Informilo n-ro 88 (aprilo 2006) de Monda Solidareco kontraŭ la Malsato


Enhavo je la fino

en pdf.formato

antaŭaj numeroj

ĈERIZA TEMPO - KRIZA TEMPO

La ĉeriza tempo reprezentas por la francoj la periodon kiam tiuj delicaj malgrandaj ruĝaj fruktoj abundas en la ĉerizarboj, kiam la bela vetero estas instalita, kiam amo ĉieas kaj ferioj alproksimiĝas alportante ripozon kaj certan senzorgecon. Tamen atentu, ke la litero K ne kuŝu ĈE la frukto !

La ekonomia krizo, kiu daŭras tra la mondo damaĝis la vivkondiĉojn de multaj terloĝantoj. Vundebligite pro nesufiĉa disponebla mono kaj pro farscio netaŭga al la trudita rendimento, la malgravaj agroproduktistoj estas plej trafitaj de la falo de la agroproduktaj prezoj. Solvus la problemon nur la profesiigo de iliaj aktivecoj.

Ni konsideru la kazojn de la mikrokreditaj kasoj kaj de la nutrosekurigaj tenejoj (grenbankoj).

La mikrokreditaj kasoj estas inspiritaj rekte de la fama Grameen Bank fondita de Muhamad Yunus en Bangladeŝo. Ili ebligas al la aliĝintoj ricevi kreditojn ofte utilajn. Se la principo estas genia, oni bedaŭrinde konstatas, ke ĝia aplikado evidentigas problemojn pri la seriozeco kaj la daŭropovo de kelkaj strukturoj : kaso, kiu subite fermiĝas pro misregado aŭ pro nerepago de la pruntoj en la planita tempo : regantoj, kiuj foriras kun la tuta mono ŝparita de la membroj ; nesufiĉa rendimento ... estas tiom da kialoj, kiuj instigis la registarojn interveni.

Ekzemple la 21an de decembro 2005, la Kameruna ministerio de Ekonomio kaj Financoj publikigis liston de 205 mikrofinancaj establoj devantaj fermi. Tiamaniere ĝi celis pliklarigi la mikrokreditan kampon, kaj rajtigi nur la aprobitajn strukturojn, kiuj plenumas minimumajn kondiĉojn por garantii minimuman profesiismon. Ne ricevis aprobon la establoj, kiuj ne havas societan sidejon, kiuj prezentis mankon de financa rendimento aŭ problemon de mismastrumado. Same respekto de la leĝoj kaj proceduroj estis postulata kaj tial kelkaj kasoj ne ricevis aprobon, ĉar ili praktikis mikrokrediton antaŭ ol ricevi profesian rajtigon. Tio povas ŝajni tro strikta, sed en la procedurema kaj senkompata mondo, kiu skiziĝas, la nerespekto de la konvencioj povas naski katastrofajn konsekvencojn kaj por la mikrokredita establo kaj ĉefe por ties membroj, kiuj foje enmetis sian tutan ŝparmonon.

La sama problemo staras koncerne la nutrosekurigajn grentenejojn. Multaj el tiuj grentenejoj devis fermi siajn pordojn, ĉar ili ne povis memsufiĉi kaj gardi minimuman operacian kapitalon. Monda Solidareco kontraŭ la Malsato havas inter siaj projektoj tiajn grentenejojn, kiuj frontas kontraŭ gravaj problemoj de memstareco. La falantaj vendoprezoj, la malfavoraj veteraj kondiĉoj, la nevendataj stokoj ... estas tiom da eksteraj kialoj estigantaj seriozajn riskojn de bankroto.

Same kiel la mikrofinancaj establoj, la grentenejoj devas esti kiel eble plej pretaj por fronti kontraŭ la nedezirataj eksteraj kondiĉoj. Oni povus pensi, ke por bone funkcii, mikrokredita establo aŭ grentenejo necesigus nur farscion, saĝon kaj laboradon ! La kreskanta malsukcesa kvanto de tiuj establoj tamen pruvas, ke tio ne plu veras ! Kial ? Fakte la kialoj multas, sed ties analizon ne celas tiu ĉi frontartikolo. Tamen ni povas aserti, ke oni ne povas mem proklami sin responsanto de mikrokredita kaso aŭ de grentenejo. Necesas iri tra la klerigo kaj la profesiigo de la mastrumantoj. Tiu profesieco estos tio, kio ebligos la malgrandajn establojn, al kiuj mankas homaj kaj monaj fontoj, anticipi, reagi kaj certigi longdaŭrecon.

Pri tio la pluzorgaj komitatoj eble havos gravan rolon.

John De La Cruz

Fontoj : "La Voix du Paysan" (Kamparana voĉo) (Kamerunio) ; Dynamiques paysannes (kamparanaj dinamismoj) (Belgio)

 


Afrikano en Honkongo

Nia amiko Bernard Njonga, sekretario de Apoga Servo por la Lokaj Prielvolviĝaj Iniciatoj ASLPI/SAILD, kaj prezidanto de Asocio Civitana por la Defendo de la Interesoj Kolektivaj ACDIK/ACDID en Jaundo, kies lukto kontraŭ la amasaj kaj nekontrolataj importadoj de frostitaj kokidaĵoj en Kamerunion estas nun konata tra la tuta mondo, estis tial invitita en la kunvenon de januaro 2006 de MOK (Monda Organizaĵo pri Komerco) en Honkongo pri la liberaligo de la komerco de la agroproduktoj. Liaj sentoj ...

Se vi permesus kelkajn komentojn, mi komencus konfesante, ke plurkiale estis tre bone, ke ni estis integritaj en la oficialan delegacion : Ni povis partopreni en ĉiuj landaj kaj regionaj preparaj renkontoj, kio ebligis al ni defendi niajn ideojn, niajn zorgojn ĝis Honkongo ... Nia ĉeesto de ekstere kaj ene en Honkongo ebligis al ni animi ĉiun tagon per telefono 30-minutajn radiajn elsendojn tre atentatajn en Kamerunio. Tiamaniere ni povis informi, rakonti al la aŭskultantaro tion, kio okazis en Honkongo kaj respondi al la demandoj de la aŭskultantoj.

Kiel delegitoj ni povis aliri ĉiujn traktadlokojn, kaj vere gravas ekscii kaj ekvidi kiamaniere ĉio okazas. Ni revenis kun bone provizita adresaro, kaj kion diri pri tiuj malgrandaj interŝanĝoj, kiujn ni povis havi kun Rob Portmany (estro de la usona delegacio), Peter Mandelson, Bo Xilai el Ĉinio, ktp. Mirinde estas vidi kiagrade ĉiuj ĉi elstaruloj firme kredas kion ili pensas, diras... eĉ se ekstere Koreaj kamparanoj krias por la morto de MOK. Ni ankaŭ konstante utilis kiel ponto inter ambaŭ mondoj, tre rapide cirkuligante la dokumentojn, la sintenojn de iuj kaj aliaj, la tendencojn, la humorojn kaj ankaŭ la "koridorajn bruojn".

Post tiuj kelkaj etosaj elementoj, mi ne povos kaŝi, ke pri la esenco mi revenis iom ĉagrenita. Unue pro la tuto de la traktadoj, kiujn mi konsideras malavantaĝaj kaj kiel malsukceso por la afrikanoj. Manke de nenion havigi al si, ili havigis al si tion, kio neniel utilas. Mi speciale ne bone travivis la traktadojn pri kotono, en du momentoj. Unue kiam la usonanoj renkontis en duflanka traktado la afrikan "kvaropan grupon" : 35 membroj de la usona delegacio ĉeestis kontraŭ 8 afrikanoj, dum oni parolas pri 25.000 kotonkultivistoj kontraŭ 10 milionoj da afrikaj samlaboranoj. Tio ŝokis min. Poste dum la laborsesio pri kotono, la afrikaj ministroj, kiuj sin sekvas sur la tribuno por kritiki la usonajn subvenciojn, dum neniu el ili postulis preferinde subvenciojn por la afrikaj kotonkultivistoj (kaj tamen la Monda Banko, la Internacia Mona Fonduso kaj aliaj, kiuj ne konsentas pri tiuj subvencioj ĉe la afrikanoj, estis bone reprezentataj en la ĉambro). Mi preferas ankoraŭ kampanjon por subvencioj al la afrikaj produktistoj ol kontraŭ la subvencioj al la usonanoj. Almenaŭ tio estus pozitiva kampanjo. Oni povas ĉion riproĉi laŭ la formo kaj laŭ la esenco, tamen mi bone ŝatis la manieron firman, eĉ se foje arogantan, per kiu la usonanoj defendas la subvenciojn por siaj produktistoj. Ankaŭ la Eŭropanoj privilegias la produktistojn dum la diskutoj pri la buĝeto de la komisiono. Defendi la subvenciojn al la produktistoj estas laŭmode dece ... krom eble en Afriko.

Kaj kion diri pri la mondo de la NŜO, tiu de la alia flanko - la mia ? Tute neniel malpliigante la individuan kaj eĉ kolektivan sindevontigon de la homoj, kiuj konsistigas ilin, eble vi taksos min severa. Necesas diri, ke frapas la kontrasto kun la ena mondo. Neniu organizado kapabla influi la enon, eĉ honori la ĝeneralan organizadon de la konferenco. Fuŝordo, ĉar ĉiu ludis sian partituron, aŭ eble sian ekziston, senfruktaj dispartiĝoj. Renkontoj kaj laborkunvenoj, kiuj arigas nur la organizintojn kiel partoprenantojn ... en la plej bona okazo ... dum la homoj svarmas en ĉiuj sencoj ekstere, inter du etaĝoj. Evidente aperas, ke la NŜO ne vere preparis sin por kune agadi en Honkongo. Kaj tiuj kontraŭuloj tion sciis. Estas do kompreneble, ke ĉio okazas kvazaŭ la organizantoj de la konferenco aranĝas lokon al la NŜO ekstere por pravigi tion okazantan ene. Pri organizado kaj esprimo la koreaj kamparanoj, kiuj surstrate kriis "mortu MOK", montris ekzemplodonan organizadon, eĉ se dank' al ili aŭ pro ili mi povis gustumi larmigan gason.

Laŭ mia humila opinio, ni la NŜO devos multe demandi nin, pridemandi niajn metodojn kaj praktikojn por esperi influi sur la fluon de la evoluoj kaj ŝanĝiĝoj, kiuj okazas sub niaj okuloj. Al organizaĵo ni devos kontraŭstarigi organizaĵon, al ideoj, kontraŭstarigi ideojn, kredindajn kaj realistajn alternativojn. Tio, kion mi vidis en Honkongo, ŝajnas ankoraŭ ne esti la kazo, kaj fronte al maŝino kiel MOK, la NŜO havas ankoraŭ multajn mankojn antaŭ ol esperi vere influi sur la fluon de la traktadoj.

Kiam la Ĝeneralaj Statoj de NŜO ? Kiam vera monda strategio de pledado por la NŜO? Ekzistas MOK de la regantoj, necesas MOK de la NŜO. Same kiel en meza Afriko ekzistas KEMMA de la ŝtatoj, ni konstruu KEMMA de la civila socio.

Bernard Njonga.

KEMMA = Komunumo Ekonomia kaj Mona en MezAfriko (CEMAC)


Alvoko de Reto-Solidareco

Bangladeŝo - ni ĉesigu hekatombon !

Antaŭ unu jaro, la 11an de aprilo 2005, la bangladeŝa teksa uzino "Spectrum-Shahriyar" disfalas. La katastrofo mortigas 64 homojn, vundas 74 el kiuj kelkaj restos dumvive handikapitaj, kaj lasas senrimedaj centojn da laboristoj. De tiam la viktimoj luktas por sia digno, advokatante siajn rajtojn por justa kaj daŭra monkompenso. Ili postulas ankaŭ ke la neceso estu farita por eviti aliajn dramojn, sed penas por esti aŭdataj. Nova serio da mortigaj akcidentoj okazintaj en februaro kaj marto 2006 ĵus demonstris bedaŭrinde la vojon plu trairotan. La lokaj sindikataj organizaĵoj denuncas "la senrespondecon kaj neglektemon" de tiuj, kiuj aranĝas la teksofakaron (publikaj aŭtoritatuloj, lokaj eksportistoj, internaciaj aĉetistoj) kaj estas deciditaj por havigi al si plibonigojn. Simbole ili elektis la daton je 11a de aprilo por celebri la "internacian agotagon por la sano kaj la sekureco de la bangladeŝaj laboristoj". Ili alvokas la internacian solidarecon por plifortigi la eĥon de iliaj proponoj.

Interretuloj ! ek al http://www.peuples-solidaires.org/reseau-solidarite/ (franclingve).


"La birda gripo : kia katastrofo !"

Ili estas la vortoj de la sama Bernard Njonga, raportante pri la rektaj kaj nerektaj efikoj de la apero de la malsano en kameruna kokinbredejo (vd la kadron en sekvonta paĝo)

Depost sia disinfektiĝo en orienta Azio en 2003 la birda gripo senĉese plu progresis al okcidento kaj al sudo, ĝis atingi Afrikon en 2006. Tiu malsano, oni scias tion, apartenas al la familio de "birda influenco" estigita de kelkaj virusoj devenantaj de sama stamo kun malsamaj patogenaj povoj. La afrikaj birdobredistoj jam konis la varianton "birda pesto" de la influenco, kiu fojfoje amasmortigas iliajn bredatarojn (v. grupo Mivonovi en Ĝankase en Togolando, kaj pli freŝdate BCEBI en Bohicon, Benino). Tamen kvankam grave damaĝa la birda pesto ne atingas la virulentecon de la birda gripo, kaj ĉefe ĝi ne trafas homon.

La birda gripo estigita de la stamo H5N1 de la viruso distingiĝas per eksterordinara virulenteco, tre alta infektokapablo al multaj birdaj specioj, kaj en kondiĉoj de densa proksimeco per infektokapablo al kelkaj mamuloj, inter kiuj homo. Ĉirkaŭ cento da homoj, el la duoblo, kiu malsaniĝis, mortis pro ĝi tra la mondo en tri jaroj. Kaj la granda timo de la biologoj estas, ke konsiderante la fortan mutacian kapablecon de tiu virusa familio, la H5N1 naskus stamon pli adaptitan al homo, kiu estigus homan hekatombon je planedskalo.

Tio pravigas la starigon de batalpreta alarmreto kunordigita de OIE (Monda organizaĵo por la besta sano), kaj de striktaj decidoj por la protektado de la birdobredejoj (izolado, vakcinado) tie, kie la malsano aperas. De pluraj monatoj, la Administra Konsilantaro de Monda Solidareco kontraŭ la Malsato transdonas per interreto la alarmojn de OIE kaj ankaŭ fakajn gazetartikolojn al la lokaj kadrantaj NŜO. Ĉiu globidara grupo povas direktiĝi al la kadranta NŜO, de kiu ĝi dependas, por atingi tiujn dokumentojn.

La du ĉefaj infektaj vehikloj de la malsano estas la migraj birdoj kaj la homaj interŝanĝoj. La unua estas pli bone konata. La migraj koridoroj, oriente-okcidenten, norde-suden kaj reen, estas perfekte identigitaj por ĉiu migra specio, same kiel la etapaj regionoj kaj la periodoj. Tial komence oni atentis nur tiun infektan vehiklon. Tamen, ĉar ni scias, ke infektita birdo rapide perdas siajn fortojn kaj pluvivas nur kelkajn horojn, ŝajnis tre neprobable, ke la sahara barlando povus esti transpasita.

La birda gripo aperis komence de la jaro en Niĝerio, poste en Niĝerlando, en Kamerunio kaj en Burkinio, malgraŭ rapide deciditaj preventoj en tiuj du lastaj landoj. " Ni opinias, ke la migraj birdoj povas ludi gravan rolon en la longdistanca propagado de la viruso, sed ni ne forigas la vehiklon de la komerco de bestoj aŭ de infektitaj produktoj, resumas Samuel Jutzi, direktoro pri la bestaj sano kaj produktado ĉe la Nutraĵa kaj Agrikultura Organizo de Unuiĝinta Naciaro. Nun la birda industrio estas la plej tutmondiĝinta fako de la besta produktado pro la birdaj produktaĵoj sed ankaŭ pro la unutagaj kokidetoj, kiuj milionope cirkulas " ("Le Monde", 30/03/2006).

Kaj fakte la niĝeriaj aŭtoritatoj rapide atribuis la aperon de la malsano al komercaj transportoj el Ĉinio, kie la malsano aperis en 1996, enlande restanta ĝis 2003, kiam ĝi atingis Vjet-Namon... ankaŭ pro komercaj interŝanĝoj.

Verdire, ŝajnas, ke ambaŭ procezoj sin fortigas reciproke. Migruloj povas infektiĝi per kontaktoj kun malsanaj bredataroj kaj inverse. Malsana migrulo ne povas kunporti la malsanon tre foren, sed la breditaroj, kiujn ĝi infektas povas fariĝi stadio por la malsano kontraŭ la sanaj migruloj (1). Aliflanke la pruvota ekzisto de migruloj "sanaj vehikloj", t.e. infektitaj de la viruso sed ne elvolvante la malsanon, induktas du konsekvencojn : 1) ke tiuj sanaj vehikloj povas reale kunporti la malsanon foren (sed tiuokaze la progreso de la malsano devus esti rapida, se ili estas sufiĉe multnombraj), 2) ke se ili estas sanaj, tio signifas, ke ekzistas birdaj populacioj kapablaj rezisti al la malsano : tio estas relative bona novaĵo por estonteco.

Nun granda parto de la lukto kontraŭ la disinfektiĝo kuŝas en la kapableco de la koncernataj registaroj por izoli kaj elradikigi la malsanon en la infektitaj areoj severe reguligante la interŝanĝojn de birdaj produktaĵoj, inkluzive de la kompoŝtaj fekaĵoj. Tio estas facila por la leĝa komerco, sed multe pli problemas por la eksterleĝaj aŭ eksterkomercaj transportoj. Tial necesas akompani tiujn decidojn per kompleta klerigo de la loĝantaroj pri tiu temo.

Neniu estu eksterlasita el tiu klerigado, des pli ke timo kaj nescio estigas cetere ĝeneralajn psikozojn kapablajn rapide kolapsigi la lokajn birdobredajn fakarojn (vd la enkadritan tekston).

AC

NB 1.Oni povus tiel ekspliki la relative mirigan progreson de la birda gripo al okcidenta Eŭropo per migruloj kun mallonga flugradiuso (cignoj), pelitaj de eksterordinare malvarma vintro en orienta Eŭropo kaj infektitaj pro kontakto kun bredejoj en orienta Eŭropo, dum ili estis viktimoj de la komercaj interŝanĝoj laŭlonge de la transsiberia fervojo.

==========

Do en la nuna tempo oni restu atentema. Neniu scias kiel ampleksa kaj kiom daŭra estos la epidemio. Pro tio la Administra Konsilantaro de MSM decidis, la 2an de aprilo, prokrasti dum sufiĉa tempo ĉiujn financadojn de nova birda bredejo en tropika Afriko.

La petintoj laŭdezire povas prezenti anstataŭigan projekton. La studataj dosieroj (EKOFAM en Kongio kaj Nebnooma en Burkinio) estos unuarange prizorgitaj.


En Burkinio

NŜO PROKLEB/CEPROFET ?

Kio okazas kun tiu burkina NŜO (Centro por Produktado kaj Klerigado pri Tropika Bredado), kiu montriĝis promeshava komence de niaj rilatoj kun ĝi en 2000 ? Post akompano kaj validigo de la financado de unua projekto, tiu de la ina Pula grupo Guemnati en la vilaĝo Gonse, je 20 km de Vagaduguo, la kunordiganto de tiu burkina NŜO, S-ro Romuald Sawadogo nun ne plu faras vivsignon. La membroj de la grupo Guemnati aliĝis al MSM antaŭ pluraj jaroj. La prezidantino ne havas la kapablon mem skribi al ni. Ĉiuj skribitaj korespondaĵoj iris tra PROKLEB. Ĉu tiuj inoj ricevis la financadon de sia projekto ? Post konfirmo per poŝta letero la 16an de aprilo 2004, ke li bone ricevis la kompletan financadon de la projekto de hejma ŝafbredado, Romuald Sawadogo ne plu respondas niajn leterojn kaj restas tre malpreciza kiam malofte oni sukcesas atingi lin per telefono. Li tamen devontigis sin per la solidareca kontrakto, kiun li subskribis kun MSM, por skribi al ni sesmonatajn raportojn pri la instalo de la projekto kaj pri la renkontitaj malfacilaĵoj. Kio pri la aliaj grupoj, kiel Pag la Yiri (birdobreda projekto), kiun ni renkontis ankaŭ en 2002 kun Guemnati en la sidejo de PROKLEB en ĉeesto de KUADJO Yaovi, nia nuna Federacia Sekretario ? La Administra Konsilantaro de MSM firme volas apliki la necesajn rimedojn dum la venontaj monatoj kaj jaroj por klarigi tiun aferon. La elektita Delegito de MSM por Okcidenta Afriko, S-ro Dramane TRAORE estas nun komisiita de la AK por renkonti PROKLEB kaj klarigi tiun situacion plej rapide, antaŭ ol procesi, se tio necesiĝos. Kio fariĝis la kotizoj de centoj da afrikanoj investitaj en la financadon de la projekto de la inoj de Guemnati ? Ĉu ni frontas situacion de koruptado kaj de defraŭdo ? Ĉu la aliaj partneroj de PROKLEB renkontas la samajn malfacilaĵojn kiel MSM ? Manke de eksplikado, ĉiuj hipotezoj eblas.

La esplorado ne ĉesos ĝis la atribuita buĝeto estos konstatita kiel uzita por sia komenca celo.

Ni plu informos la membrojn de MSM disaj sur ĉiuj kontinentoj, pri la sekvoj faritaj al tiu dosiero. Ni ankoraŭ esperas ne fronti situacion de defraŭdo por personaj profitoj.

Christian Trianneau


Nouaillé Maupertuis :

klopodo respektema al la afrikaj praktikoj.

Nouaillé Maupertuis estas la nomo de malgranda urbo apud Poitiers, je 340 km sude de Parizo, en Francio. Ĝia municipo decidis aliĝi al la solidareca klopodo de MSM, financante la mikrokrediton planitan en 2005 de MSM ĉe la NŜO AKAP/ADRI (Asocio por la Kampara Asimilita Progreso) en Burkinio. Renkonto okazis komence de majo 2005 inter la urbestro, S-ro Henri Bosq, kaj la prezidanto de la regiona Mondcivitana asocio, loĝanta en tiu urbo, kiu akceptis S-ron Dramane TRAORE, de AKAP. S-ro Traoré estas ankaŭ elektita administranto de MSM, kaj estis iranta tra Francio okaze de kunveno de la Administra Konsilantaro de MSM. Tuj fluiĝis la komunikado inter la franca urbestro kaj la burkina responsanto, kiu prezentis la malfacilaĵojn de la loĝantaroj de sia regiono. Dum la sekvintaj monatoj la pripenso de la franca municipo temis pri taŭga maniero por helpi AKAP en ĝiaj terenaj agadoj, respektante la funkcimanierojn de tiu NŜO sed ankaŭ adoptante la intervenan filozofion de MSM. Tiamaniere iom post iom elektiĝis la financado de mikrokreditoj unuatempe profite al membroj de kvin vilaĝaj grupoj de la regiono de Bobodiulaso. AKAP malgrandskale jam praktikas tiun bankan aktivecon. La operacia kapitalo de tiu mikrokredito estis pagita komence de aprilo 2006. La grupoj estas surloke enkadritaj jam de longe de Dramane Traoré, membroj de MSM, kaj atendantaj la financadon de siaj pornutraj projektoj.

Jen kion skribis al ni Dramane Traoré en sia letero de la 16a de januaro 2006 : "Tiu mikrokredito ebligos ekzemple al kamparaninoj aĉeti ĉe la kampoj grenojn por revendi ilin al la komercistoj de la vilaĝa bazaro, por havi profitojn, kiuj ebligos al ili plibonigi sian ĉiutagan nutraĵon, aĉeti lernejajn ilojn por la infanoj kaj medikamentojn."

La municipo de Nouaillé Maupertuis ŝatas la daŭrecon de la mikrokreditoj, ĉar tiuj plurfoje transdoniĝas de grupo al grupo, kiam iu el ili fine ricevas atendatan financadon de MSM. Ĝi ŝatos ankaŭ ĉiujn skribitajn informojn, kiujn la responsantoj de tiuj grupoj kaj AKAP povos regule priraporti dum la venontaj monatoj kaj jaroj pere de Dramane Traoré.

Ch. T


En Kongio

Birdobreda projekto en Mont Ngafula

Mont-Ngafula estas komunumo en sudo de la urbego Kinŝaso, en monteta regiono, kie la pluvsezono daŭras de oktobro ĝis majo. Mont-Ngafula kaj Selembao, alia komunumo de suda Kinŝaso, estas novaj loĝejaj lokoj. La ekonomia situacio estas tie tre malfacila. En Selembao situas la societa sidejo de EKOFAM (Ekonomio Familia), asocio prezidata de S-ro David Ngoy Tshite, kaj en Mont-Ngafula devus instaliĝi la kokinbreda projekto dezirata de la EKOFAM-anoj. La plej fruaj el ili aliĝis al MSM en 1993. La malorda kaj malfacile eltenebla historio de Zairio-Kongio estigis, ke la rilatoj kun MSM plurfoje interrompiĝis, kio klarigas la malnovecon de la projekto (n-ro 94.10), sed ili estas regulaj de pluraj jaroj.

La projekto ampleksas la aranĝon de du aldonaĵoj de konstruaĵo, kiu apartenas al la asocio kaj la aĉeton de aro da kokidetoj, kun brediloj kaj bestkuraciloj. Ovoj facile vendeblas al la loĝantaro, kiu serĉas nutraĵon relative malmultekostan. Oni vendos da ili ankaŭ en la bazaroj kaj la restoracioj de Kinŝaso.

Unu celo de la projekto estas ankaŭ la klerigo de parto de la loĝantaro kaj dinamisma reinstigado, elmontrante, ke eblas hejme bredi por sia familia konsumado.

D.C.

Ve, la projekto, kiu estis deklarita financebla dum la Administra Konsilantaro la 1an kaj 2an de aprilo 2006, estas prokrastita pro la birda gripo (v. la artikolon pri tio). EKOFAM estos invitita prezenti anstataŭigan projekton se ĝi deziras tion.


En Togolando

Legomkultivado de la grupo "Mia Gloro"

La raporto pri la komenciĝo de la aktivecoj de la grupo "Mia Gloro" iom malfruis ĉar la unuaj sembedoj ne bone sukcesis. Tial la grupo devis fari duan sembedon. De la komenco de januaro 2006 la grupo havas :

- 20 bedojn de pimentoj, 24 bedojn de cepoj, 18 bedojn de karotoj, 5 bedojn de paprikoj, 5 bedojn de spinacoj.

Nun la grupo disŝutas organikan sterkon (kompoŝto el birdaj fekaĵoj kaj vegetaloj) sur la bedojn. La unuaj rikoltoj estas atendataj por fino de marto 2006. Takso de la atendataj rikoltoj donas sumon de ducent kvindek tri mil kvincent CFA F (253.500 F CFA). Tiu antaŭtaksa rezultato povus plialtiĝi, ĉar ni estas en periodo, kiam la ĝardenaj produktoj multe kostas en la bazaro.

La grupo kulturas aliajn bedojn por novaj semoj planitaj por la 3a semajno de februaro 2006. Tamen notendas, ke ekde junio ĝis aŭgusto okazas la pluvsezono kaj la lokaj produktoj abundos sur la merkato dum la profitoj malaltiĝos. Tial la aktivecoj ne estos tro intensaj dum tiu periodo.

Ni notu, ke la tuta irigacisistemo kaj la aliaj ekipaĵoj estas instalitaj. La grupo starigis ankaŭ barilon ĉirkaŭ unu hektaro el lokaj materialoj por malebligi la vagantajn bestojn detrui la plantojn. En la grupo regas bona etoso.

La taskito pri la pluzorgado de la MSM aktivecoj en suda Togolando

F-ino DEKPO Tchotcho (3A)

Februaro 2006.


Libera opinio :

rajto je pluvivo por la planedo

Kio estas la rezultato de unu jarcento de progresismo ? Pli da terloĝantoj, pli da produktitaj riĉaĵoj, pli da konsumita energio. Denaska vivespero, kiu preskaŭ duobliĝis kvankam ĝi restas apenaŭ plibonigita en multaj malfavorigitaj regionoj pro malsato, mizero, malriĉeco kaj malsano. Eksterordinara kresko de havaĵoj kaj servoj, sur kiuj baziĝas la evoluo de nia socio. Konsumismo, kiu atingis tian nivelon, ke ĝi estas nedisigebla el la "mito de progreso", estiganto de bonfarto kaj de sociala emancipado.

Sed la progreso havas ankaŭ homajn kaj ekologiajn konsekvencojn dramajn por la aventuro de homo kaj la estonteco de nia planedo. Ĉar la grandfaro havas reversan flankon : klimata plivarmiĝo, elsendoj de forcejefikaj gasoj, poluado de aero, malŝparo de nerenovigeblaj riĉofontoj, malŝparo de akvo. Ĉu nia planedo estas kondamnita al morto pro nia kulpo ?

Kion ajn ni opinias, ĉiuj ni konsentas, ke ni devas, ekde nun kaj nepre devige reekvilibri nian vivmanieron, nian konsumadon kaj la regadon de la "progreso" se ni deziras protekti nian medion, la biosferon kaj certigi "solidarecon". Tiuj novaj necesoj devigas nin pli bone regi la havaĵojn de nia planedo por :

La pasinta senorda progreso ne plu konvenus por roli kiel nia civilizacia projekto por nia estonteco kaj por la pluvivo de nia planedo.

La diktatoreco de la konsumismo

"Mi devas konsumi por ekzisti, por esti moderna, por akcepti la progreson. Mi konsumas, do mi naskas bonfarton kaj socialan emancipadon". Sed kial do sur nia planedo pli ol unu triono de la homaro havas nek tegmenton, nek nutraĵon, nek flegadon ? Kiel elvoki la ŝiron, kiun estigas por ĉiu el ni reala kaj urĝa kontesto de la progreso per malpliigo de niaj konsumadoj, kaj radikala marĝenigo se ni kontraŭas al la diktatoreco de la konsumismo ?

Ĉar spite al nia komuna volo protekti nian planedon, niaj cenzuristoj plu liveras al ni konstantan mesaĝon de ĉiam pli konsumi se ni volas esti aganto de la progreso kaj profitantoj de produktitaj riĉaĵoj. Kiel reagi kontraŭ tiu logiko, se ni ne volas fariĝi memmortigemaj ?

Urĝas, ke ĉiu agadu individue kaj kolektive por planita kaj grada malplirapidigo de la bezonoj kaj por malkresko de ĉiuj formoj de produktado kaj de plaga kaj raba konsumado. Ĉar ĝis nun nia respondeco estas plena pri nia aktiva aŭ pasiva partopreno en la gigantaj gajnoj de societoj senvizaĝaj sed kun kambiujoj, kiuj havas la realan ekonomian kaj politikan povon kaj vigle detruas nian planedon. Niaj sennomaj respondecoj estas senlimaj en socio de altaj financoj kaj monda komerco, de altaj gajnoj destinitaj al altaj profitoj de kelkaj !

La senlima kresko de havaĵoj kaj servoj, sur kiuj baziĝas la evoluo de nia nuna socio estas mortiga por ĉiuj el ni, por la loĝantaroj same kiel por la planedo. La dispartigo de la produktitaj riĉaĵoj plejĉefe restos daŭre nealirebla por la plimulto de la planedaj loĝantaroj se ni ne eltrovos novajn ekonomiajn regulojn por nova civilizacia projekto.

Fariĝi aktivaj agantoj de alternativo.

Kiel agantoj de civitaneco, kiu baziĝas sur mondaj frateco kaj solidareco, ni devas esti kapablaj konstrui kaj garantii laŭ niaj diversaj memdevontigoj homan evoluadon vivteneblan por ĉiuj, sinonima de malkresko por iuj kaj de kresko por aliaj, kiu enkalkulu la reakiron de certaj rajtoj kaj havaĵoj por la individuo, kiel edukado, preventa sanzorgado, artoj, sportoj, liberaj tempoj, varmkoreco, homaj rilatoj, interhelpo kaj mutuala solidareco. Ni devas esti kapablaj starigi veran mondan demokratian institucion de solidareco, reguligonto de solidara ekonomio, fondonto de minimuma vivtena enspezo, kaj de urĝa intervena organizo por alfronti la humanajn katastrofojn. Ni devas postuli ĉesan tempon al ekologia teknologia eltrovado kaj redirektigon de la esplorado laŭ la novaj sopiroj de homprogreso :

Laŭ ni, kiuj jam donas multe da memvola tempo por agadoj de civitaneco, de solidareco kaj de humanaj urĝecoj, urĝas postuli entrudiĝan civitanan rajton por "realaj alternativoj de vivo", ĉar por estonteco, ni ne plu rajtas lasi tutajn loĝantarojn plu revi pri humana urĝeco, helpo kaj solidareco por nur pluvivi.

Gesinjoroj politikistoj, flankelasu viajn partiajn apartenojn. Kiel simplaj aktivaj civitanoj vi fine fariĝu vere solidaraj. Kaj de la loka ĝis la monda nivelo, fariĝu partneroj de vivtenebla homa evoluado, kiu fine enkalkulu la justecon de la interŝanĝoj. Je loka nivelo, aktive partoprenu en la starigo de monda institucio de solidareco reprezenta de la loĝantaroj kaj de la planeda popolo, kapabla alporti solvojn al la problemoj, kiuj staras kaj kiuj minacas la tutan planedon : malsato, mizero, milito, poluado, detruo de la naturaj riĉaĵoj.

Urĝas !

Alain Bal


GLOBIDAR bilancas !

La jaro 2004 finiĝis la 26an de decembro per la terura cunamo, kiu detruis la sudaziajn marbordojn. La monda popola bonkoreco, kiu sekvis ĝin, reefikis sur niajn kontojn de januaro kaj februaro 2005, ĉar ne estas en nia agadmaniero partopreni en la taĉmentoj de urĝa helpo. Poste la enspezoj de kotizoj refariĝis regulaj, kun nivelo komparebla kun la antaŭaj jaroj. Dankon kaj gratulon al ĉiuj Globidaranoj pro fideleco !

La alia monfonto por financi la projektojn venas de la repagoj de la antaŭaj pruntodonoj. Pri tio oni povas konstati, ke la cirkonstancoj ne estis facilaj por ĉiuj : 10 % de malaltiĝo. Brave al la Globidaranoj de la grupoj AJBS, La Kvin Fingroj, Agblegnon, Estonteco, GOT, ADID, GAPA, ELEMAWUSSI, kiuj faris sian eblon por plenumi almenaŭ parte sian solidarecan kontrakton, kaj niaj kuraĝigoj al ĉiuj aliaj grupoj, kies pruntorepagoj ebligos la financadon de projektoj, kiuj atendas !

Jen kelkaj ciferoj :

Enspeze :

Elspeze :

La financadoj realigitaj en 2005 : GEMAN, Mia Gloro, TAPKO (en Togolando), BE-TIOU, Djiguitougou kaj Yeregnini (en Burkinio), urĝeca helpo en Benino ; FKK-Cifunzi (en Kongio)

por sumo de : 19752,37 EUR

Dankon kaj gratulon. Kaj la jaro 2006 estu ankoraŭ pli bona !

Globidar


Klerigo pri tutmondismo en Benino

BCEBI (Benina Centro por la Evoluigo de la Bazaj Iniciatoj) organizas franclingvan SEMINARION DE TUTMONDISMAJ STUDOJ en Bohicon, urbo tuŝanta la historian ĉefurbon Abomey,

De la 6a ĝis la 8a de oktobro 2006,

por 15 ĝis 50 partoprenantoj

Programo :

La enkadrigon de la seminario plenumos la membroj de BCEBI kaj ASKOP-teamo.

Aliĝa kotizo : Beninanoj : 30 000 CFA F; aliaj afrikanoj : 40 000 CFA F ; aliaj ŝtatanoj : 100 EUR.

Petu la aliĝilon ĉe BCEBI/CBDIBA, BP 256, BOHICON (Benino) cbdiba@intnet.bj

Aŭ elŝuti ĝin el www.recim.org/ascop/pr06-fr.htm

 


enhavo

RICEVITAJ KOTIZOJ kaj DONACOJ (en Eŭroj)

  • decembro 2005

    2 438 EUR

    januaro 2006

    559 EUR

    februaro 2006

    1 669 EUR

    marto 2006

    5 433 EUR

     

  • NOTOJ

    3A : Asocio por Antaŭenpuŝo de la Agrokulturistaroj "APGA" (Lomeo, Togolando) 

    AKAP : :Asocio por la Kampara Asimilita Progreso "ADRI" (Bobodiulaso, Burkinio)

    MOK : Monda Organizajo pri Komerco

    TAPKO : Togolanda Asocio por la Progreso de la Kamparanaj Organizaĵoj "ATODOP"(Sokode, Togolando)

    vidu la liston de niaj mallongigoj


    Traduknotoj

    La tradukinto atendas viajn demandojn kaj rimarkojn ! 


    MONDA SOLIDARECO estas eldonita en Esperanto kaj franca lingvo papere kaj rete
    rete, en Esperanto :
    la tuto; en franca : laŭ temoj

    Abono : 5,00 ¬

    Redakcia komitato : Alain Bal, Alain Cavelier, Danièle Charier, Odile kaj Daniel Durand, Bernard Muet,

    Elfrancigis : Daniel Durand

    Lingvon kontrolis : Sabine Hauge

    Eldonestro : Daniel Durand

     

    MONDA SOLIDARECO
    Les Nids
    FR 49190 St-AUBIN-DE-LUIGNE (Francio)

    La Mondcivitana kiosko- MSM 

    ENHAVO :

      

    enhavo


     FMS, 1 ruelle Haute, FR 21120 GEMEAUX