Informilo n-ro 86 (oktobro 2005) de Monda Solidareco kontraŭ la Malsato


Enhavo je la fino

en pdf.formato

antaŭaj numeroj

Semajno por Internacia Solidareco

Ĉu popularas la internacia solidareco ? Se oni konsideras la multecon da asocioj el ĉiaj filozofioj kaj kun ĉiuj gravecoj, jes. Se oni konsideras la gigantan impeton de bonkoreco, kiu sekvis la cunamon de la hinda oceano en decembro 2004, jes.

Tamen, tio ne evidentas. Krom la spektindaj eventoj amplekse raportitaj en la amaskomunikiloj, la asocioj de internacia solidareco (AIS), kiuj sin dediĉas tagon post tago al subteno de la evoluado de la "eksterlandlimaj" plej malriĉaj popoloj, havas penon por daŭre kolekti la rimedojn de sia agado.

Ĉar solidareco ne estas la bonkoreco de nur unu tago. Ĝi estas longdaŭra engaĝiĝo. Ĝi estas engaĝiĝo laŭ reciprokeco. Ĝi estas konstruado ŝtonon post ŝtono, kiu necesigas interveni en ĉiujn nivelojn de la monda evoluado. Alporti la materialajn rimedojn, kiuj mankas al la plej malriĉaj, kiel faras Monda Solidareco kontraŭ la Malsato kaj multaj aliaj, subtenante evoluprojektojn, ja bone. Sed tio ne sufiĉas. Ĉar ĉiu loka interveno adaptiĝu al la soci-ekonomiaj kondiĉoj, kiuj regas surloke, kaj ĉi lastaj mem dependas de trudoj faritaj de la internacia ekonomia sistemo. Por ke la projektoj sukcesu laŭ daŭro, necesas samtempe premagadi maksimume sur la funkciadon de la internacia ekonomia sistemo, unuavice sur la komercon, kies nunaj reguloj estas ĉiaspecaj krom justaj.

Pri tio la "larĝa publiko" relative malmulte konscias aŭ estas misinformita de la superantaj amaskomunikiloj. Tamen pro daŭro la luktoj estas efikaj : pri tio atestas la diversaj anoncoj en 2005 pri la malpliigo de la ŝuldaro de la plej ŝuldantaj landoj. Nu la sukceso de la agadoj de la asocioj de internacia solidareco esence dependas de la daŭra engaĝiĝo de la plejmulto.

Tio estas celo de la Semajno de Internacia Solidareco (SIS), kiu por la sinsekva oka jaro okazos en tuta Francio de la 12a ĝis la 20a de novembro 2005 laŭ iniciato de konstanta interasocia komitato kunordigata de CEID kaj animata de Hanna Allouch. SIS daŭrigos la mondajn tagojn pri nutraĵo (16an de oktobro) kaj por la neniigo de la malriĉeco (17an de oktobro) de UN, malmulte raportitaj de la amaskomunikiloj. SIS fariĝu vera densa tempo de amasa edukado pri la graveco de harmonia monda progreso, pri la rimedoj por lukti kontraŭ la mizero, pri la engaĝiĝo de la AIS kaj de la sindikataj movadoj tiudirekte, pri la partnerecoj ekzistantaj kaj projekteblaj inter la asociaj, privataj kaj publikaj sferoj...

"Daŭra disvolviĝo", "justa komerco", "respekto de la homaj rajtoj", "solidara ŝparado", "junularaj laborejoj kaj volonteco", "edukado por ĉiuj", "alimaniere vojaĝi" estas inter la tre multaj temoj, pri kiuj okazos animadoj sub diversaj formoj laŭ la inspiro kaj la rimedoj de la lokaj agantoj de la SIS.

Ĉiun jaron la SIS progresas laŭ nombro kaj kvalito de la animadoj kaj ankaŭ laŭ la intereso montrata de la publiko. Ĉijare la atento estas kaptita de "varma" sociala jara komenco, pro socialaj problemoj propraj al Francio. Ni montru, ke ĉio estas ligita ! ke kio premas ie havas saman naturon kiel tio, kio premas alie, kaj ke ambaŭ estas ligitaj.

Alain Cavelier

 

En Francio la asocio de la Mondcivitanoj en Potevio-Ĉarento kaj la asocio " GlobiCentre " intervenos por MSM en la SIS sine de regionaj asociaroj en siaj propraj regionoj, same kiel la Domo de la Monda Civitaneco en Mulhuzo (Elzaco), kie la SIS finiĝos per Translandlima Sociala Forumo kun la partopreno de solidarecaj asocioj de Frejburgo (Germanio) kaj de Bazelo (Svisio). La mondcivitanoj kaj globidaranoj de Burgonjo ĉeestos ĝin. Ni deziras, ke tiuj praktikoj ĝeneraliĝu en la venontaj jaroj, kaj plian fojon, ni instigas la globidaranojn el la diversaj regionoj asociiĝi por certigi la ĉeeston de MSM en plejparto de la iniciatoj koncernantajn la internacian solidarecon. Ni notas, ke la SIS okazas samtempe kiel la belga operacio 11.11.11, kun similaj celoj.


Afrikaj promenadoj

En Benino

BCEBI

Benina Centro por la Evoluigo de la Bazaj Iniciatoj

Ĉio bone evoluadis, sed alvenis la birda pesto, kiu detruis du bredatajn arojn da kokidoj de BCEBI en marto 2005. Evidente la plej bonaj spertuloj ne estas protektitaj kontraŭ tiuj bestaj malsanoj endemiaj en la tropikaj regionoj, sed foje ankaŭ plagantaj en klimate mildaj regionoj, kaj ege malfacile preventeblaj kaj kuraceblaj. Post la sanitara vakuigo kaj la kutimaj malinfektadoj la bredado baldaŭ rekomenciĝos sub alta zorgemo !

 

La federacia Sekretario de MSM, KUADJO Yaovi surloke en Bohicon konstatis la faktojn kaj petis la Administran Konsilantaron dividi en du jarpagojn la repagon de la pruntodono de BCEBI : 500.000 CFA F en decembro 2005 kaj 1.000.000 en decembro 2006.

 

En Burkinio

Grupo DOGORI en Lahirasso

Malgraŭ la malfacilaĵoj renkontitaj dum la ekkultivado de la bananarbejo, ĉefe pro la akiro de la kampo, nun mi povas diri, ke la projekto de la grupo Dogori atingis sian celon en la vilaĝo Lahirasso.

En pasinteco, la grandaj internaciaj organizaĵoj elspezis grandegajn monsumojn por interveni en la evolulandoj tamen ne vere plibonigante la vivkondiĉojn de la kamparanoj, unuaj koncernatoj ; vi juĝu mem : tiuj kamparanoj ne estis konsultataj kaj oni trudis al ili solvojn ne adaptitajn al iliaj problemoj, solvoj, kiuj disŝiris la tekson de ilia tradicia sociala vivo. Ĉu oni ne vidis kamparanojn rifuzi ĉerpi akvon el puto situanta en loko laŭ ili sankta ? Nu ! sufiĉus simpla ĝentila dialogo kun ili por forigi la miskomprenon. La decidiga kialo de la supereco de la privataj iniciatoj rilate al la publikaj intervenoj en la evolulandoj ne venas de ilia pli granda rapideco, ankaŭ ne de ilia pli preciza adaptiĝo al iu loka situacio, sed ĉefe ĉar ili estas faritaj de Homoj, kiuj havas sian plenan agadan liberecon por Homoj, kiujn ili konas, kaj kun kiuj ili responsas pri la komuna rezultato. Tiu agada libereco igas responsantaj kaj la ricevantojn kaj la donantojn, nura maniero por respekti la homan dignon. MSM havas tiun sperton, ĉar ĝi intervenas nur pro esprimita peto por projekto detalita laŭ homaj kaj financaj rimedoj, peto venanta de vilaĝa grupo, ĝisdate kotizinta, kaj konscia pri siaj propraj problemoj.

Brila ekzemplo estas tiu de la vilaĝo Lahirasso. La enkonduko de bananarba kulturo estis nova en tiu regiono, savana vilaĝo, en 1998. Nun, en la loĝejaj kortoj, ĉe la akvejoj kaj eĉ en la najbaraj vilaĝoj oni vidas kelkajn bananujojn plantitajn kaj bone zorgatajn por la bezonoj de la familioj. Tiu nova enkonduko nun entendiĝas en tiu regiono. Tio ne estus ebla sen la helpo de MSM, kiu scias aŭskulti kaj komprenas la kamparan mondon.

Kiam kamparanoj esprimas bezonon, tiam ili havas volemon por realigi tiun bezonon. Ili taskas al si sian propran vivon, eksentas tiun bezonon pri informoj kaj novaj konoj ; tiam ili mem serĉas akiri ilin ; kaj tiuj novaj konoj, kvankam prenitaj el ekstera medio, estas pli facile asimilitaj, ĉar ekzistas agadmotivo.

Dramane Traoré, plenuma sekretario de AKAP, elektita deligito de MSM por Okcidenta Afriko.

 

En Kongio

Fiŝa-Koka Kooperativo en Cifunzi

Temas pri projekto de fiŝbredado asociita kun bredado de kunikloj kaj de birdoj, pri kiu ni skribis en Monda Solidareco n-ro 84. La unua fazo de la projekto estas finita :

- la du lagoj po 1 250 m² estas fositaj kaj post firmiĝo de la digoj la plenigo per akvo estis planita por la komenco de la monato de oktobro. La kooperativo faris ekpagon por la aĉeto de la fiŝidetoj kaj planis la ensemadon de la lagoj por la dua duono de oktobro.

- Unua kokidejo estas konstruita jam de pluraj monatoj el lokaj materialoj kaj kovrita el ondumitaj ferladoj (vidu la foton en Monda Solidareco n-ro 84). Unua aro de junaj kokinoj estas instalita en ĝi. Alia kokidejo, iom pli vasta, finkonstruiĝas.

- la kuniklejo estas preta, sed la kuniklidoj ankoraŭ ne estas aĉetitaj.

- 2.350 m² vasta korto estas ĉirkaŭbarita.

Gratulon al ĉiuj globidaranoj de Kalonge kaj ĉirkaŭaj, kiuj restis fidelaj al la spirito de Monda Solidareco kontraŭ la Malsato, kaj kiuj ne domaĝis sian penon por tion realigi.

Ankaŭ la medio de la projekto evoluas, sen alia financado ol la loka ŝparado :

- la laborejo de la hidroelektra centralo progresas. Post kelkaj monatoj kelkaj el la vilaĝetoj de Cifunzi kaj Butwashenge estos provizataj per elektro, kaj tio ebligos al la loĝantaroj sin prilumi dum vespero kaj ĉefe la metiistoj povos utiligi elektrajn ilojn ; sed nun ankoraŭ mankas iom da mono ;

- Arbidejo el pluraj specioj estas instalita en la bieno de la kooperativo ; la arboj baldaŭ estos plantitaj, kaj la resto estos distribuita al la loĝantaro ;

- en proksimeco la sama grupo ĵus aranĝis brikfarejon, kie jam estis kuiritaj pli ol 6000 brikoj dum konsiderinda stoko estas sekiĝanta.

La medion de la projekto koncernas ankaŭ la problemo de la sekureco. En la lasta bulteno, ni reproduktis alarman informon pri la aĉaj faroj de izolita armita ruanda grupo en Mamba, unu el la vilaĝoj de Kalonge (60 bruligitaj domoj, 45 mortintoj). Nun oni trankviliĝu ! MONUC (Misio de UN en Kongio) kaj la konga armeo reprenis la kontrolon de la regiono, kaj la sekureco estas nun certigata de la konga nacia polico.

Dum oktobro okazos kunveno por taksi la lokajn agadojn : Fiŝa-Koka Kooperativo, " Monda Solidareco - Kune Agadi " kaj la Raiffeisen Kooperativa Fondaĵo. Daŭrigote !

Bisimwa Aimé Ruzuba kaj Daniel Durand

Post la ricevo de la kontaj pravigiloj, la dua financoparto (1.000 USD) estos pagita por la aĉeto de la fiŝidetoj kaj kuniklidoj, de kompletigaj nutraĵoj kaj veterinaraj produktoj. Finkalkule restos negrava operacia kapitalo por preventi la malfacilaĵojn de la unua ekspluatojaro.

Togolando

Ina grupo ELEMAWUSSI

Tiu grupo en Kpalime, en Togolanda sudokcidento, pluzorgata de " 3A " starigis grentenejon destinitan por reguligi la komercigon de la varoj de deko da produktogrupoj de la regiono, tiel certigante al ili regulan enspezadon dum la jaro. Tio funkcias kaj Monda Solidareco n-ro 83 reeĥis pri la repago fare de Elemawussi de la unua jara repago de la pruntodono, kiu kontribuis en la financado de la projekto.

Sed necesas kalkuli kun la hazardoj de la togolanda politiko... Elemawussi deziris repagi sian duan jarpagon dum lasta aŭgusto. Bedaŭrinde nekontrolata prezaltiĝo ĉirkaŭ la prezidenta balotelekto paralizis la grenmerkaton, sankciante la tutan profesiaron. La grupo devas prokrasti sian repagon ĝis la fino de la jaro.

 

Grupo BLEN :

La Grupo de Bredado kaj Legomkultivado en Nah (BLEN), pluzorgata de TAPKO, ekspluatas kooperativan bienon de 1986 en Nada, en la distrikto de Ĉaŭĝo, en la meza regiono de Togolando. Kvankam proksima al la prefekturbo Sokode, la loko estas malfacile alirebla dum pluvsezono (majo ĝis oktobro), ĉefe en aŭgusto kaj septembro, pro la tre malbona stato de la tervojoj. De novembro ĝis februaro blovadas " Harmatano ", malvarma kaj seka vento el la sahela nordo.

Spertaj pri legomkultivado kaj kokbredado, ĝiaj sep membroj tamen surpriziĝis en 2001 pro la birda pesto, kiu detruis grandan parton de la kokinoj. Kuraĝe la grupo rekomencis sian bredadon de ovproduktaj kokinoj post la necesa sanitara vakuigo kaj eĉ decidis plivastigi ĝin, ĉar la ovpostulo gravas en la regiono, ĉefe en Sokode.

Do ĝia projekto entenas plivastigon de kokinejo de 1 600 ĝis 3 100 bestoj. Ĝi ne entenas la starigon de konstruaĵo, ĉar ĝi jam ekzistas, sed la aĉeton de kokidetoj, de nutraĵoj por la unua kaj dua aĝoj, de bestkuraciloj kaj de ekspluataj materialoj : manĝujoj, trinkujoj, dratretoj... Tiu projekto realiĝas.

MSM intervenas en la realigado de la projekto por 3 000 000 CFA F. Pro ĝia bona ekonomia stato, G.BLEN konsentis, ke tiu alporto estu komplete farita per pruntodono repagebla per jarpagoj de 500 000 CFA F ekde aprilo 2006. La solidareca kontrakto estis subskribita en februaro 2005, la unua financparto de 2 100 000 CFA F disponigita en aprilo 2005 kaj la dua de 900 000 en oktobro 2005. La federacia Sekretario de MSM, KUADJO Yaovi, vizitis la grupon la 1an de septembro 2005.

(1) Pro gravaj mastrumaj malfacilaĵoj TAPKO ne plu kapablas plenumi la servojn difinitajn en la konvencio, kiu ligas ĝin al MSM. Pro tio la Administra Konsilantaro de MSM decidis, la 17an de septembre 2005 meti la grupon BLEN kaj ankaŭ ĉiujn globidarajn grupojn dependantajn de TAPKO sub la provizoran zorgon de " 3A ". Ni detale skribos pri tio en venonta numero de Monda Solidareco.

 

Grupo "Mia Gloro"

Tiu gea sed ĉefe ina grupo de Lomeo, prezidata de S-ino ABBEY Charity konsistas precipe el ŝtatoficistoj devenantaj de la regiono de Aneho, kiuj plibonigas sian magran tagporcion per kultivado de ĝardenoj, kiujn ili mane akvumas, en la marbordaj sablaj areoj proksimaj al Lomeo.

Antaŭvidante sian proksiman kaj daŭre tiom magran pension, tiuj globidaranoj aĉetis kampon en Vodougbe, apud Aneho, ĉe la marbordo proksima al la benina landlimo. Ili planas tie sin instali kaj valorigi siajn legomkultivajn kompetentecojn elvolvante projekton de irigaciita produktado.

Por suma kosto de 3 649 753 CFA F la instalado entenos la pretigon de la grundo, la kaptadon de akvo per fosado de puto, la ekipon (motorpumpilo, irigacia kaj kultiva materialoj), semojn, kultivajn necesaĵojn, plantidojn kaj la laborojn de la unua kampanjo. La grundo-klimataj kondiĉoj de la loko estas preskaŭ samaj kiel tiuj en Baguida.

Post pluraj korespondaj monatoj, la solidareca kontrakto estis subskribita por partopreno de MSM en tiu projekto por 2 872 553 CFA F, el kiuj duono kiel senintereza pruntodono repagebla per jarpagoj ekde aŭgusto 2006. La subskribo datiĝas de la 18a de oktobro 2005, kaj la unua financoparto (2.244,60 EUR) estis disponigita la 14an de septembro.

Ni deziru aktivan retiriĝon al niaj geamikoj !


Mezamerikaj promenadoj

Abelbredado en Gvatemalo

Tio okazas en Gvatemalo, malgranda regno de la mezamerika "ĝibo", entenata inter Honduro norde kaj Kostariko sude, punktita de grandiozaj lagoj kaj pli malpli kvietaj vulkanoj. Gvatemalo, kiu estas inter la plej malriĉaj landoj, suferis dum jardekoj la premon de demokratiŝajnaj militaraj diktaturoj tipe latinamerikaj, t.e. tre vasaligitaj de la usona imperiismo je kies okuloj la indiĝenaj loĝantaroj ekzistas nur por esti murditaj. Interna milito, kiu daŭris 36 jarojn (1960 ĝis 1996) lasis la landon sensanga, kiu serĉas en reakordiĝemo transpreni la defion de la progreso.

En Monda Solidareco n-ro 78 ni publikigis leteron de Philippe Chavignon fidela globidarano en kiu interalie li promesis investi sin dum la venontaj jaroj en meza Ameriko por MSM. Fakte Philippe Chavignon instigis la aliĝadon de gvatemalanoj al MSM en Santa Catarina de Palopó en la homdensa regiono de Solona, proksima al unu el la plej belaj lagoj en la mondo.

Tiuj ses asociitaj homoj laboros en la indianaj komunumoj Maya Kakchikel de la vilaĝeto Xepec, en la komunumo Santa Catarina Palopó. Ili planas starigi abelbredan projekton por kompletigi la bazan nutraĵon, kontribui en la konservado de la ekzistantaj naturaj riĉofontoj kaj en la disvolvado de noviga aktiveco, kia mielterapio por plibonigi la homan sanecon per natura kaj ekonomia maniero.

La mielterapio ne estas nova en tiuj lokoj, sed ĝi estis forlasita sekve de la afrikanizado de la abeloj (superado de la lokaj abeloj trankvilaj kaj facile bredeblaj per afrikaj abeloj malfacile regeblaj kaj danĝeraj). Fakte la abelujoj estas lokitaj proksime al la vilaĝoj aŭ al la loĝejoj. La defio estas instrui al la lokaj loĝantaroj la manieron akordiĝi kun la agresemo de la afrikaj abeloj kaj ankaŭ iliajn biologiajn apartecojn cele al bona produktiveco.

Ĉiuj konsentas pri la celo de la projekto, kiu ne estas la pliriĉigo - eksportado !! - sed provizi al siaj multnombraj familianoj kvalitan nutradon kaj provi disvastigi la projekton al aliaj ĉirkaŭaj familioj kaj komunumoj. La produktado de mielo kun biologia kvalito, nun sen marko sed estontece antaŭvidebla, kaj la ĉeesto de favora merkato dank'al la prospera turismo ĉe la lago Atitlan favorigos la vendon de la troaĵoj laŭ prezo pli alta ol la gvatemala merkato. La estontecaj perspektivoj, krom la disvastigo de la projekto, estas multaj, interalie pri la elvolvado kaj la valorigo de la produktoj devenantaj de la abelujoj : poleno, propoliso, veneno, samtempe kiel la elvolvado de la mielterapio.

En unua tempo, Philippe Chavignon disponigas al la loka asocio parcelon, kiun li akiris por surloke realigi siajn unuajn abelbredajn provojn. Ekde marto 2005 kaj ĝis novembro lia edzino Suzan Rummerfield, ankaŭ globidaranino, staĝe akceptas sur sian abelbredan bienon en la kanjono de Daluis en Guillaumes (Francio) Alexander Pérez Sanchez, juna globidarano, filo de la prezidanto de la gvatemala asocio, Pedro Pérez.

Joël André-Landais, Philippe Chavignon, AC

MSM estas petata por kontribui en la starigado de la projekto : financado de la klerigado, aĉeto de la materialoj por la fabrikado de abelujoj, ktp. La projekto estis deklarita elektebla en junio 2005. Aliaj informoj en estonta numero.


Ĉe Solidareca Reto

La Franca Komitato por la Internacia Solidareco substrekas, ke tri kvaronoj el la 841 milionoj da homoj suferantaj pro misnutrado en la mondo ... estas tiuj mem, kiuj produktas la nutrovarojn, nome : la kamparanoj ! Oni povas aldoni, ke tiuj kamparanoj nombras ankaŭ inter la plej vundeblaj loĝantaroj, ĉar en multaj landoj iliaj rajtoj, tamen ĝenerale enskribitaj en la ŝtataj konstitucioj, ne estas respektataj.

Dum tiuj lastaj semajnoj Solidareca Reto rememorigis al ni, ke tio estas la kazo en Indonezio, sed ankaŭ ve ! en Brazilo.

" Brazilo estas lando kun vasteco simila al kontinento kaj do kontrasteca lando. Nova internacia potenco en transformiĝanta latina Ameriko, la lando de la karisma prezidento Lula estas ankaŭ la lando de la "senbienaj kamparanoj" laciĝintaj pro atendo de agrojura reformo ĉiam promesita kaj ĉiam prokrastita. Denove la koruptado ĵus atingis la supron de la federacia ŝtato, malplifortiganta politikan povon konstante premtrudatan al kompromisoj kun sia politika opozicio kaj la afermedioj. En tiu tre kompleksa kunteksto la homrajtaj defendantoj agadas por ke tiuj, kiuj ordonis la murdojn de kamparanaj responsantoj, estu persekutataj, juĝataj, kondamnitaj kaj enprizonigitaj. La freŝdata fuĝado de la bienposedantoj, kiuj ordonis la morton de João Canuto en 1985 kaj kiuj estis kondamnitaj por tiu krimo en 2003, rememorigas al ni tiun realecon."

En sia agado n-ro 286, Solidareca Reto invitas nin alskribi la brazilan Justican Ministron, D-ro Márcio Tomaz Bastos, por ke ĉesu la nepunateco de la murdigantoj de kamparanaj sindikatanoj en Brazilo.

En Indonezio, la 18an de lasta septembro, matene ĉirkaŭ la 8a, proksimume 1000 kamparanoj atendis la alvenon de internacia delegacio de " la Via Campesina " sur la insulon Lombok. Ili planis paroli al ili pri la malobservadoj de la homaj rajtoj, pri kiuj ili viktimas, kaj pri la forpelaj minacoj kontraŭ ili. Sed kvankam la delegacio ricevis oficialan permesilon por viziti la regionon, la loka polico malebligis ĝian alvenon kaj subpremis la homamasiĝon, subite pafante al la homamaso : 27 homoj vundiĝis, el kiuj kelkaj danĝere. Tiu malĝoja okazaĵo ne estas izolita : en Indonezio la ŝtato ofte agadas kiel armita brako por la privataj investantoj, spite al la rajtoj de la lokaj loĝantaroj. Kaj la aŭtoritatoj ne intencas ŝanĝi la celon : nova prezidenta dekreto plifortigas la arbitran povon de la ŝtato forpeli la kamparanojn por la realigado de gravaj projektoj. Pli ol 500 000 homoj povus esti senigitaj je siaj bienoj."

La agado n-ro 287 de Solidareca Reto invitas nin premskribi al la Indonezia prezidento S-ro Susilo Bambang Yudhoyono por nuligi la perfidan dekreton kaj por aranĝi regulojn de protektado de la interesoj de la malgravaj kamparanoj, kiuj estu konformaj kun la esenco de la indonezia konstitucio.

AC

Subtenu tiun agadojn ! Solidareca Reto, 10 quai de Richemont, 35000 Rennes ;

tel [+33](0) 299.306.053 ; fakso [+33](0) 299.303.930 ;

http://www.peuples-solidaires.org/reseau-solidarite ; e-p : reseau-solidarite@peuples-solidaires.org .


Globidar emociiĝas !

Saluton amikoj !

Jam de longe mi ne donis el miaj novaĵoj ! Hodiaŭ mi ĉesigas la silenton, mi estas emociita, skuita ! Ja mi certigas tion al vi ! Kompreneble mi antaŭsentis tion, mi aŭdis onidirojn ... sed tamen ! Prefereble vi mem taksu la leteron, kiun mi ricevis :

Al la Ĝenerala Sekretario KUADJO Yaovi kaj al la membroj de la Administra Konsilantaro

" Kara amikoj,

Kiel anoncite dum la A.K. kunveno de majo en Gemeaŭ, mi deziras retiriĝi el la Administra Konsilantaro de MSM ekde januaro 2006.

Mi estas 75jara, la malfacilaĵoj, kiujn mi suferas por resti longajn horojn diskutante ĉirkaŭ tablo, la sento, ke mi havas malfacilon por fiksi mian atenton pri la pli kaj pli kompleksaj problemoj de la projektoj, fine la certeco, ke nia mutuala asocio devas rejunigi sian Administran Konsilantaron, decidigis min " dekroĉi ".

Mi povas certigi, ke dum tiuj dudek tri jaroj, kiel ĝenerala sekretario same kiel administranto, mi havis multe da plezuro por labori kun vi ĉiuj ... la pioniroj kaj la novuloj... Mi ofte admiris la honestecon kaj seriozecon, kiujn vi ĉiuj elmontris en tiu agado de solidareco kaj de konstruado, kiun ni kondukis kune.

Ĉar mi restas membro de MSM, mi petas ankoraŭ esti privilegia partnero, eble esprimante min fojfoje en nia bulteno.

Mi estas certa, ke vi daŭrigos, laŭ la tutmondista spirito, kiu nin animas, nian laboron por ke ankoraŭ progresu nia "Monda Solidareco kontraŭ la Malsato".

Vi akceptu miajn plej bonajn salutojn, kun mia tutmondista amikeco,

Bernard Muet"

Vi komprenas mian emocion ! Bernard, nia Bernard, membro-fondinto de Monda Fonduso de Solidareco Kontraŭ la Malsato, sed multe antaŭe, membro de la komisiono "Malsato kaj Disvolviĝo", kreita de la Civitanoj de la Mondo, Bernard, kiu akompanis la tutan evoluadon, ĉiujn progresojn de nia mutuala asocio, Bernard retiriĝas ... Sed dum mi demandis min, jen kion li rakontis al mi Globidar :

" En la sesdekaj jaroj, ekzistis tutmondista parlamenta grupo, ĉar estis deputitoj kaj senatanoj el diversaj tendencoj aŭ partioj, kiuj estis civitanoj de la mondo kaj kiuj grupiĝis sine de tiu grupo.

Sur tiun parlamentan grupon, la "Konstanta Tutmondista Komitato" prezidata kaj fondita de la Rektoro Robert Mallet sin apogis en 1980 por sukcesigi la aranĝadon de granda konferenco en la honoraj salonoj de la Senata palaco. Tie ekparolis kaj fakuloj pri malsato en la mondo, pri agrikulturo, ktp. kaj deputitoj aŭ senatanoj ..."

Kia ekzaltiĝo ! Tiam Bernard, nia Bernard mem prezentis kaj defendis la bazan ideon de Monda Fonduso kaj eĉ li finis sian paroladon per "Kaj tion ni faros !"

Kaj kion vi kredas ? Nu li faris tion, kun vi, kun ni. Du jarojn poste, Monda Fonduso de Solidareco kontraŭ la Malsato estis kreita, kaj Bernard estis ties ĝenerala sekretario dum 14 jaroj.

Ĝis baldaŭ, Bernard, por ciaj opinioj kaj ciaj rakontoj !

Globidar


De flugbileto al evolubileto

La Kunordigo SUD (Solidareco Urĝeco Disvolviĝo) publikigis la jenan komunikaĵon pri la financado de la disvolviĝo :

" La NŜO ĝojas pri la lanĉo de imposto sur la flugbiletoj por financi la disvolviĝon.

Okaze de la ĉefkonferenco de la ŝtatestroj de la sesdeka ĝenerala asembleo de Unuiĝinta Naciaro, la grupo de ŝtatoj laboranta de du jaroj pri la kreado de internaciaj impostoj (Alĝerio, Germanio, Brazilo, Ĉilio, Hispanio, Francio) publikigis "Deklaracion pri la novigaj fontoj de financado de la disvolviĝo"

Tiu deklaracio, kiu sin prononcas favora al la lanĉo de imposto sur la flugbiletoj tiam ricevis la subtenon de ĉirkaŭ sesdek landoj. La mencio de tiu iniciato sine de la fina deklaracio de la ŝtatestra ĉefkonferenco konsistigas unu el la nuraj veraj progresoj de tiu teksto. Francio, Ĉilio kaj Britio jam anoncis, ke ili aplikigos tian imposton ekde 2006.

Pluraj landaj federacioj kaj retoj da NŜO, reprezentantaj milojn da organizaĵoj tra la mondo, publikigis komunan alvokon, en kiu ili ĝojas ĉar la ŝtatestroj kaj registarestroj engaĝis sin favore al la starigo de internaciaj impostoj. La NŜO opinias, ke internacia impostado estas nepre necesa por havi novajn fontojn stabilajn kaj antaŭtakseblajn por la disvolviĝo kaj por reguli la ekonomian tutmondiĝon.

Nun malfermiĝas fazo de traktado pri la plenumaj manieroj, kiu devus konkretiĝi per la okazigo de interministra konferenco, en februaro 2006. Kunordigo SUD kaj ties partneroj daŭrigos sian apogon, kaj okaze de neceso sian premon, por ke estu starigita vera internacia imposto. La NŜO postulas enskribi tri fundamentajn principojn en la interkonsenton, kiu difinos la plenummanieron de la mekanismo : tiu mekanismo estu deviga, ĝia imposta procento sufiĉe alta, kaj tiuj novaj financfontoj estu konsiderataj kiel aldonaj al la plialtigo de la klasika publika helpo al disvolviĝo, kiun iu nombro da ŝtatoj sin devontigis plialtigi.

Fine, la NŜO alvokas la subskribintajn ŝtatojn enskribi tiun gvidan mekanismon en pli longdaŭran klopodon al starigo de vera internacia impostado, kiu aplikiĝus al la ĉefaj ekonomiaj spezoj estigitaj de la tutmondiĝo kaj al la aktivecoj damaĝantaj la medion.

La letero de la NŜO pri la "Deklaracio pri la novigaj financfontoj por la disvolviĝo" verkita de la NŜO estas legebla en la ttt-ejo de la Kunordigo SUD :

http://www.coordinationsud.org/article.php3 ?id_article=2157. "

MSM subskribis tiun leteron, ĉar ĝi iras en la senco de la starigado de monda imposteco de longe defendataj de la Civitanoj de la Mondo kaj konsistiganta la trian celon de MSM.

 

 

 

enhavo

RICEVITAJ KOTIZOJ kaj DONACOJ (en Eŭroj)

aùgusto 2005 :

septembro 2005 :

oktobro 2005 :

 

 

Monda Solidareco kontraŭ la Malsato proponas al vi la organizadon de nova formo de transnacia solidareco, por respektaj interhomaj rilatoj, por medioindulgaj agadoj.

Vera esprimo de la mondcivitaneco, tiu solidareco partoprenas en la iompostioma starigado de plu justa mondo, kun rilatoj fonditaj sur mondnivele garantiata juro.

Globidar

Oficiala heroldo de Monda Solidareco


NOTOJ

3A : Asocio por Antaŭenpuŝo de la Agrokulturistaroj "APGA" (Lome, Togolando) 

AKAP : Asocio por la Kampara Asimilita Progreso "ADRI" (Burkinio)

BCEBI : Benina Centro por la Evoluigo de la Bazaj Iniciatoj "CBDIBA" (Benino)

TAPKO : Togolanda Asocio por la Progreso de la Kamparanaj Organizaĵoj (Sokode, Togolando)

vidu la liston de niaj mallongigoj


Traduknotoj

La tradukinto atendas viajn demandojn kaj rimarkojn ! 


MONDA SOLIDARECO estas eldonita en Esperanto kaj franca lingvo papere kaj rete
rete, en Esperanto :
la tuto; en franca : laŭ temoj

Abono : 5,00 €

Redakcia komitato : Alain Bal, Alain Cavelier, Danièle Charier, Odile kaj Daniel Durand, Bernard Muet,

Elfrancigis : Daniel Durand

Lingvon kontrolis : Sabine Hauge

Eldonestro : Daniel Durand

 

MONDA SOLIDARECO
Les Nids
FR 49190 St-AUBIN-DE-LUIGNE (Francio)

La Mondcivitana kiosko- MFSKM 

ENHAVO :

  

enhavo


 FMS, Ruelle Haute, FR 21120 GEMEAUX