Informilo n-ro 87 (decembro 2005) de Monda Solidareco kontraŭ la Malsato


Enhavo je la fino

en pdf.formato

antaŭaj numeroj

La ŝtatoj " GUMI "

" Gumi " estas malgranda ruĝa frukto el la kornusa familio simila al ĉerizo. En burgonja slango " gumi " signifas elaston aŭ klabon, sencoj retroveblaj en la germana vorto Gummiknüppel ( kaŭĉuka klabo).

Dum freŝdate finiĝis la sesa MOK-konferenco , oni eksentas, ke ekzistas iuflanke sistemo el " gumi "-ŝtatoj kaj aliflanke alia sistemo el ĉiuj ŝtatoj, precipe Afrikaj, kiujn oni klasas kiel ekonomie pli malriĉajn, ankaŭ dece nomitaj " evolulandoj ".

Dum tiu renkontiĝo ja MOK faris kelkajn koncedojn pri la subvencioj por la eksportado de agrokulturaj produktoj kaj pri ilia forigo koncerne kotonon.

Tion mi imagus pro la elasta aspekto de " gumi ", kiu ebligas certan suplecon tamen gardante firmecon.

Sed ni vidis ekaperi la aspekton de kaŭĉuka klabo por la evolulandoj. Ĝi estas la bato, kiun ili ricevos pro devontigo ankoraŭ pli malfermi la landlimojn al la servoj kaj varoj fabrikitaj precipe de la riĉlandaj transnaciaj societoj.

Alimaniere dirite, laŭ iu flanko oni donas iom pli da oksigeno al la landoj, kiuj penas gardi la kapon super akvo, kaj laŭ alia flanko oni malfermas la grandajn akvotubojn de la monda liberaliĝo !

Tion ĝuste emfazas responsanto de SUD-Kunordigado , kolektivo de neŝtataj organizaĵoj en kiu ni partoprenas : " Anstataŭ liberaliĝon, ili (la ŝtatoj) bezonus povi aranĝi protektojn, kiuj ebligus al ili instali agrokulturon respondantan al siaj nutraj bezonoj. " (Vd. en paĝo 2).

Tamen eĉ la ĉefaj landoj de la merkatoj uzis protektajn politikojn rilate al la internacia konkurenco (ekzemple : la komuna agrokultura politiko de Francio ; la agrokulturaj subvencioj de Usono ...)

Nu, manke de reala protekto, kiel esperi, ke tiuj landoj povu elturniĝi fronte al la buldozo de la liberaligo ? Kiel ne timi, ke la ĉefaj gajnantoj en la afero estos tre verŝajne la transnaciaj societoj ?

Ja malfermo al komerco estas motoro vivnecesa por materia bonfarto de la landoj kaj de la homoj, sed per maljusta politiko ni ne povas esperi mondon, kie ĉiu, kiu strebas, povos sukcesi.

Sed oni atentu, ĉar kiam oni tro tiras elaston, ĝi rompiĝas redonante la tutan forton al la punkto, de kie venis la streĉo.. .

John De La Cruz


Honkongo, sur kiu planedo ?

La gravaj amaskomunikiloj de la evoluintaj landoj konsentis iom raporti pri la traktadoj de la ciklo de Doha, enkadre de MOK en Honkongo, dediĉitaj al la komerco de agroproduktoj kaj servoj. Plejparto el la gazetoj opiniis, ke la rezultatoj estas mildigitaj ; kelkaj notis, ke la eltrovitaj kompromisoj ne estis favoraj al la malriĉaj landoj. " Ne-favoraj " estas eŭfemismo ! Legu tion, kion verkis, je la nomo de la francaj prievoluaj NŜO, SUD-Kunordigado, kiu de komenco ĝis fino ĉeestis la debatojn. Ni konsentas pri tiu deklaro.

Gazetara komunikaĵo de "SUD-Kunordigado" fine de Honkonga konferenco.

Kie trakti komercajn dispoziciojn favore al evoluigo ?

La francaj NŜO de internacia solidareco esprimas sian profundan malkontenton reage al la fina deklaro de la ministra konferenco okazinta en Honkongo de la 13a ĝis 18a de decembro. Tiu teksto ignoras la vivnecesajn aferojn por la 3 miliardoj da homoj, kiuj tage vivas per malpli ol po du dolaroj. Kun aliaj SUD-Kunordigado deklaris : " neniu interkonsento preferindas ol malbona interkonsento ". Fine de la pritrakta ciklo estis farita malbona interkonsento.

SUD-Kunordigado, kunordiganto de la franclandaj NŜO, konsterne analizas la projekton de ministra teksto. Ĝi entenas neniun dispozicion ebligontan lukti kontraŭ la kialojn de sub-evoluado. Proponante kiel nuran solvon la liberaligon de la agroproduktaj merkatoj, de la servoj kaj de la industriaĵoj, la projekto de ministra deklaro ignoras la atendojn esprimitajn de la NŜO favore al reguligo de la mondaj interŝanĝoj. La prielvolviĝa programo konfuzas progreson kun merkatalireblo kaj entenas ĉefe financajn promesojn.

Pri kotono, emblema temo de tiuj traktadoj kaj fundamenta por milionoj da afrikaj kamparanoj, la koncernataj landoj havigis al si neniun plibonigon pri la kerna demando de la internaj helpoj, kiujn profitas la usonaj produktantoj.

Koncerne la tutan agrokulturan dosieron, la eŭropaj subvencioj por eksportado devus malaperi antaŭ 2013 kaj la diversaj formoj de helpo por eksportado utiligataj de la aliaj landoj (kreditaj buĝetoj por eksportado, ne humana prinutra helpo ...) devus esti enkadrigitaj per aranĝoj difinotaj. Bedaŭrinde nenio estas dirita en tiu teksto pri la regulaj pagoj, kiujn profitas la usonaj produktantoj.

Ĉefa kontentigo en tiu dokumento estas la mencio farita pri " Specialaj Produktoj " kaj pri " Mekanismo de Speciala Protekto " subtenataj de G33 kaj G20. Kun la " Specialaj Produktoj " fakte aperas zorgemo pri la enkalkulo en la komerca interkonsento de la prinutra sekureco, de la garantio de la vivrimedoj kaj de kampara evoluigo. Tamen la kondiĉoj restas traktotaj.

Laŭ SUD-Kunordigado, tiuj kelkaj plibonigoj ebligas nek resanigi la mondajn merkatojn nek lukti kontraŭ la malpliiĝo kaj la necerteco de la prezoj de la agroproduktoj, denuncitaj de ĉiuj kamparaj movadoj sur la planedo.

En tiu kunteksto la registaroj de la evolulandoj havu la rajton protekti siajn agroproduktojn. Tute male la detala aranĝo de monda agroprodukta milito povas naski nur profundajn krizojn de la kamparanaroj, kiuj plu arigas ĉirkaŭ duonon de la homaro. Do la NŜO demandas en kiu ejo tiuj veraj traktatoj povus komenciĝi.

SUD-Kunordigado federas 120 NŜO de apogo al evoluigo kaj de humana agado. www.coordinationsud.org

 


MSM en Francio

Eĥoj el la Semajno de Internacia Solidareco

En Poitiers

De la 14a ĝis la 20a de novembro Potevio fariĝis internacia vilaĝo akceptante reprezentantojn el siaj sep ĝemelitaj urboj kaj ebligante al 32 poteviaj asocioj, kiuj praktikas solidarecon, inter ili Monda Solidareco kontraŭ la Malsato, ekspozicii de la 18a ĝis la 20a sub tendego meze de la urbo.

Prelegoj kaj debatoj okazis dum la tuta semajno : " tutmondiĝo kaj sano " kun nia fama franca doktoro Bernard Kouchner, " al la paco en okcidenta Azio " prezentita de Leïla Shadid, reprezentantino de Palestino en Francio, " cunamo unu jaron poste " kun la kontribuoj de Augustin Brutus prezidanto de Hinda humana asocio kaj de Daniel Verger, direktoro de internacia agado de Katolika Helpo. Dum la debatoj liceanoj de la regiono Poitou-Charentes, post prezento de sia ekspozicio, raportis pri sia eksperimento en Hindio kaj enkondukis la temon de la rolo de la asocioj kaj de la junuloj en la solidareco. La aliaj temoj de la prelegetoj estis : " Sufiĉe da paroloj, ekagu ! Monda agado kontraŭ la mizero " kaj " de Ĉeĉenio al Afganio, virinoj portas estontecon ".

Laŭ festa aspekto, la inaŭguro de la tendego okazis per dancoj laŭ afrika druma ritmo. La semajno finiĝis per festo animita de Pedrão do Maranhão kaj la dancistinoj de Saudade Brasil, festo dum kiu oni povis gustumi specialaĵojn el la kvin kontinentoj.

Ĉirkaŭ 5000 partoprenantoj kaj vizitantoj povis ekkoni, ŝati kaj subteni la agadon de diversaj asocioj. Loka mondcivitana asocio kaj Monda Solidareco kontraŭ la Malsato, ambaŭ en la sama budo instigis la intereson de lernejanoj kaj de liceanoj la unuan tagon, poste de studentoj kaj de vizitantoj simpatiantaj aŭ scivolemaj pri la originala strebado de MSM.

D.Charier

En Mulhuzo

En Diĵono la Globidaranoj, ĉar ili ne ankoraŭ estas organizitaj en loka asocio, vidis la partoprenon de MSM en la SSI malakceptita de la municipo. Ili tuj iris al la Translandlima civitana forumo de Mulhuzo, bedaŭrinde funebrigita pro la murdo, en profesia medio, de sia vic-prezidantino. La forumo estis animata de la Mondcivitano Roger Winterhalter. Stariĝis ses laborgrupoj kaj Alain Bal kunordigis la laborgrupon " civitaneco ". La translandlima civitana forumo okazas laŭ trijara ciklo sinsekve en Mulhuzo (Francio), Bazelo (Svisio) kaj Frejburgo (Germanio).

 En Tours

La Semajno de Internacia Solidareco estis relative plena en Tureno, kie pluraj manifestacioj okazis. La celo de tiu solidareca semajno estis informi kiel eble plej multajn homojn pri la kampanjo " 2005, neniu plua ekskuzo !" post la monda tago de la malakcepto de la mizero, kiu okazis en Francio la 17an de oktobro 2005.

Globicentre, la regiona Turena asocio kaj filio de Monda Solidareco kontraŭ la Malsato, partoprenis en ĝi.

Merkrede la 16an de novembro, Alain Cavelier kaj Joël André-Landais partoprenis en unuhora elsendo de la loka radio " radio Francas " pri la temo " 2005, neniu plua ekskuzo !", kiu estis parto de la Monda Kampanjo kontraŭ la Mizero dum la tuta jaro 2005.

Necesas scii, ke la kampanjo " 2005, neniu plua ekskuzo !" celis komprenigi al la publiko, ke la subskribo de la petletero " 2005, neniu plua ekskuzo !" estis facila ago por la internacia solidareco : ĝia celo, fari premon sur la registarojn, por ke ili plenumu siajn promesojn kaj ankoraŭ progresu en la lukto kontraŭ la mizero. Ĉu mondo sen mizero estos ebla morgaŭ ? Jes, ni havas la rimedojn por tio. Al ĉiu apartenas la devo respektigi la ekonomiajn, socialajn, kulturajn rajtojn en ĉiuj landoj, informiĝante, instigante la intereson de siaj proksimuloj, demandante siajn elektitojn pri ties promesoj kaj subskribante la petleteron adresotan al prezidento Jacques Chirac, tuj antaŭ la sesa ministra konferenco de la monda organizaĵo de komerco, kiu okazis en Honkongo de la 13a ĝis la 18a de pasinta decembro.

Sabate la 19an de novembro : ni partoprenis, sur la placo Jean-Jaurès en Tours, en manifestacio kun la temo " 2005, neniu plua ekskuzo !", aranĝita de la kolektivoj CID-MAHT kaj RITIMO kun la asocioj Metiistoj de la Mondo, Helpo kaj Agado, Infanoj el ĉiuj landoj, Fratoj de Homoj, ATTAC - kolektivo Palestino-37, Helpo al la tibeta infanaro, Katolika Komitato kontraŭ la Malsato kaj por la Disvolviĝo. Ĉiuj kune celis renkonti la publikon por informi pri tiu kampanjo.

Alain Cavelier ilustris la temon de tiu semajno de internacia solidareco per konkreta ekzemplo kun videofilmo kaj lumbildaro pruvantaj, ke la liberaligo de la interŝanĝoj en agrokulturo malriĉigas homojn en la evolulandoj.

J. André-Landais.


MSM en Togolando

Naskiĝis la loka asocio de MSM en Sokode

Unu retropaŝo, tri paŝoj antaŭen !

 Ni reeĥis en antaŭa numero la malfacilaĵojn renkontitajn de la enkadrigo fare de TAPKO de la globidaraj grupoj en la norda togolanda regiono. Fakte post dek jaroj de intensa kaj efika kunlaborado kun MSM, dum kiu la aktivigo de la homoj kaj grupoj estis konstanta, TAPKO vidis iom post iom tute nuliĝi la funkciaj monrimedoj, al kiuj MSM ne havas la kapablon mem kontribui. TAPKO devis maldungi siajn teknikajn kaj administrajn kunlaborantojn kaj ŝuldiĝis ĉe MSM por gardi minimumam aktivecon. Tiu situacio, kiu naskis severajn misfunkciadojn kaj komencojn de lokaj konfliktoj en 2004 kaj 2005, ne plu estis daŭrigebla. Tial la 17an de decembro 2005 la Administra Konsilantaro de MSM rompis la konvencion, kiu de la 15a de februaro 1995 ligis nian mutualan asocion kun TAPKO. Tiu ĉi plu ŝuldas al MSM 850.560 CFA F (1.269,67 ) pro la projekto de muelilo en Ĉenude, kaj ĉirkaŭ 2.300.000 CFA F kiel funkciajn ŝuldojn. Do sume, sufiĉe por financi atendantan projekton. Tio estis la retroa paŝo.

La antaŭaj paŝoj realiĝis dum la ĝenerala asembleo de la norda regiono, okazinta la 24an kaj 25an de novembro 2005 en Sokode sub la patroneco de 3A . Tiam konsistiĝis loka asocio MSM en Sokode (MSM-LA-Sokode). Ĉi-lasta heredas en demokratia kunteksto la antaŭajn rolojn de TAPKO.

Tiu ĝenerala asembleo estis animata de KUADJO Yaovi, federacia sekretario de MSM, DEKPO-PONKOU Tchotcho, komisiita per la pluzorgado de la aktivecoj de MSM ĉe 3A, TCHEDRE-SAN Gbati Blaise, plenuma direktoro de TAPKO, kaj BITOKA Komlanvi, prezidanto de la pluzorga komitato de la norda regiono. Ĉeestis trideko da delegitoj de 13 grupoj (el la 17 kadritaj de TAPKO).

La Pluzorga komitato praktike provizas la strukturon de la nova asocio, plivastigante siajn rolojn al plejparto de tiuj antaŭe komisiitaj al TAPKO. Tiel la funkciado de MSM-LA-Sokode estas certigata per depreno de 2/7 el la kotizoj de la lokaj Globidaranoj. Plie ĝi profitos de 5 % de la kredita buĝeto, kiu estos atribuita al la regiona starigo de atendaj mikrokreditoj (sume 1.525 ) kaj kies pago baldaŭ okazos.

Oni bilancis la situacion de la grupoj pri la kotizoj de iliaj membroj kaj la repagoj de iliaj prunteprenoj. La elektita estraro planas viziti la grupojn ne reprezentitajn en la ĝenerala asembleo.

La elektita estraro konsistas el :

 La revizoro de la kontoj estas S-ro Tchatchamana Kodjo (grupo Asse-We)

La estraro estas elektita por dujara mandato unufoje renovigebla. Ĝi kunvenas ĉiun trian monaton laŭ kunvokilo de la prezidanto. Ĉi- lasta, la sekretario kaj la kasistino ĉiumonate kunvenos. La kontrevizoro kontrolos la kontojn ĉiun sesan monaton.

S-ro Tchedre-San Gbati Blaise gardas en MSM-LA-Sokode sian funkcion de teknika animanto, kiun li havis sine de TAPKO, sed plenumas neniun responsecon pri financa mastrumado sine de MSM-LA-Sokode.

Banka konto estis malfermita en Sokode je la nomo de 3A ĉe la Ŝpara kaj Kredita Kooperativo COOPEC-Gaité de FUCEC, kies rajtantoj estas la plenuma direktoro de 3A, kaj la prezidanto kaj la kasistino de MSM-LA-Sokode. Unua monsumo de 17.500 CFA F pro la 5/7 el la kotizoj de la grupo Diwoudare, pagita dum la G.A., estis metita en ĝin.

MSM-LA-Sokode malfermis propran elektronikan retadreson. Restas starigenda certa nombro da

proceduroj, interalie pri la verkado de solidarecaj kontraktoj kaj pri la teknika enkadrigo de la projektoj. La tuto devus esti plene operacia en la komenco de 2006.

Kuadjo Y., Dekpo-Kponkou Tchotcho, Bitoka Komlanvi, A. Cavelier

 


AFRIKAJ PROMENADOJ

En Benino

Legomkultivista grupo Mahougnon

Mahougnon estas instalita en Ayi-Guinnou, ĉe la marbordo de Gvinea golfo apud la enfluejo de la riverego Mono, apud Grand-Popo, haveno fama pro sia iama rolo en la sklavokomerco, kaj apud la togolanda landlimo. Ĝi estas granda herbeca ebenaĵo dise priplantita per kokosarboj kaj oleopalmoj, konsistanta el aluviaj sabloj kun ferhavaj grundoj en la valfundoj. 2 sekaj sezonoj, 2 pluvaj sezonoj (unu longa, unu mallonga) ritmas la jaron. Tamen la mallonga pluvsezono tendencas malpliiĝi, eĉ malaperi, sendube pro la klimataj perturboj ligitaj al la grandskala senarbarigo laŭlonge de la tuta Gvinea golfo. Harmatano blovas de decembro ĝis februaro.

La procenta enlernejigado de la infanoj, 23 % el la knaboj kaj 18 % el la knabinoj, estas unu el la plej malalta en Benino. Tion ĉefe kaŭzas la aĉa miskongrueco de la lernejaj programoj kun la nepra realeco, kiun reprezentas la funkcio de agrokultura manlaboro de la infanoj, vivnecesa por la kamparaj familioj. La konstanta familia enspezaro estas potage averaĝe 2 500 CFA F dum 207 tagoj en la jaro (t.e. 9 labormonatoj).

La infanoj ĉiutage ricevas tri manĝojn, la adoltoj du. La tipa menuo estas ununura manĝaĵo konsistanta el maiza pasto kun tomata aŭ legoma saŭco, kun fumaĵita fiŝaĵo. Strange en tiu fiŝkaptista regiono, la fumaĵita fiŝaĵo estas ĝenerale importita. Viando estas konsumita nur dum festoj kaj ceremonioj : kortbirdoj, malgrandaj remaĉuloj. La infanoj konsumas laŭokaze ovojn, tre malofte lakton, nutraĵo de funkciuloj. Ĉiutaga nutraĵporcio por adolto averaĝe kostas 800 CFA F. La konsentita kotizo al MSM por la okcident-afrikanoj (3.500 CFA F) do reprezentas tie ĉi 4,5 individuajn nutraĵporciojn.

En la du ĉefaj etnoj, la Mina kaj la Adja, la virinoj kaj viroj faras la samajn agrokulturajn kaj fiŝkaptajn laborojn, tamen dividante ilin laŭ ilia penigeco : la pli malfacilajn al la viroj, la pli delikatajn al la virinoj. Al virinoj estas taskitaj interalie la malgranda komerco, la transformado de fiŝoj (sekigo, fumaĵado) kaj la ekstraktado de palmoleo. La fiŝkaptado estas la precipa monfonto en la regiono, sed la legomkultivado tendencas superi ĝin, tiom fortaj estas la postuloj el Togolando kaj Niĝerio. Cetere, la grunda naturo estas tre favora al legomkultivado.

La parceloj apartenas al la unuaj okupantoj, kiuj decidas pri la bienaj kontestoj eĉ antaŭ la administraj aŭtoritatoj, sed ili povas akiriĝi per aĉeto aŭ heredo. La virinoj, ĉar ili ne rajtas pri biena heredaĵo el sia devena familio, ofte luprenas kulturotajn parcelojn. Elektita aŭtoritato laŭleĝe tenas la politika-administran povon en la vilaĝo, sed la povo de la maljunuloj, la saĝuloj kaj la eminentuloj ja restas reala.

La agrokulturaj produktoj en Ayi-Guinnou estas plejmulte legomaj : karoto (10 %), cepo (40 %), pimento (10 %), tomato (40 %). En tiu favora medio la ok Globidaranoj en Mahougnon decidis sin mem lanĉi en legomkultivan aventuron sur irigaciota parcelo de 1,5 ha destinita provizi la merkaton en ĉiuj sezonoj. Tiamaniere ili estos tujaj najbaroj kaj kunlaborantoj de la globidara grupo Mia Gloro, kiu ĉe la alia flanko de la togolanda limo (Aneho, 25 km) praktikas la saman aktivecon.

AC

Mahougnon turniĝis al MSM por la financado de tiu projekto de irigaciita legomkultivado kun la enkadrigo de ECIDAM. La projekto sume kostas 6 021,74 (3.950.000 CFA F). 4 573,47 estos financita de MSM, el kiu duono kiel senintereza pruntodono repagebla en 4 jarpagoj de 572 . La projekto entenas la luprenon de la tereno dum kvar jaroj, la fosadon de puto, la aranĝajn laborojn, la aĉeton de du motorpumpiloj, akvotuboj kaj de la agrokulturaj necesaĵoj por la unua jaro. La Administra Konsilantaro de MSM deklaris tiun projekton elektebla la 28an de junio 2004, kaj decidis pri ĝia financado le 18an de decembro 2005. Tiu ĉi devus okazi en aŭgusto 2006. Bonvenas ĉiu kunfinanca propono por mallongigi tiun tempon.

 

En Senegalio

ADID en Dahra-Djolof

En unua artikolo pri tiu projekto de operacia kapitalo por la bruta nutrado (v. Monda Solidareco n-ro 81) ni raportis al vi pri la progresoj kaj la malfacilaĵoj, kiujn ni renkontis en ĝia plenumo. La projekto de operacia kapitalo por la bruta nutrado financita de MSM, apogas en seka sezono la laktoproduktadon de la bredistoj, kiuj estas la provizantoj de freŝa lakto al la laktotransformejo de ADID en Dahra.

Sed tiu projekto nun suferas pro la nereguleco de la laktotransformejo, kiu ne ĉiam sekvas la dinamismon de la organizaĵo de la bredistoj por daŭre kreskigi la lokan laktoproduktadon. Ekde junio 2005 la laktejo ne funkcias.

Tiu situacio grandparte klarigas ĉiujn malfacilaĵojn de la projekto de operacia kapitalo. Ĉar manke de konvena vendado de la lakto, la profitintaj bredistinoj ne plu havas komercajn rilatojn kun la laktejo, kaj tio estigas problemojn. Ili daŭre grasigas la brutojn dum la aliaj komercaj kanaloj disponeblaj ne ebligas al ili facilan vendadon. Tial ili daŭre postulas la refunkciigon de la laktejo.

Tamen necesas sciigi, ke tiuj mankoj neniel trafis la financan kapablon de la projekto, kiu restas senŝanĝa (tio klarigas la kurantajn repagerojn) eĉ se la administra komitato de la projekto de operacia kapitalo foje havas monkolektajn malfacilaĵojn.

La laktejo estas nun restrukturata kun la apogo de projekto de la Kanada kooperado : la Projekto de Apogo al la Operaciantoj pri Agronutraĵo (P.A.O.A.). Investaj aktivecoj okazas :

- klerigado de la dungitaro por kreskigi ĝian kapablecon pri fabrikado de kvalitaj produktoj ekde novembro 2005.

- instalado de fabrikaj kaj konservaj ekipaĵoj : nun kurantaj.

- kamioneto Mitsubishi estas jam aĉetita. Fridokesto estos instalita por certigi la fridan ĉenon de la laktaj produktoj.

Tiuj okazantaj realigoj ebligos la malaperon de multaj ĝenoj, kiuj estis jam determinitaj. Tiu refunkciigado de la laktejo kongruas kun la nuna seka sezono, kio necesigas la relanĉon de la projekto de operacia kapitalo por la bruta nutrado per amasa uzado de la nutraĵoj.

Krome ni ĝojas informi pri la baldaŭa funkciado de nia komunuma radio FERLO FM post kelkaj tagoj. Tiamaniere ni disponos pri komunikrimedo por ke loĝantoj povu paroli al aliaj kaj inter si. Multaj popularaj iniciatoj pri la transformado de lokaj produktoj elvolviĝas sed ne sukcesas ekhavi grandan plenumon, ĉar ne nur ili stariĝas en kunteksto de granda malriĉeco kaj media kaj institucia, sed ankaŭ ĉefe ĉar ili ne ricevas konstantan atenton de la publikaj aŭtoritatoj, kiuj devus akompani tiujn kamparajn aktivulojn kaj organizaĵojn.

Ndiaye Thayedia

 

En Togolando

La grupo Verda-Fingro

La agropaŝtista " Verda-Fingro " ekzistas de septembro 2001 en Kpario, je kelkaj kilometroj nordokcidente de Sokode, ĉe la vojo al Bassar. Ĝi estas regiono kun tropika sudana-gvinea duonseka klimato, kiu prezentas unu pluvan sezonon el 7 monatoj kaj unu sekan sezonon tre akran, blovitan de malvarma kaj seka norda vento, harmatano. Kiel ofte en tiu geografia zono la trasorbitaj ferhavaj grundoj, kiuj rokiĝemas pro troa ekspluato, estas tre malgrasaj. La vegetaĵo konsistas el herbeca savano, arbohava aŭ arbedhava, kun galeriaj arbaroj. La ligna vegetaĵo konstante malvastiĝas ĉar tro ekspluatata por kuirado kaj varmigado.

Agrokulturo estas la ĉefa ekonomia aktiveco de la regiono : kotono, maizo, milio, sorgo kaj malgranda bredado : kaproj, ŝafoj, kortbirdoj, sed ankaŭ bovoj. Ankaŭ la vendado de ligno kaj de lignokarbo ebligas kompletigajn enspezojn, same kiel la vendado de sorgobiero. La kvar agrokulturaj grupoj en Kpario, inkluzive de Verda-Fingro, utiligas tradiciajn kaj rudimentajn produktorimedojn : hojo, battranĉilo, hakilo, bruligado, ktp. La vilaĝaj loĝantoj formas etnajn interhelpajn grupojn kun 5 ĝis 10 homoj. La malfacilaj laboroj (plugado, sarkado) iras al la viroj. La virinoj okupiĝas pri rikoltado kaj vendado.

La kutima nutraĵporcio konsistas el tradiciaj pastoj el maizo, ignamo, manioko, akompanataj per saŭco arakida kaj per legomoj tiaj, kiaj folioj de baobabo, de gombo, de manioko. Eta fonto de animalaj proteinoj troviĝas en malgrandaj frititaj aŭ sekigitaj fiŝoj. La infanoj konsumas viandon nur okaze, ĉefe dum festoj, kun rizo. Antaŭ la 6-jara aĝo la infanoj ricevas tri manĝojn ĉiutage. Poste ili ricevas nur du, kiel la adoltoj. Ordinara individua taga nutraĵporcio valoras inter 200 kaj 250 CFA F. Do ĉi-okaze la jara kotizo konsentita de la membroj de Verda-Fingro al MSM (3.500 CFA F) valoras ĉirkaŭ 8 tagajn nutraĵporciojn.

La vilaĝa lernejo, konstruita en 2004 dank'al " Plan-Togo " estas vizitata de trioble pli da knaboj ol da knabinoj. Tiu diferenco estas ligita al kulturaj kaj religiaj kialoj. La kampoj apartenas al loĝantoj de la kantono Kpangolam kaj la loĝantoj de Kpario, kiuj kulturas ilin, estas migrintoj truditaj de la koloniigo en la 1950-aj jaroj. Sed la grupoj povas aĉeti parcelojn po 150 000 CFA F por ha.

Verda-Fingro arigas 7 homojn, kiuj membriĝis en MSM antaŭ pluraj jaroj, kaj ĝia enkadrigo estas de nun plenumita de MSM-LA-Sokode. Ĝi nun disponas pri 10 ha el kiuj 5 estas valorigataj. Ĝi havas la eblecon aĉeti ankoraŭ 10 ha. La kulturado per tirbestoj progresas en la regiono kaj Verda-Fingro interesiĝas pri la eksperimento, kio ebligus kvarobligi la ekspluatatan surfacon. Kvankam la tirbesta kulturado ne ebligas nete kreskigi la pohektaran produktivecon, la plivastigo de la kulturata surfaco ebligas plani la kvarobligon de la produktokvanto. Krome la kompoŝtigo, per miksado de vegetalaj kaj hejmaj defalaĵoj kun bestaj fekaĵoj, ebligas malpliigi la uzadon de mineralaj grasumoj kaj pli bone konservi la grundan strukturon.

Zorgante praktiki daŭran agrokulturadon, la grupo planas koridorajn parcelojn limigitajn per strioj da arboj " leucoena ", kiuj provizos furaĝon kaj lignon, kombinitaj kun angol-pizoj kiel verda sterkaĵo. Sengrajnigilo evitos al la grupo la eksteran elspezon de tiu laboro, kiu sekvas la rikolton, kaj eĉ estigos plian enspezaron, ĉar ĝi estos, almenaŭ portempe, la sola en la vilaĝo.

AC

Verda-Fingro prezentis al MSM la financpeton de sia projekto de tirbesta kulturado por sumo de 5.740,73 (dosiero n-ro 04.04.TG). La parto petita al MSM sumas 4.573,47 (3.000.000 CFA F), kies duono kiel senintereza pruntodono, repagebla per 4 jarpagoj de 572 . La projekto entenas la akiron de du dresitaj bovparoj, la konstruadon de bovejo, la aĉeton de kulturmaterialo, de du trenĉaroj kaj de sengrajnigilo. La Administra Konsilantaro de MSM deklaris elektebla la projekton de Verda-fingro je 19/12/2004, kaj decidis ĝian financadon je 18/12/2005. Laŭ la antaŭkalkuleblaj enspezoj kaj la kuranta kalendaro, la financado devus okazi ĉirkaŭ decembro 2006. Ni emfazu, ke Verda-Fingro akiros siajn tirbovojn ĉe la grupo Bafana-Bafana en Abaĉang, iam financita por tiu produktado de MSM (dosiero n-ro 93.02.TG), kiu ankaŭ certigos la necesan klerigan kompletigon : bela ekzemplo de globidareca sinergio ! Bonvenas ĉiu kunfinanca propono por mallongigi tiun tempon.

 

La ina grupo Elemawussi

Plenumite (duone) kiel promesite. En la antaŭa numero de Monda Solidareco ni raportis pri la prokrastado ĝis decembro fare de Elemawussi pri la kuranta parta repago de la pruntedono, pro nekontrolita prezaltiĝo de la agroproduktaj prezoj en Togolando (dosiero n-ro 00.02.TG).

La 27an de novembro, Elemawussi repagis duonan parton, t.e. 304,90 (200.000 CFA F). Kun sumo de 997,90 repagita Elemawussi jam repagis 48 % de sia ŝuldo. Hura !

Vidu Globidaraj grupoj ! Bona maniero, por ke Monda Solidareco raportu pri vi, estas repagi vian prunton ! Vi bone konstatas, ke tiu mono produktita per via laboro utilas por financi aliajn projektojn similajn al la via ie en la mondo...

AC

La grupo N'Gnope-Dighnane

En decembro 2004 ni publikigis alarman informon pri la aktivecoj de la grupo N'Gnope-Dighnane en Nangbani-Kamaka, kiu devis rezigni sian fiŝbredan projekton (dosiero n-ro 02.01.TG) kaj planis anstataŭigi ĝin per porka bredado, riska aktiveco pro la endemia ĉeesto de porka pesto en Togolando. Post kelkaj hezitoj, kaj en iom lama pozicio pro la problemoj de TAPKO, N'Gnope-Dighnane fine decidis ekbredi grandajn brutojn, vi komprenu : bovojn, sur bieno en Kamagbandi.

Tiu grupo situas plej norde inter la togolandaj Globidaranoj : situanta en la regiono La Kara, ĝi havas grundajn kaj klimatajn kondiĉojn preskaŭ kompareblajn al tiuj supre priskribitaj por la grupo Verda-Fingro. Tamen la topografio de la regiono estas pli monteca : reliefo el montetoj (montara ĉeno de Barba-Bassar) kaj el basenoj kun ferhavaj grundoj. La situon trafluas la rivero Kamaka, kiu donas akvon dum seka sezono.

La prefekturbo Bassar estas grava komerca centro por agrokulturado kaj bredado, sed ankaŭ por fabrikitaj produktoj je vojkruciĝo al Benino, Burkinio, Ganao. Ĝi estas tre aktiva regiono.

La grupo jam praktikas agrokulturadon (en 2004 : 1 ha de maizo, ½ ha de manioko, ½ ha de fazeolo, 1 ha de sorgo). La projekto venas de volo pligravigi kaj diversigi siajn agadojn. Ĝi celas fari el N'Gnope-Dighnane provizejon pri tirbovoj kaj pri viandaj bovoj. En Togolando la bovaj rasoj ne estas apartigitaj laŭ rasoj por laboro, lakto aŭ viando. Lakto estas malmulte konsumata, sendube ĉar estas tro malfacile konservi ĝin. Tial la elektitaj rasoj, Somba kaj duon-N'dama, estas konsiderataj kiel konvenaj por laborado, kaj por viandprovizado dum kadukiĝo. Do temas pri plurcela projekto. La komenca brutaro konsistos el du virbovoj kaj 10 bovinoj ; ĝi atingos 19 virbovojn kaj 27 bovinojn dum la 8a jaro. La bovidoj estos dresataj inter dujara kaj trijara aĝo, kaj povos esti buĉvendataj ĉirkaŭ la sepjara aĝo. Ankaŭ tie la bestaj fekaĵoj estos kompoŝtigitaj por malpliigi la fakturon de la agrokulturaj necesaĵoj kaj plibonigi la grundan strukturon.

AC

La tuta projekto de bova bredado de N'Gnope-Dighnane kostas 5.871,12 kaj MSM estas petita por 4.393,59 . (2.882.000 CFA F) el kiuj duono kiel senintereza pruntodono repagebla per du jarpagoj de 572 + du jarpagoj de 527 . Ĝi entenas la akiron de la komenca brutaro (12 generontoj), la konstruadon de bovejo kaj de provizejo, la aĉeton de la ekspluata materialo, la fosadon de la sterkokuvoj. Ĉar la unuaj profitoj venos longe post la investado, la grupo samtempe kultivos maizon, rizon kaj sojon, kies produkto estos tute fordonita al la repago de la pruntodono. La Administra Konsilantaro deklaris la projekton elektebla la 20an de marto 2005 (dosiero n-ro 05.02.TG) kaj decidis ĝian financadon la 18an de decembro 2005. La financado devus okazi ĉirkaŭ majo 2006. La grupo ricevis la viziton de MSM-LA-Sokode la 10an de decembro 2005. Bonvenas ĉiu kunfinanca propono por mallongigi tiun tempon.

 

La Grupo de la Agro-Produktistoj de Ayede

Jam de kelka tempo ni ne havis la okazon paroli pri tiu grupo, kiu elvolvas projekton de rizpolurejo en Ayede depost 2002 (dosiero n-ro 98.04.TG). Pro diversaj kialoj ligitaj al lokaj kondiĉoj la projekto malfruiĝis kaj la ekrepago de la pruntodono de GPAA estis prokrastita dum unu jaro ĝis oktobro 2004. Sendube la sinsekvaj malfacilaĵoj de TAPKO malbone efikis sur la akuratecon de niaj lokaj Globidaranoj, ĉar la unua repago ĵus estis parte farita : 152,45 en novembro 2005, anstataŭ la 381,12 atendataj laŭ la kontrakto. Sed nu, tiu komenco estas kuraĝiga kaj ni instigas niajn mutualistajn kunlaborantojn en Ayede montriĝi pli ofte kaj pli laŭte.

AC.

En Niĝerlando

La legomkultivistoj ĝardenistoj en Alheri

La kooperativo de legomkultivistoj ĝardenistoj en Alheri, fondita en 1997, aliĝis en 1998 al la Federacio de la Legomkultivistaj Kooperativoj de Niĝerlando, en kiu ĝi animas kun aliaj legomkultivistaj kooperativoj regionan sekcion.

Tiu kooperativo havas siajn parcelojn en la valo situanta norde de la urba komunumo Tahoua. La grundoj ebligas la kultivadon de salatplantoj, brasikoj, tomatoj, paprikoj kaj cepoj, kiujn oni vendas sur la bazaroj de Tahoua. La klimato estas sahela-sahara kun jara pluvo inter 30 kaj 50 tagoj.

La membroj de la kooperativo Alheri laboras ĉiu sur sia propra parcelo, iliaj parceloj estas samlimaj, tial krom la individua ekspluatado, laŭokaze ili iniciatas por la komuna intereso kolektivajn laborojn kiel ekzemple la protektadon de la riverbordo, kiu minacas la ĝardenojn per ensabligo.

Ĉar la irigaciaj laboroj estas penigaj, grupo da Globidaranoj en Alheri prezentis projekton de rearanĝado de malnovaj putoj, alia grupo deziras realigi individuajn putojn, kun aĉeto de motorpumpiloj por ambaŭ projektoj.

DC

MSM estas petita por la financado de tiuj ambaŭ projektoj. Ili estis deklaritaj elekteblaj la 17an de decembro 2005. La unua projekto nomita " Ĝardenistoj en Alheri " (komunaj putoj) ricevis la numeron 05.10.NE, kaj la dua, " Kooperativo Alheri " (individuaj putoj) la numeron 05.11.NE. Daŭrigote...

 


enhavo

RICEVITAJ KOTIZOJ kaj DONACOJ (en Eŭroj)
  • septembro 2005 :

    2 106  ¬

    oktobro 2005 :

    1 180  ¬

    novembro 2005 :

    1 592  ¬

     

  • NOTOJ

    3A : Asocio por Antaŭenpuŝo de la Agrokulturistaroj "APGA" (Lome, Togolando) 

    ADID : Asocio por Disvolviĝo Integrita kaj Daŭra en arbarpaŝta medio, eksa ADYD

    MOK : monda organizajo pri komerco

    SUD : Solidareco - Urĝeco - Disvolviĝo.

    TAPKO : Togolanda Asocio por la Progreso de la Kamparanaj Organizaĵoj (Sokode, Togolando)

    vidu la liston de niaj mallongigoj


    Traduknotoj

    Harmatano (ne en PIV) : okcidentafrika nomo de alizeo

    La tradukinto atendas viajn demandojn kaj rimarkojn ! 


    MONDA SOLIDARECO estas eldonita en Esperanto kaj franca lingvo papere kaj rete
    rete, en Esperanto :
    la tuto; en franca : laŭ temoj

    Abono : 5,00 ¬

    Redakcia komitato : Alain Bal, Alain Cavelier, Danièle Charier, Odile kaj Daniel Durand, Bernard Muet,

    Elfrancigis : Daniel Durand

    Lingvon kontrolis : Sabine Hauge

    Eldonestro : Daniel Durand

     

    MONDA SOLIDARECO
    Les Nids
    FR 49190 St-AUBIN-DE-LUIGNE (Francio)

    La Mondcivitana kiosko- MSM 

    ENHAVO :

      

    enhavo


     FMS, 1 ruelle Haute, FR 21120 GEMEAUX