Informilo n-ro 99 (junio 2009) de Monda Solidareco kontraŭ la Malsato


Enhavo je la fino

en pdf.formato

antaŭaj numeroj

 
RENKONTIĜI (foto)

Kiam temas pri homaj rilatoj, nenio estas pli natura kaj sava ol renkontiĝi. La ligilo proponita de Monda Solidareco kontraŭ la Malsato nepre estas teksita el solidareco, el respekto, el travideblo, el rekono. Sin apoginte sur tiuj valoroj ses aliĝintoj, inter ili du membroj de la Administra Konsilantaro, iris al Togolando kaj Benino, por renkonti aliajn aliĝintojn, kiuj ariĝis en grupoj.

La simpleco de la komuna skemo de la vizitoj - prezentoj, agada raporto, financa situacio - reliefigis la diversecon de la situacioj.

Ie volema homo, kiu malgraŭ la ripetitaj batoj de malfavora sorto, relanĉas modestan sed sanan bredadon. Sereneco de kuraĝo kaj de honesteco.

Tie entuziasmaj inoj portataj de la certeco de sia sukceso kaj la forto de sia asocio. Bildoj de la evoluanta solidareco

Aliloke kolero kaj nekompreno de homoj, kiuj sentas sin senhavigitaj, postulas kion ili bonfide opinias ŝuldita al ili. Kaŭzis tion klarigoj nekompletaj, proksimumaj kaj neniu akompanado de la loka NŜO. Ĉu neglektado ? Ĉu nekompetenteco ? Ĉu ambaŭ ?

Aliloke la responsanto de grava centro kun diversaj aktivecoj rifuzas respekti la promesojn de planita repago sub preteksto de nebulaj pravigoj kaj malfavore al la plej modestaj grupoj. Cinikismo ?

Ĉiu situacio estis esplorita, ĉiu blokiĝo pristudita, ĉiu miskompreno klarigita. Organizaj plibonigoj estis rekonitaj kaj difinitaj, novaj bezonoj esprimitaj. Tiamaniere diversigo kaj klerigo aperas kiel ŝlosilvortoj metindaj en la difinon de la venontaj projektoj.

Sume dudek du grupoj estis vizititaj.

Eĉ se ĉio ankoraŭ ne estas solvita kaj se la malfacilaĵoj pluas, ŝajnas, ke niaj renkontoj rezultigis pli bonan interkomprenon. La senco mem de la agado de Monda Solidareco kontraŭ la Malsato estas restaŭrita.

" Promeso naskas ŝuldon ! " diris al ni junulo. Prave. Trans la financa alporto nepre necesa por la ekonomia evoluigo, ja temas pri morala sindevontigo kaj pli ol monan helpon la grupoj bezonas subtenon. La solidareco estas nepra neceso, kiu esprimiĝas ne nur per kotizado al komuna kaso. La rolo de najbara apoganto de la lokaj NŜO kaj Pluzorgaj Komitatoj estas tie ĉi fundamento. Sen tiu ĉi apogo, kiom da projektoj neniam ekestos ? Kiom rapide maldensiĝos ? Kiamaniere la intergrupa solidareco organiziĝos ?

Renkonto, mutuala interkompreno, sagaca informado, apogo, interhelpo, pripenso estas ŝlosiloj de agadanta solidareco. Tio aperas en la atestoj de tiu ĉi numero, kiuj antaŭenpuŝu nin al pli da efikeco en la agado de Monda Solidareco kontraŭ la Malsato.

Neeblas fermi tiun ĉi frontartikolon sen kelkaj vortoj pri la kvalito de la akceptado, kiu estis donita al ni de niaj afrikaj amikoj. Ilia afableco kaj ilia gastigemo igus nin volontumi por resti iom pli longtempe.

Ankaŭ ne eblas ne substreki la disponemon, la sagacecon kaj la efikecon de S-ro Kuadjo Yaovi, ĝenerala direktoro de 3A (Asocio por la Antaŭenpuŝo de la Agrikulturistaroj), federacia Sekretario de Monda Solidareco kontraŭ la Malsato kaj nia tradukanto kaj gvidanto dum pli ol 1200 km.

Pierre Tournier

enhavo


La vojoj de la solidareco pasas
Kutime al la redakcia komitato mankas la informoj rekte venantaj de la grupoj. Sed jen ni ricevis raportojn de David Ngoy Tshite por la regiono de Kinŝaso en Kongio, de Komlavi Bitoka por la regiono de Sokode en Togolando. Jen ekestas sinsekva korespondado kun Burkinio. Eltiraĵoj de tiuj raportoj estos publikigitaj en la venonta Monda Solidareco.

Vojaĝo tra Togolando kaj Benino

1a parto la* Danièle Charier

... traTogolando

Ses membroj de Monda Solidareco kontraŭ la Malsato vojaĝis en februaro por renkonti la grupojn de Togolando kaj Benino.

Temas pri Danièle Charier, federacia adjunkta sekretariino, respondeca pri la dosieroj en Togolando, Meza Regiono, Claudine Tournier, administrantino pri la dosieroj de Togolando Mara Regiono kaj Altebena Regiono, Pierre Tournier, Claude kaj Sylvie Lambert kaj Bernard Moreau. La Administra Konsilantaro komisiis la du administrantinojn por viziti la projektojn de Benino. Ĉiuj venas de la franca regiono Poitou-Charentes kaj estas globidaranoj. Ili estis gvidataj, akompanataj de S-ro Kuadjo Yaovi, federacia sekretario.

Vizito la 9an de februaro al la grupo LATSE en Dalavé (foto)

Tiu grupo iniciatis porkobredan projekton.
Ĝi jam posedas du porkinojn (foto) kaj iniciatas kuniklobredadon. Ĝi kultivas maniokon, kiu fariĝos nutraĵo de la porkidoj.
Baraĵo sur proksima rivero provizas akvon dum la tuta jaro.

Vizitoj la 9an de februaro :

En Tsevie, proksima al Dalave, ni vizitas la grupon FLIFE (foto)

Tiu grupo estis financita por la konstruado de ŝafejo kaj por la ŝafobredado. La ŝafidoj estos baldaŭ kondukitaj sur kampon je 5 km de la loĝlokoj. Tiu kampo ne estas ĉirkaŭbarita kaj ofte okazas ŝtelado de brutoj, tial la brutaro estos gardita. (foto)
La grupo antaŭdate jam plenumis parton de la unua repago pere de stokado de greno. Hura !

Poste grava delegacio de la grupoj LATSE kaj FLIFE akompanas nin sur la projektejo de la grupo ESTONTECO en Assome. (foto)
Tiu grupo aĉetis pumpilon por la legomkultivado. Ĝi ankaŭ bredas malgrandajn remaĉulojn, kortbirdojn kaj kuniklojn.
Tiu diversigo estas rekomendinda al ĉiuj, ĉar ĝi ebligas mildigi la efikojn de malbonaj rikoltoj.

Vizito la 10an de februaro.

al la grupo Mia Gloro en Aneho (foto)

La grupo Mia Gloro praktikas legomkultivadon de kelkaj jaroj. (foto) Pasintjare okazis misvendo kaj senkuraĝiĝo, sed ĝi provas sin relanĉi.
La legomistoj de la regiono provas fondi kooperativon por fiksi prezojn decajn por ĉiuj.

enhavo


... tra Benino

Vizito la 10an de februaro

En Benino la delegacio kontaktiĝas kun René Tchibenou, plenuma direktoro de la partnera NŜO ECIDAM. René Tchibenou kondukas ĝin al la vilaĝo Kenouvo Houe en la komunumo Kpomasse.

Renkonto kun la grupoj Kenouvo Houe en Kpomasse.

Ni estis atendataj de multaj loĝantoj de la vilaĝo kaj de la responsantoj de la grupoj Zounkon, Kinnouvo, Hessa, Gbetozo kaj Ayikoun. (foto) Tiuj kvin grupoj kotizis dum pluraj jaroj kaj ĉesis, kvar el ili profitis de mikrokredito po 100 000 CFA F kaj retenis la monsumon proteste. Verŝajne malbone informitaj, kelkaj esperis sisteme ricevi financadon post sia tria jaro de kotizado, aliaj pretigis projektan dosieron, kiu neniam estis transdonita al la administranto.

La klarigoj de iuj kaj aliaj ebligis unuflanke pli bone kompreni la koleron kaj la amarecon de la membroj de la grupoj, kaj aliflanke vidi kie situas la respondecoj en tiu misfunkciado.

La responsantoj de la grupoj devas, post pripenso kaj konsultado de ĉiuj membroj, informi la Administran Konsilantaron pri sia decido ĉu resti ĉu ne resti membroj de Monda Solidareco kontraŭ la Malsato.

Renkonto kun la responsantoj de la grupoj en la sidejo de ECIDAM

Ok prezidantoj aŭ membroj de grupo de la regiono atendis nin en malgranda oficejo de ECIDAM en Come. Temas pri la grupoj GEP, AYIWANOU, MAWULAKPO, FUOP, SODJNEM MAWU, JAC reprezentita de Jean Anato, prezidanto de la Pluzorga Komitato, kaj ECIDAM reprezentita de René Tchibenou.(foto)

Ĉiu esprimis siajn atendojn kaj plendojn kaj ŝajnas, ke ankaŭ tie ĉi okazis malzorgemo aŭ nekompetenteco por akompani la grupojn kaj la projektojn.

Nepreparita vizito al GAK en Kokotome

Pasante proksime de la bieno de la Grupo Agrokulturista en Kokotome, en la ĉirkaŭurbo de Kotonuo, ni faras viziton al Georges Kuadjo (foto), prezidanto de GAK. Tiu grupo estis financita en 1996 por la konstruado de kokinejo kaj por la aĉeto de la komencaj necesaĵoj.

Malgraŭ multaj malsukcesoj kaj kelkaj foriroj, la grupo kuraĝe pluas kaj rekomencas kun 150 kokinoj(foto), kelkaj kunikloj kaj meleagroj.(foto)

Renkonto la 12an de februaro.

Pasante en Bohicon, renkonto kun la responsantoj kaj la direktoro de BCEBI

BCEBI (Benina Centro por la Evoluigo de la Bazaj Iniciatoj / CBDIBA) estas grava floranta entrepreno se oni komparas kun la ĝisnune vizititaj grupoj. Ĝi dungas salajritojn, akceptas staĝantojn por klerigado, aranĝas seminariojn, havas multajn monprovizantojn kaj ... ne repagas Mondan Solidarecon kontraŭ la Malsato.

La direktoro Patrice Lovesse raportas pri malfacilaĵoj - malfacilaĵoj, kiujn multe malpli riĉaj grupoj venkis.

La vojaĝo per fotoj daŭros en Togolando, Meza Regiono kaj Altebena Regiono en la venonta numero. 


enhavo

Eĥoj el Administra Konsilantaro

 

Eksterordinara kunveno de administra laborgrupo okazis la 28an de januaro 2009 en Nouaillé Maupertuis (FR, 86). Ĝi estis motivita pro la manko de korespondado koncerne interalie la financajn eltiraĵojn, kun la partnera organizaĵo en Burkinio malgraŭ multaj alvokoj kaj ankaŭ pro manko de informoj pri la grupoj. La faritaj decidoj estas plenumataj.

28an de februaro kaj 1an de marto 2009 en Braye sous Faye (FR, 37)

La decidoj faritaj dum la eksterordinara kunsido de la administra laborgrupo estas unuanime validigitaj.

Danièle kaj Claudine raportas pri sia vojaĝo en Benino kaj en Togolando per fotoj kaj komentoj.

En Benino, evidentiĝas, ke la rilatoj inter la grupoj kaj la administrantoj estu senperaj, kun kopio al la kadranta NŜO kaj al la Pluzorga Komitato. La Pluzorga Komitato devas fariĝi pli sendependa de la kadranta NŜO ol nun. En Togolando, regiono de Sokode, la loka asocio de Monda Solidareco kontraŭ la Malsato bone plenumas sian rolon. En la Mara Regiono kaj en la Altebena Regiono necesas nur plifortigi la Pluzorgan Komitaton.

Post studado de la dosieroj, du estas deklaritaj kiel elekteblaj. Ili estas projektoj en Eburio :

  • 09.01.CI : Sinignan Sigui en Torla, ina grupo, kiu deziras produkti rizon.
  • 09.02.CI : Djiguiya en Torla, vira grupo, kiu proponis grenkultivan projekton.

Unu projekto estas deklarita kiel " financota ". Temas pri la projekto de stokado kaj komercigo de vivtenaj agroproduktoj. La grupo estas Mawulakpo en Benino.

Bedaŭrinde la nuna financa situacio ne ebligos financi antaŭ ... majo 2011 !

Daniel kaj Odile Durand proprakoste ĉeestos en Braziljo de la 11a ĝis la 15a de majo por partopreni en monda kunveno pri solidara ekonomio. Daniel reprezentos Mondcivitanan Registrolibron kaj Odile reprezentos Mondan Solidarecon kontraŭ la Malsato.

Dua eksterordinara kunsido de administra laborgrupo okazis la 24an de aprilo en Joué lès Tours (FR, 37) motivita ĉi-foje pro la situacio en Benino, kie mankas korespondado kaj kie grava malkonsento starigas grupon kontraŭ sia kadranta NŜO.

Ankaŭ ĉi-kaze la faritaj decidoj estas plenumataj. La konstato de la misfunkciado en Burkinio kaj en Benino neprigas ke la Administra Konsilantaro pripensu kaj ŝanĝu sian funkciadon kaj kelkajn el la dokumentoj.

Estontaj kunvenoj : la 19, 20, kaj 21a de junio en St-Aubin de Luigné (49), la 19an kaj 20an de septembro en Niort (79), la 5an kaj 6an de decembro en Nouaillé Maupertuis, kaj la 27an kaj 28 an de februaro 2010 en St-Georges les Baillargeaux

DC


enhavo

La Globidara demando
Ĉu ni rajtas modifi nian projekton ?

Prezidanto : - Mi deponis dosieron pri projekto, kiu celas plibonigi la vivkondiĉojn de la membroj de la grupo, kies prezidanto mi estis elektita, kaj de iliaj familioj. Ĝia financado estas ĵus adoptita de la Administra Konsilantaro. Tiu projekto entenas takson de la necesa monsumo. En la nuna stato de la buĝeto de Monda Solidareco kontraŭ la Malsato, ĝi estos financita nur post 12 aŭ 18 monatoj. Kion fari se la antaŭvidita monsumo ne plu sufiĉos pro la prezaltiĝo ?

MSM : - Necesas informi la administranton, kun kiu vi korespondis, paroli pri tio kun la responsantoj de la Pluzorga Komitato kaj kun la kadranta NŜO, kiuj eble jam renkontis la problemon kaj eventuale povas proponi solvojn.

Necesas memori, ke ofte malgranda procento de la monsumo estas dediĉita al la neatenditaĵoj. Fine vi povas iom modifi la projekton, aŭ prokrastante tion, kio ne esencas por la starigo, aŭ malpliigante la tuton.

Prezidanto : - Dum oni starigas la projekton la donitaĵoj ŝanĝiĝis : kio estis profitodona dum la ellaborado de la projekto, tio nun estas malpli tia. Ĉu ni rajtas modifi nian projekton ?

MSM : - Memkompreneble vi surloke konas la evoluon de la situacio kaj vi ja povas adapti vian projekton al la nova situacio, kaj pri tio ja informi viajn partnerojn : administranto, Pluzorga Komitato kaj kadranta NŜO.

Ŝajnas, ke la diversigo estas unu el la sekurecoj por sukcesigi projekton : ekzemple se kulturo ne sukcesas, samtempa bredado ebligus al la grupo elturniĝi. Kaj je la nivelo de tiu diversigo estos pli facile adapti, modifi projekton.

Prezidanto : Ĉu ni povas komplete ŝanĝi la naturon de la projekto kiam ĝi estas adoptita ?

MSM: - Se vi jam deponis projektan dosieron por legomkultivado ekzemple, kaj se post studado ĝi estas deklarita financota, vi ja povas adapti ĝin - flekseblo necesas - sed vi ne rajtas transformi ĝin en bovbredadon ! Tio estus alia projekto por kiu necesus ĉion rekonsideri.

Kaj ĉiam informi, raporti, interŝanĝi ...

Danièle Charier


enhavo

Sesio de la Kongreso de la Popoloj en Braziljo (Brazilo)

Planite de la Lieĝa sesio (novembre de 2007) tiu Brazilja sesio fariĝis necerta unue pro kelkaj malfacilaĵoj por organizi la antaŭviditan programon, due pro la anoncita pandemio de gripo A H1N1. Tiu necerteco kaj la malfacilaĵoj montriĝis tiel premaj, ke S-ino Heloisa Primavera preferis rezigni sian mandaton de Prezidantino de la Kongreso de la Popoloj. Sed la enskribitaj partoprenantoj firme rezistis kaj ili venis, tiel ke la planita sesio povis okazi sed kun rearanĝita tagordo kaj per uzo de la reglamentaj dispozicioj kiam la kvorumo ne estas atingita.

foto : Landing Niassy (el Senegalio) kun Ursula kaj Giuseppe Grattapaglia

Du kunvenoj en unu !

Kiel tio ĉiufoje okazis, la sesioj de la Kongreso de la Popoloj kunvenigas ne nur la elektitajn Delegitojn, sed ankaŭ mondcivitanojn kaj reprezentantojn de organizaĵoj. La elektitaj Delegitoj al la Kongreso de la Popoloj konsistigas ian parlamentan asembleon, dum de 2004 la mondcivitanoj kaj la organizaĵoj, vera tutmondista civila socio, konsistigas la Konsultiĝan Asembleon ĉe la Kongreso de la Popoloj (ASKOP) en kiu Monda Solidareco kontraŭ la Malsato membras kune kun 80 aliaj organizaĵoj.

Gravaj laborprogramoj estas lanĉitaj

La sesio okazis de la 11a ĝis la 15a de majo ĉefe en komunaj kunvenoj, tamen kun du momentoj, kiam la Kongreso de la Popoloj kaj ASKOP aparte kunsidis. La decidoj faritaj en Braziljo ekigas gravajn laborojn en kiuj ĉiuj, kiuj sentas sin mondcivitanoj, kaj la tion dezirantaj organizaĵoj povospartopreni.

Aro de kvar temoj koncernis la homajn rajtojn. Responde, la Brazilja sesio decidis starigi laborgrupon arigontan ĉiujn homojn aŭ asociojn por fondi Mondan Institucion de Homaj Rajtoj. Tiu institucio konsistus el jura kaj sociala membraro devenanta de neŝtataj organizaĵoj kaj el ĉiu homo, kiuj havas la samajn emojn por la defendo kaj la antaŭenpuŝo de la homaj rajtoj. Pro tiu celo, estas planite kiel eble plej frue la realigo de ĉarto de homaj rajtoj, kiu ebligos fari la difinojn kaj la konkretajn agadojn por la defendo de la homaj rajtoj. La fina teksto devos tuj utili al la " Defendanto de Homaj Rajtoj ", kiel kontraŭpovo.

La asocio " Agadi por la Homaj Rajtoj " ricevis la komision konduki la antaŭajn laborojn. Oni jam planas por tio la okazigon de " Seminario de Tutmondismaj Studoj " en Chelles (apud Parizo, Francio) en majo 2010. Monda Solidareco kontraŭ la Malsato povos partopreni en ĝi.

Alia temaro koncernis la rilatojn kun Unuiĝinta Naciaro. La Kongreso de la Popoloj deziras havigi al si statuson ĉe Unuiĝinta Naciaro. Samtempe ĝi donas sian konsenton pri kampanjo por la rajto de la monda popolo je senpera reprezentado sine de Unuiĝinta Naciaro.

Tiuj du temaroj karakterizas la ekvilibran koncepton pri la estonteco de la mondaj kaj internaciaj institucioj. Neniu scias la estontecon, kaj se la tutmondista klopodado iniciatita de la fondintoj de la Kongreso de la Popoloj ŝajnas al ni plej prava, tamen ĝi ne povas ignori la ekziston kaj la adaptiĝan kapablon de la internaciaj institucioj.

La estonta sesio de la Kongreso de la Popoloj okazos en Zagora (Maroko) komence de novembro 2010, t.e. kelkajn semajnojn post la 12a balotelektado al la Kongreso de la Popoloj, kies voĉnombrado estas planita en septembro 2010.

Pliaj informoj pri tiu sesio de la Kongreso de la Popoloj el la protokolo :

http://www.recim.org/kdp/2009-05-eo.htm

Daniel Durand

NB La prezidantecon de la Kongreso de la Popoloj nun plenumas Liliane Metz-Krencker pro la artikolo 8.4. de la Reglamento. Krome Liliane estas membro de Monda Solidareco kontraŭ la Malsato.

ASKOP

De la aparta kunveno de la Konsultiĝa Asembleo ĉe la Kongreso de la Popoloj rezultas la starigo de teamo el 10 homoj, kun programo relative altvalora.

La ĝenerala sekretario de ASKOP estas nun nia globidara amiko Alain Bal. Li invitas ĉiujn globidaranojn, la mondcivitanojn kaj responsantojn de la membraj organizaĵoj partopreni en laborgrupoj, kiuj kontribuos al la fondado de la Monda Institucio de Homaj Rajtoj kaj al la preparo de aliaj temoj prezentotaj dum la sesio en Zagora.

Por aliĝi al tiuj laborgrupoj, skribu al ASKOP, 16 rue de Belleneuve, 21270 Binges (Francio)

Aŭ aliĝu al ASKOP per interreto :

www.recim.org/ascop/part-eo.htm


PORĈIAMA AMAZONIO

Kelkaj el la globidaranoj estis alvokitaj por partopreni en monda peticia kampanjo por la protekto de Amazonio. Tiu monda kampanjo ricevis pli ol 1 500 000 subskribojn kaj okazigis specialan sesion de la federala Brazila Senato merkrede la 13an de majo. La ĉeestantaj membroj de ASKOP kaj de la Kongreso de la Popoloj iris al la Senatejo por ĉeesti la debatojn. Kompreneble la debatoj okazis en portugala lingvo, sed dank'al la servoj de kelkaj esperantistoj, ĉiuj povis sekvi la procedojn kaj la prezentitajn temojn. Nia ĉeesto en la Senatejo estis speciale instigita pro la fakto, ke Muriel Saragoussi sin esprimos je la nomo de kolektivo de 600 indiĝenaj organizaĵoj de Amazonio. Kiu ne konas Muriel ? Ŝi partoprenis en la Administra Konsilantaro de Monda Solidareco kontraŭ la Malsato dum la 80aj jaroj, kaj plie ŝi estas inter la elektitaj Delegitoj al la Kongreso de la Popoloj. Laŭ la opinio de Ursula Grattapaglia, kiu sekvis tre atente ŝian paroladon, la diroj de Muriel estis bonegaj kaj por la afero de la indiĝenaj popoloj, kiujn ŝi reprezentis kaj por la iĝonta monda demokratio.

Daniel Durand


enhavo

Butiko

La belaj tagoj venas. Vestu vin en " Monda Solidareco kontraŭ la Malsato "


enhavo

Alvoko

MSM plu serĉas volontajn helpantojn, spertajn por konstrui grafikajn dokumentojn de informado bone faritajn kaj agrable konsulteblajn : aliĝiloj, faldfolioj pri projektoj, okazaj dokumentoj, ĝenerala broŝuro kaj, kial ne ? rearanĝo de Monda Solidareco.

Ĉu ne estas studentoj pri grafikaj artoj en la ĉirkaŭaĵo de kelkaj Globidaranoj ?

La interesiĝantoj bonvolu ekrilati kun la redakcio.


enhavo

RICEVITAJ KOTIZOJ kaj DONACOJ (en Eŭroj)

Majo 2009

: 2 106 Eŭroj

Junio 2009

2 176 Eŭroj

Julio 2009

782 Eŭroj

Aùgusto 2009

1 080 Eŭroj

 

  

Monda Solidareco kontraŭ la Malsato proponas al vi la organizadon de nova formo de transnacia solidareco, por respektaj interhomaj rilatoj, por medioindulgaj agadoj.

Vera esprimo de la mondcivitaneco, tiu solidareco partoprenas en la iompostioma starigado de pli justa mondo, kun rilatoj fonditaj sur mondnivele garantiata juro.

Globidar

Oficiala heroldo de Monda Solidareco


NOTOJ

3A : Asocio por la Antaŭenpuŝo de la Agrikulturistaroj "APGA" , Lomeo, Togolando)

AKAP : :Asocio por la Kampara Asimilita Progreso "ADRI" (Bobo-Diulaso, Burkinio)

ASEF : Asocio por la Socia-ekonomia Evoluigo de la Familioj "ADEF"(Kongio)

CFA F "franc de la communauté financière d'Afrique" (franko de la afrika financa komunumo):
1000 F CFA = 1,52 Eùro

ECIDAM : Esplor-Centro pri Iniciatoj por la Disvolviĝo Agrikultura kaj Metia "CERIDAA"(Benino)

EKOFAM : Ekonomio Familia (Kongio)

LA-MSM-Sokode Loka Asocio de Monda Solidareco kontraŭ la Malsato "AL-SMF-Sokode" (Togolando)

MSM : Monda Solidareco kontraŭ la Malsato

vidu la liston de niaj mallongigoj


Traduknotoj

La tradukinto atendas viajn demandojn kaj rimarkojn ! 


MONDA SOLIDARECO estas eldonita en Esperanto kaj franca lingvo papere kaj rete
rete, en Esperanto :
la tuto; en franca : laŭ temoj

Abono : 5,00 ¬

Redakcia komitato : Alain Bal, Alain Cavelier, Danièle Charier, Odile kaj Daniel Durand, Bernard Muet,

Elfrancigis : Daniel Durand

Lingvon kontrolis : Sabine Hauge

Eldonestro : Daniel Durand

 

MONDA SOLIDARECO
Les Nids
FR 49190 St-AUBIN-DE-LUIGNE (Francio)

La Mondcivitana kiosko- MSM 

ENHAVO :

  

enhavo


 FMS, 1 ruelle Haute, FR 21120 GEMEAUX