La kiosko de la Mondcivitanoj

mapo de tiu chi reteja parto - aliaj lingvoj - enhavo

Mondcivitana Registrolibro - Asembleo - Elektitaj delegitoj

Esperanto

Français

English

Español

Enteno - Aliĝintoj -
ZAGORA ĴURNALO
okaze de la Sesio de la Kongreso de la Popoloj,
de la 5a ĝis la 9a de novembro 2010
ZAGORA -Maroko
Me 3 - Ĵa 4 - Ve 5 - Sa 6 - Di 7 - Lu 8 - Ma 9 - Me 10 - Temoj

Merkrede la 3an de novembro

Marakeŝo estis la nepra vojo por atingi Zagoron. La vojaĝantoj atingis la loko el pluraj punktoj de la planedo per ok aviadiloj. Necesis la plena tago de la 3a de novembro por ke ĉiuj ariĝu en la hotelon Sirocco (Siroko)

ĵaŭde la 4an de novembro

La 4a de novembro estis peniga tago por ĉiuj : 350 km per buso lau montara vojo, kiu serpentumas ĝis pli ol 2200 metroj de alteco. En Zagoro oni atendis la grupon en la hotelo Salam (Paco) dum vespero, kaj tie ĉi okazos la sesio de la Kongreso de la Popoloj kaj la kunveno de la Konsultiĝa Asembleo ĉe la Kongreso de la Popoloj (ASKOP).

Vendrede la 5an de novembro

Je 9 h 20 Ahmed Chahid akceptis la partoprenantojn je la nomo de ĉiuj sociaj agantoj kunigitaj en RAZDED. RAZDED estas kolektovo el 120 marokaj asocioj, kiuj laboras por la antaŭenpuŝo de demokratio kaj de elvolviĝo père de civitanaj laborgrupoj. La tutmondismaj valoroj enestas.

Poste, Kalima Arbouche, organizantino de la programo, deziras bonvenon asertante ke homoj povas atingi komunan celon kvankam ili ne uzas la samajn vojojn. Ŝi renkontis Roger Winterhalter dank'al Veronique Dutriez, al kiu ŝi elkore omaĝas.

Poste Liliane Metz-Krencker, kiu plenumas la prezidantecon de la Kongreso de la popoloj, oficiale malfermis la sesion per la legado de letero de forestanta Delegito : Alexis Bengantundu

Ŝi resumis la malproksiman celon de Kongreso de la Popoloj : la starigo de supernaciaj demokrataj institucioj tiaj, ke la volo de la fruaj mondcivitanoj, kiuj spertis la travivaĵojn de la milito 39-45 estu kontentigata : plu neniam tio.

Poste Roger Winterhalter, kiu proponis tiun renkonton en Zagoro, precizigas son spiritostaton : " Ni ne estas tie ĉi por alporti bonan novaĵon, sed por dono kaj kontraudono (t.e. reciprokeco) ; necesas, ke ni interligu niajn diversecojn kaj nin pliriĉiĝu el ili ; ke ni kultivu la plezuron kunesti, , ke ni respektu unu la alian " kaj li rememorigas, ke " la mondaj aferoj estas ĉies aferoj ".

Post la prezento de la ĝenerala programo de la Zagoraj renkontoj, la parolo estas donita al henri Cainaud, el la Saĝula Konsilio, por la oficiala proklamado de la rezultatoj de la 12a balotelektado al la Kongreso de la Popoloj. Tio estis okazo por prezentado de ĉiu el la novaj elektitoj, kaj de ĉiu el la partoprenantoj, kaj de tiuj kius estis tie por la Kongreso de la Popoloj, kaj de tiuj, kiuj estis interesataj de la civitanaj renkontoj enkadre de ASKOP.

Kongreso de la Popoloj

Je 11h 30, la Kongreso de la Popoloj malfermis la kunsidon per historio de la Kongreso de la Popoloj retroirante ĝis la trovinto de la koncepto : Alfred Rodriguez Brent, kaj la diversaj stadioj, kiuj markis la vivon de la monda civitaneco dum tiuj lasataj sesdek jaroj : la balotelekta proceso, la mondaj deklaracioj, la diversaj fondoj, sed ankaŭ kelkaj el la renkontitaj malfacilaĵoj kaj la relanĉo de nova proceso depost la sesio de Parizo en 2003.,

La ĉeestantaj delegitoj pli aparte studis la temon de AMIP (Tutmondista gazetagentejo). Jam la sesio en Braziljo decidis la rekreadon per tiu esprimo : " tiu gazetagentejo devas federi ĉiuj tutmondistajn novaĵojn, estigi ilin kaj plenumi ties diskonigadon "

El la debatoj rezultis unuanima konfida voĉdonado por konfidi la taskon de tiu laboro al Tahar Houhou. Tahar deziras kunlabori kun validiga komitato kiel eble plej malferma.

Aliaj laborvojoj skiziĝis, foje responde al la rekomendoj faritaj de la diversaj laborkunvenoj aŭ seminarioj. :

  • prilaborado de tutmonda konstitucio
  • valorigo de la naciaj konstitucioj, kiuj antaŭkonsentas pri la necesaj transdonoj de suvereneco al starigo de paco.
  • la kontakto fare de Francisko Plancarte kun Meksidiaj politikaj responsuloj, kiuj estus pretaj konsideri tiun aferon, interalie sekve de la ŝajnigo de tutmonda parlamento farita en Meksikurbo komence de la monato 2010.
  • la konstato, ke kelkaj organizaĵoj, kiaj estas MATUN aŭ Planetafilia, respondas en kelkaj apartaj punktoj al la celoj de la Kongreso de la Popoloj, tial kunlaboradoj estu elvolvataj.
  • plligrandiĝantaj kunlaborado inter la Seminarioj de Tutmondismaj Studoj kaj la Instituto de Tutmondismaj Studoj ;
  • elvolvado de la komunikado per diversaj rimedoj : la komunikado kiel arto de aktivado.
  • la kuraĝigo, kiun devus doni la Kongreso de la Popoloj al ĉiaj civitanaj asocioj : ne nur al velŝipo, kiu kuras por tutmondismo, sed ankaŭ al ĉiaj pli modestaj iniciatoj, kiuj iras en la sama senco.
  • la ekzisto de la retejo worldpeoplescongress.com estis salutata. Tamen konvenas rezervi tiun ilon por la uzo de la elektitaj delegitoj.
  • la starigo de komisiono por la reviziado de la reglamento de la Kongreso de la Popoloj.

ASKOP

Ĉe la Konsultiĝa Asembleo, la partoprenantoj per entuziasme kaj feliĉo interŝangis siajn spertojn kaj siajn sciojn. Rezultas el tio kelkaj rezolucioj tiel esprimitaj :

1. Federi la civitanajn agadojn kiuj kongruas kun la valoroj defendataj de la Mondcivitanoj per adoptado de kompata sinteno, kiu ebligas labori en konfido en daŭro kaj en solidareco. Por tio oni rekomendas :

  • la proceson de decidofaro per interkonsento, laŭ metodo klarigita de Françoise Maquin ;;
  • la uzon de civitanaj instrumentoj.

Niaj agadoj ne devas esti mondonaj, sed agrablaj.

2. Rekomendoj de ASKOP al Kongreso de la Popoloj :

Starigo de :

  • klerigo pri metodologio kaj pri la civitanaj instrumentoj
  • klerigo pri interkonsentologio
  • forumo ekde interŝanĝo de niaj eksperimentoj ;

 

Kontribuaĵoj
  • Ursula Grattapaglia
  • René Wadlow