Informilo n-ro80 (Marto 2004) de Monda Fonduso de Solidareco Kontraŭ la Malsato


Enhavo je la fino

pdf - formato

antaŭaj numeroj

 Por pli vasta engaĝiĝo de virinoj en niaj asocioj

Nun kiam la balotrajto por virinoj ekzistas de malpli ol duona jarcento, la virinoj daŭre ricevas pro samaj respondecoj inter 7 kaj 27 procentojn da salajro malpli ol viroj. Kaj la starigo en tiu lando de RTT (malpliigo de labora tempo) permesis al ili-ŝi nur dediĉi la plejmulton de la disponigita tempo al hejmaj taskoj. Vere ampleksa progreso, ĉu ne ? Sed kia estus la situacio, se ne ekzistus leĝaro ? Tio signifas, ke en riĉa lando kiel Francio, malgraŭ la venkoj de la lasta jarcento, la kondiĉoj por granda engaĝiĝo de virinoj en asocia vivo ankoraŭ ne komplete kuniĝis.

Tiam, kio okazas pri tio en la suda mondoparto ?

Sukcesigi disvolvigajn projektojn aŭ partopreni en ili postulas fortegan motiviĝon, superplenan energion, entuziasmon kaj kreivecon, interkonsenteman kaj federeman karakteron por batali (ĉar ofte temas pri tio !) kontraŭ inerteco de kutimoj kaj komunaj ideoj. Tiom da aspektoj neatingeblaj per trudo, kiu riskus kaŭzi malajn sekvojn, naskante malhelpajn streĉojn ene de la grupo. Pli bone ol altrudi regulojn, ĉu alternativaj metodoj ne fariĝus la plej bonaj garantioj, por ke la virinoj engaĝiĝu pli grandkvante en la asocia reto ? dispartigo de hejmaj taskoj aŭ specialaj laborhoroj en kelkaj landoj, ekipado de retoj de trinkebla akvo aŭ de komunikiloj, aliro de geknaboj en laika lernejo, naskoregulado, politika stabileco ktp... en aliaj landoj. Kompleta programo por evoluo, ĉar pruviĝas, ke la inaj vivkondiĉoj strikte interligiĝas kun malriĉeco kaj kulturaj bremsoj !

Edukon de infanoj, mastrumadon, kampkulturadon kaj vendon de produktoj sur la bazaro plej ofte eltenas virinoj, kaj ĉu estas utopie pensi, ke tiu faktaro evoluos en la venontaj jardekoj eĉ jarcentoj ?

Tamen la laborejo, la bazaro, la kuracejo, la lernejo estas ankaŭ renkontejo kaj interŝanĝejo, kiuj ebligas al virinoj pli bone koni ilian medion (socian, ekonomian, agrikulturan, politikan en la strikta signifo.), t.e. vera "humo" en kiu povas ĝermi lokaj iniciatoj. Ĉu pro tio, malgraŭ ĉio, la disvolvigo estas plej ofte virina faro ?

Eble sufiĉus rememorigi (aŭ sciigi !) al virinoj tiel kiel al viroj, ke krom la fiziologia malsameco pri muskolaro, ili-ŝi estas kompareble kapablaj kiel ili-li. Kaj, ke viroj nenion devos timi aŭ perdi, kiam ili konfesos la intelektan egalecon, kiu nur pliriĉigos ilian interrilatadon kun sensa komplementeco, por la komunuma feliĉo !

Emmanuelle Gen

Elfrancigis MFCR 2004-03-17


 

Ĉe la Kongreso de la Popoloj

Konsultiĝa Asembleo

En la lasta numero, ni anoncis la du ĉefajn rezultatojn de la lasta Plena Kunveno de la Kongreso de la Popoloj (Oktobro 2003) : la reformo de la voĉdona leĝo, kaj la kreado de Konsultiĝa Asembleo ĉe la Kongreso de la Popoloj.

Ni faris kiel eble plej ampleksan situacian konstaton de la demokrata tutmondismo, ekde la kreado de Internacia Registrolibro de la Mondcivitanoj en 1949, ĝis la nomitaj alimondistaj iniciatoj de ĉi lastaj jaroj. Tio nun fariĝis evidenteco kaj neceseco por multaj organizoj kaj pensfluoj : la vivo sur la tero, la biosfera pluvivo estas intime ligitaj al la kapablo de la loĝantaroj regi siajn vivojn kaj sian komunan estontecon. La Mondcivitanoj estas tiuj, kiuj metas la intereson de la homaro super la naciaj interesoj. La Mondcivitanoj sindeklarintaj, "enregistritaj" kiel ni diras, ne estas nuraj por voli pro elekto, ke tiu komuna estonteco de la homaro estu demokrata. Multaj dekoj da organizoj ĉu esprime ĉu implice konsentas pri tia elekto. Ĉar ili konscias, ke tiu tutmonda demokratio povos trudiĝi nur per unuiĝo de iliaj fortoj, dum la lastaj jardekoj ili ariĝis en diversaj kuniĝoj : unu el ili decidis lanĉi gradan balotelekton de Kongreso de la Popoloj. La enregistritaj Mondcivitanoj, sed ankaŭ dek kvin organizoj kaj dudek tutmondiĝintaj urboj partoprenis en ĝi.

Al la Kongreso de la Popoloj, reprezenta organo konsistanta el kvardek elektitoj disaj tra la mondo, mankas la monrimedoj, kaj tial malmultis la agadoj. Tiam ni spektis kreskantan disŝiron inter tiu ne-agemo kaj la forta postulo, kiu venas de ĉie kaj interalie de la grandaj socialaj kuniĝoj je la serĉo de klara kaj fidinda mesaĝo. La solvo estis inspirita de la Subtena Komitato dum la preparo de la Plena Kunveno de la Kongreso de la Popoloj : Necesas kunvenigi la organizojn kaj ĉiujn, kiuj opinias ebla alian mondon, en multajn asembleojn, por ke ĉiuj renkontiĝu, interŝanĝu siajn spertojn kaj siajn dezirojn, kaj ke ili submetu ilin al la reprezentaj organoj, por ke je la nivelo, en kiu situas la problemo, la elektitoj diru la rajton : rajto de homo, rajto de homaro, rajto de la venontaj generacioj, kaj sendube ankaŭ la devojn, kiuj rezultas el tiuj rajtoj.

Unuvoĉe la partoprenantoj aprobis la kreadon de la Konsultiĝa Asembleo ĉe la Kongreso de la Popoloj ; kaj kalendaro estis tuj difinita.

Daniel Durand

 

 


Pascale, Fleur, Emmanuelle...

La animado de Monda Fonduso postulas tempon kaj disponeblecon de ĝiaj volontuloj" (cf Monda Solidareco n°79). Ankaŭ tion spertis Pascale De La Cruz. Sindevontigite en aktivecojn de sia urbeto : biblioteko, historiaj posedaĵoj, turismo kaj multaj animadoj por la infanoj, ŝi decidis eksiĝi de nia Administra Konsilantaro por pli serene kaj pli komplete sin dediĉi al la nove elektitaj aktivecoj.

Ni dankas ŝin pro la akompano kaj deziras al ŝi plenan sukceson en ŝia devontiĝo.

Kontraŭe Fleur Enriquez-Sarano, kaj Emmanuelle Gen, ambaŭ ĉeestintaj la lastan kunsidon de la Administra Konsilantaro, konfirmis sian projekton pli komplete engaĝiĝi tuj kiam ilia situacio ebligos tion.

Danièle Charier, Ĝenerala Sekretariino

 


Interreto kaj humana agado

 

Interreto montriĝas kiel miriga ilo por favori la humanan agadon.

Kio pri Monda Fonduso ?

Unue necesas kompreni kio estas Interreto

Interreto : la tekniko

Do ni komencos per teknika parto, kiu eble ŝajnos al vi iom teda, sed kiu necesas por bone kompreni la sekvon.

La vorto "internet" devenas de la angla "inter-networks" inter-retoj. Tiu vorto indikas, ke rilato ekzistas inter diversaj informadikaj (komputilaj) retoj, kaj tiuj komputiloj povas tiamaniere komuniki kaj interŝanĝi informojn inter si.

Do Interreto troviĝas inter tiuj komputiloj, kiuj komunikas inter si. Nu ĉar ekzistas ne nur du aŭ tri komputiloj interrilatigitaj (konektitaj), sed milionoj disaj tra la tuta planedo, ni povas diri, ke Interreto ne situas en unika loko.

Ĝuste la ideo pri malcentralizo de la informfonto, por protekti la tiklajn informojn, fundamentis tiun sistemon kaj ebligis eviti eventualajn riskojn okaze de milito, kataklismo, brulego, ktp.

Tiu disigita informsistemo povis naskiĝi ĉar ĝuste inter la karakterizaĵoj de la cifereca informado, oni disponas pri la jenaj avantaĝoj : la transportata informado havas nulan mason (neniom pezas), kaj nulan fizikan dimension (neniom mezuras), kio estas tre praktika por la transporto. Des pli ke ĝi iras tre rapide, je la rapideco de la lumo, tio estas sepfoje la rondiron de la tero dum unu sekundo.

Por resumi tiun teknikan parton, ni povas diri, ke Interreto ebligas lumrapidan informan interŝanĝon per maŝaro da interkonektitaj komputiloj kiel giganta aranea reto (anglalingve = web) kaj tio tra la planedo. Praktike, se mi sendas mesaĝon de ĉi tie, de la mondfondusa sidejo en Gemeaux, preskaŭ samtempe ĝi povas esti ricevita en Antananarivo (Malagasio) same kiel en Tokio (Japanio) aŭ en Vagaduguo (Burkinio). Krome ni aldonu, ke Interreto ignoras la landlimojn.

Al kio utilas Interreto ?

Ĉar ĝi kapablas fulmlume transporti grandegan kvanton da informoj, ĝi kompreneble povas transporti ciferojn kaj literojn, sed ankaŭ tion laŭnome : plurmediata enhavo, t.e. sono, muziko, bildoj, videofilmoj...

Ĉar ni vidis, ke ĝia agadradiuso ampleksas la planedon, sufiĉas, ke estu kreitaj serĉiloj por ke la interreta utiliganto povu ekserĉi kaj trovi la deziritajn informaĵon aŭ elementon. En Interreto oni do tiel facile trovas informaĵojn pri la pluvkvanto en Ĉilio, kiel ekhavi recepton de ignama manĝaĵo, aŭ konsulti studaĵon pri la muzika verkaro de Mozarto, aŭ ... aŭ ...

Ni do povas elmeti, ke unu el la ĉefaj karakterizaĵoj de Interreto estas, ke ĝi ebligas la disvolviĝon de socio kun aliro al la informaj kaj sciaj riĉofontoj akumulitaj de ĉiuj por ĉiuj.

Ĝi estas ebla fonto por edukado kaj instruado, kondiĉe, ke ĝi estu alirebla de la plej multaj terloĝantoj.

Oni nepre konsentu, ke Interreto estas unu el la plej potencaj vehikloj de la procezo de merkata globaliĝo, kiu nun pligravigas la ekonomiajn kaj socialajn malegalaĵojn inter la popoloj. Sed Interreto estas ankaŭ utiligebla kiel sociala mobilizilo, kiel ilo instiga kaj reaga por la organizaĵoj, kiuj laboras por egaleco, libereco kaj justeco.

Ne estas antaŭpensite, en tiu artikolo, fari kompletan etaton de la bonaĵoj kaj malbonaĵoj, kiujn povas alporti ilo kiel Interreto. Ni priskribos nur kelkajn aspektojn de tiu fenomeno. Tamen ni memoru, ke kio estas utiligebla por boneco, tio estas ankaŭ utligebla por malboneco, same kiel iu ajn ilo (ekzemple tranĉa klingo en la manoj de kirurgo aŭ de krimulo.)

Interreto kaj solidareco

Povi kontakti iun ajn organizaĵon aŭ iun ajn homon, iam ajn kaj ie ajn en la mondo, malfermas pordon al la kapablo aliri al la tuta agantaro de la internacia solidareco. Tio ebligas realigi agadojn je niveloj ĝis tiam nealireblaj de la ordinaraj NŜO. Prie Internacia Amnestio ne eraris kaj estis inter la unuaj por ekspluati tiun rimedofonton.

Ĉu ekzistas pli bona ilo por rapide kaj malmultkoste mobilizi kaj informi ĉiun komunumon, lokan aŭ transliman ?

Ĉu ekzistas pli bona mediato por importi aŭ eksporti ideojn pri reala demokratio trans la politikaj limoj ?

Interreto faciligas la laboron kaj la kunlaboradon inter humanagantoj. Interreto estas ankaŭ ponteto inter organizaĵoj, kiel Monda Fonduso, kaj homoj. Ĝi estas samtempe montrofenestro, biblioteko kaj babilejo.

Tamen ni bone konsciu, ke la ĝenerala aliro al Interreto estas for de la realeco, ĉefe por la malpli riĉaj.

Se ni prenas la ekzemplon de Afriko en 2002, inter suma enloĝantaro taksita je 770 milionoj da homoj, nur 5,5 milionoj utiligis Interreton, kio egalas unu interretulon por ĉirkaŭ 140 homoj. Sed se ni eligos Sudafrikon kun ties tri milionoj da interretuloj, la nombro falas ĝis 1 por 300 (fonto AfricaOnline, aprilo 2002). (Notinde : la monda averaĝo estas 1 por 15).

Daŭrigote
John De La Cruz
Delegito de la regiono Eŭropo.

 


Dua Eŭropa Sociala Forumo

Kiel dirite de Daniel Durand en sia frontartikolo de la numero 79, kaj de Globidar, kelkaj inter ni ĉeestis la Eŭropan Socialan Forumon de novembro 2003. Malfacilas detale raporti tre fortajn kaj diversajn impresojn, des pli ke ni devis konstante deĵori ĉe la stando, kiun ni dividis kun du aliaj asocioj membroj de CEIP/CRID. Vi sciu, ke nia partopreno utilis por kolekti novajn kaj korajn kontaktojn, kies interesajn sekvojn ni esperas post tempo. Ni reprenas tie ĉi la raporton de CEIP/CRID, disdonitan en ĝia interreta bulteno CRID'info n-ro 23 : la amplekso kaj la spirito enestas.

Kvankam la dua Eŭropa Sociala Forumo (ESF) de Paris, Saint-Denis, Bobigny, Ivry (12 ĝis 15a de novembro 2003) suferis pro geografia diseco sur la kvar urboj, tamen ĝi fakte sukcesis. 51.000 homoj partoprenis en 55 plenaj kunvenoj, 271 seminarioj kaj 280 diskutgrupoj. Ĉeestis reprezentantoj de organizaĵoj el 60 landoj : 4.000 Italoj, 4.000 Britoj, 3.000 Hispanoj (el kiuj 2.000 Katalunoj), 500 Germanoj, 1.000 Orienteŭropanoj.

Sed trans la nombra sukceso, la atingon de ESF 2003 oni taksu laŭ la progreso pri la tri celoj, kiujn fiksis al si la organizintoj : la pliprofondigo de la penso pri la eŭropaj aferoj, la geografia pliampleksiĝo kaj la socia plilarĝigo.

Al tiuj pozitivaj elementoj, oni aldonu :

Arkivejo de ESF.

CEIP/CRID iniciatis konsistigi laborgrupon "protokoladan" por ke povu ekzisti memoro pri la debatoj okazintaj dum la Eŭropa Sociala Forumo 2003. La protokola laborado estas grava por :

La protokolado estas do unu el la impetaj rimedoj, kiuj en la procezo de la socialaj forumoj, deziras favorigi ekaperon de alternativaj, pluralaj proponoj, respegulantaj la diversecon de la partoprenantoj, same kiel ties agadoj. Ĝi ebligas al ĉiu senti sin aganto kaj partoprenanto de granda movado da ideoj kaj iniciatoj.

Tiu kolekto da dokumentoj estas nun disponebla sur la paĝo "mémoire" de la foruma interretejo : http://www.fse-esf.org

 

KIO PRI LA PROJEKTOJ

En Benino, kun BCEBI en Bohicon

Dosiero n° 01.02.BJ

La Benina Centro por la Evoluigo de la Bazaj Iniciatoj BCEBI/CBDIBA estas NŜO fondita en Benino en 1990, kiu taskis al si la akompanadon de kamparanaraj organizaĵoj por ilia vera progreso.

De tiam ĝi ĉiam provis mobilizi gravajn rimedojn por la akompanado de komunumoj de diversaj areoj de la Benina respubliko. Sed fronte al la daŭra malpliiĝo de la helpo por evoluo, la NŜO integris en siajn agadojn, ekde 1995, la antaŭenpuŝon de profitcelaj unuoj. Tiu iniciato kongruas kun sia memfinanca politiko. Tiamaniere estis kreitaj :

Kreita en 1995, tiu lasta unuo havas la mision apogi BCEBI en ĝia laborado de integrita evoluado tra la jenaj celoj :

La aktivecoj, kiujn evoluigas tiu produktunuo estas grupeblaj laŭ la jenaj tri fakoj :

Kompreneble, tiuj diversaj aktivecoj konsistigas antaŭ ĉio respondojn al la bezonoj sentataj de la lokaj loĝantaroj. Tiel, ekzemple, la aktivecoj pri besta produktado estas elektitaj por plenigi mankon pri proteinaj produktoj sine de la loĝantaro.

Do por certigi substancan produkton de viandaj produktoj, la bien-lernejo prilaboris kun partnereco de Monda Fonduso de Solidareco Kontraŭ la Malsato projekton de besta produktado por kiu ĝi ricevis financadon el tiu lasta.

Aktiveco de la projekto

La unua financparto de la projekto estis pagita de Monda Fonduso en septembro 2003 kaj la dua parto estis liberigita unu monaton poste. De tiam la produktaj aktivecoj elvolvitaj en kadro de tiu projekto koncernas :

Tiuj du eksperimentoj nun okazantaj en la bienlernejo jam atingas kelkajn sukcesojn.

Bredado de rasaj junaj kokoj.

De post la disponigo far Monda Fonduso de Solidareco Kontraŭ la Malsato al la bienlernejo de la petita financado, ni jam ekbredis du bandojn da kokidoj. Unua bando kun 500 komence de septembro 2003 ; la dua bando (600 idetoj) ekiĝis pli malfrue en novembro 2003. Tiu tempo inter ambaŭ bandoj estas eksplikebla pro la konstruado de la dua kokejo, kiu daŭris kelkajn semajnojn.

La ekspluato (vendado) de la unuabandaj kokidoj okazis dum la finjaraj festoj, periodo kun kutime pli altaj viandaj postuloj.

La vendado de la duabandaj kokidoj okazos ekde la dua duono de februaro 2004. Ĉiu bando estas bredata dum 3-4 monatoj.

Bando Nombro da aĉetitaj idetoj Konstatita mortokvanto Procento Nombro Nombro da venditaj kokidoj Observoj La rezultatoj de la vendado de la unuabandaj kokidoj igas antaŭvidi favoran sekvon de tiu aktiveco.

Bredado de kunikloj

Tiu eksperimento komenciĝis ankaŭ en septembro 2003

Kun dirata tre naskema specio la bestaro rapide kreskis sekve de la unua ondo de konstatitaj naskoj. Tiun fakton bone ilustras la jenaj statistikoj :

Tiu ĵus komencita aktiveco, koncernanta specion pli kaj pli bredatan en la areo, povos post tempo evidentiĝi kiel unu el la plej profitigaj en la bieno. En tiu perspektivo la ideo baldaŭ plinombrigi la generantan bestaron, kuras en la penso de la responsuloj pri la biena evoluigo.

Por certigi la efektivigon de la projekto, Monda Fonduso de Solidareco Kontraŭ la Malsato instalis pluzorgan sistemon. Tial jam en oktobro 2003 la plenuma Direktoro de la NŜO ECIDAM/CERIDAA (*) efektivigis mision en la bieno. Tiu vizito kun interŝanĝoj kaj konsiloj ebligis al la Mondfondusa reprezentanto esplori pri la kondiĉoj de la projekta efektivigo kaj pri la unuaj atingoj okazintaj en tiu kadro.

La projekto de besta produktado submetita al la financado de Monda Fonduso nun troviĝas plenumata. La du bestaj specoj bredataj en tiu kadro bone evoluas. Tiel do la unuaj atingitaj rezultatoj post kvar bredmonatoj aŭguras bonan daŭrigon de tiu aktiveco kun senteblaj rezultatoj. Tial konklude ni tre sincere dankas Mondan Fonduson por ĝia apogo.

Patrice Lovesse

Plenuma Direktoro de BCEBI

NDLR : la animantoj de BCEBI aliĝas de pluraj jaroj al Monda Fonduso. Do ja per la normala mutualisma funkciado BCEBI provis profiti de tiu financado (3.000.000 FCA F, t.e. 4.573 Eŭroj, el kiuj duono kiel repagebla pruntodono en unu jaro en oktobro 2005). Al la dankado de S-ro Lovesse, ni respondas per tiu de ĉiuj Globidaranoj pro la fideleco de BCEBI al siaj devontigoj.


En Senegalio, kun ADYD de Dahra Djolof

(dosiero n°02.09.SN)

ADYD estas NŜO Asocio por la Disvolviĝo de Yang-Yang kaj Dodjie, kiu oficiale laboras ekde 1995 en la departemento Linguere, en la regiono de Luga, norde de Senegalio, en volofa(*) areo ("Djolof"). Yang Yang situas je 31 km norde de Dahra-Djolof, kie sidas ADYD, kaj Dodjie situas je 23 km nordoriente de Linguere, de la departementa ĉefurbo, kiu distancas je 43 km oriente de Dahra Djolof.

La fizika medio.

Sine de arbarpaŝta areo, tiu departemento ampleksas 19.129 km² kun 157.067 enloĝantoj, el kiuj 60 % estas virinoj, t.e. denseco de 8,5 h/km².

Post pasinteco tre pluvmanka, tiu areo spertas de kvar jaroj normalan revenon de pluvoj, kiuj ebligis la rekomencon de la agrikulturaj aktivecoj. La plej granda zorgo de la duonnomadaj loĝantaroj, plej multaj en tiu areo, estas ĉu sufiĉe pluvos por kreskigi herbon, ĉar la abundeco de la paŝtejoj konsistigas profitigan oportunon. Tie oni rimarkas enmigradon de agrikulturaj loĝantaroj, kiu montras denovan dinamismon de la volofaj vilaĝoj.

La kamparanaj aktivecoj

La du grandaj sezonoj (seka kaj pluva) ritmas la du grandajn tipojn de kamparana aktiveco : la migra bredado (je la serĉo de akvo) la tutan jaron kaj la kombinita agrokulturo dum la pluvsezono. Tiu lasta aktiveco malpliiĝas pro la kreskanta nereguleco de la pluvoj. Por la virinoj, necesas aldoni al la paŝtistaj aktivecoj la hejmajn laborojn, kiuj ampleksas ĝis la konstruado de la loĝejoj kaj ties prizorgado.

En tiu socio, la divido de la laboro estas aparte malfavora al la virinoj, al kiuj mankas tempo por la evoluigaj aktivecoj, al kiuj oni trudas fruajn edziniĝojn, kiuj malmulte vizitas lernejon aŭ ne estas alfabetigitaj, kaj kies gajnoj estas tre malaltaj.

La komplekseco de la paŝtmigraj praktikoj, kiuj povas esti foraj kaj daŭraj ("polindaji") aŭ proksimaj kaj mallongtempaj ("kawle", "pettoji"), aŭ dependaj de putoj ("gure dumale") estigas tiun de la familiaj migradoj kaj plifortigas ĉiujn socialajn malavantaĝojn ligitajn al nefikseco. Tamen ĉar nun la putoj konverĝigas homojn kaj bestarojn dum la seka periodo, ili grave rolas en la fiksigo de la nomadoj. Tial la nuna tendenco konsistas en la ekiro de nur parto de familianoj kun bestaro dum la alia parto ne moviĝas kaj gardas kun si la laktodonajn bovinojn. La proksimeco de la putoj kaj la tie okazantaj semajnaj bazaroj ebligas al la loĝantaro interŝanĝi.

La problemoj de la loĝantaroj

Al la malfacilaĵoj ligitaj al la duonnomada vivmaniero aldoniĝas la vico da problemoj komunaj al la Sahelaj, kaj pli ĝenerale, misevoluintaj regionoj :

ADYD

En tiu cirkonstanco, ADYD provas antaŭenpuŝi ĉiujn elvolviĝajn aspektojn en la kamparaj partoj de sia agada areo. Ĝi havas kiel avantaĝojn bonan reprezentecon de la areo kaj bonan komprenon de la lokaj agroarbarpaŝtismaj problemoj, interalie tiuj de la bredistoj. Ĝiaj malfortaĵoj kuŝas en logistika manko (ĉieniranta veturilo) por certigi bonan animadon de la regiono, kaj ĝis la alveno de Monda Fonduso ĝi ne havis partnerojn por helpi ĝin plenumi la elvolviĝajn projektojn, kies necesecon ĝi sentas.

ADYD estas aparte tre atentema pri la situacio de la virinoj kaj pri la rolo, kiun ili havas aŭ povus havi favore al elvolviĝo.

La projekto

Kaj ĝuste la projekto, por kiu ADYD petis helpon de Monda Fonduso koncernas la virinojn, paŝtismon kaj la mankperiodon.

Inter la virinoj, la plej vundeblaj, la plej suferantaj, la damnitaj : temas pri la vidvaj, la repudiitaj inoj aŭ la fraŭlinaj patrinoj, kiujn la komunumo forlasas al ilia sorto. Pezo de la kulturo kaj de senkompataj kaj rigidaj tradicioj ! Sen kampo, disponante nur unu aŭ du bovinojn, iliaj vivtenaj rimedoj estas malgravaj kaj ilia situacio fariĝas drama dum mankperiodo, dum seka sezono. La problemo kuŝas en la produktado de sufiĉe granda kvanto de lakto, certe, sed ne sufiĉas produkti : necesas ankaŭ konservi kaj vendi ! du obstakloj por tio : la klimato, kiu praktike malebligas ĉiun ajn konservadon, kaj la laktokomercistoj, kiuj piratumas la kamparanaron altrudante siajn prezojn.

Fronte al tio, ADYD kreis en Dahara Djolof kooperativon por kolektado, konservado, transformado kaj komercigo de lakto. La virinoj povas liveri al ĝi sian produkton por taŭga prezo. Plue la virinoj devas sufiĉe produkti kaj konservi la lakton almenaŭ dum la transporta tempo. La problemo pri la konservado povas solviĝi per aldono al la lakto de kontraŭfermenta enzimo, la laktoperoksidazo. La problemo pri la kvanto necesigas, ke la virinoj disponu dum la seka sezono sufiĉe kvantan kaj bonkvalitan kompletigan nutraĵon por siaj bovinoj.

En januaro 2004, post du jaroj de traktado, ADYD, kies membroj mondfondusaniĝis de pluraj jaroj, ricevis operacian kapitalon por la aĉeto de bovnutra stoko ebliganta al trideko da afliktitaj virinoj, ke iliaj bovinoj po du plu produktu lakton en seka sezono kaj ili vendu ĝin parte ĉirkaŭ si kaj parte al la kooperativo ADYD por taŭga prezo. Temas pri komenca kapitalo : el la vendosumo la bovinistinoj ŝparos la necesan sumon por aĉeti la sekvontajn provizaĵojn, kaj tiel plu.

Entute temas helpi ADYD iniciati pozitivan produktosistemon per kiu la agantinoj povos definitive eliri el sia ekstrema necerteco, kontraŭ plej malalta kosto. La partopreno de Monda Fonduso sumos je 3.000.000 CFA F (4.573 Eŭroj), el kiuj duono repagota per tri jarpagoj ekde junio 2005. Poste al ADYD la necesega tasko klerigi la profitantojn daŭrigi laŭ la jaroj tiujn novajn vivtenajn rimedojn.

Por reeĥi la frontartikolon de Emmanuelle Gen en tiu numero, ni ne dubas, ke per tiu rekono, nova por ili, kaj per sia propra kunlaborado en la kadro de ADYD, tiuj eksigitaj inoj kapablos retrovi memfidon kaj, kial ne, mem ekpaŝadi al kolektiva progreso.

Christian Trianneau


Mallonge el Benino

Nia partnera NŜO en Come ECIDAM raportis al ni pro la elvolviĝo de kelkaj projektoj en tiu lando :

Kooperativo Agblegnon en Klouekanme (dosiero n-ro 98.03.BJ) : la kooperativo vidis sian membraron malpliiĝi pro multaj elmigradoj al Niĝerio aŭ al la urbo kaj pro multaj forpasoj. Nun ĝi sin reorganizas ĉirkaŭ la 7 agemaj restantaj personoj. Novaj aliĝoj estas atendataj, kaj ĝenerala asembleo okazis en februaro por relanĉi la agadojn. La palmidoj de la arbidejo financita de Monda Fonduso estis plejparte venditaj kaj la cetero estis plantita sur 14-hektara parcelo por la produktado de oleo, je granda kontentigo de la kooperativanoj. S-ro Satchi-Gbondjé prezidanto de Agblegnon anoncas la repagon de la duono de la pruntodono tuj post sia Ĝenerala Asembleo, kaj la alia duono je la fino de 2004.

ECIDAM (dosiero n-ro 98.02.BJ) : la memmastrumata muellaborejo de Sahoué-Gahoué bone funkcias. Tamen la varmeco de pli longa ol kutime seka sezono nocis la rikolton de manioko, kio malpliigis la raspan aktivecon. Sed la muelado de maizo glatas. La dua parta repago estis anoncita de René Tchibenou por februaro. (La unua repago okazis en aprilo 2003).

LA KVIN-FINGROJ (dosiero n-ro 01.01.BJ) La virinoj, gvidataj de siaj du Odette (Anato la prezidantino kaj Hegbe la projektestrino), jam trifoje fabrikis tapiokon, sed la magazeno ne estas finita pro la viraĉa sinteno de la masonisto, kiu serĉas subŝteli la virinojn ! Tamen tio progresas. La puto estas fosita. Kaj jen ekzemplodona fakto : la virinoj jam ŝparis la sumon de sia unua jarpago por ĝiri ĝin en taŭga momento. Ĝi estas ankoraŭ eĥo al la frontartikolo d'Emmanuelle Gen... Imitinde, Sinjoroj !

AC

Mallonge el Togolando

Agropaŝtista Grupo ESTONTECO en Lome (dosiero n-ro 00.03.TG) : la 27an de novembro 2003, 3A transsendis al ni la plenuman raporton de la unua parto de la legomkultiva projekto de tiu gea grupo animata de S-ino Constance Akpaki. Mastruma komitato, konsistanta el tri membroj, enoficiĝis, kaj estis aĉetitaj la irigaciilaro, kaj la plejparto el la kulturmaterialo, agrikulturaj necesaĵoj kaj semoj. Fakte la legomkultiva aktiveco komenciĝis kiel provoj pri metodoj antaŭ la financado de la dua parto. Male de la benina regiono de Mono (v. pri la projekto CERIDAA) tiu de Ziou suferis pro troaj pluvoj, kiuj inundis la marĉajn parcelojn. Tio malfruigis la instaladon de la kanaletoj. Apud la legomkultivado, ESTONTECO iniciatis dum la sama agrikultura kampanjo la kultivadon de maizo, manioko, arakido kaj ananasoj (biorespektaj), kaj la bredadon de kokidoj, kunikloj, kaproj, agutioj. La alĝiro de la dua financparto por tiu legomkultiva projekto efektiviĝis komence de januaro, tiamaniere plifortiganta la dinamismon de tiu aparte vigla grupo.

AC


 

Asembleo en okcidenta Afriko

En aŭgusto 2004, se ĉio glatos, okazos en Vagaduguo la unua okcidentafrika asembleo de Monda Fonduso. Dua grado en la konstruado de la federacia strukturo de Monda Fonduso, ĝi celas la balotelekton de du Afrikaj delegitoj, kiuj dum ses jaroj kunsidos en la Administra Konsilantaro de Monda Fonduso, same kiel la jam elektita Eŭropa delegito John De La Cruz. Veturos al Vagaduguo la reprezentantoj elektitaj de la grupoj kaj pluzorgaj komitatoj el Benino, Burkinio, Senegalio kaj Togolando.

Organizi tion ne estas facile, kiel povas atesti nia komisiito Yaovi KUADJO, kiu klopodas de preskaŭ du jaroj por plenumi la procezon. Interalie la prepara kuknveno, kiu devis okazi en decembro 2003, poste en marto 2004 en meza loko, Dapaong, ne povis okazi pro nekompreneblaj malfacilaĵoj starigitaj de la regionaj kaj ŝtataj administraj aŭtoritatoj de la akcepta lando. Ni devis returniĝi al la bazo, por taski la pluzorgajn komitatojn prepari la grupojn kaj ties reprezentantojn al tiu granda demokrata ekzerco. Nia ĝenerala sekretariino, Danièle Charier, preparis kaj distribuis por tiu okazo ĉiujn necesajn klarigajn dokumentojn.

Sed kiu povas haltigi la volon de konvinkitaj mutualistoj ?

Globidar

Al sudkivuta Kongiano, kiu elvolvis multe da energio por rilatigi la lokajn grupojn kun Monda Fonduso, iu administranto sendis tiun averton, ke oni ne lulu la homojn en la iluzio de venonta profito. Nia konga globidarano respondis :

"Vi riproĉis al mi, en via letero de la 6a de aŭgusto luli homojn per iluzioj ĉar en tuja tempo tio nenion alportos. Kompreneble, tio nenion alportas, sed ankaŭ ni volas respondi al la alvoko de la tutmonda solidareco. Tio ne honorigas nin, kiam ni devas resti ekster tiu monda agado.

A.K.S. - Mboko

Kiam oni scias, ke Mboko estas en la kerno de unu el la regionoj plej vunditaj de la militoj de 1996 kaj 1998, kaj ke la humana situacio estas tie katastrofa, ĉu tio ne meritas enpreson en la bultenon ? Kompreneble jes !

Globidar

 

 

 

 

Monda Fonduso de Solidareco Kontraŭ la Malsato proponas al vi la organizadon de nova formo de transnacia solidareco, por respektaj interhomaj rilatoj, por medioindulgaj agadoj.

Vera esprimo de la mondcivitaneco, tiu solidareco partoprenas en la iompostioma starigado de plu justa mondo, kun rilatoj fonditaj sur mondnivele garantiata juro.

Globidar

Oficiala heroldo de Monda Fonduso


enhavo

RICEVITAJ KOTIZOJ kaj DONACOJ (en Eŭroj)

Novembro 2003 :

1 138 €

Decembro 2003 :

2 369 €

Januaro 2004 :

1 721 €

Februaro 2004 :

899 €

 

 

NOTOJ

  1.  la Kunvena Protokolo estas havebla je la adreso de la bulteno (3 Eŭroj) Ĝi estas ankoraŭ libere alirebla en Interreto : http://www.recim.org/kdp/2003-eo.htm
  2. Por pliaj informoj pri tiu kunveno, skribu al Daniel Durand. Adreso de la bulteno.
  3. CILAME : Internacia Komitato por Tutmonda Aŭtoritato pri Medio
  4. ECIDAM/CERIDAA (Benino), NŜO kun kiu Monda Fonduso subskribis kunlaboran konvencion.
  5. Volofoj = unu el la popoloj de Senegalio kaj Gambio, kun komuna "volofa" lingvo.
  6. 3A/APGA : Asocio por Antaŭenpuŝo de la Agrokulturistaroj. 

vidu la liston de niaj mallongigoj


Traduknotoj

La tradukinto atendas viajn demandojn kaj rimarkojn ! 


MONDA SOLIDARECO estas eldonita en Esperanto kaj franca lingvo papere kaj rete
rete, en Esperanto :
la tuto; en franca : laŭ temoj

Abono : 5,00 €

Redakcia komitato :Abdoulaye Hotto, Alain Bal, Alain Cavelier, Danièle Charier, Odile kaj Daniel Durand, Bernard Muet,

Elfrancigis : Daniel Durand kaj Marie-France Condé-Rey

Eldonestro : Daniel Durand

 

MONDA SOLIDARECO
Les Nids
FR 49190 St-AUBIN-DE-LUIGNE (Francio)

La Mondcivitana kiosko- MFSKM 

ENHAVO :

  

enhavo


 FMS, Ruelle Haute, FR 21120 GEMEAUX