Informilo n-ro82 (Septembro 2004) de Monda Solidareco Kontraŭ la Malsato


Enhavo je la fino

pdf - formato (UTF-8)

antaŭaj numeroj

 Lernejo al demokratio

En iuj lernejoj la infanoj ĉion parkerumas per batetoj sur la fingrojn.

En aliaj, scio venas de spertado, kono akiriĝas per praktiko, kreemo de lernanto alĝustiĝas al la lecionoj rezultantaj de sukcesoj kaj malsukcesoj.

Laŭ prefero ni aliĝas al tiu dua modelo. " Sed Monda Fonduso de Solidareco Kontraŭ la Malsato ne estas lernejo " diros vi, " kaj niaj Globidaranoj ne estas infanoj ! " Certe ne ! Certe jes ! Ne ĉar la lerneja instruado ne estas nia funkcio ; jes ĉar la vivo estas konstanta lernejo, en kiu ĉiu samtempe instruas kaj lernas, kondiĉe ke ĉiu sufiĉe atentu pri aliuloj.

Atentado pri aliuloj. Ĉio estas en tio ! kaj depost nia unua Asembleo en Abomey-Calavi en 2000, tiu mutuala intereso sine de nia granda interhelpa asocio konstante prosperis. Ĝi prosperis kompreneble per la komencaj instigoj de la animantoj de Monda Fonduso, sed ankaŭ kaj ĉefe per la bolanta aktiveco de la bazaj agadantoj, per la konfrontado de la grupoj, kiuj iniciatis projektojn, kun la ĉiutagaj malfacilaĵoj, per la akompanado de la partneraj NŜO, per la ĉiunivela serĉado de la respondoj plej adaptitaj al la malafablaj kontraŭaj batoj. Nefacila lernejo estas tiu lukto por krei la projektojn, konservi la akiritaĵojn kaj elvolvi la kondiĉojn de bonfarto !

Tre rapide oni ekkonscias, ke tion oni faras ne sole. Oni bezonas aliulojn por helpi, por arbitracii, por ellabori. Tion bone komprenis niaj Afrikaj Globidaranoj, kiuj spontanee starigis, por plu zorgi la projektojn, lokajn komitatojn, kiuj kun helpo de la partneraj organizaĵoj certigas interligadon, interŝanĝojn, pritakson, faciligadon, konsiladon interne de la grupoj, inter la grupoj kaj transe al la partneraj NŜO kaj al la animantoj de Monda Fonduso.

Spontaneas la pluzorgaj komitatoj ! Ili arigas volontajn kaj bonvolemajn homojn, devenantajn aŭ ne de produktistaj grupoj, kiuj estis komune elektitaj post diskutoj, aŭ per balotado aŭ per ĝenerala konsento pro ilia kompetenteco kaj ilia prudenteco. Demokratio !

Tute nature al la pluzorgaj komitatoj estis taskite, meti la ŝtonojn de la pli larĝa demokratia domo, kiun postulas la konstruado de Monda Fonduso. Ĉar de preskaŭ kvaronjarcento estas konstruata. Kaj por ankoraŭ longa tempo : demokratio, por firmiĝi, postulas malrapidecon.

Tiuj pluzorgaj komitatoj kaj la partneraj NŜO fariĝis la bazo por la reprezentado de la okcidentafrikaj Globidaranoj en ilia unua Asembleo en Vagaduguo, de la 5a ĝis la 7a de aŭgusto 2004 (v. en p. 2 kaj 3). Frateca, varmkora, fruktodona, tiu Asembleo tuj eklaboris ; ĝi eldonis aron da rekomendoj, kiuj, ni ne dubu pri tio, gaje ŝanĝos la kutiman praktikon de Monda Fonduso. Kaj ĝi elektis el sia sino la du okcidentafrikajn Delegitojn, kiuj de nun plenrajte kunsidos en la Administra Konsilantaro de Monda Fonduso.

Tio estas unua stadio : post kelka tempo sendube ilin atingos la Delegitoj el Meza Afriko, kaj tiel plu... Demokratio !

Daŭre perfektigenda estas demokratio. Al perfektiĝo, al pliĝustiĝo, al rafiniĝo. Ĉiam ekde la kreivo de la "bazaj" Globidaranoj. En savano la pluzorgaj komitatoj ĉiam tenos la ŝlosilojn de la estonteco de Monda Fonduso.

Ĉu ne bela, la lernejo ?

Alain Cavelier


enhavo

La renkontiĝoj en Vagaduguo.

Por Monda Fonduso de Solidareco Kontraŭ la Malsato, ili estas eksterordinaraj tagoj, kiuj okazis en Vagaduguo, en la ĉambroj de la Centro "Cardinal Paul Zoungrana" de la 5a ĝis la 7a de aŭgusto 2004. Pritaksu !

La evento de longa tempo estis preparata de la Administra Konsilantaro kaj ĉefe de ties Ĝenerala sekretario Yaovi KUADJO, kiu ne domaĝis sian penon kaj sian tempon, kaj translokiĝis al Vagaduguo dum marto por tio.

Unue, la 5an de aŭgusto, matene, okazis kunveno de la reprezentantoj de la aliĝintoj el Benino, Burkinio, Togolando por pretigi la unuan okcidentafrikan Asembleon kaj la balotelekton de la Delegitoj al la Administra Konsilantaro, kiu estis reprezentita de kvar membroj, inter ili S-ro Kuadjo. Tiu kunveno estis okazo por komunikadoj kaj viglaj debatoj pri la deveno kaj la rolo de la pluzorgaj komitatoj, pri la rilatoj inter grupoj, pluzorgaj komitatoj, partneraj organizaĵoj kaj Administra Konsilantaro kaj pri la funkcio kaj la respondecoj de la elektotaj delegitoj. La kvalito de la debatoj pruvis la demokratan maturecon de la partoprenantoj, bone konvinkitaj, ke la estontaj delegitoj ne devos defendi partiajn vidpunktojn, sed aktive kunlabori al la konstruado de strukturo destinita por servi la mondan komunumon. Tiu kunveno finiĝis per alvoko al kandidatiĝoj por la funkcio de Delegito (2 provizotaj postenoj). S-ro René Tchibenou (ECIDAM, Benino) plenumis la sekretarian taskon.

La Ĝenerala Asembleo de Okcidenta Afriko komenciĝis posttagmeze de la 5a de aŭgusto kaj finiĝis la 7an de aŭgusto, tagmeze.

Ĝi unue estis okazo por rememorigi dum plena kunsido la tutmondisman historion kaj la naturon de la mutualisma kaj transnacia engaĝiĝo de Monda Fonduso de Solidareco Kontraŭ la Malsato

La funkcimaniero de Monda Fonduso estis precizigita laŭ peto de la partoprenantoj. Poste ĉiu ĉeestanta NŜO, pluzorga komitato kaj grupo raportis pri sia propra sperto sine de Monda Fonduso, emfazante kaj la pozitivajn aspektojn kaj la mankojn, kiuj karakterizas la ĉiutagan aktivecon de ĉiu.

La 6an de aŭgusto la asembleo estis dividita en du laborgrupoj taskitaj por esplori respektive la kondiĉojn de funkciado de la Okcidentafrika Asembleo (periodeco, funkciado, financado) kaj la financajn problemojn ligitajn al la projektoj (kotizoj, financado de projektoj, repagoj). La raportanto de la unua grupo estis S-ro TCHEDRE-SAN Gbati (TAPKO, Togolando), tiu de la dua grupo estis S-ro KABARY Ouattara (Pluzorga komitato en Bobo Dioulasso, Burkinio). La raportoj estis prezentitaj kaj diskutitaj dum la plena kunsido la 7an de aŭgusto kaj atingis la ellaboradon de aro da rekomendoj (vidu la kadritaĵon).

Post la raportoj, la kandidatoj al delegiteco sin konatigis kaj prezentis siajn proklamojn. Sekvis per sekretaj balotiloj la voĉdonado, kiu konfirmis la elekton de S-ro Dramane TRAORE (AKAP- Burkinio) kaj de S-ro René TCHIBENOU, jam nomita. Poste la Asembleo decidis, ke la sekvintaj kandidatoj laŭ la nombro de voĉoj estos anstataŭontaj. Temas pri S-roj John AGBELLI (Pluzorga komitato en Suda Togolando) kaj TCHEDRE-SAN Gbati jam nomita.

Ankoraŭ kelkaj mallongaj fermaj paroladoj, kaj la Asembleo disiĝis per kanto proponita de S-ro AKPOTOSSOU Kouévi (Pluzorga komitato en Suda Togolando) :

"Ni estas ligitaj per amo

"Nia spirito estas tiu de veraj mutualistoj

"Ni estas ligitaj per amo

akcentitaj per multaj sonoraj hurakrioj (en lokaj lingvoj "ohye !" kaj Wabaaa ! ")

S-ro John AGBELI plenumis la sekretarian laboron de la asembleo
(kompleta protokolo laŭ simpla peto) .

(1) La NŜO ADYD el Senegalio, invitita, ne sukcesis fari la vojaĝon.


enhavo

REKOMENDOJ DE LA OKCIDENTAFRIKA ĜENERALA ASEMBLEO

MONDA SOLIDARECO KONTRAŬ LA MALSATO (MSM)

Vagaduguo, Burkinio

5 ĝis 7 aŭgusto 2004

En la jaro dumil kvar, la sepan de aŭgusto, okazis en la Nacia Centro "Cardinal Paul Zoungrana" la Ĝenerala Asembleo de Okcidenta Afriko de Monda Solidareco Kontraŭ la Malsato (MSM). Fine de siaj laboroj la Asembleo produktis la jenajn rekomendojn :

1. Rekomendoj al la Administra Konsilantaro de MSM

Realigi klarigan broŝuron pri la filozofio de Monda Solidareco kontraŭ la Malsato.

Disponigi al konvenciitaj NŜO operacian kapitalon de unu miliono da CFA frankoj (1 000 000) kiu estos utiligata kiel mikrokredito kun interezo de 5 % al la financatendantaj grupoj ;

Plialtigi la maksimumon de la projektofinancado ĝis tri milionoj kvincent mil CFA frankoj (3 500 000) ;

Pli alte taksi la klerigajn kostojn por la membroj de la financataj grupoj.

2. Rekomendoj al la Administra Konsilantaro, al la konvenciitaj NŜO kaj al la elektitoj.

2.1. Administra Konsilantaro kaj konvenciitaj NŜO

La financado de la Afrika Ĝenerala Asembleo estas plenumita de la kvar Konvenciitaj NŜO po kvindek mil (50 000) CFA frankoj kaj per prezkonvencio de sescent mil (600 000) CFA frankoj fare de la Administra Konsilantaro.

2.2. Administra Konsilantaro kaj Afrikaj Delegitoj

Por la partopreno de la afrikaj Delegitoj al la kunvenoj de la Administra Konsilantaro en Francio, la Afrika Ĝenerala Asembleo rekomendas, ke la elektita Delegito pagu 20 % de la flugbiletprezo , kaj la Administra Konsilantaro 80 % .

3. Rekomendoj al la konvenciitaj NŜO kaj Pluzorgaj komitatoj

3.1. Konvenciitaj NŜO

4. Rekomendo de la Afrika Ĝenerala Asembleo al la Administra Konsilantaro.

La Ĝenerala Asembleo konstatis la elekton de afrikano kiel Ĝenerala Sekretario. Tial ĝi gratulas kaj dankas la Administran Konsilantaron.

AGBELI John (Lome/Togolando) BAKARI Ouattara (Bobo Dioulasso/Burkinio)

 

Tiuj rekomendoj de la Okcidentafrika Ĝenerala Asembleo ne devigas la Administran Konsilantaron. Ĉi lasta gardas plenan liberon por decidi dum siaj estontaj kunsidoj. NDLR


enhavo

La vizitoj en Burkinio de la 3a ĝis la 14a de aŭgusto 2004.

Okaze de la afrika Ĝenerala Asembleo en Vagaduguo, pluraj membroj de la Administra Konsilantaro vizitis projektojn kaj renkontis membrojn de Monda Solidareco kontraŭ la Malsato.

La 3an de aŭgusto, Danièle Charier, Symphorien Meda kaj Yaovi veturis al Gonse por renkonti la membrojn de la NŜO Centro por Produktado kaj Klerigado pri Tropika Bredado PROKLEB/CEPROFET, ties kunordiganton Romuald Sawadogo kaj la membrinojn de la projekto Guenmati. Tiu NŜO aliĝigis dudekon da grupoj en 2000-2001 sed ĝis nun nur unu regule kotizis kaj ĵus ricevis sian pagon (Guemnati), dum la membroj de la aliaj grupoj senkuraĝiĝis. Ŝajnas, ke mankis ĝusta informado aŭ ke ĝi estis miskomprenita. La vizito ebligis diskutadon, reciprokan klarigadon, kaj forigon de ĉia miskompreno : la funkciadaj reguloj de Monda Solidareco (kotizoj, financa prokrasto, repago) kaj ĝia filozofio estas de nun bone komprenitaj.

La projekto pri hejma ŝafbredado de la ina grupo Guemnati (02.01.BF) konkrete komenciĝis la 7an de aŭgusto, tagon de la 10a datreveno de la NŜO PROKLEB (v. en p. 5). La virinoj ricevis klerigadon far la Departementa Bred-Servo de Saaba.

La 8an de Aŭgusto, la eŭropa delegacio finfine kompleta (Jean-Pierre Bouré, Nadine kaj Alain Cavelier ne povis enaviadiliĝi pro trorezervado far la flugkompanio Air-France kaj atingis Vagaduguon nur vespere de la 4a) kaj Yaovi Kuadjo, Ĝenerala Sekretario, akompanis Symphorien Meda por viziti la porkidejon de AJBS (96.10.BF), kies prezidanto li/ŝi estas, sed la tervojo al Poese ne estis priveturebla.

Dum posta konversacio Symphorien klarigis, ke la stato de la komunikaj vojoj dum pluvsezono ĝenerale ne ebligas la transporton de la varoj, nek tiun de la porkoj en bonaj kondiĉoj, kaj ke konvenas konsideri tion en la elvolvado de projekto.

Poste la sama delegacio faris viziton al S-ino Agathe Sanou, prezidantino de la grupo Gnoumalon (03.03.BF), en ĉeesto de S-ino Habibou Apiou, kasistino. La laboroj de la Ĝenerala Asembleo ebligis al S-ino Sanou klarigi kaj firmigi la informojn, kiujn ŝi havis pri la funkciado de Monda Solidareco. La financado de la produktado de glaciaĵoj kaj de fruktosukoj ebligos post ekipiĝo kaj repago de la prunta parto, konsistigi operacian kapitalon je la dispono de ĉiu el la virinoj de la grupo.

La 9an de aŭgusto Jean-Pierre, Nadine kaj Alain ekflugis al Francio, Yaovi al Togolando. Danièle veturis per buso ĝis Bobo-Dioulasso, kie akceptis ŝin Dramane Traoré (NŜO AKAP) kaj Bakary Ouattara (Pluzorga komitato en la distrikto de Bobo).

La 10an de aŭgusto Danièle Charier per tute ne formala okazo renkontis Arouna Sanou, membro de la Asocio de la junaj skulptistoj de Houët kaj aliĝinto al Monda Solidareco. La interŝanĝo ebligis denove precizigi la regulojn kaj celojn de nia mutuala asocio.

De la 11a ĝis la 14a de aŭgusto, Dramane Traore, Bakary Ouattara kaj Danièle Charier vizitis plurajn projektajn ejojn de grenproduktistoj kaj de aranĝoj de grentenejoj.

Inter la grenproduktistoj, la Grupo agropaŝtista en Ouezzinville en Doumai (GAPO) (00.01.BF) ricevis financadon kaj repagis parton de sia prunto. La aranĝo de la laboro inter individuaj kampoj kaj kolektiva kampo estas tre bone strukturita.

Konstanta dungito gardas kaj zorgas la kolektivan kampon kaj preparas la laborojn. Laŭ iniciato de la prezidanto S-ro Siaka Sanou, la profito de la rikolto el la kolektiva kampo estas dividata en tri partojn : la repago de la prunto, la dispartigo inter la membroj de la grupo kaj la konsistigo de operacia kapitalo.

La grupo Kaboro en Dodougou, kies prezidanto estas S-ro Bakary Ouattara, estas proksima al la loko de GAPO. Ĝiaj membroj regule kotizas ekde 2002 kaj la grupo, kiu ankoraŭ ne ricevis financadon, funkcias laŭ siaj propraj rimedoj kaj devas lupreni la labormaterialon, kio grave damaĝas la malgrandajn enspezojn. La delegacio povis taksi, kiel dum la antaŭa vizito, la zorgon donatan al la kultivaĵoj kaj al ties bonfarto.

La grupo Sabarikadi, kies produktoloko situas en Dingasso, je ĉirkaŭ 10 km de Bobo, konsistas el 10 membroj. Tiuj ĉi planas aranĝi kolektivan dekduhektaran kampon. Jam ili regule kune laboras kaj scios sin organizi. Ilia projekta dosiero ĵus estas metita ĉe Dramane Traoré.

La delegacio ankaŭ celis renkonti la membrojn de tri grupoj, kiuj deziras starigi grentenejojn, transformi kaj enpaki la grenon. Du el ili estas la inaj grupoj en Bobo Dioulasso Djiguitougou (03.02.BF), kies prezidantino estas S-ino Marie-Jeanne Traoré, kaj Yeregnini (02.08.BF), kies prezidantino estas S-ino Karidja Millago. La virinoj de ambaŭ grupoj havas firman sperton pri mikrokredito ; ili estas bone informitaj kaj bone asimilis la filozofion de Monda Solidareco.

La tria grentenejo estas tiu proponita de la grupo Modjibé-Dji (04.02.BF) de Samogohiri. La membroj posedas terenon de 600 m² por la konstruaĵo. Ilia gren- aŭ pli ĝuste var-tenejo ampleksos la tutan departementon : la kvin viroj kolektos la produktojn (anakardiojn, ekzemple) dum la kvin inoj enpakos kaj disvendos ilin. Ankaŭ tie la organizado kaj la seriozeco de la membroj igas antaŭvidi sukceson de la projekto.

Dum la vizitoj la delegacio kontaktiĝis kun la inoj de la du grupoj, kies aliĝado al Monda Solidareco freŝdatas. Ili estas tre volemaj kaj tre bone informitaj pri la financreguloj. Temas unuflanke pri la inoj de Dodougou, kie sidas la grupo Koboro, ĝi estas Sinignan-Sigui, kies prezidantino estas S-ino Sanou Kalifa Doublé, kaj aliflanke pri la inoj de Samogohiri (loko de Modjibé-Dji) kies grupo nomiĝas Bankadi, kaj kies prezidantino estas S-ino Nanorkio Traoré.

En ĉiu vizito la interŝanĝoj okazis en ĉeesto de multaj observantoj. Tiuj demandis kaj informiĝis.

Notindas la rigoreco pri la regado de la projektoj en la distrikto de Bobo : nur la bone strukturitaj projektoj prezentitaj de grupoj informitaj kaj kapablaj estas proponataj por studado. Dramane Traoré tempe gradigas la aliĝadon de la novaj grupoj por ke ĉiuj ne samtempe atingu la financperiodon, kaj ke ili observu la elvolvadon de la jam financitaj projektoj.

Dum la renkontoj, la membroj de la grupoj petis, ke la periodo de la rikoltoj estu konsiderata de la Administrantoj por la pagdato de la kotizoj, kaj ke la financado de projekto okazu en momento favora por ĝia lanĉo.

Konklude Monda Solidareco kontraŭ la Malsato rimarkinde elvolviĝas en la distrikto de Bobo Dioulasso. Same la seriozeco kaj la sindediĉo de la responsantoj en la distriktoj de Ouaga kaj de Gonse, kaj Symphorien Meda korespondanto de Monda Solidareco, kaj Romuald Sawadogo el la NŜO PROKLEB igas antaŭvidi firman estontecon.

DC

(kompleta raporto en franca lingvo laŭ peto)


enhavo

10a datreveno de PROKLEB en Gonse.

En ĉeesto de la grupoj, de la vilaĝestroj, de multaj oficialuloj de la departemento de Saaba kaj de kelkaj monprovizantoj, PROKLEB solene festis sian dekjariĝon. Monda Solidareco kontraŭ la Malsato estis reprezentita de Jean-Pierre Bouré, Nadine Cavelier kaj Christine Zongo, membro de la Pluzorga komitato de Vagaduguo.

Post la bilanco de tiuj 10 jaroj, S-ro Romuald Sawadogo, plenuma direktoro, oficiale "lanĉis" la venontajn agadojn.

Tiel la ina Pula grupo en Guemnati, financita de Monda Solidareco, povos komenci sian hejman ŝafbredadon (tiu bredmaniero evitigas longajn migradojn de la bestoj kaj ebligas pli bonan gardadon).

Jean-Pierre Bouré kaj Nadine Cavelier simbole donis al la prezidantino de la grupo, du ĉarojn, kiuj utilos por transporti akvon, kompoŝton, rikoltojn. La 20 virinoj de la grupo ĉeestis, kelkaj kun siaj beboj. Sekve oni multe fotis.

Malgranda ekspozicio ariginta teknikajn dokumentojn kaj raportojn pri kurantaj aŭ finitaj agadoj estis organizita kaj tenis la atenton de multaj partoprenantoj.

Fine tiu manifestacio ebligis al Jean-Pierre inicadon al la afrikaj kunvenoj kun cirkonstancaj kantoj kaj dancoj kaj konatiĝon kun la milia biero.

NC


enhavo

La teraj realaĵoj

Rakonto pri du vizittagoj en la regiono de Bobo Dioulasso

Viziti la projektojn kaj renkonti la membrojn de Monda Solidareco kontraŭ la Malsato dum pluvsezono egalas al heroaĵo !

La 11an de aŭgusto, Dramane Traore (NŜO AKAP) Bakary Ouattara (el la Pluzorga komitato en la distrikto de Bobo) kaj mi iris ĝis Doumain, post survoja preno de S-ro Sanou Siaka, la prezidanto de la Grupo Agro-Paŝtista de Ouezzinville (GAPO). Ni celis renkonti la membrojn de GAPO kaj tiujn de Koboro (Dodougou) distancaj je deko da kilometroj inter iuj kaj aliaj.

Tiun tagon ne pluvis, sed estis pluvinte. La tervojo estis aparte glitiga estiganta rapidan sinsekvon da joroj ĉiam mastrataj de Dramane, vera virtuozo de la stirrado. Necesas diri ankaŭ, ke ni ne estis en ĉieiranta veturilo sed en la respektinde dekokjara Toyota de Dramane Traore.

Laŭmezure kiam ni antaŭeniris, la vojo fariĝis pli mallarĝa ĝis esti nur pado dum kelka distanco : ni veturis rekte en la savano !

Por la reveno, ni elektis alian vojon, pli kvietan kvankam kun transpaso de rivero. La amikoj de Koboro estis tie pretaj por helpi nin.

Kia travivaĵo ! Ni estis skuitaj, svingegitaj, torditaj ! Ni estas lacegaj.

La morgaŭon, 12an de aŭgusto, nia programo irigis nin al Sanogohiri, je ĉirkaŭ 95 km de Bobo por renkonti la grupon Modjibe-Dji. Madou Traore, 7jara, akompanis nin. Pluvis sed, neniu problemo, ĉar estos nur 8 km da tervojo. La veturado sur asfalto bone okazis, sen problemo. En Diéri, kie komenciĝas la tervojo, ni prenis S-ron Lassina Sawadogo, prezidanto de Modjibe-Dji. Post kelkaj kilometroj la tervojo estis vera kotejo. Ni enkotiĝas, ni glitturniĝas, ni ne plu moviĝas. La koto ŝprucigita makulas la veturilon kaj la frontovitron. La viroj, kiuj deziras esplori la medion, enŝlimiĝas, vadas, glitas. Proksime laborantaj kamparanoj provis liberigi la veturilon trafosante la vojon per grandaj pioĉbatoj. Ĉiu provo metis nin en malsaman pozicion, sed sen reala progreso. Ĉiu provo iom pli lacigis la baterion, kiu finfine lasis nin. Dramane plonĝis en la motoron por provi ripari, helpate de Bakary kaj de Madou.

En du horoj ni faris nur centon da metroj. La viroj de Modjibe-Dji, informitaj, venis por helpi nin. "Parizo-Dakaron !" Poste, dum la reveno, ili akompanis nin por transpasi tiun koŝmaran parton. Baldaŭ la asfalto, ni estis savitaj !

En ĉiu halto, necesis atenti esti en pozicio por esti puŝitaj por starti. La matenaj aventuroj malfruigis nin, tial ni rapide veturis por reiri en Bobo-n. Dramane ne povis eviti gravan truon en la ŝoseo. Rezulto : krevita pneŭo.

Kompreneble Dramane devis replonĝi en la motoron por starti post la ŝango de la rado. Neniu por puŝi nin. Certe ni startas, sed nemulte poste la motoro ekintermitas, tusetas, senfortiĝas, haltas. Ni situis en vojturniĝo, nokto venis kaj ĉefe ni ne sciis la kialon de tiu paneo. La situacio fariĝis grava. La interveno de ŝoforo de kamioneto savis nin : tute simple sufiĉis elmeti la aerfiltrilon kaj frapeti la karburatoron... Ne plu da problemo.

Nu, jen ! Necesas aldoni la eksterordinaran gajan humoron de Dramane kaj de Bakary fronte al la travivataj realaĵoj, ilia kvieteco, ilia farscio kaj iliaj koraj ekridoj dum tiuj tagoj.

Danièle Charier.


enhavo

Eksigo el Monda Solidareco !

Senprecedenca fakto ! Unuvoĉe la Administra Konsilantaro de Monda Solidareco kontraŭ la Malsato balotdecidis, la 4an de aprilo 2004 la eksigon de iu grupestro, kiu grave misplenumis sian mutualistan respondecon en la kadro de projekto financita de MSM, kaj laŭregule ligita al solidareca kontrakto plene valida.

La grupo estas tiu de la Orfoj en Tozunme (GOT), kiun niaj fruaj legantoj bone konas, ĉar plurfoje ni raportis en Monda Solidareco pri la projekto, ties malfacilaĵoj kaj evoluado. Ĝia prezidanto estas S-ro Gaston Houssou.

La unua kontrakto de GOT kun MSM datumas de septembro 1995. Post multaj leteraj interŝanĝoj solidareca kontrakto estis subskribita la 23an de marto 1997 por la instalado de porkobredado, kies produkto devis provizi la bezonojn de la orfejo de Tozunme regata de Gaston Houssou : kvazaŭ memfinancado de GOT. Pro la homama karaktero de la grupo kaj pro ĝia nekapablo mem kontribui en la financado de la projekto, Monda Solidareco financis la tuton, t.e. 3.195.100 CFA F. ECIDAM kunsubskribis la kontrakton kaj estis taskita per la kadrado de la grupo.

Bedaŭrinde, dum la bredado estis apenaŭ lanĉita epidemio de porka pesto komplete detruis ĝin en 1997, kio metis GOT en senesperan financan situacion. Tiam, kiel provizora solvo, iu administranto de Monda Solidareco persone donacis maizmuelilon (473.155 CFA F) por ke GOT daŭru per mondona aktiveco. Samtempe Gaston Houssou sekvis klerigan programon pri agutibredado kaj poste proponis nin helpi transformi la porkidejon en agutibredejon por relanĉi la bredan aktivecon de GOT kaj tiamaniere certigi la daŭrecon de la komenca projekto.

Denove la Administra Konsilantaro de Monda Solidareco faris escepton kaj konsentis konsideri, ke ne temis pri nova projekto, sed pri la daŭrigo de la malnova, kio evitigis al GOT eniĝi en la atendovicon de la studataj dosieroj : la rearanĝo estis financita la 30an de julio 1998 kaj kontrakta aldonaĵo subskribita la 30an de posta oktobro. Monda Solidareco aldonis 995.800 CFA F al la komenca financado.

Ekde tiam la raportoj de GOT fariĝis malpli oftaj kaj malpli detalaj. Relative neklaraj komercaj konsideroj kondukis lin peti la prokraston de la unua dato de prunta repago, kio estis konsentita al ĝi. Poste, okaze de la Federacia Asembleo en Abomey-Calavi, en aŭgusto 2000, kelkaj administrantoj povis viziti la lokon kaj konstati ke en la bredejo nur kelkaj bestoj enestis, nekompareble kun la normala enteneco de la instalaĵoj. Samtempe Gaston Houssou informis nin pri la transformado de GOT en NŜO (Naturo kaj Vivo), kvankam Alain Cavelier atentigis lin en aprilo 2000 por ke tiu ŝanĝo ne pereigu la aktivecon de GOT kaj la daŭrecon de la agutibreda projekto.

Poste la rilatoj kun Gaston Houssou nur difektiĝis malgraŭ pluraj bonvolaj propetadoj fare de ECIDAM kaj de la benina Pluzorga komitato. Ofte vojaĝante en Eŭropo, Gaston Houssou ne plu respondis al niaj leteroj aŭ nur prokrastige. La membroj de GOT ne plu kotizis kaj nur 50.000 CFA F estis repagitaj el suma pruntodono de 1 398 100 CFA F. En januaro 2004 ECIDAM, kiu vizitis Tozunme, konstatis, ke la agutibredejo estas utiligata por aliaj aferoj kaj Gaston Houssou deklaris, ke kvankam plu ekzistante GOT ne plu havas aktivecojn, ĉar "Naturo kaj Vivo" anstataŭis ĝin. Kaj pri la ŝuldo de GOT : "ĉiel ajn Monda Solidareco ne bezonas tiun monon".

Tiu disdegno de la mutualisma senco de la devontigo de la membroj de Monda Solidareco kondukis la Administran Konsilantaron konsideri, ke Gaston Houssou vole malrespektis la artikolon H33 de la interna regularo de Monda Solidareco per

enhavo

enhavo

RICEVITAJ KOTIZOJ kaj DONACOJ (en Eŭroj)

junio 2004 :

1 029 €

julio 2004:

2 067 €

Aŭgusto 2004 :

1 715 €

 

 

Monda Solidareco Kontraŭ la Malsato proponas al vi la organizadon de nova formo de transnacia solidareco, por respektaj interhomaj rilatoj, por medioindulgaj agadoj.

Vera esprimo de la mondcivitaneco, tiu solidareco partoprenas en la iompostioma starigado de plu justa mondo, kun rilatoj fonditaj sur mondnivele garantiata juro.

Globidar

Oficiala heroldo de Monda Fonduso


NOTOJ

  1. Por pliaj informoj pri tiu kunveno, skribu al Daniel Durand. Adreso de la bulteno.

vidu la liston de niaj mallongigoj


Traduknotoj

La tradukinto atendas viajn demandojn kaj rimarkojn ! 


MONDA SOLIDARECO estas eldonita en Esperanto kaj franca lingvo papere kaj rete
rete, en Esperanto :
la tuto; en franca : laŭ temoj

Abono : 5,00 €

Redakcia komitato :Abdoulaye Hotto, Alain Bal, Alain Cavelier, Danièle Charier, Odile kaj Daniel Durand, Bernard Muet,

Elfrancigis : Daniel Durand

Lingvon kontrolis : Sabine Hauge

Eldonestro : Daniel Durand

 

MONDA SOLIDARECO
Les Nids
FR 49190 St-AUBIN-DE-LUIGNE (Francio)

La Mondcivitana kiosko- MFSKM 

ENHAVO :

  

enhavo


 FMS, Ruelle Haute, FR 21120 GEMEAUX