Informilo n-ro 90 (novembro 2006) de Monda Solidareco kontraŭ la Malsato


Enhavo je la fino

en pdf.formato

antaŭaj numeroj

LA KULTURA DIMENSIO EN LA REALIGO DE PROJEKTOJ

Projekto povas esti regulita de la progresiga medio aŭ planizita, kio influas ĝian evoluon limigante ĝin al celoj kaj al parametroj. La planizado, la plenumo kaj la kontrolo de projektoj postulas la starigadon de efika organizado. Tial projekto necesigas plej ofte materiajn, financajn kaj homajn rimedojn.

Kvankam la medio de la projekto estas fundamente pozitiva (oni volas ŝanĝi ion kaj oni kredas, ke tio eblas), gravas kalkuli kun ĉiuj devigoj ligitaj al ĝia realigado. Fakte la eksperimento estas ofte dubeta, la kontentigo antaŭ la rezultatoj miksitaj pro elreviĝo, ĉar la realeco malofte aperigas la bildon revitan dum la konceptado de la projekto. La priviva angoro, kaŝita dum la reva kaj agada tempo, revenas tuj kiam la momento de la plenumado venas.

Tial por la ellaborado de iu projekto, ĉu ne necesas esplori ekzemple kiel funkcias la projekto en diversaj kulturaj tutoj ? Ĉar estus risko se oni reduktus la projekton al la sola dimensio de ĝia teknika realigo.

Ekde tio, plej gravas sin demandi kiun signifon ĝi havas por la homoj, kiuj ĝin alproprigas al si, ĝin travivas, ĝin suferas aŭ ĝin altrudas.

Tiel en la antropologia analizo, kiun li realigis pri tiu temo, Jean Pierre Boutinet (anthropologie du sujet, P.U.F., 2005) determinis kvar projektajn tipojn : projekto pri aliulo, laŭ la modelo de la sociala postulo ; projekto por aliulo, laŭ la paternalista modelo ; projekto kun aliulo, laŭ la partoprena modelo ; projekto de aliulo, laŭ la memstara modelo.

Ĉe Monda Solidareco kontraŭ la Malsato, ni situas ĉefe en la memstara modelo. Tial niaj projektoj celas evoluigi la loĝantarojn al prinutra memsufiĉo kaj helpi ilin liberiĝi el la dialektiko mizero-helpo. La funkciado de MSM prezentas pri tio diversajn originalajn karakterizaĵojn, kiuj faras el ĝi unikan ilon en ĝia speco : mutualeco pro tio, ke ĉiu alportas al ĉiuj kaj ke ĉiu povas profiti el la alportoj de ĉiuj, transnacieco en kiu ĉiu homo havas saman gravecon kiel ĉiu alia ; libera kontribuo ĉar ĉiu aliĝanto povas subskribi kotizon tiom altan kiom li deziras kaj fine ĉar la liveraĵoj de MSM enhavas parton el subvencio, definitive propra al la profitanto kaj parton el senintereza prunto.

Ankaŭ, por respekti la celojn de MSM, interalie cele al prinutra memsufiĉo por vivtena minimumo de ĉiu homo, ĉiu financa interkonsento estigas solidarecan kontrakton, kiu formaligas la reciprokajn sindevontigojn de la partioj kaj garantias la pluzorgadon de la projekto.

Tiamaniere ekde 1982, la jaro de la kreado de nia asocio, la projektoj atentigas pri la kultura dimensio de la evoluigo por ebligi al la lokaj loĝantaroj siamaniere konstrui estontecon kaj atingi prinutran memsufiĉon. Pli ol 60 projektoj financiĝis, de kiam ĉiuj tiuj grupoj, per siaj kotizoj kaj la parta repago de la prunto, konstruadas la mondan solidarecon. Per tiu maniero enkondukiĝas iom post iom la konscienco kunvivi sur sama planedo, kies fruktojn oni juste dividu. Tamen necesus pli bone kompreni la idealojn la dezirojn kaj lokajn situaciojn por pli bone plenumi nian mision, el kio sekvas la neceso rekonsideri tion, kio estas farita ĝis nun kaj tion, kio ne funkciis en tiu aventuro. Alimaniere dirite, regula bilanco necesas por pli bone taksi la riskojn laŭ la momentoj. Tio jam donas kelkajn aspektojn por konsideri dum la starigado de la estontaj projektoj : la neceseco atentigi pri la kulturaj riskoj de la loka disvolviĝo, la kulturoj taŭgaj kun la medio aŭ la aktivecoj mondonaj post mallonga tempo, la instigilo de la koncernatoj en iliaj kapabloj sin organizi kaj la ekzakta akurateco en la repago de la pruntoj. Ĉu la solvo por la realigo de niaj celoj ne kuŝas en la kreado de valoro per konstanta novigemo ?

Hotto Abdoulaye


enhavo

LETERO DE LEGANTINO

Mi loĝas en jura ŝtato, Francio. Kaj do, pro sperto mi povas paroli pri la bonaj kaj malbonaj aspektoj de la jura ŝtato.

Ĝi estas mortinta ŝtato, aŭ pli ĝuste, ĝi ne plu havas ion vivantan.

Jen kion mi skribis la 1an de lasta aŭgusto al la municipestro de mia urbo (kiu estas ankaŭ senatano)

" Nu vi tion komprenigu al la " profesiuloj ", mi petas. Ĉi lastaj parolas nur per regularoj. Sed kiam la situacio estas neordinara, tio fariĝas ekster ilia kompetenteco. Ne staras la bonuloj en iu flanko kaj la malbonuloj en la alia, inkluditoj kaj ekskluditoj, samlandanoj kaj eksterlandanoj ; estas nur homoj, kies vivkondiĉoj estu plibonigataj (verŝajne ne per leĝaroj kaj reglamentoj).

Bedaŭrinde la amaskomunikiloj, la politikuloj, la religiuloj, la justica aparato volas kredigi al ni ke homo estas aŭ tute malhela aŭ tute hela. Francio montru ekzemplon. Ni estas alvokataj vivi ĉiuj kune. Nia egaleco praviĝas el tio. Ne egalaj antaŭ la leĝo, (ni ne iluziiĝu, ĉar la aspekto plu estigas konkretan efikon 1 ) sed egalaj antaŭ la vivo. Ankoraŭ necesus, ke ni havu la tempon por ensorbi ĉiujn stultaĵojn de tiuj lastaj 30 jaroj. Kaj se iu dirus al vi, ke balotelektado estas integra parto de demokratio, vi rememorigu al ili, ke ankaŭ la lotado estas maniero por elekti delegiton.

La jura ŝtato estas ŝtato je la servo de ekonomia kaj komerca ideologio. La entreprenoj bezonas sekurecon, stabilecon por povi investi. Oni petas nin konsenti pri ideologio, kiu povas (laŭ la adeptoj de la kredo en ekonomio) ĉion reguli, ĉion ordigi. Fakte, kiam oni pagigas la bazajn necesaĵojn, estas logike, ke por havigi la monon necesan al la bezonoj, homo ekserĉu mondonan aktivecon. Tiamaniere oni povas facile detrui, superekspluati la vivulon, ĉar la laboro difiniĝas nur per mono, kvazaŭ varmo ne ekzistus sen termometro !

La jura ŝtato estas nek pli demokrata, nek pli justa ol alia reĝimo. Ĝi estas ŝtato, kiu donas prioritaton al la entreprenoj kaj al la laŭdire " moralaj personecoj ". La libereco ne estas konceptebla por ili. Krome mi informas, ke la libereco konsistas en la faro de ĉio, kio ne malutilas al aliulo (art. 4 de 1789). Neniu inteligenteco, ĉar ili preferas gajni monon detruante la vivulon.

Anne-Marie Beneix

Respondo de Alain Cavelier

La letero de Anne-Marie Beneix reagas al mia frontartikolo de Monda Solidareco n-ro 89, kaj ĝi iras iom en la sama direkto, kiel tiu de alia leganto Yvan Zlatkoviĉ, kies teksto, tro longa por enpresiĝo estas vigla kaj nemulte afabla anarkiista sturmado kontraŭ la jure demokrata ŝtato (ŝtato kun ĉapelo sur la s).

Ne ŝajnas vere utile, en la kadro de tiu bulteno, eniri en tion, kio povus aspekti kiel dialogo inter surduloj pro tre malproksima kompreno, kiun ni povas havi pri la difino de la vortoj " stato ", " ŝtato ", kaj " juro ", eĉ " demokratio " aŭ " libereco ".

Estas fakto, ke la troa abundeco da leĝoj kaj reglamentoj, eĉ en demokratio, estas malfacile eltenebla. Mi apartigas la religiajn preskribojn, pri kiuj referencas ankaŭ A.M.Beneix kaj pri kiuj mi konsideras, ke ili apartenas al la privata vivo, kaj ne devas anstataŭi la regulojn demokrate konsentitajn inter civitanoj.

Mi permesas al mi nur reliefigi la malbonan komprenon de mia esprimo " jura stato " kvankam mi atentis ne ĉapeligi la vorton " stato ". Mi komprenis tiun vorton laŭ ĝia komuna akcepto " maniero de ies ekzisto, kiel ĝin difinas la cirkonstancoj " (laŭ PIV). En demokratio, la " jura stato " estas maniero de kunvivado, kiu garantiu al ĉiu la liberan agadon, kiu ne malutilu al aliuloj.

Tio estas pli simpla por diri ol por fari ! Se " ĉiu kaj la aliuloj " estus perfektaj homoj, " bonaj sovaĝuloj " kiel imagis tion Rousseau, ne starus problemo. Sed homo tute ne estas perfekta (feliĉe ! se ne, kia enuado !) kaj laŭ mi la vivo en socio postulas minimumon da reguloj akceptitaj ne de ĉiuj, sed de la plejmulto, kondiĉe ke oni fidu al la saĝo de la plejmulto (mi ankoraŭ aŭdacas esperi, ke la friponoj, mensoguloj kaj torturantoj estas malplej multaj...).

La tuto de tiuj konsentitaj reguloj konsistigas la juron kaj la demokratio estas taskita organizi la ellaboradon kaj la plenumadon de tiu juro. En tiu socia stato (sen ^) pli kaj pli malsimpla, kompreneble la jura aparato estas pli kaj pli malsimpla, ĉar la interagoj inter la apartaj interesoj estas pli kaj pli multaj kaj malfacile akordigeblaj. Oni penas por sekvi, kaj ĝuste kiam oni penas por sekvi, ruzuloj enŝoviĝas en la interspacetojn de la civitana atentemo por tiri al si la kovrilon. Ĝis nun oni ne eltrovis, laŭ mia kono, pli bonan sistemon ol demokratio por kuraci la malperfektaĵojn de demokratio. Tie kuŝas ĝia forto. Ĉar la malperfektaĵoj denuncitaj de nia legantino estus alinivele timegindaj en totalismaj medioj, kiujn bedaŭrinde suferas multaj el niaj globidaranoj. Mi estas el tiuj, kiuj konsideras, ke anarĥio, " plej alta esprimo de ordo ", t.e. ordo kiu ne bezonus iun povon por funkcii, estas la utopio 2 senĉese pluserĉenda. Sed jen, ĉe MSM ni laboras tagon post tago en la reala mondo... kaj la demokratio, kiel esprimo de la neceseco organizi la praktikon de la libereco, ŝajnas al mi nepra vojo, ankoraŭ dum longa tempo.

Ekde sia fondiĝo MSM elektis demokratan funkcimanieron, kio implicas, ke ĝi disvolvas demokration tra sia mutualista praktiko. Ĉiu opinio por plibonigi tiun praktikon bonvenas, des pli kiam se ĝi venos, el spertintaj globidaranoj, kiuj konkrete kaj propramane laboras.

Nun, kara Anne-Marie, se la reguloj de la franca ŝtato ŝajnas al vi ekscesaj aŭ ne efikaj, tio sendube ĉar ili estas malbonaj... nur demokratio permesos al vi provi ŝanĝi ilin.

Alain Cavelier

1. NB : la ekzakta franca teksto rilatas al proverbo : monaĥa vestaĵo ĉiam estigas multajn efikojn)

2. " Kvazaŭ ĉiu granda progreso de la homaro ne estis ŝuldita al realigita utopio ! kvazaŭ la morgaŭa realeco ne devus esti farita el hieraŭa kaj nuna utopio (...), André Gide, " La novaj nutraĵoj ".


enhavo

AFRIKAJ PROMENADOJ

En Togolando

L.A.MSM-Sokode, malfacila tasko ...

La bulteno Monda Solidareco n-ro 87 informis pri la naskiĝo de L.A.MSM-Sokode : loka asocio de Monda Solidareco kontraŭ la Malsato en la norda parto de Togolando.

La Federacia sekretario Yaovi KUADJO kaj Danièle CHARIER, komisiitaj de la federacia Administra Konsilantaro de MSM, ĉeestante en Sokode okaze de la Afrika Ĝenerala Asembleo renkontis, la 5an de aŭgusto, la membrojn de la estraro de L.A.MSM-Sokode : S-ro KOMLANVI Bitoka, prezidanto, S-ro KODJO Agnon, sekretario kaj S-ino DJENABOU Adam, kasistino.

Heredinte tre streĉa situacio pro la misfunkciadoj prezentitaj en la bulteno n-ro 87, tiuj respondeculoj havas la taskon rekrei la ligojn, rekrei la konfidon kaj konsciigi la membrojn de MSM pri iliaj devoj. Por tio, nur la renkontoj vere fruktodonas. Tio postulas realan penon, ĉar ĉiu havas rolon sine de grupo kaj sian propran aktivecon. Plie, kelkaj grupoj estas tre malproksimaj kaj la tervojoj malfacile vetureblaj en pluva sezono.

En la tago de la renkontiĝo, subtenataj kaj konsilataj de 3A, ilia kadranta NŜO, ili estis jam vizitintaj tri grupojn kaj aranĝintaj plurajn kunsidojn. La kotizoj komencas kolektiĝi, kaj denove temas pri repagoj ...

Ni salutu ilin pro iliaj sindediĉo, seriozeco kaj disponebleco. Kaj kuraĝigu ilin per " Wabaaa ! ... "


En Benino

La grupo Mahougnon estas prezidata de S-ro Koffi Tossa Nanougnon Jean. Konsistanta el 8 membroj, ĉiuj MSM-anoj (globidaranoj), ĝi instalis sin ĉe la rando de la urbo Grand-Popo, fama pro ĝia muzeo pri la sklava periodo, en la vilaĝo d'Ayi-Guinnou, tuj apud la enfluejo de la riverego Mono, kiu venas el Togolando kaj kiu donis sian nomon al tiu benina departemento. Do ankaŭ tuj apud la togolanda landlimo.

Tiu herba ebenaĵo, dise priplantita per kokosarboj kaj oleopalmoj, havas grundon riĉan je aluviaj sabloj favoraj al la legomkultivado, kondiĉe, ke certiĝu konstanta disponebleco de irigacia akvo. Fakte ambaŭflanke de la landlimo estas granda legomkultura regiono, kiu provizas la grandajn urbojn, ne multe proksimajn, Cotonou kaj Lomeo. En la togolanda flanko, je malgranda distanco de tie, la grupo " Mia Gloro " sin dediĉas, kiel Mahougnon, al legomkulturado (vd. p.6).

La grupo Mahougnon ekzistas de 1997. En la komenco en rilatoj kun la Grupo de la Orfoj de Tozunme, ĝi konsentis meti sin en enkadrigan partnerecon kun ECIDAM, kiam GOT eksiĝis. Kulturante tradiciajn maizon, maniokon kaj fazeolon, Mahougnon decidis diversigi sin al legomkulturado, pli bone profitodona, post sukcesa memspertiĝo kun karotoj, cepoj, pimentoj kaj tomatoj.

Do ĝi aranĝas irigaciatan parcelon de 1 ha 50 por povi produkti en ĉiuj sezonoj la ĉisuprajn varojn, al kiuj aldoniĝas brasikoj kaj laktukoj. La irigaciado necesigis la fosadon de puto, la instaladon de akvoduktoj kaj de pumpilo. Lastmomente, Mahougnon preferis elektran pumpilon, pli ŝparema ol termika pumpilo pro la prezaltiĝo de gazolo.

La kontrakto subskribita kun MSM celas la luprenon de la parcelo dum kvar jaroj, la aĉeton de du pumpiloj kaj akvoduktoj, la fosadon de la puto, la elspezojn por agrikulturaj necesaĵoj kaj manlaboro de la unua kampanjo. MSM alportas 3.000.000 CFA F (4.573 eŭroj) el kiuj duono kiel senintereza prunto kaj Mahougnon alportas 950.000 F CFA. Mahougnon sin devontigas repagi sian prunton per kvar jarpagoj de 375.000 CFA F ekde decembro 2007.

La unua financparto jam ebligis la aĉeton de la irigacia materialo, el kiu unu parto estis aĉetita en Togolando pro ĉeso de provizado en Benino, kio estigis malfruiĝon de kelkaj semajnoj. Nun la kultivado komenciĝis.


enhavo

En Burkinio

Gratulojn al Barnabé, lia edzino Honorine, Barthélémy, Eric, Maxime kaj Symphorien !

Ni gratulu la junajn bredistojn en Song-Naba (el asocio AJBS/AJES) ĉar ili plenumis la lastan datpagon de sia pruntopreno (586.000 CFA F) krome pagante siajn membrokotizojn al Monda Solidareco kontraŭ la Malsato. Tiuj bredistoj el la " Lando de la honestuloj " " Burkina regno " plenumis siajn devontigojn de komenco ĝis fino. Nun ili estas plene posedantoj de sia bredataro. Kaj MSM povos pli rapide certigi, dank'al tiu repago, la financadon de alia atendanta projekto.

La studado de tiu porkobreda projekto, je 18 km sude de Vagaduguo komenciĝis en 1996. La asocio de la Junaj Bredistoj en Song Naba (AJBS) estis oficiale fondita en 1995 kaj profitis de financado kiel subvencio de 1.146.000 CFA F kaj kiel senintereza prunto de 946.000 CFA F el Monda Solidareco kontraŭ la Malsato (MSM)

S-ro Alexis Some, inĝeniero pri agronomio, eksa esploristo ĉe INRA en Francio, forpasinta post longa malsano kaj ege bedaŭrata de siaj proksimuloj kaj amikoj, agadis kiel ekvivalento de enkadriganta afrika NŜO, kutime necesa kondiĉo por prezenti projekton kaj havigi al si financadon de MSM. Alexis konvinkis por la financado de AJBS per longaj klarigaj leteroj la tiaman volontan administranton taskitan per Sahelo, S-ro Jacques DUMESTE, kiu poste same konvinkis la Administran Konsilantaron de MSM.

Poste, pro manko de kadranta NŜO en Vagaduguo, kiu estu aprobita de MSM, oni petis la Asocion por la Kampara Asimilita Progreso : AKAP/ADRI prizorgi tiun grupon. Nia amiko Drame Traoré, reganto de AKAP venis de Bobo Diulaso por taksi, konsili, kuraĝigi la junajn porkobredistojn, kiel li tiel bone scias fari tion. AJBS efikoplene daŭrigis siajn aktivecojn porkobredajn (naskigado, aĉetado de porkidetoj en la vilaĝo Poésé kaj grasigo) kaj komercigajn de la porka viando en la ĉirkaŭaĵo de Vagaduguo.

Post la forpaso de Alexis Somé, nia juna amiko kaj lerta informadikisto Symphorien Méda fariĝis loka korespondando de MSM en Vagaduguo. Symphorien efike konsilis AJBS pri la bredado kaj nun peras la skribitajn korespondaĵojn kun la nova administranto por Sahelo, Christian Trianneau,

Symphorien kaj Christian renkontiĝis en 2002 kaj 2004 kaj interfratiĝis. Komence de julio 2003, jen kion skribis al ni Symphorien Méda, kiel responsanto de la porka bredado AJBS. " Koncerne la efikon sur la lokan medion de la projekto AJBS, en la komenco multaj estis la junuloj, kiuj deziris forlasi la vilaĝon Poésé por atingi la Vagaduguajn allogaĵojn. Klare dirite, la porka bredado AJBS malrapidigis la elkamparan migradon el tiu vilaĝo. La junuloj komprenis, ke el la lokaj naturaj riĉofontoj ili povis plibonigi sian vivnivelon. Certe AJBS fariĝis modelo de kuraĝo, kiu motivis la revenon de aliaj Poésé-devenaj junuloj, kiuj restadis en Vagaduguo, por valorigi la naturajn riĉofontojn de sia naskiĝvilaĝo. Priplantado de 10 hektaroj per eŭkaliptoj fare de kelkaj por produkti hejtolignon kaj por lukti kontraŭ senarbariĝo kaj troa dehakado de arboj, kaj same bredado fare de aliaj. "

" Fakte, deklaras Symphorien Méda pri la membroj de AJBS, la deziro fari ion per niaj propraj fortoj, en medio en kiu ni ne naskiĝis, instigis sine de la vilaĝo kaj ĉe niaj observantoj la entuziasman deziron " refontiĝi " 1, konstatante, ke oni povas elturniĝi per sia propra volo. Necesis aŭdaci. La Poésé-devenantoj fariĝus ne kredindaj se junuloj el aliaj lokoj venus perlabori sian vivon tie, kie nenio ŝajnis ebla. "

En la vilaĝo Poésé, la Asocio de Junaj Bredistoj kontribuis en la relanĉo de la porka bredado plifaciligante la komercigon de la vilaĝa produktado, ĉar AJBS estas ebla peranto por aĉeti la porkojn kaj revendi ilin en Vagaduguo aŭ tuj, aŭ post unu aŭ dumonata grasigo. Ni prenu la ekzemplon donitan de Symphorien Méda pri unu labortago : " Temas fakte pri vendoĉeno. Du AJBS-anoj iras por aĉeti de vilaĝanoj unu aŭ plurajn porkojn, kaj kondukas ilin al nia bredejo. Se ili estas sufiĉe grandaj, la bestoj estas veturigataj rekte al Vagaduguo. Intertempe ni buĉis ilin por vendi ilin kiel forne rostitajn porkaĵojn. Barnabé spertas pri tio, kaj kun Maxime ili estas la nura duopo sine de AJBS, kiu faras tiun laboron. Post la buĉado, oni transportas la viandon al la san-oficistoj, kiuj kontrolas la kvaliton de la viando antaŭ ties vendado. Poste la viando estas transportita al Vagaduguo, kie du aliaj homoj jam ekkontaktis la komercistojn de fornaj porkaĵoj aŭ manĝantojn de porka viando. Ni revendos la porkidojn duoble aŭ trioble pli koste ol iliaj komencaj valoroj. "

Koncerne la apartan aktivecon de porko-naskigado ĉe AJBS, ni decidis fari sanitaran vakuon dum la somero 2006, same kiel en 2003, kaj poste rekomenci kun novaj rasoj. Por la estonteco, ni nun pripensas pri la maniero diversigi niajn bredajn produktojn. Ekzemple bredadi kokinojn, kuniklojn ... "

Ni deziru longan vivon al AJBS. Tiuj junaj bredistoj daŭre pruvu al la legantoj de Monda Solidareco, ke la rigoreco en la laboro, la kuraĝo kaj la volo estas la plej bonaj elementoj por fariĝi aŭtonoma, respondeca kaj solidara grupo. Tial dankon pro la fideleco de AJBS al la filozofio de Monda Solidareco kontraŭ la Malsato.

Christian Trianneau
Artikolo redaktita post telefona konversacio
kun Symphorien Méda en Vagaduguo la 11an de aŭgusto 2006.

1 t.e. reloĝi en la loko de la prauloj


enhavo

En Togolando

Kelkaj vizitoj

La partoprenantoj en la Afrika Ĝenerala Asembleo en Sokode (vd. ĝiajn rekomendojn p.6) vizitis la 4an de aŭgusto en Sokode la membrojn de la ina grupo de agronutra transformado Esso-Kuĝovu. Ilia aktiveco ampleksas la produktadon kaj la komercigon de nutraj farunoj kaj de lokaj produktoj, soja lakto kaj diversaj fruktosukoj. La grupo komercigas ankaŭ parfumitan rizon, kiun ĝi mem preparas kaj ensakigas. Ĝi nun profitas de la mikrokredito provizita de Monda Solidareco kontraŭ la Malsato. S-ino DJENABOU Adam, kasistino, sendis financopeton por projekto celanta la plifortigon de la agronutra aktiveco.

La 5an kaj 6an de aŭgusto, post la reiro de la delegitoj al la Ĝenerala Asembleo, Yaovi Kuadjo federacia sekretario, Danièle Charier el la Administra Konsilantaro de MSM, kaj Bitoka Komlanvi, prezidanto de L.A.-MSM-Sokode, vizitis du projektojn : unu iniciatita de BLEN/GEMAN, je kelkaj kilometroj de Sokode, la alia de N'Gnope-Dhignane apud Bassar. Ili ankaŭ renkontis S-inon Ibrahim Naboudja, prezidanto de la grupo Lanzi-Ĉere (96.04.TG). Tiu grupo, tiam kadrita de TAPKO, travivis malfacilaĵojn tuj post la instalado de la bredado de meleagroj. Nun ĝi bredas kelkajn meleagrojn kaj kaprinojn. La membroj de la grupo, konsciaj pri siaj devigoj al MSM, sin devontigis per skribaĵo de ilia prezidanto, honori siajn promesojn.

La Grupo de Bredado kaj Legomkulturado en Nah (BLEN) (dosiero 02.12.TG) konsistas el 6 viroj, kies prezidanto por 2006 estas S-ro Agnon Kodjo. Ĝia projekto, pligrandigo de kokinejo estas priskribita en la bulteno Monda Solidareco n° 86. La bieno entenas plurajn fermitajn kokinejojn, bone zorgatajn, kun ebla enhavo de 3500 kokinoj.

Nun 1250 kokinoj estas disigitaj laŭ la rasoj, kaj la kokidetejo estas malplena, preventa aranĝo pro la birda gripo. Tamen la vendado de ovoj daŭras en Sokode nur atendante retrovi la amplekson de la kutima merkato.

N'Gnope-Dighnane (05.02.TG) estas grupo el 15 homoj, kiu deziras diversigi siajn agrikulturajn aktivecojn per bestbredado (vd. en Monda Solidareco n° 87). La delegacio de MSM renkontis la prezidanton S-ron LANTAM Labodja, la sekretarion kaj la kontrevizoron. Ĝi konstatis, ke la konstruado de la bredejo kaj la aranĝado de la bieno ne estas komencitaj pro malfruaj pluvoj : la kulturo de maizo, malfruiĝinta, okupis la tutan tempon de la membroj de la grupo. Rendevuo estas prenita kun la prezidanto de L.A.MSM-Sokode meze de septembro por pozitiva konstato de la laboroj. (La informado laŭ kiu la laboroj estas bone iniciatitaj atingis nin fine de aŭgusto, kaj la 17an de oktobro la pruviloj de plenumado de la unua parto de la projekto estis senditaj al ni. La dua parto estas plenumata.

Forlasinte la nordan regionon de Togolando Yaovi Kuadjo kaj Danièle Charier veturis al Kpalime, kie ili vizitis, la 7an de aŭgusto, la membrojn de la grupo Elemavusi (00.02.TG). Tiu ina grupo, konsistanta nun el kvin membroj, instalis grentenejon (vd en Monda Solidareco n-ro 83, 86 kaj 87). La prezidantino S-ino Mawuli AHIAVE, kaj la kasistino S-ino Xolali Afobali konfirmas la malbonajn kondiĉojn de komercigo de maizo. Tial la grupo petas profiti de la mikrokredita buĝeto por relanĉi kaj subteni siajn aktivecojn.

La saman tagon la delegacio de MSM renkontis S-inon Brigitte Katou, prezidantino de la grupo Mokpokpo (98.01.TG) havas nun nur du membrinojn kaj troviĝas en granda malfacileco. La konstruaĵo destinata kiel grentenejo, financita de MSM, estas konstruita sed ne tegmentita, kaj tial neutiligebla.

S-ino Katou, kiu firme volas repagi la konsentitan pruntodonon, ne havas tiun kapablon ; tial ŝi volas rekonsistigi grupon por samtempe plenumi siajn promesojn, tegmenti la konstruaĵon kaj relanĉi la mondonajn aktivecojn.

Fine, marde la 8an de aŭgusto Yaovi Kuadjo kaj Danièle Charier veturis al Vodugbe, apud la maro, por viziti la ĝardenojn de la grupo " Mia Gloro " (03.05.TG). La duonhektara kultivejo konsistas el du baritaj kampoj, en kiuj estas ĉefe en tiu periodo de la jaro tomatoj kaj gomboj. La sekretario Adama Gaba kaj la kasistino S-ino Kayi K Kuadjo raportas pri la legomkulturaj aktivecoj (vd. en Monda Solidareco n-ro 86 kaj 88). Nur 10 monatojn post la ricevo de la financado la grupo Mia Gloro repagis fine de julio la unuan parton de sia prunto.

Konklude ŝajnas, ke la sukceso de la projektoj estas ĉefe ligita al la bona kohereco de la grupo, al ĝia teknika kleriĝo specifa al la projekto, al ĝia mastrumkapableco, same kiel al la asimilado de la valoroj de nia mutuala asocio. Nia partnero la kadranta NŜO 3A (Asocio por la Antaŭenpuŝo de la Agrikulturistaroj) havas gvidan pozicion en la suda regiono kaj konsilas L.A.MSM-Sokode, kiu en la norda regiono laboras por la restarigo de la reto MSM (vd.p.3).

Danièle Charier


enhavo

Rekomendoj de la Okcidentafrika Ĝenerala Asembleo 2006 en Sokode, la 3an kaj 4an de aŭgusto 2006

En la jaro 2006, la kvaran de aŭgusto okazis en la Dioceza Centro de la Bonfaroj (OCDI/Sokode) la Okcidentafrika Ĝenerala Asembleo de Monda Solidareco kontraŭ la Malsato (MSM). Fine de la laboroj, konsiderinte, ke la rekomendoj de la Ĝenerala Asembleo de Vagaduguo 2004 ne plene respektiĝis je ĉiuj niveloj (NŜO, elektitoj kaj AK de MSM), la jenaj rekomendoj estas faritaj :

1. Rekomendoj al la Administra Konsilantaro de MSM

1.1. Disponigi al la membroj klarigan broŝuron pri la filozofio de MSM.

1.2. Plialtigi la mikrokreditan buĝeton konfiditan al la konvenciitaj NŜO ĝis 2.000.000 CFA F por ebligi la kontentigon de kiel eble plej multaj grupoj el tiuj, kiuj atendas financadon kaj el tiuj, kiuj plenumis siajn promesojn.

1.3. Plu gardi la maksimumon de financado de projektoj je po 3.000.000 CFA F.

1.4. La financa procento estas reviziita jene :

  • 70 % por la subvencia parto
  • 30 % por la prunta parto

1.5. El la kotizoj (3.500 CFA F), 4/7 (2000 CFA F) por MSM kaj 3/7 (1500 CFA F) por la pluzorga komitato.

1.6. Krei klerigan parton por ĉiu financota projekto (klerigo ligita al la aktiveco).

2. Rekomendoj al la Administra Konsilantaro, al la konvenciitaj NŜO

La financado de la Afrika Ĝenerala Asembleo estas de nun farota de la tri konvenciitaj NŜO po 50.000 CFA F kaj el fiksita sumo de 600.000 CFA F de la AK de MSM.

3. Rekomendoj al la konvenciitaj NŜO kaj Pluzorgaj Komitatoj

3.1. KONVENCIITAJ NŜO

3.1.1. Rememorigi al la konvenciitaj NŜO la respekton de la terminoj de la konvencio, kiu ligas ilin al la A.K. (Bedaŭro por la kazo de TAPKO, pri kiu ni ne plu deziras samajn situaciojn).

3.1.2. Plifortigi la interŝanĝojn de la aktivecaj raportoj per Interreto por ĉiuj pluzorgaj komitatoj fare de la okcidentafrikaj konvenciitaj NŜO.

3.1.3. La partoprenantoj de la Ĝ.A. rekomendas dujaran kunvenon de la Afrika Ĝenerala Asembleo.

3.1.4. La konvenciitaj NŜO havas la taskon superi la malfacilaĵojn ligitajn al la kolektado de la donitaj kreditoj kaj kotizoj.

3.2. PLUZORGAJ KOMITATOJ

3.2.1. La grupoj, kiuj atendas la financadon de projekto, kaj tiuj, kiuj plenumis siajn promesojn, rajtas profiti de la mikrokredita buĝeto.

3.2.2. La grupoj, kiuj ne sukcesis plenumi sian projekton, povas rekonsistiĝi, ĝisdatigi la jarajn kotizojn por profiti de la servoj de la mikrokredita buĝeto.

3.2.3. Pagado de la kotizoj plej malfrue dum la unua trimonato de la koncerna jaro.

BN : Post pripensado, la Asembleo deziras, ke klopodoj okazu en ĉiu lando por ricevi specialajn permesilojn por ke la grupoj kaj konvenciitaj NŜO profitu el doganaj avantaĝoj.

Brigitte TOGBEVI KATOU (Kpalimé Togolando)
kaj Symphorien MÉDA (Vagaduguo, Burkinio)

Tiuj rekomendoj de la Okcidentafrika Ĝenerala Asembleo ne devigas la Administran Konsilantaron. Ĉi lasta gardas plenan liberon por decidi dum siaj estontaj kunsidoj. NDLR


Prinutra nesekureco en la mondo 2006

Elradikigi malsaton en la mondo

Bilanco 10 jarojn post la monda ĉefkonferenco pri nutrado

Kion oni lernas el tiu stadia raporto de NAO dediĉita al la bilanco de dek jaroj da penoj por redukti la malsaton en la mondo ?

Ke 854.000.000 homoj suferas ankoraŭ pro misnutrado !

Tiom kiom en 1982, je la fondado de MSM ! Ja la monda loĝantaro kreskis ekde tiam, sed la relativa redukto de la malsato ne estas nombrebla nur per procentaĵoj, kompareblaj kun la vertiĝa kresko de la armadaj elspezoj. Nu ! Ĉu la homaro vere intencas sin mem detrui, aŭ ĉu fine ĝi deziras unuiĝi por elradikigi siajn plagojn ?

La organizaĵoj tiaj, kia MSM, havas kiel celon malfondiĝi, kiam ne plu unu homo suferos pro malsato.

Verŝajne, tio ne venos morgaŭ !

Estas laboro !

Por ĉiuj !

Kune !

La raporto de ONA estas havebla el http://www.fao.org/docrep/009/a0750f/a0750f00.htm en pdf.formato (44 paĝoj, 1,1 Mb ; sed oni trovas ankaŭ resumon (en angla, hispana, franca kaj araba)


enhavo

Ĝenerala Asembleo ĉe la Kongreso de la Popoloj

ASKOP

Post la Seminario en Bohicon (Benino)

La Seminario de Tutmondistaj Studoj okazis kiel planite la 6an, 7an kaj 8an de oktobro 2006. Raporto estas disponebla lau simpla peto de ĉiu Globirano papere au rekte el Interreto :

http://www.recim.org/ascop/pr06-eo.htm en Esperanto

Notindas la franclingvaj kontribuoj de la Profesoroj Gbegnonvi kaj Azilinon.

Brève histoire socio-psychologique des états/États de l'Afrique de l'Ouest,

http://www.recim.org/dem/gbegnonvi.htm

Contributions Africaines à la démocratie et à la citoyenneté mondiales.

http://www.recim.org/dem/azilinon.htm

TRADUKONTO en Esperanton ESTAS ESPERATA !

 

 


Alvoko

MSM plu serĉas volontajn helpantojn, spertajn por konstrui grafikajn dokumentojn de informado bone faritajn kaj agrable konsulteblajn : aliĝiloj, faldfolioj pri projektoj, okazaj dokumentoj, ĝenerala broŝuro kaj, kial ne ? rearanĝo de Monda Solidareco.

Ĉu ne estas studentoj pri grafikaj artoj en la ĉirkaŭaĵo de kelkaj Globidaranoj ?

La interesiĝantoj bonvolu ekrilati kun la redakcio.


enhavo

RICEVITAJ KOTIZOJ kaj DONACOJ (en Eŭroj)

  • augusto 2006

    1 457 Euros

    septembro 2006

    1 524 Euros

    oktobro 2006

    1 586 Euros

     

  • NOTOJ

    3A : Asocio por Antaŭenpuŝo de la Agrokulturistaroj "APGA" (Lomeo, Togolando) 

    AJBS : Asocio de Junaj Bredistoj en Song-Naba (Burkinio)

    AKAP : :Asocio por la Kampara Asimilita Progreso "ADRI" (Bobo-Diulaso, Burkinio)

    NAO : Nutraĵa kaj Agrokultura Organizaĵo de UN

    TAPKO : Togolanda Asocio por la Progreso de la Kamparanaj Organizaĵoj (Sokode, Togolando)

    vidu la liston de niaj mallongigoj


    Traduknotoj

    La tradukinto atendas viajn demandojn kaj rimarkojn ! 


    MONDA SOLIDARECO estas eldonita en Esperanto kaj franca lingvo papere kaj rete
    rete, en Esperanto :
    la tuto; en franca : laŭ temoj

    Abono : 5,00 ¬

    Redakcia komitato : Alain Bal, Alain Cavelier, Danièle Charier, Odile kaj Daniel Durand, Bernard Muet,

    Elfrancigis : Daniel Durand

    Lingvon kontrolis : Sabine Hauge

    Eldonestro : Daniel Durand

     

    MONDA SOLIDARECO
    Les Nids
    FR 49190 St-AUBIN-DE-LUIGNE (Francio)

    La Mondcivitana kiosko- MSM 

    ENHAVO :

      

    enhavo


     FMS, 1 ruelle Haute, FR 21120 GEMEAUX