Informilo n-ro 107 (Aùgusto 2012) de Monda Solidareco kontraŭ la Malsato

Enhavo je la fino

en pdf.formato

antaŭaj numeroj

 
Renkontoj sur Afrika tero

Bonan alvenon !

De 2008 kelkaj administrantoj iniciatis viziti ĉiun jaron okcidentan Afrikon (Benino, Burkinio, Senegalio, Togolando). La deziro ekkoni tiujn landojn ne estas la ĉefa motivigo, eĉ se ĝi estas parto de tio, kio instigas ilin iri al Afrikaj civitanoj.

Ekiri signifas lasi sian hejmon, siajn referencojn, siajn antaŭjuĝojn. Ekiri implicas iri al. Iri al aliuloj, al ties renkonto. Vojaĝante oni konsentas travivi la realaĵon kaj ne kontroli la ideon, kiun oni havas pri ĝi.

Kompreneble en MSM interŝanĝoj antaŭis la realan renkonton, la administrantoj zorge esploris la dosierojn, ili kunportas la filozofion de MSM, ili ne tute serĉas aventuron. Ilia vojaĝo havas trioblan celon : renkonti la aliĝintojn de MSM, taksi la evoluadon de la projektoj kaj kompreni iliajn vivkondiĉojn, aŭskulti iliajn dezirojn, ekkoni iliajn kulturojn, fine ekkoni ilin persone kun iliaj apartecoj, iliaj propraj kulturoj. Tiamaniere la renkontoj baziĝas sur reciprokeco.

Tiu interrilatiĝo estas malfacila por ĉiuj, ĉar Francio neniam sciis aŭ konsentis, male de Britio, lasi veran sendependecon al la ekskoloniaj Afrikaj ŝtatoj. La ambaŭflanka interpersona rigardo estas ofte ankoraŭ perturbita pro tio. Malfacila sed tute ne neekzistanta interrilatiĝo ! Ĉar ĝi rezultas el miksitaj inteligenteco, konfido kaj emocio, la rilato aperas tuj kiam estas sincereco, rigardo, interparolado, aŭskultemo veraj.

La rigardo, se ĉiuj sensoj vekiĝas, estigas intuician komprenemon, ebligas subkompreni la neesprimitaĵojn, instali la komunikadon. La parolo eksplicitigas tion, kion iu opinias evidenta kaj kio ne estas tia laŭ alia ; la parolo plene iras trans tio, kion oni eventuale povus skribi. Aŭskultemo ebligas forgesi kion foje oni dezirus aŭdi.

La klopodo iri surloken alportas klarigon pri la vivkondiĉoj de la vilaĝanoj, ties zorgoj, ilia komunuma funkciado ... Ĝi alportas al la vilaĝanoj sencon, eksplikadon pri la postuloj de la administrantoj. Tiu vido preciziĝas laŭ la tempo, la renkontoj, laŭ la interŝanĝoj ... Ligiloj teksiĝas, pli kaj pli densaj laŭ la pasanta tempo.

Tie la surloka konstato de la prinutraj malfacilaĵoj de la grupoj (malbonaj rikoltoj, daŭro de la mankperiodo ...) alportas al la administrantoj partan respondon pri la malfruiĝantaj repagoj de la projekto-pruntoj, eĉ ankaŭ de la pagado de la kotizoj. La alporto de la klarigaj respondoj al la demandoj ebligas revizii la strategiojn, adapti ilin al la momenta situacio, enkalkulante la neantaŭvideblaĵojn.

La koncepto pri " tempo " estas taksata diverse laŭ tio, ĉu oni situas en Eŭropo, ĉu en Afriko. Partopreni en la ĉiutaga vivo de viroj kaj inoj de la grupoj, de responsantoj de la Pluzorgaj kaj Kunordigaj Burooj, estigas sin konfronti al la problemoj de komunikado (manko de telefona reto, manko de interreto), de veturado de iu loko al alia (longaj vojaĝoj per buso aŭ per aŭto kun la ligitaj riskoj) ...

Post tia sperto, la tempoj por respondi al la petoj de la lokaj responsantoj (klopodoj ĉe la administracioj, leteroj, elektronikaj kaj telefonaj mesaĝoj) estas taksataj kun empatia komprenemo.

Tie teksiĝas reto da produktistaj asocioj kun ties solidarecaj kasoj, ie la serĉo de energio respektanta la mediajn fontojn, aliloke ankoraŭ la problemo integri la ĝustan dozon da moderna teknologio, nepra, en la prapatran kulturon ... ĉie oni malkovras iniciatojn, demandojn, kiuj evoluigas la filozofion de MSM.

Ie kaj tie, en malsamaj kondiĉoj de vivo kaj de kulturo, ĉie, oni renkontas admirindajn homojn, sindonemajn, dignajn, " belaj personoj ". Oni ekkonas tiujn, kiuj surloke, ĉiutage, impulsas novajn agadojn, helpas por konkretigi projektojn kaj tiamaniere alportas esperon kaj konkretajn sukcesojn al aliaj kaj ĉio laŭ la spirito de MSM. Nur surloke oni konsideras la amplekson de la laboroj faritaj de la PKB. Tiuj renkontoj kaj tiuj konstatoj plifortigas la motivigon de la Administra Konsilantaro en ties agado de monda solidareco.

Ekiri, signifas iri al aliulo. Reiri estas reveni tiom pli riĉa en si mem je parto de ĉiuj.

Tiuj homaj aventuroj nepre necesas ĉar ili malkovrigas la riĉecon de tiuj homoj unue je spirito de solidareco, kiu ne estas vana vorto, je kreiveco, je decidemo " nenio problemas ", je espero kiu animas ilin " ĉio bonas " je grava kapableco adaptiĝi laŭ la situacioj, revigliĝi, fariĝi la decidantoj de sia vivo. La vojo de MSM ankoraŭ longas, sed ĝi estas definitive signita.

Temis pri rigardo, interparolado, aŭskultemo sed oni ne forgesu la rideton, kiun oni devas pro kora ĝentileco, pro singardemo laŭ kelkaj, ĉiam gardi, eĉ ekdormante ...

La " Safariaj panjoj "

" safari = vojaĝo " en svahila lingvo.

 

enhavo
Kio estasla efiko de projekto ?

Ĉiu projekto estas portata de deko da homoj ariĝintaj en vilaĝa grupo. Ĉiu el tiuj homoj certigas la nutradon de unu familio, proksima aŭ parenca, denove de almenaŭ deko da homoj. Tio ne estas nenio !

La nutradon, sed ankaŭ la lernejajn kaj la kuracajn kostojn.

Ne forgesante ke farscio, dinamismo disvastiĝas al la tuta vilaĝo, eĉ al la ĉirkaŭaj vilaĝoj ...

Kompreneble, la financado de projekto ne solvas ĉion, sed per malmulto oni tamen povas fari multon.

Laŭ la atesto de Bakary Ouattara, en novembre 2011, antaŭ la municipo de Nouaillé Maupertuis, malgranda urbo fidela al MSM.

enhavo
Tra la projektoj

Tiu longa parto de la bulteno Monda Solidareco n-ro 107 entenas precipe multajn fotojn, Tial, pro la elektronika "pezo" de la dokumento estas preferinde, malfermi la bultenon en formato pdf

enhavo
MSM subtenas Ekta Parishad

 

Aprobante la deklaracion de solidareco kun la granda hinda marŝado Jan Satyagraha

En tiu 21a jarcento, pli ol unu miliardo da homoj suferas malsaton.

Ĉiun kvaran sekundon unu homo mortas pro konsekvencoj de misnutrado, plej ofte infano malpli ol 5jara. 25 % de la monda homaro konsumas 85 % de la disponeblaj riĉaĵoj kaj ĉiun jaron estas uzataj riĉofontoj je 30 % superaj al tio, kion la planedo povas regeneri.

Duono de la loĝantaroj de nia mondo estas agrikulturistoj el kiuj tri kvaronoj ankoraŭ nur mane laboras. Certigi al tiuj kamparanoj la kondiĉojn necesajn por ke ili povu perlabori estas unu el la plej gravaj defioj de daŭrebla evoluigo, por ke perforto ne estu la ununura alternativo de milionoj da malriĉuloj, malsatantaj, senposedigitaj, servutodevaj kaj migrantaj al la ladkvartaloj ĉe la urbegoj.

Terspacoj, akvo, semoj, arbaroj, ercoj - komunaj havaĵoj de la tuthomaro - estas akaparitaj de investistoj kun la konsento de la ŝtatoj aŭ pro ties nepoveco. Ĉie sur la planedo ercaj aŭ arbaraj ekspluatadoj, grandaj baraĵoj, turistaj distriktoj, ege intensivaj GMO unukulturoj por eksportado aŭ produktado de bio-brulaĵoj anstantaŭas la vivtenajn kulturojn. Tiu akaparado de la terspacoj pliampleksiĝas.

Paralele, la abundega provizado de la sudlandaj merkatoj per forte subvenciataj nutrovaroj produktitaj en la riĉaj landoj per enormaj mekanikaj rimedoj estigas mallojalan konkurencon, kiu ruinigas la lokajn kamparanarojn.

Marŝado por la justico, la rajto je nutrado, terspaco, akvo, semoj kaj arbaroj

Organizita en Hindio de oktobro 2011 ĝis oktobro 2012 de la movado Ekta Parishad, la neperforta marŝado por la justico Jan Satyagraha estos forta kaj simbola agado. Ĝi kunigos en ĝia lasta stadio en oktobro 2012 100 000 malriĉulojn, senbienajn tribajn kaj pariajn kamparanojn, kiuj marŝos dum tridek tagoj por advokati siajn rajtojn je vivnecesaj rimedoj kaj je vivo en digno.

Tiu marŝado estas historia oportuno por reliefigi la fundamentajn temojn pri sociala kaj ekonomia justico : divido de la riĉaĵoj, aliro al la naturaj riĉofontoj, prinutra suvereneco, ŝuldoj de la malriĉaj landoj, statuso de la plej senhavaj en niaj socioj, rolo de la virinoj, sed ankaŭ civitana demokratio, elekto de vivmaniero kaj daŭrebla evoluigo justa por ĉiuj. Ne temas pri helpo al la mizerecaj loĝantaroj, sed agnoski iliajn rajtojn je vivnecesaj riĉofontoj, ebligi ilian laboradon kaj favorigi ilian iniciatemon.

Ni tutmondigu la solidarecon

Ni invitas la civitanojn kaj civilsociajn organizaĵojn subteni tiun marŝadon per ĉiuj eblaj manieroj, kaj depostuli per decidema kaj paca maniero ĉe la internaciaj instancoj (UN, ONA, MOK, EU, OEKE, G20, Monda Banko, ktp), la rajton de la lokaj loĝantaroj je aliro al la naturaj riĉofontoj (terspaco, akvo, semoj, arbaroj, ktp), kio implicas la respekton de la ekzistantaj leĝaroj kaj ties plifortigon per reguligaj kaj kontrolaj mekanismoj. Paralele, en internacia juro, la rajto je la prinutra suvereneco devas esti agnoskita kiel supera al la rajtoj pri komerco kaj investado.

Sur ĉiuj kontinentoj, gravas tutmondigi la solidarecon. En 2012, ni alvokas la civitanojn organizi samtempajn kaj kunordigajn neperfortajn agadojn (marŝadoj, sidadoj, homaj ĉenoj, silentaj momentoj, koncertoj, ktp.) en ligo kun la hinda marŝado por la justico, pli aparte inter la 2an de oktobro (internacia tago pri ne-perforto) kaj la 17an de oktobro (internacia tago de lukto kontraŭ la mizero.).

Ekta Parishad estas neperforta movado, laŭ Gandhia inspiro, kiu luktas por la rajtoj je naturaj riĉofontoj de la plej senhavaj en Hindio, organizante, edukante kaj emancipante la plej senhavajn homojn kaj komunumojn.

Legita en Eĥoj de Solidaraj Popoloj (julio 2012)

Surloke, Ekta Parishad plu kolektas la subtenojn sine de la civila socio por trudi al la aŭtoritatoj. Prie la Hinda ĉefministro ĵus cedis al peto de nia partnero organizante fine la unuan kunsidon de la tutlanda konsilio por la agra reformado. Notindas, ke ĉi lasta ne kunvenis depost sia fondiĝo en 2009 ! Tiu tre kuraĝiga indikaĵo substrekas, ke la rilatoj de forteco ŝanĝiĝas.


Tiu teksto proponita de la movado Ekta Parishad estis voĉdone aprobita de :

  • Monda Solidareco kontraŭ la Malsato la 18an de marto 2012
  • La Seminario de Tutmondismaj Studoj en Katana (ASKOP) la 26an de aprilo 2012
  • La tutmondisma kolokvo en Eben-Emaël (Asembleo de la Mondcivitanoj) la 17an de junio 2012.

referencoj :

mallongigoj :

  • GMO : genetike modifita organismo
  • UN : Unuiĝinta Naciaro
  • ONA : Organizaĵo por Nutrado kaj Agrikulturo
  • MOK : Monda Organizaĵo pri Komerco
  • EU : Eŭropa Unio
  • OEKE : Organizaĵo por Ekonomiaj Kunlaboro kaj Evoluigo
  • G20 : Groupo-20 (plej gravaj landoj)
  • ASKOP : Konsultiĝa Asembleo ĉe la Kongreso de la Popoloj.

 
enhavo
EĤOJ el la Administra Konsilantaro

Funkciado kaj strukturoj de MSM

Depost la lasta bulteno, la Federacia Administra Konsilantaro kunsidis la 17an kaj 18an de decembro 2011 en Saint-Georges les Baillargeaŭ, la 17an kaj 18an de marto 2012 en Quinçay kaj la 25an kaj 26an de majo en Gemeaŭ. Tiuj " Eĥoj " el la Administra Konsilantaro sintezas la tri kunsidojn.

Kian financadon por dua projekto ?

Kiam grupo, kiu jam profitis financadon por projekto kaj respektis la solidarecan kontrakton, deziras proponi duan projekton, tiu lasta estos esplorita same kiel ĉiuj aliaj (samaj kondiĉoj, samaj postuloj) kaj trovos lokon en la financtabelo kun la jena regulo : la prunta parto povos atingi 75 % kaj la subvencia parto 25 % anstataŭ la divido 50 % - 50 % plej ofte aplikita al unua projekto.

Ĝenerala Asembleo de Okcidentafrika MSM.

Kvankam ili konscias pri la graveco de tia renkonto, la administrantoj decidis pri ĝia prokrasto en 2013 : la nunaj financàj rimedoj ne ebligas plenumi la kostojn.

Balotelekto de la Delegitoj de Okcidenta Afriko : Ĝi estas preparata kaj okazos en 2013.

Al PKB en orienta Kongio : Sekve de la vojaĝo al oriento de Kongio (Kivuto) de Daniel kaj Odile Durand en lasta aprilo, Pluzorga kaj Kunordiga Buroo verŝajne konsistiĝos por kunordigi la multajn Globidaranojn en la regiono.

Novaj Korespondantoj de MSM :

  • Bertrand Kissou en Vagaduguo (Burkinio)
  • La Mondcivitana Kameruna Registrocentro en Nkongsamba.

La projektoj

Estis deklaritaj elekteblaj :

  • 12.05.BJ La Paco - Benino. La grupo proponas projekton por prinutra sekureco.
  • 12.06.BJ MuJeSaf - Benino. La grupo proponas kuniklobredan projekton.

Estis deklaritaj elekteblaj, kaj poste, financeblaj :

  • 11.02.BJ Ayigedo en Benino. Temas pri projekto de stokado de nutrovaroj. La financado estos ebla en septembro 2014.
  • 12.01.TG. FIDES en Togolando. La grupo proponas projekton de kaprida kaj ŝafida bredado. La financado eblos en julio 2014
  • 12.02.TG Nonvilonlon en Togolando. La grupo produktas maizon kaj maniokon. Ĝi deziras akiri materialon, semojn kaj grasumojn, lupreni konstruaĵon kaj aranĝi sekigejon. La financado eblos en novembro 2014.
  • 12.03.TG Djifa en Togolando. La grupo kultivas maizon kaj deziras pligrandigi sian ekspluatejon. Ĝi deziras ankaŭ rekomenci la kultivadon de tomatoj. La financado eblos en februaro 2015.
  • 14.04.TG - Amenouveve en Togolando. La grupo deziras pliampleksigi la jam praktikitan aktivecon : kultivado kaj transformado de manioko en farunon kaj tapiokon. La financado eblos en aprilo 2015.

3.- Strategio kaj komunikado

Daniel kaj Odile Durand prezentis MSM dum la Seminario de Tutmondismaj Studoj en Katana (Kongio), kie temis pri homaj rajtoj. Ili ankaŭ partoprenis en kunsidoj de asocioj interesiĝantaj pri MSM : Solidareco Bona Volo en Goma (Nord-Kivuto), kaj ADES en Kigali (Ruando)

Christian Trianneau kaj Danièle Charier prezentis mondan civitanecon kaj MSM al la municipo de Quinçay, urbeto de la departemento Vienne, kiu akceptis kunsidon de la Administra Konsilantaro en marto.

Daniel Durand instalis la " Forumon Globidar " en interreto, sekve de multaj petoj por interrilatigi de la renktontitajn globidaranojn. globidar@googlegroups.com

La retejo www.globidar.org estos tute rearanĝita : amiko de Claudine Tournier sin proponis por modernigi la publikan parton dum John De La Cruz prilaboras la administran parton.

La estontaj kunsidoj de la Federacia Administra Konsilantaro okazos la 15an kaj 16an de septembro en Braye sous Faye, la 8an kaj 9an de decembro en Niort kaj la 9an kaj 10an de marto 2013 en Nouaillé-Maupertuis.

Globidar
Aŭguste de 2012

enhavo
Dum la rilatoj inter Globidaranoj entuziasmiĝas

Dum la idealoj de solidareco kaj de reciprokeco de MSM progresas

Tute ne kontentigas la financoj !

Fine de la lasta kunsido de la Administra Konsilantaro, la konstato estis amara : 15 grupoj atendas financadon. Ĉiuj prezentis projektojn, kiuj estas konformaj al la kriterioj kaj celoj de MSM, ĉiuj reale bezonas financan ekhelpon ; kelkaj travivas ekstreman necertecon kaj ili atendu .... ĝis aprilo 2015 por la lasta !

La sumo de la financado, taksita per interkonsento inter la grupoj kaj la Administra Konsilantaro en la komenco estis limigita je 4500 eŭroj en okcidenta Afriko, poste estis reviziita je 3.000 eŭroj, pro manko de enspezoj. La administraj elspezoj malsuperas 10 % de la buĝeto (en 2011), t.e. pli ol 90 % de la enspezoj utilas por la projektoj. La Administrantoj mem pagas siajn vojaĝojn (vd. Frontartikolon) ; tamen, malgraŭ rigora mastrumado, la situacio estas almenaŭ embarasa : nekonsenteblaj atendotempoj por iuj, prokrasto de la Ĝenerala Asembleo de Okcidenta Afriko, manko de operacia kapitalo kaj de baza materialo por serena laboro de la PKB, ...

Ja, la eraroj (ĝentila esprimo) de la NŜO kiel ADRI/AKAP kaj APGA/3A multe kostis, dum la justicaj agadoj ankoraŭ ne donis konkretajn rezultojn. Krome, la globa monsumo de la kotizoj regule malaltiĝas. Kial ? Ĉu pro maltiĝo de la aĉetpovo ? Ĉu pro regreso de la solidareca sento ? Ĉu pro malapero de la valoroj, kiuj garantias vivon ? Sendube ĉio miksiĝas. Sed kion fari ? Kion ni faru, nun, ĉiuj kune ?

Danièle Charier
Federacia Sekretariino.

 Butiko

T-cemizoj el blanka kotono kun blua emblemeto, laŭ mezuroj S, M, L, XL, estas vendataj por 7 € per korespondo (por Europanoj)

Globkrajonoj kun emblemeto estas vendataj por 1 €

Restas ankoraŭ cemizetoj kaj trikotcemizoj kun la historia logo " Fonds Mondial de Solidarité contre la Faim (vd. ci-sube).

Ekster Eŭropo, vi kontaktu vian administranton.


enhavo

Alvoko

MSM plu serĉas volontajn helpantojn, spertajn por konstrui grafikajn dokumentojn de informado bone faritajn kaj agrable konsulteblajn : aliĝiloj, faldfolioj pri projektoj, okazaj dokumentoj, ĝenerala broŝuro kaj, kial ne ? rearanĝo de Monda Solidareco.

Ĉu ne estas studentoj pri grafikaj artoj en la ĉirkaŭaĵo de kelkaj Globidaranoj ?

La interesiĝantoj bonvolu ekrilati kun la redakcio.


enhavo

RICEVITAJ KOTIZOJ kaj DONACOJ (en Eŭroj)

Novembro 2011

786 Eŭroj

Decembro 2011

2 166 Eŭroj

Januaro 2012

571 Eŭroj

Februaro 2012

1 802 Eŭroj

Marto 2012

1 965 Eŭroj

Aprilo 2012

820 Eŭroj

 
  

Monda Solidareco kontraŭ la Malsato proponas al vi la organizadon de nova formo de transnacia solidareco, por respektaj interhomaj rilatoj, por medioindulgaj agadoj.

Vera esprimo de la mondcivitaneco, tiu solidareco partoprenas en la iompostioma starigado de pli justa mondo, kun rilatoj fonditaj sur mondnivele garantiata juro.

Globidar

Oficiala heroldo de Monda Solidareco

NOTOJ

3A : Asocio por Antaŭenpuŝo de la Agrokulturistaroj "APGA" (Lome, Togolando)

AKAP : Asocio por la Kampara Asimilita Progreso "ADRI" (Burkinio)

PKB : Buroo por la Pluzorgo kaj Kunordigo de la Agadoj de Monda Solidareco kontraŭ la Malsato en la distrikto (BSC)

CFA F "franc de la communaŭté financière d'Afrique" (franko de la afrika financa komunumo):
1000 F CFA = 1,52 Eùro

MSM : Monda Solidareco kontraŭ la Malsato

NRO : Ne-Registara Organizaĵoj (Ne Ŝtata Organizaĵo)

vidu la liston de niaj mallongigoj

Traduknotoj

La tradukinto atendas viajn demandojn kaj rimarkojn ! 

MONDA SOLIDARECO estas eldonita en Esperanto kaj franca lingvo papere kaj rete
rete, en Esperanto :
la tuto; en franca : laŭ temoj

Abono : 5,00 ¬

Redakcia komitato : Alain Bal, Danièle Charier, Odile kaj Daniel Durand,

Elfrancigis : Daniel Durand

Lingvon kontrolis : (ne)

Eldonestro : Daniel Durand

 

MONDA SOLIDARECO
Les Nids
FR 49190 St-AUBIN-DE-LUIGNE (Francio)

La Mondcivitana kiosko- MSM 

ENHAVO :

 FMS, 1 ruelle Haute, FR 21120 GEMEAUX