizitojn en Benino kaj Togolando. Ĉie ili aprezis la renkontojn kaj ĉefe la volon de la Globidaranoj subteni la filozofion de Monda Solidareco kontraŭ la Malsato helpe al la responsantoj de la Burooj de Pluzorgado kaj Kunordigado. La Administra Konsilantaro salutas la fortan sindevontigon de tiuj lastaj post la malapero, pro diversaj kialoj, de la lokaj helpintaj NRO.

Vizitoj kaj renkontoj kun la grupoj en Burkinio

Edwige Geniteau - Aŭguste de 2010

Inter la vizititaj grupoj, kelkaj rendevuis unuafoje kun administranto de MSM.

Distrikto de Vagaduguo (foto) (foto)

Grupo de Tend Menegre : renkonto kun la prezidantino S-ino Kissou Angèle

Grupo Wakogido : sekve de la inundoj en septembro 2009, la virinoj perdis siajn domojn. MSM ne estis informita pri ilia situacio.

Distrikto de Bobodiulaso

Grupo Toyow en Padema (foto)

Tiu ina grupo viglas. Ties membroj partoprenis en la unua foiro de butero kaj amandoj de kariteo en 2001 en Vagaduguo kaj ricevis diplomon donitan de la Ministerio por la ina promocio, pruvantan la kvaliton de iliaj produktoj. Ilia zorgo estas trovi eksteran partneron por disvolvi la komercigon.

Grupo Yankadi en Padema (foto)

Ĉeestis la kvin fondintaj membroj de tiu grupo. Ilia asocio datumas de 1990 kaj la aktiveco koncernas la produktadon de grenoj, kotonoj, arakidoj ... ili membras en MSM de 2000.

Tiuj du grupoj ricevis neniun financadon por siaj projektoj dum la monsumoj estis pagitaj al la kadrinta NRO : AKAP/ADRI. Ili pensis sin forgesitaj ; ili restis kunaj, solidaraj. Ili rekomencis esperi kaj petas, ke MSM plu subtenu ilin. Iliaj projektoj estas daŭre aktualaj.

enhavo
Vojaĝo en Benino kaj Togolando

Vizitoj kaj renkontoj faritaj de Danièle Charier, federacia sekretariino, administranta iujn dosierojn el Benino kaj dosierojn el Togolando, Centra regiono, kaj de Claudine Tournier, adjunkta Federacia Sekretariino, administranta iujn dosierojn el Benino kaj dosierojn el Togolando, Mara kaj Altebena regionoj.

Ili estis akceptitaj kaj akompanataj laŭ la diversaj lokoj, de la BPK de Benino (Jean Anato, Constant Gbézé kaj Georgette Laté), de tiu konsistigata en Lomeo (John Agbeli, François Têté), de Brigitte Katou en Kpalime kaj de la Estraro de Loka Asocio-MSM-Sokode (Komlavi Bitoka kaj Djenabou Adam).

BENINO

La Pluzorga kaj Kunordiga Buroo en Benino : De maldekstre dekstren : la prezidanto Jean Anato, la sekretario Cosntant Gbézé kaj la kasistino Georgette Laté.(foto)

Vizito al la grupo : la KVIN FINGROJ (foto)

Tiu ina grupo nuntempe luprenas parcelon malproksiman de la hejmoj (sekve de senposedigo por la konstruado de vojo) kaj kultivas ananasojn. Sed la malfacilaĵoj estas grandaj pro la malproksimeco de la parcelo, kio devigas ilin lupreni motorciklojn por tien iri kaj pro la penigeco de la laboro. La kotizoj de la grupo rekomenciĝos por 2010, kaj tio rajtigos ilin pri mikrokredito.

Vizito al la grupo AYIKOUN (foto)

Tiu tre aktiva grupo profitis el mikrokredito, atendante konkretigi projekton de agutibredado kaj de agrikulturo.

Vizito al la grupo NOVILE

Tiu grupo, freŝdate konsistigita, anstataŭas la eksan grupon KINNOUVO kun novaj membroj, sekve de malfacilaĵoj koncerne la repagon de mikrokredito far la prezidanto de KINNOUVO (repago farota de tiu homo). La nova grupo zorgas kultivojn kaj bredas ŝafojn kaj kaprojn.

Vizito al la grupo HESSA (foto)

Post diskutado kaj klarigoj, la prezidanto promesis repagi la mikrokrediton ankoraŭ ŝulditan, kaj rekomenci kotizi al MSM por 2010. Li kunvokos la membrojn de la grupo kaj informos nin pri la faritaj decidoj.

Vizito al la grupo ZOUNCON

La membroj de la grupo ŝajnas konvinkitaj, post la kunsido, rekomenci la kotizojn por 2010 kaj repagi la mikrokrediton, pri kiu ili profitis, por rajti poste prezenti projekto.

Vizito al la grupo JAC de Hongode (foto) (foto)

La grupo deponis projekton de muelejo, kiu estos baldaŭ financita. Nun ĝi ekstraktas sablon el la laguno por ĝin vendi, praktikas fisbredadon kaj agrikulturon kaj prizorgas kokosarbaron. Dometoj estas konstruataj por gastigi vojaĝantojn.

La regiono de Bopa estis severe trafita de la pluvsezonaj inundoj kaj restas malfacile alirebla. Ni ne povos iri por viziti la grupon GBEDJISSI en Anokian. La malfacilaĵoj estas grandegaj : kampoj kaj domoj detruitaj, manko de trinkakvo, manko de medikamentoj, malsanaj infanoj ne flegataj, inundita lernejo ...

Vizito al la grupo LA PACO (foto) (foto)

La grupo nun vivas sur rudimenta establo pro la inundoj. Tiu grupo tre aktiva kaj daŭre fidela al MSM ricevis mikrokrediton dank'al kiu estis aĉetitaj proviantoj kaj bazaj produktoj por komerci (manioko, palmaĵoj) la estonta projekto estas bredado de kunikloj.

Vizito al la grupo AYIGEDO en Kessoui (foto)

Per motorciklo ni finveturis laŭ tervojeto, kiu iras al la vilaĝo, nura irejo uzebla post la inundoj. La membroj de la grupo LA PACO kondukas nin al ĝi. Al la grupo ĉio mankas : ruinigitaj domoj, malsanaj infanoj, ravinitaj kampoj, vestoj kaj materialo forportitaj de la akvoj. Tiu grupo bezonas urĝan helpon, tion ni devontigas nin fari post nia reveno dank'al Civitanoj de la Mondo en Puatiero. Mikrokredito estos ankaŭ pruntedonita al ili. (foto) (foto)

Grupo MAHOULAKPO (foto)

Ni ne vizitis tiun grupon, sed ni renkontis la Prezidanton ; kaj poste la BPK iris por renkonti ĉiujn membrojn de la grupo. La projekto de stokado kaj de vendado de vivtenaj produktoj atingis financeblecon.

Grupo FUOP

Ni ne renkontis tiun grupon. La projekto de ties membroj ricevis elekteblecon jam de 2008, sed plu mankas la statuto de la grupo. La BPK prizorgos finfari la financpeton kun ĉiuj necesaj dokumentoj.

Vizito al la grupo AYIWANOU en Hounvi Atcago (foto)

Tiu grupo estas registrita asocio, kun statuto, kiu kotizas de 7 jaroj kaj devas repagi mikrokrediton. La ĉefa aktiveco estas agrikulturo kaj la grupo planas diversigi sin kun kuniklobredado.

Vizito al la grupo AGBLEGNON en Lanta (foto)(foto)(foto)

La grupo estis financita antaŭ tre longa tempo por arbidejo de oleopalmoj, kiu renkontis kelkajn malfacilaĵojn. Ĝi devas ankoraŭ repagi parton de sia prunto. Nun la bieno estas vasta kaj bone provizata per materialoj kaj konstruaĵoj (donacoj de la benina registaro kaj de aliaj landoj), kaj produktas norme certigitajn rizosemojn. La prezidanto kaj la ĉeestantaj membroj konsentas rekotizi al Monda Solidareco kontraŭ la Malsato kaj repagi la pruntan saldon en marto 2011.

Vizito al la grupo MAHOUGNON en Ayi-Guinnou (foto) (foto)

Okazis kun tiu grupo du renkontoj fruktodonaj, ĉar ili ebligis klarigojn pri antaŭaj miskomprenoj. Kotize ĝisdata, la grupo praktikas legomkultivadon. Ĝi devontigas sin repagi sian prunton.

Vizito al la grupo SODJINEMAWU en Ayi-Guinnou (foto) (foto)

Tiu grupo el 7 fiŝkaptistoj estas fidela al Monda Solidareco kontraŭ la Malsato ĉar ĝi regule kotizas de tre longa tempo. Ĝi prezentas projekton por aĉeti motoron kaj barkon. La projekto estas enskribita en la financtabelo.

Konferenco-diskutado ĉe hotelo Mandela en Come

far la BPK kun la responsantoj de la grupoj pri la temo : " la tero nutrus ĉiujn homojn se ĉiu solidare agadus ".

Kvin grupoj partoprenis. Jean Anato prezentas la BPK, la strategion koncerne mikrokrediton, parolas pri la Afrika Asembleo, kiu okazis dum aŭgusto en Bobodiulaso, eksplikas la spezon de la financado, kiu rekte atingos la grupojn ... kaj alparolas : " Ĉiu el tiuj, kiuj ĉeestas devas esti la transdonantoj al la aliaj membroj de la grupo... " (foto)

Constant Gbézé eksplikas la filozofion de Monda Solidareco kontraŭ la Malsato " La tero nutrus ... " kaj Danièle Charier skizas la historion kaj la fondintajn principojn de Monda Solidareco kontraŭ la Malsato.

Demandoj kaj diskutado sekvis tiujn prezentojn.

TOGOLANDO

La Pluzorga kaj Kunordiga Buroo (BPK) de Suda Togolando (Mara regiono kaj Altebena regiono) : (foto) de maldekstre dekstren : la prezidanto John Agbeli, la sekretario François Tête, akompanataj de S-ro Sovon, prezidanto de la grupo Avedama.

Grupo AVEDAMA en Avedze

Ni renkontas la prezidanton de tiu grupo, kiu nun praktikas kapran bredadon kaj havas kiel estontan projekton : aĉeto de kapridoj kaj kultivado de manioko kaj de pimento.

Grupoj DZIFA, AMENOUVEVE, NOVILONLON

Tiuj grupoj, kiujn ni ne povis renkonti komencis kotizi al Monda Solidareco kontraŭ la Malsato en 2009. La BPK de Lomeo devas ekkontakti ilin.

Grupo MIA GLORO

Ni estas sen novaĵoj pri tiu grupo jam de longa tempo kaj ni atendas, ke ĝi manifestiĝu repagante la pruntosaldon.

Ni renkontas la grupojn ESTONTECO, LATSE kaj FLIFE en la bienkorto de FLIFE, ĉar la freŝdataj inundoj igas neveturebla la alirvojon al la du aliaj bienoj. (foto)

Grupo ESTONTECO (foto)

Tiu grupo havas ankoraŭ malgrandan monsumon repagotan kaj komprenas la necesecon plu kotizi, kiam repago finiĝas, por helpi la aliajn aliĝintojn havigi al si financadon (mutualista spirito de Monda Solidareco kontraŭ la Malsato).

Grupo LATSE (foto)

La financado de tiu grupo prokrastiĝas pro la misfaroj de APGA/3A, kiuj trafas la aliĝintojn de Monda Solidareco kontraŭ la Malsato. Mikrokredito far Civitanoj de la Mondo-Puatiero estas proponita al ili dum atendo.

Grupo FLIFE (foto)

Ni vizitas la kulturojn damaĝitajn pro la pluvoj, kaj la nove konstruitan ŝafejon. Ili anoncas baldaŭan repagoparton.

Vizito de UNIVERSALA PONTO en Lomeo

François Têté, responsanto de Universala Ponto, vizitigas la bienon kaj la ĝardenon kulturitan de ina grupo. Universala Ponto estas kolektivo de grupoj helpe al la pli senhavaj (klerigo pri konstrumetioj, por junaj orfoj, komunaj domoj, ĝardenado kaj kultivado ...)

Grupo MOKPOKPO

S-ino Katou, prezidantino de la grupo akceptas nin en Kpalime kaj rezervis al ni hotelĉambron. Unua parta repago de la pruntedono estis farita antaŭ nelonge.

Vizito al la grupo ELEMAWUSSI (foto) (foto)

Le grupo ŝajnas senkuraĝigita kaj bezonos helpon de la BPK por rekomenci.

Vizito al la grupo MAWUENA

Ni havas la plezuron rehavi kontakton kun la prezidanto de la grupo kaj kun aliaj membroj. S-ro Guédé sin devontigas denove kotizi al Monda Solidareco kontraŭ la Malsato kaj repagi la lastan parton de la donita prunto.

Grupo FIDES

Tiu grupo, kiun ni ankoraŭ ne renkontis, de tri jaroj kotizas kaj planas proponi projekton de kultivado.

Centra Regiono

S-ro Komlanvi Bitoka, prezidanto de Loka Asocio de MSM-Sokode (foto)

Vizito al la grupo GEMAN (foto)

Tiu grupo el ses homoj funkcias fakte laŭ tri sub-grupoj. Ili bredas kokinojn. La 2a repagoparto estis farita nur de du sub-grupoj, la 3a sin devontigas repagi sian parton en marto 2011, same kiel mikrokrediton, pri kiu ili profitis.

Vizito al la grupo DIWOUDARE (foto)

La 2a financparto estis pagita kun malfruo de pluraj monatoj (problemoj kaŭzitaj de APGA/3A). Per la financado de la unua parto la ŝafidejo estis plibonigita, ankaŭ la puto kaj cele al diversigo, barita korto estis konstruita por la kokinbredado.

Vizito al la grupo ESSO-WAVAKOU

Por nia dua vizito, ni denove estas elrevigitaj ne renkonti la membrojn de la grupo. Nur la gardanto ĉeestas. Ni estus feliĉaj ekhavi novaĵojn de ili

Vizito al la grupo N'GNOPE DIGHNANE

La grupo perdis siajn bestojn, la bovejo estis damaĝita en 2010 sed estas riparebla. Ni renkontas la prezidanton kaj du el liaj filoj. Jam pasintjare la prezidanto sin devontigis repagi la pruntan saldon. Ĝis nun repago de 50.000 F CFA estas farita.

Vizito al la grupo GPA AYEDE (foto)

Tiu grupo nun travivas malfacilaĵojn : malsano kaj akcidento por pluraj membroj malhelpis la kampajn aktivecojn nomale evolui. La transpreno far la junuloj estas atendata.

Vizito al la grupo DELERI-BIDA (eksa ESSO-KOUDJOUWOU) (foto)

Por ricevi rajtigon vendi plibonigitajn farunojn en la hospitaloj la grupo ŝanĝis sian nomon. Tiu tre aktiva grupo transformas nutrovarojn : sojsuko, rostitaj sekaj fruktoj, fruktosukoj kaj siropoj, kiuj konserviĝas pli longtempe...

Grupo BIDJOUGOU

Ni renkontas la sekretarion de la grupo en Sokode. La projekto de bredado de porkidoj kaj kapridoj de tiu grupo devis esti baldaŭ financita.

Renkonto kun S-ro Blaise Tchedre-San
Bilanco de la situacio estas farita kun li. Li sin devontigas rekonsideri la jam provizitan pagdataron.

Sinteza kunveno,
en Sokode, kun la reprezentantoj de la grupoj.

Ĉeestas : la estraro de LA-MSM-Sokode, kiu moderigas la debatojn, la prezidantoj aŭ reprezentantoj de la grupoj VACMAR, LANZI-TCHERE, DIYIMORH, VERDAJ FINGROJ, DIWOUDARE, DELERI-BIDA, GEMAN.

Ĉiu partoprenanto parolas pri la vivo de sia grupo, pri la sukcesoj kaj la malfacilaĵoj. La filozofio de Monda Solidareco kontraŭ la Malsato estas klarigita same kiel la novaj aranĝoj freŝdate faritaj kaj la nun renkontitaj malfacilaĵoj pro la misfaroj de 3A. (foto)

Tiu tre densa vojaĝo ebligis al ni renkonti multajn membrojn de MSM, lojale paroli kun ili kaj ĉiam ekkoni situaciojn novajn kaj instruriĉajn. Dankon al ĉiuj pro via korvarma akceptado kaj pli aparte al nia tiel sinoferaj akompanantoj en Benino kaj en Togolando.

Danièle Charier kaj Claudine Tournier, oktobro 2010.

enhavo
La Federacia Administra Konsilantaro
F.A.K.

Danièle Charier estas Federacia Sekretariino. Ŝi enpaĝigas la bultenon el la artikoloj, kiujn ŝi ricevas. Ŝi redaktas la protokolojn de la Administra Konsilantaro.
Ŝi administras la dosierojn el Togolando, Centra regiono, parton de la dosieroj el Benino, kaj tiujn de okcidenta Kongio kaj de Haitio.
Ŝi prizorgas la konsistigon de la BPK en okcidenta Afriko.

Claŭdine Tournier estas Adjunkta Federacia Sekretariino. Ŝi administras la dosierojn el Togolando : Mara regiono kaj Altebena regiono, Ŝi ankaŭ pluzorgas parton de la dosieroj el Benino, divide kun Danièle Charier. Ŝi atente sekvas la konsistigon de la BPK en tiuj regionoj.

Edwige Geniteaŭ estas Adjunkta Federacia Sekretariino. Ŝi havas densajn ligojn kun Burkinio kaj sekvas de plej proksime la evoluon de MSM en la regiono de Bobodiulaso, kie ŝi plurfoje renkontis la BPK kaj la grupojn dum siaj ferioj.

 Daniel Durand estas la Financa Sinjoro de MSM, li regas ciferajn kolonojn liniojn kaj tabelojn ! Li provizas la membrokartojn de MSM. Li presas kaj dissendas la bultenon, korespondas kun la Esperantistaj globidaranoj, kaj administras la dosierojn el Meza Afriko (Lagega regiono) kaj de Gvatemalo en Meza Ameriko.

John De La Cruz estas delegito elektita de la eŭropaj Globidaranoj. Profesia informadikisto li prilaboras la refaron de la retejo " globidar.org ". Ĉar la societa sidejo estas en lia hejmo, li ricevas kaj redistribuas multajn korespondaĵojn. Li estas prezidanto de SMF-Globidar-France.

Christian Trianneaŭ estas la administranto taskita per la dosieroj el Sahelo (Burkinio, Senegalio, Niĝerlando). Li zorgas la rilatojn kun la advokato, kiu pledas la interesojn de MSM en la justica proceduro kontraŭ la NRO ADRI.

Odile Durand estas la tin-tin-feino de la Administra Konsilantaro. Ŝi rememorigas al ĉiu tion, pri kio li aŭ ŝi sin devontigis. Ŝia aŭskulta atentemo kaj ŝiaj trafaj rimarkoj dum la kunsidoj estas valoraj. Ŝi helpas Jean-Pierre en la mastrumado de la butiko kaj Daniel en la konsistigo de la poŝtaj sendaĵoj (bulteno kaj aliaj).

Jean-Pierre Bouré responsas pri la butiko de Globidar. Nuntempe malmulte dispona pro profesiaj kialoj, li tamen respondas per opinioj pri la diversaj proponoj de la Administra Konsilantaro, kaj tio gravas.

Rose-Marie Gaŭdlitz
, administrantino de MSM, malofte povas partopreni en la kunsidoj ; ŝi ĉefe sekvas la evoluon de la laboro per Interreto.

Tiu tabelo estos post kelkaj monatoj pli kompleta per la aniĝo de du delegitoj elektotaj de la okcidentafrikaj Globidaranoj.

enhavo

Kiamaniere tio funkcias ?

La membroj de la Administra Konsilantaro kunvenas ĉe unu el ili ĉiun trimonaton. La kunsidaj datoj estas elektitaj laŭ la disponebleco de la plej granda nombro el ili. Intertempe ili tage korespondas per retpoŝto.

La kunsida prezidanto respektigas la tagordon, kiu aranĝita antaŭe, estas kompletigita komence de la kunsido. Li provas respektigi la planitan minutadon, nefacila afero.

Ĉiu afero entagordigita estas prezentita de la koncernata administranto, diskutita, kaj okazigas voĉdonon se decido necesas.

Por la traktado de la dosieroj, la administranto korespondas kun la grupo, ĉiam kun kopio al la BPK, kiam tiu ĉi ekzistas. Dum la kunsido li aŭ ŝi prezentas al la Administra Konsilantaro la ĉefajn elementojn de la projekto. La aliaj administrantoj demandas kaj donas sian opinion. La elektebleco kaj la financebleco de projekto estas ĉiam submetitaj al la voĉdonado de la ĉeestantoj.

La redaktado de la tekstoj, ekzemple pri la rolo de la BPK, estas proponita de unu aŭ du administrantoj, plibonigita de la aliaj per retmesaĝoj kaj ĉiam submetita je la aprobo de la majoritato.

La estraro rajtas decidi okaze de grava kaj urĝa problemo.

La estraro : de maldekstre dekstren : Edwige Geniteaŭ, Daniel Durand, Claŭdine Tournier, Danièle Charier. (foto)

enhavo
Monda Solidareco kontraŭ la Malsato
priploras la forpason de pluraj el siaj proksimaj membroj.

Patrick PHILIPPE (foto) estis fidela al MSM de pli ol 20 jaroj. Li estis membro de la redakcia komitato de la bulteno ; il estis sekretario de SMF-GLOBIDAR-France. Li forpasis en novembro 2010, tuj post sia reveno de Zagora (Maroko) kie li partoprenis en la sesio de la Kongreso de la Popoloj.

Basile GINGER (foto) estis kasisto de MSM de 1988 ĝis 1999.

Aktivisto de jam tre longa tempo inter la Mondcivitanoj, Basile Ginger partoprenis en la administrado de multaj tutmondistaj strukturoj, ofte kiel kasisto : Mondcivitana Registrolibro, Franca Mondcivitana Registrocentro, Komitato por la Kongreso de la Popoloj, Monda Solidareco kontraŭ la Malsato kaj multaj aliaj.

kaj aliaj membroj

Tro ofte ni ekscias pri la forpaso de Globidaranoj. Freŝdate ni priploris la malaperon de juna virino membro de la grupo Koboro en Dodugu en Burkinio, tiun de la prezidanto de la grupo GPA.Ajede en Kusuntu en Togolando kaj fine tiun de junulo el la grupo Sodjivemawu en Ayi-Guinnou en Benino. Bedaŭrinde multaj aliaj forlasis nin depost la redaktado de tiuj linioj. Ni ne povas nomi ĉiujn. Tiuj novaĵoj malĝojigas nin.

La administrantinoj, kiuj dum siaj misioj, renkontis tiujn personojn estas aparte tuŝitaj.

La Administra Konsilantaro kondolencas al la familioj kaj al la grupoj.

 
Butiko
T-cemizoj el blanka kotono kun blua emblemeto, laŭ mezuroj S, M, L, XL, estas vendataj por 7 € per korespondo (por Europanoj)

Globkrajonoj kun emblemeto estas vendataj por 1 €

Restas ankoraŭ cemizetoj kaj trikotcemizoj kun la historia logo " Fonds Mondial de Solidarité contre la Faim (vd. ci-sube).

Ekster Europo, vi kontaktu vian administranton.


enhavo

Alvoko

MSM plu serĉas volontajn helpantojn, spertajn por konstrui grafikajn dokumentojn de informado bone faritajn kaj agrable konsulteblajn : aliĝiloj, faldfolioj pri projektoj, okazaj dokumentoj, ĝenerala broŝuro kaj, kial ne ? rearanĝo de Monda Solidareco.

Ĉu ne estas studentoj pri grafikaj artoj en la ĉirkaŭaĵo de kelkaj Globidaranoj ?

La interesiĝantoj bonvolu ekrilati kun la redakcio.


enhavo

RICEVITAJ KOTIZOJ kaj DONACOJ (en Eŭroj)

Januaro 2011

Eŭroj

Februaro 2011

Eŭroj

Marto 2011

Eŭroj

Aprilo 2011

Eŭroj

Majo 2011

Eŭroj

 
  

Monda Solidareco kontraŭ la Malsato proponas al vi la organizadon de nova formo de transnacia solidareco, por respektaj interhomaj rilatoj, por medioindulgaj agadoj.

Vera esprimo de la mondcivitaneco, tiu solidareco partoprenas en la iompostioma starigado de pli justa mondo, kun rilatoj fonditaj sur mondnivele garantiata juro.

Globidar

Oficiala heroldo de Monda Solidareco

NOTOJ

3A : Asocio por Antaŭenpuŝo de la Agrokulturistaroj "APGA" (Lome, Togolando)

AKAP : Asocio por la Kampara Asimilita Progreso "ADRI" (Burkinio)

BPK : Buroo por la Pluzorgo kaj Kunordigo de la Agadoj de Monda Solidareco kontraŭ la Malsato en la distrikto (BSC)

CFA F "franc de la communaŭté financière d'Afrique" (franko de la afrika financa komunumo):
1000 F CFA = 1,52 Eùro

MSM : Monda Solidareco kontraŭ la Malsato

NRO : Ne-Registara Organizaĵoj (Ne Ŝtata Organizaĵo)

vidu la liston de niaj mallongigoj

Traduknotoj

La tradukinto atendas viajn demandojn kaj rimarkojn ! 

MONDA SOLIDARECO estas eldonita en Esperanto kaj franca lingvo papere kaj rete
rete, en Esperanto :
la tuto; en franca : laŭ temoj

Abono : 5,00 ¬

Redakcia komitato : Alain Bal, Danièle Charier, Odile kaj Daniel Durand,

Elfrancigis : Daniel Durand

Lingvon kontrolis : (ne)

Eldonestro : Daniel Durand

 

MONDA SOLIDARECO
Les Nids
FR 49190 St-AUBIN-DE-LUIGNE (Francio)

La Mondcivitana kiosko- MSM 

ENHAVO :

Enhavo

 FMS, 1 ruelle Haute, FR 21120 GEMEAUX