Informilo n-ro 97 (julio 2008) de Monda Solidareco kontraŭ la Malsato


Enhavo je la fino

en pdf.formato

antaŭaj numeroj

Malsata ventro ne havas orelojn

La prezoj de maizo, sojfabo, tritiko kreskis je 30, 80, 130 % en kelkaj monatoj. Al la malsatanta infano oni donas ne pli ol duonbovlon. Kvarono el la malpli ol 5jaraj infanoj en Senegalio suferas misnutradon. La senhavaj homoj, kiuj loĝas en urboj, ne plu havas rimedojn por aĉeti sian nutraĵon en la bazaroj. Ĉio fariĝis tro kosta. Tro, troe ! Oni komencis manifestacii kontraŭ la altkosta vivo en Haitio, en Eburio, en Kamerunio, en Senegalio, en Burkinio, en Pakistano, en Filipinoj ... sed la manifestaciantoj renkontis subpremantan perforton : dekoj da ili mortis en Haitio, pli ol 40 en Kamerunio. Kio okazas ?

La nuna situacio estas kuniĝo el multnombraj faktoroj : mezbonaj rikoltoj en 2007 interalie pri rizo en Azio kaj pri plejparto el la kulturoj en Sahelo, kresko de la postulo, sed samtempe malkresko de la stokoj, kiuj estas en plej malalta nivelo depost la 70aj jaroj, prezaltiĝo de nafto, kiu havas konsekvencon sur la kostojn de produktado, de fiŝado kaj de transporto de la varoj, al kio aldoniĝas borsa spekulado unue pri la nafto, poste pri la agrikulturaj krudaj materialoj. Kaj kvazaŭ ĉio ne sufiĉus, pro la prezo de la nafto, la naftistoj mem aĉetas la agroproduktojn por transformi ilin en agrokarburaĵojn. En Matogroso (Brazilo) la indiĝenaj Gvaraniaj kamparanoj estas forpelataj de la grandposedantoj, kiuj grandskale kultivas por la rafinejoj. Tio estas la nova versio de krima programo « nutraĵo kontraŭ nafto ». Manĝi aŭ stiri ...

Sed la nuna situacio estas nur la konsekvenco de malbonaj agrikulturaj politikoj, kiuj datiĝas de la koloniaj jaroj : la plej bonaj grundoj estas dediĉitaj al la profitodonaj kulturoj : kotono, sukerkano, oleodonaj plantoj, kafujoj, kakaujoj ... dum la kamparanoj havas la eblecon kultivi por vivteni sin nur se ili antaŭe subskribis kontrakton kun la sem- aŭ la teks-firmaoj. La komerco de la grasumoj kaj semoj plu estas sklavigilo de la kamparanaro.

En la komenco de la 70aj jaroj vasta kampanjo okazis por devigi la ŝtatojn dediĉi 0.70 % el la LKP al evoluigo. La mondo ne multe evoluis pri tio. Tiam pli ol iam ajn ellaboriĝis la ideo pri « monda imposto de solidareco kontraŭ la malsato ». La ideo jam estis : imposti la komercon de la riĉaĵoj por helpi la kamparajn loĝantarojn de la ekonomie malfortaj regionoj realproprigi al si sian ekonomion. Tiu ideo povas esti subtenata nur per globa konsidero de la problemoj, ĉar ĝi necesigas mondajn instituciojn de kunordigado, de reguligo kaj de solidareco. Ne sufiĉas kreskigi la agrikulturan produktadon, kiel nun sugestas UN kaj ONA, sed antaŭ ĉio necesas reiri al niveloj de regiona prinutra memsufiĉo. Jen la plena mesaĝo kaj plena dinamismo de Monda Solidareco kontraŭ la Malsato, kiu ekde sia fondiĝo agadas kontraŭflue de la oficialaj politikoj.

DD


LA VOJOJ DE LA SOLIDARECO

Pasas tra Burkinio, Kongio, Togolando

Burkinio

En la vilaĝo Doumain

Kiam ni atingas Doumain, la enloĝantoj atendas nin antaŭ la enirejo de la vilaĝo.

Muzikistoj ekmuzikas tuj kiam ni elbusiĝas : kordaj instrumentoj (blende) kaj perkutinstrumentoj (djembe) . Procesie ni sekvas ilin kun ĉiuj vilaĝanoj ĝis la seĝoj instalitaj por ni ĉe ombro de mangarboj.

La muziko pluas dum infanoj kaj inoj sin sekvas por danci antaŭ la muzikistoj.

Post trinkado de la « bonveniga akvo » sin sekvas la prezentadoj ambaŭflanke, kaj la klarigoj kaj demandoj pri la projekto. Franca kaj « bobo » lingvoj estas tradukataj.

Tie ĉi, unuafoje, la grupo transprenas jam komencitan projekton de kulturado. Ĝi estis komencita de la Grupo Agro-Paŝtista en Ouezzinville (GAPO el Bobodiulaso), sed la kulturotaj parceloj situis tro malproksime de iliaj loĝejoj, tial la kulturado ne eblis dum pluvsezono. Do la grupo Alla Kaf Femin Migna daŭrigos la kultivadon en la ĉevilaĝaj parceloj.

Por ke tio estu ebla, la parcelestro atribuis la kulturotan parcelon. Hodiaŭ li ĉeestas kaj diras al ni sian deziron konatiĝi kun iu kiu povus helpi en la konstruado de malaltaj digoj, kiuj ebligus reteni akvon por kontraŭsezone kulturi (periodo de marto ĝis junio, seka kaj varma sezono dum kiu ofte mankas la nutraĵoj).

Plugiloj, trenĉaroj kaj kvar zebuoj estis financitaj de MSM. Ni iras por vidi la materialon kaj la bestojn.

Dum la daŭro de la debatoj grupo de ĉirkaŭ kvindek junaj infanoj (5-6 jaraj) sidas fronte al ni. Ili atentigas nin pro sia saĝeco, sia longa senmoveco kaj sia aŭskultemo. Mirige ! Juna viro zorgas pri ili. Ni ekscias, ke li alfabetigas ilin, ĉar ne estas lernejo. Tiu iniciato estas raportinda kaj kuraĝiginda.

Dramane Traoré, kiu akompanas nin, proponas agadi ĉe la aŭtoritatuloj por fondi lernejon kaj doni al tiu juna viro la eblecon plu instrui post kleriĝo al instruado.

Interŝanĝoj de donacoj, muziko, salutadoj kaj ni reveturas, ankoraŭfoje kortuŝitaj de tiu afabla kaj varma akcepto, kiu estis rezervita al ni.

Claudine Tournier

« Senmuzikista vilaĝo ne estas loko, kie homo povas vivi. »


En la vilaĝo Samogohiri : tenejo de nutraj varoj

Moĝibeĝi estas la nomo de gea grupo el kvin inoj kaj kvin viroj, kiuj vivas en la vilaĝo Samogohiri, kun departementa statuto (8000 enloĝantoj), je 105 km de Bobodiulaso kaj 25 km de Orodara, ĉefurbo de la provinco de Kenedugu je okcidento de Burkinio. La responsantoj de la grupo estas : SAWADOGO Lassina, Prezidanto, TRAORE Fabé Sekretario, ankaŭ membro de la Pluzorga Komitato de la Bobo-distrikto kaj TRAORE Brahma, kasisto.

La membroj de la grupo Moĝibeĝi kotizas ekde la jaro 2001 kaj havigas al si en 2008 la financadon de unua pagoparto por la konstruado de tenejo kaj de dua pagoparto dum la rikoltoj por aĉeti la varstokojn kun konkurencaj prezoj. Tiu financado malfruiĝis parte pro la ne-repago de la pruntoj de financitaj projektoj en la Bobodiulasa distrikto dum tiuj lastaj jaroj, kio ne ebligis plirapidigi novajn financadojn, kiel planite en niaj financaj strategioj. Samogohiri estas ankaŭ la devena vilaĝo de Dramane TRAORE, responsanto de la NŜO « Asocio por la Kampara Asimilita progreso » AKAP, kiu akompanas niajn Globidarajn projektojn financitajn en Burkinio. La akcepto de la delegacio de MSM estis ege varmkora vendrede la 15an de februaro 2008, dato kiam la triflanka solidareca kontrakto Moĝibeĝi – AKAP – MSM estis legita kaj subskribita de la prezidanto, sekretario kaj kasisto antaŭ ĉiuj ĉeestantaj homoj, inkluzive de la grupo da MSM-aninoj Benkadi en Samogohiri. La varoj, kiuj estos stokitaj en la vartenejo ekde novembro 2008 estas fazeolo, sezamo, akaĵunuksoj, maizo kaj sorgo. Tiu kooperativa aktiveco estas malgrandskale regata de la grupo Moĝibeĝi. Per tiu pli grava financado fare de MSM kaj la necesa mastrumo de tiu operacia kapitalo, la klerigo de la mastrumkomitato estas ege necesa. Dramane TRAORE, pro la NŜO AKAP, garantias la sukceson de tiu klerigo. Invitante al la regado de ĉiuj aspektoj de tiu aktiveco, ni deziras bonan sukceson al Moĝibeĝi por ke la rezultatoj havigotaj utilu ne nur por kreskigi la havon de la grupo sed por plialtigi la vivnivelon de ĉiuj membroj de la grupo kaj de la loka komunumo en la vilaĝo Somogohiri.

Christian Trianneau


Kongio

EKOFAM-Kongio : la projekto ekfunkcias : la fiŝvendejo ĉe la riverego Kongo estas instalita por faciligi la provizadon per freŝaj, fumaĵitaj kaj salitaj fiŝoj, per importitaj freŝaj proviantoj kaj per diversaj lokaj vivtenaj produktoj. Do la projekto estas instalita kun tri fakoj, kiuj ekfunkciis la 12an de aprilo 2007 :

La fiŝvendejo, nun regata de komitato el tri membroj : David NGOY TSHITE, EKOFAM-kunordiganto, Anne PUNGUE kasistino kaj Judith WETE administrantino, normale funkcias.

La du unuaj fakoj malfermas siajn pordojn de lundo ĝis sabato. La fako de diversaj vivtenaj produktoj sendis du delegitojn en regionon Bandundu por la aĉeto de vivnecesaj produktoj. Ili ekiris la 20an de aprilo 2007 kaj revenis la 23an de junio 2007 kun la varoj mucidiĝintaj pro la rivera medio, ĉar la boato estis blokita de grandaj ŝtonoj en la haveno de Kwamouth, malproksime de Kinŝaso dum tri semajnoj : la vendo fariĝis neebla.

La loĝantoj de Selembao kaj de Mont Ngafula regule venas proviziĝi per niaj produktoj. Ĉiuj ŝatas la kvaliton. Malgraŭ tio la vendado estas meza : oni ne forgesu ke la kongaj oficistoj estas sen salajro ekde 10 monatoj por iuj kaj ĝis 36 monatoj por aliaj.

Ni deziras, ke en estonteco la vendaj aferoj pli prosperu.

Nia unua repago de la ŝuldo okazos fine de junio 2008.

Vivu la mutualista kaj monda solidareco.

David Ngoy Tshite


Togolando

La loka asocio de MSM en Sokode (LA-MSM-Sokode) sendis raporton de aktivecoj komence de majo.

Sub la zorgado de 3A (Asocio por la Antaŭenpuŝo de la Agrikulturistaroj), ĝi nun kadras aktive 13 grupojn inter kiuj duono jam pagis sian kotizon por la jaro 2008. Kelkaj pli fruaj grupoj, kiuj havis malfacilaĵojn por respekti la repagdataron de sia prunto prenis la penon repagi parton de siaj ŝuldoj al MSM, ni nomu Lanzi-Ĉere, la Grupo de Agroproduktistoj en Ayede, Bafana-Bafana ... Ni ankaŭ notu ke la grupo GEMAN akurate respektas la planitan repagdataron kaj ĵus pagis la preskaŭ plenan sumon de la dua repagparto el tri.

Al ĉiuj MSM diras siajn dankojn, kaj gratulas la membrojn de LA-MSM pro ilia vigleco.

Daniel Charier


Eĥoj el la Federacia Administra Konsilantaro

Nekutima etoso por la okazigo de kunveno de Administra Konsilantaro de nia asocio : fakte por marki, kvankam malfrue, la 25jariĝon de nia mutuala asocio (nun estas 26 !), John De La Cruz invitis niajn Globidarajn amikojn, artistojn kaj pentristojn ekspozicii kaj vendi siajn verkojn en la festoĉambro de Gemeaŭ : Claude Tellier, Alain Bal, Marguerite Foucher André-Landais koncerne la pentristojn, sed ankaŭ Henri Cainaud kun liaj artaĵoj pri la mondcivitaneco kaj Danièle Charier, kiu produktis kartojn el la fotoj faritaj dum la lasta vojaĝo en Burkinio.

Ankaŭ bonveniga etoso por Claudine Tournier, kiu kunvojaĝis al Burkinio, kaj kiu aliĝas al la Federacia Administra Konsilantaro post plene valida voĉdono de tiu ĉi.

La Federacia Administra Konsilantaro elkore bonvenigas Claudine Tournier, kiu estis akceptita kiel membrino dum la kunsido okazinta en Gemeaux dum majo.

Claudine, simpla membrino de MSM partoprenis en la vizitgrupo dum la lasta vojaĝo de kelkaj administrantoj en Burkinio. Tie je la kontakto de niaj afrikaj gefratoj ŝi decidiĝis, konstatante la senhavan situacion de parto de la burkina loĝantaro kaj vidante la helpon alportitan de MSM en plej granda respekto al la homoj. Ŝi multe ŝatis, ke MSM alvenas nek kiel malavara donacanto, kiu por akiri bonan konsciencon disdonas iom da mono al malriĉuloj, nek kiel administra kaj nepersona strukturo de helpo al stariĝantaj landoj.

Kiel ŝi esprimas tion : « la agado de MSM estas fondita sur la respekto kaj la memregeco de la homo » kaj « la konceptantoj de projektoj estas ĉiam ties agantoj por la instalado, la organizado kaj la daŭrigo », jen la valoroj, kiuj gravas al ŝi.

Claudine, ĉiuj membroj de la Administra Konsilantaro kuniĝas kun ni por deziri al vi « bonvenon ».

John De La Cruz

La plej longa parto de la kunveno temis pri la detala vizitraporto kaj pri tre atenta studado de ĉiu el la projektoj en Burkinio. Fakte trans la emocio raportita al ĉiuj legantoj en la antaŭa bulteno Monda Solidareco, necesis rekonsideri la spiriton laŭ kiu tiuj projektoj konstruiĝis kaj elvolviĝis. Kio reala pri la senlandlimaj reciprokeco kaj egaleco, kiun ni deziras inter ĉiuj partoprenantoj en nia mutuala asocio ? Foje nia filozofio batiĝas kontraŭ la terenaj realecoj, la homaj limoj, la ĉiutagaj malfacilaĵoj, la postuloj pri mastrumado, sed ni estas forte persvaditaj, ke malgraŭ ĉio nia klopodo estas bone komprenita : ĝi alportas spiritan malfermecon kaj dignon. Ni plu memoras tiun frazon skribitan de la virinoj de Nkolntsa (Kamerunio), kiuj asertis ke « MSM estas nia organizaĵo).

Afrika Ĝenerala Asembleo

Post Vagaduguo en 2004 kaj Sokode en 2006, nova ĝenerala asembleo estas planita por la delegitoj de la okcidentafrikaj Globidaranoj en Kotonuo la 14an kaj la 15an de aŭgusto. Krom la kutimaj temoj, ĝi estos tre atendita okazo por fari bilancon de la mikrokreditaj operacioj komencitaj en 2004.

Dum la lastaj monatoj, la Federacia Administra Konsilantaro demandis ĉiun NŜO, kiu pro delegiteco responsas pri la distribuado de tiuj mikrokreditoj. La raportoj estas ricevitaj ; sintezo estos realigita kaj submetita al la diskutado de la Afrika Ĝenerala Asembleo.

Klerigo

Pro la postulo farita de la Loka Asocio de MSM en Sokode (Togolando) la Administra Konsilantaro sin deklaris favora al plurfaka kleriga seminario. Du eksterlandaj referantoj jam estas sugestitaj. La datoj kaj la definitiva programo restas difinotaj. Tiu seminario ne estos rezervita al la Sokodeaj Globidaranoj, sed akceptema al la ĉeesto de niaj amikoj el la najbaraj landoj, eĉ de ne-MSM-anoj kontraŭ aliĝa kotizo. Daŭrigote !

Birda gripo

Ĉu ni eliris el la tunelo ? Tion ni esperas. Ni konstatas nun, ke la pandemiaj riskoj malgraviĝas dum oni pli kaj pli regas la medion de tiu malsano. Tial la Administra Konsilantaro decidis nuligi la moratorion pri la birdobredaj projektoj, sed sub kondiĉo de tre strikta respekto de la profilaktiko aplikenda en la bredejoj. Dramane Traoré kaj la bestkuracisto D-ro Yeye (Burkinio) estos invititaj produkti la necesajn informilojn.

Projektoj nove deklaritaj « elekteblaj » :

Projektoj deklaritaj financeblaj :

Atinginte tiun punkton, la Administra Konsilantaro havis la tempon nur por pretigi la entenon de tiu ĉi bulteno. La strategiaj konsideroj estis prokrastitaj ĝis la sekvonta kunveno, kiu okazos la 13an kaj 14an de septembro 2008 en Nouaillé Maupertuis.

Daniel Durand


Entreprenoj financas

Claude Tellier, kiu multe aktivis ĉe la entreprenoj por diskonigi MSM informas nin, ke restoraciestro en Richelieu (Francio) donacis 100 eŭrojn. Gratulon !


La demando de Globidar

Kial dum la subskribo de financkontrakto vi postulas « cirkuligi la informadon de Monda Solidareco kontraŭ la Malsato kaj interalie tiun de la bulteno » inter ĉiuj membroj de la grupo ?

Denove jen bonega demando ! Por mallonge respondi ĝin, ni diros ke tio estas laŭ ni la rimedo, kiun ni elektis, por informi vin pri tio, kion ni faras kaj kiel ni tion faras.

Tial vi ekkonos tion, kio okazas ĉe MSM kaj sine de aliaj membrogrupoj en via regiono, en diversaj regionoj kaj diversaj landoj.

Laŭ ni la travidebleco estas fundamenta kvalito de MSM.

Ekde la momento, kiam oni nenion kaŝas al vi, oni malhelpas ĉiajn rumorojn aŭ neĝustajn ideojn kaj vi fariĝas partoprenantoj en nia agadmaniero. Se estus la malo, tio evidentigus, ke nia organizaĵo ne estas klara kaj havus la eblecon kaŝi malversaciojn. Pere de la bulteno Monda Solidareco ĉiuj membroj scias kiuj grupoj ricevis monon, kiujn problemojn ili renkontis, kio estas la financa situacio de MSM...


Kiam la branĉoj krakadas dum nokto ...

Tion rakontas al ni la juna Dô, sekretario de la grupo Pefuru-3 tiun februaran tagon vespermanĝante kun ni. Li malrapide parolas, montrante per okuloj kaj kapsigno la lokon de kie ili venas. Dum pluva sezono, en julio kaj aŭgusto, la kampoj estas plugitaj, prisemitaj kaj la plantidoj ekkreskas el la ruĝa tero promesante belajn rikoltojn... Tio okazas tiam en la tiel atendita freŝeco de meza nokto. De tre malproksime « ili » sentas la freŝdatajn verdajn junajn kultivojn, kiuj kreskas en la kampoj proksimaj al la vilaĝaj loĝejoj. La foraj unuaj krakoj ne ĉiam estas identigitaj kiel « iliaj » kaj dum nokto ili plifortiĝas, vekas duonsilente iom post iom ĉiujn homojn. La sekaj krakadoj konfirmiĝas, alproksimiĝas. Sendube jen « ili » ; progresante en mallumo sine de arbaro suferinta pro pluraj semajnoj de sekeco, iliaj imponaj staturoj estigas sendetalajn detruojn. Ili trovas nur sekajn herbaĵojn por sin nutri. La bruoj fariĝas pli multaj. Ja ili. Necesos kuri al ili en la mallumo kun la plugpioĉeto kaj io ajn en la manoj, ĉefe alstrebi sian kuraĝon, kontroli ke Musie kun la flava ĉapo, Abdraman kaj la aliaj estas tie kune, solidaraj. Pli malfrue alia haste venos kun la fajro en sako por flamigi la torĉojn. « Ili » ne ŝatas la torĉojn. Sed antaŭe necesos forte brui, kvazaŭ ni estus ankoraŭ pli multaj, bati la mantenilojn de la plugpioĉetoj kontraŭ ĉio ebla, laŭtege krii. Forpuŝi ilin malproksimen, foren, esperante, ke ili estas ĉiuj kune tie kaj ke neniu el ili ekaperos el tiu ĉi aŭ tiu ombro. Ne devas reokazi la afero de la pasinta jaro, kiam ili ĉion tretis, ĉion englutis : maizo, sorgo, milio, sezamo, ... Malantaŭe la virinoj jam priploras la kulturojn, kiujn ili pensas ruinigitaj, la mankoperiodojn, kiuj revenos antaŭ la estontaj rikoltoj kaj dum kiuj la malabundeco atingos la infanojn kaj la maljunulojn. La elefantoj estas ie en la nokta mallumo. Vi, blankuloj, ofte deziras vidi la elefantojn. Ni ne.

Dô kaj Christian Trianneau


enhavo

Alvoko

MSM plu serĉas volontajn helpantojn, spertajn por konstrui grafikajn dokumentojn de informado bone faritajn kaj agrable konsulteblajn : aliĝiloj, faldfolioj pri projektoj, okazaj dokumentoj, ĝenerala broŝuro kaj, kial ne ? rearanĝo de Monda Solidareco.

Ĉu ne estas studentoj pri grafikaj artoj en la ĉirkaŭaĵo de kelkaj Globidaranoj ?

La interesiĝantoj bonvolu ekrilati kun la redakcio.


enhavo

RICEVITAJ KOTIZOJ kaj DONACOJ (en Eŭroj)

aprilo 2008

1 353 Eùroj

majo 2008

2 546 Eùroj

junio 2008

787 Eùroj

 

  

Monda Solidareco kontraŭ la Malsato proponas al vi la organizadon de nova formo de transnacia solidareco, por respektaj interhomaj rilatoj, por medioindulgaj agadoj.

Vera esprimo de la mondcivitaneco, tiu solidareco partoprenas en la iompostioma starigado de plu justa mondo, kun rilatoj fonditaj sur mondnivele garantiata juro.

Globidar

Oficiala heroldo de Monda Solidareco


NOTOJ

3A : Asocio por Antaŭenpuŝo de la Solidareco (APGA, Togolando)

AKAP : :Asocio por la Kampara Asimilita Progreso "ADRI" (Bobo-Diulaso, Burkinio)

CFA F "franc de la communauté financière d'Afrique" (franko de la afrika financa komunumo):
1000 F CFA = 1,52 Eùro

EKOFAM : Ekonomio Familia (Kongio)

MSM : Monda Solidareco kontraŭ la Malsato

vidu la liston de niaj mallongigoj


Traduknotoj

La tradukinto atendas viajn demandojn kaj rimarkojn ! 


MONDA SOLIDARECO estas eldonita en Esperanto kaj franca lingvo papere kaj rete
rete, en Esperanto :
la tuto; en franca : laŭ temoj

Abono : 5,00 ¬

Redakcia komitato : Alain Bal, Alain Cavelier, Danièle Charier, Odile kaj Daniel Durand, Bernard Muet,

Elfrancigis : Daniel Durand

Lingvon kontrolis : Sabine Hauge

Eldonestro : Daniel Durand

 

MONDA SOLIDARECO
Les Nids
FR 49190 St-AUBIN-DE-LUIGNE (Francio)

La Mondcivitana kiosko- MSM 

ENHAVO :

  

enhavo


 FMS, 1 ruelle Haute, FR 21120 GEMEAUX