La kiosko de la Mondcivitanoj

mapo de tiu chi reteja parto - aliaj lingvoj - enhavo

Monda civitaneco - Registrolibro de la Mondcivitanoj - ASKOP - Kongreso de la Popoloj
BALOTELEKTOJ 2007
la balotelektaj dokumentoj - la kalendaro
  • nombro de la balot-rajtantoj : 4.617
  • nombro de balotintoj (ricevitaj postrespondaj kovertoj) : 1 371 
  • t.e. 29,6 % da partopreno.

La nombro de voĉdonintoj egalas la nombron de la kovertoj ricevitaj per poŝto. La kovertoj ricevitaj post la 22a de septembro estas kalkulitaj kiel voĉdonintoj. Konsekvence la nombro de voĉdonintoj kaj la partoprena procento evoluas. Tamen la rezultatoj de la balotado je la 22a de septembro estas definitivaj :

El 1317 balotiloj :
Blankaj aŭ nuligitaj balotiloj : 15
Esprimitaj voĉoj : 1302

ESTAS ELEKTITAJ :

  • Chris HAMER :1031 (79,1 %)
  • Heloisa PRIMAVERA : 1010 (77,5 %)
  • Dauji GUPTA :982 (75,45 %)
  • Marie Louise DUBOIN : 971 (74,5 %)
  • Liliane METZ KRENCKER : 913 (70,1 %)
  • Joel LUGUERN : 904 (69,4 %)
  • Wolfgang FISCHER 901 (69,2 %)
  • Leo REBELLO : 898 (68,9 %)
  • Diomaye SENE : 896 (68,8 %)
  • Rob WHEELER : 873 (67,0 %)
  • Ulisses RIEDEL : 851 (65,3 %)
  • Mustapha NAFATI: 824 (63,2 %)
  • Bernard CHUZEVILLE : 802 (61,5 %)
  • Yves ANGELLOZ : 802 (61,5 %)
  • Vincent PEINGNEZ : 801 (61,5 %)

NE ESTAS ELEKTITAJ :

  • Karl KPODO : 784 (60,2 %)
  • Georges FEDERMANN : 771 (59,2 %)
  • Kenneth KOSTYO : 765 (58,7 %)
  • Rasmus TENBERGEN : 654 (50,2 %)
  • Gerhard HIRSCHMANN : 574 (44,0 %)


La Kongreso de la Popoloj estas renovigata trione ĉiun trian jaron, po 15 Delegitoj. Ĉiu Delegito estas elektita por naŭjara mandato.

En 2007 estis alvokitaj la balotantoj de la voĉdonantaro " A " :

  • Ĉiuj mondcivitanoj enregistritaj de septembro 1998 ĝis aprilo 2007 ;
  • Unu triono el la plej fruaj mondcivitanoj.

En 2010 okazos la parta renovigo de la dua triono de la elektitoj far la voĉdonantaro " B ", tio estas ĉiuj novaj enregistritaj mondcivitanoj en 2007 kaj 2010 kaj dua triono el la plus fruaj mondcivitanoj.

En 2013 okazos la parta renovigo de la tria triono de la elektitoj far la voĉdonantaro " C " konsistonta el la mondcivitanoj enregistritaj inter 2010 kaj 2013 kaj la tria triono el la plej fruaj.

La balotaj dokumentoj

Ĉiu voĉdonanto ricevis :

  • 12paĝan dokumenton entenantan klarigon pri la graveco de la balotado kaj pri la balotmaniero, kaj por ĉiu kandidato duon-paĝon da prezentado kaj celoj, kaj legitim-foton.
  • Balotilon en A5-formato, unika por ĉiuj lingvoj.
  • Sennoman balot-koverton (malgranda formato)
  • Post-respondan koverton kun ordinara poŝtga formato por senpaga resendo de la balot-koverto. La numero de voĉdonanto aŭ de la mondcivitana karto estas enskribita sur tiu koverto.

Kosto de la balotelektado

Suma kosto proksimumas 9.300 eŭrojn, pagitajn de Mondcivitana Registrolibro. Ĉiuj kontribuoj estas bonvenaj !

La kalendaro :

  • Malfermo de la kandidatiĝa periodo far la bulteno RECIM-info n° 3 (marto 2006)
  • " oficiala lanĉo " de la balotperiodo la 18an de marto en Magdeburgo (Germanio) okaze de la Ekvinoksa festo, tago de la Mondcivitanoj.
  • Dissendado de la balotaj dokumentoj al ĉiuj landoj krom Francio la 3an de julio 2007
  • Dissendado de la balotaj dokumentoj al Francio la 20a de julio 2007.
  • Fermo de la balota periodo la 21an de septembro 2007, ekvinoksa tago
  • Voĉnombrado la 22an de septembro
  • Plena kunsido de la Kongreso de la Popoloj la 2an, 3an, kaj 4an de novembro 2007 en Eben-Emaël (Liège, Belgio)

Balotaj arkivoj

 

Esperanto

Français

English

Español

Helpi la Kongreson de la Popoloj

 

Pri la ttt-ejo