Informilo n-ro 103 (septembro 2010) de Monda Solidareco kontraŭ la Malsato


Enhavo je la fino

en pdf.formato

antaŭaj numeroj

Renaskiĝo kaj konfuzoj
Por marki la kvindekjariĝon de la ondo de sendependiĝoj, kiu trairis Afrikon en la 50aj kaj 60aj jaroj, la Senegalia registaro starigis la " Monumenton de la Afrika Renaskiĝo ". Samtempe aplaŭdita kaj kritikita, tiu iniciato meritas nian atenton.

Laŭ multaj homoj, la mono investita en tiu realigaĵo estus pli utila por subteni resanigajn kaj edukajn projektojn aŭ se ĝi estus investita en aktivecoj generontaj enspezojn kaj dungojn. Tio estas fakto.

La konceptintoj de la simbolo memvideble provis superpasi la dialektikon inter koloniiĝo kaj submetiĝo por doni direkton al la tuta afrika kontinento. Oni gloras Afrikon, kiu stariĝas, kiu montras siajn kapablojn, sian junecon, sian dinamismon. Fone povus skiziĝi la afrika unueco partnero de monda unueco kaj postulema pri siaj specifecoj. Jen apokalipsa vizio de finita mondo, imitebla je la nivelo de ĉiu el la grandaj regionoj de la planedo.

Kompreneble la vojo estas longa kaj la kunigitaj rimedoj por plenumi tiun ambicion plu estas sensignifaj. Kiel aŭdaci tiun revon dum sur la loka nivelo ĉio baniĝas en konfuzo ? En oktobro 2006 dum la Seminario de Tutmondismaj Studoj en Bohicon, prof. Gbegnonvi atentigis la partoprenantojn pri tri aspektoj : kulturo, nutriĝo, ekonomio.

Kulturo : la konstitucioj de plejparto de la landoj, kiuj akiris sian sendependecon en tiuj jaroj 1950 kaj 1960 starigas lingvon nomitan " nacian " aŭ " oficialan " aŭ " laboran ". Preskaŭ ĉiam la elektita lingvo estas tiu de la eksa " invadinto, kiu trudis sian lingvon kaj siajn manierojn ". La parola tradicio de Afriko, kiom ajn riĉa ĝi estas, ne rezistis kontraŭ la skriba kulturo. Ĉu oni povas reale paroli pri identeco, pri sendependeco, eĉ pri " renaskiĝo " dum la lokaj identecoj estas tiel ignorataj ?

Nutriĝo : konfuzo ! kiam la homoj manĝas ĉiutage panon el tritiko kaj ne panon el maizo, sorgo, milio aŭ manioko, kiuj kreskas en iliaj kampoj male de la tritiko, kiu kreskas nur sur la transmara grundo de la invadinta eksterlandulo. Tial, kiu elvolviĝas el la manĝita tritikpano, se ne la invadinta eksterlandulo ?

Ekonomio : konfuzo kaj hipokriteco, kompreneble, kiam oni kultivas kotonon - kiel faris tion antaŭ kvin jarcentoj la prauloj enkatenigitaj kaj deportitaj ekstermaren - kaj kiam ĉiu kotono estas (denove !) deportita ekstermaren por esti transformita tie. Kiu elvolviĝas el kotono se ne la transformanta eksterlandulo ? Sendante aliloken 100 % de sia kotono, oni laboras por la aliloka disvolviĝo kaj oni laboras por krei dungojn por la alilokaj junuloj dum oni trudas pluan sendungecon al siaj propraj junuloj.

Eble tiuj 50 jaroj de sendependiĝo desegnas perspektivon al renaskiĝo, sed kondiĉe ke la koncernataj civitanoj manifestu pri tio volon konkretigatan en la ĉiutagaj streboj. La respekto de la lokaj specifecoj kaj la realproprigo de la ekzistorimedoj far la loĝantaroj mem partoprenas sen iu dubo en tiu sama perspektivo. Ĉiel ili estas celoj apogataj de Monda Solidareco kontraŭ la Malsato.

Daniel Durand

Kun eltiraĵoj el la komunikaĵo de Roger Gbegnonvi
(originale en franca lingvo)

 

enhavo

Nova koloniado en la 21a jarcento.

Malsatego fabrikita de homo

Grandegaj societoj kaj riĉeguloj akaparas al si la afrikan agron.

Dudek afrikaj landoj vendas aŭ ludonas agrojn por ŝokskale intensiva agrikulturo. Tio ŝajnas esti la plej grava transdono de proprieto ekde la kolonia erao.

La prinutra nesekureco estigita de la prezaltiĝo de la konsumvaroj naskas fenomenon en Afriko : la akirado de agrikulturaj ekspluatejoj fare de eksterlanduloj. Registaroj kaj firmaoj de kelkaj landoj aĉetas kaj luprenas vastajn agrikulturajn teritoriojn por certigi siajn proprajn prinutrajn bezonojn.

Etiopio estas unu el la plej malsatantaj landoj en la mondo kun pli ol 13 milionoj da homoj bezonantaj prinutran helpon. Paradokse la registaro ofertas almenaŭ tri milionojn da hektaroj el siaj plej fekundaj grundoj al landoj kaj al kelkaj el la plej riĉaj homoj en la mondo. Tiuj ĉi ekspluatas la grundojn por eksporti nutrovarojn al sia propra enloĝantaro. Tio konkretiĝas, ekzemple ĉe la bazo de krutaĵo de la Rifta valo (ĉe Awassa) per la konstruado de plasta kaj ŝtala strukturo, kiu baldaŭ estos la plej granda forcejo en Etiopio.

La mil hektaroj da grundo, kiuj entenas la forcejojn en Awassa estas luitaj por 99 jaroj al iu Saudaraba komercisto, kun etiopia deveno, unu el la 50 plej riĉaj homoj en la mondo ! Ĝis nun lia societo aĉetis kvar farmbienojn, kie ĝi kultivas tritikon, rizon, legomojn kaj florojn por la sauda merkato. Ĝi planas elspezi miliardojn da dolaroj por akiri kaj ekkulturi milojn da hektaroj da agro en Etiopio dum la venontaj jaroj.

Plie en Awassa la farmbieno Al-Amouni uzas tiom da akvo kiom 100 000 etiopianoj !

La impeto al la agroj estiĝis pro la prinutra manko en la mondo, kiu sekvis la fortajn prezaltiĝojn de la petrolo en 2008, manko de akvo kaj la insisto de Eŭropa Unio laŭ kiu 10 % de la karburaĵoj por la transportoj devas esti produktitaj el vegetalaĵoj antaŭ 2015. En multaj regionoj la kontraktoj estigis forpelojn, civilajn tumultojn kaj plendojn kontraŭ la agroakaparantoj.

La Etiopia registaro neas, ke la interkonsentoj kontraktitaj kun eksterlanduloj priresponsas malsaton. Laŭ ĝi " Etiopio posedas 75 milionojn da hektaroj de fekundaj agroj, el kiuj nur 15 % estas uzataj. "

Tipa eksperimento raportita de Nyikaw Ochalla, Anuaka indiĝeno de la regiono Gambella, vivas eksterlande sed havas regulajn kontaktojn kun agrokulturistoj de sia regiono : " Ĉiuj agroj de la regiono Gambella (Etiopio) estas uzataj. Ĉiu komunumo posedas kaj prizorgas sian propran teritorion, riverojn kaj agrojn sur sia teritorio. Tio estas mito disvastigata de la registaro kaj de la investistoj, ke estas nefekundaj aŭ ne ekspluatataj agroj en la regiono Gambella. La eksterlandaj entreprenoj multope alvenas, kaj tio senigas la homojn je la kampoj, kiujn ili uzas jam de jarcentoj. La loka indiĝena loĝantaro ne estas konsultita. La interkonsentoj estas kaŝe traktitaj. Ĉiuj kampoj ĉirkaŭ mia vilaĝo estis reprenitaj kaj provizitaj per alirvojoj. La kampoj estis perforte akaparitaj por hinda societo kaj la homoj ricevis neniun kompenson... Miloj da homoj estas koncernataj kaj mortos pro malsato. ... "

Laŭ Michaël Taylor, fakulo pri la internacia koalicio : " la fakto, ke la afrikaj agroj ne estas priplantitaj, respondas al certa kialo. Ili povas esti uzataj por paŝti brutaron aŭ intence novaligitaj por preventi elĉerpiĝon de nutraj substancoj kaj erozion. Kiu ajn vidis tiujn bienojn laŭdire ne uzatajn, tiu komprenas, ke en Etiopio ne estas kampoj sen proprietuloj kaj uzantoj. "

Ankaŭ Kenjo estas invadita per grandaj farmbienoj regataj de la eŭropanoj (plejparte nederlandanoj), sur kiuj grandegaj forcejoj estas konstruitaj por la industria kultivado de floroj kaj legomoj. Apud tiuj forcejoj sur grandegaj paŝtejoj ĉirkaŭbaritaj per pikdrataroj paŝtiĝas intensive bredataj miloj da bovidoj kaj ŝafidoj.

La surfaco de la lago Naivaŝo situanta en la Rifta valo, konsiderinde malvastiĝis. Grandegaj industriaj farmbienoj dediĉitaj al la florkultivado estas konstruitaj ĉirkaŭ la lago. Ili bezonegas akvon kaj sekigas la lagon : troaj pumpadoj, amasa uzado de pesticidoj, kiuj elverŝiĝas en la lagan akvon sen resaniga traktado. Tiu akvo priprovizas la ĉirkaŭajn ladkvartalojn, kie vivas la mispagitaj dungitoj (tage po 1 ĝis 2 dolaroj), kiuj laboras en tiuj farmbienoj kaj kiuj ... konsumas la pesticidojn. Se la afero tiel pluas, la lago estos nur fiodora koteca lageto post kelkaj jaroj. Antaŭ malpli ol 20 jaroj, ĉirkaŭ la lago, kie estas instalitaj la farmkonstruaĵoj, antilopoj okupis la lokon.

Koloniado kaj moderna sklavismo, ekologia ruiniĝo, por kontentigi eŭropan klientaron, kiu ŝatas doni rozojn ! Tiuj rozoj tranĉitaj en Kenjo estas aĉetitaj de grandaj komercaj markoj antaŭ ol esti retroveblaj sur la vendobretoj kun la mencio " El Nederlando " ! Ankaŭ la aĉetanto estas trompita !

En Niĝerlando duono de la loĝantaro estas, laŭ Unuiĝinta Naciaro, minacita de malsatego (sekeco kaj dezertiĝo de Sahelo). " Pligravigantaj faktoj, la naskokvanto estas grandiĝanta kaj la prezo de la bazaj nutraĵoj : milio, sorgo, maizo, ne ĉesas altiĝi. Tiu senestonteca regno estas tamen

" Eldorado " por granda franca trusto. Uranio el la niĝerlanda subgrundo - interalie el la minejo Imouraren - provizas 40 % de la ercoj retraktataj de AREVA por provizi la atomcentralojn en Francio kaj aliaj landoj. Sed tiu emblema (??) societo de la franca industrio prizorgas pli la sekurecon de siaj laborejoj ol nutri la ĉirkaŭantajn loĝantarojn. Necesas diri, ke parto de la tuaregoj konsideras sin senhavigitaj je siaj teroj de Areva kaj protestas ... " (le Canard Enchaîné)

Vandana Shiva, hinda ekologino freŝdate deklaris en Londono, ke grandskala industria agrikulturo ne nur forpelas la homojn el la agroj, sed ankaŭ necesigas kemiaĵojn, pesticidojn, herbicidojn, grasumojn, intensan uzadon de akvo, grandskalan transportadon, stokadon kaj distribuadon, kio sume transformas la pejzaĝojn en gigantajn monokulturajn plantejojn. Ni spektas la senposedigon sur amasa skalo. Tio signifas ke malpli da nutrovaroj estas haveblaj kaj ke la loka loĝantaro havos malpli da ili. Okazos pli da konfliktoj kaj da politika nestabileco kaj la kulturoj estas ellokitaj. La afrikaj etaj produktistoj estas la fundamento de la prinutra sekureco. La havebleco de nutrovaroj tra la planedo malpliiĝos.

Nova koloniado, moderna sklavado, malsatego, estas la malbonoj estigitaj de tutmondiĝo aranĝita de la plej riĉaj, trudita, absurda, danĝera.

Informoj kolektitaj el " Le Monde, 13/02/410), le Cri du Peuple (29/03/10) kaj le Canard enchaîné (30/06/10).

Claudine Tournier.

Kaj por konkludi jen historio : " la fino de la mangoj "
 
La fino de la mangoj

Post 22jara vivo en Usono mi revenis en Hindion antaŭ du jaroj. Depost mia reveno mi pensas pri la estetika kadukeco, kiun mi vidas ĉie en tiu vidkulturo. Mi atingis tiun hipotezon, kiu eksplikas la situacion : " la fino de la mangoj " estas la radiko de nia estetika krizo ! Tiu ideo venis al mi tute hazarde dum mi kontemplis mirindan ŝalon el Kaŝmiro, kies motivoj formis mozaikon reprezentantan mangojn en la kaŝmira stilo. Mi pensis, ke certe la kreintoj de tiu belaĵo estis inspiritaj de la ĝuiga plezuro konata manĝante bongustajn mangojn, kiuj maturiĝis subsune. Tiam mi memoris pri la rakonto de Ramu.

Ramu Singh estis knabo, kiu vivis en vilaĝo oriente de la granda rivero Yamuna. Lia patro posedis fruktarbaron en kiu li kultivis specion de mango ŝatata kiel la plej bona en Hindio : aparte bongusta, sukera kun iom da acideco, plena kaj densa. Somere, kiam la maturiĝantaj mangoj plenigis la aeron per aroma parfumo, Ramu kaj liaj amikoj kuris al la fruktarbarejo. Kiu manĝis veran mangon, tiu diros al vi kiun estetikan eksperimenton tio povas estigi. En la vivo de Ramu kaj de liaj amikoj, tio reprezentis plezuron longtempe antaŭĝuitan. Ĉiun someron, ili gustumis " anandamon " (sanskrita vorto por " estetika plezuro ") dum la mangoj maturiĝas kaj dum ili estas kolektitaj.

Iam, dum la mangoj ankoraŭ ne estis maturaj, komercisto venis kaj ofertis al la patro de Ramu konsiderindan monsumon por lia rikolto. Tiom granda oferto ne povis esti rifuzita. La mangoj estis pli kaj pli postulataj en Nov-Delhio kaj estis floranta eksportado al mezoriento. La alta prezo por la mangoj kaj la gajnoj en dolaroj estis bonaj novaĵoj por la ekonomiistoj de Nov-Delhio kaj por iliaj konsilantoj de la Monda Banko ; por ili tio estis " ekonomia disvolviĝo " sed por Ramu kaj liaj amikoj, estis ja malĝoja tiu tago kiam, allogitaj al la fruktarbarejo de la unua parfumo de la mangoj kaj de la akresona kakofonio de la papagoj ili estis malafable repelitaj de la gardisto de la komercisto.

Ili vidis la laboristojn, kiuj faligis ĉiujn ankoraŭ verdajn mangojn. Tiun jaron same kiel dum la sekvaj - ĉar la ofertoj de la komercisto ne ĉesis, Ramu kaj liaj amikoj ne povis manĝi eĉ nur unu el tiuj frandaj mangoj. Tio estis la fino de ilia jara " anandamo ".

Sed kial pluki tiujn verdajn mangojn ? Ĉu tio havas sencon ? sin demandis Ramu. Li nenion sciis pri merkata ekonomio nek pri kemia maturigo. La komercisto tre frue senigis la ĝardenon por ke estu facile, transporti la mangojn. Poste, por havigi al si la altajn kostojn de la antaŭsezono, li envolvis la mangojn en ĵurnalpapero, traktis ilin per kemiaĵoj por plirapidigi la maturiĝon kaj konservis ilin en skatoloj. Ne nur Ramu, sed neniu alia, kaj en Nov-Delio kaj en Dubajo, plu havis la ŝancon gustumi la dian plezuron de mango subsune maturiĝinta. La ekonomia sistemo determinita pro la merkato kaj pro la eksportado estis mortiginta la mangojn. Tiamaniere tio okazis en tuta Hindio ... kaj tiel la tuta nacio perdis siajn mirindaĵojn, kiuj scipovis krei la anandamon.

Ni perdis niajn mangojn kaj al niaj infanoj mankis grava estetika eksperimento. Sed kio pri la arboj mem ? Kion ili suferas kiam oni tro frue kaj malmilde prenas iliajn fruktojn ? Kion ili sentas kiam oni ne lasas ilin fini sian laboron porti la fruktojn ĝis maturiĝo, kiam ili estas senigataj je la disflugeto kaj akresonaj krioj de la papagoj ? Mi demandas min ĉu ankaŭ la arboj eksperimentas anandamon kaj ĉu la " konsumiĝo de la estetika plezuro " ne koncernus ankaŭ la plantojn kaj la bestojn.

Tradicie en la hinda kulturo la estetika raveco aŭ anandamo estis la fonto kaj la celo de ĉiu arto. Mia argumento estas tiu ĉi : malpliiĝo de anandamo estigas malpliigon de la estetika sento kapabla krei, ŝati, admiri. La malapero de la bonaj mangoj en Hindio probable estas la ignorata kialo de la ekfiniĝo de la estetika plezuro en plejparto de la sferoj de la hinda socio. Tio povus esti la kialo de nia estetika krizo. Ni bezonas pli da raveco, por esti plenigitaj ĝis ni mem fariĝu ravitaj !

Tial redonu al ni la mirindajn mangojn maturiĝintajn en la arbo per la suno.

Shakti Mairaa
pentristino kaj filozofo

Teksto eltirita de la revuo " Alliance " oktobro-novembro 2005

enhavo

La vojoj de la solidareco

pasas tra Togolado

La prezidantino de la grupo ESTONTECO, S-ino Gad Dorothée sendis al ni raporton kun fotoj. Jen kelkaj eltiraĵoj :

" Pri agrikulturo, la grupo Estonteco elektis por tiu kampanjo plie de la vivtenaj kaj legomaj kultivoj, kultivadon de manioko kaj ties transformiĝon. Manioko kultivita sur areo de unu hektaro estis rikoltita kaj transformita en farunon. Ni havigis al ni el tiu transformiĝo 20 sakojn je 50 kg. "

" Por plialtigi la rendimenton kaj protekti la medion, tri membroj de la grupo ricevis klerigon dum kvar monatoj pri biologia agrikulturo. Ili baldaŭ povos transdoni siajn sciojn al dek tri agrikulturistoj en la vilaĝo. En septembro dua promocio de kvar membroj sekvos la saman klerigon en Benino. "

La grupo bredas malgrandajn remaĉulojn, kuniklojn kaj kortbirdojn, kiuj regule ricevas kuracajn zorgojn.

Pri arbarkultivado, la grupo produktis en arbidejo kvin mil kvin cent (5500) tanzaniajn tektonidojn, kiuj estas plantitaj sur duhektaran areon. Ankaŭ estis realigita duonhektara plantejo miksa el cedroj (Cedrela odorata) kaj senegalaj mahagonoj (Khaia senegalensis). Tiuj du agadoj okazis en la bieno de la grupo en Asome.

Iliaj celoj estas :

  • bredi bovidojn sub ombrarbroj
  • fondi klerigan centron pri biologia agrikulturo por grupoj
  • disvastigi kaj diversigi la arbarajn plantadojn
  • aranĝi lagojn por fiŝbredado.

Sed mankas la financaj rimedoj ...

La estraro de la Loka asocio de Monda Solidareco kontraŭ la Malsato en Sokodeo (ALSMF-Sokode) sendis mallongan raporton atendante la viziton de du administrantinoj, Claudine Tournier kaj Danièle Charier, dum oktobro.

Ili pasas tra Benino

Post la malfacilaĵoj kun la eksa apoganta NŜO, ECIDAM, la pluzorga komitato de la projektoj en Benino reprezentata de sia prezidanto Jean Anato kun S-ro Gheze Constant, konsilanta inĝeniero (volonta por MSM) rekonsistigis la ligilojn inter la grupoj de la areo, malfermis bankan konton por faciligi la kolektadon de la MSM-kotizoj kaj sendis agadan raporton. Ili renkontis ĉiujn grupojn kaj redonis impeton al Monda Solidareco kontraŭ la Malsato en la regiono. Ankaŭ ĝi atendas la viziton de la du administrantinoj en oktobro.

Ili pasas ankaŭ tra Burkinio

kie okazis la kvina Ĝenerala Asembleo de Okcidenta Afriko en Bobodiulaso laŭ inic iato de la prezidanto de la Pluzorga Komitato S-ro Bakary Ouattara. Dek du delegitoj venintaj el Burkinio, Benino, Eburio, Senegalio kaj Togolando diskutis dum du tagoj, la 20an kaj 21an de aŭgusto pri siaj agadoj, pri la estonteco de Monda Solidareco kontraŭ la Malsato kaj redaktis la rekomendojn al la Administra Konsilantaro. Tiuj estos ekzamenitaj de la Administra Konsilantaro kaj raporto estos farita pri tio en la estonta bulteno.

kaj tra Kongio

S-ro David Ngoy Tshite, kunordiganto de EKOFAM-Kongio raportis pri la situacio de la asocioj aliĝintaj al Monda Solidareco kontraŭ la Malsato. La afero ne estas bona pro la ĝenerala situacio en Kinŝaso : ekzemple, elektrobudo estis instalita en la kvartalo kie restadas niaj Globidaranoj, sed mankas la elektraj kabloj ! Tial la loĝantoj individue kotizas por solvi la problemon.

La grupo ADEF financita por legomkultivi vidis siajn ĝardenojn inunditajn de flavruĝa koto veninta de la montaro, transportita de torentaj pluvegoj.

Malgraŭ tiu malhelpo, la membroj de EKOFAM-Kongio plu esperas ; il arde deziras, ke la mikrokredita sistemo komenciĝinta en okcidenta Afriko estu operacia en meza Afriko por forte revigligi la grupojn, kiuj atendas financadon.

kaj tra Francio kaj Haitio

La Mondcivitanoj en Puatuo-Ĉarentoj, malgranda asocio tre proksima al MSM donacis 150 € al la Haitiaj asocioj aliĝintaj al MSM OJUCAH (Organizo de la Junaj Universitatanoj de Carrefour por la Progreso de Haitio), OFVB (Organzo de la Viglaj Inoj en Beausejour) kaj UCAD (Unuiĝo de Kadruloj por la Progreso). La Mondcivitanoj en Puatuo-Ĉarentoj havas nek celon nek kapablon praktiki urĝan helpon, tial pro la necesa rekonstruo de tiu ruiniĝinta lando, la asocio deziris montri sian solidarecon. Ĝi invitis tiujn tri organizojn grupiĝi ĉirkaŭ S-ro Michelet MICHEL, korespondanto de Monda Solidareco kontraŭ la Malsato en Haitio por kunlaborado.


enhavo

El la Administra Konsilantaro

Gemeaux, la 22an kaj 23an de majo 2010

En tiuj belegaj printempaj tagoj la urbodomo de Gemeaux akceptis la Federacian Administran Konsilantaron de MSM. La programo de tiuj tagoj parte estis sekvo de la laboro komencita dum la kunveno de la 20a kaj 21a de junio 2009 (Vd en MS 100). Sendrata retkonekto estis necesa por progresi grupe al enretigo de ĉio, kio konsistigas nian globidaran aventuron. Dankon al la urbodomo de Gemeaux kiu donis tiun konekton. Tiu laboro regata de John De La Cruz ne estas finita. Ĝis nun la administrantoj de dosieroj povas komunigi inter si siajn projektajn dosierojn kaj ties informadikajn dokumentojn. Estontaj stadioj : la regado de la kotizoj kaj projektoj, kaj poste la informado.

Interna funkciado.

Pro personaj kialoj, Joël André-Landais anoncis, ke li retiriĝas el la Administra Konsilantaro. La agado, kiun Joël kondukis kaj sine de la Konsilantaro kaj kiel animanto de la Tura asocio " Globi-centre " meritas dankan saluton. Ni sentos la mankon de lia kunlaborado. Tuj necesis, ke la administrantoj dividu inter si la kurantajn dosierojn : Danièle kaj Claudine prizorgos la Beninajn dosierojn, dum Daniel okupiĝos pri niaj abelbredantaj amikoj en Gvatemalo, en rilato kun Philippe Chavignon.

Globidaraj balotelektoj en okcidenta Africo. Alvoko al kandidatiĝo estis lanĉita kun la bulteno n-ro 102. Daŭrigote. Sed antaŭ tio okazos Ĝenerala Asembleo en Bobodiulaso laŭ iniciato de la Pluzorga Komitato de MSM en tiu regiono.

Edwige Geniteau iros en Burkinion komence de aŭgusto, ankoraŭ foje je siaj propraj kostoj, sed ĉi-foje kun plio, ĉar ŝi ricevis mandaton je la nomo de la Administra Konsilantaro, en kiu ŝi nun partoprenas.

La projektoj

Post studado de la dosieroj fare de la administranto du projektoj estis deklaritaj " financotaj ". Temas pri projektoj de rizkultivado en Sinignanssigui (apud Dodugu, Burkinio) kaj pri la projekto Benkadi en Sarfalo pri kiu temis en la antaŭa bulteno n-ro 102, p. 4).

En la meza regiono de Togolando, kelkaj aktivecoj troviĝas en danĝero pro la nedisponebleco de nia Federacia Sekretario, sed ĉio reordiĝos relative rapide.

Strategio kaj komunikado.

La interveno de Alain Bal, ĝenerala sekretario de ASKOP (Konsultiĝa Asembleo ĉe la Kongreso de la Popoloj) ebligis ekkonscii, ke la komunikado estis ebla al tre larĝa publiko pere de sociaj retejoj (Facebook, Ipernity aŭ aliaj), kiuj resendas al retejoj pli specifaj de nia mutualista kaj tutmondista agado. " Ni diskonigu Mondan Solidarecon kontraŭ la Malsato tra la retoj " Kompreneble estus dezirinde, ke nia retejo www.globidar.org rejuniĝu ne tro malfrue.

La estonta sesio de Kongreso de la Popoloj en partnereco kun ASKOP okazos en Zagoro (Maroko) de la 4a ĝis la 10a de novembro 2010. MSM estos tie reprezentata.

Informkunvenoj : laŭ invito de SAT-Amikaro MSM ĉeestis dum la esperantista kongreso okazinta en Hillion (Francio, 22) komence de aprilo. Kunveno pri mondcivitaneco kaj pri MSM vidis la partoprenon de ĉirkaŭ 60 homoj. Dankon al Gaby Treanton, kiu sugestis tiun partoprenon !

Daniel Durand


enhavo

La demando al Globidar

Ni havas projekton kaj ni deziras peti la financadon de Monda Solidareco kontraŭ la Malsato. Ĉu ni devas pasi tra profesia oficejo, NŜO aŭ ĉu ni povas mem plenigi la dosieron de prezentado de nia projekto ?

Bonega demando ! Fakte ne estas bona respondo per jes aŭ ne. Tio dependas de pluraj aferoj. Se vi pasas tra organizo aŭ fakulo, logike oni pensas, ke via dosiero estos taŭge plenigita kaj redaktita, ke la taksado de kostoj de realigo kaj de funkciado estos realismaj kaj ke la tuta dosiero estos kohera.

Tamen ni ne estos tiel asertemaj dirante " jes " ke nepre necesas pasi tra iu por ke via projekto havu ĉiujn ŝancojn ricevi la konsenton de MSM.

Kial ? Ĉar se kelkaj dosieroj realigitaj de fakuloj ricevis konsenton de MSM pro ilia klareco, ilia trafeco, la fakta kaj realisma aspekto de la projekto, tiuj ne estas la plej multaj !

Kelkaj fakuloj (inkluzive de kelkaj evoluigaj NŜO) estas fakuloj nur laŭ la nomo kaj la vizitkarto, sen realaj fakaj kompetentecoj. Foje ili ekspluatas mone profitodonan linion. La dosieroj, kiujn ili prezentas estas simplaj reproduktaĵoj de aliaj dosieroj, mallerte rearanĝitaj, ne konsiderante la specifecojn de la koncernata grupo, la socian medion, la geologiajn, hidrologiajn, geografiajn kondiĉojn, la komercajn eblecojn ...

Plie, ĉar tio estas profitodona aktiveco por ili, ili fakturas servon, kiu ne valoras la prezon, tiamaniere trouzante la fidemon de la grupo kaj perdigante valoran tempon de ĉiuj. Do ĉu profesiulo ? jes kial ne ! se li estas reale faka profesiulo kaj se li ofertas bonkvalitan servon kontraŭ taŭga prezo.

Sed ĉar MSM havas kiel ĉefan celon ebligi al la grupoj atingi sian memsufiĉon, MSM tute ne malakceptos sinceran dosieron, eĉ se ĝi ne estas perfekta kaj necesigas kelkajn precizigojn aŭ adaptigojn.

Fakte necesas nur unu kondiĉo : ke sine de la grupo aŭ en la proksima ĉirkaŭeco unu homo povu verki kaj esprimi per komprenebla maniero la entenon de la projekto, ties funkcimanieron kaj daŭrkapablon.

Tiun elekton faru la grupo. Aŭ ĝi petas la servojn de profesiulo, sed tio kostas, aŭ ĝi mem esprimas sian projekton. Kiu ajn estas la elekto, MSM serioze studos la peton.

 


enhavo

Butiko
T-cemizoj el blanka kotono kun blua emblemeto, lau mezuroj S, M, L, XL, estas vendataj por 7 € per korespondo (por Europanoj)

Globkrajonoj kun emblemeto estas vendataj por 1 €

Restas ankorau cemizetoj kaj trikotcemizoj kun la historia logo " Fonds Mondial de Solidarité contre la Faim (vd. ci-sube).

Ekster Europo, vi kontaktu vian administranton.


enhavo

Alvoko

MSM plu serĉas volontajn helpantojn, spertajn por konstrui grafikajn dokumentojn de informado bone faritajn kaj agrable konsulteblajn : aliĝiloj, faldfolioj pri projektoj, okazaj dokumentoj, ĝenerala broŝuro kaj, kial ne ? rearanĝo de Monda Solidareco.

Ĉu ne estas studentoj pri grafikaj artoj en la ĉirkaŭaĵo de kelkaj Globidaranoj ?

La interesiĝantoj bonvolu ekrilati kun la redakcio.


enhavo

RICEVITAJ KOTIZOJ kaj DONACOJ (en Eŭroj)

aprilo 2010

889 Eŭroj

majo 2010

1 827 Eŭroj

junio 2010

1 122 Eŭroj

julio 2000

2 114 Eŭroj

 

  

Monda Solidareco kontraŭ la Malsato proponas al vi la organizadon de nova formo de transnacia solidareco, por respektaj interhomaj rilatoj, por medioindulgaj agadoj.

Vera esprimo de la mondcivitaneco, tiu solidareco partoprenas en la iompostioma starigado de pli justa mondo, kun rilatoj fonditaj sur mondnivele garantiata juro.

Globidar

Oficiala heroldo de Monda Solidareco


NOTOJ

CFA F "franc de la communauté financière d'Afrique" (franko de la afrika financa komunumo):
1000 F CFA = 1,52 Eùro

MSM : Monda Solidareco kontraŭ la Malsato

vidu la liston de niaj mallongigoj


Traduknotoj

La tradukinto atendas viajn demandojn kaj rimarkojn ! 


MONDA SOLIDARECO estas eldonita en Esperanto kaj franca lingvo papere kaj rete
rete, en Esperanto :
la tuto; en franca : laŭ temoj

Abono : 5,00 ¬

Redakcia komitato : Alain Bal, Alain Cavelier, Danièle Charier, Odile kaj Daniel Durand, Bernard Muet,

Elfrancigis : Daniel Durand

Lingvon kontrolis : Sabine Hauge

Eldonestro : Daniel Durand

 

MONDA SOLIDARECO
Les Nids
FR 49190 St-AUBIN-DE-LUIGNE (Francio)

La Mondcivitana kiosko- MSM 

ENHAVO :

  

enhavo


 FMS, 1 ruelle Haute, FR 21120 GEMEAUX