Informilo n-ro 98 (februaro 2009) de Monda Solidareco kontraŭ la Malsato


Enhavo je la fino

en pdf.formato

antaŭaj numeroj

KIEN ?

Malofte oni sin demandas kien la nunaj tendencoj povus eventuale konduki la homaron, kvazaŭ temus pri afero ekster nia kompreno kaj kiu koncernus nur la estontajn generaciojn.

La estonteco de homo neniel estas antaŭfiksita kiel mistera afero kodita en la granda libro de la destino, kiun ni povus provi malĉifri. Ĝi ankaŭ ne estas blinda konkurenco, kiu riskas hazarde okazi, ĝi ankaŭ ne rezultas el faktoroj eksteraj al nia kontrolo. Tute male, la estonteco definitive kaj komplete ekaperos kiel konsekvenco de la homa agado.

Krom en eksterordinaraj cirkonstancoj la estonta mondo estos farita el tio, kion la miliardoj da homoj faras tagon post tago. Ĝi do povas fariĝi apenaŭ vivtenebla kaj neregebla mondo se ĉiuj homoj persiste plu detruas, poluadas kaj interbatalas ; aŭ ĝi povas fariĝi tute male mirinda tereno por labori, ludi kaj ami, se ili agadas racie kaj respondece.

Nova paŝo devas esti farita ĉar la estonteco devas esti konsiderata kiel kreota, kiel io, kion la homaro devus provi konstrui kun decidemo ne kontentiĝante determini ĝin senkonscie. Certe ĝi estas la plej malfacile realigota el ĉiuj homaj elpensaĵoj, sed ankaŭ la plej grava. Tial ni devas dediĉi al ĝi la plej gravan parton de nia tempo kaj de nia kapablo.

Jes la estonteco estos unueca, unueca por la tuta mondo. Anstataŭ unuiĝi kun aliaj por fronti la neelteneblan problemon kaj plu labori al komuna bono, ĉiu lando preferas kurtavide prizorgi nur siajn proprajn problemojn kaj provi sekvi sian propran vojon kiom ajn estas la kosto por la aliaj. El tio rezultas terura fuŝo de politikoj malakordaj kontraŭfaraj kaj konfliktemaj, kiujn ni konas kaj en kiu ĉiu estas perdanto.

Male ĉiuj homaj grupoj devus por sia propra intereso pragmate konsenti pri la neta fakto, ke ili estas parto, ero de monda sistemo ĉiam pli interdependa. Densa reto de ekologiaj, teknologiaj, ekonomiaj, socipolitikaj kaj sekurecaj interrilatoj strukture ligas ilin unu al aliaj malgraŭ ilia kultura heterogeneco, ilia diversismo , iliaj diferencaj reĝimoj kaj iliaj neegalaj niveloj de disvolviĝo. Tiu sistemo portas ilin en sia fluo, tiel ke ĉiuj estas destinataj havi komunan estontecon por la plej bona kaj plej malbona. Neniu el ili, eĉ ne tiuj, kiuj nun estas la plej fortaj kaj la plej riĉaj, povas malsolidariĝi de la aliaj kaj elekti celojn kaj vojojn sendepende de la grandaj alternativoj de la homaro.

Alexis Benga Ntundu, el Goma.


Rekomendoj de la Ĝenerala Okcidentafrika Asembleo.

La 14an kaj la 15an de aŭgusto 2008 okazis en la centro St-Jean-Eudes en Kotonuo (Benino) la kvara Ĝenerala Okcidentafrika Asembleo de Monda Solidareco kontraŭ la Malsato. Ĝi kunvenigis 12 delegitojn el Benino, Burkinio, Senegalio kaj Togolando.

La raportantoj estas S-roj AGNON Kodjo, A. kaj KOCOU Yaovi Jacques, kun helpo de S-ro John AGBELI.

Rekomendoj al la Administra Konsilantaro

BURKINIO

Pro tio, ke la atribuitaj kurtdaŭraj kreditoj ebligis al kelkaj senkuraĝigitaj grupoj denove kotizi kaj pro la nombro de atendantaj grupoj, la Ĝenerala Okcidentafrika Asembleo rekomendas malfermi duan kreditan buĝeton de 1.000.000 CFA F en 2009.

Rifuzita demando (kontraŭ : 4 voĉoj, por : 2, sindetenoj : 2 )

BENINO

Pro tio, ke la grupoj blokis pli ol duonon de la monsumo atribuita al kurtdaŭra kredito, la Ĝenerala Okcidentafrika Asembleo rekomendas, ke misio kondukota de la Federacia Sekretario, S-ro KUADJO, kiel administranto taskita pri tiu regiono, iru surloken. De la raporto de tiu misio dependos la farota sekvo.

La Administra Konsilantaro komisias al S-ro Kuadjo Yaovi mision al la grupoj post kiam la NŜO CERIDAA/ECIDAM kaj la Pluzorga Komitato provis denove konsciigi ilin.

SENEGALIO

La NŜO ADID ĵus subskribis konvencion kun Monda Solidareco kontraŭ la Malsato. La Ĝenerala Okcidentafrika Asembleo rekomendas al la Administra Konsilantaro lasi ĝin pruvi siajn kapablojn, aliĝigi multajn grupojn en 2009 kaj konsistigi Pluzorgan Komitaton antaŭ ol profiti en 2010 de kredita monsumo.

Unuvoĉe konsentite.

Norda Togolando

LA-MSM (Loka asocio de Monda Solidareco kontraŭ la Malsato) el Sokode strebis por rehavigi al MSM bonfamecon en la regiono. La kredita buĝeto utilis por remotivigi kelkajn grupojn.

La Ĝenerala Okcidentafrika Asembleo rekomendas, ke plia kredita buĝeto (500.000 CFA F) estu atribuita en 2009 por ebligi al ĝi daŭrigi sian strebon.

Konsento per 5 voĉoj por, 2 sindetenoj.

Suda Togolando

La Ĝenerala Okcidentafrika Asembleo rekomendas, ke ne estu kredita buĝeto ĝis nova rekomendo.

La Administra Konsilantaro notas.

Ĝeneralaj rekomendoj al la Administra Konsilantaro

La Ĝenerala Okcidentafrika Asembleo post esplorado de ĉiuj problemoj pri la kotizoj, la financado de la projektoj kaj la repagoj, rekomendas al la Administra Konsilantaro :

  • plu teni la maksimuman financadon de la projektoj ĝis tri milionoj (3 000.000 CFA F)
  • plu teni la proporcion de financado je 50 % per subvencio kaj 50 % per senintereza pruntedono

Tamen la projektoj, kies dosieroj atendas 5 jarojn kaj pli, ricevos financadon per 70 % da subvencio kaj 30 % da pruntedono pro enkalkulo de prezaltiĝo.

Konsentote laŭokaze kun pravigo de la prokrastiĝo (unuvoĉeco)

Por disponi pri kompletigaj monsumoj por subteni la funkciadon de la Pluzorgaj Komitatoj la konvenciitaj NŜO kaj la Pluzorgaj Komitatoj rajtas ekrilati kun lokaj partneroj. Konsekvence ili deziras disponi pri novaj oficialaj dokumentoj de MSM. La demando pri la gardo de la 2/7 el la kotizoj estis rediskutita. La Pluzorgaj Komitatoj informis, ke tiu monsumo ne sufiĉas por oportuna prizorgado de la grupoj. La Ĝenerala Okcidentafrika Asembleo proponis, ke tiu gardo estu altigita al 3/7 ekde 2009.

En 2009, la Pluzorgaj Komitatoj sendos ĉiun trian monaton financan kaj agadan raporton. Se tiuj estas ĝustaj la Administra Konsilantaro konsentos pri 3/7 en 2010.

Rekomendoj al la konvenciitaj NŜO kaj al la Pluzorgaj Komitatoj

La Ĝenerala Okcidentafrika Asembleo post ekzameno de la problemoj pri la kotizoj, la financado de la projektoj kaj pri la reenspezo de la pruntedonita parto de la projektoj en la diversaj regionoj, rekomendas al la konvenciitaj ne-ŝtataj organizaĵoj kaj al la Pluzorgaj Komitatoj :

  • pliampleksigi sian penon por kolekti la kotizojn kaj la malfruiĝintan repagon de la pruntedonoj ;
  • helpi la grupojn redakti siajn projektojn en konvena tempo
  • ke ekde 2009 ĉiuj projektaj pruntedonoj ne superu trijaran vivdaŭron. Tial la Ĝenerala Okcidentafrika Asembleo petas la NŜO kaj la Pluzorgajn Komitatojn esti saĝaj dum ellaborado de la projektoj ;
  • ke la jara kotizo plu estu 3.500 CFA F. Por faciligi la pagon de tiuj kotizoj, la Pluzorgaj Komitatoj estas taskitaj kolekti ilin laŭ monataj aŭ trimonataj partoj.
  • aranĝi mondonajn aktivecojn (foiroj, prelegoj, festoj, lotumoj, ...) por havigi pliajn monsumojn por subteni la funkciadon de la Pluzorgaj Komitatoj.
    La kadro de la Monda Tago pri Nutrado povas esti utiligata.

Rekomendoj al la grupoj

La Ĝenerala Okcidentafrika Asembleo de Monda Solidareco kontraŭ la Malsato (MSM) okazinta en Kotonuo (Benino) la 14an kaj 15an de aŭgusto 2008 kuraĝigas la membrojn de la grupo respekti siajn promesojn kotizi, ĉu ili havas projekton ĉu ne, kaj invitas la grupojn, kies projektoj estas financitaj pensi pri tiuj, kiuj atendas, akurate repagante la pruntitan parton de la financado.


Rigardo al :

F.I.A.N.

Informa kaj Agada Reto por la rajto sin nutri

La legantoj de Monda Solidareco jam konas kelkajn el la retoj kun kiuj Monda Solidareco kontraŭ la Malsato kunlaboris : Solidareca Reto, kiu agadas sammaniere kiel Amnestio Internacia por la kazoj, en kiuj la ekonomiaj rajtoj estas malrespektitaj.

Eŭropa Reto por Meza Afriko (EURAC) en kiu MSM partoprenis kiam ĝi nomiĝis " Reto Eŭropa por Kongio ". Jen alia reto fakiĝinta en la rajto pri nutrado : FIAN (FoodFirst Information and Action Network). Daniel Durand renkontis Sebastien Eychennes, deĵoranto de la reto en Grenoble, poste, denove en Nantes dum la Monda Forumo pri Homaj Rajtoj.

FIAN estis fondita en 1986 de la grupo de Amnestio Internacia en Heidelberg (Germanio). Ĝi sin deklaras sendependa de ĉiu ajn registaro, politika ideologio aŭ religio, kun konsulta statuso ĉe Unuiĝinta Naciaro.

FIAN taksas la rajton je nutrado kiel fundamentan rajton. La reto havas membrojn en 50 landoj, kaj precipe en Hindio, Norvegio, Nederlando, Svedio, Brazilo, Meksikio, Hungario, Filipio. FIAN estas nemulte aktiva en Afriko (unu oficejo en Ganao). FIAN-Francio estas membro de CEIP/CRID, kiun ni bone konas.

La lokaj grupoj ekzamenas la kazojn, kiuj foje rezultigas leterajn kampanjojn. La sidejo, en Germanio, organizas la pledadon ĉe U.N., ĉe N.A.O. kaj ĉe la eŭropaj instancoj.

Pli da informoj :

FIAN-France
15 rue Georges Jaquet
FR 38000 GRENOBLE
+ 33 (0)4 38 21 05 08
www.fian.fr

FIAN-International
Willy Brandt-Platz 5
DE 69115 HEIDELBERG
+ 49 6221 6530030
www.fian.org

FIAN naskiĝis en 1986 pro iniciato de grupo da homrajtaj aktivuloj en Heidelberg (Germanio). Tiuj aktivuloj deziris pliampleksigi sian agadkampon defendante ne nur la civilajn kaj politikajn rajtojn, sed ankaŭ luktante por la konkretigo de la rajto je nutrado por ĉiuj.

La mandato de FIAN :

FIAN havas la rolon kontribui kaj prizorgi, en la tuta mondo, je la aplikado de la rajto je nutrado. FIAN agadas esence en la sudaj landoj kaj subtenas negravajn kamparanojn, agrolaboristojn, senkampajn kamparanojn, FIAN naskiĝis en 1986 pro iniciato de grupo da homrajtaj aktivuloj en Heidelberg (Germanio). Tiuj aktivuloj deziris pliampleksigi sian agadkampon defendante ne nur la civilajn kaj politikajn rajtojn, sed ankaŭ luktante por la konkretigo de la rajto je nutrado por ĉiuj.

La mandato de FIAN :

FIAN havas la rolon kontribui kaj prizorgi, en la tuta mondo, je la aplikado de la rajto je nutrado. FIAN agadas esence en la sudaj landoj kaj subtenas negravajn kamparanojn, agrolaboristojn, senkampajn kamparanojn, indiĝenajn popolojn, por ke ili estu kapablaj sin nutri per siaj propraj rimedoj.

La diversaj funkcioj de internacia-FIAN

- Analizi surloke la situacion fare de esplorkomisionoj

FIAN sendas internaciajn teamojn en regionojn, kie la malrespekto de la rajto sin nutri estas pruvitaj aŭ suspektitaj.

- Lanĉi leterkampanjojn

Por konkretigi la rajton je nutrado, la ĉefa agado de FIAN estas la lanĉo de leterkampanjoj. La kamparanaj aŭ sindikataj organizaĵoj, informitaj pri kazo de malrespekto de la rajto je nutrado petas FIAN por internacia subteno, ĉar ilia izolita agado ne sufiĉas. La komenca demando ĉiam venas de ka viktimoj. Kiam ĉiuj informoj estas kontrolitaj, se la malrespekto estas pruvita aŭ se io grava okazas (forpelo de kamparanoj, ekzemple) leterkampanjo estas lanĉita.

En proksimume 60 % de la kazoj, tiuj kampanjoj ebligas ĉesigi aŭ malebligi la malrespektojn de la rajto sin nutri. Fakte la centoj, eĉ miloj da leteroj el la tuta mondo instigas la responsantajn lokajn aŭtoritatulojn agadi.

- La malfermitaj leteroj

Okaze de pli urĝaj situacioj, FIAN redaktas publikajn leterojn. Ili estas senditaj nur de la Ĝenerala Sekretario de internacia FIAN. Ili ebligas rapidan respondon kaj tujan helpon. Ili ankaŭ utilas por protesti kontraŭ la malrespekto de homaj rajtoj aliaj ol la rajto je nutrado (ekzemple, la murdado de aktivuloj)

- La laboro ĉe Unuiĝinta Naciaro

FIAN kondukas konstantan laboron ĉe UN por pli bona protektado de la viktimoj kaj por la respekto de la rajto je nutrado tra la mondo.

- La progreso de la rajto je nutrado

FIAN ĉefrolis en la preciza difino de la rajto je nutrado. La NŜO kontribuis en la redaktado de la referencaj tekstoj, kiel " la memvolaj direktivoj ". Nun ĝi kontribuas en la redaktado de la " nedeviga protokolo ".


PRI LA PROJEKTOJ

Kongio ...

Saluton !

Ni havas la plezuron anonci al vi la ĝojon de la 8 membroj de ADEF : Helpo estas donita al la Asocio por la Socia-ekonomia Evoluigo de la virinoj kaj familioj en Kinŝaso per la ricevo de la 2a parto de la financado ;

ADEF estas ekipita per la rimedoj necesaj por sia memevoluo, aĉeto de plibonigitaj semoj kaj por la pago de la taglaboristoj, tiamaniere partoprenante en la pliigo de la legomkultivado : la ok membroj retrovis fervoron por pligravigi sian produktadon ekde tiu dato de la 8a de januaro 2009.

Por Monda Solidareco kontraŭ la Malsato en Kinŝaso, hura !

S-ino Musau Adrienne
Prezidantino de ADEF-Kinŝaso.

La grupo ADEF prezentis legomkultivan projekton (07.01.CD) en Kinŝaso. La unua financoparto ebligis aĉeti motorpumpilon, muelilon, ĉarumojn, botojn, ktp.

La dua financoparto ricevita en januaro estis investita en la aĉeto de semoj.

 

Togolando

La grupo Mia Gloro ricevis financadon por legomkultiva projekto. Ĝiaj responsantoj regule sendas agadraportojn. Jen la lasta ricevita en septembro :

" La grupo Mia Gloro dum la kampanjo 2007 kultivis tomatojn kaj cepojn. La kultivado estis bona, sed la vendado ne estis tia pro la troa abundo de tomatoj, tial ni repagis nur 150.000 CFA F kaj ni malrapide aktivis en 2007.

Ni rekomencis niajn agadojn en septembro 2008 semante freŝan maizon, ni aldonos aliajn kultivojn, kiel spinaco, cepo kaj gombo.

Malgraŭ la malfacilaĵoj, kiujn ni renkontis en 2007, la grupo Mia Gloro volas trankviligi vin : ĝi ne senkuraĝiĝis kaj faros sian eblon por regajni kion ĝi perdis. "

La grupo Mia Gloro profitis el financo por legomkultiva projekto en Aneho, en Togolando (projekto n-ro 03.05.TG) en 2005.

Jam en 2006 Monda Solidareco kontraŭ la Malsato ricevis la unuan repagon. Kelkaj neatenditaj okazaĵoj devigis la grupon nur parte plenumi la duan repagon, sed pluas raportoj kaj korespondado.


Partoprenoj en la Administra Konsilantaro de Bakary Ouattara kaj Fode Bayo.

Bakary Ouattara estas prezidanto de la grupo Koboro en Dodugu kaj prezidanto de la Pluzorga Komitato en la regiono de Bobodiulaso kaj Fode Bayo estas prezidanto de la Asocio de Junaj Skulptistoj en Huet en Bobodiulaso.

Mia unua partopreno en Federacia Administra Konsilantaro de Monda Solidareco kontraŭ la Malsato.

Sabate la 13an de septembro 2008 estis grava tago por mi kaj certe por la responsantoj de la afrikaj grupoj kaj de la Pluzorga Komitato, kiujn mi reprezentis. Unuafoje mi renkontis la administrantojn de Monda Solidareco kontraŭ la Malsato kaj ĉeestis dum du tagoj en la laboroj de la Administra Konsilantaro.

Mia ĉeesto en la AK ebligis al mi malkovri la serenecon dum la debatoj, kiuj okazis laŭ plene demokrata spirito, kaj ankaŭ la traktadon de la financpetaj dosieroj submetitaj al la taksado de la decidantoj. Samokaze mi povis renkonti la urbestron de Nouaillé-Maupertuis, S-ron Henri Bosk kaj tri el liaj kunlaborantoj, kiujn mi vivvoĉe dankis pro la partopreno de la urbeto en la kunfinancado de la projekto de tirbova agrokulturo de la grupo Koboro efektivigita ĉi tiun jaron.

Monda Solidareco kontraŭ la Malsato donas subtenon al la plej senhavaj loĝantaroj en la planedo : tra sia laboro ĝi helpas la loĝantarojn povi fidi sin mem tra la financado de la projektoj de komunuma evoluigo. Ĝenerale mi pensas, ke mi alportis iom da klarigoj pri la funkciado de la grupoj kaj ĉefe pri la Pluzorga Komitato, kiun mi prezidas en la regiono de Bobodiulaso. Mi priploras la fakton ke la A.K. ne ofte troviĝas en la komprena nivelo de la afrikanoj : ĝi foje hezitas pri la decidoj farotaj sekve de la rekomendoj de la Afrikaj Ĝeneralaj Asembleoj. Tiu situacio ofte metas nin en situacion de malforteco fronte al la problemo de ne-repagado de la konsentitaj pruntoj kaj de la kotizoj.

Bakary Ouattara.

La Asocio de la Junaj Skulptistoj en Huet (AJSH) reprezentita en la Administra Konsilantaro de Monda Solidareco kontraŭ la Malsato fare de ĝia prezidanto S-ro Bayo Fodé. La 14a tago de septembro 2008 ebligis al ni pli bone kompreni la funkciadon de MSM.

Tiu kunveno estis tre grava por plifortigi la ligilojn inter MSM kaj AJSH, pli bone interkompreniĝi, interŝanĝi kaj iri rekte al la esenco en nia komuna agado kontraŭ la malsato.

Tio estis ĝojo partopreni en la renovigo de la estraro de MSM. Per mia voĉo, la voĉo de la junaj skulptistoj en Huet aŭdigis sin. Mia unua partopreno en la Administra Konsilantaro en Nouaillé Maupertuis en la urbo de la sud-sahara administranto Christian Trianneau montris al mi, ke MSM batalas kaj plu batalos por komuna kialo, por forpeli malsaton el nia planedo Tero.

Dua partopreno en la loko de alia grava Globidarano Joël André-Landais, en Joué lès Tours denove estis bonvena dum la tuta tago de 07/12/2008.

Tie mi bone komprenis kiamaniere funkcias la financado de Monda Solidareco kontraŭ la Malsato. Mi invitas ĉiujn grupojn, kiuj aliĝis al Monda Solidareco pliigi la strebadon, akurate pagi siajn kotizojn por ke la revo de nia komuna Monda Solidareco kontraŭ la Malsato realiĝu, t.e. ke la tero nutrus ĉiujn homojn se ĉiuj solidare agadus.

La prezidanto de AJSH Fodé Bayo

http://ajshsculpture.skyrock.com


13a kaj 14a de septembro 2008 en Nouaillé-Maupertuis.

Tiu kunsido de la Administra Konsilantaro plejparte temis pri la rekomendoj de la Okcidentafrika Ĝenerala Asembleo (p.2), kaj pro tio kondukas la administrantojn sin demandi pri kelkaj punktoj kiel la redaktado de la kontraktoj, la daŭro de la dataro de la repago de la pruntoj aŭ ankoraŭ pri la financa sumo de la projektoj.

Nova regulo de komunikado

La regulo en MSM estas la rekta rilato inter la administranto kaj la korespondanto de la grupo. Nu ekde la apogo alportita de la konvenciitaj NŜO, kaj la laboro provizita de la Pluzorgaj Komitatoj, la interŝanĝoj iom malsimpliĝis. Tial la Administra Konsilantaro decidas, ke ĉiu poŝta kaj retpoŝta letero devas esti sendita samtempe al la grupo, al la administranto, al la kadranta NŜO kaj al la Pluzorga Komitato.

Komunikado (plu)

Post la ĝeneraligo de la retpoŝtaj komunikadoj, foje estas blokiĝoj dum interŝanĝoj, malfacilaj konektiĝoj, virusoj, ... Por tiaj okazoj estas petite al la responsantoj de konvenciitaj NŜO iri almenaŭ unufoje ĉiun semajnon en retbutikon por prizorgi regulan komunikadon.

Klerigo

Dum la Ĝenerala Okcidentafrika Asembleo la partoprenantoj esprimis la deziron, ke estu proponita al la responsantoj de la Pluzorgaj Komitatoj rigora klerigo. La A.K. aprobis la principon. La federacia Sekretario proponos temojn, datojn kaj koston de tiu klerigo.

La seminario de plurfaka klerigo postulita de la loka Asocio de MSM en Sokode estas konservata.

Subskribo dum la kunsido de la solidareca kontrakto inter MSM kaj la grupo ADEF far la federacia Secretario Yaovi Kuadjo.

Projektoj deklaritaj financeblaj :

  • 04.08.TG : VACMAR
  • 08.01.BF : ESPOIR
  • 08.02.CD : PROSPADEC
  • 08.03.TG : BIDJOUGOU

T-ĉemizoj : Jean-Pierre Bouré alportis stokon da blankaj t-ĉemizoj kun blua emblemeto de MSM. Ili estos vendataj por 7 eŭroj dum niaj ekspozicioj kaj por 10 eŭroj per poŝto.

Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj

Monda Solidareco kontraŭ la Malsato subskribis kiel asocio la komunan deklaracion de la 60jariĝo de la UDHR. Tiu deklaracio proponita de ASKOP rememorigas, ke la artikoloj 28 kaj 21.3 inter aliaj ne estas aplikataj (vd Monda Solidareco n-ro 95, paĝo 2).

La estontaj kunvenoj okazos la 6an kaj 7an de decembro en Joué-lès-Tours kaj la 28an de februaro kaj 1an de marto en Richelieu.

6an kaj 7an de decembro 2008 en Joué-lès-Tours.

Dum tiu Administra Konsilantaro, ne multaj estis la gravaj decidoj. Temis pri kutima laboro, analizo de la situacio, de la financoj kaj zorgema ekzameno de la dosieroj.

La balotelektado de la eŭropaj delegitoj estas sendate prokrastita manke de sufiĉa nombro da kandidatiĝoj. Tiu de la afrikaj delegitoj okazos en 2010 ; jam estas tempo por pripensi pri ĝia organizado.

Por fondi reton de Monda Solidareco kontraŭ la Malsato en meza Afriko, David Ngoy Tshite de EKOFAM-Kongio (Kinŝaso) deziras ekrilati kun la globidaranoj de tiu regiono. Danièle Charier sendos iliajn retadresojn al John De La Cruz, kiu malfermos spacon de interŝanĝoj.

Elektebla projekto

La projekto de stokado kaj de revendo de vivtenaj produktoj de la Federacio de la Unuiĝoj de la Kamparanaj Organizaĵoj (FUOP, franclingve) en Houeyogbe (Benino) estas deklarita elektebla kaj ricevas la numeron 08.04.BJ.

Estontaj kunvenoj : la 28an de februaro kaj 1an de marto en Braye-sous-Faye (Richelieu, 37), la 20an kaj 21an de junio en St-Aubin de Luigné (49), poste la 5an kaj 6an de septembro en Niort (79).

DC


Kiu faras kion sine de la Administra Konsilantaro

Dum la lasta kunsido de la Administra Konsilantaro oni procedis por renovigi la estraron kaj reorganizi la taskojn inter la administrantoj.

La Estraro, kiu havas decidopovon ekster la kunsidoj de la Konsilantaro se temas pri urĝaj kaj eksterordinaraj aferoj, konsistas el la federacia Sekretario Yaovi Kuadjo (reelektita), du adjunktaj federaciaj Sekretarioj Danièle Charier kaj John De La Cruz (reelektitaj), kaj la kasisto Daniel Durand (reelektita).

Inter la membroj de la Administra Konsilantaro, oni nombras la elektitajn delegitojn de okcidenta Afriko Dramane Traoré kaj René Tchibenou kaj la elektitan delegiton de Eŭropo John De La Cruz.

John De La Cruz okupiĝas pri la refaro de la retejo kaj pri la prizorgado de la donitaĵa bazo " dosieroj kaj projektoj ". Li okupiĝas ankaŭ pri la instalo de sistemo de video-konferenco, kiu ebligos al niaj foraj amikoj partopreni en la laborkunsidoj.

La traktado de la aliĝoj kaj de la financoj estas plenumata de Daniel Durand. Li estas ankaŭ eldonestro kaj presanto de la bulteno Monda Solidareco enpaĝigita de Danièle Charier.

La redakcia komitato de la bulteno konsistas el Alain Bal, Danièle Charier, Daniel kaj Odile Durand, Joël André-Landais, Christian Trianneau kaj Patrick Philippe. La redaktantoj de la artikoloj estas tro ofte la administrantoj. Ni atendas viajn protokolojn, viajn pripensojn, viajn ideojn.

La antaŭenpuŝo de Monda Solidareco kontraŭ la Malsato por diskoniĝi, plimultigi la nombron da aliĝintoj kaj rikolti monon estas certigata de Daniel kaj Odile Durand dum iliaj aktivecoj ĉe aliaj asocioj, de Claude Tellier kiam temas pri serĉado de mondonemaj entreprenoj, de Danièle Charier por la eldonado de informbroŝuro kaj de Jean-Pierre Bouré por la koncepto de vendotaj varoj kun la emblemeto de Monda Solidareco kontraŭ la Malsato : skribiloj, T-ĉemizoj, ktp..

La ŝanĝiĝoj koncernas la traktadon de la dosieroj :

De nun Joël André-Landais ekzamenos la dosierojn el Benino, kaj pluas pri tiuj el hispanlingva Ameriko.

Yaovi Kuadjo estos delegita administranto por Benino.

Christian Trianneau plu ekzamenas la dosierojn el Sahelo, Eburio kaj tiujn el Brazilo.

Daniel Durand responsas pri la projektoj en oriento de Afriko (Grandaj lagoj : Kivuto en Kongio, Tanzanio, ...)

Danièle Charier plu ekzamenas la dosierojn el meza Afriko (okcidentaj provincoj de Kongio, Centrafriko, ...) kaj ankaŭ tiujn el Haitio kaj el la meza regiono de Togolando.

Kaj Claudine Tournier ekresponsas pri la dosieroj el Togolando (Mara regiono kaj Altebena regiono).

DC


enhavo

Alvoko

MSM plu serĉas volontajn helpantojn, spertajn por konstrui grafikajn dokumentojn de informado bone faritajn kaj agrable konsulteblajn : aliĝiloj, faldfolioj pri projektoj, okazaj dokumentoj, ĝenerala broŝuro kaj, kial ne ? rearanĝo de Monda Solidareco.

Ĉu ne estas studentoj pri grafikaj artoj en la ĉirkaŭaĵo de kelkaj Globidaranoj ?

La interesiĝantoj bonvolu ekrilati kun la redakcio.


enhavo

RICEVITAJ KOTIZOJ kaj DONACOJ (en Eŭroj)

aprilo 2008

1 353 Eùroj

majo 2008

2 546 Eùroj

junio 2008

787 Eùroj

 

  

Monda Solidareco kontraŭ la Malsato proponas al vi la organizadon de nova formo de transnacia solidareco, por respektaj interhomaj rilatoj, por medioindulgaj agadoj.

Vera esprimo de la mondcivitaneco, tiu solidareco partoprenas en la iompostioma starigado de plu justa mondo, kun rilatoj fonditaj sur mondnivele garantiata juro.

Globidar

Oficiala heroldo de Monda Solidareco


NOTOJ

3A : Asocio por Antaŭenpuŝo de la Solidareco (APGA, Togolando)

AKAP : :Asocio por la Kampara Asimilita Progreso "ADRI" (Bobo-Diulaso, Burkinio)

CFA F "franc de la communauté financière d'Afrique" (franko de la afrika financa komunumo):
1000 F CFA = 1,52 Eùro

EKOFAM : Ekonomio Familia (Kongio)

MSM : Monda Solidareco kontraŭ la Malsato

NAO : Nutraĵa kaj Agrokultura Organizaĵo de UN

vidu la liston de niaj mallongigoj


Traduknotoj

La tradukinto atendas viajn demandojn kaj rimarkojn ! 


MONDA SOLIDARECO estas eldonita en Esperanto kaj franca lingvo papere kaj rete
rete, en Esperanto :
la tuto; en franca : laŭ temoj

Abono : 5,00 ¬

Redakcia komitato : Alain Bal, Alain Cavelier, Danièle Charier, Odile kaj Daniel Durand,,

Elfrancigis : Daniel Durand

Lingvon kontrolis : Sabine Hauge

Eldonestro : Daniel Durand

 

MONDA SOLIDARECO
Les Nids
FR 49190 St-AUBIN-DE-LUIGNE (Francio)

La Mondcivitana kiosko- MSM 

ENHAVO :

  

enhavo


 FMS, 1 ruelle Haute, FR 21120 GEMEAUX