Monda Solidareco kontraŭ la Malsato

Konsistigo de financpeta dosiero

1. KONDIĈOJ

1a Celo : al prinutra memsufiĉo.
1b Iniciato kun kolektiva aŭ komunuma profito.
1c Unuopaj aliĝoj de la profitontoj al Monda Solidareco kontraŭ la Malsato.
1d Organizado de la profitontoj en societo kun demokrata statuto, kiu certigu klaran funkciadon.
1e Esti kotizinta almenaŭ dum du jaroj al Monda Solidareco kontraŭ la Malsato.

 

2. KONSISTIGO DE LA DOSIERO

2a Unu financpeto ne pli ol unu duflankan folion ampleksa entenanta la kompletan kaj ĝustan identecon de la petanto, ĝian societan nomon, ĝian poŝtan adreson kaj mallongan priskribon de la projekto : naturo, situo, suma kosto, bloka taksado de la petata financado.

2b Kiel eble plej detala priskribo de la financota projekto :
- priskribo de la geografiaj, ekologiaj, ekonomiaj , socialaj kaj kulturaj kondiĉoj de la regiono, kie la projekto stariĝos,
- detala priskribo de la projekto.
- priskribo de la plibonigoj atendeblaj el la starigado de la projekto,
- esplorado pri la reefikoj sur la medion
- buĝeta perspektivo por tri jaroj.

2c Detalita taksado de la suma kosto de la projekto.

2d Detalita taksado de la petita sumo de la financado, kun indiko de :
- la propra kontribuaĵ o de la petantoj,
- la suma financado petata de Monda Solidareco,
- la kontribuaĵ oj el aliaj devenoj (indiku iliajn identecojn kaj adresojn).

2e Propono pri praktika maniero de financado, kiu entenu :
- la deziratan proporcion inter la senintereza pruntoparto kaj la subvencioparto.
- la deziratan dataron por la tempa dispartigo de la financado,
- la identecon kaj adreson de la banka konto ricevonta la financadon.
- la deziratan dataron por la repago de la prunto.

2f la kompleta listo de la aliĝintoj al Monda Solidareco, kiu indiku :
- iliajn nomojn, (familiajn personajn kaj eventuale postajn) kaj kompletajn adresojn,
- la unuopajn kotizojn pagitajn,
- la pagmanieron de tiuj kotizoj (banka aŭ poŝta ĝiro, aŭ ĝiro ĉe Flandra Esperanto Ligo aŭ U.E.A. - ambaŭ kun sama kodo : mfsk-g, aŭ alimaniere kun la konsento de la kasisto)

3. SENDU LA KOMPLETAN DOSIERON al Monda Solidareco kontraŭ la Malsato, aŭ senpere al la administranto komisiita por ĝia studado.

4. SOLIDARECA KONTRAKTO

La studado kaj la pluzorgado de la dosiero estas konfiditaj al kompetenta administranto, kiu ekrilatas kun la petantoj. Ĉi lasta povas postuli ĉiajn kompletigajn informojn kaj proponi ĉiajn utilajn ŝanĝojn. Finfine la Administra Konsilantaro de Monda Solidareco voĉdonas :

Se la projekto estas voĉdone deklarita financebla, ĝi viciĝas inter la financotaj projektoj. Ĉirkaŭ tri monatojn antaŭ la planebla financdato, solidareca kontrakto estas redaktita de la administranto taskita per la dosiero. Tiun kontrakton subskribos la partioj :

Post la subskribo de la solidareca kontrakto fare de la partioj, la financado ekrealiĝas.


Kompletigaj demandoj al info@globidar.org