Informilo n-ro 85 (aŭgusto 2005) de Monda Solidareco kontraŭ la Malsato


Enhavo je la fino

formato.PDF (UTF8)

antaŭaj numeroj

Unuiĝinta Naciaro post 60 jaroj.

Kia bilanco kaj kiuj reformoj ?

Vasta demando ! kaj ne vere simpla. La rigardo, kiun oni povas ĵeti sur la bilancon de UN ekde ĝia fondiĝo, povas esti aŭ treege kritikema, aŭ plene laŭdanta.

Kritikema, ĉar la organizaĵo naskita en 1945, kiu utilis kiel eĥoejo al la streĉoj de la malvarma milito kaj kiel tribuno al la movadoj por la sendependo de la kolonioj, multe maljuniĝis. Krome, tute ne ebliginte al la mondo fariĝi iom post iom tiu "miela valo" priskribita en la mitologio de la internaciaj funkciuloj - malpli da militoj, da malegalaĵoj, da poluado, pli da respekto de la homaj rajtoj, pli da justeco kaj da solidareco-, UN malebligis nek la eksplodon en Somalio, nek la genocidon en Ruando, nek la masakrojn en Bosnio, nek... ankoraŭ pli malbone, la jaro 2003 estos suferinta pro la spektaklo de neeltenebla senefikeco de UN por respondi al la aktualaj defioj de nia mondo : la rezolucio 1441, kiu postulis inspektadojn en Irako, okazigis la plej akran batalon, kiun konis la Sekureca Konsilio ekde la fino de la malvarma milito, ilustrante la frontan kolizion de du ideologioj, tiu de la nacioj de unuflankismo kontraŭ la plurflankismon, kiu estas la esenco mem de UN.

Laŭdanta, ĉar por tiu, kiu observas la vivon de la planedo ekde la UN-fondiĝo en la sinsekvaj kuntekstoj de tiu forfluinta duonjarcento, la progresoj estis etpaŝe faritaj, malgraŭ la malfacilaj travivaĵoj suferitaj de la homaro ; la deziro juĝi la krimulojn trans la landlimoj fariĝis fakto konsentita de la komuna konscienco kaj trans la ŝaŭmanta aktualaĵo, de nun la konscienco pri la mondo kaj ties problematikoj estas integrita en la plimulto de la individuaj konsciencoj : tie komenciĝas civitaneco. Kaj tiu nevidebla maturiĝo de la konsciencoj ĉefe devenas de la ekzisto de UN, de ties filioj, organizaĵoj kaj internaciaj konferencoj dediĉitaj al la homaj rajtoj, krom la eksplodo de la komunikaj teknikoj ! Malantaŭ la ĉiam afliktega granda spektaklo de la politikaj kaj ideologiaj alfrontiĝoj je la nivelo de la Ĝenerala Asembleo kaj de la Sekureca Konsilio, la formika laborado de la teknikaj UN-organoj ebligis la unuajn homamasajn kunvenegojn de la civila socio okaze de la grandaj internaciaj konferencoj, naskontaj la alimondan penson, kiu komencis firmiĝi en Rio-de-Ĵanejro en 1992.

Certe oni estas ankoraŭ tre malproksime de la celo, kaj ĝuste tiu amasa evoluado de la konsciencoj igas antaŭvidebla la progresivan realigadon de la tutmondista utopio.

Fakte la anoncita reformo, kiu proponos en septembro la integradon de novaj konstantaj membroj en la Sekurecan Konsilion neniel povos solvi la demokratian mankon konstatitan kaj ĉiu espero de solvado de la problemoj riskas foriĝi.

Tial ni Globidaranoj, objektive opinias, ke la plej bona maniero por respondi al ĉiuj defioj estas la demokratigo de la UN-institucioj mem. Tiel tio nepre iras tra vera monda parlamento, kiu reprezentus la homojn, kaj ne la ŝtatojn. Tiu parlamento devus, post tempo, solvi la problemojn pri rajteco, dediĉante sin nur al la efektiva solvado de la nunaj problemoj, kiuj estas interalie la granda nefirmeco, kiun oni konstatas en sudo kiel en nordo.

Ĉu ankoraŭ tro frue ? Prie notu, ke nun la alimondista movado sin difinas mem kiel la heroldo de la "planedaj civitanoj". Ĉiel, al ni apartenas lanĉi tiun debaton al la publiko, ĉar nia specio mem estas en danĝero ; ĉiu supraĵa reformo restos senefika kaj riskas konduki denove al disvolviĝoj de la ekstremistaj organizaĵoj, kiuj povas ŝanceli la nunajn nemultajn akiritaĵojn kaj puŝi la mondon en novajn aventurojn pli mortigajn ol la antaŭaj mondaj konfliktoj.

Hotto Abdoulaye, DD, AC.


Monda Solidareco kontraŭ la Malsato :

23jara progresado

Kiam en 1998 la Administra Konsilantaro decidis kunvoki la unuan Mondan Federacian Asembleon por la jaro 2000, tiam procezo de elvolviĝo de niaj strukturoj estis komencita :

Adiaŭ al la provizoraj tekstoj verkitaj en 1982, 1983 kaj 1984 dum la lanĉo de Monda Fonduso de Solidareco Kontraŭ la Malsato. Nun lokon al la transnacia funkciado de la federacio "Monda Solidareco kontraŭ la Malsato".

La plejbono el la tutmondismo

Kiuj estas la novaj strukturoj de MSM ?

Daniel Durand

La Federacia Reglamento estas sendebla al ĉiuj globidaranoj, kiuj petos ĝin je la adreso de la bulteno aŭ per retpoŝto al


Afrikaj promenadoj

Urĝa helpo en Benino

En decembro 2004, gravaj inundoj draste suferigis tri Globidaranajn grupojn en la departemento Mono : :"La Paco" en Agbozehoué, "Aïdjedo" en Kessoui, "Gbedjemissi" en Ahokian. Rikoltoj detruitaj, bestaro pereinta aŭ disigita, loĝejoj ruinigitaj, nutraj rezervoj detruitaj, moskitvualoj forportitaj... la rezulto estas afliktega.

Pro urĝeco, 2 administratoj de MSM sendis al ECIDAM, kiu kadras la grupojn, malgrandajn personajn donacojn, poste MSM destinis al ECIDAM monsumon de 1.901 Euroj, t.e. 1.252.878 CFA F por :

Krome, MSM estis metinta 1.000.000 CFA F je la dispono de ECIDAM por aranĝi mikrokreditojn. El tiu monsumo ECIDAM pruntodonos 300.000 CFA F por :


Mallonge el Togolando

La Grupo Agro-Paŝtista Estonteco en Lomeo, animata de S-ino Constance Akpaki, kiu instalis legomkulturejojn en Assome, apud la rivero Zio, akurate ĵus repagis la unuan pruntoparton, t.e. 358.431 CFA F (546,42 Eur). tio signifas, ke "Estonteco" bone instruiĝis per la lecionoj de sia malsukcesa unua kampanjo kaj ke la produktado estas nun pli bone programita kaj mastrata. Gratulojn !

Demokrata Respubliko Kongio

La asocio MONDA SOLIDARECO - KUNE AGADI (MSKA / SMAE) kunvenigis du Ĝeneralajn asembleojn la 5an de decembro 2004 kaj la 30an de januaro 2005 sub la prezidanteco de BISIMWA Aimé RUZUBA.

SMAE kreita en 2001 agadas kiel "korespondanto" de MSM en Sud-Kivuto. La asocio agadas ankaŭ pri alfabetigo, kudrado, instruado de Esperanto kaj edukado al civitismo enkluzivante la mondan civitanecon. Krome SMAE elvolvas plurajn iniciatojn tiajn, kia la kreado de ŝparkaso. La regiona radiado estas plenumita de reto da membroj dividitaj laŭ "aksoj" : Kavumu, kie la asocio disponas pri lokalo, Bukavu, Kamanyola, Mwenga, Uvira, sed ankaŭ Goma (provinco de Nord-Kivuto) kaj Kindu (provinco de Maniemo). En decembro estis adoptita trijara programo da aktiveco por aferoj ligitaj ĉefe al evoluado kaj al la plifortigo de la solidareco.

" Ni volas unue demonstri, ke en la nuna kunteksto la solidareco estas klopodo nepre sukcesonta. MONDA SOLIDARECO KONTRAŬ LA MALSATO jam nun ludas gravan rolon en la memhelpa sistemo.

Sed necesas favorigi taŭgajn laborkondiĉojn, por ke ĉies sindevontigo ebligu efektivan aplikigon de tiu memhelpa sistemo, kiu estas la sola rimedo por alporti daŭran solvon al daŭra evoluado. Tial ni ĝojas ankaŭ povi kune diskuti pri la memhelpa politiko. Fine ni opinias, ke la partopreno de ĉiuj, kiuj laboras por la bonfarto de la homaro necesas dum tiu firmiga fazo.

Ni volas labori tiamaniere, ke instaliĝu solida fundamento por la elvolviĝo de la mutualistaj asocioj en diversaj regionoj de la Demokrata Respubliko Kongio ..."

SMAE, Butwashenge, Kalonge, Sud-Kivu, Congo R.D. ou BP 470 Cyangugu Rwanda.

Lastminuta informo

Kun granda konsterniĝo mi sciigas al vi la masakron de loĝantaroj, kiu ĵus estis farita en la teritorio de Kalonge, grupo de Fendula en la vilaĝo de Mamba fare de la Ruandaj Hutu-ribeluloj el la Demokratika Fronto por la Liberigo de Ruando (FDLR), asociitaj al la ribelaj grupoj nomitaj "Rasta".

Laŭ iu elsaviĝinto tiuj masakroj estas reprezalioj de tiuj armitaj grupoj, ĉar la enloĝantaro kunlaboris kun soldatoj de la landaj armeaj fortoj kaj kun la soldataroj de la Misio de Unuiĝinta Naciaro en Kongio (MONUC), kiuj komencis operaciojn de informado de ĉiuj eksterlandaj milicioj pri ilia rehejmiĝo. Se tiuj milicioj rezistus al la memvola rehejmiĝo, ili estus trudpelitaj al tio. Laŭ la elsaviĝintoj, 35 homoj estis bruligitaj vivantaj enfermite en domo, kaj pluraj aliaj estis vunditaj kaj ricevas zorgojn en la flegejo de Cifunzi, en Kalonge mem.

Jen kion ni ĵus travivis en la monda komunumo Kalonge.

Mi informos vin laŭmezure, ĉar inter la komunumo de Kalonge kaj la urbocentro ankoraŭ ne ekzistas telefona komunikado.

Sincera kunlaborado

Corneille Marizika, mondcivitano (karto : 183.883)

 

Corneille Masirika estas la prezidanto de la Mondcivitana Registrocentro en Kalonge. Li estas ankaŭ membro de MSM kaj esperantisto. Jam li, pasintjare, alarmigis nin pro la arestado de 9 mondcivitanoj, liberigitaj iom poste.

DD.


Enhavo de Altermondes n° 2 (junio-aŭgusto 2005) :

+ pedagogia dosiero el 16 paĝoj pri la temo "Migradoj kaj Elvolviĝo" partnerece kun la kampanjo "Morgaŭ la mondo ... la migradoj por vivi kune". Kio estas la realeco de la migradoj ? Ĉu la aranĝitaj politikoj respektas la rajtojn de la migrantoj ? Kiun rolon havas la migradoj en la procezoj de elvolviĝo ? Atestoj kaj proponoj el organizaĵoj en nordo kaj en sudo.

+ Analizoj pri la freŝdata maskerada balotelekto en Togolando, pri la interesoj de Eŭropo por la Romaoj, pri la demokrata transiro en Demokrata Respubliko Kongio, pri la batalo pri la ekonomiaj, socialaj kaj kulturaj rajtoj, ktp.

+ La vidpunkto de tri organizaĵoj (el Malio, Senegalio kaj Britio) pri la promesoj faritaj al Afriko okaze de la kunveno nomita G8.

+ La prezentado de alternativaj praktikoj : tiun ĉi monaton, la solidara financo.

+ Kaj konstante, la aktualaĵo de la NŜO je la internacia, landa kaj loka niveloj, atestoj, portretoj kaj kulturaj paĝoj.

Kaj ni ne rezistas al la plezuro reprodukti ĉi tie la eldonartikolon de Bernard Salamand, prezidanto de la reto RITIMO, kiu ŝajnas al ni modela konduto de transpaso de la politikaj skismoj je la nomo de supera kolektiva intereso. Tio, trans la okaza objekto mem de la franca referendumo.

Ĉiel "alieŭropistoj"

Kiom multaj definitivaj verdiktoj kaj ĉiaspecaj akuzoj lanĉitaj el ambaŭ flankoj de la demarkacilinio inter jes kaj ne al la eŭropa konstitucia traktato en la amaskomunikiloj, en la hejmoj kaj ĝis la sino de niaj asocioj kaj movadoj !

Periodo da foje fruktudonaj interŝanĝoj, tiu referenduma kampanjo povintus okazi multe pli senpasie. Ĉar, finfine, la maniĥeismo de la farita demando devigis ĉiun el ni, en la progresemaj vicoj, sin deklari laŭ la malplej malbona el la proponitaj rezignoj. Ĉu konvenis riski daŭre malaltigi la standardon de la kontraŭstaro al la liberala dogmo balotante jes kun la plej arogantaj poruloj de la forpelo eĉ de la ideo pri sociala normo ? Aŭ ĉu konvenis riski daŭre bloki la aspiron al frata eŭropa komuneco, asimiliĝinte kun la "ne", al la fridotimaj kaj faŝismemaj naciistoj ?

Inter pesto aŭ ĥolero, ĉiu do elektis sian malplej malbonan, foje kun decidemo, sed malofte kun entuziasmo.

Kaj la rezultato finfine nenion ŝanĝas por ni ! Eŭropo paca, akceptema, garantianto de la civilaj, ekonomiaj, socialaj kaj kulturaj rajtoj sur sia teritorio, aktiva por antaŭenpuŝi ekstere, motoro de la daŭra disvolviĝo je monda skalo, Eŭropo al kiu ni aspiras, ĉiel restas konstruota.

Nun ni scias, ke ekde la franca "ne" ni devos antaŭeniri al tiu "Alia Eŭropo". Oni estas libera opinii, ke la tasko estus pli facila, se la "jes" estus gajninta. La nuna grava afero, kion ajn oni balotis, estas nur la volo konverĝi por pli bone esperi. Nu, reloku la argumentojn kaj insultojn, la kampanjo estas finita kaj kun ĝi la dialektika amuziĝo. Ni havas laboron !

Bernard Salamand (RITIMO) (kun permesilo)


Monda agado kontraŭ la mizero,

"2005 : neniu plua ekskuzo !"

Rezultatoj post kelkaj monatoj

Ekde januaro, la monda civila socio sin mobilizas por admoni la ŝtatojn fari konkretajn decidojn pri lukto kontraŭ la mizero en la mondo. Kelkajn monatojn poste : unuaj rezultatoj ...

"2005 : neniu plua ekskuzo" : unuafoje en Francio tiel larĝa koalicio da asocioj kaj sindikatoj asociiĝas pri aferoj de internacia solidareco. Kun la Monda Agado kontraŭ la Mizero, ili estas miloj da organizaĵoj kaj milionoj da civitanoj, kiuj mobiliziĝas tra la mondo admonante la politikajn responsantojn por ke la imperativoj de libereco kaj de digneco de la homoj kaj popoloj superu la logikojn de profito kaj de kresko.

Premtrudante al la decidantoj, tiu movado jam havigis al si kelkajn gajnojn el la regantoj de la riĉaj landoj. Ni estas ankoraŭ malproksime de la celo, sed tio ĉi estas certa : sen la civitana premtrudo, neniam tiuj decidoj estus faritaj. :

Je la franca nivelo, 8an de aprilo 2005 : sekve de la alparolo de la kampanjo kaj la prezentado de siaj proponoj pri la afero de la fiskaj paradizoj, la registaro sin devontigis transdoni tiun zorgon okaze de la debato pri la Jarmila Celaro de Unuiĝinta Naciaro.

En Nacia Asembleo kaj en Senato, multaj parlamentanoj el ĉiuj politikaj tendencoj interesiĝas pri nia propono de bilanca proceduro pri la francaj kreditoj al la sudaj landoj. Kelkaj ankaŭ sin devontigis postuli, ke kelkaj nuligoj (kiuj rezultas de la politiko de subteno al la francaj eksportaĵoj) estu ekskluditaj de la helpo al disvolviĝo.

2005 neniu plua ekskuzo.

http://www.2005plusdexcuses.org


La ekbaton de la monda kampanjo kontraŭ la mizero donis la Monda sociala forumo de Porto Alegre. Tiu forumo, mirinde sukcesinta pro sia organizmaniero, pro sia homalfluo, kaj pro siaj laboroj, markas stadion de maturiĝo de la socialaj forumoj. Aparte la proponoj anstataŭis la denuncadon kaj analizadon de la antaŭaj forumoj : tio estas saĝa progreso.

Ĝi restos en la memoro de la publiko per la manifesto kaj la 12 proponoj lanĉitaj de 19 internacie famaj homoj, mem tre ligitaj al la mondaj socialaj forumoj. :

" Ekde la unua Monda sociala forumo okazinta en Porto-Alegre en januaro 2001, la fenomeno de la socialaj forumoj etendiĝis al ĉiuj kontinentoj, kaj ĝis la landaj kaj lokaj niveloj. Ĝi aperigis planedan publikan spacon de civitaneco kaj de luktoj. Ĝi ebligis ellabori proponojn de politikaj alternativoj al la tiraneco de la novliberalisma tutmondiĝo impulsita de la financaj merkatoj kaj la transnaciaj societoj, kaj kies armitan brakon konstituas la imperia povo de Usono. Pro sia diverseco kaj la solidareco inter la agantoj kaj la socialaj movadoj, kiuj konsistigas ĝin, la alimondista movado estas nun forto, kiu mondnivele gravas.

El la lavango da proponoj devenantaj de la forumoj, multnombraj ŝajnas ricevi tre ampleksan konsenton sine de la socialaj movadoj. Inter ili la subskribintoj de la Manifesto de Porto Alegre, kiuj sin esprimas je sia propra nomo kaj tute ne pretendas paroli je la nomo de la forumo, refliefigis dekdu kiuj kune entenas sencon kaj projekton por la konstruado de alia ebla mondo. Se ili estus aplikitaj, ili permesus al la civitanoj finfine komenci realproprigi al si sian estontecon.

La minimuma bazo estas submetita je la takso de la socialaj agantoj kaj movadoj el ĉiuj landoj. Al ili aprtenos je ĉiuj niveloj - monda, kontinenta, landa kaj loka, fari la necesajn batalojn por ke ili fariĝu realeco. Fakte ni havas neniun iluzion pri la reala volo de la registaroj kaj de la internaciaj institucioj spontanee apliki tiujn proponojn, eĉ kiam pro pura oportunismo ili pruntas iliajn vortojn.

I. Alia ebla mondo devas respekti la rajton de vivo por ĉiuj homoj dank'al novaj reguloj de ekonomio. Necesas do :

La konvencio pri la kultura diverseco nun traktata en UNESKO devas eksplicite superigi la rajton pri kulturo kaj pri la publikaj politikoj de subteno al kulturo super la komerca juro.

II.- Alia ebla mondo devas antaŭenpuŝi la arton kunvivi en paco kaj justeco je homara skalo. Necesas do :

III.- Alia ebla mondo devas antaŭenpuŝi demokration de loko al globo. Necesas do :

Porto Alegre, 29 janvier 2005 ; Tariq Ali (Pakistano), Samir Amin (Egiptio), Walden Bello (Filipinaj insuloj), Frei Betto (Brazilo), Atilio Boron (Argentino), Bernard Cassen (Francio), Eduardo Galeano (Urugujo), François Houtart (Belgio), Armand Mattelart (Belgio), Adolfo Pérez Esquivel (Argentino), Riccardo Petrella (Italio), Ignacio Ramonet (Hispanio), Samuel Ruiz Garcia (Meksikio), Emir Sader (Brazilo), José Saramago (Portugalio), Roberto Savio (Italio), Boaventura de Sousa Santos (Portugalio), Aminata Traoré (Malio), Immanuel Wallerstein (Usono).

 


Malio kunkuras

Kaj dume, fronte al G8, kiu ĉiufoje eltrovas legitimecon, kiun ĝi ne povas havi, la Forumo de la Popoloj aŭdigas sin en Malio :

Kiam ĝuste la ŝtatestroj de G8 komencas sian kunvenon en Glenaegles (Skotlando) kun Afriko unuarange entagordigita, la socialaj movadoj kaj organizaĵoj de la okcidentafrika civila socio rendevuis en Fana (Malio), firme decidinte ne lasi sian voĉon konfiskita.

Pli ol 1200 homoj, plimulte devenantaj de Malio sed ankaŭ de Benino, Burkinio, Eburio, Ganao, Gvineo, Niĝero, Centrafriko, Kongio, Senegalio, Togolando... partoprenas de la 6a ĝis la 9a de julio en tiu afrika kontraŭkonferenco de G8, popola kaj kamparana mobiliziĝo iniciatita de la Koalicio Alternativoj Afrikaj ŝuldo kaj Disvolviĝo (KAD Malio)

" Tiuj ŝtatestroj de la plej riĉaj landoj en la mondo pretendas en siaj paroladoj labori por la evoluado de Afriko, sed fakte ili intertraktadas pri la konkurenco de niaj ekonomioj kun la nordaj merkatoj far siaj liberkomercaj politikoj" deklaris Aminata Toure Barry, prezidantino de KAD-Malio dum malfermo de tiu kvara "Forumo de la popoloj".

En la programo multeco da laborkunvenoj kaj da diskutoj, de kiuj ekaperas du fortaj zorgoj por la popoloj de la regiono : la liberigo de la kotona fakaro, kiu minacas rekte du milionojn da homoj nur en Malio, kaj la dramaj konsekvencoj de la privatigo de la bazaj socialaj servoj (sano, edukado, transporto, elektro, ktp.).

"Tiu kvara Forumo de la popoloj disetendiĝos, mi certas pri tio, en nia lukto kontraŭ la sociala, ekonomia, media, kultura kaj politika ruiniĝo" certigis Alou Diarra, regiona Prefekto. Granda protesta marŝo kontraŭ la anoncita privatigo de la Malia kompanio de disvolvado de la teksaj fibroj (CMDT) kaj kontraŭ la enkonduko de la genetike modifitaj organismoj fermos tiun eventon, sabate la 9an de julio.

Anne Marchand - Attac-Francio ( Grupo Afriko) David Eloy - CEIP - Altermondes.

www.forumdespeuples.org


GLOBIDAR en Zamenhofa lando

Pro invito de Jean-Louis Gayet, Monda Solidareco kontraŭ la Malsato ĉeestis la centjariĝon de la Esperanto-klubo de Bourg-en-Bresse (Francio) solenita okaze de la jara kongreso de la Rodanalpa Esperanto-Federacio. La invito celis partoprenon en ronda tablo pri la temo komunikado kaj solidareco. Krom Daniel Durand, kiu reprezentis MSM, ankaŭ partoprenis S-ino Boisson, kiu reprezentis Internacian Amnestion, kaj la fama tradukisto kaj verkisto Claude Piron. Ĉeestis pli ol 140 homoj inter kiuj kelkaj el Svisio, Italio kaj Germanio. La diskuto estis vigla kaj interesa, sed oni povas konkludi, ke nur duono de la temo estis traktita : la intervenoj kaj demandoj de la partoprenantaro temis ĉefe pri la komunikado, pri la avantaĝoj (realaj) de Esperanto, sed ne pri la supozeble pozitiva efiko de tiel bona komunikrimedo sur la praktikon de transnacia solidareco je la servo de planedaj loĝantoj.

Tamen, en apuda ĉambrego dum du tagoj estis starigitaj stando kaj la Globidaraj paneloj de Monda Solidareco, kaj tio montriĝis bona okazo por interesaj kontaktoj inter la kongresanoj kaj la reprezentantoj de deko da humanaj organizaĵoj, lokaj kaj transnaciaj.

Globidar
Heroldo de Monda Solidareco
(Glob-id-ar-o)

 

 

 

enhavo

RICEVITAJ KOTIZOJ kaj DONACOJ (en Eŭroj)

marto 2005 :

1 088 €

aprilo 2005:

2 566 €

majo 2005 :

1 480 €  

junio 2005 :

1 406 €

 

 

Monda Solidareco kontraŭ la Malsato proponas al vi la organizadon de nova formo de transnacia solidareco, por respektaj interhomaj rilatoj, por medioindulgaj agadoj.

Vera esprimo de la mondcivitaneco, tiu solidareco partoprenas en la iompostioma starigado de plu justa mondo, kun rilatoj fonditaj sur mondnivele garantiata juro.

Globidar

Oficiala heroldo de Monda Solidareco


NOTOJ

IMF : Internacia Mona Fonduso

MOK : Monda Organizaĵo pri Komerco

ILO : Internacia Labor-Organizaĵo

UN : Unuiĝinta Naciaro

CEIP : Centro por Esplorado kaj Informado pri la Progreso (Francio/CRID)

vidu la liston de niaj mallongigoj


Traduknotoj

* pandemio (ne en PIV) : infekta konstanta malsano, trafanta multajn individuojn tra la tuta mondo.

La tradukinto atendas viajn demandojn kaj rimarkojn ! 


MONDA SOLIDARECO estas eldonita en Esperanto kaj franca lingvo papere kaj rete
rete, en Esperanto :
la tuto; en franca : laŭ temoj

Abono : 5,00 €

Redakcia komitato : Alain Bal, Alain Cavelier, Danièle Charier, Odile kaj Daniel Durand, Bernard Muet,

Elfrancigis : Daniel Durand

Lingvon kontrolis : Sabine Hauge

Eldonestro : Daniel Durand

 

MONDA SOLIDARECO
Les Nids
FR 49190 St-AUBIN-DE-LUIGNE (Francio)

La Mondcivitana kiosko- MFSKM 

ENHAVO :

  

enhavo


 FMS, Ruelle Haute, FR 21120 GEMEAUX