Informilo n-ro 96 (aprilo 2008) de Monda Solidareco kontraŭ la Malsato


Enhavo je la fino

en pdf.formato

antaŭaj numeroj

LA VIZAĜOJ DE LA SOLIDARECO

Monda Solidareco kontraŭ la Malsato (MSM) nun estas pli ol 25jara ; ĝi devus ĝui belan prosperon, esti belstatura kaj floranta... kaj tamen dum la sinsekvaj kunvenoj de la Administra Konsilantaro ni miras kaj ni mem riproĉas, ke ĝi ŝajnas ne plu progresi, eĉ pli malbone, ke la nombro da individuaj aliĝintoj malkreskas. " Burĝiĝo " diras iuj, " laciĝo pro aĝo " diras aliaj... Kiu evento povus revigligi la intereson por MSM ? Kiamaniere mobilizi kaj motivigi la aliĝintojn ?

Tiel ĝermis apud Poitiers la ideo de vojaĝo en Afrikon, ne donacita ĉar ni ne havas tiujn rimedojn, sed proponita al la aliĝintoj de la Puatua-Ĉarenta regiono. La ideo strukturiĝis kaj du administrantoj, Christian kaj Danièle kun tri globidaranoj, Edwige, Claudine kaj Bernard, proprakoste ekiris je la renkonto de siaj afrikaj samasocianoj.

Tiam la solidareco prenis vizaĝon, aspekton, rideton, ĝi prenis multajn vizaĝojn, ridojn, personajn nomojn, rigardojn, prematajn manojn ...

La vojaĝantoj, kiuj sekvis neniun turisman itineron, vizitis dekon da grupoj kun projektoj jam financitaj aŭ tuj financotaj, kaj renkontis novajn, entute pli ol cent burkinaj aliĝintoj, kiuj ankaŭ povis meti vizaĝon sur nomojn foje preterlegitajn en la bulteno. Iuj ekkonsciis pri la malfacila surloka realeco, ili taksis la signifon de ilia sindevontigo al MSM, la aliaj ŝatis tiun rekonon, kiu estas la renkonto. Iri al aliulo, akcepti, doni, ricevi.

Tiu vojaĝo estis ponto inter la Administra Konsilantaro, foje laŭsente fora, kaj la Burkinaj aliĝintoj. Ĝi okazigis interŝanĝojn pri la funkciaj reguloj de MSM, pri la rilatoj inter la Administra Konsilantaro kaj la grupestroj, pri la atendoj de la administrantoj kaj pri tiuj de la profitontoj ; ĝi okazigis interparoladon pri kio fluas kaj pri kio ne kongruas kun la vivo de la homoj en tiu regiono. Ĝi okazigis rememorigon, ke MSM ne estas monprovizanto, sed proponas " mutualistan " solidaran redisdonon de la komuna monhavo, kaj ke bedaŭrinde ĝi ne estas riĉa.

Tiu vojaĝo estis fruktodona : ekde sia reveno en Puatuon la partoprenintoj sin implikis en la progreson de MSM ; la simplaj aliĝintoj fariĝas aktivaj : klarigo pri la celoj de MSM kun la prezento de la memorfotoj al kolegoj, amikoj, najbaroj, rikolto de aliĝoj, kreado de artaj kartoj vendotaj profite al MSM, decido sin impliki en la MSM-vivon ...

Ĉu la eksperimento denoviĝos en alia lando ? Kial ne ! Rikolti monon nun unuavicas, instigi aliĝojn al Monda Solidareco kontraŭ la Malsato kapabligos la teron nutri ĉiujn loĝantojn.

Danièle Charier


Bilda vojagxo en Burkinio nur en la pdf-formato


Tiu ĉi bulteno estas precipe dediĉita al la raporto pri vizito en Burkinio. Tamen jen kelkaj

mallongaĵoj :

S-ro David Ngoy Tshite, kunordiganto de EKOFAM-Kongio en Kinŝaso transdonis agadan raporton, kiu estos publikigita en la estonta bulteno.

S-ro Serge Ludovic Bonos Mapili, prezidanto de la Agropaŝtista grupo en Bamboutou proponis sin fariĝi la korespondanto de Monda Solidareco kontraŭ la Malsato en Centrafriko, tiu mezafrika lando, kie pluraj kontaktoj kun kamparanaj organizaĵoj estas kurantaj. Daŭrigote...

Kontaktoj ankaŭ en Haitio, kie tri organizaĵoj ĵus aliĝis al Monda Solidareco kontraŭ la Malsato. Temas pri Organizaĵo de la Junaj Universitatanoj en Carrefour por la Antaŭenpuŝo de Haitio (OJUCAH), pri Organizaĵo de la Viglaj Inoj en Bauséjour (OVIB/OFVB) kaj pri la Unuiĝo de la Kadruloj por la Disvolviĝo (UKAD). Bonvenon en la medion de solidareco.


La vojoj de la solidareco pasas

tra Burkinio

En la vilaĝo Kounda, virinoj regas sian komercon de nutrovaroj

Dimanĉe, la 10an de februaro 2008, akompanate de la juna Burkina instruisto Nikiéma Dieudonné, la reprezentantoj de Monda Solidareco kontraŭ la Malsato renkontis la inan grupon Delwende N Paam Panga en la vilaĝo Kounda je 15 km sude de Vagaduguo. Tiu ina grupo estis informita pri MSM dum antropologia staĝo farita de F-ino Fleur Sarano Enriquez en tiu vilaĝo antaŭ pluraj jaroj. De 2001 tiuj inoj kotizis al MSM ĉiun jaron por ke ilia projekto de grentenejo estu priatentata. Tio malgraŭ problemoj, ĉar unufoje iliaj kotizoj estis devojigitaj de malbonintenca falsa peranto. Sed ili daŭre plu informis MSM pri siaj malfacilaĵoj, neniam rezignante, kaj utiligante la servojn de homoj, kiuj povus atingi la administrantojn en Francio.

En la ĉeesto de ĉiuj inoj de la grupo, de iliaj infanoj kaj de pluraj spektemuloj allogitaj de tiu grava kaj silenta ariĝo, la solidareca kontrakto estis legita laŭ sia fina formo el la reciprokaj sindevontigoj atendataj por sukcesigi la projekton. La skribita teksto en la prezentita formo rivevis konsenton de ĉiuj flankoj, kaj en solena kvieteco respektata de ĉiuj la prezidantino kaj la sekretariino kaj la kasistino subskribis la kontrakton. Tiam estis granda emocio, ĉar temis pri la atingo de longdata projekto kaj pri promeso de pli bonaj tagoj por ĉiuj ĉi inoj.

Jam la ina grupo posedas masonitan konstruaĵon por stoki la nutrojn kaj jam eksperimentis tiun aktivecon dank'al la financado de alia NŜO antaŭ pli ol dek jaroj sed ĝi estis trompita de malfidinda peranto de tiu sama NŜO.

Tiu projekto nun nomita " Tenejo por nutraj varoj " estos financita de MSM post la rikoltoj de 2008, t.e. la periodo kiam la varoj estas malpli kostaj kaj povos havigi profitojn al la virinoj, kiuj podetale vendos tiujn nutrovarojn. Jam ekpago estis farita la 10an de februaro 2008 al la grupo post la subskribo de la kontrakto, dank'al la heredo de S-ino Brigitte Galluchon, forpasinta en Francio post longa malsano en 2007 kaj kiu deziris, ke tiu hereda monsumo estu atribuita al virina grupo en Burkinio.

Ni deziras sukceson al tiuj virinoj, por ke fortiĝintaj per tiuj provoj kaj apogataj de la filo de la prezidantino Nikiema Dieudonné, instruisto en Dori kaj de la helpo de lia edzino, ili plibonigu siajn vivfontojn kaj fariĝu pli aŭtonomaj en tia lando kie, laŭ la administranto, oni tro malofte permesas la junulinojn plu studadi post la 12jariĝo.

Christian Trianneau

Plu en Kounda, la sama evento rakontita de Claudine

Ĝi estas nia unua vizito en savano, unua kontakto kun vilaĝanoj post 45 minutoj sur asfalto kaj sur polva kaj ĥaosa vojo : la sezono estas seka kaj la vetero freŝa (30 °). Ni trairas savanan pejzaĝon kovritan de graminacoj kun grandaj arboj en disaj lokoj (baobaboj, biglobosoj , kariteoj . ..)

Silenteco kaj soleneco ŝvebas sur la ĉeestantaro kiam la prezidantino, la sekretariino kaj la kasistino de la virina grupo subskribas la kontrakton por la financado de sia projekto : tenejo por nutraj varoj.

Ĝi estas la unua kontrakto subskribita " senpere " inter MSM kaj grupo, tio montras la gravecon de la momento. Neniu eraras, nekutima kaj grava io okazas sub la palavrarbo.

Kaj se en la komenco de la renkontiĝo staris nur la membrinoj de la grupo, iliaj familianoj kaj ni la kvin francoj akompanataj de Symphorien, Dieudonné kaj Bertrand, iom post iom la grupo plidensiĝas kaj larĝiĝas. Multaj infanoj kaj adoltoj piede aŭ bicikle venas kaj aŭskultas. Dank'al Dieudonné, juna instruisto kaj filo de la prezidantino de la grupo, la kontakto estas facila. Li entuziasme tradukas la morean lingvon parolatan en la vilaĝo en francan, kaj inverse.

La eksterordinara evento estas emociplena por ni ĉiuj. Ni premas multajn manojn, interŝanĝas dankojn kaj salutojn por nia foriro. Denove la tervojo, la polvo, sed ŝajnas ke la pejzaĝo estas pli luma, tio ĉar la korvarmeco de la akcepto kaj la memoro de la pasintaj momentoj daŭras kaj la emocio plu ĵusas.

Claudine Tournier


Tra Togolando

Projekto ŝafida bredado de la grupo " FLIFE " en Lomeo

La unua financoparto je 1 028 000 F CFA estis ricevita de la grupo la 24an de julio 2007. Ĝi celis la konstruadon de la ŝafejo kaj la rearanĝon de cisterno kaj de stokejo. La dua financoparto je 1 469 050 CFA F estis ricevita la 12an de decembro 2007 por la aĉeto de geŝafoj por komenci la bredadon.

La elektita situo por enteni la projekton estis translokita internen de loĝeja kvartalo sur parcelon jam provizitan per stokejo kaj cisterno. La 10 metrojn longa kaj 6 metrojn larĝa ŝafejo enhavas aĵuritan fasadon kaj grandan pordon, kiu estas bone fermita dum nokto kontraŭ la ŝtelistoj. Por ebligi la trasorbiĝon de la urinoj la grundo ne estas betonita.

Fine de esplorado pri la ŝafa raso la elekto estis farita pri la raso Savalu. Ili estas altstaturaj ŝafoj tre ŝatataj de la islamanoj dum la festo " Tabaski " (Eid ul-Adha) kaj kies vendoprezo povas atingi 150.000 CFA F. Tiu grupo aĉetis dek ŝafinojn kaj unu virŝafon. Ĝi dungis junulon kiel ŝafiston por la prizorgado de la ŝafejo kaj por provizi la bestojn per herboj. Li atentas, ke la bestoj ne eliru el la ĉirkaŭbaritejo. Tuj post ilia alveno bestkuracisto zorgeme ekzamenis la sanstaton de la bestoj. Li sugestis la lokigon de lekŝtono por alporti kompletigon el mineralaj saloj al la bestoj. Ĝenerale kiel ĉiuj remaĉuloj, ili estas nutrataj per freŝaj herboj, kiujn la ŝafisto estas taskita regule provizi. Disponeblas ankaŭ stoko da sekiĝintaj maniokaj defalaĵoj kiel plia nutraĵo.

La prezidanto de la grupo, S-ro Gomado, dankas MSM pro la financa apogo kaj 3A pro ĝia teknika apogo. Je la nomo de la Administra Konsilantaro de MSM mi ĝojas pri la seriozeco montrita de la grupo por instali la projekton. Mi dankas la prezidanton S-ro Gomado, kiu regule informis nin pri la evoluo de la instalado de la projekto kaj krome alsendis fotojn. Malpacience ni atendas la unuajn naskiĝojn de ŝafidetoj. Malgraŭ la distanco inter ni, ni preskaŭ senpere travivas la vivon de tiu projekto.

Joël André-Landais


... kaj tra Turlando (Francio)

Ĝenerala Asembleo de GLOBICENTRE

Globicentre, asocio de la regiono de Turo (loka filio de MSM) okazigis sian ĝeneralan asembleon la 28an de februaro 2008 kun la partopreno de 15 membroj. Ni raportis pri nia agado en 2007 :

partopreno en la kampanjo " Planeda Urĝa Stato "

alparolado en januaro al la kandidatoj al deputiteco 2007 pri la franca politiko de helpo al evoluigo

ekspozicio de la verkoj de ses malliberuloj de la Tura arestejo (ses pentraĵoj estis verkitaj pri la lukto kontraŭ la malsato en la mondo per solidareco)

en la kadro " RADIS-37 " (reto por agrikulturo daŭra kaj iniciatoj solidaraj) Globicentre kunorganizis publikan spekton kun la filmo " sur la kotonvojo ", kunorganizis la marŝon de subteno al Janadesh kaj partoprenis en la festo de la " Kamparana konfederacio ".

En novembro 2007 Globicentre aktive partoprenis en la deka " semajno de la internacia solidareco " en Turlando enkadre de la kolektivo CIDMAHT.

La tradicia lotludo okazis la 2an de decembro kaj gajnigis 693 eŭrojn. Ni rememorigas ke la antaŭa lotludo ebligis al ni kunfinanci kun MSM la projekton FLIFE.

Ni akiris " Globidar-platojn " kaj stablojn dum la jaro.

La financa situacio de Globicentre estas sana ĉar je la 31a de decembro 2007 ni havis ĉe banko kreditan saldon de 2 390 Eŭroj.

Joël André-Landais


Eĥoj el Administra Konsilantaro

Plenaj per la memoro de la renkontitaj homoj dum la ok tagoj pasigitaj en Burkinio Christian kaj Danièle nepre komunikis siajn fotojn, siajn emociojn, mirojn kaj demandojn dum la Administra Konsilantaro, la 108a kunveno okazinta en Parizo la 1an kaj 2an de marto. Tiu vojaĝo sur la vojoj de la solidareco, farita kun Globidaraj amikoj estis unua eksperimento, kiel anoncite en la pasinta bulteno. El tiu unua fojo oni necese ricevas kelkajn instruojn. Ja ! ĉar eble la eksperimento denoviĝos.

Demandoj

La administrantoj faris al si multajn demandojn pri la funkciado de nia asocio. Ho ! nenio kontraŭ la bazoj, kiuj ebligis teksi mirindajn rilatojn kun multaj homoj en pluraj dekoj da landoj. Ne. Tamen oni ne timu sin demandi pri la rolo kaj efikeco de la strukturoj kaj de la interkonsentoj. Tiel estas pri la " Pluzorgaj Komitatoj " kiuj penas, pri la NŜO el kiuj la administrantoj multe esperas, sed kiuj ŝanĝiĝas kaj sendube ŝatus pli densajn rilatojn, pri la solidarecaj kontraktoj preskaŭ senŝanĝaj laŭ prezento, sed kies plenumo sin batas kontraŭ la realecoj de la ĉiutaga vivo kaj de la medio.

La projektoj

Neniu nova projekto estas deklarita " elektebla ".

Estas deklaritaj " financeblaj " :

www.globidar.org

John devontigis sin rearanĝi la ttt-ejon de Monda Solidareco kontraŭ la Malsato. La novaj paĝoj kaj la novaj funkcioj estos je via dispono antaŭ la fino de la jaro.

Por la antaŭenpuŝo de MSM en Eŭropo iniciatoj multobliĝas : prelegoj en Belgio (Kortrijko) kaj en Francio en Lille kaj St-Georges les Baillargeaŭ, standoj en Turlando kaj en Burgonjo, artikoloj en gazetoj ... sed la efikeco plu malaltas.

Kaj fine, tiu kunveno en Parizo estis okazo akcepti S-inon Marie-Françoise Lamperti, prezidantino de " Agadi por la Homaj Rajtoj ". Tiu asocio, membro de ASKOP, estas en rilatoj kuna la senpaga gazeto " La Grande Epoque " (1.700.000 ekzempleroj). Prezentado de MSM povos esti enpresita.

La estontaj kunvenoj de la Administra Konsilantaro okazos en Gemeaŭ la 24an kaj 25an de majo, poste la 13an kaj 14an de septembro en Nouaillé-Maupertuis.

Daniel Durand


La financoj de 2007 per kelkaj ciferoj :

Enspezoj :

Elspezoj :


enhavo

Alvoko

MSM plu serĉas volontajn helpantojn, spertajn por konstrui grafikajn dokumentojn de informado bone faritajn kaj agrable konsulteblajn : aliĝiloj, faldfolioj pri projektoj, okazaj dokumentoj, ĝenerala broŝuro kaj, kial ne ? rearanĝo de Monda Solidareco.

Ĉu ne estas studentoj pri grafikaj artoj en la ĉirkaŭaĵo de kelkaj Globidaranoj ?

La interesiĝantoj bonvolu ekrilati kun la redakcio.


enhavo

RICEVITAJ KOTIZOJ kaj DONACOJ (en Eŭroj)

januaro 2008

2 083 Eùroj

februaro 2008

975 Eùroj

marto 2008

2 129 Eùroj

 

  

Monda Solidareco kontraŭ la Malsato proponas al vi la organizadon de nova formo de transnacia solidareco, por respektaj interhomaj rilatoj, por medioindulgaj agadoj.

Vera esprimo de la mondcivitaneco, tiu solidareco partoprenas en la iompostioma starigado de pli justa mondo, kun rilatoj fonditaj sur mondnivele garantiata juro.

Globidar

Oficiala heroldo de Monda Solidareco


NOTOJ

AKAP : :Asocio por la Kampara Asimilita Progreso "ADRI" (Bobo-Diulaso, Burkinio)

ASEF : Asocio por la Socia-ekonomia Evoluigo de la Familioj "ADEF"(Kongio)

CFA F "franc de la communauté financière d'Afrique" (franko de la afrika financa komunumo):
1000 F CFA = 1,52 Eùro

ECIDAM : Esplor-Centro pri Iniciatoj por la Disvolviĝo Agrikultura kaj Metia "CERIDAA"(Benino)

EKOFAM : Ekonomio Familia (Kongio)

LA-MSM-Sokode Loka Asocio de Monda Solidareco kontraŭ la Malsato "AL-SMF-Sokode" (Togolando)

MSM : Monda Solidareco kontraŭ la Malsato

PROKLEB : Centro por Produktado kaj Klerigado pri Tropika Bredado

vidu la liston de niaj mallongigoj


Traduknotoj

La tradukinto atendas viajn demandojn kaj rimarkojn ! 


MONDA SOLIDARECO estas eldonita en Esperanto kaj franca lingvo papere kaj rete
rete, en Esperanto :
la tuto; en franca : laŭ temoj

Abono : 5,00 ¬

Redakcia komitato : Alain Bal, Alain Cavelier, Danièle Charier, Odile kaj Daniel Durand, Bernard Muet,

Elfrancigis : Daniel Durand

Lingvon kontrolis : Sabine Hauge

Eldonestro : Daniel Durand

 

MONDA SOLIDARECO
Les Nids
FR 49190 St-AUBIN-DE-LUIGNE (Francio)

La Mondcivitana kiosko- MSM 

ENHAVO :

  

enhavo


 FMS, 1 ruelle Haute, FR 21120 GEMEAUX