La kiosko

mapo de tiu reteja parto - aliaj lingvoj - enhavo

Registrolibro de la Mondcivitanoj - Asembleo - Delegitaro
Funkcio - La asocio - Ĝeneralaj strukturoj - Teritorioj - eldonado
KORESPONDANTO

Tiu dokumento en printebla pdf-formato

Direktivoj destinataj al Korespondanto de RCM

1. NEUTRALECO

Kiaj ajn estas la personaj opinioj, la Korespondanto devas daŭre resti neŭtrala rilate al la politikaj, religiaj kaj filozofiaj elektoj de siaj alparolantoj. Fakte ĉiuj ni estas mondcivitanoj. Kiuj agnoskis sin Civitanoj de la Mondo, tiuj devas akcepti kaj akceptigi tiujn diferencojn, kiam ĉi lastaj ne estas esprimitaj kontraŭe al la homaj rajtoj, kiuj estas la personaj sed ankaŭ la etnaj kaj minoritataj rajtoj. La principo de neŭtraleco rezultigos eĉ tion, ke oni ne devas enmiksi sin je la nomo de la civitanoj de la mondo trans la ideoj kaj agadoj, kiuj arigas ĉiujn. Povas foje okazi, ke tiu postulo estas malfacile plenumebla, ekzemple se oni deziras porokaze kunlabori kun iuj organizaĵoj, aŭ se oni estas petata komenti tiun aŭ tiun politikan eventon. Kiam la malfacilaĵo ŝajnos tro granda, bone estos konsulti Registrocentron.

2. VOLONTECO

Oni devos strikte plenumi la principon pri senpaga bonvolemo, kiu trudiĝas al ĉiuj RCM-respondeculoj. Neniu rajtas elpreni por si ion ajn el la monsumoj pagitaj de la Mondcivitanoj. Praktike okaze de financa malfacilaĵo, la Korespondanto informos pri tio RCM, por ke akceptebla decido estu interkonsentita.

3. INFORMADO PRI LA UTILIGO DE LA LEGITIMKARTO

Plej grave estos seniluziigi tiujn, kiuj esperas, ke ni povas konsenti al ili financan helpon, aŭ ankaŭ, ke la liverata de ni karto ebligos al ili transpasi landlimon aŭ havigi al si restadopermesilon (por la migruloj).

Fakte la vero estas, ke RCM kvankam malriĉa plu agadas ekster registaroj, ne atendante iliajn helpon aŭ subvenciojn. ĝi laboras por starigi tutmondan Aŭtoritaton, kaj tio donas al la Mondcivitana legitimkarto fortan simbolecon ; sed tiu karto havas neniun praktikan utilecon kontraŭ la nunaj naciaj aŭtoritatoj.

[Notinde : tiu temo estas rapide elvokita en la folio "Kial Civitano de la Mondo ?" meze de la dua paĝo]

4. KIO estas la tasko de Korespondanto de RCM ?

a) Li (aŭ ŝi) devas paroladi pri la mondcivitaneco al la ĉirkaŭantaro, kaj ŝpareme disdoni foliojn kaj registroformulon nur se la interparolanto ŝajnas interesata.

b) Se li ricevas registropeton, li devas kontroli :

  1. ke la informoj estas tre klare skribitaj kaj kompletaj, interalie pri la adreso : ĝusta (fizika) adreso de la loĝloko (tiu adreso troviĝos sur la legitimkarto) kaj se ĝi estas malsama, la poŝta adreso (poŝta kesto) al kiu la karto estos sendita.
  2. ke la lingvo elektita por la livero de la karto estas indikita,
  3. ke la peto estas subskribita.

c) Sur la dorsa flanko de la (nedevige) provizita fotografio li tuj skribos la nomon por eviti postajn erarojn.

d) Fine li kolektos per la landa mono ekvivalentan sumon je 15 ¬ (8 ¬ okaze de financaj malfacilaĵoj)

e) Tiam li sendos la peton aŭ prefereble la arigitajn petojn post maksimume unu monato.

Ni taskas al ni la liveradon de la kartoj kaj la rektan sendadon al la koncernatoj.

5. FINANCOJ

Registriĝa pago : duono de la kolektita mono estu transsendita al RCM,

La alia duono utilos al la Korespondanto por subteni siajn administrajn kaj informajn kostojn.

Memvolaj kontribuoj : la eventualaj memvolaj kontribuaĵoj estu tute transsendataj al RCM.

R.C.M.

ĝisdatigita la 21an de septembro 2009

 

La konsento pri tiuj direktivoj pravigas la liveron de atesto valida du renovigeblajn jarojn, de ĝenerala asembleo ĝis la sekvonta.

Sugestoj por helpo al RCM

 

Pri la ttt-ejo