Informilo n-ro 83 (decembro 2004) de Monda Solidareco kontraŭ la Malsato


Enhavo je la fino

pdf - formato (UTF-8)

antaŭaj numeroj

 

Malcentralizi Mondan Solidarecon kontraŭ la Malsato

per la Pluzorgaj komitatoj

En la komenco estis komuna konvinko : la neceso kune lukti kontraŭ la malsato, la bezono krei pontojn inter la komunumoj kaj la sento devi lukti kontraŭ la mizero ĉie en la mondo. Tamen la efektivigo de tiuj principoj okazas per iompostioma malcentralizado de la aktivecoj.

Tial en februaro 1995 la tiama Ĝenerala Sekretario, S-ro Alain Cavelier dum vizito en Togolando subskribis du konvenciojn kun la NŜO 3A kaj TAPKO je la nomo de Monda Solidareco kontraŭ la Malsato. Tre rapide aliaj konvencioj estis subskribitaj kun la NŜO ECIDAM en Benino kaj AKAP en Burkinio.

Tiuj konvenciitaj organizaĵoj ricevis la komision helpi la membrojn de la mondsolidarecaj grupoj en la elvolvado de iliaj aktivecoj.

Krome, laŭ iniciato de la financatoj, unu aŭ pluraj lokaj asocioj nomitaj "Pluzorgaj komitatoj" stariĝis en ĉiu landoparto por apogi la laboron faritan de la konvenciitaj organizaĵoj.

Nun ni nombras por Benino, Burkinio kaj Togolando sep Pluzorgajn komitatojn :

Tiuj lokaj asocioj starigitaj de la financatoj mem ebligis konsciiĝon pri la filozofio de MSM.

Nun la starigo de tiaj lokaj asocioj nepriĝas kaj ĝuste laŭ la proponoj de la Pluzorgaj komitatoj la Ĝenerala asembleo 2004 en Vagaduguo faris relative trafajn rekomendojn al la membroj de la Administra Konsilantaro.

La benina Pluzorga komitato, kunlabore kun la NŜO ECIDAM, iniciatis atribui malgrandajn pruntodonojn al la membroj de MSM por aranĝi aktivecojn atendante la financadon de iliaj projektoj. En Vagaduguo tiun iniciaton forte aprobis la reprezentantoj de la alilandaj Pluzorgaj komitatoj.

Tiel kune kun la delegitoj de la Pluzorgaj komitatoj la rolo de ĉi lastaj estis difinita. Inter alie :

Jen do formo de malcentralizado de la aktivecoj, kiu naskiĝis dank'al tiu formo de loka asocio kaj tra kiu nun ĉiuj decidoj estas prenataj je la nivelo de ĉiu distrikto per interkonsento inter la konvenciitaj NŜO kaj la membroj de la Pluzorgaj komitatoj.

Estus dezirinde, ke tiu formo de loka asocio disvastiĝu al aliaj regionoj de Afriko kaj de la mondo por harmoniigi la aktivecojn de MSM ĉie, kie ĝi intervenas.

La Ĝenerala Sekretario, KUADJO Yaovi.


Sekvoj de la rekomendoj de la Okcidentafrika Asembleo (Vagaduguo, aŭguste 2004) fare de la Administra Konsilantaro okazinta en Cahors la 24an, 25an kaj 26an de septembro.

1/ Rekomendoj al la Administra Konsilantaro de MSM.

  1. Realigi klarigan broŝuron pri la filozofio de MSM
    Konsentite. Tia broŝuro estas konceptata.
  2. Disponigi al konvenciitaj NŜO operacian kapitalon de unu miliono da CFA frankoj (1 000 000) kiu estos utiligata kiel mikrokredito kun interezo de 5 % al la financatendantaj grupoj ;
    Principa konsento. Provo kun du konvenciitaj NŜO elektitaj de kolegio konsistanta el la Ĝenerala sekretario kaj ambaŭ afrikaj delegitoj, kaj taksado unu jaron post la disponigo de la monsumo. Komuniku la kontojn al la A.K.
  3. Plialtigi la maksimumon de la projektofinancado ĝis tri milionoj kvincent mil CFA frankoj (3 500 000) ;
    La monrimedoj de MSM ne ebligas tion nun. Reekzamenu tiun rekomendon post unu jaro.
  4. Pli alte taksi la klerigajn kostojn por la membroj de la financataj grupoj.
    Tiu rekomendo jam estas aplikata per la pago de 8 % de la pluzorgaj kostoj samtempe kiel la financado de la projekto + 8 % el ĉiu repagoparto de la prunto de la financita grupo, kio portas la sumon al 12 % anstataŭ 10 % antaŭe.

2. Rekomendoj al la Administra Konsilantaro, al la konvenciitaj NŜO kaj al la elektitoj.

  1. La financado de la Afrika Ĝenerala Asembleo estu plenumata de la konvenciitaj NŜO po kvindek mil (50 000) CFA frankoj kaj per prezkonvencio de sescent mil (600 000) CFA frankoj fare de la Administra Konsilantaro.
    Konsentite kun aldono de kontribuado de la Pluzorgaj komitatoj por la transporto laŭ la loka kosto. Balote aprobita de la A.K. unuvoĉe minus unu sindeteno.
  2. Por la partopreno de la afrikaj Delegitoj en la kunvenoj de la Administra Konsilantaro en Francio, la Afrika Ĝenerala Asembleo rekomendas, ke la elektita Delegito pagu 20 % de la flugbiletprezo, kaj la Administra Konsilantaro 80 %.
    Konsentite, sed sen trudo.

3. Rekomendoj al la konvenciitaj NŜO kaj Pluzorgaj komitatoj

  1. La konvenciitaj NŜO estas petitaj aranĝi strategion por enspezigi la kotizojn.
    Konsentite. La formularo de la individuaj promesoj precizigos kiamaniere la kotizoj enspeziĝos laŭ la kutimaj aktivecoj de la grupo.
  2. Interreta interŝanĝo de la agadraportoj por ĉiuj Pluzorgaj komitatoj fare de la konvenciitaj NŜO de Okcidenta Afriko.
    La A.K. notas.
  3. La partoprenantoj de la Afrika Ĝenerala Asembleo rekomendas jaran kunvenon de tiu ĉi Asembleo.
    Konsento por du jaroj, poste oni taksos por ŝanĝi al dujara ritmo. Balote aprobita de la A.K. unuvoĉe minus unu sindeteno.
  4. Konstanta kunordiga Estraro estas enoficigita por la du venontaj jaroj, kaj konsistas el :
    • - la Ĝenerala Sekretario
    • - Ambaŭ afrikaj Delegitoj
    • - la responsanto de la NŜO, kiu akceptos la Ĝeneralan Asembleon.

    La A.K. notas. Ĝi rekomendas al la Ĝenerala Okcidentafrika Asembleo enskribi en la tagordon de la kunveno de 2005 la aferon pri la pruntorepagoj, kiu estis nesufiĉe diskutita en Vagaduguo.

  5. La daŭro de la projektoj ne povos superi kvar jarojn el kiuj unu prokrasta jaro.
    Tiu kondiĉo ne povas esti ĝeneraligata al ĉiaj projektoj, ĉar kelkaj fariĝas produktodonaj nur pro daŭro. La A.K. preferas inviti la Pluzorgajn komitatojn kaj la kadrantajn NŜO-ojn konsciigi la grupojn pri la alta valoro de la morala memdevontiĝo, kiu venas de la mutualista kontrakto. Ĝi invitas ilin doni fortan simbolan gravecon al la subskribo de la kontrakto, ekzemple per emfazo dum ceremonio konforma al la lokaj kutimoj.
  6. Okaze de manko, la grupo estos persekutata tra la tri estraranoj, kiuj subskribis la kontrakton : prezidanto, sekretario kaj kasisto de la grupo.
    Konsentite. La kontrakta redakcio intregros tiun novan dispozicion.
  7. 3.7. La prifinancitaj grupoj estas devigataj plu pagi siajn kotizojn almenaŭ ĝis la fino de la kontrakta repago.
    Tiu devigo jam estas enskribita en la kontraktoj. Krome ni deziras, ke la grupoj, kiuj atingis la repagan finon daŭrigu sian partoprenon sine de MSM pro mutualista spirito, por ke aliaj profitu el la helpo, kiun ili mem profitis ...
  8. 3.8. En la spirito de tio ĉi supra, la A.K. invitas la kadrantajn NŜO-ojn detale klarigi la terminojn de ĉiu kontrakto al la tri subskribontoj de ĉiu grupo.


La induktitaj efikoj de la konkretaj projektoj

La starigo de evoluprojekto fare de grupo da produktistoj, kia ajn estas la naturo de la projekto, okazas sine de klare difinita operacia kadro priskribanta la stadiojn de ĝia koncepto kaj de ĝia realigo, kiun oni povas resumi tiel :

  1. kvalita identigo kaj kvanta taksado de la lokaj bezonoj ;
  2. difino de la celoj de la projekto destinita al la tuta aŭ parta kontentigo de tiuj lokaj bezonoj ;
  3. difino de la homaj, materialaj kaj financaj rimedoj necesaj por la realigado de la projekto ;
  4. produkto de antaŭkalkula buĝeto realigebla kaj ekvilibra ;
  5. produkto de kalendaro por la starigo
  6. kunmetado de la homaj, materialaj kaj financaj rimedoj ;
  7. plenumado de la projekto
  8. taksado de la projekto.

Pri la punkto 8, taksado de la projektoj, temas tiu ĉi artikolo, ĉar ĝi estas sendube la plej malfacile farebla tie, kie la esploraj rimedoj estas limigitaj.

Baza taksado kontentiĝos per la komparado de la rezultatoj havigitaj de la projekto post kelkaj jaroj al la komence difinitaj celoj. Ekzemple :

Okaze de jesaj respondoj, oni povas konsideri ke la mono kaj energio investitaj en la projekton estis utilaj. Punkte. Okaze de miksaj aŭ neaj respondoj oni rajtas sin demandi. Sed ĉu oni devas pro tio konsideri, ke la projekto malsukcesis ? Tio ne estas certa, ĉar ĉiu projekto metiĝas en naturan, socialan kaj ekonomian medion sur kiun ĝi nepre reefikas, kaj se oni observas de pli proksime, oni konstatas, ke la strikte kontaj kriterioj raportas nur pri tre malgranda parto de la baza realeco, kiel atestas la du ekzemploj jenaj.

Unua ekzemplo : la muellaborejo de TAPKO en Ĉenude (mezregiona Togolando)

En 1997 la Togolanda Asocio por la Progreso de la Kamparanaj Organizaĵoj komencis la ekspluatadon de transformejo por nutraj varoj en Ĉenude en la kantono Dako. La laborejo entenas, laŭbezone movitajn de ununura motoro, grenmuelilon por maizo, tuberraspilon por manioko kaj oleopremilon por palmaj nuksoj. En la kondiĉoj de la regiono, la raspado de manioko, konsumita kiel tapioko, reprezentas la ĉefan aktivecon de la laborejo.

La laborejo estas metitaj, kontraŭ luprezo, je la dispono de kvin ĉirkaŭaj vilaĝoj, tio estas 1.500 inoj, el kiuj tri grupoj da 50. La disponigo de tia laborejo celis :

Kompreneble la antaŭkalkulita buĝeto, produktita por tri jaroj, sumigis la kontribuojn de ĉiuj el la tri tipoj da aktiveco.

La du unuaj jaroj, la aferoj okazis kiel antaŭvidite kaj TAPKO komencis honori siajn devontigojn, interalie repagi la unuan jarparton de la pruntodono kontraktita por kvar jaroj. Ekde 1998, la enspezoj ekmalaltiĝis dum la elspezoj restis stabilaj. En 2002 la rezultato atingis nur 11.325 CFA F kontraŭ la 300.000 CFA F de la antaŭkalkulo ; en 2003 kaj 2004 la rezultato estis minusa.

Kio estis la kialo ? Tute simple iu efiko kaŭzita de la projekto mem, kiu instigis ideojn al la vilaĝa junularo ! Kelkaj elturniĝemuloj havigis al si transporteblajn maniokraspilojn (fabrikitajn en Niĝerio) kaj lanĉis la hejman raspadon, kiu evitigas la virinojn iri ĝis la laborejo kun siaj tuberoj. La afero estas ja profitodona, ĉar tiuj novraspantoj multobliĝis : 14 en marto 2004, tio estas po du en ĉiu kantona vilaĝo.

Ne bonfara por TAPKO, sed vere profitodona por la kantono, ĉar rezultas serio da efikoj montrindaj :

Neniu el tiuj konsekvencoj, kiuj grave superas la atenditajn efikojn de la projekto, estis antaŭvidebla dum ĝia konceptado kaj starigo. Kaj kiu taksisto estus kapabla tabeligi ilin kun precizeco ? Scienca esplorado kuniganta agronomon, ekonomiiston kaj sociologon povus plenumi tion, sed kiu mikroprojekto povas enhavi la koston de tia enketo ?

Dua ekzemplo : la legomkultivado de GAP Estonteco en Asome (mara regiono, Togolando)

Prezidate de S-ino Constance Akpaki, tiu Lomea grupo el dek personoj enkadrita de 3A (Asocio por Antaŭenpuŝo de la Agrikulturistaroj) entreprenis en 2003 la produktadon kaj komercigon de legomoj en Asome, ĉe la rivero Zio, kiu alportas akvon por irigaciado. Tio do estas freŝdata.

Sed la unua jaro malbone komenciĝis : kelkaj ekzotaj kulturoj (karotoj, brasikoj, kapsikoj) suferis fungajn malsanojn kaj ĉefe Zio, kutime daŭra rivero, senakviĝis dum eksterordinare longa sekecperiodo. Konsekvence, la ekspluata rezultato de tiu sezono elrevigas : 25.100 CFA F anstataŭ la 1.435.495 CFA F esperitaj en la antaŭa kalkulo ! Dum la kulturo de plantoj ne bone adaptitaj al la lokaj kondiĉoj konsistigas konceptan eraron en la komenco, la senakviĝo de Zio estis tute ne antaŭvidebla. S-ino Akapki (pli supre Akpaki) firme restas optimista, ĉar la grupo utiligos la lecionojn de tiu unua sperto por antaŭen iri kaj ĉar ŝi mem rimarkas la jenajn efikojn, kies profitoj jam superas la kadron de la projekto :

Jen konsidero al la funkcio de la projektoj, kiu honorigas ties iniciatintojn, kaj ankaŭ tie, pri kiuj objektiva taksado devus grave superi la dekomence priskribitan kadron. Tial ni vetu, ke kiam akvo revenos en Zion, GAP Estonteco povos atingi belajn sukcesojn !

Alain Cavelier.


La memuara sezono

Eburlanda staĝanto en Kadjo-Woro

S-ro KOFFI Yeboa Alexis staĝis de aprilo ĝis aŭgusto ĉe niaj amikoj de TAPKO kaj de Rhincami en la kadro de sia studado en

CNEARC (Franca centro de agronomiaj studoj por varmaj regionoj) en Montpeliero. Tre bone akceptita kaj tre agema, li sukcese prezentis sian memuaron por la havigo de diplomo pri tropika agronomio en oktobro : "agra diagnozo kaj trafeco de la novigaĵoj elvolvitaj de la grupo Rhincami en Yara Kabye" post pluraj raportoj surloke multe ŝatitaj.

Krucante multajn naturajn donitaĵojn (pri klimato, grundoj) sociajn, ekonomiajn, kulturajn, historiajn, li prezentis konvinkan tabelon de la intermiksitaj avantaĝoj kaj premdevigoj de tiu multelementa medio, kie komunaj interesoj kaj antagonismoj starigas subtilajn, fragilajn, ŝanĝantajn ekvilibrojn, kiuj igas tre malfacila racian planadon de evoluado.

Kiel utile estus, ke la NŜO por evoluado ĉiam disponu pri tia studo antaŭa al siaj intervenoj, multe pli klariganta ol la bazaj monografioj !

Mikrokredito ĉe 3A.

S-ro Romain HENRY valorigis la restadon, kiun li faris en Lomeo ĉe 3A en 2002, prezentante (ankaŭ kun sukceso) memuaron por la havigo de dipolomo d'IFAID-Aquitaine) (Instituto de klerigado kaj de apogo al la iniciatoj de evoluado) : "De la evoluisma ektraktado al la profesiiĝo de mikrofinanca institucio : la togolanda NŜO 3A".

La malriĉuloj, ekskluditaj el la formalaj financaj sistemoj, bezonas trovi pruntodonantojn atentemajn al siaj bezonoj kaj adaptitajn al siaj rimedoj. La "mikrofinanco", kiu disvastiĝis dum tiuj lastaj jaroj ekde la ekzemplo de la bankoj Gramen, tendencas kontentigi tiun bezonon. Tamen oni ne mem stariĝu kiel IMF (institucio de mikrofinanco). La proponitaj servoj devas esti daŭraj kaj reale adaptitaj al la malriĉaj loĝantaroj, samtempe certigante la financan aŭtonomecon de la strukturo.

La memuaro analizas kaj kritikas, tra la ekzemplo de 3A, vojiron eblan al tiu celo.


Afrikaj promenadoj

Ne, tie ĉi ne temas pri invito al libertempa turismo, Simple ni metas niajn paŝojn tien, kie sin signalas tiuj, kiuj vivante en la bezono, informas nin pri siaj projektoj. Ne vagadoj, sed anoncoj aŭ akompanadoj de la solidareco.

Promenado en Benino

La grupo Mahugnon de Ayi-Guinu

Ayi-Guinu estas ĉemara vilaĝo de la departemento Mono, dependanta de la komunumo Grand-Popo, en la elfluejo de la rivero Mono kaj tuj apud la togolanda landlimo.

La ok membroj de la miksa grupo Mahugnon, prezidata de S-ro KAFFI TOSSA Nunagnon Jean, sin dediĉas ekde 1997 al la vivtenaj kaj legomaj kulturoj en tiu regiono akvigata de Mono. Ĝis nun oni kultivis nur maizon, maniokon kaj fazeolon utilajn por la propra vivteno de la grupo kaj por la kontentigo de la bezonoj de la loka loĝantaro.

La aluvia tereno estas sabla kaj facile fosebla por konstrui puton por irigaciado. La regiono estas fama pro siaj legomkulturaj produktoj kaj la aĉetantoj venas de malproksime por proviziĝi. Tial la lokaj kultivistoj estas iniciatemaj por valorigi siajn parcelojn tra la jaro. La enkonduko de kontraŭsezonaj kultivoj (irigaciitaj) destinitaj por certigi provizojn tra la jaro kaj diversigi ilin estis eksperimentita kun sukceso de diversaj lokaj produktistoj, inkluzive de Mahugnon.

Pro sia farscio, Mahugnon esperas aranĝi sian ekspluatejon por la konstanta kultivado sur 1,5 ha enkondukante karoton, brasikon, cepon, paprikon, laktukon, tomaton. Por tio Mahugnon devas disponi pri alia tipo de ekipaĵo por ebligi la disponon de akvo en seka sezono. Temas kompreneble pri irigacia sistemo konsistanta el fosado de puto kaj akiro de du motorpumpiloj kaj de la tuboj necesaj por alkonduki akvon.

 En lasta majo, Mahugnon petis Mondan Solidarecon kontraŭ la Malsato financi sian instalaĵon ĝis 3.000.000 CFA F el kiuj 50 % repageblaj en 4 jaroj. La financado entenas la luprenon de la tereno por 1.100.000 CFA F, kaj tio problemas. La propra kontribuo de Mahugnon estus de 1.050.000 CFA F.

 

Promenado en KONGIO R.D.

La fiŝa-koka kooperativo en Cifunzi.

La 'Kooperativa Fondaĵo Raiffeisen'' multon meritas daŭrigante sian laboron en la kondiĉoj de tiu suferanta regiono de Sud-Kivuto, kie sekureco ne estas certa malgraŭ la penoj de la civila socio por daŭrigi siajn vivtenajn aktivecojn. Cifunzi situas en la komunumo Kalonge. KFR, tre agema, aranĝis turbinkanalon devoje de la rivero por instali malgrandan elektroturbinon por provizi per minimumo da energia aŭtonomeco tiun vilaĝon kun kelkaj miloj da loĝantoj. Kaj trafante du celojn per unu ago ĝi profitis de la nova aspekto de la loko por instigi la instaladon de kelkaj nutraj produktunuoj.

Por tion fari, ĝi konsistigis apartan kooperativon, la Fiŝa-koka kooperativo, FKK, kiu profitos el la turbinkanalo por aranĝi du fiŝbredajn lagetojn po 12,5 aroj. Tiuj ĉi ricevos akvon aerumitan per la kirlado de la elektroturbino. La nutrado de la fiŝoj estos parte provizata per algoj kaj mikroorganismoj, kiuj kreskis el elementoj produktitaj de kompoŝtado de la sterko el proksima bredado de kokoj kaj kunikloj. Kokejo kaj kuniklejo estos konstruitaj el lokaj materialoj kovritaj per galvanizitaj ferladoj.

La tuto estas ĉefe destinita por plibonigi la regionan prinutran memsufiĉon per la vendado de la produktoj en la bazaroj de Kalonge. Krome, tiu instalaĵo estas konceptita kiel ekzempla bieno por la klerigo de la fiŝbredistoj kaj la vulgarigo de bredaj teknikoj taŭgaj por la regiona klimato.

La decidemo de la kooperativanoj ne estis difektita pro la arbitra kaj malbonintenca malliberigo en aŭgusto de Aimé Bisimwa Ruzuba, nia korespondanto, kaj kelkaj kunlaborantoj, feliĉe liberigitaj post kelkaj tagoj parte pro internacia mobiliziĝo.

MSM subtenos FKK de Cifunzi por la aranĝo de ĝiaj bredejoj de kunikloj, kokoj, fiŝoj por 4.478 USD (ĉirkaŭ 3.400 eŭroj), la FKK mem alportos 1.738 USD. La pruntodono de 50 % estos repagata per tri jarpartoj ekde la fino de la dua ekspluata jaro.

 

Promenado en Burkinio

La grupo Modjibe-Dji

La grupo Modjibe-Dji estas miksa grupo en la vilaĝo Samaghori, Burkinio. Ĝiaj aktivecoj estas agrokultivo kaj bredado kaj ĝi deziras kunigi la junajn agrokulturajn ekspluatantojn por defendi iliajn interesojn. Tial dek membroj konsistigantaj tiun grupon havas la celon aĉeti nutrajn varojn en produkta periodo por komercigi ilin ekde junio, kiam la prezoj estas pli altaj.

La projekto de tiu grentenejo kostas tri milionojn da CFA F kaj la loka kontribuo estas taksita je 851.000 CFA F.

Pro tiuj rimedaj limigoj kaj pro la neceso disponi pri konstruaĵo kaj la proviziĝo je varoj, Modjibe-Dji petos la teknikajn konsilojn de la kadranta NŜO AKAP en Bobo Diulaso kaj eksteran financan helpon. Tiu helpo ebligos la grupon plene realigi siajn aktivecojn.

 

 Promenado en Togolando

HURA !

La membroj de la ina grupo Elemawussi, en Kpalime, ĵus pagis en akurata tempo la unuan repagoparton de sia prunto por la projekto de grentenejo (454.048 CFA F).

La grupo N'Gnope-Dighnane en Bassar

Tiu miksa grupo el 15 membroj, prezidata de S-ro Lantam LABODJA, entreprenas la diversigon de siaj agrikulturaj aktivecoj per enkonduko de fiŝbredado kaj de legomkultivo por sia propra konsumado kaj por la loka disvendado. Ĝi profitas de tiu projekto por aranĝi trinkeblan akvofonton por la bezonoj de la brutaro dum seka sezono.

N'Gnope-Dighnane projektas investi 3.906.500 F CFA (5.955 EUR) en tiun projekton ... kiu malbone komenciĝas eĉ antaŭ ol instaliĝi ! Efektive, laŭ freŝdataj novaĵoj la antaŭvidita tereno por la instalo de la projekto ne plu estas disponebla. La grupo, kun la helpo de la regiona Pluzorga komitato, estus decidinta anstataŭigi ĝin per porkobreda projekto. Nu la veto estas riskoplena, ĉar la afrika porka pesto plagas Togolandon, kiu ne estas deklarita sana de la Internacia Ofico de Epizootioj depost la disinfektiĝo de tiu grava malsano en 1996.

MSM sin engaĝis per 3.000.000 CFA F en la fiŝbredan projekton, duone kiel pruntodono repagebla per kvin jarpagoj post la fino de la unua ekspluatojaro. Sed nun la financado estas blokita.


De loka al monda agado kaj inverse tra GlobiCentre,
lecionoj el la Semajno de Internacia Solidareco.

La "Semajno de Internacia Solidareco" (SIS) okazis la sepan fojon ĉijare en Francio de la 12a ĝis la 21a de novembro (semajno kun plilongigo !) sub instigo de la Centro de Esplorado kaj Informado por la Progreso (CEIP), kaj surloke perata de multaj lokaj, departementaj aŭ regionaj asociaroj.

La SIS estas vasta mobiliziĝo de la asocioj de internacia solidareco sur la tuta franca teritorio por rememorigi al la loĝantaro, ke la ekonomia evoluado ne havas sencon sen la sociala evoluado, ke la evoluado de la riĉaj landoj ne havas sencon sen tiu de la malriĉaj landoj, ke la konkurenco kaj la profitserĉado ne havas sencon sen justeco kaj respekto de la medio kaj ke, sub ĉiuj ĉi aspektoj, la situacio estas tre malproksima de la idealo. SIS estas ankaŭ invito al la civitanoj por engaĝi sin, kiel individuoj, en siaj entreprenoj, institucioj kaj asocioj por agadi en la senco de pli justa kaj pli solidara evoluado.

SIS estas eksterordinara fonto de renkontiĝoj, kontaktoj kaj interŝanĝoj, kaj kun la publiko kaj kun diversaj agadantoj de la malcentralizita kunlaborado. Promesoj por estontaj kunlaboradoj ...

Dum pli kaj pli da lokaj asocioj kontribuas en la SIS, tamen kompreneble strukturas la manifestaciojn nur la grandaj landskalaj aŭ internaciaj organizaĵoj. Fakte plejparte ili disponas pri lokaj perantoj spertiĝintaj kaj bone integritaj en la loka aŭ regiona "pejzaĝo". Tiuj perantoj estas aŭ korespondantoj, aŭ filiiĝintaj asocioj, aŭ federitaj asocioj, kiuj jam havis okazon konatiĝi al la publiko pro siaj agadoj kaj kiuj povas valorigi siajn devontigojn kaj multobligi siajn partnerecojn.

Kaj jen GlobiCentre naskiĝis la 18an de septembro 2004 en Joué-lès-Tours (Indre et Loire, Francio).

GlobiCentre estas regiona asocio, kiu volas sin dediĉi al la internacia solidareco kaj al la malcentralizita kunlaborado en la kvin departementoj, kiuj konsistigas la regionon Centro : Cher, Eure-et-Loir, Indre, Indre-et-Loire, Loiret.

Nenio vere nova, vi diros, kaj unu plia en regiono jam tre aktiva pri tio ... Jes sed jen ! GlobiCentre sin prezentas kiel filio de MSM, kaj estas la unua el tiu speco, kaj tial meritas plenan atenton kaj la kuraĝigojn de Globidar ! "Filio", tio signifas, ke GlobiCentre disponas pri sia propra statuto, certigas sian propran financadon kaj sian propran varbadon, sed plene fidas al MSM por la traktado de la projektaj dosieroj kaj la enspezo de la kotizoj ĉe la profitantoj de projektoj.

La aktiveco de GlobiCentre disvolviĝos en :

1/ la partopreno en kolektivaj publikaj animadoj aŭ la starigo de siaj propraj animadoj por doni al la agado de MSM la famon, kiu kruele mankas al ĝi.

2/ la serĉado de lokaj partneroj por difinitaj agadoj, kiuj povos tuŝi ĉiujn aspektojn de solidara evoluado laŭ la lokaj oportunoj (inter kiuj, ekzemple la SIS) ; la aliĝado al lokaj aŭ regionaj asociaroj, tiaj kiaj CIDMAHT aŭ CENTRAIDER apartenas al tiu fako.

3/ la serĉado de partneroj por kunfinancado de difinitaj projektoj ; aliflanke GlobiCentre povos eĉ kunfinanci se ĝi ricevos donacojn aŭ subvenciojn por tio.

GlobiCentre donas ankaŭ al la simpatiantoj, ĉu globidaranoj ĉu ne, agadan kadron, kiu plilarĝigas iliajn motivojn trans la simpla pago de kotizo.

Nu, jen ĵus naskiĝinta GlobiCentre aliĝis al CIDMAHT al kiu ĝi alportas malgrandan helpon de volontuloj, kaj en CENTRAIDER ; kaj la 19an de novembro ĝi partoprenis en Tours, kune kun CIMADE, CIDMAHT, Mondaj Metiistoj, kaj la Kluboj UNESKO en tuja radioelsendo pri la temo de migradoj kaj de la akcepto de la migrantoj. La 27an de novembro, estis stando dum la kvara tago de internacia solidareco kaj de malcentralizita kunlaborado de la regiono Centre, en la universitato François Rabelais de Tours (multaj kontaktoj !).

GlobiCentre estas eksperimento, sed tiu eksperimento havos signifon nur se ĝi estas refarita en aliaj lokoj, speciale en la riĉaj regionoj. Ho, burgonjanoj, bretonoj, liĝerianoj, potevianoj, provencanoj, ktp ..., sed ankaŭ germanoj, belgoj, nederlandanoj, italoj, ĉeĥoj ktp. moviĝu ! en tuta Eŭropo la internacia solidareco bolas, agadas kaj alparolas la eŭropajn kaj internaciajn decidantojn. Ne sen vi !

Alain Cavelier


Sukceso de la kunveno en Mulhuzo (anoncita en Monda Solidareco n-ro 82)

Post tre simpatia akcepta vespero en la Hejmo de la Monda Civitaneco, la partoprenantoj pasigis ambaŭ diurnojn en la Junulara gastejo de Mulhuzo : noktejo, restoracio kaj kunvenĉambroj estis je la sama adreso kaj ebligis plej bonajn kontaktojn ligiĝi kaj elvolviĝi. La 55 partoprenantoj "reprezentis" 17 naciajn devenojn. Kelkaj venis de tre malproksime : Dorin Hehn el Rumanio, Dauji Gupta el Lucknow en Hindio, Landing el Dakaro, Rob Wheeler kaj Fernando el Novjorko. Tiuj partoprenantoj reprezentis ankaŭ 12 asociojn, kiuj estas membroj de ASKOP.

La planita programo estis tute respektita kaj plenumita. Ne ni faros tie ĉi la protokolon. Tiu ĉi estas redaktata aŭ kunmetata en la Hejmo de la Monda Civitaneco kaj estos disponebla tre baldaŭ. Jen la rezultatoj per kelkaj linioj :

La organizaĵoj membroj de ASKOP (je 31/10/2004)

Burkinio : Cercle d'Assistance et de Formation d'Emploi et de Stages - CAFES. Demokrata Respubliko de Kongolando : Association des Volontaires pour l'Autopromotion Rurale - AVOLAR. Francio : Alliance Rhin Supérieur Oberrhein - ARSO - Hejmo de Tutmonda Civitaneco - MCM ; Association pour la Promotion de la Solidarité ; Franca Registrocentro de la Mondcivitanoj ; Eŭropo Demokratio Esperanto ; La Grande Relève ; Mouvement Citerrien. Senegalio : Dakara Registrocentro de Mondcivitanoj. Usono : Global Peoples Assembly. Transnacia : Coalition for a World Parliament ; Conseil International de Liaison pour une Autorité Mondiale de l'Environnement - CILAME ; Esperanta Civito ; Registrolibro de la Civitanoj de la Mondo - RECIM ; Monda Solidareco kontraŭ la Malsato - MSM.

 

enhavo

RICEVITAJ KOTIZOJ kaj DONACOJ (en Eŭroj)

septembro 2004 :

1 825 €

oktobro 2004:

1 909 €

novembro 2004 :

1 843 €

 

 

Monda Solidareco kontraŭ la Malsato proponas al vi la organizadon de nova formo de transnacia solidareco, por respektaj interhomaj rilatoj, por medioindulgaj agadoj.

Vera esprimo de la mondcivitaneco, tiu solidareco partoprenas en la iompostioma starigado de plu justa mondo, kun rilatoj fonditaj sur mondnivele garantiata juro.

Globidar

Oficiala heroldo de Monda Solidareco


NOTOJ

  1. Por pliaj informoj pri tiu kunveno, skribu al Daniel Durand. Adreso de la bulteno.

vidu la liston de niaj mallongigoj


Traduknotoj

La tradukinto atendas viajn demandojn kaj rimarkojn ! 


MONDA SOLIDARECO estas eldonita en Esperanto kaj franca lingvo papere kaj rete
rete, en Esperanto :
la tuto; en franca : laŭ temoj

Abono : 5,00 €

Redakcia komitato :Abdoulaye Hotto, Alain Bal, Alain Cavelier, Danièle Charier, Odile kaj Daniel Durand, Bernard Muet,

Elfrancigis : Daniel Durand

Lingvon kontrolis : Sabine Hauge

Eldonestro : Daniel Durand

 

MONDA SOLIDARECO
Les Nids
FR 49190 St-AUBIN-DE-LUIGNE (Francio)

La Mondcivitana kiosko- MFSKM 

ENHAVO :

  

enhavo


 FMS, Ruelle Haute, FR 21120 GEMEAUX