Informilo n-ro77 (Majo 2003) de Monda Fonduso de Solidareco Kontraŭ la Malsato


Enhavo je la fino

x-konvencie : ms77eo.rtf

antaŭaj numeroj

  Demokratio kaj evoluo

Kiamaniere la nuna mondo povus labori pripensante sian destinon ? Ĉu ne per demokrata firma kaj daŭra organizo, alivorte, per racia, rigora kaj efika regado de la materiaj kaj homaj riĉofontoj disponeblaj en la kadro de politikaj, ekonomiaj kaj socialaj institucioj sur kiujn povus okazi demokrata kontrolo de la civitanoj ?

Kiu estas la vera ligo inter demokratio kaj evoluo ?

Antaŭ ĉio, la vorto "demokratio" devenas de du grekaj radikoj : "demos", kiu signifas popolo, kaj "kratos", kiu signifas regno aŭ povo. Tial demokratio signifus la popolan povon. Ĝi estas konforma al la homa naturo en tiu senco, ke ĝi estas universala valorsistemo fondita sur agnosko de neforigebla karaktero de la digneco kaj de egala valoro de ĉiuj homoj. Siaflanke la vorto "evoluo" estas komprenebla kiel plurdimensia procezo implicanta rekomponadon kaj redirektigon de la tuto de la sociaj kaj ekonomiaj sistemoj. Ĝi fakte implicas radikalajn ŝanĝojn kaj en la instituciaj sociaj, administraj strukturoj, kaj en la kutimoj kaj kredoj.

Tamen dum longa tempo, en siaj studoj pri evoluo multaj specialistoj pri sociaj sciencoj, koncentriĝis sur la ekonomiaj problemoj, kaj ignoris la esencajn politikajn dimensiojn de la procezo. Kaj prie aperis, ke en la preciza momento kiam multaj "triamondaj" landoj ĵus atingis la celon de Unuiĝinta Naciaro pri kresko de KLP , la loĝantaroj de multaj el ili plu vivis en angora mizero. Tial esploristoj, ekonomikistoj, publikaj povoj kaj edukistoj ekkomprenis, ke io estas malvera en la difino pri evoluo, kiu tro inisistis nur pri ekonomio. De tiam, la batalo por evoluo estas nepre batalo por konkero de libereco kaj de rajtoj ; ĉar la homaj rajtoj resendas al la rajto disvolviĝi. Tiel aperas klara rilato inter demokratio kaj evoluo. Fakte la demokratio tute necesas por harmonia kaj daŭra evoluado. Ĉiu ekonomia kaj socipolitika progreso devas fortikiĝi per demokrata logiko, ĉar la demokratio estas :

Ĝi celas eviti personigon de la povo, la oftajn malrespektojn al la homaj rajtoj, la misregadon. Per si mem la demokratio, tio male de la aliaj politikaj sistemoj (aristokratio, hereda monarkio ktp.) ebligas starigon de ĉiuj pozitivaj valoroj kongruaj kun plenhomiĝo de la civitanoj.

Sed por ke la demokratia sistemo servu la progreson, kompreneble necesas, ke tiuj valoroj eniĝu en la ĉiutagan agadon. Tial la nacioj, kiuj havas certan demokratian sperton devas ankoraŭ plidemokratiĝi por plibone respondi al la defioj de la evoluado. Por ke la globaliĝo estu je la servo de ĉiuj planedaj civitanoj, necesas, ke la institucioj, kiuj nun pli malpli regas la mondon ŝanĝu sian filozofion por respondi al la sociala postulo. Kontrapunkte la monda civila socio, kiu komencis vigle manifestiĝi, plifortigos sian premon kontraŭ la liberalismo, kiu defendas nur la interesojn de minoritato je ĉiuj niveloj. Ĝi invitas objektive kunpreni la pasintan heredaĵon, difinante ludregulojn sen apartismo, efikajn procezojn por lukti kontraŭ maljusteco, iniciatante debaton pri ideoj.

Tiel la memtasko pri nia destino, nia integriĝo en tiu rapide evoluanta mondo prioritate pasas tra la liberiĝo kaj la kresko de la konsiderema penso, tra la rifuzo de la enfermiĝo en sia komunumo kaj tra la akcepto de aliulo kiel aliulo. La iompostioma malkresko de konfido kaj de intereso metitaj de la civitanoj en la politika aktivado ŝajnas al ni konsistigi gravan obstaklon por la estonteco de nia mondo.

Do se ni deziras mondcivitanumi kaj se ni volas kune konstrui la fundamentojn de pli justa kaj pli solidara mondo, ni pripensu tiujn demandojn necesajn al nia estonteco. Ĉu la nuna elito estas preta por komenci la mensan ŝanĝon postulatan de vera demokratio ?

Kiel krei firmajn kaj daŭrajn strukturojn por la apero de tutmonda registaro respektema al la homaj rajtoj ? Ĉu tamen ekzistas alia vojo por redoni viglecon kaj kreivon al nia mondo en la nuna medio ? La nova humanismo antaŭenpuŝu planedan civitismon bazitan sur sento de solidareco kun ĉiuj terloĝantoj, edukadon de infanoj bazitan sur la respekto al la naturo kaj al la vivo, rekonon de justaj leĝoj, elvolviĝon de kreaj kapabloj, ĉar la ĉefa celo de tia edukado estas la formado de ekvilibraj estuloj vivofeliĉaj.

Hotto Abdoulaye


enhavo

Milito, ĝusteco, leĝeco …

Ni komencu per kelkaj difinoj :

"leĝa" = "kio valoras kiel leĝo, rezultas el leĝo, konformas al leĝo". Kiam leĝo ekzistas. Ĝi estas jura nocio. La leĝeco ne estas per si mem demokrata : ankaŭ la totalismaj landoj produktas leĝojn. Demokratio sin devigas estigi la leĝojn el la popola volo.

usta" : tri sencaj niveloj :

1/ " kio estas jure fondita, permesita de regulo, konforma al juro". Ĝi estas rajta nocio, subprodukto de la leĝeco.

2/ "konforma al justeco, al la natura rajto". Ĝi estas filozofia nocio, kiu devenas de la franca Jarcento de la Lumuloj. Ĝi dependas de la moralaj fundamentoj de socio kaj antaŭas la juron (la leĝon), kies direkton ĝi povas determini. La kompreno pri ĝusteco nepre varias laŭ la civilizacioj, la kulturoj. En kio konsistas la natura rajto ? Ĉu ĝi povas esti sama por dikredanto kiel por nekredanto ? Ĉu ekzistas universala ĝusteco ? El kiuj universalaj moralaj fundamentoj ĝi devenas ? Gravaj demandoj en niaj perturbataj momentoj !

3/ "kio estas pravigita (per si mem, pro saĝo, pro racio … )" . Ĝi estas triviala nocio, kiu rilatas al referencoj, kiujn ĉiu povas alproprigi al si laŭ sia kulturo aŭ sia intereso.

Kvankam tion asertis niaj politikuloj kaj komentistoj, la priplorinda milito en Irako estis nek "leĝa", nek "malleĝa", ĉar ekzistas neniu monda leĝo garantiata de monda ekzekutivo. Kontraŭe ĝi evidentiĝis malĝusta laŭ la vidpunkto de tre multaj civitanoj de tiu planedo, kiuj sciigis tion. Sed kio komuna inter la ĝustecoj elmontritaj de Eŭropa agnostikulo, Pakistana islamano, Usona pacaganto, Palestina rezistanto ? Vidu la ĉisuprajn gravajn demandojn.

Ekzistas ĉarto de Unuiĝinta Naciaro kaj multaj internaciaj konvencioj ellaboritaj kaj "ĝustigitaj" (?) en la kadro de Unuiĝinta Naciaro. Ili ne estas leĝaro sed interkonsentoj, kies ratifo devontigas la ŝtatojn (el kiu plejmulto estas neniel demokrata) kontraŭ la aliaj ŝtatoj. Ne kontraŭ la civitanoj de tiu mondo ! Kontraŭ nur la ŝtatoj. Sen io nek iu por garantii ilian aplikadon aŭ sankcii ilian malobservon. Ekzistas neniu tutmonda leĝeco, kiu donas juran bazon al la solvado de la mondaj problemoj. La UN-aj interkonsentoj estas la malnetoj de tio, kio povus fariĝi tutmondaj leĝoj se tutmonda ekzektivo estus starigita. Sed vidu kiom da tiuj konvencioj rilataj al la homaj rajtoj la monde plej potenca "demokrata ŝtato" rifuzas ratifi !

Ankaŭ ekzistas internaciaj agentejoj kaj institucioj taskitaj ellabori interkonsentojn en siaj propraj fakoj kaj observi la plenumadon. Iel ili estas fakaj komisionoj, sed tute profesiiĝintaj, de la Ĝenerala Asembleo de UN. Ili ne havas politikan reprezentecon kaj ilia aŭtoritato estas nur morala, ĉar, krom la nur formala mallaŭdo, ili disponas pri neniu trudodeviga povo. Nur MOK disponas pri tribunalo, kies konsistigo estas ĉia ajn sed ne demokrata.

Ekzistas kluboj, plej ofte el tre riĉaj landoj aŭ ekonomiaj organizoj (OEKE G8, Davos, ktp. ) kiuj kondutas kiel treege potencaj premgrupoj ĉe la naciaj aŭ internaciaj instancoj de ekonomia decido. Tiuj kluboj havas nek leĝecon nek ĝustecon, krom la ĝusteco de la ekonomiaj interesoj de siaj membroj. La akciuloj estas pli bone reprezentataj en ili ol la civitanoj.

Ĵus naskiĝis la Internacia Konstanta Krim-Kortumo, post kelkaj portempaj tribunaloj ligitaj al dramaj okazaĵoj, kiujn neniu kapablis evitigi. En sia fundamento, tiu kortumo estas la sola vera esperiga progreso depost la kreado de UN, ĉar la krimoj kaj la malobservoj de la UN-aj rekomendoj tie povos sankciiĝi. Sed kiu plenumos la sankciojn ? ĉu la ŝtatoj ? kiu premdevigos la ŝtatojn tion fari ? Kaj en la kampoj ne zorgitaj de la UN-filioj, kiu diros la leĝon, kiun ĝi estos taskita aplikigi ? Ĉu ĝi povos krei juron per sia propra jurisprudenco ? sed nu kia estas la demokrata ĝusteco de tiuj selektitaj juĝistoj. Unufraze, se la ĝusteco devas esti, kiel oni tion deziras, demokrata por ke la interesoj de ĉiuj civitanoj de tiu planedo estu juste reprezentataj, ni eniĝas sine de grandega manko.

Demokratia manko !

Kontraŭe, kion oni trovas ? kaj manplenon da laŭdire demokrataj ŝtatoj en kiuj mono pli malpli perversigas la justecon de la popola reprezenteco, kaj tiun "mondan civitanan movadon", kiel bele diras Gustave Massiah, kiu konsistiĝas ĉirkaŭ ĉiuj okazoj donitaj de la solenaĵoj de la diritaj aktoro : la internaciaj konferencoj de la UNa sistemo, la kunvenoj de la Internaciaj Monaj Institucioj, tiuj de G8, tiuj de la riĉuloj de Davos. Kaj nun, pli kaj pli aŭtonome funkciantaj la socialaj forumoj.

Nuntempe, la nura ĝusteco de tiuj socialaj forumoj estas tiu de la kontestado-protestado de tiuj, kiuj estas ie turmentataj aŭ subpremataj de la sistemo de monda (ne-)regeco, aŭ kiuj estas forigitaj de ĝi. Ĝi estas ĝusteco kun la tipo 2 (filozofia), kaj do ankoraŭ treege parta, ĉar multaj konsistigantoj de la tutmonda loĝantaro, interalie afrikaj, islamaj aŭ el eksa Sovetio ankoraŭ ne partoprenas en ĝia konstruado. Tio estas danĝera, ĉar tiu monda movado (prave !) senripoze laboras por transiri de la kontestado al ellaborado kaj proponado de alternativoj, kiuj ankoraŭ reprezentas la multdiversecon nek de la interesoj de la mondaj popoloj, nek de ties kulturaj konsideroj. La multlokiĝo de la socialaj forumoj al niveloj pli proksimaj al la civitanoj estas bona afero, ĉar iom post iom ĝi enkondukos la eksterajn (nur portempe, oni esperas !) organizaĵojn aliĝi (kf Ramallah, Adisabebo ktp. .) Sed tio necesigos tempon, laŭ la lokaj situacioj, kaj ni devas esti kapablaj atendi tiujn estontajn samcivitanojn.

Kaj, je niaj okuloj, la monda civitana movado maltrafos sian devon, se samtempe ĝi ne devigas sin respondi al la demandoj pri la ĝusteco faritaj je la komenco de tiuj pripensoj. Tio estas, krei veran mondan ĝustecon bazitan sur vere universalaj referencoj : ja en diskutado pri ideoj kaj spertoj el ĉiuj devenoj, tiuj referencoj evidentiĝos el la genio de ĉiuj niaj socioj kaj civilizacioj (tial la graveco integri la eksterulojn). Ni emfazu, ke por esti kohera, ankaŭ la civitana movado devos demokratiĝi (kiom da NŜO estas vere demokrataj ? Kiamaniere garantii la demokratecon en reta laboro ? … ).

Kiam ĝi sentos sin sufiĉe matura, tiam la civitana movado ne povos eviti transiri de la ĝusteco al la leĝeco, kontribuante ekde sia nova monda kulturo, plenigi la gigantan demokratan mankon de la nuna internacia sistemo.

Mondaj leĝoj ? diritaj de monda civitana elektitaro ? mondaj ekzekutivo kaj justico ? federacioj da federacioj ?

Multaj tute ne simplaj demandoj, kiuj ne trovos respondon en la nepre partaj pripensoj (do partiaj) de kelkaj izoluloj, kvankam ilia volo estas plej laŭdinda.

Konstrui la ĝustecon de la tutmonda regeco por starigi sian leĝecon ! … Ĉu ne bela programo ?

Globidar (laŭ Alain Cavelier)


enhavo

El la leterkesto :

(atesto) : Dum niaj laboroj sine de la laborgrupo "D.R.Kongio" en la kadro de apogo al la evoluprojektoj subtenataj de "Caritas", mi emfazis, ke oni interesiĝu pri la stokoj kaj pri ties utileco por la prinutra sekureco de la malriĉaj familioj.

Fakte referencante al artikolo publikigita en la bulteno eldonita de Monda Fonduso de Solidareco Kontraŭ la Malsato, ni opinias ke la starigo de firmaj strukturoj de stokado povus esti iniciatita profite al la kamparanaj organizaĵoj kaj la malriĉaj loĝantaroj, kiujn ni subtenas, kun la jenaj celoj :

Tiuj stokoj havos sezonan karakteron, tamen gardante certan sekurigan kvanton por ebligi la relanĉon de la kultivsezono kaj/aŭ fronti mankperiodon. Tiu strategio certe kostas malpli ol ĉia armado … Daŭrigote …

Michel Mudjir
Solidareco-Partnereco Norda-Suda (Bruselo)


enhavo

Agrokultiva projekto en Burkinio

La gea grupo Bè-tiou en la vilaĝo Tovor estas vilaĝa grupo en la departemento Zambo, provinco Ioba en Burkinio. Kreita en 1997, ĝi konsistas el 16 homoj . S-ino KPODA Bernadette prezidas ĝin, kaj S-ro MEDA Roland, sekretario, plenumas de du jaroj la korespondadon kun la mondfondusa administranto taskita per la burkinaj dosieroj.

La grupo Bè-tiou disponas pri kolektiva 12-hektara kampo, pri rizparcelo, kaj pri kaso por la malgrandaj elspezoj. La grupo Bè-tiou petas la financadon de projekto pri tradicia agrokultivo kun aĉeto de bovparo, de azeno, de agrokultiva materialo (ĉaroj, plugiloj …) kaj de necesaĵoj (grasumoj, pesticidoj, … )

La projekto celas la memsufiĉecon de la grupanoj kaj de iliaj familianoj. En la verkado de sia projekto kaj pli precize de la dataro de la kvinjara pruntorepago, la membroj planas individue doni sian nomon kaj promesi repagi la seninterezan pruntan parton, kiu estus konsentita de Monda Fonduso de Solidareco Kontraŭ la Malsato.

Situanta je 140 km de la urbo Bobo Dioulasso, tiu grupo ricevis la viziton la 18an de decembro 2002 de S-ro Dramane Traoré, responsanto de la NŜO AKAP por konsili, kadri la grupon Bè-tiou, kiel regule pri la pluzorgado de la dosieroj sine de Monda Fonduso. La NŜO AKAP mem estas membro de Monda Fonduso kaj jam kadras plurajn mondfondusajn grupojn en la sektoro de Bobo Dioulasso.

Tiu renkontiĝo estis riĉa je instruoj kaj devas atingi, kiel skribis tion la sekretario Roland MEDA, al parta repreno de la projekta dosiero por integri la konsilojn de la NŜO AKAP : " la kunveno daŭris de la 12a ĝis ĉirkaŭ la 15a. Ni estis tre kontentaj, la kunveno bone okazis, kaj ni multe dankis Dramane kaj dezirus, ke li revenu ĉe nin. Tuj kiam la projekto estos reviziita, la Ĝenerala sekretario de la grupo iros al Bobo Dioulasso por vidi Dramane. Dramane TRAORE estas vere tre entuziasmiga homo."

Ni plej kore deziras sukceson al la grupo Bè-tiou por argumenti la fareblecon de tiu agrokultiva projekto kaj poste por ties realigo en la vilaĝo Tovor.

Christian Trianneau


enhavo

Burkina multfronta NŜO

Fondita en 1985 RHKDS Rondo de Helpo, Klerigado, Dungado kaj Staĝo, estas juna NŜO kiu celas kontribui en la ekonomia kaj sociala progreso per la klerigado, la informado, la dungado kaj la memokupiĝo de la junuloj. Prezidata de Souleymane DRABO, ankaŭ loka responsanto de la Mondcivitanoj en Vagaduguo, RHKDS intervenas kaj ĉe la plej senhavaj loĝantaroj per sociala prizorgado ĝis humana helpo, kaj pli speciale ĉe la studentoj kaj senlaboruloj per klerigado kaj dungado.

La ekstrema malfirmo, kiun RHKDS regule renkontas ekzemple dum malsatega periodo kiel okazis en 2001 en la sektoro de Tougan, instigis la NŜO traserĉi partnerojn en multaj direktoj por doni al si la kapablojn elirigi siajn samlandanojn el la mizero. En tiu spiritostato RHKDS serĉas formojn de ĝemeliĝoj, de patronado de orfoj, sed ankaŭ grenojn, vestojn, diversajn materialojn kaj ekipojn, medikamentojn kaj aliajn nenovajn aferojn por la distribuado al la plej senhavaj homoj.

RHKDS serĉas ankaŭ financadojn por la realigado de malgrandaj evoluprojektoj. Tiamaniere Souleymane DRABO, kiu estas mondcivitano, tute nature eksciis pri kreado de la Mondcivitanoj : ia tutmonda afrika ŝparkaso, kiun en Eŭropo oni nomas "mutuala societo" nome Monda Fonduso de Solidareco Kontraŭ la Malsato.

La NŜO RHKDS en Tougan nun estas membro de Monda Fonduso ekde 2001 pri la unuaj individuaj membroj de la asocio. La NŜO ankoraŭ ne transiris la dujaran kotizintecon por rajti pri la studado de projekto fare de Monda Fonduso. Ĝi ankoraŭ ne havas mondfondusan vilaĝan grupon en TOUGAN.

RHKDS jam iniciatis pri la komunuma centro alnomita "Jacques TASSIN" en Tougan, inaŭgurita la 9an de marto 2002. Dank'al Jacques TASSIN, ĉefa administranto de UNITAR, forpasinta unu jaron antaŭe, RHKDS ekkonis la Fonduson 1% Disvolviĝo en Svisio kaj povis realigi la komunuman centron "Jacques TASSIN".

Por pliaj informoj aŭ proponoj de helpo al tiu NŜO, skribu al :

S-ro Souleymane DRABO, Prezidanto
ONG CAFES, 01 BP 6368, 01 Ouagadougou,
Burkina Faso ;
drabo63@hotmail.com

ChT


enhavo

Kio pri la projektoj ?

Mallonge el Benino

La Kvin-Fingroj (dosiero n-ro 01.01.BJ) aĉetis la terenon, kie estos konstruata ĝia manioklaborejo. la dua financparto estis ĝirita en aprilo.

Mallonge el Togolando

Bafana-Bafana (dosiero n-ro 93.02.TG) : la grupo reorganiziĝis. DERMANE Midjima filo de DERMANE Assoumanou, transprenis la taskon de sia forpasinta patro. Ankaŭ deĵoras sekretario (INOUSSA Tchakijébou) kaj kasisto (ASSOUMANOU Aridja). 6 nunaj mondfondusanoj el la grupo estas malpli ol 30jaraj kaj la 7a malpli ol 40jara... TAPKO firme klopodis por ke la junuloj transprenu la torĉon.

Nervozigitaj bovoj enbatis la murojn de la bovejo. Kosto de la plifortikigo : 280.740 F CFA. 3 bestoj estis venditaj por repagi la prunton (180.000 F CFA). La anoncita estonta repago valoros nur 121.208 F CFA anstataŭ 242.416 F CFA laŭ la kontrakto. Tamen tio estas tre pozitiva !

Rhincami (dosiero n-ro 94.01.TG) repagis novan parton de sia prunto, kio altigas ĝian repagan procenton je 85 %. Oje ! Ankoraŭ malgranda peno kaj la saldo estos atingita !

La Kuraĝulo (dosiero n-ro 96.05.TG) : la projekto normale evoluas ; la repagon de la unua jarpago antaŭvidita por oktobro 2002 estis prokrastita por ebligi la aĉeton de bovoj. Tiu repago estas anoncita por tiu ĉi monato.

Miwovoni (dosiero n-ro 96.08.TG) : la kokinbredado ne sukcesas ; la grupo ĵus provis relanĉi trian bandon, ĉiufoje ŝanĝante la kokinan varion . Simptomoj : malalta ovnaskokvanto, alta mortokvanto. La bestkuracisto ne komprenas. Pro tio 7 membroj el la 11 de Miwonovi forlasis la grupon, kio estas nekomprenebla, ĉar ili sukcese kondukis aliajn aktivofakojn (magazeno de agrokulturaj varoj, fiŝbredado). Ni suspektas aliajn problemojn kaj ne forigas, denove, malbonfaron. Sed la restantoj de la grupo korespondas kaj provas daŭrigi. Misio de la komitato de projektopluzorgado, konsista el S-roj GABA Adama (Grupo La Gloro) kaj AKAKPO Justin (konsultdona eksperto) renkontis ilin sub patronado de 3A la 30an de aprilo.

La Grupo de la Agro-Produktistoj de Ayede (dosiero n-ro 98.04.TG) : la rizpolurejo funkcias ; la motorkultivilo kaj la plugilo estas aĉetitaj ; la utiliganto ricevis prian klerigon.

Elemawussi (dosiero n-ro 00.02.TG) plenumis la unuan projektofazon, la dua financparto estas ĝirita, post denovaj problemoj kun la banko taskita per la ĝiro !

Agrokultiva Grupo Estonteco (dosiero n-ro 00.03.TG) : la gea grupo Estonteco en Lome (Togolando) petis la financadon de legomkultiva projekto. Tiu projekto estos prezentata al vi en estonta numero.

Kunveno de la Komitato de Projektopluzorgado alvokita de 3A okazis la 9an de aprilo por solvi la problemojn pri malfruiĝo de la kotizoj kaj de la pruntaj repagoj. S-ro GUEDE Kossi, prezidanto de la grupo Mawuena, sin devontigis finpagi la prunton de la grupo antaŭ la fino de 2003 kaj zorgi la kotizojn ekde fino de junio. Delegitaro el S-ino AKPAKI Constance (groupement Estonteco) AKAKPO Justin (jam nomita) kaj AGBELI Senam (individua membro) iris ĉe la grupon La Ĝojo la 3an de majo.

AC


enhavo

La Nordaj retoj kaj Kongio

REK

La legantoj de Monda Solidareco konas Reton Eŭropan por Kongio al kiu Monda Fonduso aliĝis en 1994. REK estis kreita iom antaŭe kiam en Zairio la Suverena Nacia Konferenco provis starigi transigan programon inter la diktatoreco de Mobutu kaj demokratio. Tiam konsistiĝis kunaranĝado el eŭropaj organizaĵoj por starigi evoluprojektojn kun landa intereso. Sin bazante sur la sperto de la Regiona Konsilantaro de la NŜO de Sud-Kivuto, Reto Eŭropa por Zairio instigis la NŜO de ceteraj regionoj fondi siajn proprajn Regionajn Konsilantarojn, la RKNŜPO, poste tutlanda strukturo stariĝis, la TKNŜPO. Poste REZ organizis aŭ subtenis interŝanĝojn inter regionoj kaj inter Zairio kaj Eŭropo, financis ekipaĵon informadikan kaj por telematika ligado, klerigojn tiajn, kia la projekto de kreado de radio por la progreso… Kiam Zairio fariĝis Demokrata Respubliko Kongio REZ fariĝis REK kaj sin provizis per statuto.

CCAC - GLAN

1994 estas la jaro de genocido en Ruando : almenaŭ 500.000 viktimoj en Ruando, 2 milionoj da rifuĝintoj en Sud kaj Nord-Kivuto (Zairio), kaj drama situacio en Burundio. Tiam la eŭropaj religiecaj organizaĵoj kreis du retojn por respondi al la urĝeco de la situacio en Ruando, kiun oni necese konsideru en ĝia geopolitika ĉirkaŭaĵo. La katolikaj organizaĵoj kreis CCAC (Kristana interaranĝo por meza Afriko) dum la protestantaj organizaĵoj kreis GLAN (Great Lakes Advocacy Network = Pleda reto por lagega regiono). Poste CCAC kaj GLAN malfermis komunan sekretariejon en Belgio kaj entreprenis politikan pledan laboron ĉe la eŭropaj decidantoj por la aferoj koncernantaj Ruandon kaj Burundion.

1996 : en Sud-Kivuto ekestis ribelado kontraŭ la Mobutista povo, sed kiu fakte subcelis multajn aliajn interesojn. Tiu ribelo, alnomita de kelkaj "liberiga milito" ekflamigis la preskaŭ tutan landon, forpelis Mobutu el Zairio kaj instalis patron Kabila en aprilo 1997 en Kinŝason. Tiam multaj opiniis, kaj ankaŭ ni en Monda Fonduso, ke finfine venos tempo por paciĝo kaj ekonomia relanĉo. Sed tio tre mallonge daŭris, ĉar nova plurpartia ribelo komenciĝis en 1998, minacanta la landon per efektiva disiĝo.

Ekde 1996 REZ/REK pro neceso sin lanĉis en laboron de kontaktoj kaj de diversaj rilatoj kun la politikuloj, la eŭropaj, universitataj aŭ evolusubtenaj institucioj, la ĵurnalistoj, por ke la politika demando pri Kongio eksa Zairio estu korekte traktata, kaj do ankaŭ interne de pli granda geopolitika spaco inkluzivanta Ruandon, Burundion kaj aliajn limajn landojn. Tiel la analizoj kaj celoj de REK samiĝis kiel tiuj de CCAC/GLAN.

Al kunfandiĝo

Nu kial ne labori klare kune ? Por respondi al tiu demando REK decidis taksigi sin far eksteraj spertuloj. La raporto de tiu ekspertizo konkludis al evidenta intereso de kunfandiĝo inter la tri retoj. Tiu kunfandiĝo estas nun decidita kaj naskos je la 1a de januaro 2004 vastan reton kun pli ol cent eŭropaj organizaĵoj por la politika pledado favore al meza Afriko aŭ Lagega Afriko.

Sed kio pri Monda Fonduso en tio ?

Monda Fonduso estas transnacia mutuala asocio por la financado de evoluprojektoj. Kompreneble ni agnoskas la utilecon fari la necesajn premojn por ke la eŭropaj decidantoj faru la konvenajn decidojn. Sed nia statuta celaro ne iras ĝis tio, kaj ni ne estas sufiĉe da volontuloj por lanĉi nin en ĉiajn pliajn operaciojn. REK interesis nin dum ĝi zorgis pri disvolviĝo kaj pri interrilatigo kun la kongaj partneroj tra la RKNŜPO. Ĉar nun ĝia celaro estas ekskluzive politika, ŝajnas racia eliĝi el tiu organizo. Tion decidis nia Administra Konsilantaro la 12an kaj 13an de aprilo.

Sed ni ne finstrekas sub naŭjara kunlaborado : La bultenoj de REK estas konsulteblaj en nia interreta paĝaro "mondcivitanoj - monda fonduso" kaj plu restos tiaj ĝis la nova strukturo devenonta de la kunfandiĝo REK-CCAC-GLAN kreos sian propran interretan paĝaron.

9 jaroj ebligis al ni teksi kelkajn ligojn kun nombro da belgaj, nederlandaj, svisaj… organizaĵoj. Tiuj ligoj daŭros.

Kaj verŝajne ni retrovos la novan reton tra CEIP/CRID, kiu de nun interesiĝas pri tiu granda reto, ĉar pluraj organizoj membroj de CEIP jam partoprenas en la kunfandiĝantaj retoj.

Do ek al nova formo de subteno al nia mutualistaj amikoj de Kongio !

Daniel Durand


enhavo

Saluton

Oje !

Mia unua Ĝenerala Asembleo !

 

Mi Globidar, kvankam eta, ricevis invitilon por ĉeesti la eŭropan Ĝeneralan asembleon la 1an de marto 2003. Tio okazis en Joué-lès-Tours.

Ili estas 12 : 7 administrantoj, la ceteraj estas ekskuzitaj, 5 membroj de Monda Fonduso kaj mi. Mi ne moviĝis, nenion diris sed multe observis. 72 rajtigiloj estas nombritaj kaj dividitaj inter la ĉeestantoj…

Kaj ĉio komenciĝas… La Ĝenerala Sekretariino (mi diras Sekĝen, pli rapide, malpli emfaze, ĉu ?) do Sekĝen legas la agadan raporton. Eble rito. Ŝi komencas per la vivo de la asocio - kvazaŭ la ĉeestantoj ne jam sciis ! - per tiuj kiuj bedaŭrinde forlasis nin, per tiuj, kiuj eniris la vivon de la Administra Konsilantaro. Superflue ! se ŝi regule legus la bultenon, Sekĝen scius, ke mi jam prezentis ilin al vi ! Poste ŝi rememorigas la mision de Christian Trianneau kaj Yaovi Kuadjo en Burkinio ; ankaŭ tio estas en la bulteno, MS n-ro 75. Reelekto de la estraro, ŝanĝo de asocia sidejo, mi ekenuas. Kaj jen subite min trafas la plej viva emocio iam ajn travivita de mi. Miksitaj neeltenebla paniko kaj intensa jubilado : Sekĝen anoncas mian naskiĝon. Mi tre fieras, ĉar oni parolas pri mi. Sed… kaj se la asembleo ne volus pri mi, kun ĉiuj siaj rajtigiloj ? Mi ektremas. La kontentaj, bonvenigaj mienoj esprimitaj sur ĉiuj visaĝoj kvietigas min. Mi estas aplaŭdata ! Oje ! Oni eĉ diras "Globidaranoj" por la membroj de Monda Fonduso ! Neimageble !

Mi oportune ĉesigos la laŭtlegadon de la agada raporto, la ĉefa afero ĵus estas dirita, ĉu ne ?

Sed Sekĝen nekonfuzeble plu legas. Ŝi pravas, ĉar tre interesa estas tiu procezo de demokratigo de Monda Fonduso en Afriko.

En la regiono Okcidentafriko, komitatojn por la projektopluzorgado starigis la globidaranoj : 3 en Togolando, 1 en Benino kaj 3 en Burkinio. La balotelektoj de la delegitoj de tiu regiono prepariĝas malgraŭ certa malfruiĝo laŭ la antaŭvidita kalendaro.

En la regiono Mezafriko, precize en Kongio, la globidaranoj sin organizas, kunvenadas, konsistigas laborkomisionojn. Tre kuraĝige !

Observinda, laŭ mi Globidar, estas tio, kiel solidareca reciprokeca spiritostato elvolviĝas, kiel ĉirkaŭ nutrocelaj projektoj teksiĝas rilatoj inter homoj, kiel organiziĝas iom post iom responsa kaj respektema socio. Fidu al Globidar, mi pripensos pri tio.

Neeble nun : Sekĝen plu parolas !

Nun, ŝi diras, ke 40 dosieroj estis ekzamenataj en du jaroj kaj 8 financitaj aŭ financataj. Ŝi ankaŭ diras, kaj pri tio ŝi estas videble ĉagrenita, ke la kotizoj kaj pruntorepagoj ne ĉiam estas pagataj kiel promesite.

Fine ŝi ekparolas pri "Strategio kaj disvolviĝo" kaj raportas pri ĉio, kion la Administra Konsilantaro faris, kion ĝi planas fari (bonan kuraĝon !) : reformuli la solidarecajn kontraktojn, okazigi someran universitaton, lanĉi "butikon", kie ili vendus kartojn, ĉemizojn … Ĉu vi kredas, ke ili havos la mezuron eta kaj tute ronda ? Ekhavi unu ŝatus mi ! Kaj poste temas pri animadoj, pri diversaj partnerecoj, interalie kun CEIP kaj SUD. Kaj bat sur la fingrojn de Sekĝen : ŝi forgesis REK.

Fine post mallonga raporto pri la 20jariĝo de Monda Fonduso, oni atingas la konkludon, mildan konkludon se mi bone komprenas : multaj sukcesoj, sed ankaŭ malfacilaĵoj, kaj ankaŭ la neceso ankoraŭ plilarĝigi la Administran Konsilantaron. Mi deziras trankviligi Sekĝen kaj la administrantojn : tie ĉi estas mi, Globidar.

Kaj ĉiuj ekparolas, diskutas ! Kia agiteco ! Kaj kio estus la funkcio de eventualaj lokaj grupoj da globidaranoj ? Kaj kiun informadon pri Monda Fonduso faras la Civitanoj de la Mondo ? Kaj kion oni povas fari por la repagoj de prunto, por la kotizoj ? Kaj kiel partopreni, helpi Mondan Fonduson ? Kaj, kaj, kaj … kapturnige !

Ej ! Ĉiuj levas la manon, tio ebla partoprenas en la rito. Ha, ili unuanime adoptas la agadan raporton kaj la ŝanĝon de asocia sidejo. Sekĝen iom laca, kiel mi, lasas la parolon al la kasisto.

Nu, miaj amikoj, mi ne scias kiel rakonti la sekvon. La Granda Arĝentulo ĉion klarigas : "Estas tiom sur tiu konto, tiom sur tiu alia, oni pagis tiom por la projektoj, elspezis tiom por tio, tiom por tio ĉi, ni iom superis la 15 % por funkciaj kostoj, sed tio estas komprenebla pro la aĉeto de la maŝino, kiu presas tiel belan bultenon, ;.." Mi esperas, ke vi disponas pri la financa bilanco ĉar mi, Globidar, perdiĝas tra tiuj nombroj, ne kiel Granda Arĝentulo, kiu komfortumas en ili. Kaj jen ! La rito, ankoraŭ la rito … per manlevo ili aprobas la financan raporton unuanime minus unu sindeteno ĉar la kontreviziantone povis kontroli la kontojn antaŭ la ĝenerala asembleo. He ja, volonteco rabas multe da tempo.

Mi faris min eta dum la momento de Ĝenerala Asembleo, kaj fidu al Globidar, mi rediras al vi, tio estas serioza.

Ĝis la estonta Ĝenerala Asembleo, mi petas vin, multope venu !

Globidar.


enhavo

RICEVITAJ KOTIZOJ kaj DONACOJ (en Eùroj)

Januaro 2003 : 1 399

Februaro 2003 : 3 169

Marto 2003 : 1 785

 


Traduknotoj

 NŜO = Ne-Ŝtata Organizaĵo. Tiu nomo pli pravas ol Ne-Registara Organizaĵo

La tradukinto atendas viajn demandojn kaj rimarkojn !  Revizianto estas serĉata.


MONDA SOLIDARECO estas eldonita en Esperanto kaj franca lingvo papere kaj rete
rete, en Esperanto :
la tuto; en franca : laŭ temoj

Abono : 5,00  

Redakcia komitato :Alain Cavelier, Danièle Charier, Odile kaj Daniel Durand, Bernard Muet, Claude Tellier

Elfrancigis : Daniel Durand

Eldonestro : Daniel Durand

 

MONDA SOLIDARECO
Les Nids
FR 49190 St-AUBIN-DE-LUIGNE (Francio)

La Mondcivitana kiosko- MFSKM 

ENHAVO :

  


enhavo