Informilo n-ro79 (Decembro 2003) de Monda Fonduso de Solidareco Kontraŭ la Malsato


Enhavo je la fino

pdf - formato

antaŭaj numeroj

 

La alia civitaneco

La demokrata aktualeco de Monda Fonduso malofte estis tiel densa kiel nun : en oktobro, ni partoprenis oficiale kaj unuafoje en Plena Kunsido de la Kongreso de la Popoloj. En novembro, ni estis engaĝitaj en preparado kaj partoprenado en pluraj aspektoj de Eŭropa Sociala Forumo, kaj post kelka tempo, tuj kiam la lokaj kondiĉoj ebligos ĝin, okazos la unua okcidentafrika Ĝenerala Asembleo de Monda Fonduso.

Ili estas tri eventoj nete apartaj, ne kompareblaj pri celoj, investitaj rimedoj, kaj koncernataj kulturaj medioj, sed kiuj evidentigas certan ideon de socia vivo. Ja balotilo estas unua indico pri demokratio, sed ne sufiĉa. Kiomfoje ni vidis demokration konfiskita de tiuj mem, kiuj ricevis mandaton ? premoj el multaj specoj sur la elektitojn estas tiaj, ke ili apenaŭ povas gardi la direkton de kampanjaj promesoj. Konate. Fronte al tiu risko aŭ al tiu realeco, izolbudo ne staras kiel atingejo de la civitana klopodado, sed kiel vera ekirejo de sociala (n1) aktiveco kohera kun la voĉdono. Tiu sociala aktiveco povas ampleksi diversajn formojn ekde loka interhelpado ĝis debatoj aŭ antaŭenpuŝo de universalaj valoroj, pasante tra ĉiaj asociaj, sindikataj aŭ politikaj engaĝiĝoj. Kaj finfine tiu sociala aktiveco aperas kiel vera proponforto al la politikaj aŭ ekonomiaj responsantoj, por ke de la proponoj naskiĝu leĝoj kapablaj certigi harmonian progreson de la homaro.

Jen fakte la mesaĝo, kiu estiĝas el la diversaj socialaj forumoj ĉu mondaj (Porto Alegre, Mumbai) ĉu regionaj (Afrika, Eŭropa...). Ankaŭ al tio ekpaŝis la Kongreso de la Popoloj decidante pri la kreado de Konsultiĝa Asembleo, kiu invitos same la partnerajn organizojn kiel la civitanan esprimon per konstantaj aŭ temaj forumoj. Kaj ĉu tio ne estas ankaŭ la klopodo de la okcidentafrikaj mondfondusanoj ? Ekde la Federacia Asembleo de Abomey-Calavi, en Aŭgusto 2000, stariĝas procezo por ke la mondfondusa vivo organiziĝu kaj por ke la regiona Ĝenerala Asembleo de 2004 en Ouagadougou rolu kiel proponforto al la Administra Konsilantaro.

200 jarojn post la malrapida retrovo de la universala balotado, 100 jarojn post la rekono de la rajto je libera asociiĝo, la civitano estas akiranta novan statuson. La Regato, kiu ĝi estis ankoraŭ, eĉ kun voĉdonrajto, fariĝas plena civitano, Partoprenanto kun kiu la responsantoj devas de nun kalkuli.

Daniel Durand


Eĥoj el Kongreso de la Popoloj

Jam de longe ni ne parolis pri la Kongreso de la Popoloj en nia bulteno. Necesas diri, ke dum deko da jaroj ĝi pli malpli dormetis.

Henri CAINAUD, unu el la elektitaj Delegitoj, pro la peto de la Ĝenerala Sekretariino Renée MARCHAND, konsentis pri laboro por relanĉi la aktivecon de la Kongreso de la Popoloj. Tiucele du kunvenoj estis organizitaj kun helpo de Registrolibro de la Mondcivitanoj, la unua en Dabo (Mozelo) en septembro 2002, la dua en Diĵono en marto 2003. Kaj tie ekfunkciis la regula procezo al Plena Kunsido de la Kongreso de la Popoloj, kiu okazis la 25an, 26an kaj 27an de lasta oktobro en Parizo.

La unua tempo de tiu Plena Kunsido temis pri larĝa situacia konstato de la demokrata tutmondismo. Tiucele invitoj estis faritaj kaj multaj organizaĵoj jese respondis : Internacia Konsilio por Tutmonda Aŭtoritato pri Medio CILAME, Mondfederaciistoj, Tutmondista Konstanta Komitato (federacianta dekkvinon da organizaĵoj), esperantistaj organizaĵoj el kiuj Esperanta Civito, Instituto por Tutmondismaj Studoj... kaj kompreneble Monda Fonduso de Solidareco Kontraŭ la Malsato.

La dua tempo atingis plurajn gravajn decidojn, el kiuj novan balotelektan sistemon por la Kongreso de la Popoloj, kaj kreadon de Konsultiĝa Asembleo ĉe la Kongreso de la Popoloj. Por validiĝi, tiuj decidoj estu ankoraŭ submetitaj al kelkaj perkorespondaj voĉdonoj ; ni do atendos por ilin prezenti pli detale.

La kompleta protokolo de la Plena Kunsido de la Kongreso de la Popoloj (20 paĝoj) estas havebla en Esperanto, franca aŭ angla ĉe la butena adreso.

DD

 

Kio estas la Kongreso de la Popoloj ?

Ĝi estas elektitaro reprezenta de la monda loĝantaro, aŭ almenaŭ de ties malgrandeta parto, kiu enregistriĝis en la mondaj listoj de voĉdonantoj. La ideo pri tutmonda asembleo devenas de la dudekaj jaroj. Realigo estis provita unuan fojon fine de 1950- komence de 1951 dum Asembleo okazinta en Ĝenevo, kiu malsukcesis, kaj duan fojon en 1963 en Bruselo dum kongreso, kiuj kunvenigis la ĉefajn tiamajn tutmondistajn organizaĵojn. Tiu Brusela Kongreso lanĉis procezon, kiu rezultigis unuan transnacian balotelekton en 1969 ; poste balotelektoj sin sekvis ĝis la deka en 1998. Pro tiuj balotelektoj, kiuj koncernis ĉirkaŭ 100.000 voĉdonantojn en 120 landoj, la Kongreso de la Popoloj entenas nun 20 elektitajn Delegitojn kaj 20 anstataŭajn Delegitojn.

Kiuj estas misio kaj rolo de la Kongreso de la Popoloj ?

La ĉefa misio de la Kongreso de la Popoloj estas malfermi vojon al tutmonda demokratio. Ĝia fina celo estas la konsistigo de Monda Konstitucia Asembleo. Sed ne atendante tian rezultaton la Kongreso de la Popoloj publike deklaracias pri aktualecaj aferoj, kiuj endanĝerigas la estontecon de la homa komunumo kaj de la planedo ; ĝi povas starigi aŭ aprobi instituciojn por laboro de pripensado aŭ de agado pri la gravaj mondaj problemoj. Ĝi povas ankaŭ prilabori aliajn mondutilajn taskojn.

Kiu estas la situacio de Monda Fonduso en tiu procezo ?

Monda Fonduso de Solidareco Kontraŭ la Malsato devenas de komisiono " Malsato kaj Disvolviĝo " de la Mondcivitanoj. Statuto estis redaktita komence de la jaro 1982, kaj en septembro de la sama jaro, dum Plena Kunsido en Brighton Monda Fonduso ricevis la konsenton de la Kongreso de la Popoloj pro ĝia mutualisma kaj tutmondisma karaktero.


GMO aŭ ne GMO ? Maltrafa demando ! (sekvo)

En Monda Solidareco numero 78, ni provis simplan klarigon pri transgenetiko por ekhavi opinion pri la problemo de la transgenetikaj organismoj, nomitaj "GMO" (genetike modifitaj organismoj). Hodiaŭ ni pasas de la scienca kono, kiu ebligas manipuli vivaĵon, al la teknologia aplikado, kiu rilatas kun la uzado, kiun oni faras el tiu kono. Kaj tie aperas la perversioj... Kial ?

Ni tuj diru, ke la ŝlosilo, kiu malfermas la rigardadon sur ĉio, kio sekvas estas jena : transgenetiko multe kostas ! Multe kostas pri farscio, pri ekipoj, pri alĝustigoj, pri kontroloj.

Nu por pasi al teknologia stadio de grandskala produktado, necesas multege investi : nur gravaj plurnaciaj societoj kun helpo de bankoj havas rimedojn tion fari. Kaj fakte la tuta produktado de la transgenaj organismoj tra la mondo kuŝas nun inter la manoj de kvin el tiuj societoj. Tiuj ĉi ne estas, malgraŭ la reputacio, kiun ili serĉas ekhavi, homamaj societoj agadantaj por la bono de la homaro. Ilia celo estas unue estigi kiel eble plej rapide profitojn, sub la preteksto, ke por lanĉi novan produkton ili prenas riskon, kiu pravigas rapidan kompenson de la investoj.

Do ili sercas agi rapide... tro rapide, ĉar el tio fluas serio da konsekvencoj, kiuj estas almenaŭ alarmigaj. Ni mallonge pristudos kelkajn, sciante ke la spaclimo de nia prezento devigas nin elekti la plej videblajn.

1/ Kiu utileco ? La ĉefa demando laŭ ni, kaj la malpli traktita en la gazetaro jenas : transgenaj organismoj por kion fari ? Alimaniere dirite, kiujn novajn karakterojn enigi en kiujn kultivatajn aŭ bredatajn variojn por respondi al realaj bezonoj kaj estigi senteblajn progresojn ? Ĉu niaj mondfondusaj amikoj ne dezirus disponi pri varioj de pluva rizo kun alta rendimento, rezistaj al malsanoj kaj nematodoj ? aŭ pri varioj de maizo aŭ de fazeoloj resistaj al sekeco aŭ al salhaveco ? aŭ pri varioj de ignamo aŭ de manioko riĉaj je nutraj proteinoj ? aŭ pri zebuaj rasoj, kiuj produktus multe da bona lakto ? Certe, ĉu ? Nu, proponojn de transgenetiko en tiu senco ĉu oni vidas ? ne ! ne sufiĉe profitodona... La fabrikistoj interesiĝas ĉefe al la "portantaj" merkatoj de la riĉaj regionoj modifante maizon, sojon, kolzon, tomaton, ktp. laŭ karakteroj, kiuj neniel rilatas al la bezonoj de la malriĉaj regionoj. La karikaturo de tiu konduto estas la kreado de kulturvarioj rezistaj al totala herbicido : tio reprezentas neniun plibonigon de la ekologiaj kapabloj aŭ eĉ de la koncernataj plantoj, sed tio certigas la ĝeneralan utiligon de tiu herbicido... produktita de la sama firmao je prezo tro kosta por la sudaj savanoj (n2).

2/ Blinde ! Tuj post la elekto de la tekniko por fabriki la transgenajn organismojn, la plej rapida maniero ("bombardado" al celĉeloj de la "plibonigota" organismo per la novaj elektitaj genoj, el partiklo-bombardilo) estas ofte preferata ol maniero pli preciza (enigo de novaj genoj per biologia vektoro, ekzemple per bakterio).

Rezultas el tio, ke la enigo de la novaj genoj en la celĉelojn okazas hazarde : kiam la enigo sukcesas (n3), oni ne scias kie precize lokiĝas la novaj genoj en la kromosomojn, nek po kiom. Kaj oni ne scias, ĉu tio povas efiki sur la globan biologian funkciadon de la ĉelo kaj de la organismo...

3/ Skuege ! Transgena organismo estas nova vivaĵo, kies enkondukon en agran, bredan aŭ akvan medion oni devas zorge priatenti : ĝian efikon sur la vivantan medion oni ne apriorie konas. Necesas do zorgeme kaj longe observi tion, kio okazas antaŭ ol disvastigi kaj ĝeneraligi ĝin. Tiu malrapida prudenteco neakordigeblas kun la postulo de tuja financa rendimento de la firmaoj, kiuj produktas tiujn organismojn. Nu okazas, ke la nekontrolata dissemado de la novaj karakteroj ekde la transgenaj plantidoj al sovaĝaj planto estas klare timeginda, ĉu pro la naturaj interspeciaj krucadoj, ĉu tra la bakteria flaŭro de la grundo. En tiu kazo, ĉu oni bone imagas la konsekvencon de la dissemado de karaktero ekzemple pri rezisto al herbicido (n4) ? Aliflanke ĉu oni bone imagas, pli ĝenerale, la efikojn sur la biodiversecon de la enkoduko de organismo kiam ĝi prezentas fortajn konkurencajn avantaĝojn (n5).

4/ Kaj pri nia sano ? Ni konfesu, ke la temo pri homa nutrado estigas la plej malpravajn fantasmojn, tiom malmulte probable estas, ke la karakteroj sur kiujn portas la transgenetiko estas ligitaj al homa tokso. Sed la nutraj kutimoj staras inter la plej rigidaj kulturaj trajtoj (n6), tial ekzistas notendaj psikologiaj rezistoj. Tamen la enkonduko de nekutimaj proteinoj en la vegetalaj aŭ animalaj nutrofontoj destinitaj al homo povas estigi, ĉe kelkaj personoj, alergiajn netolerojn malfacile antaŭvideblajn, ĉar temas pri tre individuaj reagoj, kies determinismo estas ege kompleksa. Temas pri ĝenerala medicino, malfacile priparolebla.

5/ Ĉu nova formo de ligita laboro ? Same kiel pri hibridaj semoj el unua generacio (la "F1-hibridoj") agrikulturo ne povas destini parton de sia rikolto de transgenaj grajnoj al resemado de siaj kampoj dum posta sezono. Fakte, aŭ tiuj semoj fariĝas multe malpli produktivaj, aŭ ili estas tute ne fekundaj. Do necesas reaĉeti novajn ĉiujare, tre koste. Krome, la elekto valorigi tiun kostan prezon de la semoj estas ligita al tiu intensigi sian kultivon per grandaj alportoj de agrokultivaj necesaĵoj kaj de mekanikigo al altaj rendimentoj.. nu ! ofte la sama firmao produktas la transgenajn semojn kaj necesaĵojn : oni vidas iom post iom skiziĝi modelo de fakprofesiaroj sinen de kiuj agrokultivisto estos lokita per kontrakto kun firmao, kiu provizos ĝin per semoj kaj necesaĵoj, trudos al li produktan planon pri la kultivaj zorgoj kaj aĉetos lian produkton por ties agronutra transformado. Fariĝinte liveranto de servoj, la agrokultivisto estos perdinta sian memregadon pri decido kaj faro same kiel sian rolon de reganto de la kampara areo : el tiu vidpunkto, jen programita morto de la tradicia agrikulturo, kiu vivtenigas ankoraŭ la plej grandan parton de la monda loĝantaro kaj kiu tenas la agroekologiajn spacojn ankoraŭ traviveblaj.

6/ Ankoraŭ pli malbone en sudo ! Pli malbone ĉar ne nur la Esplorado en la riĉaj regionoj disdegnas la transgenajn solvojn, kiuj povus plibonigi la vivtenajn produktojn de sudo, ne nur la transgenaj teknikoj estas finance nealireblaj de la sudaj landoj, krom per plukreskigo de sia neeltenebla ŝuldiĝo, sed ankoraŭ ĉar kurantaj bioteknologiaj esploradoj celas tute simple la kreadon en nordo de produktoj anstataŭigaj de la sudaj, kiel kakao, kafo, kotono, sukero aŭ vanilo. Pli malbone ankaŭ ĉar la trudata komercliberigo jam atingas superŝuton de la sudaj merkatoj per varoj, transgenaj aŭ ne, kiuj malmultekoste konkurencigas la lokajn produktojn.

Do jen rapide skizita la posta medalflanko "transgenetiko". La antaŭa flanko estis kona scienco, la posta flanko estas produktiva teknologio. Inter ambaŭ, la dikeco ne tre certas. "Scienco sen Konscienco nur ruinigas animon" diris Francisko Rabelezo (n7) , kiun de nun oni povas parafrazi jene : " Teknologio sen etiko ruinigos la homaron ".

La fundamentaj donitaĵoj de tiu grava situacio estas unuflanke la kontrolo fakte suverena de la transnaciaj societoj pri esplorado kaj investado (n8), aliflanke la mirinda praktiko de la patentado de vivaĵo. Tio ĉar en la nuna ekonomia sistemo ĉiu bioteknologia invento patentiĝu por komerca garantio. Kaj kvankam tiu invento koncernas nur la regadon de iu gena informo, fakte la fizika portanto de la informo, do la geno, fariĝas por longa tempo propraĵo de la inventinto.

Nu tiel konsistiĝas nekredebla friponaĵo, ĉar ĉiuj genaj ekipoj de ĉiuj estuloj antaŭekzistis ol homa teknologio ! neniam iu fabrikis genon. En transgenetiko, la teknologio nur plurobligas kaj translokigas ĝin : la invento estas nur procedo. Kvazaŭ iu ino, kiu instruus al siaj amikinoj novan teknikon de preparado de maniokaĵo, devigus ilin pagi al ŝi, krom ŝia instruado, la tutan maniokaĵaron, kiun ili fabrikos dum dudek jaroj trudante ilin ne fabriki ĝin alimaniere !

Friponaĵo des pli grava, ke ĝi metas la longtempajn bezonojn de la homaro inter la manojn de kelkaj firmaoj, kies privataj interesoj estas planeblaj nur kurtperiode. Nur senpripensulo povas imagi, ke la ĝeneralaj bezonoj povos estis kontentigataj laŭ la apartaj interesoj de teknologia oligarkio, kiu arogas al si kvazaŭ monopolan situacion.

Klare, pri transgenetiko same kiel pri aliaj globaj tekonologioj, la mondo surkape marŝas. La afero ne temas pri la transgenetika scienca principo, sed pri la kondiĉoj de ĝia teknologia kaj komerca efektivigo. La demando "ĉu por aŭ ĉu kontraŭ la GMO" ne estas ĝusta. Indas nek konfuzi maniokaĵon kaj la kaserolon, en kiu ĝi kuiriĝas, nek " ĵeti la bebon kun la banakvo ". La ĝusta demando estu : "Kia transgenetiko, por kiu, kiamaniere ?"

 

Ni respondas, ke de nun ne plu estas ebla globa teknologia progreso sen ĝenerala civitana planedskala mastrado de ĉiuj stadioj de la procezoj de esplorado, decido, efektivigo. Travidebleco kaj kontrolo de la celoj, de la metodoj kaj de la esplorrimedoj. Travidebleco kaj kontrolo de la celoj, de la metodoj kaj de la rimedoj de tekonologia disvolviĝo.

Vasta programo, kiu postulas antaŭaĵon : mondskale organizi la civitanecon tiamaniere ke la homaro fariĝu kapabla taski al si tiun mastradon de sia propra destino (vidu la frontartikolon de Daniel Durand). Tio ne plu estas utopia, kiel atestas la stariĝo de la monda civitana movado tra la mondaj socialaj forumoj. Ja tio ankoraŭ prokrastiĝos. Tial, atendante, tri damaĝevitaj decidoj eblas al la aktivaj soci-ekologiaj movadoj :

1/ deklari neproprigebla la mondan genetikan riĉofonton, kiel komunan havaĵon ne nur de homaro, sed de ĉiuj estuloj. Tre rapide reformi la leĝarojn pri patentoj en tiu perspektivo, kun frostigo de la kurantaj patentoj.

2/ submeti ĉiun socian decidon pri transgenetiko sub duopan kontrolon : parlamenta kontrolo en la demokrataj landoj, kie la civilsociaj kontraŭpovoj agadas, kaj kontrolo de biosekureca agentejo kreota sine de UN.

3/ garantii teknikan kaj ekonomian alireblon al la transgenetikaj organismoj utilaj al la plej malriĉaj loĝantaroj konsiderante la apartajn bezonojn de la kamparanaj agrikulturoj, de la agropaŝtista socioj, de la metia fiŝkaptado.

Alain Cavelier


KIO PRI LA PROJEKTOJ ?

Raporto pri la agadoj de GAK (projekto n°96.01.BJ)

Ni ricevis de la Grupo Agrikultura de Kokokoĝi (Benino) la jenajn novaĵojn pri ĝia kokinbreda projekto financita de Monda Fonduso. Oni substrekos la flekseblon de adaptiĝo de la grupo, kiu ne hezitas komenci novajn agadojn laŭ la cirkonstancaro, kaj ankaŭ la dinamismon iniciatitan de la komenca projekto, ĉar GAK eltrovas novajn subtenojn laŭ la akiritaj sperto kaj rezultatoj. Ankoraŭ speco de kvalita efiko de niaj etaj projektoj, kiuj ne taksiĝas je frankoj aŭ eŭroj !... Bonege, GAK !

La jaro 2003 komenciĝis kun la starigo de novaj iniciatoj por la Grupo Agrikultura de Kokokoĝi (GAK). La bredado de kokinoj aperas hodiaŭ kiel malfacila kaj tre konkurenca aktivado. Surmerkate estas miloj da bredistoj en la ĉirkaŭaĵo de Cotonou kaj proksime de GAK. Al tio aldoniĝas la importataj produktoj de Lagos (Niĝerio). Fronte al tiu malfacila situacio, kiun ni transiris, ni organizis pripensajn kunsidojn pri la estonteco de nia asocio. Post la kunsidaj laboroj, decidoj por la redirekto de la agadoj estis adoptitaj :

  • 1. Revigligi la aktivecojn,
  • 2. Redirekti la agadojn al aliaj merkathavaj birdobredaj fakoj
  • 3. Ĉion fari por valorigi la mondfondusan sperton.

Tial la bredado de kokidoj, anasoj, meleagroj kaj kunikloj estis projektata. Sed kie trovi monon ? Ni informiĝis ĉe lokaj mikrofinancaj institucioj. Pro niaj spertoj, PADME (Projekto por Apogi la Disvolviĝon de Malgrandaj kaj Mezaj Entreprenoj) konsentis pruntodonon de 1.000.000 CFA F t.e. proksimume 1.525 eŭroj repageblan en unu jaro kun interezo de 14 % por komenci la novan projekton. Per tiu financa apogo kaj la alporto de propra kontribuo la grupo aĉetis 360 kokidetojn recikleblajn ĉiun duan monaton, 200 koketojn recikleblajn ĉiun sesan semajnon, dudekon da anasidetoj, dekon da meleagridetoj. Tiuj produktoj celas senpere la konsumadon en la restoracioj, hoteloj... Tiucele ni iniciatis reklamojn ĉe niaj eblaj klientoj. Tiamaniere nun ni fariĝis provizantoj de la flughaveno, kien ni liveras niajn produktojn. Ni mem buĉas kaj ensakigas la kokidetojn.

Ni ĵus sukcesis nian unuan provon. La rezultatoj estas kuraĝigaj por la sekvo.

Ni daŭre bredas la kokinojn, sed subtenate de la aliaj bredoj. Nun ni produktas potage averaĝe 10 platojn de 30 ovoj, el proksimume 400 kokinoj.

Ni aktive preparas la jaran finon kaj esperas plinombrigi la bestaron, ĉefe ni projektas intense elvolvi la kokan produkton pro nia kliento en la flughaveno de Cotonou. Por tio ni redaktis projekton senditan al ADF (Afrika Disvolviĝo-Fondaĵo), kiu interesiĝas sed ankoraŭ ne anoncis sian favoran konsenton.

Nathalie JOHNSON Sekretariino de GAK


Projekto pri kortbesta bredado de Benina Centro por la Evoluigo de la Bazaj Iniciatoj BCEBI/CBDIBA

Projekto n-ro 01.02.BJ

Temas pri projekto de besta produktado kun duopa funkcio : pedagogia kaj ekonomia, en la bien-lernejo de Huili de la NŜO BCEBI. Decidite la 29an de junio 2003 la financado de la unua parto de tiu ĉi projekto realiĝis la 10an de septembro 2003. Tiu unua parto entenis la konstruadon kaj ekipadon de kokbredejo (2 konstruaĵoj) al kio aldoniĝas kuniklejo kaj alia ejo por kokidetoj. Tiu aldoniĝa evoluo spegulas tiun de la postulo de la loka merkato kaj interalie tiun de la precipa kliento de BCEBI : CIKMA / CIFAP (n9):.

La aferoj iris viglege, ĉar tiu unua parto finiĝis komence de oktobro. Fakte la laboroj komenciĝis antaŭe per investo de propra kontribuo de BCEBI, kiu deziris, ke tiu projekto estu preta antaŭ la jarfino. Tiel praviga la dua financoparto estis ĝirita la 15an de oktobro. La lanĉo de la bredadoj estas do tuja, kaj ni petos de Patrice LOVESSE, la direktoro de BCEBI finan raporton pri plenumado kaj artikolon por niaj legantoj.

Alain Cavelier.


Bredado de hejmaj ŝafoj en Burkinio :

La ina grupo Guemnati en Gonsé

Projekto n-ro 02.01.BF

Guemnati estas la nomo de Pula ina grupo en la vilaĝo Gonse je 25 km de la burkina ĉefurbo Vagaduguo, sur akso Vagaduguo-Kupela. Tiuj inoj estas mastrumantinoj. Devenantaj de nomadaj familioj, la Puloj de la grupo Guemnati sin instalis en la periferiajn savanojn de Gonse. Tradicie ili vivtenas el la bredaj enspezoj, kaj de antaŭ nelonge el agrokultivaj enspezoj.

Fakte la paŝtejoj de la protektata arbaro de Gonse estis alireblaj al la bredistoj, kiuj rajtis paŝti siajn bestojn. Sed nun la arbaro suferas tropaŝtiĝon, ĉar novaj paŝtistoj instaliĝis ĉirkaŭ ĝin, pro kio la aŭtoritatoj aranĝis kelkajn subpremajn decidojn. Tial la membroj de la grupo decidis praktiki hejman ŝafan grasigon, kiu prezentas avantaĝon eviti al la bestoj longajn migradojn kaj ebligas proksimecan gardadon. Tiu klopodo partoprenas en la lukto kontraŭ la besta disvagado malutila al loka evoluigo.

La ŝafbredado praviĝas kiel fonto de animalaj proteinoj destinitaj al la homa konsumado. Praktikite ekde la fruaj tempoj la bredado emas kreski ĉi tiujn lastajn jarojn precipe pro forta postulo ĉefe dum festaj periodoj (Tabaski, Ramadano, nuptoj kaj naskiĝaj ceremonioj). Krome la postulo de marbordaj landoj (Eburio, Ganao, Togolando) multe kreskis, superante la proponon de la produktantaj landoj (Burkinio, Niĝero, Malio) pri viandaĵoj.

Tial la faka politiko pri bredado kuraĝigas multobligon de malgrandaj produktunuoj, kiuj prezentas avantaĝon kreskigi la landan proponon pri bestaj produktoj kaj havigi pliajn enspezojn al la kamparaj produktistoj.

La membrinoj de la grupo Guemnati aliĝis al Monda Fonduso de Solidareco Kontraŭ la Malsato en decembro 2000. Ili profitas el la kadrado de la NŜO Centro por Produktado kaj Klerigado pri Tropika Bredado PROKLEB/CEPROFET gvidata de nia amiko Romuald SAWADOGO, plenuma direktoro.

La prezidantino de la grupo, S-ino BOLY Tene konfidemas al sukceso de la ŝafbreda projekto kaj al subtenado de la edzoj, ĉar ĉiuj estas bredistoj de multaj generacioj. Tion ŝi esprimas en la (franclingva) videofilmo je dispono de la Globidaranoj (luprenebla laŭ simpla peto, kontraŭ afranko).

La ŝafbredado prezentas ankaŭ aktivecon komunan inter tiuj Pulaj virinoj de Burkinio kaj la ŝafbredistoj en la kalkaj altebenaĵoj de Rocamadour en Francio, reprezentataj de S-ro Arcoutel. Tiuj francaj bredistoj pripensadas pri la manieroj subteni siajn inajn samlaboranojn en Afriko. Poste, ankaŭ la urbeto Rocamadour povus apogi tiun projekton kaj tiel rememori pri sia memdevontiĝo kiel " tutmondiĝinta komunumo ", spiritostato, kiu estigis - ni rememorigu tion, la kreadon de Monda Fonduso de Solidareco Kontraŭ la Malsato en 1982.

Nia Administra Konsilantaro decidis financi tiun projekton dum sia kunsido en Gemeaŭ en oktobro 2003. Tamen, ni nepre devas atendi ekhavi sufiĉe da mono por pagi la unuan financoparton por la aĉeto de tiuj generontoj ŝafoj el la raso Bali Bali. La bredistinoj de Guemnati esperis aĉeti la generontojn en decembro 2003, periodo kiam la bestoj malpli kostas, kaj planis ekrepagi la pruntan parton en decembro 2004. Krom se inter niaj mutualistaj legantoj iuj havus ideojn por plirapidigi la monan enkasigon.

Romuald Sawadogo, Christian Trianneau


Grenstokejo Yancadi en Padema

Projekto n-ro 02.07.BF

Yancadi estas la nomo de grupo en la vilaĝo Padema, provinco de Houet je 75 km de Bobodiulaso, dua urbo de Burkinio. La vilaĝa grupo Yancadi ricevis la unuan financoparton por la grensktokejo en oktobro 2003. La unuaj kotizoj de la membroj de la grupo datumas de la 10a de julio 2000. La NŜO AKAP/ADRI Asocio por la Kampara Asimilita Progreso per ĝia plenuma sekretario Dramane TRAORE konsilas kaj kadras la grupon Yancadi de pluraj jaroj kaj plenumas la kontrolon de la projekto al la mutualistoj kunigitaj sine de Monda Fonduso de Solidareco Kontraŭ la Malsato. Krom la konstruado kaj la provizado de la grenstokejo, la projekto de la grupo Yancadi en Padema strebas al :

  • - memsufiĉeco kaj prinutra sekureco de la loĝantaroj ;
  • - plifortigo de interhelpo kaj de kampara mem-evoluo ;
  • - malaltigo de aĉetkosto de grenoj dum mankperiodo ;
  • - plibonigo de la vivkvalito de la loĝantoj ;
  • - plidiversigo de la aktivecoj de la grupo ;
  • - konsistigo de operacia kapitalo.

La vilaĝo entenas 4.500 loĝantojn, el kiuj ĉirkaŭ du trionoj estas enmigrintoj, ĉefe : Mossi, Puloj, Samo, Dafing kaj Gouroussi. La aŭtoktonoj estas Bobo kaj ĉiuj pace kunloĝas.

La grupo Yancadi taskis al si la konstruadon de konstruaĵo kun 50 kvadrataj metroj el daŭra materialo, fabrikis la betonbrikojn kaj faris ĉiujn manlaborojn. Ĝi petis mondfondusajn pruntodonon kaj subvencion por aĉeti galvanizitajn ferladojn por la tegmento, trabojn por la ĉarpento, cementon por la ŝmiraĵoj, malplenajn sakojn por la grenstokado kaj la cetero utilas kiel operacia kapitalo. La grupo jam posedis trenĉaron por la diversaj transportoj. La aĉetadoj de grenoj komenciĝis tuj post la rikolto en novembro 2003 kaj daŭras ĝis januaro 2004, kiam la prezoj ankoraŭ ne tro kostas. La konsistigitaj stokoj estos vendataj ekde junio 2004, periodo kiam la prezo ne plu estas atingeblaj de la kamparanoj.

En sia letero de la 21a de novembro 2003 la prezidanto de la grupo Yancadi en Padema Konate Moussa ZOSSIN informis pri la sendado de la fakturoj koncernantaj la utiligon de la unua financoparto al AKAP/ADRI, kiu transsendos ilin en Francion al la volonta administranto taskita per la dosieroj el Burkinio. La prezidanto insiste petis la rapidan pagon de la dua financoparto antaŭ fino de decembro 2003, kaj anoncas, sub tiu kondiĉo, komencan repagon de la prunto ekde decembro 2004.

Vane estus traserĉi la ekzaktan devenon de tiuj ambaŭ financpartojn, kiuj atingis en tiu 2003a jarfino la grupon Yancadi en Padema : certe el parto de la repago de la bananujkampo Dogori en Burkinio, sed ankaŭ el togolandaj, beninaj kaj haitiaj projektoj, same el individuaj kotizoj de multaj afrikanoj kaj aliaj mutualistoj tra la mondo. Sed certas, ke sen la akurateco de tiuj regulaj repagoj kaj de tiuj individuaj kotizoj la projekto Yancadi en Padema neniam povintus atingi financadon en 2003. Tiu solidareco estis ebla ĉar tiuj mutualistaj Globidaranoj elektis unuiĝi inter si en frata spirito por fariĝi pli riĉaj, pli sindonemaj, pli efikaj kaj pli respektemaj al siaj samsortanoj.

Ch.T.


Pri la vivo de Monda Fonduso

Globidar plenumas siajn promesojn.

En Monda Solidareco numero 76 (januaro 2003), prezentante al vi la membrojn de la Administra Konsilantaro, mi promesis paroli al vi pri la korespondantoj de Monda Fonduso. Ĉu vi pensis, ke mi forgesis vin ! Tute ne, mi, Globidar neniam forgesas vin ; sed tiom multas eventoj en Monda Fonduso, ke mi ne trovis tempon por plenumi mian promeson. Ekkonsciu ! Studi kun iu aŭ alia tiun aŭ tiun ĉi projekton, iri al Eŭropa Sociala Forumo kun Alain, Daniel, Danièle aŭ Jean-Pierre, el kiuj unu raportos al vi en estonta bulteno, ankoraŭ sekvi ilin kaj Bernard, Christian en kunvenoj pri internacia solidareco, plej prizorgi la ellaboradon de regularo destinita al la estontaj Delegitoj el okcidenta Afriko, kaj ankoraŭ tiom kaj tiom, ke ja kompreneble mi ne havis liberan tempon por prezenti al vi la korespondantojn de Monda Fonduso. Fidu al Globidar, mi tuj ekos !

Kio do estas korespondanto de Monda Fonduso ? Al kio ĝi similas ? Kie ĝi loĝas ? Al kio ĝi utilas ?

Al kio ĝi similas... mi ekhavas ideon. Mi Globidar jam renkontis kelkajn : Rosa, Bruno, Daniele, Symphorien... "ĝi" do estas homo, sinjorino, sinjoro, por kiu solidareco estas ne nur ideo sed praktiko, sinjorino, sinjoro, kiu konsentis fariĝi peranto inter la Administra Konsilantaro de Monda Fonduso kaj la aliĝantoj de sia regiono.

Ĉiufoje kiam eblas, la korespondanto reklamas por Monda Fonduso, respondas al la demandoj, distribuas dokumentojn, transsendas la informajn kaj financajn petojn al la Administra Konsilantaro. Ŝi, li, konsentas pri sia enskribiĝo en internaciajn jarlibrojn de la NŜO kaj en la interretan paĝaron de Monda Fonduso (www.globidar.org). Ŝia, lia tasko, ĉiam volonta, estas la frua kontakto, sen decidpovo sed tre grava pri la diskonigo de la ideoj pri mutualismo, kiun praktikas Monda Fonduso de Solidareco Kontraŭ la Malsato. Ŝi, li estas ankaŭ tre utila por provizi la Globidaran familion per senperaj informoj pri kio okazas en ŝia/lia monda regiono. Nome :

  • Agim Peraj, Albanio
  • Symphorien Meda, Burkinio
  • Bruno Miteyo Nyenge, Kongio, regiono de Kinŝaso
  • Aime Ruzuba Bisimwa kaj asocio Monda Solidareco - Kune Agadi, Kongio, Kivuta regiono
  • Rosa Voltaire, Haitio,
  • Catherine de Combrugghe el Solidaraj Popoloj, Belgio
  • Daniele Pesce, Italio
  • Llibert Puig, Hispanio
  • Sabine Hauge, Germanio
  • Jawaid Eahsan, Pakistano,
  • Mramba Simba, Tanzanio

Jen la korespondantoj de nia mutuala asocio tra la mondo. Volontaj, mi tion rediras, kaj meritoplenaj : perforto, nesekureco, rasismo, ĉiaj ekstremismoj, diktaturo, mensa mallarĝeco, avideco da povo kaj da profito grave malhelpas la serenecon de ilia memdevontiĝo. Ili estas la globidar-fortuloj ! Ni substreku, ke kelkaj el ili (el Albanio, Hispanio, Italio, Germanio, Pakistano, Tanzanio) komunikas kun mi per Esperanto.

Tiujn, kiuj jam estas Korespondantoj de Monda Fonduso, mi Globidar respekteme kaj amike salutas ; tiujn, kiuj deziras fariĝi tio, kiam ilia regiono ankoraŭ ne estas reprezentata, mi bonvenigas.

Globidar

 

Ĉe la Administrantoj kaj redakciantoj

La animado de Monda Fonduso estas aktiveco temporaba por la volontuloj. Malfacile por ili samtempe plenumi aliajn aktivecojn, kiuj ankaŭ trudas siajn proprajn devigojn. Tion spertis nia administranto Claude Tellier, kiu elektis eksiĝi el nia Administra Konsilantaro por pli bone sin dediĉi al artistaj aktivecoj, kiuj postulas multe da ĉeesto. Kompreneble li daŭre restas fidela Globidarano kaj povos alporti al ni okazajn helpojn. Bonan ŝancon al li !

Dume nia amiko Jean-Pierre BOURE fariĝis Adjunkta Ĝenerala Sekretario kaj du globidaranoj eniras la redakcian komitaton : Alain BAL kaj Abdoulaye HOTTO.

La Ĝenerala Sekretariino Danièle Charier

 

 

Monda Fonduso de Solidareco Kontraŭ la Malsato proponas al vi la organizadon de nova formo de transnacia solidareco, por respektaj interhomaj rilatoj, por medioindulgaj agadoj.

Vera esprimo de la mondcivitaneco, tiu solidareco partoprenas en la iompostioma starigado de plu justa mondo, kun rilatoj fonditaj sur mondnivele garantiata juro.

Globidar

Oficiala heroldo de Monda Fonduso


enhavo

RICEVITAJ KOTIZOJ kaj DONACOJ (en Eŭroj)

 

Julio 2003 : 1 128 €

Augusto 2003 : 1 045 €

Septembro 2003 : 1 271 €

 Oktobro 2003 : 1 079 €

 

NOTOJ

  1. "sociala" : estas tie ĉi komprenata kiel : rilata al la atento de la civilaj kaj ŝtataj organizoj pri la vivkondiĉoj kaj la estonteco de individuoj. En tiu senco la Eŭropa forumo estis ne "socia" sed "sociala".
  2. sen konsideri, ke trakti dekmilionojn da hektaroj per totala herbicido ŝajnas ekologie stultega.
  3. Ĝi ne ĉiufoje sukcesas... el kio la neceso ligi al la "utila"geno aliaj genon, nomitan "markanta", kiu ebligas rapide konstati la sukcesintajn transmetojn. Kiam tiu markanta geno kodumas por antibiotiko kiu estos tiel dislanĉita en la naturon, oni vidas ekaperi novaj mediaj problemoj pri publika sano.
  4. Ekzemple, transgena kolzo rezista al la herbicido "glyphosate" povas transdoni tiun reziston al multaj sovaĝaj kruciferacoj.
  5. Kelkaj transgenaj fiŝoj malaperigas pro ilia premo sur la nutraj fontoj multajn speciojn malpli viglajn ; transgena maizo rezista al pirala raŭpo estas toksa por aliaj neparazitaj lepidopteroj.
  6. Oni povas demandi nian amikon Christian Trianneau kiom multe li ŝatas manĝi frititajn raŭpojn kiam li vojaĝas en Sahelo...
  7. François Rabelais, franca verkisto de la 16a jarcento.
  8. Nun neniu publika laboratorio havas rimedojn por daŭrigi sendependan esploradon pri transgenetiko : ĉiuj laboras kontrakte kun unu aŭ pluraj privataj firmaoj, kiuj ĉar ili alportas monon, kompreneble premas sur la esploran celigon kaj la diskonigon de la rezultatoj
  9. Centre d'Initiation et de Formation à l'Auto-promotion : Centro por Inicado kaj Klerigado al Mem-Antaŭenpuŝo CIKMA


Traduknotoj

vidu la liston de niaj mallongigoj

La tradukinto atendas viajn demandojn kaj rimarkojn !  Revizianto estas serĉata.


MONDA SOLIDARECO estas eldonita en Esperanto kaj franca lingvo papere kaj rete
rete, en Esperanto :
la tuto; en franca : laŭ temoj

Abono : 5,00 €

Redakcia komitato :Abdoulaye Hotto, Alain Bal, Alain Cavelier, Danièle Charier, Odile kaj Daniel Durand, Bernard Muet,

Elfrancigis : Daniel Durand

Eldonestro : Daniel Durand

 

MONDA SOLIDARECO
Les Nids
FR 49190 St-AUBIN-DE-LUIGNE (Francio)

La Mondcivitana kiosko- MFSKM 

ENHAVO :

  


enhavo