Informilo n-ro 84 (marto 2005) de Monda Solidareco kontraŭ la Malsato


Enhavo je la fino

antaŭaj numeroj

CUNAME

Ĉu necesas ankoraŭ paroli pri la ruiniga cunamo, kiu funebrigis grandan parton de suda Azio, de hinda oceano kaj ĝis la afrika marbordo la 26an de decembro 2004 ? MSM ne enradikiĝis en tiuj regionoj kaj ĝiaj intervenaj kapabloj pri urĝeco ne ekzistas. Tamen MSM apartenas al pluraj eŭropaj kolektivoj da ne-registaraj organizaĵoj el kiuj multaj jam de longe prizorgas proksimajn rilatojn kun siaj partneroj en la trafitaj landoj 1. Tiuj asocioj, surloke tre aktivaj, ofte disponis pri informoj pli precizaj kaj pli ĝustaj ol tiuj, kiuj estis disdonitaj de la amaskomunikiloj. Kun neniu alia pretendo ol komprenvolo, ni elektos el iliaj atestaĵoj kelkajn ŝlosilojn, kiuj ŝajnas al ni signofohavaj.

1/ La objektiva kialo de la ondego estas, oni tion scias, submara sismo produktita pro la neimageble fortegaj premoj, kiujn suferas tiu regiono de la tera krusto pro la tektoniko de platoj. Ne unuafoje kaj ne lastafoje okazas tio. Tiuj cunamoj oftas averaĝe ĉiun duan jarcenton ; sed aliaj kontinentaj sismoj estas prognozeblaj je proksima tempo, interalie laŭlonge de la terfendo, kiu trairas Mjanmaron. Krome aliaj ondegoj, el klimata kialo (ciklonoj), ne maloftas. Nu, tiuj okazaĵoj estas prognozeblaj plurajn horojn antaŭe. Alarmsistemo ampleksanta la Hindan oceanon estus teknike ja realigebla malmultkoste. Taŭga alarmsistemo ne povus eviti la materialajn ruinigojn, sed ebligus savi plejparton de la homaj vivoj. Tial kion opinii pri la plorinda malsukceso de la regiona konferenco, kiu okazis en februaro en trafita regiono, dum kiu neniu ŝtato de tiu regiono deziris taski al si la respondecon de la alarmsistema kunordigado ?

2/ La tutmonda mobiliziĝo de la solidareco estis de nekonata amplekso, neniam vidita por tia evento. Ĝi estas komparenda kontraŭ la tute formala, preskaŭ indiferenta kompato, kiu sekvis en 1987 la ruiniĝon de la Bangladeŝa marbordo kaŭzitan de samampleksa ciklona ondego, kiu mortigis 147 000 homojn en lando ofte trafita de inundoj, ciklonoj ktp.. nu kial tiuj tujaj superpromesoj en iu okazo kaj ne en la alia ? Du klarigoj laŭ nia vidpunkto : unu pozitiva, la alia negativa. La unua estas la rolo ludita de Interreto en la diskonigo de la informado pri la evento mem, pri ĝiaj konsekvencoj kaj pri laŭdire la "tutmondiĝo de la emocio". La dua estas malpli brila : en Bangladeŝo estis neniu turista instalaĵo, do neniu ŝtatano el riĉaj regnoj inter la viktimoj. Tio ne estas karikaturo : en januaro 2005, la savservoj en Hindio dekomence neglektis la viktimajn loĝantarojn apartenantajn al la "malsupraj" kastoj, kaj la tajlandaj savservoj, kvankam bone organizitaj, unuavice iris al turistaj lokoj, lasante la sudajn fiskaptistajn vilaĝojn.

3/ kiel ĉiufoje, plej suferas el la ruiniĝo la plej malriĉaj marbordaj loĝantaroj (kamparanoj, metiaj fiŝkaptistoj).

Unue ĉar ili estas la plej multaj viktimoj ; poste ĉar ĉiuj iliaj havaĵoj estis detruitaj ; kaj ankoraŭ ĉar la postvivantoj, kiuj ne plu havas dokumentojn, ne povas pruvi sian proprieton pri siaj parceloj aŭ siaj domoj : oni vidis dum la sekvintaj semajnoj turismajn entreprenojn provi proprigi al si la vilaĝajn parcelojn por tie konstrui novajn kompleksojn ! Kiam oni scias, ke krome turismo detruas pli ol estigas dungojn, neniigante la malgrandajn vivtenajn aktivecojn, kaj ke ĝi multege profitodonas al la transportentreprenoj kaj al la turismaj agentejoj, sed malmulte al la akceptantaj loĝantaroj, oni imagas la damaĝojn post longa tempo. Laŭ via opinio al kiaj rekonstruoj iros la monsumoj de la helpo promesita de la riĉaj regnoj kaj de ties entreprenoj ?

4/ Pluraj el la landoj trafitaj de la ondego estas engaĝitaj en longdaŭraj internaj konfliktoj ĝuste en la ruinigitaj regionoj, kiuj malcertigas la longtempajn rearanĝojn. Tiu kazo plej evidentas en Indonezio, kies trupoj profitis de la okazo por okupi la tutan nordan pinton de Sumatro, sed ankaŭ en Srilanko, kiu militas kontraŭ siaj Tamuloj, kaj en Tajlando, kie problemas la rilatoj kun la sudaj islamaj loĝantaroj, kaj krome en Mjanmaro, kies militista registaro neis la kataklismon sur sia teritorio kaj hermetike fermis siajn landlimojn por ke neniu ekstera helpo atingu la viktimajn loĝantarojn.

Eĉ se la internacia komunumo efektive alportas la promesitajn rimedojn (kio neniam okazis en pasinteco), kiamaniere ĝi povos certiĝi pri justa utiligo ?

5/ fine, ĉu oni ne povas timi, ke tiuj promesoj (kiuj eble ne estos plenumitaj) alibie utilas por forgesi la aliajn viktimajn loĝantarojn de la planedo : Haitio - kiu daŭre atendas la promesitan helpon, suda Sudano, kiu ĵus retrovis pacon (2 milionoj da mortintoj, sama nombro da translokiĝintoj, ruinigita lando), orienta Kongio (sama rezulto, sed paco plu atendiĝas), ktp. ?

Mallonge dirite, restas longa vojo al institucio de vera tutmonda, justa kaj neprofitcela solidareco. Kaj la petego de individua bonkoreco, kiom nobla ĝi estus, provizos solvon nur marĝene.

Restas laborego farenda !

Alain Cavelier

1. MSM transdonis al IUA (Internacia Urĝa Agado), al kiu ĝi estas tre proksima, la proponojn de donacoj kaj servoj, kiujn ĝi ricevis por tio.


enhavo

Afrikaj promenadoj

Ne, tie ĉi ne temas pri invito al libertempa turismo. Simple ni paŝumas tie, kie manifestiĝas tiuj, kiuj vivante en bezono, informas nin pri siaj projektoj. Ne vagadoj, sed antaŭanoncoj aŭ akompanoj de la solidareco.

Benino

ECIDAM

Fidela al sia misio ludi socialan mediacian rolon kaj helpi ĉiujn bezonantojn, Esplor-Centro pri Iniciatoj por la Disvolviĝo Agrokultiva kaj Metia (ECIDAM) instalita en Benino daŭre iniciatas en la situacioj de urĝeco kaj de socialaj aktivecoj profite al la socia-komunumaj grupoj de Benino en la departementoj Mono/Couffo kaj de Atlantiko/Marbordo.

Tiel ECIDAM disponigis al grupoj, kiuj atendas la financadon de siaj projektoj, mikrokreditojn por profitodonaj aktivecoj. Tiu helpmaniero de ECIDAM antaŭenpuŝas la aktivecojn projektitajn de ĉiu grupo en sia propra loko, limigante la tempoperdojn.

Per la starigo de tiu mikrokredita sistemo ECIDAM celas ebligi al la profitantaj loĝantaroj, ĉefe kamparaj, kreskigi siajn profitofontojn kaj plibonigi siajn vivkondiĉojn per aliro al la financaj kaj ne-financaj servoj (kredito-ŝparado, alfabetigo, prinutra kaj sanitara edukado).

Sed antaŭ la dono de la kredito al tiuj diversaj grupoj, klerigado estis donita al ili por certiĝi pri la solidareco sine de la grupanoj, de la konvena repagado kaj de la korekta regado de la kredito.

Ni notu, ke la instalado de la kredito profite al la kamparaj virinoj komenciĝis en Mono, Benino, kie rapida diagnozo evidentigis ke :

Tiu malfirma prinutra sekureco estigas situacion, en kiu multaj infanoj inter 0 kaj 5 jaraĝaj suferas pro misnutrado. Do la projekto "komunuma kredito - ŝparado" estis starigita en septembro 1995 por fronti la tuton de tiuj problemoj tra partoprena praktiko.

Ni notu, ke ECIDAM petas de siaj partneroj aŭ aliaj mikrofinancaj institucioj monsumojn sen interezo aŭ kun malalta interezo por atingi pli grandan nombron da profitontoj, kiuj atendas por havigi al si tiun krediton. Se ni ricevas de institucio seninterezan kapitalon, nia intereza procento estas 1 % monate. Se ni ricevas kapitalon kun interezoj, la aplikita procento estas 2 % monate por kovri niajn kostojn.

René Tchibenou, Plenuma direktoro de ECIDAM.

 

De 1995, dato de la aliĝo de la NŜO ECIDAM al MSM, pluraj beninaj grupoj sekvis ĝin. 2. Konsciante, ke la financado de MSM povas okazi nur post du plenaj kotizjaroj, tiuj grupoj paciencas dum tiu reglamenta daŭro antaŭ ol prezenti sian projekton. La Ĝenerala Asembleo de Okcidenta Afriko de MSM, el kiu René Tchibenou fariĝis elektita delegito, proponis la principon atribui al ĉiu partnera NŜO operacian kapitalon por financi tiujn mikrokreditojn. La atribuado de tiu operacia kapitalo komenciĝos en 2005, sed ECIDAM sciis anticipi la aferon ; tiu atribuado estos sen interezo.


enhavo

BOHICON evoluas !

Benina Centro por la Evoluigo de la Bazaj Iniciatoj BCEBI elvolvas de 2003 projekton de korta bredado en Bohicon, pri kiu ni resumas ĉi poste la lastan raporton.

Bredado de rasaj kokidoj

La aktivecoj konsistas en aĉetado de rasaj kokidetoj por bredi ilin dum periodo de 3 ĝis 4 monatoj, por poste liveri ilin al konsumado. Depost la lanĉo de la projekto, tiu tradicia aktiveco de la biena lernejo pliintensiĝis ; tio, kun la celo kreskigi la produktokvanton por pli bone respondi la postulon de la loka merkato. Tiel dum la lastaj naŭ monatoj tri kokidaroj estis breditaj kaj la produktoj venditaj. Tiuj breditaj kokidaroj sumiĝas je 1.800 bestoj.

La rezultatoj havitaj el la ekspluatado de tiuj kokidaroj estas entute kontentigaj. Tamen restas farendaj progresoj por pli malaltigi la mortokvantan procenton en tiu bredado. Ni rimarkigu, ke la ekzisto de aliaj bredejoj en proksimeco igas pli malfacila la atingon de tiu rezultato.

Plua informo : materialaj kaj financaj aranĝoj estas kurantaj por plinombrigi la bestkvanton de 600 ĝis 1.000 kokidoj dum la unua trimonato 2005.

Bredado de kuniklidoj.

Ankaŭ kuniklo, besta speco kies bredado pli kaj pli ĝeneraliĝas en la sub-regiono, estas koncernata de la aktivecoj elvolvitaj en la kadro de tiu projekto. La pria periodo de tiu raporto estis markita de pluraj vendoj de konsumeblaj bestoj. Tiu eksperimento komenciĝis kun 36 generantoj el kiuj 6 viraj kaj 30 inaj. Kaj post kelkaj bredmonatoj tiu speco laŭdire tre naskema komencis doni rezultojn sufiĉe kuraĝigajn.

Malfacilaĵoj kaj serĉado de solvoj

La evoluado de la aktivecoj ligitaj al tiu entrepreno tamen suferas sub influo de kelkaj premtrudoj, el kiuj oni reliefigu :

Fronte al tiuj malfacilaĵoj kelkaj aranĝoj estis faritaj :

Konsekvence ambaŭ bestaj specoj eksplutataj en la biena lernejo enkadre de la solidareca kontrakto normale evoluas. Tiuj diversaj elementoj ebligas nin konkludi, ke la celoj estas atingitaj kaj la projekto inda je daura subteno .

Patrice Lovesse, direktoro de BCEBI.


KONGIO

CIFUNZI : ekas !

La 16an de januaro 2005, kunveno de la Fiŝa-Koka Kooperativo oficialigis la ricevon de la unua financoparto de sia projekto de fiŝbredado kaj de kortbredado (kokinoj, anasoj kaj kunikloj). Aranĝoj estis deciditaj por ke la solidareca kontrakto, kiu ligas FKK-Cifunzi kun Monda Solidareco kontraŭ la Malsato, estu strikte respektata, kaj interalie koncerne la devigon faritan al ĉiuj kooperativanoj esti akurataj pri siaj kotizoj.

Surloke la projekto de kortbredado estos preta fine de marto 2005. Koncerne la fiŝbredadon, la aranĝo de la lagetoj progresas, sed la plenakviĝo okazos nur laŭmezure de la progreso de la projekto de instalo de la elektroturbino, almonte. La soklo de la turbino estos finita ĉirkaŭ junio 2005. La ensemado de la lagetoj povos okazi en la sekvontaj tagoj.


enhavo

ACDIK

Kiam la Kameruna civila socio flugas de venko al venko !

Temas kompreneble pri ACDIK (Asocio Civitana por la Defendo de la Interesoj Kolektivaj), pri kiu ni raportis en la numero 81 de Monda Solidareco rilate la decideman batalon kontraŭ la amasaj, senkontrolaj kaj mortodonaj importadoj de frostitaj kokidaĵoj. Jen freŝdata informnoto pri tio :

Depost nia lasta informnoto koncernanta la evoluadon de ACDIK, pluraj aliaj aktivecoj venis plirapidigi la fluon de nia proparola kampanjo :

Kaj jen nekontesteble la kampanjo de ACDIK kontraŭ la kokidaĵimportado donis konvinkajn rezultatojn :

Sen fali en triumfismon, eĉ se foje oni povas tion permesi al si, mi devis diri tion al vi kaj sciigi al vi, ke en ĉiuj medioj en Kamerunio, tiu sukceso de ACDIK estas laŭdata kaj montrata kiel ekzemplo de civitana agado. Same sur la internacia kampo, kie, invitite prezenti tiun proparolan kazon okaze de la 40a datreveno de la Federacio Ĝenova pri Kooperado de la 14a ĝis la 16a de januaro, jen denove ni estas petataj de MOK mem (Monda Organizo pri Komerco) por prezenti la saman kazon je la malfermo de la preparoj al la MOK-sesio pri la afrikaj agrikulturoj fronte al terglobismo, planita la 9an kaj 10an de marto ... nu ! La 18an kaj 19an de februaro ni organizos kun la partnereco de la Bredministerio multfakan laborkunvenon por definitive fiksi la agadmanieron por relanĉi la landan kokistan fakaron.

Ankoraŭ lasta vorto por diri, ke post la komencaj 10 provincoj la oficejoj de ACDIK nun estas instalitaj en 29 departementoj inter la 59, kiujn nombras Kamerunio. La estonta proparola temo de ACDIK estos lanĉita la 30an de marto malferme al la tutafrika seminario, kiun ni organizas.

Bernard Njonga, prezidanto de ACDIK.

Globidaraj amikoj, kiel bela ekzemplo de tio, kion povas fari volemaj civitanoj, kiam ili forlasas la fatalismon kaj la helpopetan spiriton por mem taski al si sian destinon. Kaj per paca maniero ! Ĉu vi deziras ekhavi kontakton ? jen : www.acdic.org et acdic@acdic.org.


enhavo

Kiam la monda civila socio moviĝas kontraŭ la mizero !

2005 : neniu ekskuzo !

2005 : la promeso farita de la internacia komunumo en 2000 kadre de UN en Novjorko, entenata en la Milecaj Celoj por Evoluado (MCE) verŝajne ne estos plenumita.

Post kvin jaroj sen signifa progreso, monda kampanjo kontraŭ la mizero estas lanĉita de koalicio da NŜO engaĝita en la agado por la evoluado, por rememorigi al la decidantoj iliajn promesojn. En Francio la kampanjo estas organizita de la koalicio "2005, neniu ekskuzo !", kiu alparolas la francan registaron kaj la internaciajn decidantojn koncerne 4 fundamentajn aksojn.

La Milecaj Celoj por Evoluado ne povos esti atingitaj sen la starigo de reala "monda partnereco por evoluado", kiel tion rekomendas la celo n-ro 8. Niaj nordaj registaroj estas eksplicite koncernataj al tiu celo. Nu ĝis nun ilia inerteco endanĝerigas la realigadon de la MCE : jam la unua fiksita al 2005 ne estos atingita !

Tial la koalicio "2005 : neniu ekskuzo !" mobiliziĝas laŭlonge de la tuta jaro 2005 sine de la monda agado kontraŭ la mizero por alparoli la decidantojn, por ke ili respektu siajn promesojn favore al evoluado. Kun la engaĝitaj koalicioj tra la mondo, ni postulas de ili ekde nun aranĝi decidojn por reale lukti kontraŭ la mizero : nuligo de la ŝuldoj de la plej malriĉaj landoj, pligrandigo kaj plibonigo de la helpo al evoluado, leĝigo de justaj komercaj reguloj kaj lukto kontraŭ la impostevito. En 2005, ili ne plu havas ekskuzon por ne lukti kontraŭ la mizero !

Teksto ellaborita de la organizaĵoj de la Monda agado kontraŭ la mizero kunvenigitaj en septembro 2004 en Johanesburgo :

"Ni, asocioj, sindikatoj kaj kolektivoj engaĝitaj en la koalicio "2005 : neniu ekskuzo !", postulas de la franca registaro kaj pli vaste de la internacia komunumo montri sian volon por elradikigi la ekstreman malriĉecon starigante kaj subtenante dum la internaciaj renkontoj konkretajn decidojn koncerne la kvar jenajn aksojn :

Nuligo de la ŝuldo de la plej malriĉaj landoj.

La repago de la ŝuldo estas plej granda obstaklo kontraŭ la evoluado de la sudaj landoj. Ĝi deprenas el la monfontoj necesajn al la financado de la socialaj kampoj fundamentaj por la loĝantaroj (edukado, sano, akvoprovizado ...) Ni postulas :

  • - la nuligon de la ŝuldo de la plej malriĉaj landoj ;
  • - la starigon de justaj kaj klaraj reguloj pri internacia ŝuldiĝo.

Pligrandigo kaj plibonigo de la helpo al evoluado

La helpo al evoluado estas esenca ilo por la financado de la evoluado. Nun, nur kvin ŝtatoj respektas la promeson, faritan en 1970 de la riĉaj regnoj sine de UN, dediĉi 0,7 % de sia kruda landa produkto (KLP) al la helpo al evoluado ! Ni postulas :

  • - ke la donacantaj regnoj dediĉu ekde nun 0,7 % de sia KLP al la helpo al evoluado ;
  • - la kvalitan plibonigon de la helpo, por ke ĝi estu atribuata prioritate al la plej malriĉaj loĝantaroj kaj landoj ;
  • - la kreadon de internacia impostado por financi la evoluadon laŭ daŭrebla maniero.

Starigado de justaj komercaj reguloj

La plej malriĉaj landoj suferas komercan sistemon regatan per maljustaj reguloj truditaj de la riĉaj regnoj. La ĝenerala konkurencigo interalie pri agrikulturaj aferoj negative efikas sur la plej senhavajn loĝantarojn. Ni postulas :

  • - la starigadon de justaj kaj klaraj komercaj reguloj ;
  • - la ĉesigon de dumpingaj praktikoj kaj de senlimaj subvencioj, la agnoskon de rajto protekti la merkatojn koncerne la strategiajn produktojn kaj servojn ;
  • - la protektadon de la publikaj servoj kontraŭ la decidoj pri truditaj privatigo kaj liberaligo.

Lukto kontraŭ la impostevito.

Impostevito, fraŭdo kaj imposta dumpingo kontribuas en la devojigo de la helpo kaj senigas la regnojn je monfontoj havendaj por la financado de la publikaj politikoj necesaj al evoluado. Ni postulas :

  • - decidojn kontraŭ la senimpostaj regnoj ;
  • - la finon de la banka sekreto ;
  • - decidojn por plireguligi la financan moveblecon.

Kontaktoj : www.2005plusdexcuses.org, info@2005plusdexcuses.org

 

 

enhavo

RICEVITAJ KOTIZOJ kaj DONACOJ (en Eŭroj)

decembro 2004 :

2 687 €

januaro 2005:

1 148 €

februaro 2005 :

748 €

 

 

Monda Solidareco kontraŭ la Malsato proponas al vi la organizadon de nova formo de transnacia solidareco, por respektaj interhomaj rilatoj, por medioindulgaj agadoj.

Vera esprimo de la mondcivitaneco, tiu solidareco partoprenas en la iompostioma starigado de plu justa mondo, kun rilatoj fonditaj sur mondnivele garantiata juro.

Globidar

Oficiala heroldo de Monda Solidareco


NOTOJ

  1. Por pliaj informoj pri tiu kunveno, skribu al Daniel Durand. Adreso de la bulteno.

vidu la liston de niaj mallongigoj


Traduknotoj

La tradukinto atendas viajn demandojn kaj rimarkojn ! 


MONDA SOLIDARECO estas eldonita en Esperanto kaj franca lingvo papere kaj rete
rete, en Esperanto :
la tuto; en franca : laŭ temoj

Abono : 5,00 €

Redakcia komitato :Abdoulaye Hotto, Alain Bal, Alain Cavelier, Danièle Charier, Odile kaj Daniel Durand, Bernard Muet,

Elfrancigis : Daniel Durand

Lingvon kontrolis : Sabine Hauge

Eldonestro : Daniel Durand

 

MONDA SOLIDARECO
Les Nids
FR 49190 St-AUBIN-DE-LUIGNE (Francio)

La Mondcivitana kiosko- MFSKM 

ENHAVO :

  

enhavo


 FMS, Ruelle Haute, FR 21120 GEMEAUX