Informilo n-ro76 (Januaro 2003) de Monda Fonduso de Solidareco Kontraŭ la Malsato


Enhavo je la fino

x-konvencie : ms76eo.rtf

antaŭaj numeroj

 

MALSATEGOJ

Reaperas la malsatego en Afriko.

Tion asertas la gazetoj. Kaj NMP (Nutra Monda Programo) prognozas 38 milionojn da anoncitaj viktimoj de "neniam okazinta krizo". La Afrikanoj ne bezonas legi la gazetojn : sufiĉas al ili malsati…

La malsategO ? Ni preferinde diru la malsategOJ. Ĉar la malsato, en sia plej ekstrema socia manifestiĝo, tiu kiu rezultigas brutalan kaj amasan kreskon de la mortokvanto pro nutraĵa manko, havas diversajn kialojn, kiuj ofte intermiksiĝas.

Kompreneble en la unua vico oni kutimas konsideri la klimatajn kialojn, ĉefe la sekecon, kies ŝajna fato ofte utiliĝis kiel pravigo al ĉiuj rezignoj. Kaj certe estas, ke nun gravaj kaj longdaŭraj pluvmankoj rezultigas grandajn nutraĵmankojn en Sahelaj kaj Orientafrikaj landoj. Kaj tamen, laŭ la hinda Nobel-premiito pri ekonomio Amartya Sen, "la antaŭgardo kontraŭ malsategoj necesigas tiel facilajn decidojn, ke la vera enigmo kuŝas en tio, ke ili plu plagas". Ekzemple, oni scias nun antaŭvidi la amplitudojn kaj la konsekvencojn de la klimataj faktoroj (la frualarmaj sistemoj). Pri tiuj prognozoj disponas laŭvole ĉiuj agantoj. Ili estas utiligeblaj de la registaroj, kaj same de kompetentaj internaciaj aŭ neŝtataj organizaĵoj por akurate decidi pri la utilaj aranĝoj, nome en unua loko aranĝi la redisdonon de la sekurigaj stokoj. Fato ne plu ekzistas. Do ?

Nu, kondiĉe unue ke la sekurigaj stokoj ekzistu. Kiam temas pri la kompenso de mankoj interne de lando, la kreadon kaj la regadon de tiuj stokoj prikompetentas la registaro. Tio ne multe kostas ; ĉiel multe malpli ol prizorgi armeon kaj gvardion. He Afrikaj amikoj ! kie estas viaj landaj stokoj ? al kio ili utilas ?

Kiam temas pri kompenso de grandregionaj nutraĵmankoj, kiam tutajn landojn trafas la malbono, la redisdono povus esti realigata je internacia skalo, ekzemple en la kadro de tiuj ekonomiaj Komunumoj, pri kiuj oni parolas nur kiam oni petas ilin starigi militajn intervenajn fortojn. Tio tamen estus multe pli konforma al ilia rolo. He Afrikaj amikoj ! kie estas la stokoj de EKOAL1, de KEMMA2, de EKMAL3 ?

Krom la klimataj kialoj malmulte aŭ tute ne antaŭzorgitaj de la ŝtatoj aŭ ŝtataroj, ekzistas pli malbonaj : tiuj homaj kialoj, kiuj sukcesas aperigi misnutradon kaj malsategon en regionoj plej abunde provizitaj je naturaj riĉofontoj, per lokaj konfliktoj, per senfinaj militoj, per disrabadoj, per translokigoj de loĝantaroj… Tiuj homdevenaj kialoj jam tiom damaĝas kiom la klimataj ŝanĝiĝoj. La plej riĉaj regionoj, ĝuste tiuj, kiuj povus larĝe provizi la komunumojn per siaj stokoj, vidas siajn infanojn perei meze de virtuala paradizo. Afrikaj amikoj, kiamaniere subteni tiujn, kiuj mortigas unu la alian ?

Kaj mi ne parolas pri la multobligantaj efikoj de aidoso, kiu depostulas starigi tujan kaj alireblan tutmondan solidarecon, kiun la riĉaj landoj rifuzas prikonsideri alimaniere ol tra siaj ekonomiaj interesoj …

Ĉio ĵus skribita kompreneble rilatas al la kapableco interveni kontraŭ la malsato en urĝeca situacio. Alia afero estas la prevento kontraŭ la misnutrado je longa tempo tra ekonomia kaj sociala evoluado, en kiun Monda Fonduso sin devontigis. Evoluigi signifas starigi la kondiĉojn por ke post tempo urĝaĵo neniam plu estos necesa, aŭ almenaŭ, ke ĝi estu maloftega. Tio realiĝas multe malpli rapide, sed daŭros por ĉiamo. La komencaj necesaj rimedoj ne estas tiel grandaj ; poste la evoluado mem disvolviĝas. Tamen je la komenco ĉiu akirita progresero montriĝas nefirma. Ĉu venas grava sekeco aŭ konflikto kaj ĉio defalas. Tial ĉio devas samtempe progresi : paco, antaŭgardo kontraŭ la klimataj riskoj kaj la evoluprojektoj. Tio postulas multe da solidareco, kiel ni ĝin komprenas, sed ankaŭ granda politika volo ! Nu, jen kion mi deziras al miaj amikoj de tiu viktima kontinento, kion al ni mi deziras por 2003 : ke ĉie stariĝu afrikaj "Lula"4

Alain Cavelier

enhavo


 

enhavo

La ĉi-suba mesaĝo subskribita "Johano M." el Brazilo, cirkulis en Esperanto tra la tuta mondo per Interreto post la atenco, kiu okazis en Novjorko la 11an de septembro 2001. Ĝi estas kolerkrio kontraŭ la neeltenebla malegaleco pri gazeta traktado inter unu evento, certe ja abomeninda, punkte okazinta en riĉa lando kaj la konstanta skandalo de la mortigaj efikoj de la malriĉeco en la ekonomie subigitaj regionoj. De tiam novaj malsategoj disvolviĝas en Afriko, kelkaj pligravigitaj de la ekstremaj klimataj kondiĉoj, aliaj ligitaj al plorindaj interhomaj konfliktoj, ĉiuj kunplektitaj kun absurda monda ekonomia misordo. De tiam ankaŭ novaj afliktigaj militoj ekestis kaj aliaj estas anoncataj. De tiam, tamen, socialaj forumoj ekaperas en la amasa informado kaj intensa asocia laboro pli kaj pli kunordigita komencas premi sur la decidantojn. Ni ne malaltigu nian atenton ! ĉar kolero ne estas malespero. Ni ne lasu tiun koleron blindigi nin, sed ni igu konstrua la indignon, kiu naskas ĝin.

AC

La 11-an de septembro 2001

La 11an de septembro 2001 ankaŭ mortis 35.615 infanoj pro malsato.
Viktimoj : 35.615 (laŭ NAO)
Loko : en la plej malriĉaj landoj de la mondo
Specialaj televidaj raportoj : NULO
Artikoloj en gazetoj : NULO
Mesaĝoj de prezidentoj de respublikoj : NULO
Alvoko de asocioj kontraŭ la krizo : NULO
Solidarecaj mesaĝoj : NULO
Minutoj de silento : NULO
Omaĝoj al viktimoj : NULO
Specialaj Forumoj organizitaj : NULO
Mesaĝoj de la Papo : NULO
La borsoj : normale
Situacio de Eŭro : normala
Alarma nivelo : NULO
Mobilizadoj de armeoj : nenio
Hipotezoj pri la identeco de la krimuloj : Neniu
Eblaj respondeculoj pri la krimo : riĉaj landoj


enhavo

KIO PRI SPIRULINO EN 2003 ?

La legantoj de Monda Solidareco sendube memoras pri la intereso, kiun nia mutuala asocio donis en la naŭdekaj jaroj al tiu eta algo kun eksterordinaraj prinutraj kvalitoj.

Tiu mikroskopa blua algo el la familio de Cianficoj, kiu kreskas nature en kelkaj lagoj kun alkalaj kaj salhavaj akvoj en Meksikio kaj en Ĉadio aŭ en aliaj Afrikaj, Aziaj aŭ Sudamerikaj regionoj, entenas 70 % da proteinoj, averaĝe 15 % da glucidoj, 5 % da fibroj kaj mineralojn (kalcio, fosforo, kalio, natrio, magnezio, fero) betakarotenon, ne saturitajn grasacidojn, ktp..

La Aztekoj jam konsumis tiun algon, kaj ĉirkaŭ la lago Ĉado, la loĝantaroj, kiuj manĝas ĝin kiel sekigitajn platojn, havas malmultajn malsanojn kaŭzitajn de misnutrado.

Per la asocio AKMA (Asocio Kontraŭ la Malsato per Algokultivo) ni havis la unuajn informojn pri la rimedoj por produkti tiun algon en algokultivejoj, kaj ni alportis nian financan subtenon al la esploradoj de Doktoro Ripley Fox, algologo, fondinto de AKMA.

Multaj raportoj kaj tezoj (el kiuj la tezo de Doktorino Patricia Bucaille) atestas pri la bonfaroj de tiu algo uzita en la lukto por la pluvivo de la grave misnutritaj infanoj. En 1990, kune kun AKMA kaj la asocio TAŬTEK, ni kunfinancis en Ĉilio, en la dezerto Atakama, demonstran algokultivejon regatan de la algologo Francisco Ayala, kaj ni ankaŭ intervenis kun TAŬTEK por financi la projekton ellaboritan de Doktoro Bruno Miteyo Nyenge "Savi jare 1000 infanojn en Zairio". Poste bedaŭrinde la detruoj faritaj dum du sinsekvaj militoj grave damaĝis la produktokapablojn de tiu sud-Kivuta bieno.

Kio en 2003 pri la esploradoj, la produktado kaj la utiligado de la spirulino ?

En Julio 2002 ni renkontis Denise kaj Ripley Fox en ilia domo-laboratorio de La Roquette, (Francia departemento Herault).

Malgraŭ emeriteco, Doktoro Ripley Fox daŭre esploras la kapablojn de novaj mutaciaj spirulinstamoj. Nun la asocio AKMA ne plu ekzistas, sed scienculoj, membroj de humanaj asocioj aŭ asocioj kiel TAŬTEK plu interesiĝas pri la produktado kaj la utiligado de tiu algo, kvankam ĝi ankoraŭ ne estas agnoskita je publika utileco fare de Monda Organizaĵo pri Sano.

Kun helpo de la senatano Durand-Chatel, eksa direktoro de Texcoco (intensa produktado de spirulino en Meksikio) kaj de Itala amiko, Ripley Fox ĵus fondis iun internacian instituton pri spirulino, kiu de nun liveras algokultivan diplomon.

Koncerne la duon-intensajn aŭ malintensajn kultivojn, la sekigo eĉ per suna procedo multe kostas, kaj la provoj de sekigo per miksado kun grenoj ŝajnas malfermi interesan vojon ĉar pli ŝparema.

En biomasa stato la spirulino estas miksita po unu volumo da biomaso kun 80 % de humideco por dek volumoj de duonkuiritaj grenoj. Tiamaniere oni havigas al si ian panon kun nur 4 % de humideco. Okaze de uzado proksima al la produktejo, tiu tekniko povus anstataŭigi la pli kostan enkapsuligon, kiu tendencas ordigi spirulinon kiel medikamenton, kio ĝi neniel estas.

En Mialet, en la Francia departemento Gard, Jean-Paul Jourdan kemia inĝeniero kaj algologo, kiun ni bone konas, ĉar ni foje akceptis lin dum kunveno de nia administra konsilantaro, nun fakiĝis pri hejma spirulinkultivado. Per tre modestaj rimedoj (kultivo en pelvoj, mana agitado, ktp..) se oni estas bone informita pri uzado de la grasumoj, pri la acideca kaj saleca grado de la kultivo kaj se la klimataj kondiĉoj taŭgas, oni povas ekhavi interesan hejman spirulinproduktadon.

Pri tio Jean-Paul Jourdan verkis libron : "Cultivez votre spiruline" (kultivu vian spirulinon), distribuatan de la asocio "Anthena Technologie".

Nun la jara monda produkto de tiu spirulino estas ĉirkaŭ 3.000 tunoj. Por kontraŭi la mondan misnutradon laŭtakse necesus produkti 110.000 tunojn, kio ampleksus surfacon de 3.000 hektaroj. Tio multas. Aliflanke la necesa kvanto de akvo starigas gravan problemon, ĉar jam akvo mankas por tradicia agrikulturo. Eble oni povus solvi tiun akvan problemon per algokultivo en mara akvo. Ekzistas provoj al tio, kaj teknikoj ellaboriĝas, ekzemple tiuj por intensa produktado en grandegaj marakvaj kultivejoj.

Ripley Fox imagas 25 kultivejojn kun po 120 hektaroj, kiuj povus esti regataj de neŝtata internacia organizaĵo, kaj kies komenca investado estus financita de registaroj pere de U.N..

Du konceptoj kun tre ellaboritaj teknologioj estas pripensataj por la instalado de tiuj gigantaj kultivejoj.

La unua koncepto utiligus senpagan provizadon de karbona dioksido (CO2) ellasatan de poluantaj uzinoj, kiuj devas obei ekologiajn regulojn, kaj tiamaniere povus valorigi sajn CO2-ellasaĵojn. Tio konsistigus certan ŝparadon por tiuj kultivejoj kaj samtempe plenumus la senpoluigon de la uzinoj.

Ĉiu kultivejo konsistus el 12 unuoj de 10 hektaroj, la agitado en la basenoj estus farataj per flosaj padelradoj, al kiuj energio estus provizata de termoelektra turbino utiliganta la temperaturan diferencialon inter la fundo kaj la supraĵo de akvo ; kaj la suna sekigo okazus en du metrojn diametraj kaj 455 metrojn longaj tuboj enekipitaj per transportaj rimenoj.

La dua koncepto baziĝas sur la sama principo de konstruado kaj de funkciado sed CO2 estus surloke fabrikita, do pli multekoste.

Nun kompreneble tiuj proponoj plu koncernas tre malcertan estontecon. Des pli se oni konsideras la nunan malmulton da interregistara solidareco. Tamen nun ekzistas marakvaj provoj kun pli modestaj dimensioj kaj estonte sendube ni ricevos aliajn informojn pri tiuj novaj produktaj teknikoj.

Por pli da informoj pri la gigantaj marakvaj kultivejoj, oni povas havigi al si la franclingvan libron de Ripley Fox "Spiruline, technique, pratique et promesse" eldonita de EDISUD (SARL Edisud, La Calade, RN 7, 3120 route d'Avignon, 13090 Aix en Provence, Francio).

La algo spirulino estas ja mirinda restariga nutraĵo, sed pro ĝia kosto evidentiĝas, ke por povi plej utiligi ĝin en la lukto kontraŭ la infana misnutrado, kolektiva kaj internacia solidareco devos organiziĝi, kaj tiu problemo ne estas teknika. Ĝi estas humana kaj politika.

B.Muet


enhavo

Veturilo por TAPKO !

Sur la batalkampoj okazas, ke oni devas bedaŭri "laterajn damaĝojn" (ni ĈIUJN damaĝojn bedaŭras, sed, nu… ) Ĉe Monda Fonduso male : okazas, ke ni ĝojiĝu pro lateraj profitoj.

Tio okazis kiam metiisto de la regiono de Angers (Francio) Xavier Manceau, proponis al ni disponigi sian entreprenan veturilon al afrika NŜO partnera de Monda Fonduso. Li deziris ĝin ŝanĝi kaj anstataŭ ol vendi ĝin por financi la sekvontan, li preferis doni ĝin al organizaĵo, kiu strebas por la komuna bono en malriĉa regiono.

Liveri veturilojn ne vere estas la rutina faro de Monda Fonduso, sed jen bela okazo provizi per materiala helpo Togolandan NŜO-n, kies subekipon ni mem povis travivi, kiam ĝi akceptis nin en 1995 kaj en 2000, ATODOP/TAPKO en Sokode, en Togolanda mezo. Des pli, ke Xavier Manceau mem taskis al si plejparton de la administraj klopodoj, kiel ĉiam ege malsimplaj, kaj eĉ trovi ĉe la magistrato de sia urbeto, Thouarcé, la financadon de la transportado ĝis Lome. Li mem stiris la veturilon ĝis la haveno Le Havre por enŝipigo.

Komencitaj en majo 2002, la klopodoj finiĝis per la ekhavo de la veturilo fare de Tchedre-San Gbati de TAPKO la 27an de septembro en Lome. Notendas la tre valora kaj senprofita helpo fare de Kuadjo Yaovi kaj APGA/3A de Lome por faciligi la administrajn klopodojn ĉe la Togolanda flanko.

Jen kial, kiam ĉiu kunlaboras, tio sukcesas ! Tie ĉi publike Monda Fonduso esprimas sian dankemon al ĉiuj, kiuj kunagadis por la sukceso de tiu ne kutima "projekto" : al Xavier Manceau kompreneble, sed ankaŭ al la magistrato de Thouarce, al Kuadjo Yaovi kaj al 3A.

AC


enhavo

Kio pri la projektoj ?

La Kvin Fingroj - Dogori - Elemawussi

El Benino

 Virina Grupo La Kvin Fingroj

Niaj rilatoj kun la virinoj de la grupo La Kvin Fingroj (dosiero n-ro 01.01.BJ) estas relative freŝdataj : ili aliĝis al Monda Fonduso pere de ECIDAM en 1998 kaj ni povis ankaŭ ilin renkonti en Abomey-Calavi en julio 2000. Tie ili timeme informis nin pri la malfacilo daŭrigi sian metion por produktado de maniokaĵo kaj tapioko manke de laborejo kaj de materialo alia ol mana.

De tie ekĝermis la ideo pri projekto konstrui laborejon por la manioka transformado en Hueto-Fifonsi. La dosiero estis transsendita al Monda Fonduso en decembro 2000 kaj okazigis multajn leterajn interŝanĝojn por igi la projekton realigebla. La financado estus ebla jam komence de 2002, sed la Grupon trafis parcela sendiskuta rearanĝo fare de la magistrato, kiu forpelis 14 membrojn el la 23 ekster la urbon. Kvankam ĉiuj animantinoj ne transloĝiĝis, la vivo de la grupo estis malorganizita dum pluraj monatoj, kaj necesis al ni certiĝi, ke la projekto povas daŭri kun malgrandigita tamen ankoraŭ sufiĉa membraro.

Tial nur je la duono de decembro 2002 la solidareca kontrakto estis subskribita. Tamen estis eble transĝiri jam la 16a de decembro la sumon de la unua financparto, kaj ni atendas la konfirmon de ties akcepto fare de ECIDAM.

Laŭ la kontrakto, Monda Fonduso kontribuos je 4.573,47 por la aĉeto de la tereno, la konstruado de duĉambra magazeno, la aĉetado de raspilo-premilo, de transportiloj (biciklo kaj trenĉareto) de malgrandaj iloj (pelvoj, marmito, korboj, plugpioĉoj, battranĉiloj) ĉar la virinoj mem plenumos parton de la maniokrikoltado kaj la konsistigon de operacia kapitalo. La Kvin Fingroj aldonas propran kontribuon je 846.OOO F CFA (1.289,72). Ankaŭ tie la virinoj sin devontigis per kontrakto interkonsenti kun la grupoj de maniokistoj pri justa prezo.

Jen kiamaniere Monda Fonduso komencis la jaron 2003, sub tre ina signo !

AC


El Burkinio

Grupo Dogori en Lahirasso

Ni ĵus eksciis per konteltiro ĉe nia partnera burkina NŜO ADRI/AKAP, ke la grupo Dogori en Lahirasso (dosiero n-ro 95.08BF) freŝdate repagis 100.000 F CFA (152,45 ). Ĝi estas la dua repagoparto de tiu grupo, kiun ni gratulas, kaj pri kiu ni dezirus ricevi konkretajn informojn pri la sukceso de ĝia banankultivo, por profite informi niajn mutualistajn legantojn !

AC


El Togolando

Virina grupo Elemawussi en Kpalime

Multe paciencis niaj amikinoj de la virina grupo Elemawussi en Kpalime (dosiero n-ro 00.02.TG) !

Unue ili konas Mondan Fonduson de februaro 1995, dato de ilia unua renkonto kun Alain kaj Nadine Cavelier tiam misiantaj en Togolando kun 3A, kiu kadras ilin. Due, aliĝinte en novembro 1996, ili prezentis al Monda Fonduso sian projekton pri tenejo por agrovaroj nur en septembro 2000, post nova renkonto okaze de la Federacia Asembleo en Abomey-Calavi. Ilia projekto estis agnoskita "elektebla" en oktobro 2001 post relative multaj leteraj interŝanĝoj por ĝin precizigi, ĝin finpretigi, plibonigi ĝian koherecon kaj plicertigi ĝian fareblecon. La solidareca kontrakto revenis post subskribo la 13an de junio 2002, kaj nekutima fakto, la unua financoparto (2.152,12 ) povis esti transĝirita preskaŭ tuj. Tio estis bedaŭrinde sen kalkuli kun unu el plej prestiĝaj misfunkciadoj, kies sekreton havas la banko taskita per la transĝiroj, tiel ke, post pluraj relanĉoj, la monsumo estis efektive ĝirita nur la 21an de aŭgusto 2002.

La projekto pri nutrovartenejo en Elemawussi estas destinita por reguligi en Kpalime la merkaton de arakido, maniokaĵo, fazeolo, maizo kaj rizo dum la mankperiodoj, por protekti la stokitajn varojn kontraŭ la disperdiĝoj kaj por gardi justajn prezojn kaj por la produktistoj kaj por la konsumantoj : la grupo sin devontigas per kontrakto.

La projekto ampleksas la aĉeton de parcelo, la konstruadon de tenejo kaj de sekigejo, la ekipadon per ilaro kaj mebloj, la provizaĵojn por la unua kampanjo, la gardadon kaj operacian kapitalon. La propra kontribuo de la grupo proporcias 37 % de la suma financado je 6569,71 . Monda Fonduso taskas al si la ceteron (4.156,45 ) po 50 % kiel subvencio kaj 50 % kiel senintereza pruntodono, kies repagdataro daŭros, laŭ la deziro de Elemawussi, 3 jarojn.

Deko da grupoj da produktistoj en la ĉirkaŭa savankamparo povos surmerkatigi siajn produktojn tra la magazeno de Elemawussi. Niaj aliĝintinoj jam havas sperton, ĉar antaŭe ili surmerkatigis sapon de ili fabrikitan kaj bananojn.

La transĝiro de la unua financoparto okazis en julio 2002 ; tiu de la dua financoparto fine de januaro 2003 post la ricevo de la raporto pri la plenumo de la unua parto.

AC


enhavo

STRUKTURIGO DE MONDA FONDUSO EN KINSHASA (D.R.Kongio)

La lastaj informoj, kiujn ni raportis pri Monda Fonduso en Demokrata Respubliko Kongio retroiras al la numero 72 de Monda Solidareco.

Post unu jaro multaj aferoj evoluis en la diversaj partoj de la lando. Okcidente, en la provincoj najbaraj de Kinshasa, la vivo reekas en relative bona sekureco, sed la mizero estas granda. Oriente (Orienta Provinco, Nord-Kivuto, Sud-Kivuto, Maniema, la situacio plu estas delikata. Ĝenerale dirite la vivo reekas preskaŭ same kiel antaŭe. Sed la problemoj ne estas solvitaj ; oni eĉ povas diri, ke kelkaj problemoj kiuj estigis la militojn de 1996 kaj 1998, estis flanke lasitaj eĉ en la interkonsentoj subskribitaj en decembro 2002 je internacia kaj nacia niveloj. Se tio evidentiĝus utila, ni reparolus pri tio en estonta bulteno. Tie ĉi ni parolu pri Kinŝaso.

KINŜASO

Feliĉe la Kinŝasa poŝto rekomencis funkcii, kvankam ĥaose, kaj la bulteno n-ro 72 povis atingi la adresitojn. Deposte, la renkontoj multiĝis en Kinŝaso dank'al la disponebleco de Bruno Miteyo Nyenge kaj al la dinamismo de Ferdinand Kinkani, mondfondusano kaj animanto de Konga Esperanto Rondo (KER) Post kelkaj antaŭaj kunvenoj okazis tri ĝeneralaj kunvenoj, el kiuj jen kelkaj protokolaj eltiraĵoj.

Kunveno de la 31a de oktobro 2002

Okazis en Kinŝaso renkonto inter membroj de Monda Fonduso de Solidareco Kontraŭ la Malsato sub la gvidado de la oficiala korespondanto, doktoro Bruno Miteyo, kaj kun la partopreno de la NŜO Konga Esperanto-Rondo tra S-ro Ferdinand Kinkani. Ĵaude la 31an de oktobro 2002 post pluvego, kiu falis sur la urbon Kinŝaso, la ĉambro de la paroko Sankta-Jozefo estis la loko de tiu kunveno. Sume 36 homoj partoprenis. Dum nia renkonto okazis du intervenoj.

Antaŭ ĉio la cirkonstanca gratula kaj kuraĝiga letero de S-ro Daniel Durand estis legita de S-ro Emile MALANDA, la taga moderiganto.

Unue intervenis D-ro Bruno Miteyo, kiu antaŭ ĉio informis, ke ne temas pri solena konferenco, sed prefereble pri interŝanĝo de ideoj inter la mondfondusanoj, kiuj devas sin konsideri kun egaleco. Poste ekparolante pri la temo, li informis pri la punktoj jenaj : la historio de Monda Fonduso kaj ties difino ; la celoj de Monda Fonduso kaj ties realigaĵoj en la mondo ; la situacio de Monda Fonduso en D.R.Kongio kaj ĝiaj intervenoj en Oriento de la lando ; kaj fine la kondiĉoj por la financado de projektetoj far Monda Fonduso.

Due parolis S-ro Ferdinand Kinkani pri la strukturigo de la mondfondusanoj en Kinŝaso. Post tiuj interesegaj intervenoj, sin sekvis demandoj kaj respondoj inter membroj (…)

En rilato kun la dua temo de S-ro Ferdinand Kinkani, la partoprenantoj unuanime salutis la iniciaton. Por ĉiuj la momento estas oportuna por travivi solidarecon inter la Kinŝasaj membroj. Tial specifa komisiono estis starigita por pretigi novan kunvenon.

Emile Malanda Nianga

Kunveno de la 16a de novembro 2002

La dua kunveno de Monda Fonduso de Solidareco Kontraŭ la Malsato en Kinŝaso okazis en la Teknika kaj profesia Liceo de Matonge de 15a h ĝis 18a h. La kunveno konsistis en aŭkulstado de la raporto de la specifa komisiono pri la strukturigo de Monda Fonduso en Kinŝaso. Post diskutoj tri komisionoj estis kreitaj por relative fleksebla strukturigo. La Estraro, kiu konsistas el tri homoj kunordigos la agadojn de tri komisionoj : "Financo kaj Kreditoj" (3 homoj) – "Informado kaj Klerigo" (4 homoj) – "Projektoj" (4 homoj)

Estraro : André LUKOKI, Jacquie MILITONI, Rigobert MUTWANGWEFWA

Komisiono pri Financoj : David NGOY TSHITE, Gabriel SADIKI, Chabasheu ILUNGA

Komisiono pri Informado kaj Klerigo : David LUPONGO, Isidore MBELO, Paul MAZANGU, Mikayela SHETA

Komisiono pri Projektoj : KATONDA KAMALE, MATUBA NGIMBI, KIPULU DA NGEMBI, Edmond MAHUTA

Tiuj estas taskitaj prezenti la rezultatojn de sia pripensado dum la 3a ĝenerala kunveno.

Lufimpu Lukolama

Kunveno de la 18a de januaro 2003

Okazis sabate 18an de februaro 2003 en la Teknika profesia liceo de Matonge en Kinŝaso la tria ĝenerala kunveno de la mondfondusanoj loĝantaj en Kinŝaso. En la tagordo troviĝis la raporto de la komisionoj "Financo kaj Kreditoj", "Projektoj" kaj "Informado kaj Klerigo"

Je aŭskultado de la raporto de la unua komisiono, "Financo kaj Kreditoj", temis pri :

Ferdinand Kinkani


enhavo

Saluton

GLOBIDAR PLENUMAS SIAJN PROMESOJN

Karaj geamikoj,

"Fidu al Globidar !" skribis mi en la lasta numero de Monda Solidareco. Nu ! Globidara fido ! mi ja tenas miajn promesojn. Necesas diri, ke en Monda Fonduso oni ne ŝercas ! Kiam oni sin devontigas, tio estas serioza, ĉiam.

Mi estis prezentinta la tri novajn membrojn de la Administra Konsilantaro kaj promesis klarigi kiel ĝi konsistas. La Administra Konsilantaro konsistas el estraro kaj el membroj inter kiuj la eŭropa delegito, John de la Cruz.

La estraro, kiu havas decidpovon ekster la kunsidoj de la konsilantaro kiam temas pri urĝaj kaj eksterordinaraj aferoj, konsistas nun el ĝenerala sekretariino, Danièle Charier, el du adjunktaj ĝeneralaj sekretarioj, Alain Cavelier kaj Claude Tellier, kaj el kasisto, Daniel Durand kromnomita Financestro Arĝentokululo. Tiu estraro renoviĝas ĉiun duan jaron.

Ĉiuj membroj, estaro kaj aliaj dividis inter si la taskojn pri administrado, animado kaj diskonigo de Monda Fonduso, sed ĉiuj partoprenas en la analizo de la punktoj kunside diskutataj kaj ĉiuj partoprenas en la decidoj.

Sume ili etas dek du. Dum momento imagu la kunsidajn diskutojn sub la kritika kaj amika okulo de la freŝdata konsilanto Joël André-Landais, diskutoj punktitaj per liaj sagacaj rimarkoj !

Mi Globidar amuziĝas ! ili prezentas tiun ĉi aŭ tiun problemon, demandas, diskutas kun brovoj kuntiritaj, kaj foje ekridegas. Mi ilin amegas. Ĉiu havas sian rolon kaj serioze plenumas ĝin.

Tiel, pri la traktado de la dosieroj kaj ties teknika ekspertizo,

Alain Cavelier akceptas la projektojn el la regiono de Gvinea golfo kaj de portugallingva Ameriko,

Danièle Charier tiujn el Hinda kaj Pacifika oceanoj kaj el parto de Sahela Afriko,

Daniel Durand responsas pri la projektoj el Lagega Afriko,

Bernard Muet pritraktas la projektojn el la Kariba regiono kaj tion, kio koncernas la diskonigon de spirulino,

Christian Trianneau sin dediĉas al la projektoj el Sahela regiono

kaj Rose-Marie Gaudlitz korespondas kun la membroj el hispanlingva Ameriko.

La administradon de la aliĝoj kaj financoj plenumas Daniel Durand, nia kasisto.

Li estas ankaŭ eldonestro kaj presanto de la bulteno Monda Solidareco, bulteno enpaĝigita de Alain Cavelier. Mi ne parolas al vi pri la redaktintoj de la artikoloj de Monda Solidareco, mi certe forgesus kelkajn ! Nur sciu, ke la redakcia komitato konsistas el Claude Tellier, Daniel Durand, Alain Cavelier, Danièle Charier kaj Odile Durand.. Nu, mi Globidar devas tre atenti pri tio, kion mi skribas ! Ĉio estas legata, reviziata, kontrolata. Serioze, mi jam diris.

La Interretan TTT-paĝaron ĉu vi konas ? Nu John de la Cruz konceptas kaj administras la paĝojn pri projektoj dum Daniel Durand konceptas kaj administras la tekstajn paĝojn. Pascale De la Cruz komputile tajpas multajn tekstojn en franca, esperanto kaj nun en angla.

En tiu bulteno vi ofte legis pri la graveco, kiun miaj amikoj konsentas al la rilatoj kun retoj, kolektivoj da asocioj. Alain Cavelier ĉefkorespondas kun CEIP, Danièle Charier kaj Claude Tellier partoprenis en laborkunsidoj de tiu Centro por Esplorado kaj Informado por la Progreso. Daniel Durand zorgas la kontaktojn kun la esperantistaj retoj ; ankaŭ li kun Odile reprezentas Mondan Fonduson ĉe REK (Reto Eŭropa por Kongio).

Fine grava tasko estas la antaŭenpuŝo de Monda Fonduso por sin diskonigi, plialtigi la nombron de la aliĝantoj, kaj do kolekti pli da mono. Claude Tellier, John de la Cruz kaj Jean-Pierre Bouré tion plenumas.

Joël, Alain, Jean-Pierre, Claude, Daniel, Odile, Rose-Marie, Bernard, Christian, Danièle, John, Pascale..

Jen la Administraj Konsilantoj al kiuj aldoniĝas depost la Federacia Asembleo en Abomey-Calavi, en aŭgusto 2000 la tri delegitoj de Okcidenta Afriko : Kuadjo Yaovi, Tchedre-San Gbati Blaise kaj Tchibenou René. Tiuj tri Delegitoj estas ankaŭ direktoroj de partneraj NŜO de Monda Fonduso kaj havas kiel taskon la esploron pri farebleco kaj la pluzorgadon de la projektoj en sia regiono, la klerigon de la aliĝintoj kaj kompreneble la diskonigon de nia mutuala kaso..

Jen, mi diris, ke ĉe Monda Fonduso ĉio seriozas !

En estonta bulteno, mi parolos al vi pri la korespondantoj.

Mi prezentis la membrojn de la Administra Konsilantaro de Monda Fonduso , sed kompreneble mi Globidar ne forgesas vin, kiuj laboras, multe laboras por sukcesigi vian projekton, plenumi vian kontrakton kaj tiel situiĝi sine de la tutmonda solidareco. Mi ne forgesas vin, kiuj teksas ligojn de frateco kaj de respekto kun ĉiuj Globidaranoj.. Jes ja la Globidaranoj ! la "idoj de la Tero, ĉiuj solidaraj".

Senprokraste donu al mi viajn novaĵojn

Globidar

enhavo

Globidaraj notoj :

http://www.globidar.org

Tie mi prezentas Mondan Fonduson en 9 lingvoj : Esperanto, franca, angla, germana, hispana, itala, nederlanda, portugala kaj sveda, kaj tie la fotoj de la mondfondusaj projektoj estas videblaj kun komentoj en Esperanto aŭ en franca (baldaŭ en angla !).

Globidar : el glob/id/ar/o, kvazaŭ la komunumo de la infanoj de la tero. Globidar estas komerca marko de Monda Fonduso patentigita ĉe INPI, Parizo.


enhavo

Informeto el Brazilo

Ni ĵus eksciis, ke nia kunlaborantino Muriel Saragoussi, eksa administrantino de Monda Fonduso kaj daŭre Elektita Delegitino al la Kongreso de la Popoloj, ĵus estis alvokita en Braziljon por asisti dum kvar jaroj la novan brazilan ministrinon pri medio, Marina Silva. Ni donos pli detalajn informojn en estonta numero. Atendante, eksterkutime, ni omaĝu al la nova Brazila prezidento, Luis Inacio da Silva ("Lula"), kies unu el la plej fruaj decidoj estis prokrasti la aĉeton de militaviadiloj por financi sian planon "Malsato, nulo". Nur ke tio daŭru ! Tian prezidenton ni volas !

 

RICEVITAJ KOTIZOJ kaj DONACOJ

Oktobro 2002 : 797  

Novembro 2002 : 2 436  

Decembro 2002 : 2 413  

 


Traduknotoj

CEDEAO = Communauté Economique des Etats de l'Afrique de l'Ouest. : EKOAL = Ekonomia Komunumo de la OkcidentAfrikaj Landoj

CEMAC = Communauté Economique et Monétaire en Afrique Centrale. : KEMMA = Komunumo Ekonomia kaj Mona en MezAfriko

CEEAC = Communauté Economique des Etats d'Afrique Centrale. : EKMAL = Ekonomia Komunumo de la MezAfrikaj Landoj.

 

La tradukinto atendas viajn demandojn kaj rimarkojn !  


MONDA SOLIDARECO estas eldonita en Esperanto kaj franca lingvo papere kaj rete
rete, en Esperanto :
la tuto; en franca : laŭ temoj

Abono : 5,00  

Redakcia komitato :Alain Cavelier, Danièle Charier, Odile kaj Daniel Durand, Bernard Muet, Claude Tellier

Elfrancigis : Daniel Durand

Eldonestro : Daniel Durand

 

MONDA SOLIDARECO
Les Nids
FR 49190 St-AUBIN-DE-LUIGNE (Francio)

La Mondcivitana kiosko- MFSKM 

ENHAVO :

  


Unikoda paĝo realigita de Daniel Durand