Informilo n-ro 92 (aprilo 2007) de Monda Solidareco kontraŭ la Malsato


Enhavo je la fino

en pdf.formato

antaŭaj numeroj

 

Ne sufiĉas unu vivo

Ni ĵus perdis du amikojn.

Kiam la pezo de la jaroj pligraviĝas, ne estas mirinde ke ĉirkaŭ ni la kunuloj malmultiĝas, sed eĉ se tio estas natura afero, afliktiĝo estas pravigita. Do kiuj estis niaj malaperintaj amikoj ?

Unu estis 94-jara, dediĉinta sian tutan vivon al Dio kaj al la bonvolemuloj. Longe antaŭ la vintro 1954, jam dum la Rezistado (interalie en la Vercors-montaro), poste ĉe la franca Nacia Asembleo, kaj pli malfrue en la domaĉaro de la Pariza oriento, tiu maljuna leono, kiu tamen parolis dolĉe kiel anĝelo, sciis hurli, kiam necesis, kontraŭ mizero, kontraŭ malriĉeco, kontraŭ malŝparo, kaj ĉefe kontraŭ fato (ne forgesante la malzorgon de la politikuloj).

Mi neniam forgesos tiujn kelkajn diskutojn kun li, en Alfortville aŭ en lia 2CV-veturilo, kiam necesis starigi, ekde 1988, la unuan Kongreson de Tutmondismo (Turo, Francio, en aprilo 1990), kaj ke kun la decidiga apogo de Jean Marquis, Abato Pierre, ĉar pri li temas, decidis, ke Internacia-Emauso kaj Franca-Emauso finance partoprenos ĝis ebligi la okazigon de tiu kongreso.

La alia, iom pli juna, kvankam okdekjarulo, dediĉis sian vivon lukti kontraŭ militarismo, naciismo, kaj ribeliĝis kontraŭ la skandalo de malegalaĵoj, interalie koncerne la nutraĵon. Li batalis kontraŭ la malŝparado de la nutraj varoj, en la magazenegoj interalie, kaj pripensis sistemon " verda monunuo " pri kiu mi ne parolos tie ĉi, kiu eble preparis la vojon al postaj iniciatoj kiel " la Koraj Restoracioj " aŭ la " Nutraĵbanko ".

Ambaŭ forpasis Abato Pierre kaj Guy Denizeau.

Mi certas, ke ili plene sukcesis sia vivo. Kaj samtempe, mi aŭdacos diri, ke tiel postulemaj pri si mem, ili forpasis kun la intima konvinko, ke ili estus povintaj fari ankoraŭ pli, kaj kun la bedaŭro, ke ili faris .... nur tion. Certe depost 1954, tro multas en Francio kiel alilande la loĝejaĉanoj, spite al la nombro da konstruitaj loĝejoj (kaj de la honta nombro da neokupataj loĝejoj), kaj tiuj, kiuj ne sate manĝas (spite la troproduktadon kaj la malŝparadon). Kaj se Abato Pierre kaj Guy Denizeau ankoraŭ povus paroli al ni, ili dirus " mi ne sukcesis ".

Mi pretendas, ke gigantas tio, kion ili faris. Tio eksterordinare ŝanĝis la aferojn. Ilia laboro daŭrigendas. La lukto kontraŭ la mizero ne estas, bedaŭrinde, nur afero de unu vivdaŭro . Laŭ pluraj vivdaŭroj la homaro mezuros siajn proprajn progresojn. Kaj nun mi subite pensas pri tiuj afrikaj membrinoj, kiuj dum ili atendas financadon de Monda Solidareco kontraŭ la Malsato diras al ni : " Nun mi bezonas monon por mia familio, kaj la necesa atendotempo estas tro longa ! "

Jes ja afrikaj aŭ latinamerikaj fratinoj, aŭ najbarinoj, kiuj suferas, la tempo ŝajnas longa.

Eble ni luktas nur por niaj infanoj kaj idoj, ĉar .... unu vivdaŭro ne sufiĉas.

Claude Tellier


enhavo

Globidar bilancas

En 2006 ni konstatis malpliiĝon de la kotizoj kaj en Eŭropo kaj en Afriko (-13 %). Tamen ni profitis el pluraj eksterordinaraj enspezoj por sumo de 6.000 eŭroj. Pro tio ni alarmas vin, ĉar la vivo de nia asocio devas fundamenti sur la reguleco de niaj kotizoj kaj ne sur eksterordinaraj enspezoj ne renovigeblaj.

Koncerne la repagoj de la pruntoj, la situacio estas ankoraŭ pli bona ol en la antaŭa jaro (+18%). Tio signifas, ke la nunaj projektoj estas pli bone preparitaj kaj pli bone zorgataj, kaj de la distrikta pluzorga komitato, kaj de la konvenciitaj NŜO. Brave al niaj Globidaraj amikoj de la grupoj Mia Gloro, Agblegnon, Estonteco en Assome, GEMAN, AJES, Yankadi en Padema kaj BCEBI, kaj niaj kuraĝigoj al la aliaj grupoj, kies repagoj ebligos la financadon de la atendantaj projektoj !

Jen kelkaj ciferoj :

Enspeze :

Kotizoj kaj donacoj : 24 478 Eùroj

Repagoj de pruntoj : 4 433 Eùroj

Vendoj, abonoj kaj diversaĵoj : 848 Eùroj

Elspeze :

Informado (presado, poŝtaj kostoj...) : 2 748 Eùroj

Administrado (inkluzive de veturoj) : 1 456 Eùroj

Animadoj, aktivecoj kaj kolektivoj : 1 514 Eùroj

Diversaĵoj (kun asekuroj) : 160 Eùroj

La realigitaj financadoj en 2006 : Gnoumalon Yeregnini kaj Djiguitougou (Burkinio), Mahougnon, CERIDAA (Benino), Verda-Fingro, Mia Gloro, LA-MSM-Sokode (Togolando), kaj unu klerigo pri abelbredado (Gvatemalo)

Por sumo de 17 828 Eùroj


Eksterordinaraj financaj kontribuoj

Globidar bilancis por la jaro 2006 kaj enregistris 6.000 Eùrojn da eksterordinaraj kontribuoj. Fakte tri personoj deziris, sekve de nekutima mona enspezo, profitigi el ĝi Mondan Solidarecon kontraŭ la Malsato. Du el ili estas jam delonge Globidaranoj, la tria malkovris MSM dum asocia festo en Poitiers fine de lasta septembro.

Globidar volas danki al ili : sume pli ol unu projekto povis esti financita. Kaj kvankam la vivo de nia asocio devas fundamenti sur la reguleco de niaj kotizoj kaj ne sur eksterordinaraj ne renovigeblaj enspezoj (v. Globidar bilancas), ni povas nur esti kortuŝitaj pro tiaj agoj.

 


enhavo

SOLIDARECO = BONKORECO aŭ INSTIGO

Ĉirkaŭ ni la mondo observas nin kaj sin demandas pri la efikeco kaj la taŭgeco de nia logiko de solidareco. Miaflanke, mi opinias, ke kiam en 1991 Bernard Muet skribis " al la logiko de konfrontado kaj de perforto, natura stato de la " inter "-nacia sistemo, kiu esprimiĝis per atingo al milito, ni devas kun ankoraŭ pli da kredo kaj persisteco, kontraŭmeti nian logikon de solidareco kaj de racia organizado de la senlandlima evoluigo ", li deziris montri la diferencon.

Fakte la norda-sudaj rilatoj ĉiam entenas solidarecon. Sed kia solidareco ? Asistado aŭ instigado ? Multas la internaciaj bonkorecaj organizaĵoj, kiuj manifestas sian solidarecon al la afrikaj popoloj, limigante ilin en rolo de asistataj popoloj (aŭ pli ĝuste de asistotaj popoloj). Sed ĉu ni, afrikanoj, devas kontentiĝi pro tiu asistateco aŭ ĉu ni devas agadi por eliri el tiu asistateco ?

Ĉe Monda Solidareco kontraŭ la Malsato ni scias, ke asistado foje mildigas, sed ne atakas la realajn kialojn de la problemoj. Por la prinutra memsufiĉeco de ĉiuj membroj de la homa socio, nia logiko de solidareco, plenumiĝante per demokratio kaj reciprokeco, rifuzas ĉian dumvivan asistatecon, kiu maldignigas.

En Monda Solidareco n° 71 de oktobro 2001, Danièle Charier skribis " Necesas ja kompreni, ke ĉiu progreso en sudo daŭros nur se ŝanĝiĝos la kondutoj en nordo ". Mi diros, ke ĉiu progreso estos daŭra en sudo nur se ŝanĝiĝos la kondutoj en nordo kaj en sudo, ĉar venis la momento, kiam ni, afrikanoj, postulu la finon de la asistado en kiu la internaciaj rilatoj ĉiam konfirmas nin. Kaj mi opinias, ke Monda Solidareco kontraŭ la Malsato ebligas al ni tiun rolon.

Kaj kiamaniere ni plenumos tiun rolon ?

- regule pagante niajn kotizojn.

- konsiderante la monsumojn ricevitajn pro solidareco ne kiel simplan asistadon, sed kiel instigon al niaj aktivecoj.

- sukcesigante la projektojn kaj igante daŭraj la agadojn.

- plu pagante niajn kotizojn post la repago de niaj pruntoprenoj, ĉar per tiu mono Monda Solidareco kontraŭ la Malsato financos aliajn projektojn por membroj en Afriko aŭ alie kaj tio estos maniero de suda-suda interhelpo. La partneraj NŜO kaj la Pluzorgaj komitatoj sin taskos per la konsciigo de la membroj, por ke ĉiu el ni penetriĝu per nia filozofio kaj nia logiko de solidareco, povu kontribui en la ekapero de nova socio, kie la interhomaj rilatoj naskos nur pacon.

John AGBELI


Forpaso de Maurice Tourmetz

La Administra Konsilantaro de Monda Solidareco kontraŭ la Malsato malĝoje eksciis la forpason de s-ro Maurice Tourmetz, kiu estis Eŭropa delegito de MSM, ofico el kiu li rapide demisiis pro sanstato. Li estis ankaŭ unu el la fondintoj de ASSOL, (solidareca asocio por dungiĝo, klerigo kaj kreivo), kiu celas rompi la izoligan procezon, al kiu ofte konfrontiĝas la senlaboruloj. Por tion fari necesis krei lokon por simpatiaj renkontoj : la " Domo de la Senlaboruloj " en Nanterre, kies aranĝon (kuirejo, kunvenejo, laborejo) financis Monda Solidareco kontraŭ la Malsato.

Maurice Tourmetz estis unu el la animantoj tre aktivaj de tiu Senlaborula domo. Tiuj el ni, kiuj konis lin, gardas la memoron de malfermita homo, rigora kaj fidela al Monda Solidareco kontraŭ la Malsato.


enhavo

En Senegalio

ADID en Dahra-Djolof

La projekto de operacia stokado misfunkcias.

La projekto ADID pri operacia stokado de brutonutraĵo financita kun helpo de Monda Solidareco kontraŭ la Malsato (MSM) daŭre ne sukcesas restarigi sin el la malfacilaĵoj. Granda parto de la senintereza prunto estas repagita al MSM sed la lasta parto estas penege repagota. Pli kaj pli oni konstatas la malfacilaĵojn de la grupoj por regi tiujn projektojn en tre komerca urbeto kiel Dahra.

Ĉiuj projektoj, kiuj estas iniciatitaj en la distrikto de Dahra (pro la peto de la bredistaroj) ne sukcesas daŭri kontraŭ la konkurenco de la komercistoj, kiuj praktikas fortan spekuladon sur la prezoj. Por la jaro 2006, prezmalaltiĝo de la brutonutraĵo devigis la mastrum-komitatojn plu stokadi la produktojn atendante, ke la prezoj estu konkurencaj, sed bedaŭrinde la prezoj plu malaltiĝis ĝis la veno de la unuaj pluvoj. Kaj por ne stokadi la brutonutraĵon dum pluva sezono, la mastrumkomitatoj devis vendi laŭ la prezo de la merkato kaj eĉ kredite doni parton de la nutraĵoj. Du ADID-projektoj de operacia stokado de brutonutraĵo estas en tiu malfacila situacio : tiu financita de MSM kaj alia de NŜO de italaj volontuloj (CISV) instalita en Luga, en Senegalio. Tiu speco de projekto instalita de grupoj estas malfacile mastrumebla en tre komercaj distriktoj kiel Dahra, male de vilaĝoj, kiuj estas tre izolitaj kaj malproksimaj de vojoj, kie tiuj operacioj pli profite okazas.

La forta konkurenco de la merkato ne estas la nura kialo de la malfacilaĵoj de la projekto. Sed ĉefe notindas la nesufiĉa klereco de la gvidantoj, pligravigita pro ankoraŭ mankhava kadrado. Kiel mi jam indikis en la unuaj raportoj senditaj al MSM, la laktotransformejo ankaŭ respondecas pro sia ofta nekolektado de lakto. La virinoj produktas la bovinan lakton kaj ofte ne sukcesas vendi ĝin. Kaj bedaŭrinde tiu situacio ofte ripetiĝas pro la vendoproblemoj, kiuj okazas de tempo al tempo.

La loĝantaro de tiu distrikto nun travivas tre malfacilan ekonomian situacion.

Kaj plie, de 5 jaroj ni notis rimarkindan malaltiĝon de la investoj de la ŝtataj kaj privataj projektoj. De 5 jaroj la politikaj elektoj haltigis multajn aktivecojn kaj ĉefe la klerigojn, kiuj tre bone komencis kun ampleksa utiligo de la junulara manlaboro en aranĝo por la enkadrigo de la vilaĝaj kaj kvartalaj inaj grupoj. La produktistaj grupoj ne ĉiam sukcesas vere profiti el tiuj projektoj, kiuj tamen estis kondukitaj ĝis la finrealigado, sed sen tiri ilin el iliaj veraj problemoj kaj sen sukcese igi ilin en dinamikon de progreso.

Tial fariĝas urĝe starigi veran civitanan konsciencon por konduki la loĝantarojn depostuli siajn rajtojn je ekonomia kaj sociala elvolviĝo. Tie ĉi temas pri batalo en kiun la Senegala NŜO ADID kaj aliaj organizaĵoj de la distrikto intencas sin engaĝi pli kaj pli.

Ndiaye Thiayedia kaj Christian Trianneau


enhavo

En Burkinio

Produktado kaj komercigo de freŝaj fruktosukoj.

Sekve de la letero de kutima korespondado de Christian Trianneau, administranto de MSM por Burkinio, sendita al Vagaduguo al la ina grupo Gnoumalon, jen kelkaj eltiraĵoj de la respondo de S-ino Agathe Sanou, prezidantino de la grupo : " Mi bone ricevis la 6an de februaro 2007 vian leteron de la 22a de januaro. Je la nomo de ĉiuj inoj kaj je mia propra nomo mi deziras al vi bonan kaj feliĉan jaron 2007, sukceson, sanon kaj multe da forto por tiu nobla lukto kontraŭ la malsato. Koncerne nian projekton, por respondi al via demando, jen kiel evoluas niaj aktivecoj :

Kompreneble la pinta periodo de tiu aktiveco estas la tempo kun varma vetero, do la monatoj marto, aprilo kaj majo. En 2006 al ni mankis tiu pinta periodo, pro la malfruiĝo de la unua financoparto (...). Ni havis malfacilaĵojn por korespondi kaj atingi nian burkinan kadrantan NŜO, AKAP en Bobo Dioulasso, la nura konvenciita kun MSM en Burkinio. Pro la tempo necesa por aĉeti la materialon kaj provizi MSM per la pravigiloj pri la utiligo de la unua financoparto kaj tiamaniere rajti pretendi ricevi la duan parton, la pluva sezono jam instaliĝis.

Priskribo de kutima tago de la projekto :

Ekde la 7a horo : purigo de la laborejo kaj de la materialo ; post kalkulo de la ekzistantaj kvantoj en la fridujo kaj de la glacio, produktado de fruktosuko. Poste la boteloj estas nombrataj kaj klasataj en la glaciŝrankojn kaj disvendataj de knaboj aŭ knabinoj tra la kvartalo, la lernejoj, laborejoj, la bazaroj kaj la policejoj. Tiuj vendistoj iras aŭ bicikle aŭ piede kaj la glaciŝrankoj estas metitaj en ĉaretojn.

Forta estas nia decidemo por sukcesigi nian projekton kaj repagi nian ŝuldon por ebligi al aliaj atendantaj projektoj ricevi sian financadon ankaŭ de MSM. Tamen pro la diversaj malfruiĝoj, pri kiuj ni ne respondecas, ni petas MSM prokrasti la repagon planitan fine de 2007. Mi sendas al vi niajn fratajn salutojn ".

S-inoSANOU Doda Agathe / prezidantino de GNOUMALON


Forpaso de la prezidantino de la grupo Yeregnini

La membroj de la Administra Konsilantaro de Monda Solidareco kontraŭ la Malsato eksciis de s-ro Dramane Traoré de la NŜO AKAP, ke la prezidantino de la ina grupo Yeregnini (" kiu volas savi sian vivon " en Diula lingvo) 34jaraĝa S-ino Millogo Karidja Silalou forpasis post longa malsano. La membroj de la Administra Konsilantaro sincere kondolencas kaj sendas sian simpation en tiu malfacila momento al la gefiloj, al la familio de la mortintino kaj al la membroj de la grupo Yeregnini.

Tiu grupo aliĝis al Monda Solidareco kontraŭ la Malsato en 2000, kaj en 2005 ricevis la financadon de grentenejo samtempe kiel alia ina grupo ankaŭ en Bobo Dioulasso, Djiguitougou (" mutuala interhelpo " en Diula lingvo). En 2000 Christian Trianneau havis la ĝojon renkonti ŝin dum manĝo, kiun ŝi pretigis en Bobo Dioulasso kun la membroj de la Agropaŝtista grupo de Ouezzinville (GAPO) konsistanta precipe el la edzoj de la inoj de Yeregnini. S-ino Millogo Karidja Silalou tiam komunikis skribe al Christian Trianneau recepton de rostitaj raŭpoj. S-ino Danièle Charier, adjunkta sekretariino de MSM renkontis ŝin ankaŭ en 2004. Ni deziras al la grupo kuraĝon por releviĝi el tiu terura forperdo por plu aktiviĝi en la intereso de sia grentenejo kaj de la asocianoj.

 


enhavo

SEKVO de la konflikto kun la NŜO CEPROFET pri la dosiero de la Pula grupo Guemnati. (Vd. MS n-ro 88)

La ĝenerala sekretario de la NŜO Monda Solidareco kontraŭ la Malsato , s-ro Yaovi KUADJO poŝte sendis admonon per rekomendita letero kun ricevatesto al s-ro Romuald Sawadogo, responsanto de la NŜO PROKLEB, ke li respondu pri la situacio de la financado de la bredado de hejmaj ŝafidoj de la ina Pula grupo Guemnati en la vilaĝo Gonse, apud Vagaduguo, en Burkinio. De du jaroj, depost la plena financado, ne plu estas novaĵoj pri tiu grupo.

S-ro Yaovi KUADJO oficiale taskis al s-ro Dramane TRAORE, elektita delegito por Okcidenta Afriko iri ĉe Romuald Sawadogo kaj postuli la repagon de la tuta projekto aŭ nur de la prunta parto se la pruvo estas alportita kaj konfirmita de la Pulaj inoj pri la reala instalado de tiu bredado de hejmaj ŝafidoj. Ni plu informos la membrojn de Monda Solidareco kontraŭ la Malsato pri la uzo de iliaj kotizoj por tiu projekto per la paĝoj de tiu ĉi bulteno.

CT


enhavo

En Togolando

Projekto FLIFE (05.01.TG)

Tiu projekto naskiĝos en la vilaĝo Amekoudeme, en la kantono de Boulou, en la prefekta distrikto de Zio, mara regiono de Togolando.

Pri klimato, oni notas en tiu regiono grandan kaj malgrandan pluvajn sezonojn (de marto ĝis julio kaj de septembro ĝis novembro) kaj grandan kaj malgrandan sekajn sezonojn (de novembro ĝis marto kaj de julio ĝis septembro). Sciindas, ke agrikulturo malaperigis la naturajn arbarojn.

La grupo FLIFE konsistas el sep membroj, kies prezidanto estas s-ro Gomado Samuel Kokou.

Tiu projekto havas du celojn :

Provizi la merkaton per bestaj produktoj

Plibonigi la ekonomian kaj socialan situacion de la membroj.

Por atingi tion, la grupo FLIFE aĉetos 25 ŝafinojn kaj 3 virŝafojn ; ĝi konstruos ŝafejon, stokejon, aĉetos akvujon (por kolekti la pluvakvon kaj trinkigi la bestojn) kaj la materialan ekipon de la bieno. La grupo esperas havigi al si, post tri jaroj, 135 ŝafidojn enkalkulante mortokvanton de 10 %.

La kontrakto estos prezentita dum la estonta kunsido de la Federacia Administra Konsilantaro de MSM por validigo kaj poste al la diversaj intervenantoj por la subskribo, kaj tio dum la venontaj semajnoj.

Ni nur povas prezenti al tiu grupo kaj al ties prezidanto niajn dezirojn de sukceso.

Joël André-Landais


enhavo

LANZI ĈERE (96.04.TG)

La grupo Lanzi-Ĉere en Kabou, regiono de Kara en Togolando ĵus faris sian unuan repagon ! Brave !

La projekto celis la instaladon de meleagrejo, konstruadon de bredejo, de idetejo kaj de stokejo, la ekipon por ekspluatado kaj la aĉeton de la unuaj bestidoj. La financado estis farita en majo kaj septembro 2000, kaj ĝis nun la grupo ne povis plenumi siajn devontigojn.

En aŭgusto 2006, Danièle Charier renkontis S-ron Naboudja Ibrahimou. Evidentiĝas, ke la grupo ne sukcesis plene regi la konstruadon de la bredejo, altekosta kaj ekstervasta. Konsekvence la bredado de meleagroj komenciĝis kun serioza handikapo : tro malmulte da bestoj. Poste laŭ la jaroj estis pesto, ŝtelistoj, misvendado de la meleagroj, mallonge dirite la grupo ne povis repagi sian prunton. La bredejo nun entenas kelkajn kaprinojn.

La grupo Lanzi-Ĉere, konscia pri sia ŝuldo al la membroj de MSM ĵus komencis liberiĝi el ĝi. Kiom ajn estas la pagita sumo, la fakto estas salutinda. Brave ! Kaj ni deziru al tiu grupo, ke ĝi povu rapide liberiĝi el siaj promesoj.

Danièle Charier


enhavo

Eĥoj el la AK

Kunvenlokoj

Gemeaux, St-Georges les Baillargeaux, Nouaillé-Maupertuis, Joué-lès-Tours, St-Aubin de Luigné kaj Braye sous Faye estas urbetoj kie loĝas pluraj membroj de la Federacia Administra Konsilantaro, kaj plej nature en tiuj urbetoj okazas la kunsidoj. Tamen foje la konsilantaro kunvenas en Parizo simple ĉar Parizo estas la konverĝejo de ĉiuj francaj fervojaj kaj ŝoseaj retoj kaj ĉar tio ebligas renkontojn kun partneroj de la Pariza regiono. Foje la konsilantaro kunvenas en Afriko interalie okaze de la okcidentafrika Ĝenerala Asembleo.

Konsisto

La Federacia Administra Konsilantaro nun konsistas el :

Yaovi Kuadjo, federacia sekretario

John De La Cruz kaj Danièle Charier, federaciaj adjunktaj sekretarioj

Daniel Durand, federacia kasisto

Rose-Marie Gaudlitz, Odile Durand, Dramane Traoré, René Tchibenou, Jean-Pierre Bouré, Christian Trianneau, Joël André-Landais, membroj.

Demokratio

Malgraŭ la evidenta volo plej praktiki reprezentan demokration, fakto estas, ke manke de rimedoj aŭ manke de kandidatoj, nur tri membroj venas de balotelektoj : Dramane Traoré kaj René Tchibenou, elektitoj de Okcidenta Afriko, kaj John De La Cruz, Eŭropa elektito. La aliaj membroj estis kunelektitaj.

La mandato de John De La Cruz atingis sian finon. La Federacia Administra Konsilantaro do lanĉis, aldone al la antaŭa bulteno alvokon por kandidatiĝo por ke la Eŭropaj membroj elektu du novajn reprezentantojn en la Federacia Administra Konsilantaro por sesjara mandato. Nur unu membro respondis. Nova alvoko estos farita kun la estonta bulteno.

Kunsido de la 17a kaj 18a de februaro 2007 en Parizo.

En la antaŭa bulteno, en paĝo 7, oni skize prezentis la diversecon de la temoj traktataj dum kunsido. Du tagoj necesas por trakti ĉion el tia tagordo. Jen resumo de la decidoj faritaj dum tiu 104a kunsido :


enhavo

La demando de Globidar :

Kiu estas la vojo inter ideo de projekto kaj ties realigado ?

Ĉe Monda Solidareco kontraŭ la Malsato la unua valoro estas la solidareco. Solidareco de unu por ĉiuj, poste solidareco de ĉiuj por ĉiuj, ĉar nur kune oni estas pli fortaj. Do la unua kondiĉo estas, ke la homoj aŭ grupoj, kiuj ŝatus ricevi financadon, konsentu partopreni en la klopodo de MSM profite al grupoj, kiuj jam atendas sian financadon.

Poste, fine de dujara kotizado, t.e. post la pago de la kotizoj de la tria jaro, la grupo rajtas meti ĉe la Administra Konsilantaro sian financpetan dosieron. Se en la koncernata distrikto ekzistas konvenciita NŜO, tiu ĉi kontrolos la elementojn de la dosiero kaj transdonos la dosieron al la administranto taskita per la distrikto.

Unua voĉdonado : elektebleco.

Por scii ĉu la Administra Konsilantaro engaĝos sin en la studadon de la projekto, kaj do investi tempon kaj kelkajn elspezojn pagotajn de MSM, la situacio estos ekzamenata laŭ 5 kriterioj :

Se tiuj kvin kondiĉoj estas kunigitaj, formala voĉdono permesas la sekvontan stadion.

Studado de la dosiero

Poste la Administranto taskita per la dosiero komencas detalan esploradon de la projekto kaj de ties medio. Por tio li/ŝi disponas pri la " monografio ", la projekta dosiero, kaj li povas peti la ekspertizon de konvenciita NŜO aŭ de alia organizaĵo. Per intensiva uzo de elektronika korespondado, la esplortempo de la dosiero nun estas tre mallonga. Krom en apartaj cirkonstancoj tri monatoj povas sufiĉi. Kaj kiam la administranto taksas kompleta la dosieron, li proponas ĝin por la tagordo de la sekvonta kunsido de la Administra Konsilantaro.

Dua voĉdonado : financado

Dum la Administra kunsido, la administranto priskribas la entenon de la projekto. Kiam la demandoj estas elĉerpitaj, la kunsida prezidanto anoncas la voĉdonadon pri la projekto. Per simpla plimulto la financado povas est decidita. Tiam la projekto enskribiĝas en atendovicon, ke la financoj estu sufiĉaj. Kaj pro tio oni komprenu la gravecon de la reguleco de la kotizoj kaj de la repagoj de la antaŭaj projektoj, ĉar tio ebligas al la Administra Konsilantaro taksi la probablan financodaton.

Solidareca kontrakto

Tri monatoj antaŭ tiu ĉi dato la administranto taskita per la dosiero pretigas la solidarecan kontrakton, kiu ligos Mondan Solidarecon kontraŭ la Malsato, la profitontan grupon kaj la konvenciitan NŜO por daŭro inter tri kaj kvin jaroj.

Sume, inter la ideo de projekto kaj ties realigado, povas pasi 8 ĝis 10 jaroj dum kiuj la aventuro de solidareco ligas ĉiujn membrojn en la filozofio de Monda Solidareco kontraŭ la Malsato.

Daniel Durand


enhavo

Alvoko

MSM plu serĉas volontajn helpantojn, spertajn por konstrui grafikajn dokumentojn de informado bone faritajn kaj agrable konsulteblajn : aliĝiloj, faldfolioj pri projektoj, okazaj dokumentoj, ĝenerala broŝuro kaj, kial ne ? rearanĝo de Monda Solidareco.

Ĉu ne estas studentoj pri grafikaj artoj en la ĉirkaŭaĵo de kelkaj Globidaranoj ?

La interesiĝantoj bonvolu ekrilati kun la redakcio.


enhavo

RICEVITAJ KOTIZOJ kaj DONACOJ (en Eŭroj)

januaro 2007

2 717 Eùroj

februaro 2007

1 576 Eùroj

marto 2007

691 Eùroj

 

  

Monda Solidareco kontraŭ la Malsato proponas al vi la organizadon de nova formo de transnacia solidareco, por respektaj interhomaj rilatoj, por medioindulgaj agadoj.

Vera esprimo de la mondcivitaneco, tiu solidareco partoprenas en la iompostioma starigado de plu justa mondo, kun rilatoj fonditaj sur mondnivele garantiata juro.

Globidar

Oficiala heroldo de Monda Solidareco


NOTOJ

3A : Asocio por Antaŭenpuŝo de la Agrokulturistaroj "APGA" (Lomeo, Togolando) 

AJBS : Asocio de Junaj Bredistoj en Song-Naba (Burkinio)

AKAP : :Asocio por la Kampara Asimilita Progreso "ADRI" (Bobo-Diulaso, Burkinio)

ASLPI : Apoga Servo por la Lokaj Prielvolviĝaj Iniciatoj "SAILD" (Kamerunio)

BCEBI : Benina Centro por la Evoluigo de la Bazaj Iniciatoj "CBDIBA" (Benino)

BLEN : Grupo de Bredado kaj Legomkultivado en Nah "GEMAN" (Togolando)

CEIP Centro por Esplorado kaj Informado por la Progreso "CRID" (Francio)

ECIDAM : Esplor-Centro pri Iniciatoj por la Disvolviĝo Agrikultura kaj Metia "CERIDAA"(Benino)

EKOFAM : Ekonomio Familia (Kongio)

MSM : Monda Solidareco kontraŭ la Malsato

NAO : Nutraĵa kaj Agrokultura Organizaĵo de UN

TAPKO : Togolanda Asocio por la Progreso de la Kamparanaj Organizaĵoj (Sokode, Togolando)

vidu la liston de niaj mallongigoj


Traduknotoj

La tradukinto atendas viajn demandojn kaj rimarkojn ! 


MONDA SOLIDARECO estas eldonita en Esperanto kaj franca lingvo papere kaj rete
rete, en Esperanto :
la tuto; en franca : laŭ temoj

Abono : 5,00 ¬

Redakcia komitato : Alain Bal, Alain Cavelier, Danièle Charier, Odile kaj Daniel Durand, Bernard Muet,

Elfrancigis : Daniel Durand

Lingvon kontrolis : Sabine Hauge

Eldonestro : Daniel Durand

 

MONDA SOLIDARECO
Les Nids
FR 49190 St-AUBIN-DE-LUIGNE (Francio)

La Mondcivitana kiosko- MSM 

ENHAVO :

  

enhavo


 FMS, 1 ruelle Haute, FR 21120 GEMEAUX