Informilo n-ro 94 (oktobro 2007) de Monda Solidareco kontraŭ la Malsato


Enhavo je la fino

en pdf.formato

antaŭaj numeroj

Solidareco : idealo kaj realecoj

Kiam oni provas difini solidarecon, aperas, ke ĝi estas potenca sento rezultanta el kolektiva konsciiĝo pri aparteno al sama grupo. Ĝi estas esprimo de socia interdependeco inter homoj. Tiu grava socia ligo instigas la individuojn unuiĝi : kion ne povas fari nur unu, tio eblos dank' al ĉies penoj.

Plie - kaj tio estis ofte priskribita en tiu ĉi bulteno- la solidareco respektas ĉies dignon kaj alportas serenecan senton, ĉar ĝi enhavas la nocion de reciprokeco. John Agbeli skribis en Monda Solidareco n-ro 92 : " nia logiko de solidareco, ĉar ĝi plenumiĝas per demokratio kaj reciprokeco, rifuzas ĉian dumvivan asistatecon, kiu maldignigas ". " Nia " logiko de solidareco, ĉar ja temas pri " nia " Monda Solidareco kontraŭ la Malsato, pri kiu ni zorgas.

Dum tiu solidareco ne estas re-diskutata de multaj globidaranoj, kion pensi kiam oni ricevas de responsanto de Pluzorga komitato la jenan konstaton :

" Vi sciu, ke la homoj estas senkuraĝigitaj pro la konstatita malfruiĝo de la financado de la projektoj submetitaj je via taksado. Tie ĉi en Afriko la kamparana mondo ne konas paciencon. Kiam ĝi investas en ion, ĝi deziras la rezultaton tuj kaj nun (...) Kelkaj eĉ postulas esti repagitaj, ĉar tute simple ne plu kredas al ĝi. "

La esprimita senkuraĝiĝo estas des pli komprenebla, ke oni scias la malfacilajn vivkondiĉojn de la afrikaj kamparanoj, kaj ke vere longa estas la tempo por financi la projektojn. La financoj ne sekvas, la bone konstruitaj projektoj estas pli kaj pli multaj dum la aliĝoj en riĉaj medioj ne estas tiom altaj kiom ili devus esti. Jam en junio 2004 (MS n-ro 81) Joël André-Landais kaj Alain Cavelier denuncis tiun situacion : Monda Fonduso, viktimo de propra sukceso.

De tiam la Administra Konsilantaro serĉas solvojn por eliri el tiu situacio. Monsumo destinata al la praktiko de mikrokredito estas investita en ĉiun areon prizorgatan de kadranta NŜO kaj de Pluzorga komitato, por ebligi al la grupo havi aktivecojn dum ili atendas la financadon de siaj projektoj.

La lokaj Eŭropaj asocioj faras ĉion eblan por varbi novajn membrojn por havigi al si kunfinancadojn. La Pluzorgaj komitatoj laboras laŭ la rolo difinita de la Federacia Sekretario, S-ro Yaovi Kuadjo, nome konsciigi pri la filozofio de Monda Solidareco kontraŭ la Malsato, informi, esplori kaj provi solvi la problemojn, kontroli la plenumon de la projektoj kaj kuraĝigi al la respekto de la financaj devoj. Ĉiu propono por evoluigi la financajn kaj homajn kapablojn de Monda Solidareco kontraŭ la Malsato estos bonvena.

La malfacilaĵoj renkontitaj de kelkaj estas ja bedaŭrindaj kaj suferdonaj sed sin remeti sub la jugon de la asistateco, ne " kredi " je tiu universala valoro, kiu estas solidareco, ne praktiki ĝin, estus iri kontraŭ la nepra evoluo de la monda civila socio.

Danièle Charier


Monda Solidareco kontraŭ la Malsato estas transnacia asocio kun membroj disaj en 32 landoj. Ekde la komenco Monda Solidareco kontraŭ la Malsato estis konceptita por ekzisti kiel federacio, kiu entenas la regionajn delegitojn kaj lokajn asociojn. La regionaj Delegitoj partoprenas en la Federacia Administra Konsilantaro. Siaflanke la lokaj asocioj havas kiel esencan celon prezenti legitimecon al la bankoj, la Poŝto, asekuroj kaj publikaj servoj en difinita lando. Tiuj asocioj estas ankaŭ spaco por debato kaj iniciatemo. Kompreneble ni deziras, ke tiuj asocioj multiĝu tra la mondo. Nun du ekzistas :

La Federacia Reglamento de MSM estas havebla laŭ simpla peto je la adreso de la bulteno.


enhavo

Ĝenerala Asembleo de MSM-Globidar-Francio

Kunvokite de John De La Cruz, prezidanto de MSM-Globidar-Francio, la Ĝenerala Asembleo de MSM-Globidar-Francio okazis en la " Maison pour tous " (Ĉies Domo) en Joué les Tours. 15 membroj ĉeestis, al kiuj oni aldonu la 58 rajtigilojn ricevitajn de membroj, kiuj ne povis alveturi.

La prezidanto unue rememorigis la strukturan skemon de MSM (Vd la ĉi-apudan kvadraton), kaj li memorigis la laste malaperintajn membrojn, inter ili Maurice Tourmetz, Emmanuel Petrakis kaj Andrée Gaymard-Rollet. Poste li prezentis la agadan raporton por la jaroj 2005 kaj 2006 emfazante ĉefe la agadon de la partneraj asocioj : GlobiCentre, Planète-couleurs (planedo-koloroj) kaj la Asocio de la Mondcivitanoj en " Poitou-Charentes ".

Poste la kasisto prezentis la financajn bilancojn de la koncernataj jaroj.

Inter la debatoj, kiuj markis tiun ĝeneralan asembleon, unu voĉo aŭdiĝis por kritiki freŝdatan decidon de la Federacia Administra Konsilantaro retiri nin el CEIP. Vd pri tio la artikolon (paĝo 3) pri kiu ni deziras ricevi la reagojn de la legantoj.

Nova Administra Konsilantaro de MSM-Globidar-Francio :

John De La Cruz (prezidanto), Patrick Philippe (sekretario), Daniel Durand (kasisto), Alain Bal (konsilanto).

Daniel Durand


enhavo

Eĥoj el la FAK

La Federacia Administra Konsilantaro de MSM kunsidis en Joué-lès-Tours la 1an kaj 2an de septembro en " Ĉies Domo ", kiu estas ankaŭ la sidejo de nia partnera asocio " GlobiCentre ". Distingita observantino de tiu 106a kunsido : Maria del Rosario Fuentes, kromnomita " Charito ". Perudevena Charito laŭlonge de la jaroj spertiĝis pri spirulino. Ŝi en 1995 venis sur la bienon de la Centro de Komunuma Disvolviĝo en Kiringyé, Sud-Kivuto (Kongio) por plifirmigi la farsciojn de Morisho Yuma kaj Masumbuko Kharibadu, algokultivistoj ĵus klerigitaj en la spirulinejo de La Huayca en Ĉilio. Tre verŝajne ni denove informos pri tiu malnova projekto. Laŭlonge de tiuj lastaj jaroj, Charito kondukis eksperimentojn pri hejma kultivado de la spirulino. Tio estas enkondukita en la ĉi-posta paĝo 4.

Eŭropaj balotelektoj de MSM. Dum tiu kunsido la Federacia Administra Konsilantaro konstatis, ke nemultaj emas kandidatiĝi al la eŭropaj balotelektoj de MSM. Daŭre estas nur unu kandidato, dum almenaŭ tri sin prezentu. Tamen necesas, ke demokratio ekzistu sine de nia organizaĵo !

ADID, ĉu partnera asocio de MSM ?

La Konsilantaro unuvoĉe decidis subskribi partnerecan konvencion kun la Senegala NŜO ADID (Asocio por la Disvolviĝo Integrita kaj Daŭra). Ni jam konas ADID dank' al pluraj artikoloj kaj pluraj projektoj rilataj al la aktiveco de tiu asocio. Vidu en tiu ĉi numero la 6an paĝon.

Esplorado de la dosieroj pri projektoj.

Aliaj dosieroj estis esplorataj de la Administra Konsilantaro aŭ por informiĝi pri la evoluo aŭ por ĝin akompani, aŭ por ekesplori : sume 24 dosieroj de Tanzanio ĝis Senegalio.

Krom tiuj ĉefaj punktoj, la Konsilantaro interesiĝis pri diversaj teknikoj de animado en la lernejoj aŭ ĉe aliaj asocioj. Post kelkaj lotumadoj, oni ekparolis pri konkurso de elokventeco pri malsato en la mondo. Kaj nia Globidarano Claude Tellier deklaris sin preta viziti entreprenojn por ke ili faru donacojn al MSM, esperante tiamaniere plirapidigi la financadon de la atendantaj projektoj.

La tuto resumiĝas kiel eble plej fidele en la bulteno Monda Solidareco : kritiko de la antaŭa numero ; enhavo de la venonta numero.

La kompletaj protokoloj de la kunsidoj de Federacia Administra Konsilantaro estas haveblaj laŭ simpla peto de la membroj de Monda Solidareco kontraŭ la Malsato (nur franclingve).

Daniel Durand


enhavo

Eta retiriĝo kaj debato pri CEIP

En majo 2007 la Federacia Administra Konsilantaro de MSM decidis paŭzon koncerne nian partoprenon en CEIP (Centro de Esplorado kaj Informado pri la Progreso) , : oni ne ĉesigas la rilatojn, sed oni iom retiriĝas dum kelka tempo. La ĉefa kialo de tiu retiriĝo rezultas el la fakto, ke plu neniu en la Administra Konsilantaro havas realan tempon por sekvi kaj utiligi la laborojn de CEIP, dum tiu aliĝo al CEIP multe kostas.

Rememorigo de la faktoj. En januaro 2001, ne longe post nia unua federacia asembleo, ni deziris " ekrilati kun aliaj disvolviĝaj NŜO por interŝanĝi pri niaj praktikoj, por trovi eventualajn porokazajn partnerojn, kaj por nin konatigi " (vd en Monda Solidareco n-ro 68 kaj 71). La 13an de marto 2001 nia CEIP-aniĝo efektiviĝis kaj de tiam pluraj volontuloj reprezentis la Administran Konsilantaron de MSM sine de CEIP el kiu ni spertis kelkajn interesajn eksperimentojn : kampanjo por la nuligo de la ŝuldaro, preparo de la Eŭropa sociala forumo, agadoj fronte al MOK , animado de la Semajno de Internacia Solidareco, ktp..

Tamen ekzistas kelkaj ĝenoj

La rilatoj kun la aliaj NŜO-membroj de CEIP atingis neniun novan partnerecon ; ĉiu NŜO ne estas multe pli ol nomo en listo de NŜO, kiu subtenas konsciigajn kampanjojn desupre difinitajn ; la interŝanĝo pri niaj praktikoj restis limigita je respondado al demandaroj ne adaptitaj al nia stato de asocio " sen dungitoj ", " mutualista " kaj " transnacia " ; relative rapide lacigas la fakto, ke oni ripetu, ke ni ne havas konfliktajn situaciojn inter dungitoj kaj volontuloj, ĉar ĉiuj ni estas volontuloj, ke la profitantoj de la financado ne fariĝas asistatoj, ĉar ili mem kontribuas en la solidareco, aŭ ke la decidopovo ne restas tenata en la manoj de kelkaj teknokratoj, ĉar nia Administra Konsilantaro konsistas po duono el regionaj delegitoj. Krom tiuj enketoj, niaj praktikoj ne etendiĝis ĉe la aliaj NŜO-membroj de CEIP, kaj reciproke la praktikoj de tiuj aliaj NŜO neniam influis nian funkciadon. Ĉio eksimilas al surdula dialogo.

Dum ses jaroj, ni pagis pli ol 2.400 Eŭroj. Malfacilas diri ĉu jes ĉu ne oni konas nin pli bone hodiaŭ pro tiu partopreno, sed certas ke la profito pro investo ne estas tiom alta kiom ni povis esperi.

Sed plias. CEIP devenas de la triamondista moveco de la 70aj kaj 80aj jaroj. La falo de la Berlina muro ŝanĝis tiun triamondismon en alimondismon, kie la analizoj estas interesaj, sed la perspektivoj mankantaj. Monda Solidareco kontraŭ la Malsato estis kreita de teamo da mondcivitanoj por starigi eksperimenton direktitan al la kreado de mondaj supernaciaj institucioj demokrate kontrolataj. Tio estas nia elekto, nia " tutmondista "perspektivo. En 1985 kiam unuafoje ni kandidatiĝis por partopreni en CEIP ni estis malakceptitaj ĉar tiu mesaĝo ne taŭgis al la tiamaj regantaj instancoj. En 2001 tiu sama mesaĝo estis aplaŭdita de la nunaj CEIP-aj instancoj, ja la tempoj evoluas ! Nu, ses jarojn post nia akceptiĝo CEIP restas nur franca asociaro apenaŭ malfermita al Eŭropo kaj sen reala malfermo al la demokrata tutmondismo. Tiu diferenco pri naturo kaj kulturo inter CEIP kaj MSM estis aparte okulfrapa je la unua paĝo de Monda Solidareco n-ro 86 : sub la titolo de nia bulteno " Monda " Solidareco, paradokse la frontartikolo informis pri " Semajno por internacia solidareco ". MSM malpermesas al si praktiki inter-nacian solidarecon ; de longe nia organizaĵo fakte distanciĝis el la nocio de " nacio " aŭ de " naci-ŝtato " por plene atenti pri homeco, pri homaro, pri la rilatoj inter la homoj ekster ĉiuj naciaj kadroj. For de ni tiu internaciismo, kiu laŭ niaj okuloj estas simbolo de divido kaj fonto de konfliktoj !

Do almenaŭ por kelka tempo ni retiriĝas el CEIP. Tamen ĉu oni povas pro tio timi, ke MSM izoliĝos ? Ne. Kaj tio starigus tre malbonan akuzon kontraŭ la membroj de MSM kaj de ties Administra Konsilantaro. Eblas aliaj malfermoj. Ekzemple, en 2004 MSM aliĝis al ASKOP , kolektivo ja malpli strukturita, malpli profesia ol CEIP, sed kiu pli bone kongruas kun niaj rimedoj, kun nia praktiko kaj kun niaj atendoj. Ni povos reparoli pri tio en la estontaj numeroj. La diskuto restas malfermita.

Daniel Durand


enhavo

SPIRULINO

Jen temo, kiu mankis en Monda Solidareco ekde januaro 2003 (vd. MS n-ro 76), kiam Bernard Muet lastfoje renkontis D-ron Ripley Fox. D-ro Fox en sia laboratorio " La Roquette " estis laboranta super diversaj spirulinaj specioj por ellabori teknikojn de produktado de nutra spirulino por lukti kontraŭ la malsato. MSM kunfinancis la laboratorion kaj investis sin en produktejon en La Huayca (Ĉilio), poste kondukis kun granda sukceso eksperimenton de infana renutrado en 22 flegejoj de Sud-Kivuto (Kongio). Du " Zairiaj " algologoj tiam kleriĝis en Ĉilio. Poste MSM financis spirulinejon en Kiringyé (Sud-Kivuto) en kiun Charito venis en 1995 por solvi kelkajn teknikajn problemojn. Tiu eksperimento troviĝis en tre malfacila situacio pro la ekapero de la milito en 1996. Sed la spirulinkultivado daŭras en la regiono.

Paralele Charito kondukis eksperimentojn por ellabori facilajn produktoteknikojn por la familioj : po 1 m² da baseno por ĉiu hejmano, iom da mineralaj saloj kaj bone farata laboro, kaj jen la provizado pri proteinoj neniam plu estas problemo en tiu familio.

Charito ĵus publikigis praktikan libron, kiu estos havebla en pluraj lingvoj. Ni reparolos pri tio en estonta bulteno.

Asocio " Bluaj Ideoj por ĉiuj "
FUENTES MARIA-CHARITO
Mas Couzy - route de Nizas
34120 LEZIGNAN LA CEBE, Francio


enhavo

Kiam lernejanoj interesiĝas pri solidareco.

La 10an de majo, John De La Cruz venis en la bazan lernejon de Gemeaŭ, pro peto de la instruistinoj en la kadro de la instruado de civitana edukado, por ekspliki kio estas solidareco.

Li klarigis al la infanoj, ke la fama frazo atribuita al la tri musketeroj : " ĉiuj por unu kaj unu por ĉiuj " bone spegulas la ideon de solidareco.

Tra ludaj kaj praktikaj ekzemploj, kiel miksaĵoj de farboj, la infanoj povis kompreni tiun formon de interhelpo kaj de interŝanĝo. Tiel per nur tri koloroj (flava, blua kaj ruĝa), desegno de bela farmbieno kun bovino paŝtiĝanta en bele verda herbejo povis esti kolorigita. Fakte la infanoj komprenis, ke sufiĉas, ke ĉiu koloro " kunlaboras " kun alia por ke iuj malfacilaĵoj solviĝu ...

Dua rendevuo estis aranĝita kun tiuj klasoj la 5an de julio, por tiam ekspliki al ili kiamaniere MSM okupiĝas pri solidareco je transnacia nivelo.

Sed kia surprizo kiam John konstatis, ke tiuj junaj civitanoj kun siaj instruistinoj ekpraktikis solidarecon fabrikinte kukojn, kiuj poste estis disvenditaj profite al MSM !

Dum tiu dua vizito, lumbildaro pri la projektoj de MSM estis prezentita, sekvita de demanda-responda tempo. Poste ĉiu el la tri klasoj donis la kolektitan monsumon de sia solidareca agado al MSM. Do kun granda plezuro MSM ricevis sumon de 169,50 eŭroj por solidare helpi la bezonantojn. John De La Cruz dankis pro la frukto de iliaj klopodoj la tri instruistinojn kaj sesdek lernejanojn, ne forgesante kompreneble la gepatrojn, kiuj afable kontribuis en la sukceso de la operacio.

Per sia laboro ili kontribuis en la financado de kuranta projekto, tiu de la grupo Flife en Tsevie en Afriko. Temas pri ŝafbreda projekto en Amekoudemé, en la kantono de Bolou (prefektujo de Zio, Togolando).

Kosto de la projekto : 5.129.300 CFA F (7.819 €)

El kio : aĉeto de la kampo (833.750 CFA F) ; la ŝafejo (1.100.050 CFA F) ; bredmaterialoj (54.500 CFA F) ; kosto de trijara funkciado : (2.544.500 CFA F)

La grupo Flife mem kontribuos per 2.632.250 CFA F.

Monda Solidareco kontraŭ la Malsato kaj la asocio GlobiCentre per 2.497.050 CFA F, t.e. 3.806,73 € kiuj estos dividitaj jene :

La financado entenas : 1.254.525 CFA F kiel seninterezan prunton kaj saman monsumon kiel subvencion.

Ni povas laŭte lanĉi grandan " wabaa " ! al la lernejanoj de Gemeaŭ.

Tiamaniere ili scios, ke iliaj penoj kontribuis fariĝi solidaraj kun inoj, viroj kaj infanoj ie en la mondo, kiel en tiu okazo en Amekoudemé en Togolando.

John De La Cruz.


enhavo

TRA LA PROJEKTOJ

En Senegalio

La GIE (Grupo je Intereso Ekonomia) Teddungal Sippoobe estas organizaĵo konsistanta precipe el inoj el diversaj devenoj, kiuj loĝas en sama loko, la kvartalo " Angle Islam " en Dahra. Ĝenerale ĉiuj estas el la Pula etno veninte de aliaj partoj de la Pula areo sed kunhavante multajn komunajn valorojn. S-ino Seynabou Mbaye Kâ estas la elektita prezidantino.

Ili renkontas tre gravajn vivtenajn problemojn. Danke al parencoj en la vilaĝo kelkaj povas venigi laktodonajn bovinojn, por praktiki la laktokomercon, aliaj praktikas podetalan komercon, tinkturadon, ktp..

Por alfronti la problemojn, ili grupigas sin en organizaĵojn kiel la GIE Teddungal Sippoobe.

Multaj tieaj inoj, kiuj estas inter 14j kaj 45j profitis el klerigaj programoj pri funkcia alfabetigo en la areo fare de la asocio ADID . De 3 jaroj ADID rilatigis la grupon kun la organizaĵo Monda Solidareco kontraŭ la Malsato por apogi la diversajn aktivecojn.

Aktiveco pri kredito-ŝparado :

La aktiveco pri kredito-ŝparado ebligu la profitantinojn ekhavi eblecon de fleksa financosistemo por disvolvi kaj daŭrigi la mondonajn aktivecojn kaj helpi al bona utiligo de mono far kaj por la membrinoj.

La profitantoj estas la ĝisdate kotizintaj membrinoj de la grupo.

Estas financeblaj per kredito ĉiuj ekonomie mondonaj aktivecoj : eta komerco, apudhejma bestgrasigo, laktoproduktado, ... La monsumo de ĉiu prunto estas fiksita je 50.000 F CFA.

Ĉiu prunto daŭras dum ses monatoj. La tri unuaj monatoj estas pasigataj nur en laboro. La repagoj komenciĝas je la kvara monato kaj finiĝas je la sesa monato. Tamen la ŝuldantinoj rajtas ekrepagi antaŭ la fiksita tempo. Ili ankaŭ povas esti monpunitaj okaze de malfruiĝintaj repagoj. Estas planita interezo de 10 % dividitaj jene :

La garantio kuŝas ĉefe sur la principoj de solidareco inter la prunteprenantinoj. Ĝenerale tiuj ĉi estas submetitaj al morala kaj socia premdevigo sufiĉe konsiderinda por la repagoj de la pruntoj publike prenitaj. La decido de pruntedono estas prenita de la plej larĝa instanco de la grupo. Poste kontrakto estas subskribita de la prunteprenantino, kun la grupestrino kaj la kasistino.

Tiu parto pri kredito devas esti akompanata de kleriga programo por la grupanoj profitantaj de la kredito.

Tio konkretiĝas per :

Tia estas la projekto prezentita de tiu ina grupo, kiu estos financita antaŭ la fino de la jaro 2007 de MSM. Tiu artikolo estas parta repreno de la dosiero verkita de Thiayédia Ndiaye, ĝenerala sekretario de la NŜO ADID.

En Kongio

ASEF/ADEF estas asocio ligita al EKOFAM situanta en Selembao, unu el la 24 komunumoj de Kinŝaso, Kongio. Ĝi estas la Asocio por la Socia-ekonomia Evoluigo de la Familioj (ASEF). Ĝiaj membroj laboras por la transformado de nutroproduktoj : maizaj grajnoj kaj maniokaj radikoj estas pulverigitaj, fruktoj kiel mangoj kaj papajoj estas transformitaj en sukojn kaj konfitaĵojn.

La ASEF-aninoj pretigis legomkultivan projekton, kiu enhavas la aĉeton de motorpumpilo, de rasp-muelilo kaj de mankulturiloj, ĉaretoj, botoj, ktp..

Tiuj aninoj jam kultivas legomojn kiel multaj aliaj inoj laŭlonge de la rivero Kalamu en la komunumo Selembao. Tiuj legomistinoj provizas la Kinŝasajn loĝantojn per ĉiuspecaj legomoj.

La projekto kun kosto de 3600 eŭroj estas aprobita kiel financota pro voĉdono de la Administra Konsilantaro de MSM la 1an de septembro 2007. La financado efektiviĝos verŝajne nur fine de 2008. La pruntepreno, je 50 %, estos repagata per kvin trimonataj pagoj post la unua ekspluatojaro.

Danièle Charier

enhavo

En Burkinio

La repagoj kiuj ebligas pli rapidan financadon de la novaj projektoj ...

S-ro Moussa Jossin Konate, prezidanto de la grupo Jankadi en Padema kaj de la financita grentenejo, anoncis per leterforma agada raporto je la 16a de aŭgusto 2007 antaŭpagon de 200.000 CFA F el la repago planita ĉi tiun jaron laŭ la kontrakto. La dua repaga parto estas atendota je la fino de la mankperiodo, dum kiu ĉijare la grenprezoj ne kreskis. S-ro Konate anoncis la finan repagon de la tuta prunto dum 2009.

GAPO, Grupo Agro-Paŝtista en Ouezzinville, prezidata de S-ro Siaka Sanou pagis la monsumon de 200.000 CFA F kiel repagon de la prunto. Li precizigas per letera agada raporto datita la 16an de aŭgusto 2007, ke la membroj de la grupo renkontas malfacilaĵojn por veturi sur la kolektivan kampon en la vilaĝo Domain, ĉar la kamioneto paneas, kio malfaciligas la translokiĝojn. Nur tri homoj nun laboras en la kampo. Ili prisemis 2,5 hektarojn per maizo kaj 0,5 hektaron per sezamo, kaj ankoraŭ esperas repagi grandan parton de la prunto ĉi tiun jaron. La prezidanto lanĉas alvokon por ke novaj loĝantaroj de Domain kuniĝu kun ili dum la venonta kampanjo.

Ambaŭ grentenejoj financitaj de MSM profite al la du inaj grupoj Yeregnini kaj Djiguitougou, kio signifas en Diula lingvo respektive : " savu sian vivon " kaj " reciproka interhelpo " repagis en junio 2007 po 150.000 CFA F. Ni atendas informojn pri la aktiveco de tiu ĉi jaro.

La ina grupo Gnoumalon en Vagaduguo, kiu produktas kaj komercigas freŝajn fruktosukojn, pro aparta loka situacio ĉe la kadranta NŜO AKAP rezignis pri parto de la kredito, 650.000 CFA F. Tiu monsumo estas dekalkulita el la prikontraktita pruntepreno, do kvazaŭ repagita.

Je la nomo de ĉiuj membroj de Monda Solidareco kontraŭ la Malsato, ni gratulas tiujn grupojn pro la peno donita por la respekto de la subskribita kontrakto, kiu interligas nin.

Kontraŭe ni restas sen novaĵoj pri la repago de la pruntedono donita al la grupo Guemnati por la apudhejma ŝafbredado en la Pula vilaĝo Gonse, regata kaj akompanata de la la NŜO PROKLEB. Per rekomendita letero, admono akcepti S-ron Dramane Traoré, regiona elektita Delegito de MSM en Okcidenta Afriko, ne ankoraŭ estas plenumita de S-ro Romuald Sawadogo de PROKLEB, kiu prezentis sin kiel " ne libera ". Ni firme pluigas tiun peton de renkonto por ricevi la necesajn klarigojn.

Christian Trianneau.

En Togolando

Esso-Kuĝovu estas la nomo de la ina Grupo por Agro-Nutra Transformado (G.A.N.T.), al kiu la partoprenantoj de la Ĝenerala Asembleo de Sokode en aŭgusto 2006 faris viziton (vd. MS n-ro 90).

Tiu grupo situanta en Kpangalam, en la komunumo Sokode, produktas, enpakigas kaj komercigas fruktosukojn, nutran oleon, lokajn produktojn kiel soja lakto kaj aroma rizo. La membrinoj de Esso-Kuĝovu produktas ankaŭ nutrajn farunojn por beboj kaj por malsanuloj, kaj provizas multajn hospitalojn, flegejojn kaj orfejojn de la regiono de Sokode kaj de Kara. Nun ili profitas duafoje de la monsumo rezervita kiel mikrokredito, sed ili ne povas kontentigi ĉiujn postulojn de siaj klientoj. Ilia projekto de aranĝo de laborejo kaj de butiko ĉe la Granda Bazaro de Sokode ricevis la numeron 07.02.TG kaj estos financita tuj kiam eblos.

Danièle Charier


enhavo

Alvoko

MSM plu serĉas volontajn helpantojn, spertajn por konstrui grafikajn dokumentojn de informado bone faritajn kaj agrable konsulteblajn : aliĝiloj, faldfolioj pri projektoj, okazaj dokumentoj, ĝenerala broŝuro kaj, kial ne ? rearanĝo de Monda Solidareco.

Ĉu ne estas studentoj pri grafikaj artoj en la ĉirkaŭaĵo de kelkaj Globidaranoj ?

La interesiĝantoj bonvolu ekrilati kun la redakcio.


enhavo

RICEVITAJ KOTIZOJ kaj DONACOJ (en Eŭroj)

julio 2007

971 Eùroj

aùgusto 2007

2 316 Eùroj

septembro 2007

1 831 Eùroj

 

  

Monda Solidareco kontraŭ la Malsato proponas al vi la organizadon de nova formo de transnacia solidareco, por respektaj interhomaj rilatoj, por medioindulgaj agadoj.

Vera esprimo de la mondcivitaneco, tiu solidareco partoprenas en la iompostioma starigado de plu justa mondo, kun rilatoj fonditaj sur mondnivele garantiata juro.

Globidar

Oficiala heroldo de Monda Solidareco


NOTOJ

AKAP : :Asocio por la Kampara Asimilita Progreso "ADRI" (Bobo-Diulaso, Burkinio)

ASEF : Asocio por la Socia-ekonomia Evoluigo de la Familioj "ADEF"(Kongio)

CFA F "franc de la communauté financière d'Afrique" (franko de la afrika financa komunumo):
1000 F CFA = 1,52 Eùro

ECIDAM : Esplor-Centro pri Iniciatoj por la Disvolviĝo Agrikultura kaj Metia "CERIDAA"(Benino)

EKOFAM : Ekonomio Familia (Kongio)

LA-MSM-Sokode Loka Asocio de Monda Solidareco kontraŭ la Malsato "AL-SMF-Sokode" (Togolando)

MSM : Monda Solidareco kontraŭ la Malsato

PROKLEB : Centro por Produktado kaj Klerigado pri Tropika Bredado

vidu la liston de niaj mallongigoj


Traduknotoj

La tradukinto atendas viajn demandojn kaj rimarkojn ! 


MONDA SOLIDARECO estas eldonita en Esperanto kaj franca lingvo papere kaj rete
rete, en Esperanto :
la tuto; en franca : laŭ temoj

Abono : 5,00 ¬

Redakcia komitato : Alain Bal, Alain Cavelier, Danièle Charier, Odile kaj Daniel Durand, Bernard Muet,

Elfrancigis : Daniel Durand

Lingvon kontrolis : Sabine Hauge

Eldonestro : Daniel Durand

 

MONDA SOLIDARECO
Les Nids
FR 49190 St-AUBIN-DE-LUIGNE (Francio)

La Mondcivitana kiosko- MSM 

ENHAVO :

  

enhavo


 FMS, 1 ruelle Haute, FR 21120 GEMEAUX