Informilo numero 71 (oktobro 2001) de Monda Fonduso de Solidareco Kontraù la Malsato


(enhavo je la fino)

antaýaj numeroj

NI ELTENU LA DIREKTON ! 

Mi estis petita verki frontartikolon kiel observintino de kunveno de la Administra Konsilantaro kaj mi estis klarigonta kiel forte al mi imponis la seriozeco kaj praveco de la diskutadoj kaj de la faritaj decidoj.

Sed pro la freþdataj eventoj, kiuj trafis æiujn, lasu min rememorigi la gravecon de la ekzistado de strukturo tia, kia Monda Fonduso per tiu æi eltira¼o de artikolo verkita de Bernard Muet en 1991 (MS, n°32 "La logiko de solidareco")
"Kontraý la logiko de la kontraýfrontado kaj de la perforto natura stato de la "inter"-nacia sistemo, kiu sin esprimis fine per milito, ni devas kun ankoraý pli da fido kaj persistemo oponi nian logikon de la solidareco kaj de la racia organizado de senlandlima elvolviøo."
"Per pligrandigo de la nombro de niaj anoj, do de niaj monfontoj kaj de niaj agadoj, ni alportos la pruvon, ke la dividajn potencojn povas kontraýbatali la solidareco, ke la perforton povas venki racio, ke la konsekvencojn de la malamo iam malaperigos la kunhelpo kaj frateco."

Kaj Alain Cavelier en 1990 (Monda Solidareco n° 31) rememorigis al ni :
"Æe Monda fonduso, ni ne havas tiajn animstatojn, kaj ni netimigeble daýrigas nian modestan vojon, æar veras, ke nur la rekta solidareco inter la personoj kaj popoloj povas esti neprofitema, nur øi ne malgrandiøas tra la filtriloj de la institucioj aý de la aferistoj perdante sian signifon kaj sian celon."

Kion mi raportas al vi estas konforma al tio, kion mi vidis kaj aýdis dum la diversaj kunvenoj de Administra Konsilantaro, kiujn mi æeestis. Mi pensis, ke la diskutoj estos tedaj ; male oni konkrete ektuþas la æiutagajn problemojn de la loøantaroj. Mi sentis min multe pli proksima al ili. Kaj tiuj membroj, kiuj kalkulas nek sian tempon nek siajn penojn, restas sentemaj al la petoj sin demandante, alparolante unu la alian, sed æiam fidele kun la celo, kiu animas ilin.

Kaj tiu celo ne estas bonkoreco, sed respekto al la helpataj grupoj. Ja mi vere aprezis la densecon kaj la kvaliton de la laboro.

Mi do invitas vin, karaj membroj, partopreni en la kunvenoj. Ne nur vi estas elkore akceptataj kaj vin imponos la amplekso de la farita laboro, sed vi ankoraý pli ekkonscios pri la neceseco igi sin proksimaj al la aliaj popoloj por kontraýbatali nian nescion kaj nian arogantecon, kiuj ofte kondukas al homaj dramoj.

Pascale de la Cruz


LA MILITO

Øian alvenon oni ne vidis. Kaj jen ! Unu el la plej malriæaj popoloj de la planedo, unu el la plej elsangigitaj de jarcenta historio farita el invadoj kaj persistaj rezistoj, unu el la plej disigitaj pro la ambicioj de la militestroj, kiuj laý la jarcentoj, provis submeti øin, unu el la plej katenigitaj de aliepoka reøimo pretenda pro religio, kies grandeco øis nun neniam stariøis sur tia totalisma obskurantismo, la Afgana popolo, fokusa punkto de æiuj homaj regresoj, suferas la tondrojn, kaj kiajn tondrojn ! - de kvazaýtutmonda koalicio kanone ekæasinta UNU homon !

Ega krimulo, eble. Sendube. Tiu æiel øuas pro la sovaøa detruo de miloj da homaj vivoj, kio pravigas, ke oni pridemandu lin. Kiam tiuj linioj aperos, eble solvo jam estos okazinta. Sed atendante la mizera Afgana popolo, kiu tamen ne deklaris militon, devas elteni sur sia teritorio la sturmojn de la plej gigantaj armeoj iam portitaj de la tero.

La milito. Æu oni ne vidis øian alvenon ?
Ne tiel.

Sed oni bone sciis, ke la aferoj ne iris glate. Oni bone sciis, kaj oni tiom ofte ripetis tion, ke la momenta tutmonda "ordo" ne estis tia. Ke fosa¼o tro larøa disigis la riæajn de la malriæaj. Ke tiu fosa¼o okulmezure plilarøiøis pro la estreco de la riæuloj sur la tuta faktoraro pri elvolviøo. Ke la materia riæeco de la unuaj pli kaj pli arogantiøis kontraý la malriæeco de la aliaj, kiuj estas pli kaj pli senrajtaj pri determinismo kaj pri la efikoj de la teknologia, ekonomia kaj sociala "progreso". Ke la unusencaj "rimedoj" altruditaj de la internaciaj financaj institucioj supozigis tiom da kulturaj þanøoj kaj da oferoj de la plej senhavaj, ke ili fariøis malhomaj.

Oni sciis, ke tiu nova planeda dupartiiøo kondukis al krizo, kiun oni divenis despli grava, ke la tempo pasis, ke la fosa¼o plilarøiøis kaj ke la kaþitaj malamoj plifortiøis. Oni ne imagis la formojn, kiujn povis preni tiu krizo, sed oni sciis øin neevitebla. Oni mem diris : "tio ne povos daýri".

Mizero, frustriøoj, kaj æefe humiliøoj konsistigas favoran grundon de fanatismo kaj de ties konsekvenco, terorismo. Certe la miliardulo kolimatile montrata de la juøantoj de la tiel dirite libera mondo, ne vere estas pario. Li eæ estas brila produkto de la plej senbrida liberalismo. Sed la frustriøo kaj la humiliøo de la plej granda nombro estas la fundamentoj de lia butiko kaj la risorto de lia armita brako. Æu nepovigi lin malutili ? æiuj kondiæoj restos kunigitaj por ke aliaj senfine postvenos.

"Æiujn mortigu, Dio siajn anojn identigos" ordonis Simon de Montfort en 1209 post la sieøo de Beziers al siaj militistoj, kiuj ne sciis kiamaniere distingi la katolikojn disde la herezuloj el inter la loøantoj de la urbo. Oni observas, ke post ok jarcentoj la homa konscienco þajne ne multe progresis. Kaj tamen, el la konsciencaj demandoj iom post iom naskiøis la koncepto pri juro, al kiu provas sin turni æiuj, kiuj opinias, ke la homa persono estas tuta kaj netuþebla : la Universala Deklaracio de la Homaj Rajtoj de 1948 estas la fino de jarcenta laboro de konceptado, formuligo kaj akceptado de tiu nocio pri juro. Problemas tio, ke dum krizaj situacioj, kiuj malstabiligas personojn kaj instituciojn, la barbara parto, kiu kaýras en æiu el ni, tendencas pli rapide manifestiøi ol nia racio, kiu bezonas retroecon kaj neprofitemon por bone prijuøi. Venøo aý puno, esprimoj de la pasio, aperas pli rapide ol komprenemo kaj antaýgardo, esprimoj de la racio. Tia estas æiu el ni, kio devus sufiæi por malpermesi nin juøi aliulon…

Kompreni, antaýzorgi kaj solvi la problemojn per juro : jen nia sinteno en Monda Fonduso ekde la fondiøo. Se øi neniel rajtigas nin admoni iun, øi metas nin ekster la kampo de tiuj, kiuj el ambaý konfliktantaj partioj minacordonas "elekti nian kampon".

Ne, ni ne staras æe malhumaneco.

Ne, ni ne staras æe venøo.

Nia praktiko pri reciprokeca solidareco samtempe devenas de absoluta respekto al aliulo kaj plifortigas øin. Ni daýre celas kontribui al la starigo de justecaj kondiæoj tiaj, ke barbareco ne plu trovu fonton kaj ke la venøo ne plu bezonu okazi. Kiel rememorigas Pascale de la Cruz en la frontartikolo, kaj apud multaj aliaj (v. artikolon de Danièle Charier pri nia aliøo al CEIP, ni senæese plu kontraýbatalos nescion kaj arogantecon per kreado kaj konstanta plifortigo de niaj solidarecaj ligoj.

La Administra Konsilantaro

 


CEIP, ni aliøas !

En lasta januaro (Monda Solidareco n-ro 68) ni elvokis la necesecon ekrilati kun aliaj disvolviøaj NÞO por interþanøi pri niaj praktikoj, por trovi eventualajn porokazajn partnerojn, kaj por nin konatigi."

Poste ni relanæis kontaktojn iam faritajn kun personoj aktivaj sine de kolektivo da asocioj kaj organiza¼oj ligitaj al la disvolviøo, ni kandidatiøis por partopreni en la laboroj de tiu kolektivo, kaj, la 13an de marto 2001, nia aliøo efektiviøis.

Tiu kolektivo, CEIP (Centro de Esplorado kaj Informado pri la Progreso), post 25 jaroj kunigas æirkaý kvardek asociojn por internacia solidareco kaj progreso. Øi estas loko por interdiskutado, pripensado sed ankaý por kunordigado, cele al kohera antaýenigo de partnereco kun progresagantoj. La diverseco kaj la nombro de la asocioj membraj de CEIP ebligas kun la publikaj povoj rilatojn, kiuj provas fleksigi ilian politikon pri helpo, favorigi edukadon al la progreso, klerigadon kaj esploradon, kaj kunaranøi ampleksajn kampanjojn por ekinformi la publikan opinion tiajn, kia "Þuldo kaj progreso".

Necesas ja kompreni, ke æiu progreso en sudo daýros nur se þanøiøos la kondutoj en nordo. Ni devas disvolvi la justan komercon, diskuti kun la bonkorecaj asocioj, kiuj kun sincereco sed misinformitaj iras malstabiligi la malfortan ekonomion de regiono, de vilaøo superþutante øin per medikamentoj, vestoj aý nutra¼oj. La vera elvolviøo, malpli videbla, baziøas sur la rekono, ke en sudo multaj sin organizas kaj volas praktikigi siajn farsciojn. Mankas al ili la financa buøeto por komenci.

La agado de CEIP baziøas sur la solidareco, la konscio pri aparteno al sama mondo, la mutuala respekto - rajtoj de homo, de la komunumoj kaj de la popoloj - kaj la reciprokeco. La statuto precizigas, ke CEIP "celas kontribui en la kreado de kondiæoj por vera interpopola solidareco, zorgante þanøi la naturon de la rilatoj inter sudaj kaj nordaj landoj."

Monda Fonduso bone kongruas kun la æarto de CEIP koncerne la moralajn valorojn prezentitajn, sed mirigas pro sia mutualisma praktiko. Kiamaniere tiom finance malgranda organiza¼o povas subteni tiom multajn projektojn ? Kiamaniere øi povas funkcii sen subvencioj ? En kiujn landojn øi intervenas ? Kiu decidas pri la projektoj ? Æu ekzistas surlokaj delegitoj de la asocio ?

Al æiuj demandoj, nur unu respondo :

  • Monda Fonduso estas monda mutuala asocio.
  • Æiu kotize øisdata aliøinto, kie ajn li loøas, kontribuas en la solidareco.
  • Æiu grupo ellaboras sian projekton, kaj per akurateco en sia repagprogramo, kontribuas en la reciprokeco.
  • Æiu partnera NÞO per sia partopreno en la pluzorgado de la projektoj kaj en la klerigado, kontribuas en æies sukceso.
  • Mutuala, mi diris ! Mutuala, kaj plie monda.

Sine de CEIP ni devos impliki nin en laborgrupojn por iri pli antaýen en la seræado de daýra progreso kiel en nordo tiel en sudo, ni havos multon por lerni el la spertoj de aliaj organiza¼oj, sed ankaý ni alportos per la prezento de nia mutualisma praktiko.

Danièle Charier.


Þanøo de adreso de la asocia sidejo de Monda Fonduso de Solidareco Kontraý la Malsato.

nova adreso :

Monda Fonduso de Solidareco Kontraý la Malsato
Ruelle haute
21120 GEMEAUX
Francio

Sekve :

 


 KIO PRI LA PROJEKTOJ ?

 

Mallonge el Benino

La Grupo de la Orfoj de Tozunme (dosiero n-ro 96.02.BJ) kies agutibreda projekto paneas, tamen repagis parton de la unua jarpago. La traktadoj daýras pri la konservo de tiu agado profite al la membroj de GOT, kaj ni reskribos pri tiu miriga kazo en Monda Solidareco tuj kiam ni disponos pri klaraj informoj.

La financado de la projekto de ECIDAM (konstruado de laborejo, ties ekipado kun motoro, maizmuelilo, raspilo, premilo kaj iliaj akcesora¼oj, dosiero n-ro 98.02.BJ) estas tute realigita ekde septembro. La muellaborejo devus esti finpreta por la estonta rikoltsezono.

 

La ina grupo La Kvin Fingroj de Houéto-Fifonsi finpretigis sian helpopetan dosieron por manioka¼ejo (n°01.01.BJ). La projekto entenas la aæeton de parcelo, la konstruadon de duæambra magazeno, la akiron de raspilo-premilo kaj materialon utilan por la provizado, por la funkciado de la laborejo, kaj por la vendado de la manioka¼o. La virinoj membroj de la grupo proponas sin mem kontribui per sia laboro en la starigado de la projekto : partopreno en la konstruado de la laborejo, fabrikado de korboj kaj provizado de malgranda materialo (pelvoj, marmitoj, plugpioæoj, battranæiloj), rikoltado kaj transporto de manioko. La Administra Konsilantaro de Monda Fonduso balote prikonsentis tiun financadon kaj pretigos la solidarecan kontrakton.

La belaj virinoj de la grupo La Kvin Fingroj tre serioze aspektas !…
sed se vi scius kiel bone ili dancas !
 

La Kooperativo Agblegnon en Lanta (Departemento de Mono) estis fondita en 1994 kaj entenas 35 membrojn, el kiuj 10 virinoj. Øi plenumas siajn aktivadojn en la subprefektujo Klouékanmè, je 160 km nordokcidente de Abomey (dosiero n-ro 98.03.BJ).
Enkadrigata de
ECIDAM, øi entreprenis la instaladon de arbidejo por selektitaj oleopalmoj kun la celo kontribui en la regenero de la kamparanaj oleopalmaj kulturoj en Benino. Tio en la kadro de landa programo diskutita je registara nivelo.
Tiu dungoprovizonta produkto celas kultivi jare 10.400 arbidojn, kaj la kooperativo ne atendis la financadon - baldaý venonta - de Monda Fonduso por parte komenci la laboron per propraj rimedoj.
Konforme al la limoj fiksitaj en federacia asembleo en 2000, Monda Fonduso alportos 3.000.000 F CFA (por suma kosto de 4.914.130 F CFA), el kiuj 50 % kiel senintereza pruntodono.
Ni reparolos pri tiu projekto

 Mallonge el Kongio.R.D.

La Kooperativo Raiffeisen en Kalonge (Sud-Kivuto) deziras helpon de Monda Fonduso por praktiki fiþbredadon kombinitan kun kokobredado sur la loko Cifunzi (dosiero n-ro 01.04.CD)

Kunveno okazis en junio por struturigi mondfondusan fakon sine de la kooperativo.

La Administra Konsilantaro balote deklaris tiun projekton elektebla.

Notinde, ke la Kooperativo Raiffeisen kaj Monda Fonduso ekrilatis kun APIDE (Apogo-konsilado al la Projektoj kaj Iniciatoj por Disvolviøo Endogena), kies celita rolo estas helpo al la disvolviøo koncerne la agrokultivan, bestbredan kaj agronutran produktadon, kaj edukadon pri paco kaj pri sano. APIDE konsentas kunlabori kun Monda Fonduso por la kontrakta plenumado, la taksado kaj la institucia akompanado de niaj projektoj.

Daýrigote.

Mallonge el Burkinio

 La grupo Dogori en Lahirasso (dosiero n-ro 95.08.BF) sin pretigas iom post iom rikolti sian unuan maniokon plantitan kombine kun la bananujoj. Jen nova¼o en tiu regiono, kie manioko ne kontribuis al la nutraj kutimoj. AKAP , nia partnera NÞO deklaras, ke æio iras glate.

AKAP estas kontenta ankaý pri la evoluo de la projekto de AJBS (dosiero n-ro 96.10.BF) : parto el la bestoj estis vendita por la repago de la unua pruntodona jarpago, afero farita en aýgusto (120.000 F CFA ; 183 EUR). Novaj vendoj estas kurantaj en oktobro por rekonsistigi la spezkapitalon, akiri bestidojn kaj certigi ilian provianton kaj la kuracajn zorgojn. AJBS ankaý ricevis la viziton de la NÞO CEPROFET, kiu provizis nin per tre kompleta raporto.

Dum atendo de la financado de øia agrokultiva projekto fare de Monda Fonduso GAPO ekkultivis kvar hektarojn da kotonujoj kaj unu hektaron da maizo. Monda Fonduso provizis la rekomendojn pri la uzado de insekticidoj sur kotonujo.

 

La porkidejo de AJBS dum konstruado

 Mallonge el Haitio

La Movado de la Kamparanoj en Ljankur MKL repagis la duan jarpagon de sia prunto por la financado de kooperativa provizejo en Artibonite, t.e. 609,80 EUR.

Tiu faro metas MKL en la gvidan grupon de tiuj, kiuj konscience plenumas siajn devontigojn al la mondfondusa komunumo..

GRATULOJN !

Mallonge el Togolando

La grupo Mokpokpo en Agome-Kpodzi (dosiero n-ro 98.01.TG) enkadrigata de 3A , starigas tripartan projekton el grenbanko, produktejo de maizaj kaj fazeolaj semoj por la lokaj kultivistoj, kaj legomkampo. La unua parto de la financado estis pagita en majo por la konstruado de la grenbanka magazeno. Tiu æi baldaý estos finita kaj ni atendas la raporton pri konstruiteco por liberigi la duan financoparton.

La Grupo de la Agrokultivaj Produktistoj de Ayede GAPA (dosiero n-ro 98.04.TG) enkadrigata de TAPKO , pacience atendas la momenton de la financado de sia rizsenþeligejo. La momento alvenas, kaj la solidareca kontrakto estas preta.

 

Lastminute ni eksciis, ke la grupo Rhincami
de Kadjo Woro repagis, æe TAPKO, duan parton
de sia prunto, t.e. 140.000 F CFA (213 EUR)

junaj þafistoj en Ayede.

Finpreta estas la dosiero (n-ro 00.02.TG) de la virina grupo Elemawussi en Kpalime koncernanta øian projekton de grenbanko por reguligi la komercigon de la produktoj de deko da æirkaýaj grupoj. La Administra Konsilantaro balote decidis financi tiun projekton kaj pretigos la solidarecan kontrakton.

 


NOVA¬OJ EL NIAJ PARTNEROJ

 

REK

Monda Fonduso de Solidareco Kontraý la Malsato estas membro de Reto Eýropa por Kongio (REK). Tiu reto el iom pli ol 40 organiza¼oj produktas monatan bultenon "REC-info" : dudeko da paøoj kun informoj el originalaj fontoj. Tiu bulteno franclingva estas je la dispono de æiuj mondfondusanoj :

En Kinshasa

Ferdinand Mafolo Ladha, animanto de CEPROSOK, iniciatis Interkomunuman Kolektivon por la Prinutra Sekureco.

Siaflanke, Bruno Miteyo Nyenge organizis kunvenojn de mondfondusanoj la 24an kaj 26an de septembro, kun trideko da delegitoj de disvolviøaj grupoj. Tiuj kunvenoj okazis en la sidejo de CEPROSOK.

Ferdinand Kinkani, el Konga Esperanto Rondo, ankaý ekrilatis kun CEPROSOK kaj Bruno Miteyo Nyenge.

Tiu bonaýgura aktivado montras, ke la vivo rekomenciøas en tiu lando svenbatita de tiom da jaroj de afliktado. Ni kuraøigas niajn partnerojn interdiskuti por sukcesigi siajn projektojn kadre de Monda Fonduso.

 

Monda Fonduso en Togolanda Sudo :

Same kiel pri la komitato de la membrogrupoj de Monda Fonduso en Togolanda Nordo, kreita en 2000 sub la gvideco de TAPKO, 3A instigis la kreadon de Loka Mondfondusa Komitato por la Mara Regiono, kiu fakte ekzistas dank'al la animado de S-ro Agbeli Senam, individua membro de Monda Fonduso.

Pro sia proponpovo kaj sia sinteno kiel lokaj kunordigantoj tiuj komitatoj fariøas esencaj rada¼oj de la demokrata vivo de Monda Fonduso.

Kaj fiþkaptado ?

La metia fiþkaptado devus nutri milionojn da familioj laýlonge de la marbordoj de æiuj kontinentoj.
Nu, tio ne glate iras.
Françoise Claireaux, prezidantino de la
Komitato San-Pier-Miþelo por la disvolviøo kaj kontraý la mondmalsato, venis rememorigi al ni la ruinigajn efikojn de la nun valida Konvencio pri la Mara Juro .

Monda Fonduso kunasociiøos por la petletera kampanjo, kiun la Komitato lanæas al la Francaj kaj Eýropaj aýtoritatoj.
Rendevuo por la detaloj en Monda Solidareco n-ro 72 aperonta en januaro 2002.

En Burkinio

Neniu marbordo, do neniu mara metia fiþkaptado.
Tamen estas tre agemaj NÞO, kiel
CEPROFET, kiu mondfondusanigis la membrojn de 21 grupoj da produktistoj !
Kiom multaj dosieroj post du jaroj !..
Precipa kialo, por ke æiuj niaj mutualistoj vigle strebu al trovo de novaj monfontoj, komencante per granda nombro de novaj aliøoj…


 

Saluton !

Mi estas Globidar

Mi estas Globidar, la nova figuro de Monda Fonduso de Solidareco Kontraý la Malsato ! Koncipita en Gemeaux, nia nova asocia sidejo, mi oficiale naskiøis en Joué-lès-Tours la 7an de oktobro 2001.

De nun, mi æiam estos via peranto en viaj rilatoj kun Monda Fonduso. De nun, se vi ne havas oficialan korespondanton, vi povas skribi al la sideja adreso (v.paøon 3) aý al tiu de Monda Solidareco (v.paøon 8).

Mi estos ankaý via heroldo, kaj post ne longa tempo vi povos retrovi min en Interreto en la nova¼letero de Monda Fonduso via http://www.globenet.org/fmsfaim. Øis baldaý !

 


La familiaj øardenoj.

 Familiaj øardenoj kaj ... nutrado - agronomio - medio - socio - tradicio

La prinutran memsufiæon de la homoj, grupoj kaj popoloj konkrete proponas Monda Fonduso de Solidareco Kontraý la Malsato tra sia praktiko de mutualisma interhelpo inter membrogrupoj. Preferinde ni subtenas la kolektivajn projektojn. Tiun elekton ni faris antaý 20 jaroj, dum la lanæo de Monda Fonduso, pro multaj kialoj, kiujn ni ne rediskutas, eæ se la momento tendencas pli al individuismo ol al solidarismo. Tamen la seræo de la prinutra memsufiæo iras ankaý tra aliaj realecoj aý aliaj praktikoj, kiujn ni ne devas ignori kaj kiuj povas konsistigi mediajn donita¼ojn de niaj projektoj. Tial ni proponas al vi per malgranda serio de tri artikoloj, interesiøi pri la familia øardeno en tropika medio tra kelkaj pripensigaj argumentoj.

DD

Modesta estas la familia øardeno laý æiuj siaj aspektoj : surfaco, ekonomia valoro por unuo, konsidero far la decidistoj, streboj favoraj al øi far la esploristoj…, kaj tamen ! Malgraý tiu þajne malalta estimo, kiun oni donas al øi, la familia øardeno ekzistas æie tra la mondo. Ni provis konsideri tiujn kialojn tra 11 gravaj temoj por la societoj loøantaj en la tropika zono. Poste ni demandis nin kial, malgraý la konsiderinda graveco, kiun øi povus havi, la familia øardeno estas tiel miskonsiderata.

Tiujn konsiderojn kaj rimarkojn vi trovos en la jenaj linioj.

 

 Familiaj øardenoj kaj ... nutrado - agronomio - medio - socio - tradicio

Familiaj øardenoj kaj nutrado

  Rimedo por kreskigi la disponeblajn kvantojn de nutra¼oj :

La familiaj øardenoj estas rimedo por kreskigi la disponeblan kvanton de nutra¼oj per la estigata pliintensigo de la produktivo por surfacunuo, kaj per la ebleco distempigi la laborojn, tiel ebligante al la kultivistoj entrepreni pli da produktivaj aktivoj.

La familiaj øardenoj estas tipe la loko, kie oni povas provi, poste apliki la teknikojn por pliintensigo de la kultivoj.

Rimedo por plibonigi la kvaliton de la nutra¼oj :

La familiaj øardenoj plibonigas la kvaliton de la disponeblaj nutra¼oj, æar ili konstante donas freþajn nutra¼ojn, kaj æar pri dieto iliaj produktoj tre avantaøe kompletigas tagajn porciojn tro "klasike" el grenoj kaj radikoj.

La familiaj øardenoj estas bonega fonto de diversaj vitaminoj kaj aminaj acidoj.

sistemo por plibonigi la regulecon kaj la disponeblon pri freþaj nutra¼oj :

La familiaj øardenoj povas esti aranøataj por ke ili estu veraj vivantaj rezervoj. Ili do povas ebligi malakrigi la problemajn intersezonajn mankperiodojn.

 Familiaj øardenoj kaj ... nutrado - agronomio - medio - socio - tradicio

FAMILIAJ ØARDENOJ KAJ AGRONOMIO

Vojo al agrokultiva intensigo

La pliintensigo de la tropika agrokultivo pasas unue kaj antaý æio, tra regado de la procento de humiøa materio en la grundoj. La mekanikaj rimedoj je ilia dispono ne ebligas al la tropikaj loøantaroj alfronti tiun problemon sur grandaj surfacoj.

La familia øardeno devas fariøi loko, kie ili sukcesos tiun regadon. Tiu æi progreso kuniras kun akiro de novaj teknikoj.

Vojo al akiro de novaj teknikoj

La regado de la humiøaj materioj en la grundoj supozigas la haltigon de la bruligo, la kultivadon de fiksaj parceloj, regadon de la vagantaj bestoj, la alporton de hummaterioj, regadon de la pluvakvoj, etc.. Ekzistas solvoj al æiuj tiuj problemoj, aplikeblaj je la nivelo de familia øardeno, sed nun neimageblaj por granda kampo. La regado de la hummaterioj kaj apliko de teknikoj pri plibonigitaj kultivoj ebligas eæ projekti profitigan uzadon de mineralaj sterkoj en familia øardeno.

Rimedo por malaltigi la fizikan koston de la nutra¼oj :

Pri produkta buøeto en tropika agrokultivo plej kostas la laboroj por kultivebligi kampojn. Tiu laboro pligraviøas pro la novaligo, kiu foje restarigas veran arbaron. Tiam la nura rimedo atingebla de la loøantaroj por rekultivebligi la kampon estas bruligo, fajro voranta la plej grandan parton de la esperitaj profitoj de la novalo.

En tiaj kondiæoj la pligravigo de la produktado povas okazi nur per plivastigo de la semitaj surfacoj. Tiuj ekstensivaj praktikoj supozigas plivastigon de la plugitaj surfacoj, fakte pioæitaj. Nu tiuj laboroj devas esti faritaj en tre mallonga tempo. Øenerale oni konstatas en tiu okazo, ke kvanto ne kongruas kun kvalito. Æiuj fortoj investiøas en kultivebligo, dum la semado kaj æefe la zorgado estas misfaritaj.

Familia øardeno per intensigo kaj distempigo de la laborperiodoj parte solvus tiun problemon.

Sistemo de tempa kaj spaca disigo de la agrokultivaj riskoj.

La unu aý dukultivado kun fiksaj periodoj, pliakrigas la riskojn de kultivaj akcidentoj. La familia øardeno per multkultiva praktiko malakrigas ilin.

 

 Familiaj øardenoj kaj ... nutrado - agronomio - medio - socio - tradicio

Familiaj øardenoj kaj medio

Vojo por malpliigi la agrokultivan trudadon al medio :

Alportataj de la familia øardeno, la kultiva pliintensigo kaj la parcela nemoviøo estas du æefaj elementoj por la mediprotektado : utiligo kaj aranøado de parceloj proksimaj de la loøejoj, kontraýfajra lukto.

rimedo de kontraýfajra lukto :

Savana bruligado estas la æefa kaýzo de la media difektiøo en tropika zono ; krom siaj efikoj sur la flaýron, la faýnon øis malapero de specoj, øi estas la deirkaýzo de katastrofaj pluvaj kaj ventaj erozioj. Æiu tekniko, kiu same kiel la familia øardeno, ebligas lukti kontraý øi, tre forte protektas la medion.

Pliboniga tekniko :

La familia øardeno estas duoble pliboniga sistemo : per la aplikitaj teknikoj øi senpere antaýgardas la grundon, sur kiu øi situas, kaj øi ankaý ebligas malpliigi la agrokultivan trudadon al la natura medio, tiel plifaciligante øian spontanean regeneradon.

Vojo por la antaýgardo de la vegetala specaro kaj ties malsovaøigo :

La nunaj agrokultivaj teknikoj en tropika zono enfokusigas la strebojn sur kelkaj vivtenaj produktoj (maizo, manioko, milio, sorgo, rizo, arakido, banano, ignamo, foje fazeolo) ; tiamaniere la aliaj specoj, ne stokeblaj kaj ne facile transporteblaj, forlasiøas.

La difektiøo de la media spontaneeco kaj la detruado de la naturaj medioj, senigas la loøantajn je multaj nutraj produktoj, kiujn ili antaýe kolektis.

La familia øardeno estas la ideala loko por kultivi tiujn marøenigitajn specojn, æar ilia utiligado tie okazas en mallonga ciklo. La øardenado ankaý povas estigi la malsovaøigon de plantoj ankoraý rigardataj kiel sovaøaj. La organizado de semprodukta entreprenaro plirapidigos la fenomenon.

 Familiaj øardenoj kaj ... nutrado - agronomio - medio - socio - tradicio

Familiaj øardenoj kaj socio

helpo al la stabiligo de la vilaøoj :

La seræado de teroj ankoraý fekundaj, irigas la kamparanojn pli kaj pli malproksime de la vilaøoj. Tio kondukas ilin foje fondi verajn sezonajn kaj migrantajn vilaøojn.

La kreado de familiaj øardenoj fiksaj kaj produktodonaj, malpliigante la bezonon de novaj teroj, devus malakceli la fenomenon.

faktoro de rentabilitato de la kolektivaj strukturoj :

Tiu nestabileco de la vilaøoj estigas konsiderindan socialan konsekvencon : la kolektivajn strukturojn ne plu povas atingi tiuj, al kiuj ili estas destinitaj. Lernejo, flegejo, aliaj administraj kaj komercaj strukturoj eæ malmultaj ne plu estas en la sama loko, kiel la loøantaro. Kiamaniere en tiaj kondiæoj instali kaj valorigi substrukturojn tiajn, kiaj transportiloj, poþto aý bankaj agentejoj ? Tamen la loøantoj deziras tiujn "servojn", sinonimaj de progreso. Sed antaý ol uzi tiujn servojn, ili devas sin liberigi el la plej grava servuteco : "manøi".

Æar la familia øardeno ebligas solvi parton de la prinutraj problemoj kaj tiri kelkajn monfontojn, øi kontribuos fiksi kaj progresigi la vilaøojn.

 Familiaj øardenoj kaj ... nutrado - agronomio - medio - socio - tradicio

Familiaj øardenoj kaj tradicio

rimedo por protekti la kuirajn tradiciojn :

La disvolviøo tendencas evoluigi la sociojn al okcidentigitaj modeloj, kreante rompon inter la civitanoj, kiuj restas en la tradicioj, disde tiuj, kiuj transnaciumas.

Familia øardeno posedas tiun nekompareblan virton ebligi modernigon de la socio sen formeti la valorojn, eæ kultivante ilin. La unua el tiuj tradicioj, kiujn øi ebligas krei (gardi) kaj elvolvigi senkonteste estos la kuirarto.

deirpunkto de bonetosa reto

Familia øardeno, individua entrepreno je homa nivelo, diversa kaj senfine reproduktebla de æiuj ajn, necese fariøos fonto de bonetoso en tiuj landoj, same kiel øi estas æie en la mondo. Tiu bonetoso plenumiøos tra la volo aprezigi siajn produktojn (pladoj aý donacoj de produktoj), sed ankaý tra donacoj de plantidoj, konsiloj kaj vizitoj.

Oni eæ povas pensi, ke tiu bonetoso estos reprenita por la sociala organizado tra festaj manifestacioj tiaj, kiaj la antikvaj agrikulturaj kunvenoj, en kiuj la konkurso de la plej bela legomo povus fariøi motivo de konkuremo.

J.M.Cordier

 

En estontaj numeroj, ni daýrigos tiun plenkonsideron de la argumentoj kun :

 


Pascale de la Cruz, H0JE !

La Administra Konsilantaro kunveninte la 6an kaj 7an de lasta oktobro en Joué-lès-Tours havis la plezuron kunelekti Pascale De La Cruz. Nia juna kaj nova administrantino estas la edzino de la Delegito por la Eýropa regiono, John. Jam de longe þi interesiøis pri Monda Fonduso kaj deziris, eble kuraøigite de la edza sindevontigo, aliøi al nia taæmento. Unuavoæe þi estis akceptita. Þi estos utilega per la rigardo, kiun þi havas al niaj aktivadoj kaj jam proponis sian helpon al Christian Trianneau nun trotaskita kaj ankaý por la reproduktado de dokumentoj. Bonvenon, Pascale !

 

enhavo


(enhavo je la fino)

Mallongigoj kaj notoj

3A : Asocio por Antaýenpuþo de la Agrokulturistaroj (Lome, Togolando)

AJES : Asocio de Junaj Bredistoj en Song-Naba (Burkinio)

AKAP : Asocio por la Kampara Asimilita Progreso (Burkinio)

CEPROSOK : Centro por la Progreso Sociala kaj Komunuma (Kongio)

ECIDAM : Esplor-Centro pri Iniciatoj por la Disvolviøo Agrikultura kaj Metia (Benino)

GAPO : Grupo de Agro-Produktantoj de Ouezzinville (Burkinio)

NÞO : Ne Þtataj Organiza¼oj (ankaý ofte dirataj "Ne-Registaraj Organiza¼oj)

TAPKO : Togolanda Asocio por la Progreso de la Kamparanaj Organiza¼oj (Sokode, Togolando)

Traduknotoj

La tradukinto atendas viajn demandojn !  


MONDA SOLIDARECO estas eldonita en Esperanto kaj franca lingvo papere kaj rete
rete, en Esperanto :
la tuto; en franca : laý temoj

Abono : 5,00 EUR

Redakcia komitato : François Barré, Alain Cavelier, Danièle Charier, Odile kaj Daniel Durand, Bernard Muet, Claude Tellier

Elfrancigis : Daniel Durand

 

Eldonestro : Daniel Durand

 

MONDA SOLIDARECO
Les Nids
FR 49190 St-AUBIN-DE-LUIGNE (Francio)

- MFSKM 

ENHAVO :

  


paøo realigita de Daniel Durand per la litertiparo Ariel SudEuro