Informilo n-ro 91 (januaro 2007) de Monda Solidareco kontraŭ la Malsato


Enhavo je la fino

en pdf.formato

antaŭaj numeroj

Artoj kaj artistoj je la servo de la solidareco

La artistoj havas la povon revigi, alporti al aliuloj tiun eblecon eniri en universon, kie ĉio estas ebla. Arto estas ankaŭ unu el la rimedoj, kiuj ebligas al homo komuniki siajn emociojn kaj sian koncepton de la mondo. Ĝi esprimas tion, kio tuŝas nin, alvokas nin kaj kiu igas nin atingebla de alia vido de la nerefuteblaj realecoj. Arto ebligas nin komuniki trans la lingvoj, malfermas nin al diversaj kulturoj. Ĝi helpas nin konsciiĝi pri la universala dimensio de la homo kaj ankaŭ pri rajtoj kaj devoj, kiuj devus esti alligitaj al ĝi je la nivelo de la individuo kaj de la planedo.

Laŭ ni, artistoj, arto indas nur se ĝi estas komunikebla kun la plej multaj homoj. La artistoj devas do fariĝi " kreantoj " kaj aktoroj de ĉeno de solidaraj mondcivitanoj por igi arton je ĉies atingo. Ni ekkonsciu pri la bezonoj nepre necesaj al la vivo de ĉiu individuo, la rajto sin nutri, sin vesti kaj loĝi. Ni demandu nin por scii kiel ni povas plej bone kontribui en la solvado de tiuj mondaj problemoj, por igi arton atingebla de ĉiu.

Per nia krea laboro ni havas la kapablon ekrilati kaj komuniki kun nia medio. Ni do povas utiligi tiun eblecon por konsciigi nian ĉirkaŭantaron pri nia batalo al solidareco, al civitaneco. Ni devas, kiel artistoj, kunfandi nian povon revigi pri nia utopio kun nia partopreno kaj helpo al la realigado de mondaj demokrataj institucioj kapablaj proponi kaj starigi justajn solvojn al la nunaj problemoj : malsato, malriĉeco kaj mizero kaj la pluvivo de la loĝantaroj de nia planedo.

Nia krea artista praktiko ĉiutage multe favorigas la renkontojn. Niaj atelieroj do povas fariĝi portantoj por la cirkulado de niaj valoroj. Kiel vizitejoj kaj parolejoj, ili fariĝas perejoj por la transdono de nia mesaĝo. La kreiveco ĉerpas el racio, sento kaj intuicio. Tiuj elementoj estas esencaj por la pleniĝo kaj emancipiĝo de individuo ; ili estas la kernaj elementoj de klopodo de popola edukado, kiu celas provizi ĉiun per la rimedoj pli bone kompreni la ĉirkaŭantan mondon, kaj per la rimedoj esencaj por la konstruado de pli justa kaj pli solidara socio.

La artistoj kaj kreantoj povas esti la farantoj de komuna klopodo por ke ĉiuj profitu el siaj rajtoj je solidareco, je ekonomia justeco : rajto trinki, nutri sin, havi loĝejon, vestojn, flegojn, viziti lernejon, labori, ktp.. por ke ĉie, ĉiuj povu atingi tiun rajton krei arton.

Do ni devas ĉion fari por ke arto kaj kreiveco povu plibeligi niajn vivojn. Se arto por ĉiuj estas reva idealo atingenda, solidareco inter la civitanoj de la planedo devas esti unu el la necesaj instrumentoj por helpi la du trionojn de la homaro aliri al arto, al kulturo kaj al la kreiveco.

Kiel artistoj ni povas agadi por ke iam nia revo realiĝu ; ke la altruistaj kaj universalistaj fortoj, kiuj nun ekzistas en la mondo, fariĝu politika forto, kiu estos kapabla konstrui demokratajn instituciojn je la nivelo de la kontinentoj kaj de la planedo. Ke ili ebligu la naskiĝon de universala inteligenteco de solidareco, de frateco kaj de civitaneco. Por ke fine la kreivaj kapabloj de ĉiuj homoj estu utiligataj por la bono kaj la belo por ĉiuj.

Kiel artisto mi esprimas la deziron por 2007 de mondo de Globidaraj artistoj, kiu transformos niajn impostojn por armeo en impostojn por paco, por solidareco.

Alain Bal, Pentristo (1)

Ateliero-Galerio " Planedo Koloroj " perejo de Globidaranoj kaj Mondcivitanoj, 16 rue de Belleneuve, 21270 Binges.
Retpoŝto al.bal()laposte.net.


enhavo

Ekzameno de la rekomendoj de la Afrika Ĝenerala Asembleo en Sokode.

En la numero 90 de Monda Solidareco ni raportis la konkludojn kaj rekomendojn de la Okcidentafrika Ĝenerala Asembleo en Sokode (3an kaj 4an de aŭgusto 2006). Dum la kunsido de la 25a kaj 26a de novembro 2006, la Federacia Administra Konsilantaro decidis pri la jenaj punktoj :

Ĉapitro I

1.1. Konsento por ellabori informan broŝuron utiligotan de niaj afrikaj membroj ; tiu dokumento estas konceptita de Danièle Charier, kaj jam submetita al la aliaj administrantoj.

1.2. Plialtigo al 2.000.000 CFA F de la mikrokredita buĝeto de la kvar NŜO ekvivalentus provizi ilin per pliaj po 1.000.000 CFA F, kio okazigus malfruigon de la financado de du projektoj ; la Administra Konsilantaro atendos por decidi, ke estu realigita financa taksado de la kurantaj mikrokreditoj.

1.3. Konsento por gardi la supran limon de financado en okcidenta Afriko je 3.000.000 CFA F.

1.4. Unuvoĉa malkonsento por ŝanĝi la proporcion inter pruntodono kaj subvencio ; tamen konsento per 5 poraj voĉoj kaj 1 sindeteno por altigi ĝis 3/7 la parton de la kotizoj dediĉitan al la pluzorgaj komitatoj, kondiĉe ke oni pravigu la elspezojn ĉe la konvenciitaj NŜO, kun kopio al la federacia kasisto.

Ĉapitro II

Unuvoĉa malkonsento kodigi la financadon de la afrikaj Ĝeneralaj Asembleoj, ĉar la kalkulendaj donitaĵoj estas tro diversaj laŭ la asembleoj.


enhavo

Redistribuado de la funkcioj sine de la Federacia Administra Konsilantaro.

Alain Cavelier ĉesigis siajn funkciojn kiel administranto de Monda Solidareco kontraŭ la Malsato la 31an de decembro 2006. Ekde la 1a de januaro 2007, tiuj funkcioj estas disvolvitaj jene :

Alain Cavelier kompletigos la fototekon, kiun li dissendos al ĉiuj administrantoj post retuŝado de la fotoj.


enhavo

Afriko

Togolando

Legomkultivado en Assome

" La grupo " Estonteco " en Assome - Togolando ĵus repagis la duan pruntoparton je la sumo 262 769 CFA F. La membroj de la grupo ankaŭ pagis siajn kotizojn de 2006, sume 28.000 F CFA. Elkore - la Federacia Sekretario, Yaovi Kuadjo. "

Per tiu retmesaĝo de la 6a de oktobro Yaovi Kuadjo informis nin pri tiu bona novaĵo. La grupo " Estonteco " (dosiero n-ro 00.03.TG) dediĉas sin al legomkultivado apud la rivero Zio (Vd. Monda Solidareco n-ro 78 kaj 85).

Ŝafbredado en Bougabou

S-ino Habou ATAKORA, prezidantino de tiu grupo el 6 inoj kaj 1 viro, ĉiuj " globidaranoj ", montris multe da pacienco por asimili la mutualismajn karakterizaĵojn de Monda Solidareco kontraŭ la Malsato kaj instrui sian grupon pri la elementoj de ĝia reciprokeca praktiko. Heredinto de malnova globidarana grupo nomita " Solym-Bia " malfondita fine de la lasta jarcento, Esso-Wavakou, kies ĉefa membraro konsistas el novaj anoj, devis rekomenci siajn rilatojn kun Monda Solidareco kontraŭ la Malsato pri la kotizoj, pri la tempo por prezenti projektodosieron kaj pri la kunlaborado kun la aliaj globidaranaj grupoj de norda Togolando tra ties pluzorga komitato.

Bougabou situas en la kantono Bassar (regiono de Kara), je 42 km nord-oriente de Sokode. En tiuj duonmontetaj reliefoj, la ferhavaj argilaj grundoj, malsekemaj en la valfundoj, estas favoraj al la konsistigo de laterita tavolo ne favora al la kulturado, kiam la arbara kovraĵo ekmankas, kio estas la kazo pro la produktado de lignokarbo. Harmatano, malvarma vento el nordo, blovas de decembro ĝis februaro.

En tiu vivmedio la grupo decidis lanĉi sin en la ŝafbredado por kontribui en la limigo de la regionaj importadoj el eksterlando. La loka postulo de ŝafoj estas grava dum la religiaj okazaĵoj de ramadano kaj de granda eida festo Aïd-el-Kebir (loklingve : "tabaski"). La bestaj fekaĵoj estos kompoŝtigitaj kaj tiel ebligos malpliiĝan uzadon de kemiaj sterkoj, kio limigos la grundan difektiĝon. La ŝafbredado estas do asociita kun agrokulturado.

La projekto entenas la konstruadon de ŝafejo kun vartenejo, la fosadon de 16 metrojn profunda puto, la akiron de bredilaro kaj de nutraj kompletigaĵoj por la unua generacio, kaj ankaŭ, kompreneble, la aĉeton de la bestoj : 30 ŝafinoj kaj 2 virŝafoj.

MSM decidis partopreni en la financado de tiu bredado ĝis 2.104.205 CFA F el kiuj duono kiel senintereza pruntodono (dosiero n-ro 03.04.TG). La propra kontribuaĵo de la grupo estos 1.493.950 CFA F. Esso-Wavakou repagos sian prunton per kvar jarpagoj de 263.032 CFA F ekde la dua produktojaro, interalie danke al la profitoj de la asociitaj kulturoj (kotono, maizo).

Notinde, ke la realigo de tiu projekto necesigos firman lokan subtenon por la klerigo pri mastrumo de la grupo Esso-Wavakou. La financado devus okazi, laŭ la kutimaj enspezoj de MSM, inter oktobro 2007 kaj januaro 2008.


Tirbesta kulturado en Kpario (dosiero 04.04.TG)

Kpario situas je unu km nordokcidente de Sokode, en la kantono de Ĉaŭanda, prefektejo de Ĉaŭĝo en meza regiono de Togolando. Ĝi estas herba savana regiono, kun disaj arbedoj kaj arboj, kaj kun galeria arbaro laŭlonge de la riveroj. Ankaŭ tie la malsekemaj ferhavaj grundoj estas magraj kaj la seka sezono akra.

En tiu vivmedio la 7 globidaranoj de la grupo Verda-Fingro, animataj de ties prezidanto Kedessim Piabalo Toï, deziras kulturi per tirbovoj, esperante preskaŭ kvinobligi la kulturatan surfacon. Tion farante, aliaj celoj estas ligitaj al tiu praktiko :

Krome, la bovparoj utilos, ekstersezone, por transporti materialojn kaj varojn al la bazaroj, interalie la hejtolignon. La ligno venas el la parceloj senstumpigitaj por la ekkulturado ; tamen la grupo plantas ankaŭ liniojn da leŭkenoj kaj da angol-pizarbedoj alterne kun la kulturaj parceloj. La planeblaj produktoj estas kotono, maizo kaj sojo.

La solidareca kontrakto inter la grupo " Verda-Fingro " kaj MSM ĵus estas subskribita (dosiero n-ro 04.04.TG). Ĝi koncernas la konstruadon de bovejo kaj de vartenejo, la aĉeton de kulturiloj (2 plugiloj, 2 dentaj erpiloj, 1 sengrajnigilo) kaj 2 bovparoj per kontribuaĵo de 3.000.000 CFA F de MSM kaj per alporto de 765.675 CFA F de la grupo. Duono estas senintereza pruntodono repagebla per 4 jarpagoj de 375.000 CFA F.

Verda-Fingro provizos sin aĉetante la bovojn ĉe la grupo Bafana-Bafana, unu el la plej fruaj globidaranaj grupoj en la regiono por valorigi la projekton de tiu grupo.


enhavo

En Kongio

Projekto de fiŝfirmao en Selembao

La membroj de EKOFAM-Kongio, fidelaj globidaranoj ekde 1993, ne senkuraĝiĝis post la senlima prokrasto de ilia kokinbreda projekto (vd. Monda Solidareco n-ro 88) pro la riskoj de birda gripo. Ili prezentis novan projekton, kiu nomiĝas " Fiŝfirmao de la riverego, lagoj kaj riveroj de Kongio " kaj ricevis la n-ron 06.03.CD. Ĝia celo estas instali komunuman firmaon, kie la loĝantaro de Selembao kaj de ties ĉirkaŭaj komunumoj povos provizi sin per freŝaj, salitaj aŭ fumaĵitaj fiŝoj. Tiuj produktoj estos aĉetataj al la fiŝkaptistoj de la riverego kaj de la lagoj kaj al la riverborduloj pri la salitaj kaj fumaĵitaj fiŝoj. Ili estos transportataj per boatoj ekipitaj per fridujoj, poste stokataj kaj komercigataj de la membroj de EKOFAM.

La lanĉo de tiu projekto necesigas la luprenon de lokalo, la klerigon de la membroj kaj la aĉeton de materialoj, kiel kongelujoj, vendotabloj, kaj diversaj basenoj, fadenoj kaj retoj, pakumoj, saketoj, sakoj kaj korboj.

DC

La kosto de la projekto sumas 6.400 eŭrojn, la kontribuaĵo de EKOFAM estas 1.400 eŭroj. La partopreno de MSM konsistas en la aĉetado de materialo ĝis 3.000 eŭroj (1-a financparto) kaj 2.000 eŭroj kiel operacia kapitalo por la unua aĉetado de fiŝoj (2-a financparto post la aĉetpravigiloj). La repago de la pruntopreno estas planita per 5 jarpagoj de 500 eŭroj post unujara ekspluatado.

La 25an de novembro 2006 la projekto estis balote deklarita financebla, kaj la solidareca kontrakto estas sendita por la subskriboj.


enhavo

En Benino

Monda Solidareco kontraŭ la Malsato en Benino resumiĝas per ĉeesto de pli ol 10 jaroj, kun 340 membroj el 31 grupoj. 7 projektoj estas financitaj. Daniel Durand kaj Liliane Metz-Krencker deziris profiti el sia partopreno en la Seminario de Tutmondistaj Studoj en Bohicon por organizi kuraĝigan viziton de la projektoj kaj de la grupoj. René Tchibenou, el ECIDAM, kaj Yaovi Kuadjo, nia Federacia Sekretario, ĉion aranĝis kaj akompanis nin la 9an kaj 10an de oktobro 2006. Unue grandan dankon al gesinjoroj Prévost, esperantistoj kaj membroj de nia transnacia mutuala asocio, kiuj malavare respondis al la alvoko de Monda Solidareco n-ro 85 donacante sian veturilon al ECIDAM. Fakte, de pli ol unu jaro la NŜO, kiu akompanas niajn projektojn en Benino, ne plu havis veturilon. La uzo de taksioj por la necesaj vizitoj ne estis daŭrigebla solvo.

BIENA-LERNEJO de Huili : En 2003 BCEBI (Benina Centro por la Evoluigo de la Bazaj Iniciatoj - CBDIBA) konstruis tiun bredejon. Ĝis marto 2005 (Vd. Monda Solidareco n-ro 84) tiu konstruaĵo estis dediĉita al kokobredado. Poste pro epidemio de birda pesto, kaj pro la tre amaskomunikita risko de birda gripo, BCEBI decidis transformi sian bredejon en kuniklejon. BCEBI ĵus repagis la unuan parton de sia pruntopreno : 500.000 CFA F. Ni esperu duan parton en la daŭro de la jaro 2007. Tiu kuniklejo apartenas al tuto da ekspluataj unuoj ligita al la agrikultura lernejo de Huili. Tiu lernejo, financita de la asocio de la junaj agrikulturistoj de Luksemburgio kaj la Luksemburga ministerio pri la Kooperado kaj Humana Helpado, oficiale malfermis siajn pordojn la 31an de oktobro 2006, kun la akcepto de la 30 unuaj lernantoj.

La grupo AGBLEGNON disponas je 44-hektara parcelo en Lanta. La projekto konsistis en la plantado de oleopalmaro. La arbidejo estis aranĝita en tri fojoj. La unua bone sukcesis. La dua suferis de kelkaj atakoj de malgrandaj ronĝuloj : ĉu la koro de palmideto ne estas alloga ? Pri la tria, ĝi estis tute nuligita de ronĝuloj multnombre venintaj. 14 hektaroj povis esti priplantitaj, kaj sur la cetera parcelo la grupo bredas 75 kaprojn kaj kulturas. La oleopalmoj komencas fruktodoni kaj en 2006 la grupo povis vendi oleon por sumo de 1.500.000 CFA F. Tiu enspezo ebligis la partan repagon de la prunto donita de MSM : 600.000 CFA F.

Je dudek kilometroj de Lanta : Tozounme, famiĝinta pro la orfejo, por kiu Monda Solidareco kontraŭ la Malsato alportis subtenon en la komenco kun Gaston Houssou. La porkobreda kaj poste agutibreda projekto malsukcesis (vd. Monda Solidareco n-ro 82), sed tamen la evoluo de la lokoj similas al tiu arbo, kiun oni vidas tie ĉi meze de la 4a foto : mangarbo plantita en 2000 de Alain Cavelier kiel arbo de monda solidareco. Klasĉambroj kaj dormejoj estas konstruitaj, putoj fositaj, flegejo aldonita, ĉio abunde financita de esperantistaj organizaĵoj profite al cento da georfoj kaj sociale helpindaj infanoj.

En du tagoj, ne estis eble viziti ĉiujn grupojn. Tial du kunsidoj estis organizitaj, unu en Come, en la sidejo de ECIDAM, la alia en Kpomasse, ĉiufoje kun la ĉeesto de reprezentantoj de 5 grupoj. En Kpomasse, ni ricevis la honoron de akcepto ĉe la urbestro de tiu komunumo, baldaŭ tutmondiĝinta, kiu ne estas alia ol S-ro Sossouvi Théophile Govi, membro de Monda Solidareco kontraŭ la Malsato, kiun kelkaj Globidaranoj jam renkontis en aŭgusto 2006 en Sokode (Togolando).

Poste la MSM-delegacio iris al niaj amikoj de GAK, la Grupo Agrikultura en Kokotomey, kies birdobredado tre malfacile restariĝas post la konfuzo kaŭzita de la timo pri la birda gripo. Dum la krizo, preskaŭ ĉiuj birdoj devis esti buĉitaj manke de mono por nutri ilin. Nun la ovoj pli bone vendiĝas sed mono mankas por aĉeti kaj nutri kokidetojn. ECIDAM zorgos pri la situacio.

Kaj la lasta vizito okazis ĉe la grupo " Kvin-Fingroj " en Hueto-Fifonsi, kiu evoluigas projekton de transformado de manioko en tapiokon. La ekspluata konstruaĵo estas konstruita, sed ankoraŭ ne tegmentita. La pornutra manioko nun fariĝis mankanta varo pro forta postulo fare de alkoholfaristo ! Tial la teamo Kvin-Fingroj preferis aĉeti duhektaran maniokokampon, kiu ekproduktos en 2007. Sed tiu kampo malproksimas je 10 km ! Malgraŭ ĉio, la teamo havas bonan humoron kaj la repago estas anoncita en planita tempo.

Daniel Durand

Liliane, Yaovi, René kaj mi mem volas danki ĉiujn membrinojn, kiuj, laŭ la plej bela tradicio de akceptado, donacis al ni manĝaĵojn laŭlonge de nia tuta vizitvojaĝo. Tiu nutraĵo, abunda, ne estis perdita : ĝi nutris nin kaj ĝojigis multajn aliajn en Come, en Kpomasse, kaj en Cotonou. Dankon !

Daniel


enhavo

Globidara skiza prezentado de la 9a Semajno de Internacia Solidareco - " SIS "
(13-18 novembro 2006)

En Burgonjo :

La Burgonjaj Globidaranoj partoprenis en la Kongreso de la Internacia Solidareco de la Regiona Konsilio de Burgonjo en Diĵono, kiun ili travivis pli kiel " granda meso " de regiona politiko, ol kiel la asocia efervesko direktita al larĝa publiko kaj al la lerneja medio proponita de la faka teamo de CEIP/CRID. Krome Monda Solidareco kontraŭ la Malsato estas " forgesita " en la regiona jarlibro de internacia solidareco !

En regiono " Centro "

Sine de la asociaro CID-MAHT, GlobiCentre estis ĉefa organizanto de tre ampleksa SIS, ĉar ĝi daŭris de la 10a ĝis la 23a de novembro, kun manifestacioj preskaŭ ĉiutagaj en Tours kaj en La Riche : prelegoj kaj projekcioj-debatoj, ekspozicioj, stratludaj animadoj, intervenoj en lerneja medio. La temo estis " akvo tie ĉi kaj tie". La amaskomunikila raportado estis inda, ĉefe ĉe la radioj, sed la publiko neegalkvante partoprenis : multe tie, kie allogis filmoj, ludoj, aŭ ekspozicioj, sed nete nesufiĉe en la pli senornama kadro de prelegoj, tamen kun rimarkinda nivelo. Sume ĉirkaŭ 400 homoj partoprenis. Priplorinda estas certa rezignemo de pluraj organizintaj asocioj, kiam necesis konkrete plenumi la taskojn, kio rezultigis koncentriĝon de la ĉefa parto de la laboro sur tre malgrandan teamon (el kiu, GlobiCentre).

En regiono Luarlando

Invitite de la Grupo Esperantista de Maine, Daniel Durand franclingve prelegis pri internacia solidareco en la agrikultura problematiko antaŭ 15 aŭskultantoj, en Le Mans.

En regiono Potevio-Ĉarento

Hotto Abdoulaye prelegis pri la transdono de la afrikaj kulturoj dum unu el la tri vesperoj de la SIS gviditaj de la Komitato por la nuligo de la ŝuldaro (60 aŭskultantoj).


Unuiĝinta Naciaro.

" La minacoj kontraŭ la paco kaj la sekureco estas konsiderindaj, sed ne devas nin devojigi el la streboj pri la Celoj de la Jarmilo por Evoluigo. "

(Ban Ki-Moon, 11an de januaro 2007)

Kio estas la Celoj de la Jarmilo por Evoluigo ?

Por komenci la 21an jarcenton sub favoraj aŭspicioj, la membro-ŝtatoj de U.N. konsentis pri ok ĉefaj celoj atingotaj antaŭ 2015.

Tiuj Celoj de la Jarmilo por Evoluigo, kiuj ampleksas ekde la duonigo de la ekstrema malriĉeco ĝis la baza edukado por ĉiuj, pasante tra la ĉesigo de la propagado de la HIV/aidoso, kaj tio je la limo 2015, konsistigas gvidan skemon por la aperigo de pli bona mondo.

La Celoj de la Jarmilo por Evoluigo :


enhavo

A.K., por vidi ...

La Federacia Administra Konsilantaro de Monda Solidareco kontraŭ la Malsato havas tiun apartecon, ke ĝi estas ankaŭ la plenuma teamo. Vi scias tion : neniu deĵoranta dungito, kies salajro vorus ĉiujn monfontojn de nia mutuala asocio. Volontuloj, nur volontuloj ! Ĉi poste jen skiza prezentado pri kio ili parolas kiam ili renkontiĝas ĉiun trimonaton por bilanci la laboron plenumitan de ĉiu kaj fari la necesajn decidojn. Ĉiufoje, du tutplenaj longaj tagoj ! Inter ni nenio estas sekreta : ni rememorigu, ke ĉiu kotize akurata Globidarano rajtas ĉeesti la kunsidojn de la Administra Konsilantaro.

Kiel skiza prezentado, jen la tagordo skribita sur la kunvokilo de la lasta kunsido (en Gemeaŭ, la 25an kaj 26an de novembro 2006). Necesas scii, ke je la komenco de la kunsido, la administrantoj rajtas peti la aldonon de pliaj punktoj, pri kio ili ne estas avaraj.

 1/ Funkciado de la A.K.

2/ Financoj

3/ Dosieroj

4/ Strategio

5/ Interreto :

6/ reklama materialo

7/ Gazetaro

8/ Monda Solidareco

Estontaj kunvenoj de la Federacia Administra Konsilantaro la 17an kaj 18an de februaro en Parizo, 12an kaj 13an de majo en St-Aubin-de-Luigné, 1an kaj 2an de septembro en Joué-lès-Tours (kun Ĝenerala Asembleo).


enhavo

Balzamo sur la financoj de MSM por bone komenci 2007 !

Fakte, 5 grupoj repagis partojn de siaj pruntoprenoj dum la dua sesmonato 2006. Tiu rezultato omaĝas la fundamentan laboron de niaj lokaj korespondantoj, komfortigas la mutualisman spiriton de la MSM-anoj kaj malpliigas la atendotempon por la financado de novaj projektoj. Gratulon !

Entute, ĉirkaŭ 2.000.000 CFA F.


La demando de Globidar

Kion signifas " La comptabilité est tenue " ?

En la franca eldono, en paĝo 8, la kompleta frazo troviĝis duonigita dum la enpaĝigo : tro riska supermeto de tekstokadroj malaperigis la duan linion en la duono de la franclingvaj ekzempleroj de la n-roj 89 kaj 90. La 2a linio diras : " à l'adresse du bulletin ". Librotenado je la sama adreso kiel la bulteno.

Tio estas invito, por ke vi sendu vian kotizon, ĉu monata, ĉu trimonata , ĉu jara, rekte al la adreso de la bulteno ... krom kompreneble se vi estas en rilato kun konvenciita organizaĵo por la MSM-librotenado : AKAP en Burkinio, 3A en Togolando, ASLPI en Kamerunio, ECIDAM en Benino ; krom ankaŭ por la esperantistoj, kiuj utiligas la asociajn kontojn malfermitajn ĉe Flandra Esperanto Ligo en Belgio aŭ ĉe Universala Esperanto Asocio en Nederlando.

Ja transnacia organizaĵo kiel la nia, bezonas multajn kanalojn por fluigi ĉiujn kotizojn, konti ilin kaj certigi la redisdonadon strikte obeante la atribuadojn kaj la instrukciojn de la Administra Konsilantaro.

Sed vi trankviliĝu : viaj kotizoj ne vagadas tra la planedo : ili uzas la plej mallongan vojon inter la konto, kiu ricevas monon kaj la destinato. Je la bultena adreso, nur la kontoj estas tenataj, ne la monŝranko ! Tiel ĉiuj afrikaj kotizoj ricevitaj de AKAP, 3A, ASLPI aŭ ECIDAM rekte utilas al la financado de afrikaj projektoj.

En tia nia organizaĵo, ja estas bona novaĵo, ke la kontoj estas tenataj, kaj bone tenataj. Sed tiu novaĵo alvokas alian pli bonan novaĵon en formo de deziro : ke ĉiuj kotizoj estu pagataj kaj bone pagataj !

Daniel Durand


Alvoko

MSM plu serĉas volontajn helpantojn, spertajn por konstrui grafikajn dokumentojn de informado bone faritajn kaj agrable konsulteblajn : aliĝiloj, faldfolioj pri projektoj, okazaj dokumentoj, ĝenerala broŝuro kaj, kial ne ? rearanĝo de Monda Solidareco.

Ĉu ne estas studentoj pri grafikaj artoj en la ĉirkaŭaĵo de kelkaj Globidaranoj ?

La interesiĝantoj bonvolu ekrilati kun la redakcio.


enhavo

RICEVITAJ KOTIZOJ kaj DONACOJ (en Eŭroj)

  • novembro 2006

    2 461 Euros

    decembro 2006

    2 110 Euros

     

  • NOTOJ

    3A : Asocio por Antaŭenpuŝo de la Agrokulturistaroj "APGA" (Lomeo, Togolando) 

    AJBS : Asocio de Junaj Bredistoj en Song-Naba (Burkinio)

    AKAP : :Asocio por la Kampara Asimilita Progreso "ADRI" (Bobo-Diulaso, Burkinio)

    ASLPI : Apoga Servo por la Lokaj Prielvolviĝaj Iniciatoj "SAILD" (Kamerunio)

    BCEBI : Benina Centro por la Evoluigo de la Bazaj Iniciatoj "CBDIBA" (Benino)

    BLEN : Grupo de Bredado kaj Legomkultivado en Nah "GEMAN" (Togolando)

    CEIP Centro por Esplorado kaj Informado por la Progreso "CRID" (Francio)

    ECIDAM : Esplor-Centro pri Iniciatoj por la Disvolviĝo Agrikultura kaj Metia "CERIDAA"(Benino)

    EKOFAM : Ekonomio Familia (Kongio)

    MSM : Monda Solidareco kontraŭ la Malsato

    NAO : Nutraĵa kaj Agrokultura Organizaĵo de UN

    TAPKO : Togolanda Asocio por la Progreso de la Kamparanaj Organizaĵoj (Sokode, Togolando)

    vidu la liston de niaj mallongigoj


    Traduknotoj

    La tradukinto atendas viajn demandojn kaj rimarkojn ! 


    MONDA SOLIDARECO estas eldonita en Esperanto kaj franca lingvo papere kaj rete
    rete, en Esperanto :
    la tuto; en franca : laŭ temoj

    Abono : 5,00 ¬

    Redakcia komitato : Alain Bal, Alain Cavelier, Danièle Charier, Odile kaj Daniel Durand, Bernard Muet,

    Elfrancigis : Daniel Durand

    Lingvon kontrolis : Sabine Hauge

    Eldonestro : Daniel Durand

     

    MONDA SOLIDARECO
    Les Nids
    FR 49190 St-AUBIN-DE-LUIGNE (Francio)

    La Mondcivitana kiosko- MSM 

    ENHAVO :

      

    enhavo


     FMS, 1 ruelle Haute, FR 21120 GEMEAUX